El la landoj 96/3
Hejmen ] Supren ]

 

Instruinda somero
Freinet
Sxulco
Reguleco de scimemoro
E-o en la lernejo
Euxropa Kalendaro
El la landoj 96/3
Recenzoj 96/3
Reagoj 96/3
Forumo 96/3
Leterkesto 96/3

Albanio

La 29-an de marto 1996, en la teknologia mezlernejo en Tiranë okazis ekzamensesio pri E-o - elementa lernokurso. Gvidis gxin la honora prezidanto de AEL, s-ro doc. Vasil Pistoli. El 16 kandidatoj akiris la atestilon 11 gejunuloj 15-17-jaragxaj, nome: Erald Hysa, Joana Meçe, Adriatik Dakli, Mimoza Frroku, Saimir Begollari, Silvana Gjata, Brunilda Çeliku, Bledar Xhomaqi, Dritan Kureta, Ira Brari kaj Elona Stringa.

La 24-an de aprilo okazis alia ekzamensesio gvidita de s-ro Zamir Gjurgji, societestro de Tiranë. Akiris la atestilon jenaj aliaj gejunuloj: Elkina Dervishi, Edit Vardhami, Dorina Kuqi, Emiriana Hamiti, Alma Hamiti, Anila Troksi, Sofia Mema (de koresponda kurso).

Informis: Saimir Beqiraj

Ameriko

Vojagxo tra Ameriko [fragmentoj de vojagxraporto de Atilio Orellana Rojas]

[...] En Córdoba, mia hejmurbo, komencxigxis la aventuro kaj la plano estis atingi Centramerikon haltante en cxiu lando survoje tien. [...] La realigeblo sxuldigxas al malavara mecenateco de Fondajxo FAME kaj al sindonema donaco flanke de du amikinoj: Britta Rehm el Svedio kaj Niza Kuitermann el Neder-lando.

La unua etapo estis kelktaga restado en Cxilio kaj la agado komencigxis en gxia cxefurbo Santiago. Estante UEA-komisiito pri Ameriko, novajxoj abundaj pri la kontinento atingis min cxiutage kaj interalie mi eksciis pri planoj revivigi Cxilian E-Asocion dum septembra kunsido realigota en Santiago. [...] La asembleo ne okazis, tamen s-ro Daniel Zanelli venis al la hotelo, kie mi logxis kaj konigis al mi la avatarojn de CxEL. En Santiago, Antofagasta de la Sierra kaj Arica mi informis la lokajn amaskomunikilojn pri mia cxeesto kaj cxio tio vekis la atenton de la plej legata jxurnalo en tiu lando: „El Mercurio” gxis tia grado, ke koninte pri la realigxo de la 3-a Amerika Kongreso en Kostariko, kien mi min direktis, ties cxefredaktoro poste dumkongrese faksis al ni por ricevi novajxojn kaj ekskluzive informi pri gxi en Cxilio.

Peruo gastame akceptis min sekve, kaj en Limo mi renkontis la UEA-cxefdeligiton, s-ron Gustavo Segami Sasaki, kaj la delegiton Julio Zeballos. Cxi tiu lasta rakontadis al mi pri la E-vivo en Peruo, pri la iama orepoko kaj la nunaj baraktadoj por vivigi la Landan Asocion... [Kauxze de la pli fruaj teroristaj eventoj kaj la nuna ekonomia krizo la loka esperantistaro perdis la internaciajn kontaktojn] kaj iom post iom perdis intereson pri nia afero. [...] Peruo hodiaux prezentas alian vizagxon, de kreskanta lando, kiu cxiel klopodas restarigxi post la [terorista] epoko. La e-istoj tie estas nekredeble gastamaj, do ne hezitu plu! Iru tien, cxar niaj homoj avidaj je internaciaj kontaktoj atendas vin, kaj se vi deziras turismadi, vi trovos belajxojn kiaj Macxu-Pikcxu, Kuzko, la gxangalo aux simple belega marbordo kun varmeta akvo. [...]

