|
Albanio La Albana
ILEI-Sekcio fondigxis en 1993. Tuj post tio gxi lancxis vastan kampanjon por la
E-instruado en la lernejoj. Malfermigxis kursoj en Tirana Universitato, en
fremdlingva mezlernejo, en gimnazioj „Sami Frasheri” kaj „Qemal Stafa”,
bazlernejoj „Jeronim Derada”, „Konferenca e Pezes” kaj en
„Kombinat”. Kursoj startis ankaux en Durres, Kukes, Peshkopi kaj Lezhe. Jen
la listo de la instruintoj: Vasil Pistoli, Bardhyl Mezini (sekciestro),
Zamir Gjurgji, Sajmir Beqiraj, Ornela Demiri, Suela Kora, Maeda kaj Migena
Ikonomi, Alda Tola, Majlinda Bime (en Tirane), Denis Hasa, Luan Jaupi, Majlinda
Grashi (sekretario de la Sekcio; en
Durres), Mimoza Bunjaku, Nehat Sokoli, Shaban Hasani (en Kukes), Agim Peraj (en
Lezhe), Artur Doci (en Peshkopi) kaj Gjergji Gusho (en Pogradec). Pli ol 200
kursanoj ricevis atestilon. Ekde decembro 1994 funkcias ankaux koresponda kurso
gvidata de f-ino Rita Permeti (kasisto de
la Sekcio). Oni verkis gxis nun du lernolibrojn: Vasil Pistoli en 1991 kaj
Zef Mjeda en 1993. La Sekcio
rajtis partopreni la Konferencon en Barcelona en 1993. Gxi sukcesis partoprenigi
tri membrojn en la seminario de La Chaux
de Fonds en Svisio. Maje de 1994 12 gimnazianoj ekzamenigxis en Zagrebo. La
Sekcio en 1995 havis 16 membrojn. La Albana Ministerio de Edukado pretas enkonduki la internacian lingvon en kelkdekojn da lernejoj, kondicxe, ke oni havos suficxe bone trejnitajn E-instruistojn. Estus bonvene, se alilandaj universitatoj pretus akcepti albanojn je favoraj financaj kondicxoj. Krom tio la Sekcio bonvenigus didaktikajn mate-rialojn por la E-instruado. Laux la
informoj de Bardhyl
Mezini Auxstralio 1. Asocio
por Auxstraliaj E-instruistoj
– laux La Lumilo 1/96 „Naux
homoj, kiuj tre interesigxas pri la starigo de asocio por E-instruistoj en
Auxstralio, kunsidis dum la Adelajda Somerlernejo. Cxar Jennifer Bishop havas
nomojn de multaj, kiuj jam instruas aux esperas instrui E-on, la grupo donis al
sxi la taskon prepari provnumeron de priinstruada novajxletero, kiun Donald
Broadribb eble pretos enmeti en la koverton de la venonta numero de Esperanto sub la Suda Kruco, kaj kiun ni aliaj povas sendi ankaux al
homoj, kiuj ankoraux ne estas membroj de A.E.A. Kredante, ke
vere gravas la profesia preparado de profesiaj E-instruistoj en nia lando forte
ligitaj kun la tutmonda E-kulturo kaj la tutmonda E-instruistaro, kelkaj
cxeestantoj ecx tuj donis kelkajn dolarojn por komencigi la laboron. Oni
emfazis, ke tiuj, kiuj volas profesie instrui E-on kaj prepari estontajn
E-instruistojn, devas flue paroli nian lingvon kaj havi bonan diplomon pri E-o
kaj lingvo-instruado.”
