Germanaj universitatoj
Hejmen ] Supren ]

 

Paca lernejo
Lernu ludante 2.
Kion ni bezonas?
Germanaj universitatoj
ILEI en UK
IIK
Konferenco 2000
Interkulturo (Pampaloni)
Interkulturo (Petrovic)
El la landoj 00/3
Bona Amiko
Postparole 00/3

Detlev Blanke:

Esperanto en germanaj universitatoj

(Okaze de kelkaj lastatempaj spertoj el Humboldt-Universitato, Berlin)

 

Pro tio, cxar ekzemple en Hungario la spertoj pri la universitata instruado de interlingvistiko kaj Esperanto estas versxajne la plej ricxaj, legantoj informitaj pri la hungaraj spertoj eble ne trovos ion novan en la artikolo. Sub la impreso de aparte sukcesa prelegaro en Berlin, mi tamen klopodas skizi kelkajn principajn problemojn laux germanaj spertoj kaj poste venos al la vintra semestro 1999/2000 en Humboldt-Universitato.

 

 

1. Tipoj de universitataj arangxoj

 

Bedauxrinde nur malofte en la kadro de germanaj universitatoj aux aliaj altlernejoj oni trovas arangxojn pri Esperanto-rilataj temoj. Parolante pri universitatoj mi subkomprenas ankaux alitipajn altlernejojn, kie oni povas akiri universitatnivelajn diplomojn (Faka Universitato, Faka Altlernejo, Teknika Universitato ktp.)

 

En germanaj universitatoj oni cxefe povas distingi jenajn arangxojn lige al interlingvistiko kaj Esperanto (1):

a) lingvokursojn pri Esperanto

b) sciencajn seminariojn pri interlingvistiko kaj esperantologio

c) sciencajn prelegojn pri interlingvistiko kaj esperantologio.

 

Krome:

cx) Fojfoje studentoj rajtas prelegi en la kadro de lingvistikaj kursoj, aux interlingvisto estas invitita kaj donas gastprelegon en la kadro de lingvistika kurso (siatempe suficxe ofte en GDR).

 

Malsame al Hungario (Budapesxto, Szombathely) kaj Nederlando (Amsterdamo) en Germanio ne ekzistas establitaj fakoj "Esperanto" aux "interlingvistiko" en iuj universitataj strukturoj.

La komparoj de universitataj situacioj kaj rezultoj krome malfacilas, cxar tre malsamas la universitataj strukturoj, fako-disdividoj, akademiaj titoloj kaj postenoj.

Aparta memstara instituto pri interlingvistiko/ esperantologio, kie plenbugxete kaj plentempe laboras katedra profesoro, havas asistantojn, prelegas kaj esploras ktp., kiel kutime cxe establitaj fakoj, gxis nun nenie ekzistas en la mondo.

La universitataj arangxoj plej ofte okazas dum du semajnhoroj (do dufoje 45 minutoj). Se ili regule okazos laux la tuta semestro, oni havos 13 – 16 semajnojn, depende de la longeco de la semestroj kaj eventualaj festotagoj kaj aliaj "tempo-perdoj". Mi havas la impreson, ke la vintro-semestraj prelegoj estas pli forte frekventataj ol la somero-semestraj. Malfacilas prijugxi, kiu arangxo-tipo estas la plej konvena. Dependas de la vidpunktoj kaj celoj.

 

En la lingvo-kursoj oni konatigxas pli profunde kun Esperanto, sed apenaux ion auxdos pri sciencaj aspektoj.

En la seminarioj kaj prelegoj temas cxefe pri sciencaj aspektoj, kio ne ekskludas etan enkondukon en la strukturon de Esperanto, almenaux tiom, ke la studentoj povus ekhavi intereson okupigxi pli profunde pri la lingvo aux ne. Oni tamen ne instruas la lingvon. Kadre de la seminarioj eblas pli forte aktivigi la studentojn, kiuj eble prelegetos, diskutos aux ellaboros hejmstudajxetojn. La prelegoj ebligas pli sisteman kaj pli ricxan materialprezenton, sed la studentoj gxenerale estas relative pasivaj auxskultantoj. Prelegojn kaj seminariojn oni kvitancas en la studentaj libretoj kaj/aux disdonas atestilojn kun diversaj valoroj k.s.