Varme, peze humide akceptis min Ekvadoro, meze de senfinaj arbaroj de bananujoj, fruktoj, kiuj tiom famigas la landon. Mia restado en Gvajakilo celis specife diskonigon pri la lingvo. Cxi tiu lando ne eskapis la skurgxobaton de inflacio, senlaboreco kaj, plej acxe, energimanko. Cxiutage estas plurhora haltigo de elektra energio cxie en la lando kaj kauxze de tio maleblis realigi publikan prelegon pri Esperanto, cxar salonoj uzeblas dum vesperaj horoj, kiam natura lumo mankas... kaj en mallumo neniu sxatas kunsidi! Mi malfacile lasas min venki de la situacioj kaj pro tio mi tuj ekvizitis turismajn agentejojn por informadi pri E-o kaj lasis tie flugfoliojn. Mi iris ankaux al amaskomunikiloj kaj konigis al ili mian cxeeston, kio varme estis akceptata kaj diskonigata.

De Gvajakilo mi flugis al Panamo. Tie atendis min Alejandro Carrasquilla Jiménez, mia perkoresponda lernanto. Li, lia edzino Carmen kaj amika paro (Saadya kaj Omar) decidis eluzi la okazon de mia vizito por plia lernado de la lingvo kaj en ies hejmo estis improvizita klascxambro, kie mi rektmetode enprofundigis ilin en E-o. Tiu grupo estas plenplena je entuziasmo. Helpe de Amerika Fondajxo tiuj kvar povis poste cxeesti la Amerikan Kongreson, kiam ili praktikadis la lingvon en internacia medio. Ili bonvenigos donace legajxojn kaj lernomaterialon kaj certe ankaux kuragxigajn mesagxojn de la tuta mondo. Jen ilia adreso: Apartado 5522 zona #3, Panamá, Republica de Panamá.

En San José de Kostariko atendis min la plej forta laboro, nome, helpadi en la organizaj taskoj de la Kongreso. La grupo tie konsistas cxefe el gejunuloj, kiuj estis dauxraj akompanantoj dum diversaj demarsxoj por kongresanoj. La landa gazetaro pozitive akceptis E-on. Jam antaux mia alveno 3 artikoloj aperis sub la auxtoreco de Mag. Hugo Mora Poltronieri. Plie, li, s-ro Antonio Leoni de León kaj mi estis intervjuitaj de la plej grava kaj vaste legata kostarika jxurnalo[...]

Kauxze de mia vizito estis gravaj sekvoj en tiu lando: unue estas la fondigxo de Kostarika E-Asocio, nova Landa Asocio kun juna kaj laborema estraro. Gxia oficiala adreso estas: Apartado 4981, CR-1000 San José. Dua sekvo estas la restarigo de Kostarika Esperantista Junulara Organizo, kies nuna prezidanto estas Rodolfo González Jones. Tria grava punkto estas, ke e-istoj estis vaste informitaj pri ILEI, ili decidis aligxi kaj fondi Landan Sekcion tie. [...] Sukcesa sekvo de cxi tiu laboro estas, ke la fama Universitato por la Paco decidis starigi E-katedron en ties sino de la venonta studojaro. La kurso okazos kunordige kun la Universitato de Kostariko.

La lasta lando vizitita antaux la Kongreso estis Nikaragvo. [...] En la antauxmilita periodo la situacio por E-o estis pli favora ol nun. En cxi tiuj tagoj restas apenauxaj spuroj de tio. Eddy Silva Molina gastigis min en tre modestaj vivkondicxoj, tamen en vere familia etoso plena je amikemo kaj bonauxguraj sentoj. Li kaj Alex Pérez Mendieta dauxre uzas E-on. [Ili lernis la lingvon pere de vortaroj malnovaj.] Ambaux avidas ricevadon de legomaterialo, sendebla al cxi tiu adreso de Eddy: Clinica Santa Maria (3 cuadras al sur), Bo San José Oriental, Managua 12. Ili tre sxatus korespondadi kun eksterlandanoj, sed memoru, ke en Nikaragvo letero eksterlanden kostas same kiel mangxi 4 tagojn, do se vi kontaktas ilin, nepre aldonu respondkuponojn. Instruado en Nikaragvo similis al instruado de Platono en la Akademio: promenante, irante cxien de loko al loko, rigardante la naturon kaj la urbon por lernado de vortprovizo ligita al iliaj cxiutagaj agoj kaj lokoj.

