|
Ankoraux
pli la centjarigxo de Andreo Cseh Estas mirige
kiel Andreo Cxe genie planis sian metodon, kaj kiel kelkaj helpantoj tuj
kaptis la spiriton de la avangarda instruado farante gravajn kontribuojn. Mi
aludas al la akompana Konversacia Literaturo (kiun faris la gelernantoj mem). Lastatempe,
oni multe okupigxas en Esperantio pri listoj de la plej oftaj vortoj, de la
bazaj vortoj, k.t.p. Oni multe miris kiam Piron lancxis la brilan libron Gerda
Malaperis kun paralelaj tekstoj en Lasu
Min Paroli Plu. Tamen, sen emo
malpliigi la valoron de la Piron-a verko, antaux 60 jaroj, oni povus tion trovi
en la Konversacia Literaturo de la Baza Cxe-Kurso. Gxin konsistigas ok tre
maldikaj diverskoloraj libretoj. Pasxon post pasxo, la instruistoj disdonas la
libretojn al siaj gelernantoj. En cxiu libreto trovigxas nur la vortoj kiujn la
gelernantoj jam antauxe lernis. En cxiu volumo oni legas, krom rakontetojn fare
de la gelernatoj, rakontojn far frauxlino E.P., s-ro G.O., s-ro G.A., s-ro A.O.,
s-ro K.P., f-ino E.F., kaj Karl Löfgren. Alia
hungaro, Julio Baghy, spektis la kurson, notis la vortojn, kaj produktis tre
interesan amromanon, kiu cxapitron post cxapitro uzas nur la vortojn jam
lernitajn. Nuntempe, la moderna pedagogio alvenas al la konkludo ke estus preferinde ne paroli en la nacia lingvo, kaj ecx ne havi lernolibron por la lingvolernado. Lauxsxajne, nia centjarigxanta Andreas Cseh konis cxiujn avangardajn instru-rimedojn (por nia tempo)... Roberto Resende,
diplomita
Cseh-metoda Instruisto NdlR
— en la 3/95-a numero (p.33.) ni anoncis, ke baldaux aperos la Cseh-memorlibro.
La libro estas preta. Gxi acxeteblas cxe IEI en Hago kaj cxe
UEA-libroservo en Rotterdam. Gxi
mendeblas ankaux cxe Katalin Smidéliusz,
redaktinto de la libro: la prezo estas 22 NLG, inkluzive la sendokostojn. Post
10 ekzempleroj unu libro kostas 15 NLG kaj aldonigxas la sendokostoj. La
mendojn sxi petas sendi al sxia nova logxadreso: Katalin Smidéliusz, Kós
Károly u. 29. H-9700 Szombathely, Hungario. Hejma telefono: +36-94-320-313.
Fakso: +36 94-312-248, E-posxto: smidik@fs2.bdtf.hu.. Géza
Kurucz Pri
la uzo de substantivaj participoj
Niaj gramatikoj vaste traktas kaj ricxe ilustras la uzadon de adjektivaj
kaj adverbaj participoj, temas ja pri tre delikata gramatika sistemo. En
etnolingvoj la participa sistemo estas mankohava, necesas do klare prezenti la
specifan trajton de nia lingvo. Tamen oni ofte forgesas pri la participoj
kun o-finajxo opiniante suficxa
la mencion, ke ili preskaux senescepte indikas personon, t.e. ili latente
enhavas la sufiksoidon: -ul (-antulo,
atulo ktp., vd. ekz-e la neforigeblan pleonasmon: konatulo). Longe mi ne havis
problemojn. Cxio sxajnis klara gxis antaux kelka tempo, kiam mi ekhezitis
auxdante la sekvan frazon: "Kvin
jarojn post la abiturientaj ekzamenoj kolektigxis ekslernantoj de la klaso cxe
blanka tablo en restoracio." Miaopinie ekslernantoj
estas barbarismo, cxar lernintoj
evidente elvokas la celatan nocion. De kie venas do "ekslernanto"? Gxi
sendube ekestis laux analogio de eksregxo,
eksinstruisto, eksprezidento, eksministro, eksdirektoro k.a., cxe kiuj la
radiko indikas nenian tempan rilaton. Male "lernanto" aludas personon,
kiu nun lernas aux okupas sin pri lernado, t.e. en la tempo de la parolo li
frekventas lernejon. La preciza pritempa difino, pro manko de cxiuj ses formoj
de participoj, en multaj etnolingvoj ne ekzistas. La lingvosento de hungaro,
ekz-e, ne facile povas distingi inter partoprenanto kaj partopreninto, la
diferenco por li estas harfende subtila.
