|
Blazio
Vaha (n.s. Wacha):
Fabel-komencoj
Oni scias, ke fabeloj havas variantojn. Estas
sciate ankaux, ke iam oni tradukas la samajn fabelojn, ecx en la saman lingvon,
plurfoje; oni scias, krome, ke diversaj fabeloj de la sama regiono aux lando
ofte havas tre konstantajn klisxojn de komenco, fino kaj de turnopunkto. Oni povas ankaux rimarki, ke etnolingvajn
fabelklisxojn de vilagxaj rakontistoj siatempe ne nur registradis folkloristoj,
sed transprenadis ankaux majstroj – verkistoj kun popolarta inspiro. Kiam aperas fabeloj en Esperanto, oni kreas
klisxojn strebante al simile placxa formo, kian oni havas en la originalo; sed,
kelkfoje, oni faras tion konante la Esperantan tradicion nur suprajxe. Tio sama
validas ankaux pri titoloj klasikaj: sama rakonto aux similaj rakontoj kun
identa titolo povas farigxi en Esperanto negxojinde plurtitolaj. Surbaze de la
jxus tajpitaj magraj ideoj, mi volus kontribui a) al la konsciigo de la jama
tradicio de klisxoj kaj titoloj b) al disvolvigxanta esplorado de la
kulturhistorio de Esperanto, per la sube-sekvanta kolekto, enhavanta nenion
alian krom fabelkomencajn frazojn aux frazo-fragmentojn, kaj - titolojn. La suba
laboreto do havas tute rimedan karakteron: mi prezentas gxin kiel simplan
helpilon por diversaj pli fajnaj laboroj – krom esploradon de la historio de
la lingvo, mi konsideras, kiel kampon de eventuala utiligado ankaux kompiladon
aux redaktadon de vortaroj. Eble ankaux verkadon de fabeloj novaj – iel, iam
– gxi povos influi. Unue
mi prezentos cxiufoje la komencofrazon, tuj poste, parenteze, la titolon de la
fabelo, laux la skemo: la komenca propozicio/frazo de la fabelo (La
titolo de la fabelo). Sekvu do la fabelkomencoj el Elektitaj fabeloj de Jacob kaj Wilhelm Grimm, en traduko de Kabe el 1906, laux la teksto reaperinta en la jaro 1985a, eldonita tiufoje de Artur E, Iltis, Sarbrücken: Estis antaux jaroj regxo... (Ora
birdo); Estis iam maljuna kaprino... (Lupo
kaj sep kapridoj); Estis iam fisxkaptisto kaj lia
edzino... (Fisxkaptisto
kaj lia edzino); Estis iam tajloro, kiu havis tri filojn... (Tablo
kovru vin, orazeno kaj bastono el sako); Estis iam homo maljuna kiel la mondo... (Maljuna
avo kaj nepo); Estis iam granda milito, kaj post la milito multe da soldatoj estis
eksigitaj... (Kamarado
Gaja);. Estis iam du fratoj, unu ricxa,
alia malricxa... (Du
fratoj); Estis iam maljuna regxo... (Fidela
Johano); Estis iam malricxa virino, kiu naskis filon...
(Tri oraj haroj de l’ diablo); Estis iam homo, lerta en multaj metioj... (Sesope
oni trairas la tutan mondon); Estis iam malricxa kamparano, nomata Kankro... (Doktoro
cxioscia); Estis iam juna homo kiu sin dungis kiel soldato... (Ursa
felo); Estis iam homo, kiu havis tri filojn... (Tri fratoj); Estis iam malgranda knabineto, sen
patro...(Steloj,
talaroj); En dezerto inter montoj estis iam malgranda domo...