Max Wearing 2. 12-a
Auxstralia Esperanto-Somerkursaro Gxi okazis
inter la 12-a kaj 27-a de januaro en Adelajdo, en la kongresurbo de la jaro
1997. La januara somerarangxo estis sukcesa, cxeestis pli ol 60 esperantistoj.
Instruis s-ino Jennifer Bishop, s-ro
Marcelo Leereveld kaj s-ino Katalin
Smidé-liusz. Lingvokursoj disvolvigxis je kvar niveloj. Krom ili abundis
fakultativaj programoj: preparo por supergrada lingvoekzameno, prelegoj pri la
projekto „Ekparoli”, pri E-periodajxoj kaj korea geedzigxfesto; kunsido de
la kongreso-organizantoj, videofilmoj kaj Mazi-prezentadoj,
dancado, korusa kantado, kurso pri komputiloj kaj Internet, ekskursoj buse,
aviadile, bicikle kaj perpiede; arboplantado en la urba parko - rigardu gxin dum
via kongresumado - angla-maniera libera forumo, la „Sapskatolo”; amuzaj vesperoj kun ludoj kaj teat-rajxoj. Por esti
cxiam informita kaj helpata funkciis akceptejo kun afabla dejxoran-tino,
libroservo, aperis cxiutage La Lumilo,
propra periodajxo. Kvankam por
mi estis laboro, mi fartis tre bone en la modele organizita arangxo. Mi gxuis la
kuneston kun amikemaj, studemaj samideanoj, aparte gxojigis min la viglaj kaj
spritaj junuloj, la familieca etoso. La tuto estis multe pli interesa ol kutima
lingvokursaro; ni vivis dum du semajnoj „esperante”. Ankaux jene
mi dankas elkore la eblon, ke mi povis viziti (kaj turmenti) vin kaj gratulas al
la preskaux 20-membra organiza skipo kun Max
Wearing cxekape pro la senlacigxema laboro. Mi longe memoros vian interesan
mondon kaj januaran varmegon.
Katalin
Smidéliusz, Hungario Brazilo 1. III-a Interlanda Konferenco pri Instruado
(Argentino - Brazilo) 12-15 okt.
1995 Campos do Jordăo, SP, organizita de E-Asocio de San-Pauxlo. Temo: „Uzo
de modernaj rimedoj por instruado de Esperanto”. Cxeeste de
150 personoj (182 aligxintoj) okazis unu el la plej sukcesaj renkon-tigxoj
lastatempaj pro ricxeco de enhavo kaj gxenerala interesigxo. Entute estis 12
prelegoj, krom 4 sxtataj kunsidoj, BEJO-kunveno, debatoj, forumoj, konversaciaj
rondoj, video-prezentoj, lancxoj de ses novaj libroj, auxkcio favore al Fondajxo
Ameriko, ampleksa libroservo kaj variaj artaj prezentadoj. Reprezen-tantoj
el 32 brazilaj urboj kaj 2 el eksterlando (Argentino kaj Svedio) salutis la
eventon.... La IV-a IKI okazos en Buenos Aires, Argentino, en la jaro 1997.
(El La Lampiro 10-12/95) 2. Vizito al Brazilo Revenoj al
Brazilo signifas cxiam en mia E-instruista vivo restadon meze de nekredeble
entuziasmaj gelernantoj, kursojn multnombrajn kaj gxuadon de etoso cxarma.
Komence de novembro 1995 mi alterigxis en Săo Paulo. Post vizitoj al Afriko
januare kaj al Euxropo meze de la jaro mi esperis gxui por la tria fojo en la
sama jaro la varmegon de somero, sed ... vane. Malgraux la malvarmo reginta la
regionon, amika bonvenigo cxe la flughaveno komencigis brilan restadon en la
giganta Brazilo. La Kultura
Centro Esperantista de urbo Ribeirăo Preto mecenatis mian viziton kaj la cxefa
intenco estis pretigi la grundon cele al la 32-a Brazila E-Kongreso okazonta
julie 1996 tie mem. La Kultura Centro estas integra parto de la Homeopatia
Instituto François Lamasson, kiu de 1993 adoptis E-on kiel labor-lingvon,
eldonas la dulingvan revuon Homeopatia
esplorado kaj dauxre subtenas E-kurson
por cxiuj gelernantoj de la Instituto. Agrabla surprizo estis ekscii, ke
cxi-jare estis eldonita la verko Mallonga
E-kurso por homeopatiaj fakuloj, bazo por la lernado de la Internacia Lingvo
tie. En Ribeirăo
Preto mi gvidis tri kursojn diversnivelajn, unu el kiuj estis aparte dedicxita
al cxiuj funkciuloj de la Instituto. Dum tiuj kursoj mi utiligis la filmon Mazi
en Gondolando, kiu dauxre konkeradas korojn ankaux en la suda hemisfero. La loka
jxurnalo apogis la diskonigon de la kurso per aperigo de diversaj infor-moj pri
gxi. Ankaux FM Radio Tropical malavare dedicxis 30 minutojn al interv-juo, kiam
mi informis pri E-o kaj kursoj kaj s-ino Neusa Priscotin Mendes pri la agado por
E-o en la urbo. Mia instrua
tasko ne finigxis tie, cxar revene al Săo Paulo mi vizitis la kurson de s-ino
Aparecida Dorta Soares en la Instituto de Educaçao Espírita, kaj tiam 12-ope
ni per ludoj kaj kantoj plulernadis. Aldone estis organizita baza kurso en la
sidejo de la E-Asocio de Săo Paulo kun 14 gelernantoj, kiuj dum tri tagoj kaj
de frumateno lernadis entuziasme kaj gxoje. Mia
trisemajna vizito al Brazilo plenigxis ankaux per diversaj vizitoj, cxefe al la
nova Prezidanto de Brazila E-Ligo, s-ino Symilde Schenk-Ledon, kiu afable
gastigis min cxe sia bieno Macxu-Pikcxu en urbo Campos de Jordăo. Tiu bieno
funkcias ankaux kiel renkontigxejo por la esperantistoj kaj lastatempe tie
efektivigxis la 3-a Interlanda Konferenco pri Instruado. Brazilo estas
lando kun nekredebla impeto, kun forta entuziasmo kaj konkreta laboro por nia
Movado. Certe gxi meritas multajn lauxdojn, des pli vizitojn de
eksterlandanoj... iru, do, kaj spertu mem! La 32-a Brazila Kongreso atendos vin
en Ribeirăo Preto.