Bonvolu atenti pri la frazoj: La
partoprenantoj prisdikutis la aferon. Tio signifas, ke ili pridiskutis la
aferon, kiam ili partoprenis en io. Sed: La
partoprenintoj estis premiitaj signifas, ke la konkurso, ekz-e, jam
finigxis, ili ne plu konkursas, kiam ili ricevis premion, cxar se anstataux
partoprenintoj oni dirus partoprenantoj, la frazo indikus, ke ili ankoraux
partoprenis, estis partoprenantaj en io, kaj versxajne pro la partopreno mem ili
estis premiitaj.
Kaj nun bonvolu kompari la sekvan frazoparon: La partoprenantoj /partoprenintoj
raportis pri la vivo de siaj kluboj. En la unua okazo iuj kiuj partoprenis
ekzemp1e kongreson, dum la kongreso faris raporton pri siaj kluboj; dum cxe la
dua frazo: iuj kiuj antauxe partoprenis kongreson, faris poste raporton pri siaj kluboj, sed tutcerte ne al la kongresanoj,
povas esti, ke en iu klubo post la kongreso. En la dua ekzemplo oni nepre devas
konsideri la antauxtempecon de -intoj
al la predikata verbo: raportis, dum
en la unua, -antoj montras samtempecon
kun la predikato: en tiu sama tempo, kiam ili partoprenis.
Nun komparu la frazon: La
prezidanto salutis la alvenantojn kun la simila: La prezidanto salutis la alvenintojn. Estas klare, ke en la unua
okazo la prezidanto salutis tiujn kiuj gxuste tiam alvenis, do ili ankoraux ne
sidis, sed gxuste tiam envenis la salonon, dum en la dua: ili jam alvenis pli
frue, ili probable sidis kaj auxskultis la prezidanton. La diferenco estas
grava, i1i estigas ja malsamajn bildojn en la menso.
Kion diri pri la frazoj: La Savonto
venos./ La Savinto venos./ La Savanto venos. La unua signifas: venos tiu kiu
iam poste savos nin, aux: venos tiu
kiu estos nin savonta. Kiam la verbo staras je prezenco aux preterito la Savonto
indikas futuron al la nuno, respektive al iu pasinta tempopunkto kaj la savo en
cxi-lasta okazo en la momento de la parolo jam povis delonge okazi.
La dua frazo aludas pri tiu, kiu venos, sed antaux sia alveno li jam savis/-os nin. Kiel en la ofte uzata
esprimo: murdinto
reiras (kutime) al la okazejo de la murdo. Tiu cxi ekzemplo tre
reliefe ilustras antauxtempecon, kaj probable neniu dirus en Esperanto: murdanto,
malgraux ke
temas ne
pri certa persono, kiu jxus
murdis, sed pri gxenerale valida konstato, kiam en Esperanto oni
preferas uzi prezencon (vd. Evitu
sxtelantojn! Demandanto ne vojeraras. Rajdanto ne komprenas piediranton
ktp.) Estas konstateble, ke -anto/ -into/ -onto
(tiel same: -ato, -ito, -oto) esprimas klaran tempan rilaton ne al la
aktuala tempo de la parolo, sed al tiu de la predikato. Alivorte ili ne estas
uzataj en absoluta formo. Misformoj venas el tri fontoj.
