|
El
la landoj kaj sekcioj
Bulgario Cxu
restarigo de la Instruista Sekcio cxe BEA?
Bulgara
Esperanto-Asocio trovigxas en malbona stato. De kie ni devas komenci nian
laboron por ke la stato plibonigxu? Miaopinie,
gxi devas esti la restarigo de la Instruista Sekcio cxe BEA, al kiu Bulgara
E-movado sxuldas multe. La instruistoj agis aktive, kaj ili, kiel pioniroj,
devas okupigxi pri eltiro de BEA el la abismo. La sekcio havas suficxe da
aktivuloj, sur kiuj ni devas apogi nin, kaj la vigleco baldaux venos. De kie
simila optimismo? Pro du kialoj: Unue,
ekzistas Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kun sekcioj en 25
landoj, kiu povus esti instiganto por la Instruista Sekcio en Bulgario. En 1998
gxi organizis simpozion post UK en Montpeliero (Francio) je la temo "Lingva
politiko kaj interkultura eduko" (revuo "Esperanto",
junio-oktobro 1998) kun subteno de UNESKO. (Interesitoj povas skribi al la
Centra oficejo de BEA kaj peti kopion de tiu cxi publikajxo. Estas necesaj pli
da opinioj pri ILEI kaj la Instruista Sekcio cxe BEA). Venontjara konferenco
okazos en Karlovy Vary (Cxe§io). La sxangxo de sperto inter kolegoj estos utila
por cxiuj. Due,
la Instruista Sekcio cxe BEA havas specialistojn, kiuj sukcese povas ekpreni la
organizadon de lernojaro enkadre de Bulgara E-movado. Ankoraux estas fresxaj la
memoroj pri la eksperimento en la Oka lernejo en Sofio, la kursoj en la
Internacia E-kursejo en Pisanica k.a. Menciindaj estas ankaux aliaj arangxoj kaj
iniciatoj, sed tion ni lasu al la historiistoj. Ni ekrigardu estonten! Ni
helpos al ni mem, al BEA, se ni restarigos la Instruistan Sekcion cxe BEA. Mi
alvokas la esperantistojn-instruistojn, ke ili partoprenu cxi tiun iniciaton. Se
ekfunkcios la Instruista Sekcio, tio signifos, ke BEA estas savita. Gxi havos
estonton! laux
Dimitar Mutusxev (el Bulgara E-isto) Cxilio E-kurso
por hispanlingvanoj Ekde
marto 1998 Cxilia E-Asocio havas sian elektronikan perposxtan E-kurson por
hispanlingvanoj, kiu fakte arigis jam 208 homojn el la plej diversaj landoj kaj
kontinentoj, kiuj parolas la hispanan lingvon. Argentino, Bolivio, Brazilo,
Cxilio, Kubo, Kolombio, Urugvajo, Paragvajo, Peruo, Venezuelo, Meksiko, El
Salvadoro, Honduraso, Gvatemalo, Respubliko Dominikana, Porto Riko, Kanado kaj
Usono trovigxas inter la atingitaj landoj. Ankaux Italio, AUXstralio, Malajzio,
Francio kaj Hispanio estas lando kie nia kurso havas lernantojn. Kiel cxiam
okazas, ne cxiuj lernantoj finas la kurson. Proksimume 10% el ili atingas la
celon, kaj komencas perfektigxi. Sed la aliaj almenaux ekkonis la lingvon. Estas
tempo por vidi la eblecon plibonigi aux plibeligi la kurson. Viaj konsiloj estos
bonvenaj. Elsxutu la dosieron el <http://www.geocities.com/Yosemite/7266
/prononco.html> Ni multe dankas la helpon kiel korektantoj de Javier
Garcia (Cxilio), Jorge Gutiérrez, (Meksiko), Cvi Solt, (Israelo), Manuel
Pancorbo (Hispanio) Mi restas atendanta viajn sugestojn kaj kritikojn pri la
kurso. Héctor
R. Campos Grez Finnlando Eduka
semajnfino en julio 1999 Finnlanda
ILEI-sekcio, ELFI organizas semajnfinan 11-horan kurson EDUSEM por instruantoj,
-istoj kaj -emuloj la 2-4-an de julio 1999 en Tampere, Finnlando. Post la kurso
eblas dauxrigi la lernadon en semajna kurso "Semajno de 12 steloj",