Kion diri pri la 3-a Amerika Kongreso? Cxeesto de reprezentantoj el 18 landoj kaj aktiva laboro de ili en la diversaj sesioj estas la plej valora lauxro al mia laboro plurmonata por subteni realigon de la Kongreso. Mia cxefa tasko estis la kunordigo de la tuta Kongreso kaj en la instrua kampo mi gvidis Seminarion pri Cseh-metodo kaj prezidis la Sesion de la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI, krom prezenti Mazi-filmon kaj konsili pri ties uzo. Grava tasko estis la kunordigo de cxiuj sesioj pri instruado, junulara agado kaj regiona kunlaborado, kiuj estis la cxefaj aksoj de la Kongreso, kiuj funkciis kiel vera forumo por pritraktado de strategioj sekvendaj por plivastigi la E-mondon en cxi tiu kontinento.

Atilio Orellana Rojas, Argentino

Brazilo

Ekde 1965 funkcias, kadre de tiel nomataj „kulturdomoj”, E-kurso de UFC (Universitato Federacia de Ceará). En tiuj kulturdomoj estas instruataj la ling-voj: angla, franca, itala, portugala, rusa, germana, hispana kaj kompreneble E-o.

Jam de tri jaroj mi estas profesia instruisto de E-o, kun ekskluziva dedicxo al la instruado de tiu belega lingvo. Cxi tie nia kurso dauxras 240 horojn, kiu dividigxas je kvar sxtupoj. La tuta kurso estas konsiderata kiel „Baza Kurso de Esperanto”.

Jam pasis 30 jaroj. Dum tiu tempo la estraroj de UFC apogis kaj malapogis E-on.

Bedauxrinde en Fortaleza estas granda antauxjugxo pro tio ke la nuna estraro de UFC ankoraux ne suficxe bone konas la gravecon de nia kara lingvo.

Semestre ni enmatrikuligas cx. 70-80 gelernantojn, sed ni kalkulas je unusola instruisto, kiu ankaux administras la sidejon. Estante sola mi tute ne povas progresigi nian kurson. Pro tio mi petegas al vi skribi gratulleteron al la rektoro de UFC kun kopio al la direktoro de la kulturdomoj, petante, ke ili okazigu novan konkurson cele al dungigo de nova instruisto. Mi opinias, ke se ni havos almenaux unu alian instruiston, ni povos baldaux oferti ecx superan kurson kaj prepari ankaux novajn profesiajn instruistojn.

Cxi subas la nomoj kaj adresoj al kiuj, mi petegas, vi sendu leterojn:

Reitor: Prof. Roberto Claudio Frota Bezerra,

 Av. da Universidade, 2853 - Benfica, BR-60020-180

Pró-Reitor de Extensăo: Prof. René Teixeira Barreira,

 Av. da Universidade, 2932, BR-60020-180

Coordenadora Geral das Casas de Cultura: Profa Mônica Dourado Furtado

 Av. da Universidade, 2683, BR-60020-180

Kredante je via tuja reago, mi tutkore salutas vin.

Prof. Adelson Andrade A. Sobrinho, kunordiganto de E-kurso en UFC, Fortaleza, Brazilo

Cxinio

Esplorado de eduk-eksperimento en lernejoj de Tianjin

La urbo Tianjin, unu el la tri plej grandaj urboj en Cxinio kun 9 milionoj da logxantoj kaj 18 registraj distriktoj kaj gubernioj, estas haveno situanta 137 km-ojn de la cxefurbo Beijing. Ekde la komenco de la politiko „Reformo kaj malfermo” la esplorado de eduk-eksperimento en elementaj kaj mezaj lernejoj de Tianjin prospere disvastigxas kaj okupas gravan lokon en Cxinio. Sub la gvido de Tianjin-a Eduk-Akademio aperas du kategorioj: teoria skolo kaj praktika funkcia modela formo. Ni koncize prezentas ilin jene:

 

1. La teoria skolo de la eduk-eksperimento

En la lastaj dek jaroj post la fondigxo de la tutlanda eduk-eksperimenta instituto iom post iom formigxas kvar skoloj pri eduk-eksperimento en Tianjin.

La unua estas teoria skolo pri Krea eduk-eksperimento en element-mezaj lernejoj, kies gvidanto estas d-ro Zhang Wusheng, vicdirektoro de Tianjin-a Eduk-Akademio. En 18 distriktoj kaj gubernioj de la tuta urbo formigxis kelkdeko da eksperimentejoj. La teoria skolo, okupanta firman akademian lokon enlande formigxis sur la bazo de en- kaj eksterlandaj kreaj eksperimentaj spertoj. Gxis nun aperis multaj fakaj verkoj pri la eksperimenta teorio en la gazetoj. Efektivigxis kontakto kun fakuloj pri eduko el Usono, Japanio, Koreio kaj aliaj landoj.

