El la landoj 99/4
Hejmen ] Supren ]

 

Indigxenaj dialogoj
Fabelkomencoj
Vivu la konflikto!
Interreta instruado
El la landoj 99/4
Urso-kurso
Okulo
Plupo

El la landoj kaj sekcioj

Auxstralio

Somer-kursaro, kongreso en Auxstralio

Inter la 15-a kaj 25-a de januaro 2000 okazos apud la Universitato de Sidney la 16-a Auxstralia Esperanto Somer-kursaro kaj 3-a Kuna Auxstralia/Nov-Zelanda Kongreso.

La Somer-kursaroj havos malsamajn nivelojn por komencantoj, por mezniveluloj kaj por progresantoj. Dum la kongreso efektivigxos kunvenoj, prelegoj, prezentadoj, teatrajxoj, muzikoj, la pupteatro de Dennis Murphy kaj multaj aliaj aferoj. Dum la arangxoj okazos agrablaj ekskursoj al la Nordaj Plagxoj, Kangarua Valo, Olympia Parko.

Pliaj informoj kaj aligxo cxe: S-ro Terry Manley 143 Lawson St, Redfern, NSW 2016, Auxstralio, rete: esperfed@ans.com.au

Finnlando

Cxu unika kurso?

Dum la unua semajnfino en septembro okazis 16-hora fulmokurso por 13-persona entuziasma grupo en arbara nordfinnlanda municipo Taivalkoski. La agxoj de la grupanoj variis de 10 gxis 55. La plej junaj studis helpate de siaj patrinoj. La etoso estis unika. La kurson gvidis prezidanto de ELFI, kiu logxas tro fore por regule instrui.

Post novajxo en Ret-info la grupo jam ricevis kuragxigajn mesagxojn el 9 landoj, kaj tial ili decidis dauxrigi memstare per cxiusemajnaj sesioj. Neniu vera instruisto haveblas, sed retposxtan aux telefonan helpon ili havas de ELFI. Kiel lernolibrojn ili uzas "Egaleco kaj paco per Esperanto" de L. Forsman, "Ludu kun ni" de E. Formaggio, "Dek Demandoj" de C. Kohrs, spicite de Mazi-filmajxoj. Ili jam trovis ankaux kelkajn retkontaktojn, kio bone instigas ilin. Loka civitana instituto disponigas la klasejon kaj honorarion al la gvidanta membro.

Raita Pyhälä, prez. de ELFI

Francio

Praktika stagxo de Parolata Esperanto

La 16-17-an de oktobro 1999 mi partoprenis la 46-an praktikan stagxon de orient-francaj esperantistoj en Plainfaing kun kvindeko de aliaj interesatoj. Mi iom rondiris de unu laborgrupo al alia por ekscii, kio okazas, kaj por ekkoni la instruantajn gvidantojn, kiuj plej ofte ne nur laboras senpage sed pagas siajn aligxon, tranoktadon kaj mangxojn kaj proprakoste havigas la lernomaterialon al la grupo.

Dum la stagxo laboris 5 grupoj: A infanoj, A1 komencantoj, B konversacia kurso, C Esperanto per videobendoj kaj muziko, D seminario "Cxu ekologio igxos vivstilo en la tria jarmilo?".

En la grupo A partoprenis la gefiloj de la gepatroj kaj ilin afable okupis kaj ludigis Ginette Martin. Ili sercxis verdajn steletojn en la nagxbaseno, lernis etan teatrajxeton por la distra vespero kaj amuzis sin, ne gxenante siajn gepatrojn, kiuj partoprenis en iu alia grupo.

La grupo A1 pli serioze laboris por lerni la elementojn de la internacia lingvo, gvidate de Catherine Gallego (sxi uzis la lernolibron Metodo 11).

La grupo B, gvidata de André Grossman, legis kelkajn erojn de la Lauxta Vekhorlogxo kaj diskutis surbaze de la enlibraj demandoj. Auxskultante ilin mi pensis, ke la libro tre bone povus esti uzata ankaux inter jam fluaj esperantistoj humuremaj, cxar gxi elvokas reagojn, kiujn t.n. pogresantoj ne cxiam kapablas esprimi. Necesas granda pacienco kaj afabla sed ne troa helpo de la instruisto, se al la grupanoj mankas la vortoj kaj suficxe aktiva lingvoscio. Dume, povus okazi vigla kaj surpriza pridiskutado kaj intersxangxo de opinioj kaj spertoj, se la grupanoj lingve kapablus pli rapide reagi.

