FaRo
Hejmen ] Supren ]

 

Estrarkunsido en HU
Lernado per la reto
Universitata instruado
Ludu kun ni! 2
FIPLV kaj ILEI
FaRo
Pri nova epoko
El la landoj 01/4

Konatiga Esperanta kurso "Faru la rondon!"

(FaRo)

Jen estas la bazaj punktoj de la koncerna prelego, farita dum la 35-a ILEI-Konferenco en Lovran. Mi komencis praktiki la kurson printempe 2000 kaj okazigis 4 tiujn, kio donis suficxan sperton por la konkludoj kaj permesis transdoni gvidadon de la kurso al la plej instrukapablaj gxiaj partoprenintoj.

Celo. Interna celo de FaRo estas ricxigi la E-movadon per fresxaj homfortoj. Ekstera celo (anoncata al la lernontoj) estas: minimuma (kaze de nura vizitado) konatigxo kun Esperanto dum vigla tempopasigo en amika etoso, maksimuma (kaze de regula vizitado kaj paralela serioza memlernado) ekposedo de E-gramatiko, akiro de elementa kompren- kaj parolkapablo en Esperanto.

Celgrupo. Cxefe studentoj kaj gejunuloj, inkluzive pli malnovajn lernejanojn. Plus la plej interesitaj kaj kapablaj mezlernejanoj kaj kelkaj agxuloj. La grupo ne devas esti pli ol 12- kaj malpli ol 8-homa.

Aligo. La lernontoj pagas por la tuta kurso kaj la lerniloj 400 rbl (suficxe granda mono por gejunuloj kaj rilative malgranda mono kompare kun kostoj de fremdlingvaj kursoj) kaj plenigas aligxilon, kiu per si mem estas inter cetere plia varbilo, reklamo, garantiigilo ktp. do, elvokas multajn demandojn pri la E-movado kaj forte varmigas la intereson. Krome ili ricevas la programon de la tuta kurso kun datoj kaj temoj de cxiuj lecionoj kaj kromaj tiutempaj E-eventoj (klubkunvenoj, arangxoj, regionaj aux landaj renkontigxoj) kun adresoj, detala priskribo kiel trovi la lokojn kaj kontakttelefonoj.

Lerniloj. Cxe la aligxo la lernontoj ricevas cxion, kion ili bezonos se dum la kurso aperas deziro memstare profundigxi en la materialon: kelkpagxan konsultlibreton de Andrej Grigorjevskij; solidan akademian eldonon "Lernolibro de Esperanto. Baza kurso" de Boris Kolker; la ruslingvan libron de N. Gudskov "Faktoj kaj kurtaj informoj pri Esperanto"; "Kontakto-Vortaron" (la vortlisto de la jxurnalo "Kontakto", kiu estas konsiderata kiel nepra minimumo por havi rajton partopreni rusiajn E-arangxojn); Esperantan-Rusan Teman vortaron de Igor Galicxskij; 2 posxajn kantaretojn kun la plej popularaj en Rusio E-kantoj kaj kun dulingvaj kantoj; legolibron de Claud Piron "Gerda malaperis". Dum la kurso en cxiu leciono la lernantoj ricevas folion kun la tuta teksto de la leciono kun ekzercoj kaj hejmaj taskoj.

Instruiloj. Grandformataj nomsxildoj, sxildoj por meblaro kaj cxio trovigxanta en la klascxambro, paperfolioj (A4) kun frazoj kaj gramatikajxoj, ne malpli ol 100 grandformataj bildoj (revuaj eltrancxajxoj) kaj sennombraj slip-bildetoj, slipetoj kun vortoj, deko da diverskoloraj molaj ludiloj malgrandaj ("karesbestoj") kaj alispecaj ludiletoj, magnetofono kun sonkasetoj, disdonota tajpmaterialo kun la tekstoj de kantoj kaj versajxoj, laboraj lecionaj folioj-elprintajxoj, koloraj feldkrajonoj, papero por desegni ktp.