Atilio
Orellana Rojas,
Argentino Cxehxio Somera
Esperanto-Tendaro en Lancxov Gxi okazos en
tri etapoj (30.6.-13.7.1996, 14.7.-27.7.1996 kaj 28.7.-10.8.1996.) en la
tradicia loko cxe la digolago de Vranov, apud la vilagxo Lancxov, distrikto
Znojmo, en suda Moravio. (La plej proksima fervoja stacio estas Sxumna (trako
241). De Sxumna vi povas pluvojagxi per buso al Vranov.) La instruado
de E-o okazos cxiutage de la 8-a gxis la 12-a horo en tri diversgradaj kursoj.
En la tendaro okazas ankaux kursoj de la angla, franca kaj germana. La logxado
estas en kvarlitaj kaj kvinlitaj kabanoj. Posttagmeze okazas sinbanado,
sportado, ekskursoj, vespere tendarfajroj kun kantado kaj aliaj programeroj. La kotizo de
200 DEM (por ekssocialismaj landoj 150 DEM) inkluzivas kvar mangxojn tage,
logxadon kaj instruadon. La ekskursoj – unu tuttaga al Vieno kaj du duontagaj
– ne estas enkalkulitaj en la kotizo. Ili kostas proksimume 12 DEM. Gvidanto,
kiu akompanas 10-personan grupon, gxuos 50%-an kaj gvid-anto de kvinpersona
grupo 25%-an rabaton. Aligxadreso:
Esperanto-Klubo, CZ-674 01 Trebicx, Cxehxa
Respubliko Cxinio Kontribue al plivastigo de E-o
- entreprenistino lekciis en Pekina
Universitato La 24-an de
decembro 1995 juna entreprenistino Chai Ping ascendis podion de Pekina
Universitato kaj resume lekciis pri Esperanta gramatiko en E-kurso de la
Universitato. La kurso komencigxis en la 12-a de novembro 1995, en gxi studas 45
studentoj, esplor-studentoj kaj instruistoj el diversaj fakultatoj de la
univer-sitato. Ili lernas diversajn fakojn, sed ili deziras ellerni la
internacian lingvon por tuj apliki gxin en la internaciaj akademiaj rilatoj. S-ino Chai
Ping estas konstanta gxenerala vicdirektoro de Pekina Guaxun-a Konsultigxa
Kompanio. Malgraux tiu granda okupiteco sxi prenis tempon por lerni E-on kaj
akiris evidentan sukceson. Sxi decidis fari sian kontribuon en la disvastigo kaj
apliko de E-o en sciencaj, edukaj, ekonomiaj kaj komercaj kampoj. Shen Chengru Estonio La 9-an de
decembro [1995] okazis en Tallinn en
la Nacia Biblioteko la dua seminario por estonaj E-instruistoj fare de la
E-Instituto de Estonio (EIE) kaj la Pedagogia Fako de la E-Asocio de Estonio.
Partoprenis cxambropleno da homoj. La seminario estis dedicxita al la uzado de
vidbendoj en E-instruado. La instruado de E-o devas atingi pli altan nivelon.
EIE havas vidbendojn Mazi en Gondolando.
Estas 12 Cxe-metodaj lecionoj. Cxi-foje oni vidis 6 lecionojn. Sekvaj seminarioj
estos en la komenco de la nova jaro kaj en printempo. Per la uzado de la
vidbendo estas eble instrui tre rapide kaj facile. EIE havas ankaux kelkajn
aliajn filmojn pri aliaj temoj.... EIE sukcese
instruas E-on al kelkaj grupoj. Gxi intencas arangxi E-instruadon ankaux en
kelkaj institucioj, kun kelkaj el ili jam estas kontraktoj. En la lernoplano de
unu ankaux E-o oficiale enestas kaj oni volas tie instrui E-on al 120 personoj.