En la grupo C ni legis japanajn hajkojn de Tomita Tomu, Miyamoto Masao, Murata Keinosuke, Ueyama Masao, Tanaka Sadami kaj Matuo Basyo. Kvankam cxiu hajko konsistas nur el 3 linioj (17 silaboj), la enhavo kvazaux eksplode plilargxigxas kaj diversigxas, se oni klopodas reesprimi gxin per prozo. Tio estigas pridiskutadon kaj intersxangxon de opinioj kaj impresoj. Tiaj interpretajxoj povus esti ankaux skribaj, kaj almenaux en la instruado de la angla, unu efika metodo estas verkigi al la grupanoj "hajkecajn" poemetojn, sed cxi-foje ni ja deziris nur busxe praktiki E-on. Ni auxskultis ankaux E-kanzonojn (ekz. Verda Cxapo, Orangutano, Maljunulo kaj infano, Venko), la gvidanto demandadis, kion ni kaptis el la auxditajxo, kaj poste li disdonis la kanzonvortojn kaj reauxdigis la kanzonon. Same li uzis kelkajn surbendigajxojn el la E-elsendoj de Pola Radio kaj rekomendis la lernomaterialon "Cxu vi auxdis ke" de K. Smidéliusz. Per videobendo li montris filmon pri restauxrita loka segejo, kiu uzas nur akvoenergion kaj segas en tradicia multjarcenta maniero. "Mazi" sxajne estis novajxo al la majoritato de la kursanoj. La grupo provis ankaux esperantigi la cxefajn punktojn de la franclingva Manifeste 2000, UNESKa manifesto pri la kulturo al la paco, elpensita de nobelpremiitoj pri la paco. La diversaj tradukproponoj estigis interesajn demandojn kaj etan malsamopiniadon, kio estis ja la celo de la grupgvidanto.

La grupanoj en la ekologia seminario de Manfred Westermayer vidis kaj pridiskutis liajn diapozitivojn pri vojagxo tra Cxehxio, Pollando, Irano, Uzbekio k. a. Ili rilatis al la temoj: agrikulturo, uzo de akvo, acida pluvo, ozonsxildo, plivarmigxo, populaciaj problemoj. Estis cirkuligita ankaux tutmonda petiticio por la malaperigo de nukleaj armiloj, kaj ni preskaux unuanime subskribis gxin.

Saliko

Pollando

Korekto

“Mi afable informas, ke en la raporteton en IPR 99/3 “Polaj E-instruistoj renkontigxis en Krakovo” ensxovigxis – ne kulpe de la Redaktoro – neprecizajxo: la Esperantologian – Didaktikan Konferencon de la Pola Sekcio de ILEI partoprenis ne pli ol 30, sed pli ol 60 personoj”.

Maria Majerczak, Sekciestro

 

NdlR – La sekva konferenco okazos inter la 28-a kaj 30-a de aprilo 2000 en Krakovo, kunlige kun la internacia renkontigxo de Interkulturo-klasoj kaj la Pola E-Kongreso. Detaloj en IPR 00/1. Por havi favorprezan aligxon kontaktu la sekciestrinon jam NUN!

 

Svislando

Plurnivela internacia kursaro duobligxos

Post la sukceso en somero 1999, Kultura Centro Esperantista en Svislando decidis organizi dusemajnan PIK en auxgusto 2000: de la 8a gxis la 13a la plej alta nivelo traktos didaktikon, de la 15a gxis la 20a gxi traktos literaturon. Paralele, en ambaux semajnoj funkcios la kursoj por la unua kaj dua gradoj. Fine de la 3a PIK oni antauxvidas la Svisan Ekzamensesion.

El Heroldo Komunikas N-ro 030.

[la nova retadreso de KCE: kce.esperanto@bluewin.ch – NdlR]