Programo. La kurso konsistas el 10 lecionoj po 2,5 horoj, Lingva Olimpiko kiel kontrolo de la rezultoj kaj Gasta Vespero (vd. plie). Foje antaux la kurso estas okazigata speciala Aligxkunveno. Do, sume 12-13 kunvenoj.

La kurso estas rektmetoda (la Gvidanto NENIAM parolas ruse!), enhavas cxiujn bazajn gramatikajxojn de Esperanto, de la alfabeto gxis kompleksaj tempoj. Cxiu leciono estas dedicxita al konkreta temo, plej triviala (konatigxo, sxatokupoj, vendejo, urbo ktp). Enestas lingvaj ludoj (ankaux movaj), kantado, para laboro, korusaj respondoj ktp.

Gvidanto devas regi la lingvon, kompetenti pri metodiko de E-instruado, ami la laboron kaj la gelernantojn, esti bonkora, tolerema, amikema kaj adaptigxema al foje surprize sxangxigxanta situacio. Necesas tre bone prepari la lecionojn teknike kaj enhave. La Gvidanto devas krei la amikan kaj samtempe dinamike-laboran etoson de la kurso kaj sincere gxui tiun kune kun la kursanoj.

Teamo. La Gvidanto laboras helpata de la Teamo. La teamanoj parolas inter si nur Esperante. La Teamo baze konsistas el la lernintoj de la antauxa FaRo (kaj tio estas bona ripetado por ili), sed estas malfermita ankaux al senescepte cxiuj sukcesfinintoj de antauxaj FaRoj kaj cxiuj parolantaj esperantistoj. Speciale bonvenas gvidantoj de junulara E-movado kaj junaj E-aktivuloj. Tio helpas tuj kunigi la kursanojn kun la movadanoj, kaj post la kurso la lernintoj, konante la esperantistojn dum kursaj kunagadoj, jam ne sentos sin fremdaj.

Taskoj de la teamanoj. La teamanoj: preparas la klascxambron kaj teknikajxojn antaux la lecionoj; respondas demandojn kaj kontrolas gramatikajn ekzercojn de la kursanoj antaux la lecionoj; laboras kiel imitmodeloj por la kursanoj kaj kiel kursanoj (cxe, ekzemple, korusaj respondoj) por kuragxigi ilin; dum grupa enronda laboro sufloras korektan respondon al postrestuloj; gvidas laboron pri gramatikaj kaj paroligaj ekzercoj en etaj grupoj aux para agado (kutime kiom da teamanoj, tiom da et-grupoj); ordigas la klascxambron post la lecionoj.

Akcepto de novaj kursanoj. La novuloj estas akceptataj al la kurso gxis la 5a leciono inkluzive. Tion ebligas aktivado de la teamanoj, kiuj: ekster la lecionoj helpas al la novuloj studi la jam lernitan materialon; rajtas flustre ruse suflori kaj devas ajne helpi al ili dum la lecionoj.

Ejoj. Ideale la ejoj devas esti du: la klascxambro kaj la vestiblo. En la vestiblo la kursanoj kunvenas, babilas ruse kun teamanoj kaj la Gvidanto, individue laboras kun teamanoj pri hejmaj taskoj aux kromaj volontulaj gramatikaj ekzercoj, demandas pri E-arangxoj kaj planas kunveturadojn, rigardas sencxesajn fotajxojn ktp., kuntrinkas teon post la lecionoj. En la klascxambro okazas nur la leciono mem; cxi tie oni ne rajtas paroli nacilingve (escepte flustradon de teamanoj por malstumbligi postrestulojn). Antaux la lecionoj en la klascxambron rajtas eniri nur la teamanoj por prepari la ejon kaj renkonti la kursanojn dum la Enira Rito. En la klascxambro devas esti granda libera meza spaco kaj moveblaj segxoj por cxiu kurspartoprenanto; cetera meblaro ne gravas kaj povas tute foresti.