La dua estas teoria skolo pri Speciala eduk-eksperimento, gxia reprezentanto estas prof. Zhao Shuduo, Tianjin-a Eduk-Akademio. La skolo studas cxefe la instruadon de malintelektaj infanoj. Tianjin-aj fakuloj kunlaboras kun d-ro Chen Yunying de la Cxina Centra Eduk-Instituto. En la tuta urbo trovigxas eksperimentaj bazoj por speciala eduko: kelkdeko da elementaj kaj mezaj lernejoj kaj lernejoj por surdmutaj infanoj. Oni ricevis altan takson de la koreaj specialistoj de la Korea Eduk-Scienca Esplorejo.

La tria estas teoria skolo pri Eduk-eksperimento por supernormalaj infanoj, kies reprezentanto estas prof. Yu Shengji de Tianjin-a Eduk-Akademio. La skolo atingis grandan sukceson en la akcelado de disvolvigxo de supernormala intelekto cxe normalaj infanoj. La eksperimentaj bazoj estas la Eksperimenta Element-lernejo kaj Yaohua Mezlernejo. Sub la teoria gvido amaso da normalaj infanoj atingis rapidegan disvolvigxon kaj mallongigis sian edukperiodon. Pro tio ili rajtas vizitadi famajn altlernejojn kun altaj poentoj en la ekzameno.

La kvara estas teoria skolo pri Kontrasta esplorado de eksterlanda eduk-eksperimento, kies reprezentanto estas prof. Zhang Qian de Tianjin-a Eduk-Akademio. Laux la kontrasta eduko la skolo resumis la eduk-eksperimentojn de diversaj landoj en la mondo kaj faris kontrastan reformon al la cxina kaj urba statoj en la eksperimento. Oni kondukas teorian analizon en principo, taktiko kaj apliko de eksterlanda eksperimento.

 

2. La praktika modela formo de la eduk-eksperimento

Sub la gvido de la teoriaj skoloj oni faris funkciajn studojn. Ekzistas la jenaj eksperimentaj modeloj:

1) Harmonia eduk-eksperimento de Heping-distriktaj element-mezlernejoj. Gxi estas model-formo centre de tri harmonioj „harmonio de instruistoj kaj lernantoj, harmonio de instruado kaj lernado, harmonio de familio, socio kaj lernejo”. La eksperimento okazas en cxiuj elementaj kaj mezaj lernejoj de la distrikto.

Xinhuananlu elementa lernejo estas la plej fama el ili pro sia harmonia eduk-eksperimento en la tuta urbo kaj tuta lando.

2) Plastika eduk-eksperimento de Nankai-distriktaj element-mezlernejoj. Oni faris eksperimentan modelon centre de „gvido de plastikaj instruado kaj lernado al la cxiuflanka disvolvigxo”. Ili faris funkciajn eksperimentojn ankaux pri instrua reformo de „lerna, instrua kaj ekzamena metodoj” kaj popularigis la reformon en la element-mezlernejoj de la tuta distrikto. La 25-a kaj 19-a mezlernejoj estas famaj tra la distrikto.

3) Stimula eduk-eksperimento de Hongqiao-distriktaj element-mezlernejoj. Oni faris kvalitan eduk-eksperimenton centre de la modela formo „stimulado de lernantoj al lerno-intereso kaj ekspluatado de intelekto de lernantoj prenante stimuladon kiel la cxefa rimedo”. Beimalu elementa lernejo estas fama eksperi-menta bazo en la distrikto Hongqiao.

4) Mult-vehikla eduk-eksperimento de Tianjin-a Eduk-buroo

Gxi signifas, ke instruistoj plenigas klascxambran instruadon per modernaj ekipajxoj por altigi la instruan efikon. Binjiangdao mezlernejo de Heping-distrikto, Sranghaidao elementlernejo de Hexi-distrikto kaj Eksperimenta elementlernejo de Hepingdistrikto estas elstaraj inter la lernejoj de la funkcia modela formo.

 

La esplorado de eduk-eksperimento de la urbo Tianjin enhavas sian trajton en la teoria kaj praktika flankoj. Dauxra profunda esplorado bezonas helpon kaj subtenon de la en-kaj eksterlandaj specialistoj kaj fakuloj. Pere de tiu cxi artikolo ni celas ekhavi kontaktojn, kaj peti proponojn de diverslandaj specialistoj kaj fakuloj pri eduko en elementaj kaj mezaj lernejoj tra la mondo.

