El niaj metiejoj
Hejmen ] Supren ]

 

Prezidanta saluto
Konferenco en Övik
Rezolucioj
Laborplano
Novaj estraranoj
El niaj metiejoj
La unua leciono
El la landoj 95/3
Notlibro 95/3
Leterkesto 95/3
Alvoko al la sekciestroj

Blazio Vaha:

     Fantazie kaj didakte

 

I.) Fantazie:

 io, kio devus esti ne en pedagogia revuo

  

   Oni parolas ofte pri sinonimoj, samsignifaj kaj proksim-signifaj v o r t o j; sam­sencajxoj, proksimsencajxoj je amplekso unu-vorta.

   Laux la nun oftigxanta „situacia” instruado, emfazanta rapidan alproprigon de kapablo komunikadi, oni povus rimarki (se iu sen tia instruado ne estas tion ri­markinta) ke proksim-signifaj aux samsencaj povas esti ne nur vortoj inter si (vorto kun vorto kiel ekzemple en la sekvaj paroj kaj serioj, kun elementoj
A) egale Fundamentaj aux  B) parte Fundamentaj, parte neologismaj: bazo
fundamento; tero grundo agro parcelo; agxa maljuna olda) sed ankaux sintagmoj inter si (kiel ekz. tiu homo la menciita persono), frazoj inter si (Kie vi logxas?Diru, mi petas, vian adreson!),

ecx vortoj (frazovortoj) kun ampleksaj, strukturhavaj fra­zoj:

Ve  (interjekcio, kun ebla valoro de frazo) Mi sentas doloron (Plurelementa, strukturhava frazo);

Ej (interjekcio por esprimi mildan malaprobon, kun ebla valoro de frazo) Kion vi faras, acxa personeto, cxesu tion fari!(Plurelementa frazo, same por esprimi mildan aprobon, pseuxdodemande);

Adiaux! Iru, kara, kun paco, gxis ne-scieble-kiama revido, havu miajn bondezi­rojn!

  

   Idistoj1 (ekde 1907-8) kaj aliaj volis forigi la tabelvortojn. Nunaj instruistoj de Esperanto povus tion kompreni: kiom ajn bela estas por nia racio la simetrieco de la tabelaj rubrikoj, kauxzas problemojn du aferoj.

   Unue, ke la distingaj silaboj estas plejparte senakcentaj, malfacile kapteblaj (Kia? Kial? Kiel? Kien? ).

   Due, ke la gelernantoj la tabelvortojn similajn inter si (kio[n], kiom, kiam) facile konfuzas: ecx sukcese lerninte ilin, post tempo ili almenaux parton de ili reforgesas.

   Mi volonte dirus, ke analoge al interjekcioj, frazovortoj kiel ve, bis, adiaux oni ekhavu, iom-post-iom, frazovortojn samsencajn kun elementaj demandoj.

Elementaj demandoj, laux mia penso, estas la diversformaj demandofrazoj pri la nomo de la alparolato, pri adreso, farto kaj kelkaj similaj evidentajxoj.

   Kio estas tio? - estas, tiasence, elementa demando. Kiu vi estas? Kion vi faras? elementaj demandoj. Ili povus havi ekvivalentan frazovorton. Kio estas sub la rozokolora sxranko en la cxambro de Evinjo? Kiu povus pruntedoni al mi skribilon por du minutoj? Kion mangxis Aleksandro hieraux vespere? tiuj demandoj ne estas en la supre menciita senco elementaj, kaj do ili ne meritus havi frazovortajn ekvivalentojn aux proksim-sencajxojn.

  

   Havante tiajn pensojn, mi iam, antaux unu aux du jaroj uzis en eksperimenta teksto la frazvorton Kutam! kun la (fraza kaj situacia) senco Diru, kiu vi estas, kiel vi nomigxas, k i a estas via nomo? (Zamenhofe); K i o estas via nomo? (nunece); krome mi uzis la frazvorton Vap! kun la (fraza kaj situacia) senco ‘Diru, kie vi logxas, diru vian adreson, informu min pri via trovloko!’