Ritoj. La plej striktaj estas tri: la Enira Rito, La Malstrecxiga Rito kaj la Adiauxa Rito. La Enira Rito celas transsxalti la partoprenantojn de eksteraj aferoj kaj zorgoj al la labora kaj amika etoso de la kurso. Inter ceterajxoj de tiu cxi rito estas la salutfrazo al cxiu eniranta: "Bonvenon! Faru la rondon!" kiu donis la nomon al la kurso. Gxi disciplinigas kaj samtempe mildigas la homojn, kunigante ilin en unu amika rondo. La Malstrecxiga Rito celas ripozigi la kursanojn post laboro de la unua lecionduono. Cxiuj sidas en liberaj pozoj kun fermitaj okuloj kaj auxskultas trankviligan kanton en Esperanto. La Adiauxa Rito celas fari belan amikan finon de la leciono kaj kutimigi la novulojn al la tradicia adiajxo de cxiuj rusiaj E-arangxoj: "Per Esperanto - por mondpaco kaj amikeco! Gxis revido, gxis revido, gxis revido!"

Lokigo. Fakte, estas parto de la Enira Rito. Lokigo celas koncentrigi la partoprenantojn je "nun kaj cxi tie" kaj lernigi al ili nomojn de la cxirkauxaj objektoj kaj farataj movoj.

Kursaj nomoj. En la unua leciono cxiu kursano ricevas la kursan nomon kaj la plenan legendon pri gxi, lokigxantan sur grandformata surkola sxildo, nepre deviga por porti tra la tuta kurso. Cxiuj kursaj nomoj estas signifaj, lernigas novajn radikojn kaj foje gramatikerojn. Ekzemple, la princino kun la nomo Rajta Regi logxas en Singapuro, en la vilao Sange Pura. La kapitano de la sxipo "Venkanta Maron" nomigxas NeEmo Ordoni, li estas portugalo. Signifojn de la nomoj la kursanoj ekscias ofte jam post kiam la nomoj estas bone parkerigitaj kiel simpla belsonajxo. Pri la kursaj nomoj kaj la legendoj laboro dauxras dum la tuta kurso. Hazarde vizitantaj esperantistoj cxiam ricevas sxildon kun la nomo Transmara Gasto kaj pliajn suflorajxojn por fantazii sian legendon.

Metodo. Rekta - kaj malfacile priskribebla. Estas kompilajxo el diversaj paroligaj ekspres-metodoj, psikotrejnadoj (Cseh, Lozanov, Kitaj-gorodskaja, Blinov, Grigorjevskije), abunda propra sperto kaj spontana fantazio.

Lingva Olimpiko okazas fine de cxiu kurso kaj celas kuragxigi la kursfinintojn, montrante al ili, kiom multe ili jam scias. Estas lingvokontrolo de vortprovizo (skriba), tradukkapablo (skriba), "retoriko" (unuminuta elpasxo pri amuza temo) kaj deklamado (anticipe parkerigita versajxo). La gajnintoj ricevas librajn premiojn.

Varbado. Fina sxtupo la festa Gasta vespero. La kurspartoprenintoj invitas siajn geamikojn, gepatrojn, cxiujn interesitojn por kune festeni kaj demonstri, kiel gaje kaj fruktodone ni pasigas la tempon. En la komenco de la vespero cxiuj prezentas al la aliaj siajn gastojn kaj sin mem al alies gastoj. Estas demonstrataj kelkaj plej amuzaj fragmentoj de la lecionoj (ekz., fabelscenigo, kun engagxigo de la publiko), la kursaj kantoj kaj plej sukcesaj olimpikaj deklamajxoj. Fine necesas ne forgesi anonci la komencon de la sekva kurso kaj inviti al la Aligxvespero. Teumado kutime ne tre sukcesas, cxar mankas tempo kaj la homoj estas tro emociigitaj por atenti regalajxojn. Post tia Gasta Vespero ne estas problemo plenigi la sekvan grupon per dezirantoj.

Irina Goncxarova (Rusio)

mirina@online.ru