EIE havas intencon fondi fakon de la Akademio San-Marino. Estas kelkaj projektoj
- necesas labori, labori.
(Laux Informoj de Esperanto-Asocio de Estonio N-ro 4/95) Finnlando 1. Kongreso de nordiaj instruistoj La asocio de
finnlandaj lingvoinstruistoj SUKOL organizas kongreson NORDLINGUA en la urbo
Espoo apud Helsinki inter la 24-a kaj 28-a de junio 1996. La kongresaj lingvoj
estas la sveda kaj angla, sed partoprenos instruistoj de multaj lingvoj
(germana, franca, hispana, rusa, portugala, itala...) kaj la kongreso celas
cxiajn lingvoinstruistojn. SUKOL invitis
ankaux la Esperanto-Ligon de Finnlandaj Instruistoj starigi pri-Esperantan
ekspozicion kaj prelegi pri Esperanto angle. Dankon al ILEI-anoj kaj aliaj, kiuj
jam helpis kaj dauxre helpas al la realigo de la planoj. Aligxadreso
de la kongreso: Rautatieläisenkatu 6 A,
00520 Helsinki, Finnlando, tel. (9) 0-150 21, fakso (9) - 144095.
(SUKOL-anoj ne komprenas Esperanton.) Raita Pyhälä, prezidanto de ELFI, Jykyrintie
3, FI-69440 Lestijärvi 2. Skolta tendarego Loisto ‘96 en Hango,
Finnlando, 18-26 julio, 1996 Gxin
partoprenos pli ol 10 000 skoltoj el la tuta mondo. Skolta E-Ligo (SEL) planas
organizi kunan logxadon de E-skoltoj en propra tendargrupo kaj arangxos
SEL-kunsidon, SEL-standon, elekteblan agadpunkton pri E-o kaj pli ampleksan
E-kurson por malgranda grupo de partoprenantoj. Bonvena estas subteno de la tuta
E-movado por ilia agado. Pliajn informojn donas la nacia reprezentanto de SEL en
Finnlando: Carola Antskog, Mattkarr,
FI-25700 Kimito A. M. Ritamaki Francio 1. E-arangxoj en Francio - E-restado kun diversnivelaj
E-kursoj okazos en feriejo „Batipaume” cxe Mediteranea marbordo de
la 12-a gxis la 16-a de junio 1996. Informas: Cercle
Biterrois d’ Espéranto, 9, Rue Georges Picot, 34500 Beziers, Francio - Internacia E-semajno kun
3-nivelaj kursoj okazos en feriejo „Le Lazaret” en Séte (Hérault) de
lundo, la 9-a gxis lundo, la 16-a de septembro 1996. Jen bonega okazo sin bani
en Mediteranea Maro, en internacia etoso, por (ek)lerni la Internacian Lingvon,
por ripozi aux viziti tre agrablan regionon. Informas: Centre Culturel Esperanto de Montpellier 5, Rue du Docteur Roux 34000
Montpellier, Francio
Louis Ensuque 2. Expolangues aux 14-a lingvofoiro en Parizo Jam tradicias
tiu cxefarangxo por lingvoamantoj. Kvankam proporcie dauxre mult-nombras la
asocioj, firmaoj, eldonejoj, kiuj proponas instruadon de la angla, tamen
Expolangues estas okazo konatigxi kun aliaj landoj, lingvoj kaj kulturoj.
Cxi-jare la cxefa gasto estis Turkio, kiu regalis nin ne nur per koncertoj kaj
restoracio sed ankaux per fasko da interesaj prelegoj pri la turklingva
literaturo kaj instruado. Mi mem cxeestis la 18-an de februaro interesan
diskuton inter ambasadoroj kaj verkistoj de la ekssovetiaj respublikoj, kiuj
sercxas sian vojon. Azerbajdjxano prenis la latinan alfabeton por alproksimigxi
al Turkio, kiu grand-parte pagis la novan eldonon de lernolibroj; Uzbekistano
forjxetas "internaciajn" vortojn, kiel "universitato" aux
"televido" por cxerpi radikojn el la persa lingvo kaj signi sian
proksimigxon al Irano dum Kirgistano restas lingve kaj politike proksima al
Rusio. Expolangues estas ankaux bona montrofenestro por promo-ciigi novajn
varojn: tiel la firmao Assimil prezentis dancojn el Indonezio por lancxi sian
metodon pri la indonezia (la 35-a lingvo). Ankaux eldonejoj organizis rondajn
tablojn por prezenti novan metodon pri instruado de la germana lingvo al
dekjaruloj. Cxi-jare kunigxis la 2-a salono pri tradukado kaj interpretado kaj
la firmaestroj kaj komercistoj disponis pri renkontigxejo por ricevi pli da
informoj pri la graveco de la kulturaj diferencoj por profesiaj kontaktoj kaj
disvastigo de internaciaj intersxangxoj . Kaj
Esperanto, vi demandas? Danke al la investo kaj al la laboro de UFE, t.e
Esperanto-France, Esperanto lokigxis inter la lingvoj. Rimarkigxas, ke necesas
dauxre montri, ke E-o ekzistas kaj liveras nunajn instrumetodojn: projekciigxis R.Triolle 3. Lingvotrejnado en entreprenoj en Francio Pariza
komerca cxambro enketis en septembro 95 cxe
la malgrandaj kaj mezaj entreprenoj (de 1 gxis 49 dungitoj) por informigxi cxu
ili planas investi por lingvotrejnado. Dum 70% pretis investi en 1990, kaj 13%
en 1994, ... restas 7%, kiuj pretas dedicxi monon al lingvotrejnado en 1996.