 

   La Bulonja Deklaracio el 1905 certigas, ke se iu sxangxas ion en la tiel nomata Fundamento de Esperanto kun 1) 16-regula Plena gramatiko 2) Ekzercaro
3) Universala Vortaro
tiu ne rajtas pravigi sin dirante, ke „tiel deziras aux konsilas la auxtoro de Esperanto”. La Fundamenton de Esperanto oni ne rajtas modifi. En Cirkulera letero al cxiuj esperantistoj (en 1908) L.L. Zamenhof asertas2, ke la Fundamento ne malhelpas la „evolucion” de la lingvo, kaj gxi povus sxangxigxi ecx „gxis plena nere­konebleco”, sed  ja ne per rompado: novaj formoj ne elpusxu malnovajn formojn aux (pli precize) ili ne elpusxu la malnovajn formojn antaux ol la novaj formoj estas „suficxe elprovitaj” kaj „sendispute akceptitaj” per iom-post-ioma enpraktikigxo. Ke la esperantistoj tamen preskaux nenion sxangxis, tio estas nur pro ilia sagxeco, pro la kompreno de tio, ke en lingvo plej gravas interkonsento kaj kontinueco - atentigas nin (en pluraj lokoj) Ludoviko Lazaro Zamenhof.

 

II.) Didakte: io kion mi rekomendas legi ankaux al tiuj, kiuj ne legis la parton fantazian.

 

    Cxar mi konas la aluditajn ideojn de Zamenhof, kaj mi scias, ke enkonduki ion rompante (trude) la tradicion nek indas nek estas permesate, kaj cxar mi konas ankaux la pravan Goldenan ideon, ke instruante al infanoj (aux al plenkreskuloj) oni ne rajtas eksperimenti pri lingvo, mi neniam iun ajn demandis, uzante la frazo­vorton Kutam! aux la frazovorton Vap!. Tute diference: mi volis instrui al la in­fanoj en mia klaso sinonimajn, inter si similsencajn frazojn por havigi tempon por la enmemorigxo almenaux de la plej gravaj el ili, kaj por havigi al la infanoj pli elastan esprimkapablon. Tio parte respondas al la iama praktiko de Vilho Setälä kaj M. Butler3: jam ili uzis „adjektajn” demandojn (kaj respondojn) kun enmeto de kiu: en kiu tempo:  ‘kiam’, en kiu loko: ‘ kie’; kaj de aliaj tabelpronomoj (iu, tiu, cxiu ks.) por uzi responde similan sintagmon: en iu loko ‘ie’; en cxiu tempo ‘cxiam’. Butler cetere utiligis ankaux la „ekvacion” kiel = kiumaniere)

   Mia celo estis ankaux, ke (por pli postaj situaciaj ekzercoj „dramecaj”) la infanoj alproprigu lingve, ritme suficxe bonajn frazojn - ludante scenetojn jam en tiu lernoperiodo, kiam improvizataj dialogoj, komunikad-ludoj, liberaj skecxprezentoj produktus ankoraux eble lingvajn fusxajxojn. Mi cxion unue instruas perbusxe kaj pororele; sur la disdonataj folioj mi srttrebas iel marki la akcentohavajn silabojn. Cxar temas pri Hungaraj gelernantoj, mi atentas, ke la vorto ne ne forprenadu la akcenton de la sekva vorto: la segmenton ne komprenas mi prezentas kun dikigo de la silabo pre [NdlR - en IPR nun ni prezentas tion kun kursivigo]; en mia modelo kaj do ankaux en la infana reprodukto la vorto ne restas senakcenta aux havas nur malfortan akcenton. La komence fusxita akcentado ja apenaux estas riparebla. Sur la margxeno por uzi la spacon mi iam tajpas vortoparojn kiel en vortarkajerojn.

