|
GabrielLa
Ősz: La
centjara datreveno de la naskigxo de Freinet donas okazon pripensi, kion donis
al la homaro la Moderna Pedagogio kreita de li. Kion li faris? Li forjxetis la
katedron – la simbolon de la malegaleco – el la klascxambro, per tio li
iniciatis demokratan kunlaboron en la lernejo. Freinet organizis kooperativan
siste-mon por la infanoj kaj instruistoj. Li okupigxis pri la en-, kaj
eksterlandaj kontaktoj de la edukistoj. Dum
jaroj li prilaboris novajn, modernajn instrutehxnikojn, kaj kiam la malamikoj de
la reformoj ne akceptis la novajxojn, li acxetis terenon kun malnova domo kaj
kun la gelernantoj kaj iliaj gepatroj konstruis lernejon, kie li povis realigi
sian edukan koncepton. neniam
forgesis pri tio, ke la gelernantoj kaj iliaj familioj estas kunlaborantoj. Li
rekonis, ke la konoj nur tiam estas valoraj kaj stabilaj por la infanoj, se la
infanoj mem esploras ilin. Oni lasu la infanojn eksperimenti, sercxadi, por ke
ili povu ekzameni la objektojn plurflanke. La esploro cxiam donas gxojon, tio
estas rekompenco de la persista laboro. La lernejo devas esti laborejo, kie oni
libere faras sian elektitan aux devigan taskon. – La tasko povas esti deviga,
rilate al instrucelo, sed al la celo povas konduki diversaj vojoj. La vojoj,
vojetoj povas esti falsaj, oni povas elekti malbonan vojon, sed la instruisto
povas montri alian direkton al la cxagrenigxonta lernanto. Eble tiel oni perdas
tempon, valorajn horojn, ecx tagojn... Sed fine aperas la rezulto, la mem
akirita kono, kiun oni ne povas facile forgesi, kaj kiu instigas la gelernantojn
sercxi cxiam pli novajn celojn. Alia
grava afero, ke la Freinet-klasoj estas veraj societoj. La esploroj de la
unuopaj infanoj estas trezoro por la tuta kooperativa klaso. Oni povas studi
objekton tiel, ke la individuoj aux grupoj ekzamenas gxin el diversaj aspektoj
kaj poste ili resumas la rezultojn. Demokratismo de Freinet-klasoj aperas ne nur
en la komunaj laboro kaj respondeco. Tre gravas ankaux la reciproka respekto:
cxiu povas diri sian opinion kaj la aliaj auxskultas lin, cxiuj estas atentemaj,
se iu havas problemon. La
simpla presilo helpis al infanoj en amikeco de aliaj en-, kaj eksterlandaj
klasoj. Cxu naivaj idealistoj estas tiuj homoj, kiuj pensas eviti la militojn
per amikeco de diversnaciaj homoj? Cxu pli bone estas, se oni senespere rezignas
pri la ekkono de pensado de alilandaj homoj? Cxu estis hazarde, ke ankaux
Freinet proponis uzi E-on por internaciaj kontaktoj? La
metodo de Freinet ne estas senprecedenta, li studis la verkojn de progresaj
pedagogoj kaj uzis iliajn rezultojn. Lia merito estas tamen, ke li konstruis
kompleksan eduksistemon por eduki homon, modernan civitanon. Ne tio gravas, cxu
ni uzas manan aux komputilan presilojn por la kontaktoj; cxu ni havas
multekostajn ilojn por la esplorado aux ni mem devas fabriki ion. Gravas nur, ke
la infanoj deziru sercxadi, esplori, ke ili estu motivataj. La
lernejo de Freinet en Vence estas nun muzeo, gxi gardas memorajxojn pri la
pedagogia laboro de Freinet kaj lia edzino. Sed mem la pedagogio ne estas muzea
objekto, gxi disvastigxis en multaj landoj sen sxtata apogo, nur dank’ al la
vojsercxado de kolegoj. Post 30 jaroj de lia morto ni povas diri, ke multaj uzas
Freinet-tehxnikojn ecx se ne konsciante aux konfesante tion. Estas aliaj, kiuj
uzante kelkajn tehxnikojn jam nomas sin Freinet-pedagogoj. Sed la esenco estas
ne nur en la tehxnikoj, sed en la etoso, kiu donas eblecon por konstanta
esplorado, kreado, kunlaborado. En
la Freinet-movado E-o povas ludi gravan rolon, ja pere de gxi la kolegoj povas
kompreni unu la alian dum la kongresoj, renkontigxoj kaj gxi povas helpi la
laborkontakton inter diversnaciaj edukistoj. Franca sekcio de ILEI en la jaro
1982 eldonis libron de Freinet: „Diroj de Mateo”. Tiu verko montras la
bazajn pensojn de pedagogo laux kiu la homo estas parto de la naturo, kaj laux
kiu la amo kaj estimo estas la cxefaj iloj de la eduko. Kiu
deziras koni la metodon pli detale, turnu sin al la revuo ICEM Esperanto, kiu
aperas kvarfoje jare. Pere de gxi oni povas havi kontaktojn ankaux al la anaro
de la Freinet-movado. La revuo publikigas okazajxojn de la jubileo, estus bone,
se la festaj rememoroj enhavus rilatojn al Esperanto, konvene al la intenco de
Freinet. Adreso: ICEM Esperanto, FR-44330 Le PALLET, Francio.,
Gabriella
Ősz,
HU-1116 Budapest, Hengermalom u. 47, Hungario |