 

Lingvokursoj (a) kelkfoje okazas. Ilin arangxas membroj de universitatoj, foje ankaux studentoj kun la subteno/permeso de iu profesoro. Kvankam mi klopodas sekvi la universitatan pejzagxon en Germanio [rilate al a) – c)] laux mia superrigardo jare (aux dum unu semestro) okazas ne pli ol 2-3 kursoj, foje eble neniuj. Tio estas bedauxrinda, des pli, cxar ja ekzistas kelkaj tre spertaj esperantistoj, kiuj studas filologiojn aux/kaj fremdajn lingvojn, havas kaj foje ecx konservas iujn ligojn al universitatoj.

Sciencaj seminarioj (b) fojfoje okazis en la universitatoj de Frankfurt/Main (d-rino Alicja Sakaguchi), Leipzig (d-rino Sabine Fiedler) kaj Paderborn (tie enkadrigita en pedagogiajn-kibernetikajn programojn: d-rino Vera Barandovská-Frank).

Sciencaj prelegaroj (c) okazadas pli malpli regule en la universitatoj de Hamburg (d-ro Werner Bormann), Rostock (d-rino habil. Cornelia Mannewitz) kaj Berlin (Humboldt-Universitato: Dr. sc. Detlev Blanke). Sciencajn prelegojn rajtas prezenti nur habilitigxintaj sciencistoj (2) aux nomumitaj "instru-komisiitoj".

Post la habilitigxoj de d-rinoj Sabine Fiedler (Leipzig) kaj Alicja Sakaguchi (Poznan/Pollando) ankaux ili rajtos prelegi (tion jam faris d-rino habil. Sabine Fiedler dum la vintra semestro 1999/2000 en Leipzig).

Foje eblas ligi al sciencaj prelegoj iujn aldonajn kursojn, ekzemple, semajnfinajn intensivajn kursojn en aux ekster la ejoj de la universitato.

 

 

2. Celoj kaj eblecoj de la universitataj arangxoj

 

La cxefa celo de la universitataj arangxoj, almenaux laux la germanaj spertoj, ne estas la bakado de novaj esperantistoj per altruda varbado. Se oni provus fari tion, la rezulto ne nur estus negativa cxe la studentoj mem, sed la prestigxo de la arangxoj en la kadro de la universitatoj falus kaj ekestus la "sxanco", ke la universitato ne plu permesus tiajn arangxojn. La cxefa valoro estas, ke studentoj kontaktigxas kun problemaro, antauxe ofte komplete aux grandparte nekonata por ili. Ili krome konatigxas kun gxeneralaj lingvistikaj problemoj el iom nekutima vido-direkto, tra la prismo de interlingvistikaj ideoj. Eble nur malmultaj studentoj vere interesigxos pri Esperanto. Ne gravas. Ili auxdos ion seriozan (espereble !) pri problemaro, ofte prezentita ecx inter lingvistoj ne nepre serioze. Cxar multaj studentoj estos la intelektaj aktivuloj de la estonteco, ilia baza scio pri la interlingvistika problemaro gxenerale, kaj pri Esperanto aparte, povas havi pozitivajn sekvojn (ekz. En eldonejoj, redakcioj de gazetoj, ecx en la universitatoj mem ktp.). Mi tion jam spertis suficxe ofte.

Do, oni ne jugxu la universitatajn aktivecojn ethorizonte laux la kvanto de novaj adeptoj por Esperanto.

Nur malofte studentoj aux diplomitoj uzas la eblecojn verki disertajxojn pri rilataj temoj kaj akiri akademiajn titolojn. Ankaux en Germanio principe eblas verki diplomigajn, magistrigajn, doktorigajn kaj ecx habilitigajn disertaciojn pri interlingvistikaj aux/kaj esperantologiaj temoj. Tio kompreneble tre dependas de la kandidato mem, de la scienca medio kaj de tio, cxu oni trovos aprobon cxe kelkaj profesoroj en difinitaj universitatoj.

 

 

3. Lastatempa germana rikolto

 

Seminarioj aux prelegoj dum la vintra semestro 1999/2000 laux mia superrigardo okazis en jenaj universitatoj :

a) Berlin (Humboldt-Universitato, prelegaro: Detlev Blanke)

b) Hamburg (prelegaro: Werner Bormann [3]),

c) Leipzig (prelegaro: Sabine Fiedler [4)),

cx) Paderborn (seminarioj: Vera Barandovská-Frank [5}).