La unua: participo prezenca
kun o-finajxo prezentas ne nur
personon, kiu agas en la momento de la parolo, aux gxenerale validan konstaton,
sed ankaux personon, kies ago koincidas kun la tempo de la predikato: La vizitantoj tagmangxis en la apuda restoracio. Kaj oni ne povas,
sen sxangxi la sencon, diri: La vizitintoj...,
cxar tiuokaze, kiel mi prezentis supre, la vizito de iu loko jam okazis pli
frue, gxi
ne plu dauxras. La parolanton psike misgvidas, ke rilate al la nuno, t.e.
momento de la parolo, la vizito efektive okazis en la pasinteco, sekve oni emas
uzi la formon preteritan. Sed ne forgesu, ke participoj, inkluzive 1a
substantivan formon, montras sam-,
antaux-, aux posttempecon rilate al la
tempo predikata.
La dua: en etnolingvoj ne ekzistas tiom da participaj formoj.
Kelkaj el ili havas nur du aux tri formojn, sekve sub influo de la gepatra
etnolingvo oni preferas (precipe en la unua etapo de la studado) la ekzistantajn
formojn, prezencon anstataux futuro, se tie mankas la formo de futuro.
La tria: misajxoj povas deveni de sinonimaj paroj: instruisto - instruanto; nagxisto - nagxanto; kuiristo - kuiranto...,
kie la unuaj formoj indikas profesiulon, konstantan
okupon, dum la duaj — provizoran, portempan okupon. Kiam oni hezitas do uzi la
sufkson -isto, oni prenas la formon -anto,
opiniante ke
okazos nenia
miskompreno. Sed ne forgesu: transirante de -isto
al formo participa oni devas elekti inter tri eblaj sinonimoj. La decido ne
estas malfacila, cxar preskaux cxiam -anto
estas bezonata, tamen cxe eks...isto
tutcerte ne, tiam evidente necesas la formo: -into.
Aux kiam temas pri posttempeco, kiel en la frazo: Cxio
cxi okazis en la jaro 1422, kiam la malkovronto de Ameriko ankoraux ne
naskigxis.
Fine mi deziras turni la
atenton al kuragxa uzado de participoj substantivaj. Mi estas konvinkita, ke ni
ankoraux ne ekspluatis cxiujn eblojn.
Precipe la futuraj formoj, kiuj ofte mankas en etnolingvoj, havas frapajn
koncizajn esprimojn. Ekz-e: Ekzamenoto
timas, ekzamenito fanfaronas.
Ne multaj lingvoj povas la frazon esprimi tiel koncize. Konsideru aliajn
ekzemplojn: Ne cxiu savonto farigxas
savinto. La polico kaptis la murdonton. La murdoto estis savita. Tio estis la
lasta deziro de la ekzekutoto. Estus por mi plezuro, se kelkaj malkovrus
antaux mi sian opinion. János
Petik Serve de
altaj pretendoj Nia movada agado
dauxras stagnadi, ecx, refali: ekz. en Hungario la kvantaj indicoj de la
E-instruo refalis je sia ono. Tio cxi eble klarigeblas per la malfavoraj
soci-politikaj sxangxoj, okazintaj en tiuj Euxropaj landoj, kiuj esence formis
la bazon de nia movado. Tiu cxi fenomeno
meritus apartan esploron, okupi min pri gxi mi nun ne volas. La bazon de tiu cxi
eseo formas do ne tiu cxi objektiva cirkonstanco, sed la konjektajxo, ke la
forlason de nia afero (ne nur nun) eble kauxzas la malfavora rilatigxo de niaj
s-anoj al la lingvo mem. Ke cxi tiaj konjektoj sonoras gxenerale malplacxe, mi
konscias, precipe konsidere la multajn deklarojn pri la tauxgeco de nia lingvo.