kiun arangxas E-societo Antauxen. La kursloko estas malnova bienego, kie nun
funkcias agrikultura instituto. La trankvila cxirkauxajxo estas kampara, sed
tamen en la urbo, kelkajn kilometrojn for de la centro. Instruisto en ambaux
kursoj estas dr-ino Katalin Smidéliusz. Kontaktu
s-inon Sylvia Hämäläinen , Teivaalantie 85, FI-33400 TAMPERE, rete:
<veli.hamalainen@kolumbus.fi> E-kurso
en Enontekio En
la lernejo de Enontekio en finnlanda Laponio instruisto pri fiziko organizis
38-horan E-kurson dum la auxtuna semestro. Aligxis 15 volontulaj partoprenantoj
agxaj 16-18 j. Estis uzitaj Mazi-kurso, muzikoj de Joelle Rabu kaj Nikolin, la
lernolibro Via dua lingvo de V. Kolari kaj interreto. Fine de la kurso okazis
ekzameneto (tradukado, skriba esprimado de pensoj) kaj vizito al kafejo, kie la
kursanoj devis paroli E-on kaj cxiuj devis preni la parolvicon. La kursanoj
gajnis 1 krediton el la 75 devigaj por trapasi liceon. Ili entuziasmigxis pri la
lingvo sed plendas pro manko da tempo kaj la laborsxargxo kauxzita de la aliaj
fakoj. Kelkaj intencas partopreni la kongreson en Berlino kaj/aux dauxrigi la
studadon pri E-o post la liceo, kutime 3-jara kaj finigxanta per sxtata maturiga
ekzameno. laux
la informoj de Pekka Välimäki kompilis Raita Pyhälä Francio Internacia
korespondado en Briançon
De
oktobro 1997 gxis junio 1998 la 5-a klaso de la publika bazlernejo Sainte
Catherine iniciatis leterintersxangxon kun 20 landoj. Cxiu lernanto korespondis
kun sia preferata lando pere de Esperanto kiel pontlingvo. Paulette
Naulet (FR) provizis nin per 9 valoraj adresoj, Henri Menard (FR) per 1, Ronald
J. Glossop (US) sendis la liston de la projekto Fundapax. Cxiu
lernanto elektis adreson, fakte landon, pri kiu li/sxi respondecos. La tuta
klaso devis elekti temon por komenci la korespondadon, mi fakte proponis 2
eblajn temojn : „Cxu en via lando oni batas infanojn?” aux „Kia estus via
ideala lernejo?” Ni planis ekspozicion de desegnajxoj por montri ilin al la
gepatroj kaj aliaj klasoj. En
letero unu linio estis en la franca, unu linio libera por mia E-traduko kaj la
3-a linio por la eventuala traduko fare de la instruisto. Nia
celo estis ricevi respondon de fora lando. Ni estis centoble pli surprizitaj ol
antauxvidite. La eksterlandaj kolegoj/samideanoj bonege reagis kaj sendis
mirindajxojn. Kelkaj infanoj jam tro dorlotataj aux male tro tauxzitaj (aux
ambaux) estis postulemaj, ecx venis patrino nur pro tio, ke la filo ankoraux ne
ricevis respondon. En
la 2-a sendo de letero la klaso gxenerale montris pli da intereso pri la
elektita lando, la infanoj acxetis per sia propra mono posxtkartojn kaj ecx
donacetojn. Forta
premo pezis sur mi: la ne-respondo de kelkaj landoj estis tre grava problemo. La
gelernantoj senpacience gvatis la posxtiston. Ili deziregis ricevi respondon de
la fora lando, kiun ili elektis kaj amis. Ili volis montri al siaj samklasanoj,
al siaj gepatroj kaj geamikoj koverton alvenintan de tre malproksime kaj plenan
je mirindajxoj: letero, desegnajxoj, surprizoj. Sed ili ankaux plendis kaj ne
fidis. Esperanto, antauxe nekonata de ili nepre devis montri sian utilecon. Mi
promesis internacian korespondadon danke al Esperanto, do nun mi respondecis pri
la fido de miaj gelernantoj pri E-o. Intertempe,
kolegino faka pri komputado proponis helpi min por ke mia klaso faru kodoromon.
