El la landoj 96/1
Hejmen ] Supren ]

 

Indeksoj 1991-95
Edward Symoens
Propedeuxtiko
Komitato en Övik
BEKunu BEKdu...
El la landoj 96/1
Reage al Golden
Ekzamenoj 95
Notlibro 96/1

Argentino

ILEI havas novan sekciestron en Argentino. La nova estro estas Teresita Alaníz, Hipólito Yrigoyen 2578 P5 Dto 30, AR-1090 Capital Federal. En urbo Bariloche okazos ekzamensesio de la 4-a gxis la 7-a de aprilo 1996.

Atilio Orellana Rojas

Brazilo

De la 10-a de julio gxis la 2-a de auxgusto 1995 okazis en la Universitato Estácio de Sá en urbo Rio de Janeiro Enkonduka Kurso al Esperanto gvidita de s-ino Telma Oliveira Ribeiro. La kurson cxeestis entute 12 gelernantoj dum 24-hora kurso. La Universitato intencas okazigi plian fojon tian kurson, sed por instigi la rektoron favori plian kurson tie, la instruistino sugestis leteri al la rektoro, cxu en la portugala, cxu en Esperanto. Jen la adreso: Universidade Estácio de Sá, Pró-Reitoria de Extensăo, Rua do Bispo 71 Rio Comprido, BR-20261-060 Rio de Janeiro RJ, 20261-060, Brazilo

Atilio Orellana Rojas

Kampanjo en Campinas - Sp - Brazilo

En la beletra fakultato de urbo Jaú (sxtato San Paulo) kune kun mia fratino, f-ino Leda Gama mi faris ekspozicion kaj prelegon pri E-o - la 3-an de majo 1995. Cxeestis cx. 140 homoj, plejparte lernantinoj. La evento vekis la intereson ecx de tri profesorinoj: Jean M. Sudaia, Maria Valdete O. Cestari kaj Maria Cristina. Cxi-lasta cxiujare taskas al siaj lernantinoj fari esploron pri artefaritaj lingvoj. Unu el sxiaj lernantinoj, s-ino Tania Pinheiro dum tia esplorado ekkonis E-on, pli kaj pli interesigxis pri la afero, sekve sxi invitis nin el urbo Campinas por prezenti la lingvon al la tuta Beletra Kurso. Dum miaj prelegoj mi klarigas ne nur la necesecon de E-o, sed ankaux gxian gxeneralan gramatikan strukturon. Auxskultinte la prelegon prof-ino Maria Valdete deklaris: ekde nun sxi instruos morfologion pere de E-o. En septembro oni sciigis min, ke pluraj gelernantoj de tiu fakultato organizas sin por grupe ekstudi la lingvon.

Veturante hejmen ni tranoktis cxe la familio de s-ino Tania Pinheiro en urbo Brotas. Ankaux tie ni interkonatigxis kun interesemaj personoj, inter ili kun la urbestro mem. Rezulte de tiu renkontigxo la 20-an de majo ankaux tie okazis ekspozicio kaj prelego, poste ekfunkciis kurso por 23 personoj.

En urbo Campinas mem, usonano, s-ro Pedro Maranto, lernejestro de fama katolika lernejo Notre Dame apogis la ideon organizi tie E-ekspozicion, kiu efektivigxis la 17-an de majo, helpe de esperantistinoj f-inoj Ariedne A. Davi kaj Leda Gama. Samtempe - kune kun profesoroj I. Baracho kaj d-ro J.P.O. Santos - ni ekorganizis ekspozicion ankaux en la Matematika Instituto de Unicamp (Sxtata Universitato en urbo Campinas). Ekde la 12-a de septembro mi instruas la lingvon al 42 homoj, en du grupoj, kadre de la Instituto. Prof. José Plinio O. Santos fervore apogas nian movadon, kaj kune kun sia filo diligente frekventas la kurson. Plie, li petis min esplori la universitatojn tutmonde, kie E-o estas oficiale instruata, li ja planas proponi oficialan enkondukon de nia lingvo cxe Unicamp.                                                                                 