Sed mi volas ne kontesti tiujn cxi deklarajxojn, cxar por la tauxgeco pledas ja
fakto ne malpli granda, ol la pli ol 100-jara ekzisto mem de E. Kaj tamen: cxu
esti trankvilaj, kontentaj sub la sxildo de cxi tiuj gardaj deklarajxoj ni
povas? La foje-foje aperantaj rimarkoj pri la lingvo pruvas, ke tiuj pledaj
deklaroj bazigxas sur pretendoj pri lingvo de averagxa nivelo, kaj ankaux, ke la
pretendojn de cxiuj la nuna lingvo ne plenumas. Ekz. mi mem devas konfesi, ke
E-o, kiel tutajxo min tute ne kontentigas: tiu cxi tutajxo estas ja tro
monoliteca kaj tiu cxi „monolito” estas tro vulgara por atingi la nivelon de
literatura lingvo. La primara kriterio kontraux cxiu beletrajxo en iu ajn lingvo
estas gxia lingva evoluinteco, ebla perfekteco, kaj tiun cxi kriterion E-o, laux
mia opinio, ne adekvatas. Mi rapidas tuj almeti, ke tiu cxi supozeble
konsterniga kaj sxajne auxdaca konstatajxo koncernas — ne gxian leksikon, sed
gxiajn aspektojn vortordan kaj sinetian. En la subaj mi
provos koncize skizi mian cxi-rilatan direndajxon. La fina celo de mia klopodo
estas regajni E-on, cxar antaux cx. 5 jaroj el la estimo far mi gxi ete elfalis.
Mi konjektas, ke cxi tian krizan staton travivis ankaux ceteraj ges-anoj, sekve,
se fine E-on mi regajnos por mi, mi gxin regajnos ankaux por cxi tiuj enkrizaj
ges-anoj. Mi volas ne reformi la lingvon, sed kompletigi gxin per tio, kio el
gxi gxis nun mankis (-as). Mi antauxmencias, ke krom 1-2 gramatikajxoj en la
subaj de mi originas nenio. Mi certigas ankaux, ke miaj frazstrukturoj estas ne
sole ne-kontraux-fundamentaj, sed ili rekte devenas de tie. Se tamen, kiel ekz.
kaze de la nedifina artikolo mi trudigxos gxin malobservi, tio okazas nur por
solvi ion ankaux tie kontrauxdiran. Trudigxas cxi tien
ankoraux la sincera konfeso, ke mia klopodo estas ete ambicia: mi deziras ne
malpli, ol proksimi la supremenciitan, eblan perfektecon de la lingvo. Cxar tio
cxi kondicxas nian kunpenson, kunlaboron kaj cxar la tasko estas tre malfacila,
en la subaj vi legos nur pri proponajxoj kaj ne pri pretaj, kompletaj konceptoj. La afero de la nedifina artikolo Kvankam da similaj
problemoj kelkaj pluaj ankoraux ekzistas, pro gxia graveco mi traktas sole cxi
tiun. Kiel tio estas konate, „malpermesante” gxian ekziston, pri tiu cxi
afero dispozicias la 1-a regulo de la Z-a gramatiko. La afero kontrauxdira estas
pro tio, cxar refutante gxian ekzistorajton, surogaton de la nedifina artikolo
eble plej ofte kaj ecx en la Fundamento mem, uzis Z mem. Post la malapero
(ne definitiva) de „unu”, surogate nun pleje rolas „iu”. Problemon tiu
cxi kauxzas pro du kialoj: 1. gxia konsekvenca uzo pruvas la ekzistorajton de la
nedifina artikolo, „ekzili” gxin Z provis do vane, 2. en tiu cxi rolo
„iu” ne tauxgas. Kvankam apartan,
propran formon ricevinta sole en la angla (el inter la plej lauxmodaj), gxi krom
la slavaj lingvoj eble troveblas en la tuta Euxropo. Gxia uzo ebligas la
esprimon de nuancoj de homa spirito, kiujn esprimi en la nuna E estas neeble aux
malfacile. Jen la nuancoj esprimeblaj per uzo aux manko de artikoloj. 1.1.
Mi iris en kinejon (por spekti filmon
kaj ne por labori). 1.2.
Mi iris en la kinejon (da ili tie
troveblas nur unu). 1.3.
Mi iris en
un kinejon (ekz. fugxante de antaux subita pluvego). La
„un” en tiu cxi frazo, kvankam responda al la itala-franca ekvivalento,
estas mia „arbitrajxo”. Simile:
2.1. Mi acxetis hundon (por gardi la
hejmon).
2.2. Mi acxetis la hundon (pli
frue priparolitan).