   Mi pensis: post kiam infanoj kapablos prezenti miajn primitivajn dialogojn de „aligxo” (pri nomo, adreso, naskigxloko),4 ili kapablos eble prezenti ankaux skecxojn de Stefan MacGill5 pri veturado en urbo aux mateno en la hejmo antaux ekskurso (aux iun ajn el la volumo Tridek roluloj aux el Pordoj). Fragmentoj el la subaj dialogoj estas preter­laseblaj: la gravajn partojn mi enkadrigos. La subtitoloj estas des­tinitaj por la legantoj de la artikolo. La dike presitaj partoj prezentas la skemon de la materialo.

   Post cxiu el la dialogoj mi prezentos tekston reciteblan aux kanteblan laux kapabloj de la instruanto kaj la instruatoj. Laux mia imago oni ne pasas al la dua temo kaj dua teksto antaux bona posedo (parkera scio) de la unuaj. Kompreneble, dume oni povas okupigxi ankaux pri alia materialo (laux lernolibro).

  Mi mem instruis cxi tiujn dialogojn al infanoj en la Lernejo Géza Bárczi, en Budapesxto, 3a distrikto, strato Bárczi, danke al permeso kaj kunlaboro de la instruistinoj Gabriella Demény kaj Gyöngyvér Demény. Mi instruis laux rajto de gepatra kunlaboro: tio harmoniis kun la pedagogiaj principoj de tiu eksperimenta klaso.

Aligxo

(Dialogas trankvila aux flegma oficistino kun pli kaj pli maltrankvila kliento)

Unua temo:                                Pri   nomo

                                                                                  nomo — ..........

 Kiu vi estas? Kiel vi nomigxas?                                    nomo — ..........

                                                                                  ......... — ..........

A: -- Via nomo!?

B: -- Pardonu min, mi ne komprenas vin!

A: -- Diru vian nomon!

B: -- Pardonu min, mi ne komprenas vin!

A: -- Diru, mi petas, vian nomon!

B: -- Pardonu min, mi ne komprenas vin!

A: -- Diru, mi petegas, vian nomon!

B: -- Pardonu min, mi ne komprenas vin.

A: -- Kiu vi estas?

B: -- Pardonu min, mi ne komprenas vin.               Kiu? — ...................................

                                                                                                  [en via lingvo]

A: -- Kiel vi nomigxas?

B: -- Pardonu min, mi ne komprenas vin!

A: -- Diru, mi petas, kiel vi nomigxas!                    Kiel vi nomigxas? — ................

B: -- Mi estas....

A: -- Dankon! Mi tre dankas vin!

B: -- Nedankinde! Via demando estis tre simpla.     Kiel vi nomigxas?  — ...............

 

Kantoj aux poemetoj (laux la maniero de la prezentado):

 

Kiu vi estas?                  
                 

Kiu vi estas?

Kiu vi estas?

Kiu vi estas?

Ho diru tuj!

Melodio: d d m s s ssl s m sss f r fmrd

d - do (cxi tie: relativa); r - re; m - mi; f -fa; s - sol; l - la;
t - ti = si (la tono sub do)

                  Kiel vi nomigxas?

 

Kiel vi nomigxas?

Kiel vi nomigxas?

Diru, kiel vi nomigxas!

                      Kiel vi nomigxas?

 

Melodio: Balado de Emeriko Bogár -- dankon al Attila Varró pro la helpo: dl tm ls / m’d  m’r’dd / m’ddm’  lf’m’m’r’  d  l  t  m  l  l

 

 

 

 

Dialogo kun ritmo:     Mi nomigxas mi

 

A: Kiel vi nomigxas?

     B: Mi igxis mi,

          Mi igxis mi,

           kaj do mi no-

            migxas mi.

 

Dua temo:                                 Pri adreso           adreso — ...............

   Kie vi logxas?                                                                              via adreso — ..........

A: -- Via adreso?

B: -- Pardonu min, mi ne komprenas vin!

A: -- Diru vian adreson!