Juscelino Gama, E-Grupo de Unicamp

Britio

Esperanto Teachers’ Association (brita sekcio de ILEI, 140 Holland Park Avenue, London W11 4UF Tel: 071 727 7821) dezirus scii pri landoj, kiuj havas - kiel ni - senpagan enkondukan korespondan kurson pri Esperanto. La demando levigxas, cxar ni konscias, ke estas multaj homoj en nia lando, kiuj ne parolas la anglan kiel denaskan lingvon: al tiuj ni dezirus povi disponigi kursojn en iliaj propraj lingvoj. Sercxataj estas precipe kursoj en la cxina, hindia, pangxaba, pola, urdua, ukraina. Ni havas ecx la ideon, ke eble ILEI povos arigi kaj teni ekzemplojn de tiaj kursoj (kun rilata kontaktadreso) por almenaux povi informi pri ties ekzisto.                                                             

Malcolm Jones , 1 Regent Avenue, Skipton N.Yorks. BD23 1AZ Tel: 0756/799912

 

Senpaga kurso en la kimra

Aperis senpaga posxta kurso en la kimra, la plej vaste parolata membro de la kelta lingvofamilio. La kurson pretigis Mari Roberts. Gxis nun ekzistis nur la bona vortareto kimra-Esperanta de John Wells (1985), sed ne estis presita enkonduko al Esperanto per kimraj klarigoj. La kurson administros E-Federacio de Kimrio.                                                               laux Hilary Chapman, Britio

 

Bulgario

Esperantista societo „Lumo” - Veliko Tarnovo, Bulgario, informas, ke la 14-a sesio de Internacia Somera Esperanto - Universitato okazos inter la 13-a kaj la 15-a de julio 1996. Dum la sesio okazos ekskurso al historiaj objektoj. Post la sesio okazos 5-taga ripozo cxe Nigra Maro. Pliaj informoj cxe:

Jordanka Nikolova Ivanova,  bul. Bulgario, 15, p.k.6, BG-5000 Veliko Tarnovo

Cxehxio                                                     

Jam de kelkaj jaroj dauxras la praktiko ke germana kaj cxehxa E-junularo havas komunan someran E-kurson en Prago. Kutime ekzistas 3 grupoj, en 2 oni instruas nacilingve (germane kaj cxehxe), kaj estas ankaux E-lingva progresiga kurso. Dum la novembra MEJK (mez-euxropa junulara konsultigxo) oni ekplanis la plilargxigon de la partoprenaj landoj. Depende de la landaj E-organizajxoj (kiuj devas zorgi pri varbado kaj nacilingva instruisto) povos okazi samtempe pluraj grupoj, gxuante la internacian junularan etoson. Interesigxantoj pri la partopreno kontaktu sian landan junularan E-organizon. La preparon kunordigas CxEJ kaj

Marion Grosjean, Rue du Nord 73, CH-2300 La Chaux-de-Fonds, Svisio, Rete: 100776.130@compuserve.com

Hindio

Esperiga kurso en Oriento

La 10-an de majo aperis en cxiuj gravaj jxurnaloj de Bangaloro, ke Bangalora Esperanto-Centro organizas senpagan E-kurson. Gxi okazos ekde la 20-a de majo gxis la 1-a de junio 1995. La lecionoj dauxros cxiuvespere nauxdek minutojn.

En Nacia Kolegio 75 personoj eklernis la lingvon internacian kun granda entuziasmo. La komenca tago estis unika, cxar sinjoro Roberto Sorto el Argen-tino prelegis pri la movado, kaj kuragxigis la lernantojn.

En la unua semajno d-ro Sxirdi Prasad Tekur instruis gramatikon. Li jam havas grandan sperton en gvidado de kursoj al medicinaj studentoj. Poste S. S. Pradhan transprenis la katedron: kun lia helpo la kursanoj praktikis konver-sacion, tradukadon, legadon en E-o. Gxis la lasta tempo Bangalora E-Centro ne disponis pri propra instruisto, sed s-ro Pradhan estas bone preparita: li havis la eblecon partopreni UK-79 en Seulo, ILEI-Konferencon, Cseh-kursojn, preleg-vojagxon en Koreio.