2.3. Mi acxetis un hundon (eble cxar mi ilin sxatas). En
tiu cxi funkcio „iu” ne tauxgas, cxar: 1. gxi sugestas aron de ajxoj pli
malvastan ol kiom sugestas „un”, kiu fakte implicas aron absolute
nelimigitan. Kaj ne, cxar: 2. gxia
senco estas neunusenca. Jen un ekzemplo. En sia tradukajxo de la Madách-a
cxefverko, la historiulojn Brutus kaj Catilina, Kalocsay metafore uzis cxi tiel:
„Kiu vidus la / fadenojn, kiuj sur ties scenejo / movadas iun Brutus,
Catilina?” Je la unua lego, oni sentas, kvazaux da Brutus-oj kaj
Catilina-j ekzistus ankaux pli ol unu. Cetere en tiu cxi sistemo lokon havas
ankaux „iu”:
1.4.
Mi iris en iun kinejon (el inter la
ceteraj).
2.4. Mi acxetis iun hundon (el
la tiea sortimento). Cxi-kaze
unuavice temas ne pri tio, ke oficialigita estu mia „un”, sed ke ia aparta,
propra, cxi-cela gramatikajxo absolute ekzistu. Pri la E-a vortordo Dum
kaze de la nedifina artikolo temas pri enkonduko de un gramatikajxo
„kunkorpa”, cxi-kaze temas pri akcepto de gxenerala regulo, do de
gramatikajxo „senkorpa”. Se la antauxa gramatikajxo takseblas ne tre grava
(sxajne, gxin ankaux Z taksis cxi tia), tiu de la vortordo estas jam multe pli
grava. La kerno de la problemo skizeblas cxi tiel. Bona takseblas unuavice tiu
lingvo, kiu la nuancojn de la homa spirito spegulas fidele kaj unusence. Gxis
nun la atento de la E-lingvistoj ampleksis unuavice la semantikon de vortoj,
morfemoj, al la esploro de la eroj de la komunika procezo (de la frazo) ni
relative dedicxis malmulte da atento. Sekve, cxi-kampe en E-o regas ete da
anarhxio. El
vidpunkto de reliefigo de frazelementoj la frazoj arigeblas en 2 grupojn: la
unua nomigxas frazoj neuxtralaj, la dua tiuj kun fokusa frazelemento. En la unua
fraztipo cxiu frazelemento (subjekto, predikato, ktp.) pli-malpli gravas
samgrade. Ekz.: „Hieraux venis al ni du viroj.” En la dua, el inter la
enfrazaj elementoj gravas nur unu, nome tiu, kiu reprezentas la sekvan
informajxon en la komunika procezo. Tiun cxi elementon oni nomas fokusa
frazelemento, aux frazkomento. La ceteraj elementoj servas por ligi la koncernan
frazon al tiu antauxa, ilia nomo estas fraztopiko. Jen un frazo kun fokusa
frazelemento: Hieraux mi legis un interesan libron. La demando estas, ke la
frazkomento estas kiu frazelemento: cxu la adjekto (hieraux), la subjekto (mi),
la predikato (legis), eventuale la objekto (interesan libron)? Per tiu cxi
demando ni atingis la esencon de mia direndajxo: la reliefigo de la frazkomento
bezonas unuecan sistemon, cxar en E-o gxi nun ne ekzistas. Verdire,
mia leganto nun estas en situacio relative favora, facila, cxar en mia gxisnuna
teksto (kiun mi destinis esti modela), mi klopodis konsekvence apliki un
sistemon, kiu konsistas en meto de la frazkomento finen de la frazo. Se mian
tekston vi legis ecx ete lingvistike konscie, pri tio cxi via cerbo probable
konsciigxis ankaux sen fortostrecxo. Kun pli da atento, rimarki vi povos ankaux,
ke senpere antaux tiu cxi frazfina, emfazita elemento staras ia verba predikato
(ev. kopulo), aux, se la komento estas la predikato mem, tie staras la subjekto.