Brita
instituto (British Tourist Authority) enketis cxe grandaj firmaoj kun pli ol 500
dungitoj: konstatigxas, ke cxiuj (el la ducento da pridemanditoj) liveras
kursojn pri la angla kaj pagas por ili
pli ol
50% el la bugxeto "trejnado"
2,31%
30-50 % " "
15,38%
10-30 % " "
38,46%
malpli ol 10 %
48,85%. Konstatigxas,
ke 86,7% de la dungitoj, kiuj hodiaux profitas el tiuj kursoj, estas kadruloj,
do respondeculoj. 61% ne planas trejnigi pli dum la venontaj du jaroj, 20%
planas trejnigi pli pro la internaciigo de la firmao aux cxar la angla farigxos
la laborlingvo. Sed 19 % planas investi malpli, cxar la dungitaro jam estas
dungita pro siaj scioj en la angla (40%), cxar mankas mono (31,3%), cxar ili
havas aliajn prioritatojn (22,4%). Tiuj lastaj konstatoj maltrankviligas la
multnombrajn entreprenojn, kiuj fakigxis kaj ricxigxas pro lingvostagxoj en
entreprenoj kaj riskas perdi sian merkaton. Aldonigxas nova legxo, kiu pli
rigore kontrolas la kapablon, la financojn kaj la seriozecon de tiuj
entreprenoj.
R.Triolle 4. Metodika kurso en la Kvinpetalo Inter la
6-10-a de auxgusto 1996 jam la trian fojon okazos metodika seminario por
instruantoj kaj profesiaj instruistoj de E-o. La metiejan laboron gvidas Katalin
Smidéliusz el Hungario. FR-86410 Bouresse, La Kvinpetalo, Francio Germanio 1. Jxus aperis la tria, reviziita
kaj rekompostita eldono de „Esperanto
als Rate-spass” („Esperanto kiel divena plezuro”). La bele eldonita
48-pagxa brosxuro prezentas al germanlingvanoj la strukturon de Esperanto per
logikaj enigmoj. Tamen ankaux konversaciaj ekzercoj ne mankas, kaj la nova
eldono jam entenas informojn pri aplikado de E-o en la komputila reto. Pro anonco en
„Pädagogischer Schnäppchenführer”
(„Gvidlibro pri pedagogiaj favor-prezajxoj”) cxiujare pli ol 100
neesperantistaj germanaj instruistoj mendas senpagan ekzempleron de la brosxuro,
sed ankaux jam pluraj dekoj de germanaj kaj auxstraj E-instruistoj kvante mendis
gxin, tiel ke gxiaj unuaj 2000 ekzempleroj elcxerpigxis ene de 20 monatoj. La brosxuro
haveblas por 3 DEM cxe germanaj E-libroservoj, por 3,90 NLG cxe UEA aux -
inkluzive de la sendokostoj - por 4 DEM (aux 2 IRK) cxe la eldonanto (E-Jugend Heidelberg, Frhr.-v.-Drais-Str. 53, DE-68535 Neckarhausen).
Multobligado por instruaj celoj kaj traduko al aliaj lingvoj estas permesitaj.
Ulrich
Matthias
<umatthia@ix.urz.uni-heidelberg.de> 2. La 21-an de oktobro 1995 en
Munkeno okazis samtempe kvin E-arangxoj, kiuj ligigxis al AIS, Bavario kaj
Silezio. Gxin partoprenis 30 anoj de AIS kaj preskaux 70 aliaj esperantistoj.