B: -- Pardonu min, mi ne komprenas vin!

A: -- Diru, mi petas, vian adreson!

B: -- Pardonu min, mi ne komprenas vin!

A: -- Diru, mi petegas, vian adreson!                             [diru]

B: -- Pardonu min, mi ne komprenas vin!                        vian adreson — .........

A: -- En kiu loko vi logxas?

B: -- Pardonu min, mi ne komprenas vin!

A: -- Kiuloke vi logxas?

A: -- Kie, kie, kie, kiuloke vi logxas?

B: -- Pardonu min, mi ne komprenas vin!                         Kie? — .....................

A: -- Diru, kara sinjoro, kie vi logxas?!                            Kie? — .....................

B:  -- Mi logxas en Budapesxto, 3a distrikto, strato Vig, numero 8.

 

Tria temo:                             Pri naskigx-loko

Kie vi naskigxis?                                                                     loko — ....................

                                                                                             naskigxloko — ..........

A: -- Via naskigxloko?

B: -- Pardonu min, mi ne komprenas vin!

A: -- Diru vian naskigxlokon.

B: -- Pardonu min, mi ne komprenas vin!
A: -- Diru vian naskigx-lokon. Diru vian naskigxo-lokon!
        Diru la lokon de via naskigxo!

B: -- Pardonu min, mi tute ne komprenas vin!

A: -- En kiu loko vi naskigxis?!

B: -- Pardonu min, kara sinjoro, mi ne komprenas vin!

A: -- Kiuloke vi naskigxis?

B: -- Pardonu min, kara sinjoro, mi tut-tute ne komprenas vin.

A: -- Kie, kie, kie, kiuloke vi naskigxis?

B: -- Pardonu min, mi ne komprenas vin!

A: -- Diru, mi petas, finfine, kie vi naskigxis?

B: -- Mi naskigxis en Budapesxto.

A: -- Dankon!

B: -- Nedankinde. Via demando estis tre simpla.

Por infanoj kantemaj aux recitemaj:

 Kie, kie, kiuloke?

       Kie, kie, kiuloke.

                                  Kie, kie vi naskigxis?

                                  Mi naskigxis, mi naskigxis         

                                  en tre bela, granda urbo.   [Aux: en tre bela, eta urbo,

                                                                            Aux: en tre bela vilagxeto]

Melodio: ssfm ss l s ssfm ss f m / mmrd mm f m mmrd mm r d

 

Kvara temo:                Kiam, kiam, kiam, kiam...

Kiam vi naskigxis?                                                             tempo —............

                                                                               naskigxtempo —...........

A: -- Via naskigxtempo?     

B: -- Pardonu min, mi ne komprenas vin.

A: -- Diru vian naskigxtempon!

B: -- Pardonu min, mi ne komprenas vin.                           Kiam? —.........

A: -- Diru, mi petas, vian naskigxo-tempon!

B: -- Pardonu min, mi ne komprenas vin!

A: -- En kiu  t e m p o  vi naskigxis?

B: -- Pardonu min, mi ne komprenas vin.

A: -- Kiutempe vi naskigxis?

B: -- Pardonu min, sinjoro, mi ne komprenas vin!              Kiam? —......

A: -- Kiam, kiam, kiam, kiutempe vi naskigxis?

B: -- Mi naskigxis en mil nauxcent ...

A: -- Dankon! Mi tre dankas vin!

B: -- Nedankinde! Via demando estis tre simpla.

Kiam vi naskigxis?

        (Kanto 1)
Kiam, kiam
vi naskigxis?

Diru, kiam vi naskigxis?

Kiam? Nu, kiam? Kiam? Nu, kiam?

Kiam, Marinjo, vi naskigxis?

Kiam, nu kiam? Kiam, nu kiam?

Kiam, Zolicxjo, vi naskigxis?