En cxio cxi apriora, arbitra estas nenio. La sistemon mi ellaboris surbaze de
rezultoj de analizo unuparte en E-o, aliparte en „grandaj” naciaj lingvoj
(kaj ankaux en la hungara). Anstataux detala ekspliko de la sistemo jen kelkaj
ilustraj frazoj. Emfazita
estas: subjekto:
Hieraux libron legis mi (kaj
ne vi). predikato:
Hieraux la libron mi legis (kaj
ne nur sxajnigis tion).
objekto:
Hieraux mi legis libron (kaj
ne ekz. gazeton). adjekto:
Libron mi legis hieraux (kaj ne hodiaux). Per
la apliko de la sistemo en la predikativa strukturo malfermigxas nova eblajxo
por plivastigi la kampon de la scipovo de E-o. Jen eblajxoj. Emfazita estas: 1.
predikativo: La floro estas bela
(kaj ne malbela). 2.
subjekto: Bela
estas la floro (kaj ne io alia). 3.
kopulo:
La floro bela estas (ecx
se pri tio vi dubas). Ankaux
la strukturo helpverbo-cxefverbo-komplemento reprezentas kampon por plua
evoluigo. Jen eblajxoj. Emfazita estas: 1.
cxefverbo kaj kompl.: Mi deziras legi
libron (kaj ne spekti filmon). 2.
cxefverbo: La libron mi volas legi
(kaj ne vendi). 3.
komplemento: Legi mi volas la libron
(kaj ne gazeton). 4.
helpverbo: Legi la libron mi deziras
(ecx se pri tio vi dubas). Tiuj
cxi eblajxoj rigardeblas de graveco primara. Ekzistas ankaux tiuj sekundaraj,
ili ampleksas la kampon de la epiteta sintagmo. Disvolvi ilin ankaux en E ni
scipovus, sed gxia vivmedio supozeble estas jam la beletristiko. Levigxas
la demando, cxu ekstremajxojn tiu cxi sistemo havas. Jes, gxi havas. La unua
rilatas la demandan frazon — pli precize, tiun kun demanda pronomo. Koncize
temas pri tio, ke cxar tiuj cxi gramatikajxoj (kiel cxi tiaj) cxiam rolas
frazkomence, ilia loko estus cxiam la fino de la frazo, kio siavice kontrauxas
niajn gxisnunajn kutimojn. Demandi ni devus do cxi tiel: Vi iras kien? — Mi
iras en la vendejon. Ke cxio cxi grave estas pro kio? Simple: pro la manko de
ordo cxi-terene. Manke de unueca sistemo por reliefigi la frazkomenton, kaj
uzante siajn proprajn nacilingvajn kutimojn cxiu objektive instalas novajn
vortordojn, kiuj estas ne E-aj, sed jen hungaraj, jen anglaj, ktp. Do cxiaj, sed
ne auxtentike E-aj, cxar cxi tia vortordo ankaux ne ekzistas. Jen kelkaj pruvoj.
La subaj frazoj originas el un beletrajxo de un hungaro kaj reprezentas la
hungaran sistemon de reliefigo de frazelementoj. „La
sinjoro profesoro estas cxi tie.” (Diris iu, anoncante la alveninton.) „La
Morto kun ekbrila espero rigardis la profesoron.” (Esti la substrekita
strukturo povas ankaux suplemento al „la Morto”, kvankam gxi efektive rolas
ne cxi tiel.) La
subaj 2 frazoj originas el un romaneto de B. Golden „Infero Auxtuna”. La
plej grava fonto de la vortorda anarhxio versxajne estas nia Plena Analiza
Gramatiko, kiu pri la E-a vortordo konstatas regulojn nerealajn. Gxi nome
konstatas, ke la reliefigo de un frazlemento okazas per la meto de la koncerna
elemento fronten de la frazo. Tiun cxi „regulon” nereala mi nomas pro tio,
cxar al gxi miaj spertajxoj kontrauxas. Mi trastudis plurajn tekstojn por difini
la regulon, kaj trovis, ke en 60-80 %-oj de la frazoj la frazkomento staras ie
fine. Sian regulon refutas la auxtoroj mem de tiu cxi fama verkajxo metante la
komenton plie finen en la frazoj en siaj verkajxoj. Anstataux