Dum la renkontigxoj oni auxdis i.a. prelegon de fakestro de AIS, prof. Helmut
Angl, prelegon de Ulrich Ender, prezidanto de E-Klubo en Munkeno. Oni spektis
filmon pri prof. Selten kaj malfermis foto-ekspozicion pri Silezio kaj
ekspozicion kun infanpentrajxoj. Silezia studenta grupo el Pollando, Germanio
kaj Francio prezentis dancojn kaj sileziajn kanzonojn. Oni proponis starigi
komunan - silezian, bavaran - AIS-grupon kaj fondi internacian kurson pere de la
komputilaj retoj. (Laux informoj de Alicja
Krejcxi Lewanderska, ul. Kormoranów 19/21, PL-44-100 Gliwice, Pollando) Hungario 1. 11-aj Landaj Esperantaj Pedagogiaj Tagoj, 24-25.
febr. 1996, Budapesxto Gxin
partoprenis pli ol 40 hungaroj kaj kelkaj eksterlandaj gastoj. Gxia cxeftemo
estis: auxdvidaj bendoj en la E-instruado.
Jen la programaro: ¨
Lingvo-instruado kaj vidbendoj (Erika Tóth),
¨
Instrufilmo - Bildoj pri Hungario (Márta
Kovács), ¨
Kiel oni uzu videofilmojn de alilandaj
kulturoj en E-o (Jozefo Horváth), ¨
Mazi en Gondolando (modelleciono de
Stefan MacGill), ¨
Internet kaj Esperanto (László Szilvási
- lia prelego aperis en Eventoj), ¨
Euxropa poezio en Esperanto (D-ro Miklós
Fehér), ¨
Cxu veras „sana korpo = sana
menso”? (Gyöngyi Mézes), ¨
Dramludoj en la lingvo-instruado (István
Lannert), ¨
Pupteatra ludo kun infanoj (Erzsébet
Regőczi), ¨
Lerni auxtodidakte E-on (János Sárközi). Dum la
Pedagogiaj Tagoj la Hungara ILEI-Sekcio havis sian asembleon, kun pluraj gravaj
decidoj.
Jozefo
Németh 2. Teatro en Esperanto cent jarojn poste
- Eger (Hungario) 05-09 julio 1996 Kooperativo
de Literatura Foiro cxiujare organizas Internacian Literaturan Forumon, cxiujare
en diversaj landoj, pri diversaj temoj. La cxi-jara, la 15-a estos dedicxita al
la E-teatro, cxar antaux 100 jaroj okazis la unua prezento surscena en nia
lingvo. Kelkaj eroj el la programo: Trafo kaj maltrafo en la E-teatro (Georges
Lagrange), La unuaj jaroj de nia teatro: 1896-1914 (Zofia
Banet Fornalowa), Pri la Esperanta pupteatro (Ljubomir
Trifoncxovski), La spegulo de Velodajxo (de Giorgio Silfer), Perfektigxo en E-o per teatraj formoj (Belka
Baleva), Kien la E-teatro (rondtablo
kun István Nemere), La signifo de la teatro en minora lingvo. Prezentigxos
ankaux Anjo Amika, Andres Bickel, Vida Jerman, Jerzy Fornal kaj la Bulgara
E-Teatro. Organizas kaj informas: Kooperativo de Literatura Foiro CP 779, CH-2301 La
Chaux-de-Fonds, kaj Esperanto PEN-Centro, PF 117, H-1581 Budapest. Irano Ekde 26.7.74
(18.10.95) estas arangxitaj E-kursoj en Hxaváran kulturejo por gestudentoj. La
kursojn gvidas M. Reza Torabi. Oni faris fakan komisionon pri la internacia
lingvo en la kulturejo por esplori pri E-o. Pli ol 150
personoj partoprenis en la enkonduka kurso. Oni planas ankaux progresan kaj
konversacian kursojn.
(Laux IREJO-Bulteno
- novembro-decembro ‘95) Japanio „Mi multe
pensis kiel allogi komencantojn de E-o por ke ili trovu interesajn aferojn en
nia lingvo kaj amuze lernu E-on. Finfine mi havis la ideon fari konkurson inter
komencantoj pri la vortoj, kiujn ili lernis. Por fari tiun
konkurson interesa, mi pensis ke ni donu al la gajnintoj iun premion. Por tio mi
sercxis subtenantojn. Multaj esperantistoj kaj ne-espe-rantistoj donacis monon
kaj mi komencis la laboron. Laux mia
plano la lernantoj partoprenas la konkurson en du niveloj: elementa kaj
postelementa. Tiu konkurso similas al ekzameno, kadre de kiu oni ricevas liston
de 100 vortoj elektitaj el iu lernolibro. La unuaj 50 vortoj estas en E-o, la
ceteraj en la japana. Se iu sukcesos traduki cxiujn 100 vortojn, kiel cxampiono
ricevas ¥ 30.000. Kaj se neniu sukcesus fari tion, la unuaj tri plej bonaj
tamen ricevas premiojn. En la 43-a kansaja kongreso en 1995 en urbo Uzi por la
unua fojo mi okazigis tiun konkurson. Gxin partoprenis 10 homoj. Neniu gajnis
tiun sumon, tamen la unuaj tri ricevis vortaron kiel premion. Por la
preparo de la vortoj helpis min s-ro Okumura Rinzo. La nomo de tiu konkurso
estas Estan-olimpiko. ”Estan” estas miksajxo de Esperanto kaj japana vorto
kaj signifas Esperantajn vortojn. Mi nun preparas la venontan konkurson kaj por
tio mi bezonas helpon de japanaj esperantistoj por ilia konsilo, interalie
por elekto de lernolibroj kaj preparo de la vortolisto.”