La kursanoj varbigxis el cxiuj tavoloj de la socio. Cxeestis ekz. la mondfama eks-kriketisto B. S. Cxandrasxekar. Kun granda intereso partoprenis s-ino Prabha Prabhu, instruistino de la germana lingvo, kiu ofte informis siajn gekolegojn pri la origino de la vortradikoj. S-ino Deepa Mohan antaux kelkaj jaroj lernis E-on per koresponda kurso de Brita E-Asocio; nun sxi volas refresxigi sian scion. Estis ecx kompleta familio: ges-roj Paramesxwara kaj ilia filino Pallavi. S-ino Hemalatha Ram Kumar en oktobro intencis veturi al Londono; sxi esperis, ke
E-o helpos sxin tie. Tri kolegoj en la sama oficejo -
Rina, Cxitra kaj Gxajmon - planas praktiki la lingvon en sia laborejo.

Venis krome gestudentoj de altlernejo, universitato, venis dommastrinoj, ingxenieroj, pensiuloj... Du frauxlinoj, Savitha kaj Sandja instruis kanti „La Espero”-n al la tuta klaso. Radio-amatoro, s-ro Ramaswamy prelegis duon-horon pri la rilato de E-o kaj radio-amatoroj, prezentante la funkciadon de amatora radio.

La lasta tago estis festo. En la koridoro de la Kolegio atendis la gastojn ekspozicio de E-aj libroj kaj afisxoj. Alvenis niaj honoraj gastoj: d-ro C. M. Francis, la eksdirektoro de Medicina Kolegio St. John en Bangaloro, redaktoro de monata revuo „Catalyst”. En tiu revuo li publikigis korespondan kurson pri E-o, certe la unuan fojon en la historio de nia lando.

La kunveno komencigxis per komuna kantado - lauxdo al la Dio de Scio. D-ro Francis solene disdonis la atestilojn al la gelernantoj, poste li parolis pri la utileco de E-o. Li lauxdis la planon, ke la kursanoj ne por cxiam adiauxos unu la alian, sed intencas kunveni cxiumonate por dauxre praktiki la lingvon. Fine li promesis „katalizi” funkciadon de E-kluboj - pere de sia revuo Catalyst.

S. S. Pradhan

Hungario

Internacia Deklamkonkurso honore al Julio Baghy - 30.03.1996

La konkurso estas organizata en urbo Pápa jam la sepan fojon. Gxi okazos en 4 kategorioj: I. 6-10-jaruloj, II. 10-14-jaruloj III. 14-18-jaruloj IV. Plenkreskuloj. Cxiu konkursanto libere elektas por si mem prozajxon aux poemon, kiun li aux sxi poste prezentos parkere, antaux internacia jxurio.

La konkurson kompletigos kulturaj programoj, tiel la gastoj povas alveni jam la 29-an de marto, kaj resti gxis la 31-a de marto, posttagmeze.

Aligxkotizo: 2 NLG.  Programoj, du tranoktoj kaj mangxado en studenthejmo: 25 NLG. La interesigxontoj povas ricevi pli detalajn informojn de la organizanta bazlernejo: Nagy László Általános Iskola, Pápa, Anna tér 1. H-8500 Hungario, tel. 36-89-324-896, aux de la redakcio de IPR. Limdato de la aligxo: la 10-a de marto 1996.                                                                                 József Németh

 

75 numeroj de Juna amiko festita

Kadre de la Budapesxta Zamenhof-festo en la 16-a de decembro 1995, prezen-tigxis memora arta programo por festi la kontinuan 23-jaran aperadon de la junulara revuo Juna amiko el la hungara cxefurbo.

Gxia provnumero aperis en novembro 1972 de s-ro Géza Kurucz, kiu gxin pri-zorgis tra naux jaroj, sekvata dum kvin jaroj de s-ro Oldrich Kníchal kaj dum pliaj naux de Stefan MacGill - tri redaktoroj el tri naciecoj. Sed superas ilin je longa servado la ilustristo Pavel Rak el Prago, kies unua desegnajxo aperis en la tria numero kaj plej fresxaj en la jubilea 75-a numero (1995/4).

La pli ol cent partoprenintoj auxdis, ke la revuo eniras 85 landojn kun 1140 abonantoj kaj pli ol 300 pliaj ricevantoj. Mejlosxtonoj por la revuo estis gxia oftigxo de 3- gxis 4-foja aperado jare en 1990 (baldaux post transdono de la eldonado de HEA al ILEI) kaj gxia ampleksigxo de 24 gxis 32 pagxoj en 1993.