(Pasxtistino de
anseroj apud puto); En la tempo jam de longe pasinta vivis regxo... (Regxo
rano aux fiera Henriko); Apud granda arbaro vivis malricxa lignohakisto... (Jocxjo
kaj Margenjo); Gxi okazis iam en la mezo de l’ vintro... (Negxulino);
Tajloreto sidis en somera mateno sur sia tablo cxe la fenestro kaj gxoje kudris
per cxiuj fortoj... (Kuragxa
tajloreto); Foje vespere malricxa kamparano
sidis cxe la fajrujo kaj miksis la karbojn... (Knabo-Fingro);
La edzino de ricxa homo ekmalsanis... (Cindrulino); Malricxa vidvino logxis en izolita
dometo... (Negxulino
kaj Rozulino); Patro havis du filojn.... (Fabelo
pri unu kiu migris por ekkoni la timon); Kiam Dio, kreinte la mondon, volis difini la
longecon de l’ vivo de cxiuj kreajxoj, la azeno venis... (La
longeco de l’ vivo); Vidvino havis du filinojn... (Maljunulino
Holle); Homo havis azenon... (Bremenaj
muzikistoj). Jocxjo, servinte sep jarojn cxe sia sinjoro, diris "`Sinjoro, mi
volus reveni al mia patrino..." (Felicxa
Jocxjo). En tempoj malnovaj migris foje grandegulo sur granda
vojo... (Senditoj
de l’ morto). Diference
de la “stumbladinta” Ludoviko Lazaro Zamenhof, Kabe neniam uzas artikolecan unu:
li elplumigis formojn kiel estis regxo, estis maljuna kaprino, ... homo,
... malgranda knabineto ktp. Oni povas trovi en dek kvin
komencofrazoj la simplan preteriton de la plej simpla verbo (estis). Mi
estas trovinta en du lokoj la verboformon vivis, same en du lokoj la
simplan preteriton de alia simpla verbo: havis. Sekvas, nur po
unu-dufoje, verboformoj kiel okazis, sidis, ekmalsanis, volis
(difini), venis, diris, migris. En
la jaro 1966a aperis tre leginda libro de Julio Baghy, kun titolo: Cxielarko
(antologio de fabeloj, originale en verso reverkitaj – laux difino de la
auxtoro). Ankaux gxiajn – alitipajn – fabelkomencojn mi trovas citindaj: Kara
edzo, Alo Dino, kion vi pregxpetas?... (Dino kaj la edzina ruzo); En gxangalo mugxe
bruis... (Mvajnun kaj Nandar); La laga lazuro lante lulante balancas
lotuson lunluman... (Mewng Cxiang kaj Van); Cxe mara bord’ de Estonio,
sur Muhu, insulet’ proksima... (Knabinoj de Muhu); Mahadeva, la pradio,
tre tedita de l’ nenio post decido kreon ludis: la malpleneon li
plensxutis... (Mahadeva kaj la unua virino); Vivis iam aux neniam /
diras la fabelo – / brava, paca kaj sagaca / regxo en kastelo. / Sur
si kronon, sub si tronon / li ja regxe havis, / gxis limlando de la lando / lia
legxo gravis... (Sagaca knabino). Eble
meritas la suban apartan alineon la sekva fabelkomenco: Hej, infanoj karaj, nun vin forte tenu,
/ ek al fablomondo kun mi migri
venu! / Ni rapide kuros trans cent montojn, marojn, / retro en la Tempo ecx pli
ol mil jarojn;’ / per sepmejlaj pasxoj miaj botoj saltas, / post momento,
vidu, ni cxe celo haltas../
(Urasxima). Mi
dauxrigu pli strikte: Pro stelpovo brilas vesto kaj sxuplando; mi zigzage
vagis tra l’ mirinda lando (Zanahari
kaj Zatovo): Kiam la Temp’ ne havis nomon, / komencon,
fazojn, finon, / la Dio kreis – nigran homon / dirante la destinon (Kiel
farigxis la blanka homo?); Petro estis grasa knabo / kun pomvangoj, dika kapo; post satigxo li
senage / ronke dormis nokte, tage... (Pigra
Petro); Dun konsiligo en divano / ekstaris grandveziro: /
Indulge donu, ho sultano / permeson por foriro! (Deziro de grandveziro); En
fora foro fabellanda / afliktis regxon kaj popolon / malica sorcxo, plage
granda... (Minsrelo
kun cxongurio). En
1970 aperis La sep regxidoj, fabelo de Béla Balázs. Gxin tradukis Éva
Farkas-Tatár. La fabel-komenca frazo en gxi estas: Iam antauxlonge vivis regxo kaj
regxino. En
1972 aperis rakonto-kolekto Trans la fabeloceano...