 Zhang Qian kaj Han Zuwu , Sekcio Eksterlanda Eduk-eksperimento de Tianjin-a Eduk -Akademio, Fukanglu 25, Nankai Qu,Tianjin CN-300191, Cxinio

Danio

En la dana urbo Ĺrhus aktivigxis la loka grupo post multjara stagnado. Pro manko de propraj instruistoj necesas alvoki cxiam alilandan instruiston.

La unuan kurson gvidis la „fluganta Cseh-instruisto” Atilio Orellana Rojas en auxgusto 1995. Li ankaux prelegis en la cxefa urba biblioteko pri sudamerikaj indianoj. Rezulte de tiu prelego, tradukita rekte al la dana, estis suficxe da aligxoj por nova kurso. La dua kurso okazis en oktobro 1995. Gxin gvidis Aristóphio Alves Andrade el Brazilo[...] Li instruis ankaux la lernantojn de Atilio.

Por atingi ankaux aliajn celgrupojn okazis vespera kurso en aprilo 1996. Gxin gvidis Katalin Smidéliusz el Hungario. Al tiu kurso aligxis jxurnalisto de la loka gazeto „Ĺrhus Stiftstidende”, kiu surbaze de siaj spertoj verkis tripagxan artikolon pri la kurso kaj E-o, nia teksto kaj grandaj fotoj allogis multe da atento inter la legantoj.

La sperto de la grupo estas, ke sklava sekvo de la originala Cseh-metodo nuntempe ne plu tauxgas por Danio. La adaptita rekta metodo tamen furoris cxe la lernantoj. La aktivuloj en Ĺrhus esperas, ke ili iom post iom povas revigligi la iamajn famajn somerkursojn en Danio. Pro tio oni sercxas kontaktojn kun aliaj kluboj.

Kontaktulo: Wolfgang Kirschstein, Hvedebjergvej 30, DK-8220 Brabrand

Francio

Laboro cxe nacia edukado en gimnazio Elsa Triollet de Champigny

Depost novembro-fino [1995], kun la profesorino Gueraz, ni entreprenis labo­ron en klaso por ne-francparolantaj lernantoj. Temas pri junuloj kiuj jxus venis el fremdaj landoj kaj apenaux scipovas la francan. La originoj estas diversaj, cxar ili estas: gealgxerianoj, indiano, marokanoj, geportugalanoj, rusino, srilankano, usonano (kiu reiris al sia lando januare) kaj vietnamano.

Tie cxi ni uzas E-on por vidigi kiamaniere la idiomoj funkcias, kiel formigxas la vortoj. Samtempe oni, tiamaniere, lernas la I. L.-on kaj iom post iom harmonio instaligxas. Kiam oni progresas en la nova idiomo, ankaux en sia propra lingvo oni progresas kaj evidente ankaux en la franca. Ni ofte komparas la diversajn lingvojn kaj tiele edukas la orelojn kaj la prononcon. Dank' al la vietnama ni povas komprenigi kio estas izola lingvo, kie cxiu lingv-elemento nepre konservas la saman signifon. Jarfine kune kun la profesorino ni ekzamenos nian agadon kaj la rezulton. Ni evidente tre dankas la estraron de tiu kolegio, nome speciale S-inon Caillet (help-kolegiestron), kiun M.L. jam konis en la liceo Jean Macé de Vitry, S-inon Moreau kiu respondecas pri la UNESKO-klubo kaj precipe S-inon Gueraz kiu konsentis pri tiu eksperimento kaj mem aktivigxas en tiu speciala klaso.

laux Club Esperanto Canaverois, januaro ‘96

Germanio-Pollando

Estontaj Cseh-instruistoj translime

- babilado pri la projekta kuirejo de du junulara E-organizoj

loko de la arangxo: Lubiatów Pollando;

libertempo entute: du horoj;

dato:1996/05/15-1996/05/20;

ludoj: 5;

nombro de partoprenantoj:14;

ekzercoj:18;

meza agxo: 26 jaroj (enkalkulante la kursgvidantinon);

responditaj gramatike tiklaj demandoj: 947;

laborhoroj tage:15;

metodikaj konsiloj: 399;

 

Cxi tiu statistiko povus tauxgi por la jxus finita Cseh-metodika, B-grada seminario por estontaj Cseh-instruistoj. Kompreneble neniu el ni nombris la demandojn, nek la metodikajn konsilojn, kiujn donis la kursgvidantino Katalin Smidéliusz, kiu klopodis al ni mirakle malfermi la pordon al la kompreno de la gramatika labirinto.