Post tiu enkonduko, Erika Tóth, Péter András Rados kaj la nuna redaktoro deklamis poemetojn kaj sxercojn el la nula, deka, dudeka kaj ceteraj numeroj; kanton prezentis Gyöngyi Mézes (Perlo Miela). La vario, cxarmo kaj koncizeco de la eroj renkontis aklamon, i.a. auxdigxis poemoj de Ludmila Jevsejeva (Latvio) Enigmo, Imre Szabó (Hungario) Semajno, Eli Urbanova (Cxehxio) Cirka Cxevaleto, Bertram Potts (Nov-Zelando) La Burdo kaj Sándor Petőfi La Ink-botelo en traduko de Miklós Fehér (Hungario).

Indekso de cxi tiu 23-jara trezoro de infana literaturo estas kompilota, kiel ankaux ekspoziciaj afisxoj de kelkaj pli mallongaj eroj. Ne-abonanto de la revuo rajtas peti senpagan specimenon de

Juna amiko, p.f. 193, H-1368 Budapest, Hungario

Pedagogiaj Tagoj en Budapesxto                                                                           denove!

Tiu cxi tradicia kunveno de pedagogoj okazos inter la 24-a kaj 25-a de februaro 1996. Vi povas ricevi detalajn informojn de s-ino Zsuzsa Barcsay, Bem rakpart 25/B, H-1011 Budapest, Hungario. Tel. +36-1/ 2012342.

 

Islando

Ekde 1974 Esperanto estas elektebla kiel libera fako en la gimnazio de Hamrahlid, Rejkjaviko. Kvankam ne anoncis sin suficxe multaj lernantoj cxiujare por okazigi kurson, tamen kelkaj dekoj da gejunuloj lernis la lingvon tra la jaroj. La Esperanto-kursojn cxiam gvidis Baldur Ragnarsson, kiu instruas islandan lingvon kaj literaturon en tiu gimnazio,.

Cxi-jare okazis en la gimnazio trimonata E-kurso kun ses lecionoj semajne. Gxi estis eksterordinara en tiu senco, ke gxin partoprenis gejunuloj el ses landoj: Islando, Germanio, Nederlando, Francio, Finnlando kaj Italio. Instruisto estis Baldur Ragnarsson. La neislandanoj estis gastlernantoj kaj studis ankaux aliajn fakojn, precipe la islandan lingvon. Multa entuziasmo regis inter tiuj gejunuloj pri la internacia lingvo kaj ili cxiuj finis brile siajn studojn.

                                                                                   Hallgrímur Sćmundsson

Jugoslavio

Esperanta Akademio lancxita en Jugoslavio

La instruadon de Esperanto en la nuna Jugoslavio (Serbio + Montenegro) fake prizorgas la Esperanto-Instituto de Serbia Esperanto-Ligo (SEL) kun sia Pedagogia Sekcio, kunlabore kun lokaj esperantistaj organizajxoj. Gxi reguligas la instruprogramojn kaj eldonas la diplomojn por la sxtupoj A (komenca), B (dauxriga) kaj C (supera). Fakte A-ekzamenoj okazas, B nur kelkaj kaj C jam delonge tute ne. Dum la lastaj jaroj nur kelkaj jugoslavoj pasis internaciajn UEA/ILEI-ekzamenojn, sed ekster la zorgo de la Instituto. La instruadon organizas E-societoj en publikaj kursoj kaj enkadre de lernejaj kromaktivecoj. Menciindas ankaux la kursoj por fervojistoj kaj por studentoj en Belgrado.

Semajnofine, la 14-an kaj 15-an de okt. 1995 okazis esperantista renkontigxo en la sudorienta parto de Serbio, sude de la urbo Vranje, en la monahxejo Sankta Prohor Pcxinjski. La programo enhavis ankaux dusesian rondan tablon pri Pers-pektivoj de plua esperantista agado en Jugoslavio kun aparta atento dedicxita al instruado de Esperanto, al manieroj kiel interesi diplomitojn resti en la movado, al la rolo de UEA kaj al Trijara laborplano de ILEI. La diskuton cxeestis preskaux cxiuj 60 partoprenantoj de la renkontigxo. Aparte varme estis aprobata la decido fondi E-Akademion ESPROHOROVO, kiun organize kaj teknike prizorgos la Fervojista Esperanto-Societo de Vranje kaj fake gvidos la Esperanto-Instituto de SEL, Belgrado. Kun iom pretenda titolo, la Akademio funkcios kiel medio por realigado de la programo de la Esperanto Instituto sur la kampoj instruada, eldona, esperantaplika kaj primovada. Gxian sukceson garantias agemo de esperantistoj en Vranje, inklino de la tieaj auxtoritatoj, firmaoj kaj negocistoj kaj bonegaj naturaj kaj gastigaj kondicxoj. La unuaj arangxoj estas planataj por la somero 1996. Pli konkretaj informoj aperos gxustatempe en Esperantaj informiloj, same pri aliaj arangxoj planataj en aliaj lokoj kontinente kaj marborde.