de Francisko Szilágyi (pr. sila:dji). Liaj tekstoj, verkitaj de li sola kaj
nomataj de li parte noveloj, parte modernaj fabeloj, imitas, plurrilate,
fabelojn popolajn. Jen li transprenas tutan historieton kaj modifas, modernigas
nur la rolantojn en gxi: jen la historio estas biblia aux alifonta. La klisxoj
plej ofte estas popolfabelecaj. Memorigas popolfabelojn ankaux la simpleco de la
stilo tra la tuta kolekto. Fabelkomencoj
de la modernaj fabeloj de Szilágyi estas jenaj: Cxu estis, cxu ne estis, eble trans la Fabelmaro, estis eta birdo... (La
arbetacxo kaj la eta birdo). Cxu estis, cxu ne estis, eble trans la Fabelmaro estis tre-tre alta
monto, sur la supro de la monto estis tre-tre bela kastelo, la belega kastelo
havis tre-tre nigrajn kamentubojn...
(Pri la distra profesoro). Cxu estis, cxu ne estis, eble
trans la Fabelmaro vivis kokideto...
Gxi skrapis, skrapadis sur la malpurejo... (Pri la ruza advokato). Cxu estis, cxu ne estis, trans la
granda fabelmaro vivis bona eta knabo, - li estis Adamo kaj bona eta knabino,
sxia nomo estis Evo. Adamo kaj Evo logxis en la paradizo...
(Adamo kaj Evo). Cxu estis, cxu ne estis... sed pardonu min, cxi fabelo komencigxas
alimaniere. Ankaux la cxu estis... sekvos, sed nur poste. La afero komencigxis
tiel, ke la eta Georgo ricevis tri brilajn, orkolorajn helerojn de sia
pacxjo.... (La
vojagxo de Geocxjo). Cxu estis, cxu ne estis, eble trans la fabelmaro vivis eta koko kaj
kokineto... (Pri la
malsata kokineto). Cxu estis, cxu ne estis, eble trans la Fabelmaro
vivis eta birdo... (Pri
la malkontenta eta birdo). Cxu estis, cxu ne estis, eble
trans la Fabeloceano estis grandega monto. Sur la monto estis tre alta roko, sur
la roko estis seka arbo, sur brancxo de la arbo pendis jupo. La jupo havis
sepdeksep faldojn, En unu de la faldoj estis longa letero: sur la letero estis
skribita la sekvonta fabelo: (Bedauxrinde
la fabelo ne estas finita, kvankam mi estus tre scivola pri gxia fino.) "Cxu estis cxu ne estis, trans la vitromontoj vivis potenca regxo
... (Fabelo pri
malgaja regxidino). El
la komencofrazoj de liaj ne-fabelecaj rakontoj, noveloj, mi citu nur du: La sortotragedio de Florian estas tre melankolia historio... Sed eble vi
ne konas mian amikon: Florian estas unu el la plej simpatiaj buboj.... (La
sortotragedio de Florian). La Esperantisto, vojagxante tra la mondo kompreneble per la plej
moderna komunikilo - stratosfera balono - ekvidis en la kapturna alto grandegajn
lumliterojn Literatura Mondo! (Terura
vizito) En
la jaro 1983a aperis Ukrainaj popolaj fabeloj de N. H. Andrianova. Ni vidu
ankaux la komencoj-frazojn de cxi tiuj fabeloj: Fabelkomencoj
kun la verboformo vivis:
Vivis
iam geedzoj kaj havis ili kapron kaj virsxafon.... (Kapro
kaj virsxafo); Vivis iam erinaco.... (Erinaco kaj leporo), Vivis iam
en iu vilagxo maljunaj geedzoj... (Kaprino-bravulino); Vivis iam vulpino
kaj gruo... (Vulpino kaj gruo); Vivis iam maljunaj geedzoj... (Rulkuketo);
Vivis iam unu homo... (La konsiloj de la najtingalo); .Vivis iam
maljunaj geedzoj... (Anasineto-lamulineto); Vivis iam en iu vilagxo maljunaj
edzo kaj edzino... (Lupa kanto); Vivis iam maljunaj geedzoj... (Fabelo
pri la tilieto kaj pri la avida virino) Vivis iam en unu vilagxo geedzoj... (La
monujo) ; Vivis iam tri fratoj-orfoj... (La adopta patro); Vivis iam
geedzoj, kaj havis ili tri filojn... (La fluganta sxipo). Vivis iam en iu
vilagxo mallricxulo lauxnome Mikola... (Kiel Mikola estis bovino). Vivis
iam juna viro (Vivo kaj morto). Kun aliaj verboj: Iris
iam maljunulo tra arbaro (La pugnoganto); Iam en la arbaro logxis urso...