Gxi estas interaktiva libro, multimedia dokumento. En la unua pagxo, oni elektas
per musklako la landon (1 el la 20 kolorigitaj sur la mondomapo.) Poste venas la
elektita 2-a pagxo, kie la infano respondeca pri la elektita lando prezentas
diversajn dokumentojn: sian foton, la mapon de la amata lando, pejzagxon,
klarigojn kaj per musklako oni denove povas fari elekton. Laux la ricevitaj
dokumentoj kaj la intereso de la infano, li/sxi proponas montri (sur la pagxoj
numero 3) belajn PM, skribmanieron en la japana aux desegnajxon, posxtkarton,
gazeteltondajxon de le eksterlanda E-grupo kun la vizagxo de la plumamik(in)o
k.t.p. Praktike, ni uzis skanilon por enkomputiligi la dokumentojn ricevitajn de
cxiu infano. Malgraux
la 5 ne-alvenintaj respondoj: AUXstralio, Benino, Kubo, Togolando kaj Kongo
(Zairo), ni venigis jxurnalistinon de la regiona jxurnalo kaj sxi admiris la
ekspozicion (ecx la gelernantoj sen respondoj kreis belan kaj interesan afisxon
pri sia elektita lando). £i lernis uzi nian softvaron por vojagxi tra la
mondo. £i verkis poste favoran artikolon. La
inspektoro vizitis min kaj verkis tre favoran raporton pri la kultura ricxeco en
nia klaso. Mi senhezite parolis al li pri la korespondado sed ne rekte
propagandis E-on, kaj li mem ne demandis pri E-o. Li sciis, ke mi instruis gxin
en la kulturdomo, jam gratulis pro tio, kaj versxajne memoris pri hazarda
renkonto antaux iu lifto, dum mi estis babilanta E-lingve kun mia filineto. Tiu
unika projekto malfermis la horizonton de miaj gelernantoj kaj espereble
instigas ilin:
1) pozitive rilati al fremdajxoj kaj fremduloj,
2) pozitive rilati al E-o, kreante kondicxojn por plua informado, Dankegojn
al la samideanoj kaj la klasoj, kiuj respondis el Brazilo, Bulgario, Cxinio,
Kanado, Hungario, Japanio, Kolombio, Nederlando, Pollando, Rumanio, Rusio,
Svedio, Usono, Uzbekistano. Françoise
Noireau Les
Pommiers 14 B, Chemin de la Tour, FR-05100 Briançon
Germanio
Pedagogia seminario en Berlino
"Eksedzinigxinto estas a)
viro, kiu neniam havis edzinon, b)
virino kiu jam ne havas edzon aux c)
virino, kiu neniam havis edzinon." Cxu
vi scias la solvon? Kaj cxu vi povus klarigi la gramatikan fonon al viaj
gelernantoj se vi instruus E-on? Kiel oni povas klarigi gramatikon kaj aliajn
temojn rilatajn al la instruado de E-o? Gxuste tion ni pritraktis dum la
seminario pri instrumetodiko, kiu okazis de la 23-a gxis la 27-a de oktobro 1998
en Berlin. De nia gvidantino - Katalin Smidéliusz el Hungario - ni lernis dum
kvar tagoj interalie pri la jenaj temoj: planado kaj organizado de lecionoj, la
trovo de tauxga lernolibro, prilaboro kaj uzo de tekstoj, bildoj kaj vidbendoj
(Mazi kaj Pasporto al la tuta mondo) por instrui, instrumetodoj en la pasinteco
kaj nun, rolo kaj taskoj de bona instruisto, E-literaturo kaj interkulturaj
diferencoj. Sed la partoprenantoj (kiuj venis el Britio, Danio, Pollando kaj
Germanio) ricevis tiujn informojn simple ne nur per auxskultado de prelegoj kaj
legado de tekstoj. Male, ni multe diskutis en rondoj, grupetigxis kaj
interagadis - kaj ni ludis multe. La ludoj estas aparte menciindaj, pri ili
respondecis Sabine Trenner el Germanio, kiu organizis kaj kungvidis la
seminarion. Per la ludoj ni vekigxis kaj varmigxis je la komenco de la taga
laboro kaj kiam ni lacigxis dum la studado, ni grupigxis kaj kunlaboris kaj
amuzigxegis. Do, entute ni ricevis multajn ideojn kaj instigojn ne nur pri
ludoj, sed ankaux pri aliaj rimedoj por pli interesigi kaj efikigi la
lingvoinstruadon. Resume mi volas diri ke Katalin kaj Sabine ambaux estis tre
bone preparitaj, kompetentaj kaj simpatie sukcesis krei laborigan, kreeman,
rideman grupan etoson en kiu mi mem (sed mi kredas, ke ankaux la aliaj) tre bone
fartis. Ili sukcesis doni al mi la emon dauxrigi la studadon kaj pli edukigxi
kiel instruantino de Esperanto. Birke
Dockhorn Hispanio Kurso
en mezlernejo La
9-an de decembro komencigxis en IES Serrallarga, sxtata mezgrada lernejo en
Blanes (Girona), tri-monata kurso de E-o kiel oficiala, devige elektebla
studobjekto. Gxi estas unu el la t.n. "Variaj Kreditoj" kiujn la
lernejo ofertas por ke lernantoj elektu kelkajn. Post la elekto partopreno en la
kurso estas deviga kaj la lernantoj ekzamenigxas kaj ricevas noton (vidu
artikolon pri tiu temo en IPR 2/98 p.19). Aligxis
7 gejunuloj inter 14- kaj 16-jaraj (averagxa nombro por tiaj kursoj estas 12).