Nishimura
Yoshihiro, 1-1-317 Nanryo-cho,
Uji, Kyoto, 611 Japanio, fakso: 81-(0)774-24-6428 tel. 81-(0)774-22-8331 Litovio
al la
geinstruistoj. Ni esperu, ke cxi tiun bonan ekzemplon de la lernejo
"Vyturys" sekvos ankaux aliaj lernejoj de Litovio. Por kuragxigi kaj
pli interesigi la gelernantojn, skribu, sendu posxtkartojn, proponu
korespondadon. La adreso estas: Esperanto Panevézio "Vyturio" viduriné mokykla, Vasario, 16-osios 40, LT-5300 PANEVEZYS, Litovio Telesforas
Lukoševicxius (El Litova Stelo 5/95) Nederlando 1. Sabate, la 8-an de junio 1996, okazos internacia
kunesto de infanoj okaze de la ceremonia festo de dauxriga porinfana
E-jarkurso en la kvartaldomo de „De Schullhoek”, Heemskerk. Ni invitas
nederlandajn kaj eksterlandajn infanojn partopreni la gxojigan kaj interesan
tagon, kiam ili rajtos prezenti sian poemon, kanton aux teatrajxeton; kiam ili
rajtos konkursi por premioj kun samagxuloj; kiam ili rajtos komune lerni novajn
kantojn kaj gxui senpagan luncxon; kiam ili, antaux cxio, povos enamikigxi per
la internacia lingvo Esperanto. De la 11-a
horo gxis la 1630 bonvenas ne nur infanoj, sed ankaux akompana
kara-vano kaj Esperantama amikaro. Por eksterlandanoj ni pretas, post detalaj
peto kaj informo, arangxi tutsemajnan gastadon pere de nia gastservo. Cxiu
bonvolu antauxmencii sian partoprenon antaux la 19-a de majo, al kio ni reagos
per speciala invitilo. Ni esperas revidi malnovajn geamikojn, kaj bonvenigi
novajn. Koresponda
adreso: Ton Verwoerd, Luxemburglaan 545, NL-1966 MJ Heemskerk, Nederlando 2. Ago-tago en Heemskerk la 21-an de februaro 1996 Por la unua
fojo la E-Klubo de Heemskerk (6 knabinoj kaj 2 geinstruistoj) praktikis la
internacian Ago-tagon. Antaux la evento ili dissendis al 40 adresoj inviton
aktive partopreni la Ago-semajnon. Reage ili ricevis vivsignojn el Belgio,
Britio, Cxehxio, Francio, Germanio, Hungario, Japanio, Kroatio, Litovio,
Pollando, Usono kaj Uzbekio. La ricevitajn leterajxojn ili ekspoziciis en la
loka biblioteko. Kadre de la malferma ceremonio la infanoj kantis kaj la
instruistoj prezentis Mazi en Gondolando kaj per faldfolio oni anoncis komencan
E-kurson en septembro 1996. Krome ili dissendis alvokojn al 16 bazaj kaj 3 mezaj
lernejoj atenti la semajnon de internacia amikeco. Aperis informoj ankaux en
gazetoj kaj en la loka radio. [Sur la
foto: Post la kantado de „Sur la tero”]
Laux informoj de
Ton Verwoerd Norvegio „Edukado
- metio - libertempo” estis la
titolo de ekspozicio en Hamar, inter la 23-25-a de novembro 1995. La ekspozicio
estis direktita cxefe al gelernantoj, kiuj venis de Hamar kaj cxirkauxaj
distriktoj. La Norda Stelo lokis tie standon, kiu montris al la vizitantoj cxion
pri la internacia lingvo: brosxurojn, literaturon kaj oferton de E-kurso. La
demandoj pri la lingvo estis multegaj, kaj la gejunuloj fervore studis
brosxurojn kaj literaturon, kaj ankaux auxskultis sonbendon kun E-kantoj. La intereso pri E-o estis kontentiga, entute 54 interesitoj skribis sian nomon sur liston por kurspartopreno, kiu startis komence de la nova jaro. Kĺre
Bye (laux Norvega
Esperantisto 6/95) Pollando Icem esperanto Renkonto Gxi okazos de
la 20-a gxis la 28-a de julio 1996 en urbo Krosxcienko, 150 km-ojn for de
Krakovio (Pollando). La renkonto okazos kune kun la RIDEF (Renkonto Internacia
de Edukistoj Freinet). Pri la kostoj de la restado informas la marta numero de
ICEM Esperanto. Turnu vin al via nacia Freinet-movado (adresaro en la 77-a
numero de ICEM Esperanto) aux al: 1) Secrétariat
ICEM, 18 Rue Sarrazin, FR-44000 Nantes, Francio 2) ICEM Esperanto, 1 rue Galissonničre, 44330 Le
Pallet, Francio 3) Felicja Kostow, PL-43190 Mikolow, ul. Krotka 38,
Pollando Laux
informoj de ICEM Esperanto januaro
1996 Rusio [Auxtune 1995 Jorma
Toropainen (Finnlando) prelegis en du lernejoj de Vyborg (Karelio - Rusio).