Imagu, matene ja la tria vi mallauxte eniras la studcxambron. Kaj tie - kvazaux noktaj fantomoj, ankoraux diskutas, cirkauxataj de PIV kaj PAG, junaj poloj kaj germanoj, cxu traira verba estas la sama kiel transitiva... Cxu nekredeblajxo? Nekredeble, jes, sed realeco. (Je la 5-a tiam vizagxe ili ecx similis al tiuj fantomoj.)

Dauxre luktante kontraux la teoria kacxo, preskaux dronante en gxi, tamen entu-ziasme kaj senlace ni elsucxis la spertojn de nia kursgvidantino. Sxi infektis nin, pli atente kontrauxbatali niajn idiomajn malgxustajxojn, kapablis sendormigi nin per hejmaj taskoj kaj dum la seminariaj horoj ne lasis la eblecon, iomete promeni sur la spuroj de la vojagxemaj pensoj... „Ankaux volas - kaj ankaux ne...” damne! Kial denove la gxusta vorto trovigxas ne cxe la gxusta loko?

Ah jes, kaj ni kompreneble eluzis, ke tie estas iu, kiu povis al ni klarigi multon, kiu povis al ni komprenigi, kial ekzemple esceptoj estas esceptoj kaj kial tamen E-o restas logika lingvo.

Ekstere brilis la suno. En la cxambro ni sxvitis kaj penis, kapti etan radion, kiu ekheligu la grizan teorion. „Kie en BCK-libro trovigxas...” teorio, teorio. „Kiel vi tion instruus? Montru!” Ne, ni vere ne havis la sxancon malatenti. La malgranda konkurso pri Andreo Cseh, inventita tiamaniere, ke la germanoj starigu dudek demandojn al la poloj kaj reciproke dauxris ne nur - kiel antauxe planite - duonan horon, sed tri horojn! Tio certigis profundan eniron en la biografion de Cseh. Dum la antauxa nokto ambaux grupoj aparte sidis kaj elfosis pli malpli malicajn demandojn... dum horoj.

Dauxrigante la statistikon aldonendas: tri el ni plenumis la B-ekzamenon, du montris modelan lecionon por akiri la A-diplomon. Kelkaj el la resto volas skribe persisti kaj dum auxtuno 1996 denove fari seminarion pri metodiko de instruado kaj finfine la Cseh-B-ekzamenon. Eble tiam en Berlino aux Brandenburgio. En cxiu kazo: por mi la pasinta arangxo jam estis modela leciono.

Sabine Trenner, projekta managxero cxe la E-Junularo Brandenburgio/Berlino

 

Hispanio

Viglas la movado en Katalunio

La 10-an de aprilo 1996, s-ro José Manuel Conde, la sekretario de la E-Grupo Jozefo Anglčs de Sant Cugat del Vallčs prelegis pri E-o en la Fakultato pri Tradukado kaj Interpretado de Cerdanyola/Barcelona. Al la prelego venis 15 gestudentoj de tiu kaj aliaj fakultatoj. El ili 8 aligxis al la baza Cseh-kurso, sub la gvido de la brazila Cseh-instruisto, s-ro Aristóphio Alves Filho.

La E-Grupo Jozefo Anglčs, kies prezidanto estas s-ino Trinitat Garcia, organizis E-kursojn en la urboj Rubi kaj Sant Cugat. En la unua instruas s-ro Aristóphio Alves Filho, en la dua José Manuel Conde havas konversacian rondon.

La 20-an de marto, le Radio Sant Cugat dedicxis 30-minutan programon al E-o kaj intervjuis s-inon Trinitat, s-ron Conde, s-ron Aristophio kaj lian edzinon Nuxbia Alves. La 21-an de marto, okaze de la komenco de la kurso en Rubi, la loka televido intervjuis la prezidantinon de la E-Grupo. En majo s-ro Aristóphio disdonis atestilojn al 13 kursfinintoj de Rubi kaj Cerdanyola. La kursfinintoj decidis dauxrigi la lernadon kun la helpo de la instruisto, Josč Manuel Conde.

La 10-an de majo komencigxis E-kurso en la kulturdomo de Reus. 6 novaj lernantoj kaj 4 esperantistoj cxeestas la lecionojn, gviditajn de s-ro Aristóphio laux la Cseh-metodo kaj kun la vidbendo Mazi.