La kurson gvidas Pedro M. Martín, instruisto pri fremdaj lingvoj en la lernejo.
Krom se estos malfavoraj reagoj de la lernantoj, la kurso ripetigxos en 1999.
Por pliaj informoj pri la kurso ne hezitu kontakti min. Pedro
M. Martín pmarti@pie.xtec.es E-semajnfinoj
de Kataluna E-Junularo
Jam
gxislace oni auxdadas plendojn pri manko de strategio (aux ecx preskauxa
malapero) de la junulara movado en Katalunio. Jen iniciato kiu pretendas
inversigi tiun tendecon per fresxa rimedaro: la t.n. "Esperanta
semajnfino". Kio
do estas la Esperantaj semajnfinoj? Kunveninte,
kelkaj KEJ-veteranoj konstatis ke la instruado de E-o al gejunuloj estas
ankoraux tro disa, malkunordigita kaj misprezentata. Plejofte la kursoj ofertas
klasojn unu solan fojon semajne, kaj tial estas longa intertempo kiu faciligas
kaj forgeson de lecionoj kaj, precipe, malvarmigxon de la lerno-entuziasmo.
Aliflanke, ofte la bonvolaj instruantoj ne kapablas respondi kontentige al cxiuj
demandoj de la gelernantoj, cxu pro nekompetenteco pri novaj aspektoj
(Interreto, ktp), cxu cxar la instruanto ne posedas aktualigitajn informojn
rilate al la junulara tutmonda movado. Krome, malabundeco de kursoj implice
limigas la nombron de partoprenantoj. Entute do, la eblaj lernontoj estas
malmulte kaj mise informataj pri la kursoj kaj pri E-o mem. Esperanta
semajnfino estas forumo per kiu cxiuj homoj iam ajn interesigxintaj pri E-o
povas ekhavi pli gxustan komprenon de la internacia lingvo kaj de la komunumo
kiu gxin uzadas. Malmultekosta prezo (cx. 6.000 pesetoj / 36 euxroj) estas plia
allogajxo por cxiuj. Kompreneble,
per tri-taga kvazauxkurseto ni ne pretendas (cetere, estus stulte) instrui la
samon kiel en ordinara kurso, sed gxi estas suficxa tempo por atingi tri jenajn
celojn: ·
Klarigi misideojn kaj dubojn pri la E-fenomeno ·
Informi kaj instrukcii pri la funkciado de la lingvo ·
Transdoni al la lernantoj ilojn kaj rimedojn por dauxrigi la lernadon de la
lingvo kaj gxian aplikadon, cxu auxtodidakte, cxu per helpo de aliaj aktivuloj. Cxar
la kurseto estas intensiva, gravas ke la lernant(in)o sentu sin malstrecxa kaj
ne "tro-doze" instruata. Tion oni atingas per miksado de tre diversaj
programeroj, ecx se kelkaj el ili ne estas rekte esperantecaj. Ekzemple, oni
povas organizi laborgrupojn pri jogo, kampoludoj, teatrajxoj, ktp., laux la
kompetento de la organizantoj kaj la emoj de la partoprenantoj. Rilate
al la E-rimedoj, ili devas esti kiel eble plej buntaj, tiel ke panorama
prezentado realigxu: cxiuspecaj libroj, gazetoj, junularaj bultenoj, kasedoj kaj
diskoj, domenoj kaj aliaj tabloludoj, vidbendoj kiel la Mazi-kurso aux
dokumentoj, aligxiloj, kongreslibroj, pluraj aliaj esperantajxoj, persona
dosiero kun tekstoj kaj ekzercaro, ktp... Gravas ankaux la vizitoj de
E-veteranoj, kiuj alportas novajn ideojn kaj vidpunktojn dum la renkontigxo.