(Kiel sciureto helpis al urso). Iu aglo alkutimigxis kaptadi la idojn de
la juna kuniklo... (Kiel la kunikloj punis aglon); Iam, antaux
longa-longa tempo, alkutimigxis unu terura drako flugvenadi al iu vilagxo... (Ivano
Forta mano); Iam, antaux longa-longa tempo, invitis Marto al si gaste
Aprilon... (Kiel Aprilo al Marto veturis). En
la jaro 1983a oni povis enmanigi al si la unuan fojon la volumon Hungaraj
fabeloj de Elek Benedek. Elektis kaj tradukis ilin Mária Benczik. Fabelkomencoj
en tiu kolekto estas: . (Lupo kaj vulpo); Vivis iam maljuna tajloro kiu havis tri
filojn... (La ora bastono); Cxu estis, cxu ne estis, trans sepdek sep
landoj, vivis... (La soldato kaj la tajloro); Cxu estis, eble trans la
Fabeloceano vivis maljunulino... (La maljunulino kaj la morto) Cxu estis,
cxu ne estis, trans la fabeloceano vivis iam regxido... (La filino de la
bovpasxtisto); Cxu estis, cxu ne estis, ie kie la suno subiras, vivis iam
regxo... (La regxidino sunsubirlando); Cxu estis, cxu ne estis... vivis iam juna
servisto... (La
rano). Nun mi rakontos fabelon al vi... (La
brava peltisto). En
1986 aperis la unuan fojon la kolorbilda libro de Siw Widerberg kaj Cecilia
Torudd: La knabino kiu ne volis iri al la infanejo. Gxia
komenco estas: Estis iam knabineto, kiu ne volis iri al infanejo. En
1990 en Svidniko el-komputiligxis fabelkolekto de Doko: Rakontoj
de niaj prapatroj.
La auxtoro-esperantisto celis krei kvazaux deven-legendojn de esperantajxoj, kaj
do li strebis al atmosfero plejeble esperanteca. Jen liaj fabelkomencoj: Tomasz
Chemielik kun Gerd Bussing tradukis kaj Tomasz Chemielik aperigis libron de
Peter Bichsel: Rakontoj por infanoj.
En gxi oni trovas jen kiajn fabelkomencojn: Verdire,
la fabelo Ameriko ne ekzistas havas pli longan komencon, ol mi tion sxajnigis.