En Raus, cxiumarde de la 21-a gxis la 22-a horo, du e-istoj elsendas E-progra­mon en la radio Punt 6. La nomo de la programo estas Internacia Vocxo.

En Sant Cugat, cxiujare okazas la Auxtunaj Festoj. E-istoj cxiam profitas la okazon kaj faras grandan ekspozicion pri E-o. Ili jam planas la venontan, en oktobro. Se vi emas sendi salutkartojn por montri, ke E-o estas tutmonda fenomeno, ne nur afero de la lokanoj, bonvolu adresi ilin al: E-Grupo Jozefo Anglčs, Apartat 336, ES-08190 Sant Cugat del Vallčs, Barcelona, Hispanio.

 

La publika biblioteko El Mil. lenari de Sant Cugat del Valles, en Katalunio disponigis al E-o du grandajn bretarojn. La E-grupo Jozefo Anglčs jam donacis al ili centon da libroj en kaj pri la Internacia Lingvo. La biblioteko ankoraux havas bretojn malplenajn kaj akceptas donacojn. Se vi havas librojn kaj gazetojn, kiuj kusxas ie, pro manko de spaco en via sxranko, ni havas lokojn por ili en nia biblioteko. Vi povas donaci ilin rekte al: Biblioteca El Mil.lenari, ES-08190 Sant Cugat del Vallčs, Barcelona, Hispanio, aux sendu ilin al la E-grupo (adreso supre).

 

Se vi venos al Katalunio, ne maltrafu la okazon viziti la Hispanan E-Muzeon (lauxdire, la kvara en la mondo). En gxi estas granda kolekto da E-libroj, periodajxoj, insignoj, PM-oj kaj aliaj esperantajxoj. Ili havas ankaux duoblajxojn kaj pretas intersxangxi ilin kun aliaj E-organizoj. Jen la adreso: Hispana E-Muzeo, carrer Zamenhof 12, ES-08739 San Pau d' Ordal, Katalunio.

 

Hungario

En majo finigxis la internacia koresponda E-konkurso memore al István Szer­dahelyi. Gxin denove organizis Géza Kurucz, komisiito de ILEI pri lernejaj konkursoj. Jen la rezultoj:

Bazlernejaj komencantoj (25 konkursantoj): 1. Izabela Anquez (Outreau, Francio); ~ progresintoj (23 konkursantoj): 1. Bernadeta Tóth (Kecskemét, Hungario) kaj Julia Hedoux (Outreau)

Mezlernejaj komencantoj (37 konkursantoj): 1. Etelka Krizsák (Kecskemét)

 ~ progresintoj (65 konk.): 1. Edmundo Derycke (Boulogne-sur-Mer, Francio)

Plenkreskuloj: 1. Estera Olsen, Norvegio; 2. Jindrich Tomíšek, Cxehxio; 3. Maria Molnár kaj Helena Fedor, Hungario.

La sekva konkurso komencigxos en septembro. Oni povas kiam ajn aligxi al tiu cxi konkurso, kiu konsistas el sep taskofolioj.

Aligxadreso: Laborkomisiono de ILEI pri lernejaj konkursoj, Gimnazio Júlia Bányai, s-ro Géza Kurucz, Nyíri u. 11. HU-6000 Kecskemét.

 

Kubo

Situacio de la E-instruado – laux la raporto de Kuba Esperanto Asocio

La nunaj landaj kondicxoj malhelpas la homojn pli aktive partopreni la movadon. KEA sercxas la manieron akomodigxi al la nova situacio.

Regulaj kursoj: en la plej multaj provincoj ili havis malgrandan rezulton aux pro manko de partoprenantoj ne funkciis. Escepto estas Santiago de Cuba, kie dum la dua semestro 1995 estis 133 gelernantoj.