Tiuj E-lingvaj vizitantoj mem povas profiti el tio, cxar la semajnfino permesas
refresxigon kaj utiligon de E-scio. Iel, do, gxi estas ebleco por renkontigi
konatojn kaj konotojn. Gxis
nun ni okazigis kvar tiajn semajnfinojn kun malsimilaj rezultoj, sed gxenerale
la sperto estas tre pozitiva kun averagxa nombro de po 9-10 partoprenantoj. Carles
Berga kaj Pako Belmonte Hungario
Aperis
la memorlibro
La
volumo Memorlibro - Kolekto de la prelegoj dum la solena internacia konferenco
organizita okaze de la tridekjarigxo de la universitata fako Esperantologio -
Budapesxto, 17/18-04-1997 estas preta. Cxefredaktoro - Tamás Gecső, Respondeca
redaktoro kaj faka kontrolisto Zsuzsa Varga-Haszonits, Te§nika redaktoro Lariko
Golden, Kunlaboranto - Anita Renkecz. Informis:
Blazio Vaha (n. s. Wacha) E-ekzameno
en urbo Debrecen La
14-an de januaro 31 gestudentoj sukcese trapasis t.n. studfinan E-ekzamenon en
KLTE (Scienca Universitato "Lajos Kossuth") en Debrecen. La kursestro
estis Tibor Papp, ekzamenis d-ro József Szabó kaj la kursestro. Kompreneble,
la E-kurso estos anoncita ankaux por la dua semestro en 1999. Tibor
Papp <db@satrax.hu> Irano Komence
de 1998 en la matematika fakultato de Universitato „Ferdosi” en la urbo
Masxhad (gubernio °orasan, orienta parto de Irano) ekfunkciis E-kursoj. La
kursojn gvidas s-ro Mohamad Moafi kaj gxin partoprenas matematikaj studentoj,
profesoroj kaj komputer-studentoj. Mojtaba
Kheir-Khah, 37, k. 135, 10Metry Dowom, Javadieh, IR-13657 Tehrano Pollando Didaktika
Esperantologia Jarkonferenco en Krakovo, 1999 La
Konferenco okazos la 24-25-an de aprilo 1999. El
la programo: -
metodika seminario laux la nivelo kaj bezonoj de la partoprenantoj -
Jadwiga Gibczynska – aktorado en la lingvoinstruado -
diskuto pri lingvaj problemoj en Esperanto -
ekskurso aux vizito de Muzeo en Collegium Maius de Jagiellona Universitato Partoprenkotizo:
3 zlotoj. Aligxadreso:
Maria Majerczak, Pola Sekcio de ILEI (adreso sur la 3-a kovrilpagxo) Prof.
d-ro Tyburcjusz Tyblewski mortis
Kun
grandega doloro ni informas pri la forpaso de Tyburcjusz Tyblewski
(1.04.1933-1.12.1998) psikologo-sciencisto, verkisto, tradukisto, instruisto de
Esperanto kaj la pola lingvo, Profesoro, Senatano kaj dekano en Akademio
Internacia de la Sciencoj San Marino, cxefredaktoro de „Pola Esperantisto”
kaj „Eªroponto”, ILEI-membro kaj aktiva kunlaboranto, grandanima homo,
tute sindona por Esperanto. Pola
Sekcio de ILEI Usono Somera
E-kursaro en SFSU, 1998 Instruistoj
estis: Katalin Smidéliusz (Hungario), John Wells (Britio), Aleksandro Shlafer
(Rusio/Usono, cxefinstruisto). Kanae Hirose (Japanio) estis respondeca pri
ekster-kursa instruado. Kelkvorte
pri la cetero: La kvanto de kursanoj estis cx. 60 (versxajne rekorda nombro!).
Tiu cxi estis jam la 29-a (!) jaro de oficiala Somera Esperanto-kursaro en SFSU
(San Francisco State University = £tata Universitato de San Francisco) –
la motoro de la programo de la komenco estis kaj restas nia kara Cathy Schulze,
honora membro de UEA kaj tre cxarma homo. En 1998, la unuan fojon, neniu el la
instruistoj estis "vera" usonano (mi ja vivas en Usono, sed nur
kelkajn jarojn), kio certe aldonis ecx plian internaciecon al la tuta arangxo.
Post la fino de la kursaro mi ricevis multajn ree§ojn, tre favorajn kaj dankajn
pri la organizado kaj pri la instru-nivelo. Ne temis pri nura instruado.
Preskaux cxiutage estis organizataj aldonaj arangxoj: kunvenoj de
literatur-amantoj, internaciaj (UEA/ILEI) kaj usonaj E-ekzamenoj, prelegoj,
informaj, muzikaj kaj distraj vesperoj, konversacia rondo por komencantoj ktp.
Konklude: bonvenon al la cxi-jara, 30-a, jubilea kursaro en San Francisco! D-ro
Aleksandro Shlafer,
|