 

Melodio: d s, m d t, drd / smlssfmr

                ffslf mmfsm / rrfls fmr s

                ffslf mmfsm / rrfls fmr d

Kiam, kiam, kiam, kiam

             (Kanto 2)

Kiam „kiam”? ... Kiam „kiam”?

Tiam „kiam”, kiam „kiam”!

Kiam „kiam”? Kiam „kiam”?!

Cxiam „kiam”, kiam „kiam”!

 

 

 

Melodio:                         Kiam? —....

//: mf s s  d’ t l l               Tiam —.....

r’ d’ t t  l s d’ d’://             Cxiam —.......

 

Kvina temo:                           Pri telefonnumero

 

A: --Via telefon-numero?

B: -- 1--333-666 (UNU tricent tridek tri sescent sesdek ses)

A: - Dankon. Gxis revido. Fartu bone!

A: - Gxis revido!

* * *

   Fine, mi mencias, ke infanoj kapablas cxe cxiu ripeto aux modifeto de similsencaj demandoj grimaci aux gesti nov-maniere. Per tio ili amuzas sin - meme kaj re­ciproke - kaj nin, la instruantojn. Estas eble, ke diversaj infan-paroj elektas por si dialogon kaj ili prezentas po unu; cxe la fino ili certe preskaux cxiujn dialogojn scios parkere.

                                                             

Piednotoj:

1) Vidu, ekzemple: E. Grosjean-Maupen: Ido kaj Esperanto. En: I. Łirjaev (iniciatinto - cxefredaktoro) — L. Kökény kaj V. Bleier (red.) — K. Kalocsay (lingvofako): Enciklopedio de Esperanto. I. Volumo. Literatura Mondo, 1933. Represo: Hungara Esperanto-Asocio, Budapest, 1979, Vilmos Benczik (red.), pp. 236-8.

   Ankaux: Ido nyelvtan, Komp. Csatkai  József. Szombathely. Az Ido Világnyelv Magyarországi Szövetsége. 1935.

2) Vidu: a, Jurisprudenco, pp. 113-5. En: L.L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj. (Ed. G.Waringhien). Sesa eldono. Marmande, 1962.

  b, L.L. Zamenhof: Originala verkaro. Antauxparoloj — gazetartikoloj — traktajxoj. Paroladoj — leteroj — poemoj. Kolektitaj kaj ordigitaj de D-ro Joh. Dietterle. Ferdinand Hirt&Sohn en Leipzig, 1929. Esperanto-fako, pp. 445-8.

3) Vidu:

 a, Vilho Setälä: Oportuna Vortaro de Esperanto. Ricxe ilustrita. OVO-serio 2. Fondumo Esperanto, Helsinki. 1969. p. 47.

  b, Vilho Setälä: Privilegia vojo al lingvoscio. Esperanto internacia lingvo. Ilustrita de Asmo Alho kaj Kylli Koski. Kvina internacia eldono. 1981. pp. 6, 36-7.           
   c, Montagu C. Butler M.R.S.T.: Step by Step in Esperanto. A simple textbook for English-speaking students. With graded reading matter and numerous exercises. The Esperanto Publishing Company. 1965. pp. 48, 86.

4) Infanoj sciantaj pli multe kaj diligentaj, povas lerni poemon de Marjorie Boulton: Aligxilo. Vidu ekz. en: Szerdahelyi. Bevezetés és nyelvgyakorlatok. Kézirat. Tankönyvkiadó: Budapest, 1972, pp. 165-6.

5) Ekzemple:

   a, Stefan MacGill: Ne batalu en tramo! En: Stefan MacGill: Tridek roluloj. Kvin skecxoj kun ekzercoj; [...]. Ilustris Huibert Den Draak. Eldonis Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. 1981: pp. 21-30.

  b, Stefan MacGill: Blovas en la vent’. Teatrajxo por ses personoj kaj malbonsxanca kajto. En: Pordoj. Legolibro de skecxoj kaj ekzercoj de Stefan MacGill. Ilustris Katie Keates. Eldonis Stefeto, marto 1984: pp. 57-71.