|
Esperanto
en cxiuj lernejoj kaj universitatoj tra la mondo Cxu
revo? Cxu utopio? Ne. Sed efektivigebla realajxo, kiu dependas nur de la
e-istaro kaj laste de la registaroj. Tio povos okazi post du aux tri jaroj se
ni, de nun, komencas sisteman laboron por informi la politikistojn kaj la
kulturajn instancojn en niaj urboj, pri la atingoj de E-o en la mondo kun
fidindaj informoj. Se ni, en la tuta mondo, bombardos ilin per monataj
informiloj, nepre en naciaj lingvoj, kaj se ni estos konstantaj en tiu agado, mi
certas, ke post du aux tri jaroj, ili vidos, ke E-o vere funkcias, kaj ili
prenos la decidon (Kiun ni cxiam sugestos en niaj informiloj), enkonduki E-on en
lernejojn kaj universitatojn. Eble
vi demandas, kiuj instruos? Tio ne estas problemo, cxar oni povas, en la dauxro
de kelkaj monatoj, prepari novajn E-instruistojn, kaj ne forgesu, kiam la
politikistoj decidas, ili trovas la necesajn rimedojn. Krome, la lingvaj
instruistoj en la mondo, facile lernos E-on, cxar se ili instruas naciajn
lingvojn, kies gramatikoj estas neregulaj kaj malfacilaj, ili kapablas senpene
lerni la lingvon internacian. Nia
tasko estas prepari kelkpagxajn informilojn nacilingvajn pri E-o kaj gxiaj
atingoj en la mondo. Estus interese, se en cxiu lando ni havus grupeton da
homoj, kiuj prenos la E-gazetaron kaj apartigus la plej gravajn novajxojn por
traduki ilin nacilingven. Poste tiuj homoj devas sendi kopiojn al E-grupoj tra
la lando. La E-grupoj havos la taskon multobligi la materialon kaj sendi al la
kulturaj instancoj en la urbo/regiono (bibliotekoj, universitatoj, lernejoj,
edukaj ministroj/ departementoj, kulturdomoj, urbestroj, k.a.). Cxu
granda laboro? Ne. Cxar temas ne pri preparo de gazeto kun diversaj artikoloj,
sed cxefe pri traduko de okazintajxoj, kiuj montras, ke la E-movado viglas cxie
en la mondo, kaj ke E-o estas vivanta lingvo. Gravas nur, ke ni zorgu pri
prezentado de la informoj, kiuj devas esti bone tajpitaj sen gramatikaj eraroj.
Ni povas peti al iu gramatikisto por korekti la tekstojn. Inter la e-istoj
trovigxas tiaj profesiuloj. Cxu ne? Cxe la mano de la e-istaro estas la
disvastigo de E-o kaj gxia enkonduko en cxiujn lernejojn kaj universitatojn tra
la mondo. Ni rompu la sxelon kaj eliru el gxi. Ni bezonas perdi la timon montri
al la homaro, kio estas E-o kaj diri, ke ni fiere estas e-istoj. Kion
pensas la e-istaro pri tio? Mi tre sxatus korespondi kun aliaj e-istoj, kiuj
samopinias kaj ankaux kun kontrauxuloj. Tial mi aldonas mian adreson en Brazilo,
kien mi devas reveni post mia longa vojagxo, kiu baldaux finigxos. Aristóphio
Andrade Alves Filho,
Conj. Benedito Bentes 1, Pedagogiaj
materialoj sercxataj Mireille
Grosjean, instruistino de la franca kaj germana lingvoj en Svislando petas la
helpon de la legantoj. Sxi profesie okupigxas pri klasointersxangxoj kaj tiel
sxi kunlaboras kun laborgrupo de la universitato de Neuchâtel/Neuenburg (CH)
nomita „L’éveil au langage” (vekigxo lingven). La anoj de tiu grupo
alvenis al la observo de tiu tikla momento, kiam la lernanto devas distancigxi
de sia denaska lingvo. La komitato esprimis sian deziron auxskulti sxian
prelegon pri E-o kaj pri diversaj spertoj faritaj per gxi. La decidopovaj
instancoj konsultas tiun grupon por organizi la instruadon de fremdaj lingvoj en
Svislando. Do, temas pri gravega afero. La prelego de Mirejo okazos dum la
vintro 96-97. Sxi petas la legantojn sendi al sxi raportojn, informojn, kiuj
enhavas la plej novajn rezultojn kaj spertojn. Sxi preferas raportojn de
neuxtralaj, neesperantistaj instancoj kaj ne sxatus ricevi longegajn librojn pri
la temo. Indiku la nombron de la pagxoj en via propono. Adreso: Mireille
Grosjean, pf9, CH-2416 Les Brenets, Svislando
|