Radojica Petrovicx, Bul. oslobodjenja 36. YU-32000 Cxacxak, Jugoslavio

 

Kostariko

Inter la 12-a kaj 17-a de februaro 1996 okazos la 3-a Amerika Esperanto-Kongreso en Kostariko. Dum la Kongreso oni arangxos ankaux ekzamensesion. Aligxadreso por la Kongreso: Antonio Leoni de Leôn, Apartado 7603-1000, San Jose, Kostariko                                                                                       m.b.

 

Nederlando                                             Letero al la Redakcio

La porinstruista seminario [vd. IPR 3/95], kiun ni planis por la 15-17-a de marto 1996 - pro manko je partoprenantoj - NE okazos. Anoncis sin nur kelkaj nederlandaj ILEI-membroj, sed bedauxrinde neniu el la aliaj landoj. Mi bedaux-ras, ke malgraux nia frutempa anonco kaj vasta publikigo en pluraj internaciaj revuoj ni ne sukcesis altiri interesituloj.

Hans ten Hagen, pt. sekr., N.G.G.E.

Pollando

En urbo Elk kreigxis privata popollernejo kun klasoj 0-2. S-ino Monika Bilnik gvidas E-kurson por infanoj. Okazos ankaux konkurso pri Esperanta poezio. La infanoj deziras korespondi kun samagxuloj el diversaj landoj. Kontaktadreso:

Monika Bilnik, p.k. 56, PL-19-300 Elk, Polio

Portugalio

La nova sekciestro de ILEI en Portugalio: Joăo Santos, p-a Portugala Esperanto-Asocio. Rua Dr. Joăo Couto 6 r/c A, 1500 Lisboa

 

Slovenio

Pedagogia seminario kun video-festivalo

Interkulturo Maribor organizas internacian seminarion pri modernigo de E-instruado inter la 27-a kaj 31-a de julio en Maribor. Estas invitataj cxiuj, kiuj posedas ideojn aux ellaboritajn instruilojn, materialojn, filmojn, bildstriojn, komputilajn programojn ktp., utiligeblajn en diversaj fazoj de E-instruado, aligxi kaj prezenti tion.

En la kultura parto de la arangxo okazos video-festivalo kun konkurso pri la plej bona video-filmo ‘96. Ni prezentos profesiajn, pupteatrajn, pedagogiajn, doku-mentajn filmojn en Esperanto. Cxiu povas konkursi per video-filmo en E-o pri ia ajn temo, sed ne pli ol 20-minutojn longa.

Kotizoj: depende de la lando, agxo kaj tempo de aligxo, inter 30 kaj 150 DEM. Kompletaj restadkostoj cx. 130 DEM, nura dormado kaj matenmangxo cx. 75 DEM. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Interkulturo, Kocxevarjeva 12, SI-62000 Maribor, Slovenio. Tel/fakso: +386-62-221371

 

Svislando

Informoj  pri La Domparo

En 1995 okazis naux kulturaj monatfinoj en La Chaux-de-Fonds. Kelkaj realigis du, aliaj unu studrondon. Entute estis 11 studrondoj kun 90 cxeestantoj. La monatfinojn karakterizis la miskontinueco de la studrondoj por progresantoj, la asidueco de la germanlingvanoj kaj la ioma malmultigxo de franclingvanoj. La meza agxo estis iom alta, cx. 45, sed malmultaj estis emeritoj.