 

Tio ne estas granda rikolto. Pri lingvo-kursoj sxajne nenio okazis. Almenaux mi nenion eksciis cxi-rilate. Laux miaj gxisnunaj spertoj la kvanto de la studentoj tre varias. Foje estas 40, foje 20, sed plej ofte inter 10 – 15. £ajne similajn spertojn havas ankaux la aliaj koleg(in)oj. Sed mi jam prelegis ecx antaux nur du (tre talentaj kaj interesitaj) studentoj. Multas inter la studentoj eksterlandanoj, foje el cxiuj kontinentoj.

 

 

4. En Humboldt-Universitato: Surprizo dum la vintra semestro 1999/2000

 

4.1 La studentoj

Mia lasta prelegaro en Humboldt-Universitato de Berlin estis aparte sukcesa. Dum la semestro mi havis 16 semajnhorojn (po 90 minutoj). Dum la unuaj prelegoj (1 – 4.) venis inter 75 kaj 60 studentoj. Mi estis tute konfuzita pro la grandega neniam antauxe spertita intereso kaj demandis, cxu ili eventuale eraris en la prelegejo. Ne, ili volis ion scii pri Esperanto... Kompreneble la kvanto reduktigxis iom post iom kaj la kurso stabiligxis tiel, ke gxis la fino mi havis cx. 35- 40 diversajn studentojn. Sed entute per la unuopaj prelegoj mi supozeble atingis pli ol 100 studentojn, almenaux peris por ili bazajn sciojn.

Konscia, ke ne cxiuj restos gxis la 16-a semajno, per la unuaj 3 prelegoj mi donis tri malsamkarakterajn enkondukojn en la kadran temon, tiel, ke cxiuj, kiuj venis nur al tiuj prelegoj, havu suficxe da informoj pri interlingvistiko gxenerale kaj pri Esperanto aparte.

 

4.2 Kial la intereso?

Mi ne komplete sukcesis ekscii la kialojn de la subita intereso. Laux miaj singardaj enketoj la intereso vekigxis i.a. pro

a) informoj en la gazetaro (lige al la 84-a UK en Berlin),

b) la vorto Esperanto ligita al la muzikgrupo "Amikeco", kiu suficxe furoris en Germanio, i.a eldonis kompaktdiskon kun la nomo "Esperanto"

c) la pli forta interesigxo pri la lingva demando ene de Euxropa Unio, relative forte stimulita per la diskutoj lige al la sinteno de la finna prezidento pri la allaso (ne/allaso) de la germana lingvo en la EU-rilataj arangxoj en Finnlando (la gazetaro raportis kaj lige al tio ja menciis fojfoje Esperanton).

cx) Ankaux gravis, ke la "Instituto pri germana lingvo kaj lingvistiko" de Humboldt-Universitato (kie multaj eksterlandaj studentoj studas krom iujn aliajn lingvojn ankaux la germanan, krome gxeneralan kaj germanan lingvistikon) donis bonan statuson al la certe iom ekzotika prelego (gxi estis libere elektebla elemento de baza instruado pri lingvistiko). La aparta libreto kun la studo-ofertoj de la instituto enhavis trionpagxan prezenton de mia prelegaro. Krome la prelegaro estis indikita en la kompleta prelego-libro de la universitato (dufoje, cxar ankaux sub "Studium generale").

Studentoj foje venis ankaux el aliaj universitatoj de Berlin (Libera Universitato, Teknika Universitato). Cxi-foje partoprenis ecx rusa germanisto, kiu havis laborstipendion de Deutscher Bundestag. Iuj venis laux EU-programoj (ekz. Sokrates).

Inter la studentoj trovigxis iuj el almenaux la jenaj landoj: Auxstrio, Cxe§io, Cxinio, Francio, Georgio, Islando, Kanado, Kroatio, Pollando, Rumanio, Rusio kaj, kompreneble, Germanio. Cxar mi nur hazarde eksciis pri la landoj kaj ne sisteme enketis (sekvan fojon mi faros) la listo certe ne estas kompleta.

Kelkaj studentoj uzis la oferton de la diplomita matematikisto Ferdinand Louis von Wunsch-Rolshofen kaj partoprenis semajnfinan intensivan kurson; bedauxrinde ne venis cxiuj el la unue anoncigxintaj 25 studentoj.