Perkoresponda kurso (PKK): en 1995 tiu instrua formo donis multe da novaj membroj por la asocio kaj helpis disvastigi E-on en provincoj, kie alie lernformo ne ekzistas. Nuntempe gxi havas 150 gelernantojn en diversaj etapoj de memlernado. Tiurilate rimarkindas la laboro de Gonzalo Collantes en Santiago de Cuba, kie dank’ al lia agado 63 personoj aligxis al la kurso. Menciindas ankaux la laboro de Pedro Pimentel en Camaguey, kie aligxis 37 gelernantoj. Oni organizas la kurson ankaux en S. Spiritus (kun gvido de Norberto Díaz), Santo Domingo (kun José Luis Montes de Oca), Guantánamo, Pedro Betancourt kaj Santa Cruz del Norte. En pluraj regionoj - pro personaj kaj organizaj mankoj - la kurso ne funkcias, ekzemple en Pinar del Rio, urbo Havano, Las Tunas, Holguin kaj Granma. En Kubo pri la instruado respondecas la ILEI-reprezentantoj. KEA decidis transdoni la respondecon de PKK al tiuj lokaj reprezentantoj. Ili ricevas la fotokopiitajn materialojn, kiujn ili devas multobligi proprarimede. Tio signifas, ke la sukceso ne plu dependas de KEA, sed de la loka ILEI-reprezentanto. Gxuste pro tio oni devas tre singardeme elekti tiujn reprezentantojn. El la raporto de KEA evidentigxas, ke la sistemo ne cxie funkciis perfekte.

  Distanca kurso: El 37 personoj elektitaj de la Nacia Estraro kaj 12 flanke de la provincaj filioj por tiu kurso nur 20 respondis la unuan demandaron. Al tiuj oni sendis la duan, iom pli malfacilan, sed nur 6 personoj respondis. La trian demandaron ricevis entute 13 personoj. Do oni ne povas paroli pri plena sukceso.

Nacia seminario por instruistoj: La 22-24-an de junio KEA jam la kvaran fojon okazigis seminarion por instruistoj, kiun partoprenis 10 personoj el 7 provincoj.

  Porinfanaj grupoj kaj rondoj: oni havas informojn pri sukcesoj en Santiago de Cuba, Santo Domingo, Matanzas kaj Santa Cruz del Norte. Estas grave, ke oni envolvu ankaux la gepatrojn, cxar sen ili oni ne povas atingi sukcesojn en la porinfana instruado.

 

Norvegio

La 13-an kaj 14-an de aprilo 1996 okazis en Oslo pedagogia seminario, kiun gvidis Katalin Smidéliusz. Arangxis tion la laborgrupo pri instruado de Norvega Esperantista Ligo - ni tion faris cxar laux nia laborplano ni alte taksas la neceson instrui, por ke la movado ankoraux ekzistu kaj ke gxi ecx kresku. Inter la partoprenantoj estis aktivaj instruistoj kaj instruantoj kaj pluraj instruemaj samideanoj el diversaj partoj de la lando.

La seminario estis precipe praktika. Katalin montris al ni kiel sxi mem instruas Cseh- kaj alimetode pere de bildoj, ludoj, libroj, vidbendoj kaj uzo de mimiko kaj gestoj. Sxi klarigis, ke Cseh-instruisto devas esti „klauxno” por ke sxi/li estu komprenata bone en kiu ajn lando. Sxi priparolis ankaux la gramatikon. Gravas, ke la instruanto mem bone konu la lingvon por eviti la disvastigxon de lingvacxo.

Ni cxiuj dankas Katalin pro la bona seminario, kiu vere inspiris nin al plua laboro por la norvega E-movado.

Knut Lyngstad, studento de la universitato en Trondheim

Svislando

El la auxtuna programo de La Chaux-de-Fonds

La 28-an – 29-an de septembro prelegos Tazio Carlevaro pri ekstreme aktuala temo: La streso: kiel eviti kaj superi gxin?

La 26-an – 27-an de oktobro prelegos Ada Fighiera-Sikorska, cxefredaktoro de Heroldo de Esperanto. Sabate sxi prezentos kelkajn sekretojn de la redaktado de Heroldo, dimancxe sxi prelegos pri polaj literaturaj Nobel-premiitoj, kun speciala atento pri la auxtoro de Quo vadis?

La 23-an – 24-an de novembro prelegos Michel Duc Goninaz, profesoro en la universitato de Aix-en-Provence, komisiita de SAT pri la reviziado de PIV: Kio do estas lingvo? Renkontu la posteulon de Gaston Waringhien.

La aligxo al la kulturaj monatfinoj kostas 60,- CHF kaj gxi inkluzivas ankaux vespermangxon. En oktobro kaj novembro okazos paralelaj kursoj por progresantoj fare de eksterlanda instruisto, discxiplo de Katalin Smidéliusz kaj Giorgio Silfer.

Postiers 27 - CP 779 - CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisl. tel/fax (41)39-267407