Jen la kompleta komenco: Mi havas la historion pri viro, kiu rakontas
historiojn. Multfoje mi diris al li, ke mi ne kredas liajn historiojn. - Vi mensogas - mi diris. - Vi blagas, vi
fantazias, vi trompas. Tio ne impresis lin. Li plu rakontis kviete,
kaj kiam mi kriis: Vi, mensoganto! Vi, blagulo! Vi, fantaziulo! Vi, trompanto! -
tiam li gapis longe al mi, skuis la kapon, ridetis kun malgxojo, kaj poste li
diris tiom mallauxte, ke mi preskaux ekhontis: - Ameriko ne ekzistas. Mi promesis al li, por konsoli, ke mi notos
lian historion: Cxio komencigxas antaux kvincent jaroj sur la
regxa kortego, sur la kortego de la regxo hispana.... (Ameriko
ne ekzistas). Nu,
ni vidis, ke popolaj fabeloj komencigxadis pli simple kaj pli mallonge. Kelkfoje
parencaj aux samfontaj fabeloj havas diferencajn titolojn kaj komencojn: Grimm-Kabe:
Estis iam tajloro, kiu havis tri filojn (Tablo kovru vin, orazeno kaj bastono el sako);
Benedek - M. Benczik: Vivis iam maljuna tajloro kiu havis tri filojn. (La
ora bastono). La
formulo Cxu estis, cxu ne estis..., vidita
cxe F. Szilágyi kaj ankaux en la kolekto de Mária Benczik, klare, estas provo
imiti la hungaran kutiman fabelkomencon Hol volt, hol nem volt. (lauxvorte,
kaj iom malklare ankaux por hungaroj: la partecan demandon pri loko ’Kie
estis, kie ne estis’ en Esperanto anstatauxas tuteca demando: cxi tiu
propozicio (Cxu
estis, cxu ne estis) eble
estas subordita al ia imagata cxefa propozicio: 'mi ne scias'. La lok-difinoj de
Szilágyi (trans la fabelmaro, trans la Fabeloceano)
imitas la hungaran formulon az Óperenciás tengeren (is) túl.
Kiel la mezepokaj monahxoj tradukante malfacilan latinajxon uzis plurajn
hungarajxojn, ankaux Szilágyi prezentis cxi-okaze du solvojn de unu tasko. Sed
li uzis la du formojn alterne, ne en la sama loko. La
fabelkomencoj de Kabe, kiel dirite, estas kortusxe kaj klasike simplaj,
senartikolaj kaj senartifikaj, plej ofte laux la modelo estis/vivis (iam) iu. La celo de Doko evidente estis meti en cxiun
fabelkomencan frazon vorton kun la radiko esperant-. Krome li bone imitas
tradiciajn, popolfabelajn komenco klisxojn. Bichsel ofte serioze karakterizas la
cxefan figuron de la fabelo jam en la unua frazo. Malgraux
kaj preter cxio, plej bele kaj sxajne sendepende de rekta modelo povis komenci
fabelon Julio Baghy – rememoru la ekzemplon el la fabelo Sagaca knabino: Vivis iam aux neniam
| – diras la fabelo – | brava, paca
kaj sagaca | regxo en kastelo. Sur si kronon, sub si tronon
| li ja regxe havis, | gxis limlando de la lando | lia
legxo gravis | Post
fabelkomencoj – jen (ne la unuan, nek, supozeble, la lastan fojon) mia sxatata
fabelfino: jen la fino, venu vino!
Literaturo Andrianova
N. H., 1983: Ukrainaj popolaj fabeloj. Kiev Balázs,
Béla 1970: La sep regxidoj. Ilustris: Ádám Würtz. Tradukis: Éva Farkas-Tatár.
Hungara Esperanto-Asocio. Budapest. Benedek,
Elek 1983: Hungaraj fabeloj. Elektis kaj tradukis: Mária Benczik. Budapest Bichsel,
Peter 1991: Rakontoj por infanoj (Kindergeschichten). Esperantigis:
Gerd Bussing, Tomasz Chemielik. Svidniko. Doko
1990: Rakontoj de niaj prapatroj. Falsfloraj ekzercoj pri nia lando
antaux multaj jarcentoj kiam okazadis mirindaj aferoj. Rakontis:
Doko. Redaktis kaj korektis: Tomasz Chemielik. Svidniko. Grimm,
Jacob kaj Wilhelm 1906/1985: Elektitaj fabeloj,
trad. Kabe .eldonita de Artur E. Iltis, Sarbrücken Szilágyi,
Francisko 1972: Trans la fabeloceano...,
Dansk Esperanto - Forlag. Ingemannsvej – 8230 Aabyhoj |