propra vortordo E-on nun karakterizas la superrego de hxindoeuxropaj kutimoj,
klisxajxoj. Tion cxi plej okulfrape pruvas la panelo „ne plu” en ekz.: „Mi
ne plu volas mangxi.” Diri la parolinto efektive volis tion, ke „Mangxi plu
mi ne volas”, la zorgon kauxzas tio, ke li/sxi neis ne „volis” al kiu gxi
efektive rilatas, sed „plu”. Kvankam la rezultato estas tiu sama, la celon
li/sxi atingis per „cxirkauxvojo”. Esplorante la lingvo-mediajn fonojn ni
trovos, ke „ne plu” efektive estas la ekvivalento de la angla „no
longer”, la germana „kein mehr”, aux de la franca „non... plus”. La
adopton de tiu cxi sistemo sendube malhelpas la cirkonstanco, ke niaj
lernolibroj, gramatikoj la sintakson traktas tre suprajxe, kion pruvas la
gxisnuna manko de la fakterminoj cxi-rilataj en niaj gramatikoj. Progreso
konstateblos nur, se estigxos ankaux pretendo je gxi. (La situacio nun aspektas
tiel, ke cxiu s-ano provanta atingi iom da progreso cxi-kampe, ricevas ne
apogon, sed la brulstampon de herezoj provantaj „detrui” la konstruajxon de
E.) Esti
E povus la plej perfekta lingvo de la mondo. Tiu cxi sistemo de reliefigo de
frazkomento nun parte prezentita E-on igas ete malpli facila. Cxu por la lingvo
tio cxi utilos aux malutilos? Ni deziras, ke nia lingvo tauxgu kaj kiel lingvo
por beletristiko kaj kiel cxiutaga komunikilo ekz. en la unuigxonta Euxropo.
Ambaux ambicioj necesigas ankaux cxi-tian perfektigon, pluevoluigon.
Beletristiko necesigas ja kapablon esprimi la plej delikatajn nuancojn de la
homa animo, cxar la homaro enhavas ankaux naciojn kun lingvo kapabla plenumi cxi
tiun pretendon (kiel ekz. la hungara). La anoj de cxi tiuj nacioj pretendas, ke
la internacia lingvo estu almenaux tiom evoluinta — el cxiu vidpunkto, do
ankaux el tiu de la vortordo — kiom estas la sia, kaj la nuna E tiujn cxi
pretendajxojn plenumas ne por cxiu s-ano. Reliefigi
la frazkomenton oni povas ankaux per „korpohavaj” rimedoj (ekz. per
partikuloj), sed en E radikojn kreskigas la rimedo „senkorpa” — do la
vortordo. Nian lingvon ni nomas tiu kun libera vortordo, sed — kial tion
sentigis ankaux tiu cxi eseo — tiu cxi libereco estas ankoraux ne totala.
Inspiri la nocio de libereco de vortordo povas konceptojn diversajn (Kalocsay
ekz. sxajne preferis la aspektojn estetikajn), al ni la plej bonan solvon
supozeble portos tiu sistemo, kiu plej grava igas la relifeigon de la
frazkomento. La libereco de vortordo signifas liberecon ne absolutan, sed
liberan elekton de la aktuale necesa „senlibereco” deviga. Kaj
fine: ke cxi tiel E igxos malpli facila ol gxi estis gxis nun? Sed paroli
(=paroli gxuste) cxiam estas malfacile. La esprimo de subtilaj ideo-diferencoj
bezonas lingvon subtilan. Tio cxi necesigas, ke la lingvajn rimedojn necesajn
por igi la skriban lingvajxon samvalora kiel tiu busxa, la bona lingvo posedu.
(En skribo halti, prononci kun granda forto por signi la fokusan frazparton
estas neeble — la vortordo grava estas gxuste pro cxi tio.) Cxio
cxi signifas oferon — sed tian, kian fari valoras. NdlR
— Respektante tion, ke la auxtoro volas influi la normo-evoluon de nia lingvo,
ni ne sxangxis la lingvajxon de la originala artikolo. La redakcio akceptas, ke
la nekutimajxoj de la teksto estas plejparte ne hazardaj, sed laux la intenco de
la auxtoro. |