Sxiaj impresoj aperis en la 5-6/95-a numero de Esperantolehti. Jen kelkaj
fragmentoj de sxia artikolo:] „...Unu
lernejo estas la instituto de turismo kaj servado. Ekde la unua jaro la unua
deviga fremda lingvo tie estas la angla, sed ekde la printempa sezono de la dua
jaro oni povas elekti el inter E-o kaj la germana. Oni diris, ke suficxe multaj
elektas E-on. Tion ankaux mi mem konstatis, kiam venis auxskulti min pli ol 50
studantoj. En la instituto instruas s-ro Nikolao Petrov kaj s-ino Rozalia
Musina. La alia
lernejo, kie mi prelegis, estis mezlernejo, dum la finna tempo Vanha yhteiskoulu. En la lernejo funkcias E-klubo, kiun gvidas s-ino
Musina. Dek klubanoj kaj kelkaj instruistoj tie auxskultis min.... Miaopinie nun
estus grave, ke la Esperanta semo gxermu en la lernantoj. Eble trovigxos iu...
kiu volas korespondi kun tiuj viborgaj geknaboj aux studantoj, komence nur per
posxtkartoj. Oni povas sendi sian adreson kaj aliajn sciojn al s-ro Nikolao
Petrov, Jusnij val 26 kv 5,
RU-1888900 Vyborg, Rusio” Slovenio Finigxis la
dujara propedeuxtika eksperimento okazinta en kvar elementaj lernejoj de
Auxstrio, Kroatio kaj Slovenio, organizita de INTER-KULTURO sub la gvido de
Zlatko Tisxljar. La eksperimento montris, ke la lernintoj de E-o jam unu jaron
poste estis en la angla, respektive en la germana 30-35 % pli bonaj ol la
nelernintoj, kio signifas ke post du jaroj tiu tendenco kreskas proksimume al 80
%. La kompilita raporto estis sendita al la Scienca Ministrejo de Slovenio kaj
al Euxropunia datumbanko pri sciencaj esploroj. La nova
adreso de INTER-KULTURO: Besednjakova 1, SL-62000 Maribor, Slovenio,
Tel/fakso: +386-62-100669 Ukrainio Mihxail Genin
sercxas mecenaton por eldoni sian E-lernolibron por rusparolantoj. (En Ukrainio
mankas lernolibro por parolantoj de la rusa. La manuskripto de la lernolibro
havas bonajn recenzojn.) Kontaktu la auxtoron: Mihxail
Genin, Jakubovskogo 7-42, UA-252191 Kiev-191, Ukrainio, tel. +44-250-17-15 Usono San-Franciska
Sxtata Universitato denove organizas la Someran E-Kursaron inter la 24-a de
junio kaj la 12-a de julio 1996. SFSU prezentas novan teamon de instruistoj,
kiuj dividas la instruadon - do, la kursanoj profitos diversajn metodikojn kaj
kursenhavojn. Ekster la sesioj oni helpos uzi interesajn komputilajn
E-programojn. Kostoj: kurso
por tri semajnoj kostas 360 USD. Logxado kaj mangxado kostas inter 450 kaj 858
USD depende de la logxkondicxoj. Informoj
kaj aligxoj cxe: S-ino Cathy Schulze, 410 Darrel Road, Hillsborough, California 94010,
USA Tel. +1-415-342-1796
|