Fondajxo Saliko
Hejmen ] Supren ]

 

Relancxi
Intervjuo kun Kolker
Somerkursaro
Usona Jarraporto 2002
Fondajxo Saliko
Socioniko
Allan Simon
Ni funebras
Esperanto ABC

LA FONDAJXO SALIKO RESTARIGXAS VIRTUALE SED LA PREMIO SALIKO REALE

La Fondajxo Saliko, siatempe starigita de la gefratoj Peter kaj Eliza
Weide, memore al Edith kaj August Weide, cxesis funkcii kiel fondajxo cxe
UEA pasintjare, sed nun gxi restarigxas virtuale. Alivorte dauxre ekzistas
la premio Saliko, kiu subtenas la instruadon de Esperanto, precipe en
landoj sen organizita movado, kaj gxi normale konsistas el 2.000 euxroj,
kiuj povas esti dividataj inter pluraj subtenindaj celoj.

La finan decidon faras la gefratoj Weide, sed malgrandan nombron da
kandidataj publikajxoj/aktivecoj estas proponata al ili fare de komisiono
starigita de la estraro de UEA. La komisiono konsistas el:

* la estrarano pri edukado de UEA, Gbeglo Koffi;
* la prezidanto de ILEI, Mauro la Torre;
* la Gxenerala Direktoro de UEA, Trevor Steele.

Bonvolu tra la jaro sendi viajn proponojn rete al Gbeglo Koffi,
<esp.togo@cafe.tg> aux papere al Trevor Steele, cxe Universala
Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg, 176, NL-3015 BJ - Rotterdam, Nederlando.

CO de UEA