Mi rimarkis kun kontento, ke cxiuj studentoj estis tre interesitaj, min foje interrompis per demandoj (tion mi cxiam permesas), venis post la prelego kun demandoj kaj materialpetoj. La cxinino tralaboris du jxus aperintajn cxinlingvajn librojn (traduko de "Historio de la Mondolingvo" de Drezen kaj libro pri la historio de la cxina Esperanto-movado). Cxiuj studentoj ricevis diversajn materialojn, (i.a. bibliografion, skemojn, tekstojn ktp.). La turka studento interesigxis pri Solresol, cxar li volas farigxi filmregxisoro kaj eluzi la ideon de la muzika lingvo. Auxstra studento bezonis kvalifikan noton kaj pro tio verkis tre bonan eseon pri la motivo de la persekutoj de Esperanto sub la naziismo.

Cxar mi kutimas prelegi preskaux sen manuskripto mi prezentas abundon da aparte preparitaj folioj (por projekciilo), kiuj sumigxis por la tuta prelegaro je cx. 700 folioj.

 

4.3 Pri la enhavo de la prelegaro

La kadra temo de la prelegaro estis "Esperanto: Kiel el projekto farigxis vivanta lingvo".

Jen la temoj de la unuopaj semajnaj prelegoj:

1. Unua renkontigxo: malfermo de la prelegaro, prezento de la cxefa enhavo

2. Enkonduko en la prelegaron (resuma anticipo de 2. - 15.)

3. Pri la fenomeno "planlingvo": Aspektoj de lingvoplanado kaj lingvopolitiko

4. Survoje al universala lingvo: Projektoj kaj tipologio

5. De projekto al lingvo: Etapoj de enkondukigxo de planlingva projekto en la praktikon

6. Pri planlingva praktiko: Prezento de vidbenda kaj sonbenda materialoj

7. Ekesto de Esperanto: Motivoj kaj strukturprincipoj

8. Lingvistika karakterizo de Esperanto I. (morfemaro, morfologio, gramatiko)

9. Lingvistika karakterizo de Esperanto II. (vortfarado, karakterizo de la leksiko, evoluo-problemoj)

10. Simpla teksto: Traduko kaj lingvistika komento

11. Esperanto en la internacia praktiko: Superrigardo pri komunikaj sferoj

12. Esperanto kiel faklingvo

13. Esperanto kiel lingvo de literaturo

14. La lingvo-komunumo de Esperanto: Historio

15. La lingvo-komunumo de Esperanto: Aktuala strukturo kaj evoluproblemoj

16. Teoriaj kaj sciencorganizaj problemoj: Pri Esperantologio

 

Kvankam en la pasinteco mi prezentis prelegojn dum entute almenaux 20 semestroj, la menciita prelegaro versxajne estis mia gxis nun plej sukcesa kaj stimula. Mi forte esperas, ke estonte pli da kolegoj uzos siajn eblecojn kaj ofertos diverstipajn arangxojn en la universitata medio, cxar tie trovigxas perspektivo-havaj sxancoj, versxajne ne suficxe aprezataj. Mi pretas pri spertintersxangxo.

 

Notoj:

(1) Pri la temo kp. ankaux la cxapitron "Akademia instituciigxo" en mia eseo "Esperanto kaj lingvistiko - sciencpolitikaj aspektoj", en: Esperanto-Dokumente 2, Osnabrück: Deutsches Esperanto-Institut, 1995, p. 11 - 12.

(2) Post la habilitigxo (1985, Dr. sc. = Dr. habil.) en la jaro 1988 en GDR mi estis nomumita "Honoraria docento pri interlingvistiko" kaj ricevis la universitatan instrurajton "Facultas docendi" (resp. nun: "Venia legendi"). Laux la kontrakto pri la germana unuigxo akiritaj titoloj estas transpreneblaj. Post la unuigxo la universitato konfirmis kaj akceptis mian GDR-tipan habilitigxon (1995). Do, mi dauxre rajtas prelegi en Humboldt-Universitato kaj tion faras ekde 1988, kun kelkaj interrompoj. Cetere, mi sporade prelegis en la universitato jam post 1977.

(3) Versxajne la universitato de Hamburg havas la plej longan tradicion rilate al la temo. D-ro Werner Bormann estas "Instrukomisiito pri interlingvistiko", en la kadro de la Instituto pri fonetiko, gxenerala lingvoscienco kaj hindogermanistiko.

(4) En la kadro de la Instituto pri angla filologio.

(5) En la kadro de la Instituto pri kibernetiko.

 

Detlev Blanke, Otto-Nagel-Str. 110, DE-12683 Berlin

Tel.: +49-30-5412633, Fakso: +49-30-5456742. E-posxto: blanke.gil@snafu.de