En kadro de kultura monatfino inter la 17-a kaj 18-a de februaro 1996 Georges Lagrange prelegos pri zamenhofologio kaj Judit Felszeghy zorgos pri progresantoj. Inter la 23-a kaj 24-a de marto Giorgio Silfer proponos preleg-aron kaj dialogojn kun la titolo Foliumante cent jarojn de esperanto-teatro. Rusa instruist(in)o zorgos pri pri progresantoj.

Inter la 30-a julio kaj 4-a de auxgusto en KCE okazos seminario Komparado de instrumetodoj en Esperanto. Gxin gvidos Claude Gacond, kiu analizos kun la partoprenantoj la plej gravajn instrumetodojn de nia lingvo, kun la celo doti vin per propra instrumetodo. Kontaktadreso: Postiers 27 - CP 779 - CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando - telefono/fakso (41) 39-267407

 

La lingvo kaj ties bildoj

estas la titolo de kolokvo la 6-8-an de marto 1996 en la universitato de Neuchâtel, Svislando. Gxin organizas: Centro pri aplikata lingvistiko de la universitato Neuchâtel, Romanda Instituto de Esploroj kaj Dokumentado Pedagogiaj kaj Euxropa Asocio de Lingvistoj kaj Lingvoinstruistoj.

Estos du prelegoj pri Esperanto, unu de Lili Papaloizos, kiu doktorigxas pri KCE, kaj unu de Claude Piron. S-ino Mireille Grosjean prelegos pri la lingvaj aspektoj de klasointersxangxoj kaj pri sia libro „Echanges de Classes Clé en Main”. Kontaktadr.: Mireille Grosjean, Str. Temple 20, CH-2416 Les Brenets

 

Pri „Lernejo Ilo Pacen”

("Ecole Instrument de Paix (EIP)", "School Instrument of Peace")

Julio 1995. 130 personoj el 50 landoj, monda vilagxo! Dum plena semajno la partoprenantoj povis trejnadi en la kampo de la instruado al homaj rajtoj kaj al la paco. Estis tri paralelaj sesioj, unu en la franca, unu en la angla, unu en la hispana. La pauxzoj okazis samtempe, tiel cxiu grupano povis rilati kun alisesiano. Matene estis kurso, poste ronda tablo kun 2-3 prelegantoj. Posttag-meze venis praktikaj ekzercoj didaktikaj. La profesoroj estis (mi parolas pri la franclingva sesio, kiun mi sekvis) universitataj profesoroj kaj fakuloj el Gxenevo, Francio, Montrealo, Afriko, ktp. Logxado, mangxoj kaj kursoj povis okazi samloke en Céligny apud Gxenevo, tiel la partoprenantoj povis plej bone konatigxi kaj intersxangxi spertojn.

La "Centre International de Formation ŕ l'Education aux Droits de l'Homme et ŕ la Paix" (CIFEDHOP), (Centro internacia pri Lertigxo je Edukado al Homaj Rajtoj kaj al la Paco) la organizanto de tiu semajno, estas fako de "Lernejo Ilo Pacen". Gxi ricevas subvenciojn de la svisa konfederacio, pli precize nesvisaj partoprenontoj povas ricevi stipendion. La oficejo de EIP situas en Gxenevo (Svislando), Simplon 5, 1207 Gxenevo, tel. 022 735 24 22. Gxi vartas kaj pri la svisa sekcio kaj pri tutmonda kunagado de landaj sekcioj, iom same kiel UEA. Internacia pedagogia skipo gvidas la CIFEDHOP plej efike. La CIFEDHOPa kurso okazas cxiujare en julio; 1995 estis la 13a sesio.

Lernejestroj kaj instruistoj pri iuj fakoj povas profiti je tiu altnivela kaj samtempe tre konkreta kurso. Mi rekomendas gxin al cxiuj instruistoj. Mi estas je dispono por pli da informoj. Mia adreso estas pf 9, CH-2416 Les Brenets. Mi povas interalie doni al vi la nomon kaj adreson de partoprenintoj el via lando aux de landa sekcio, kaze ke tio ekzistas.

Lasta noto: "EIP" estas kreita  de Jacques Muhlethaler, mortinta en 1994. Li interesigxis pri Esperanto kaj eklernis la lingvon. En siaj multnombraj kontaktoj kun politikistoj, li ofte varbadis por Esperanto.           

 Mireille Grosjean, instruistino, Svislando.