Hans ten Hagen
Hejmen ] Supren ]

 

Interkultura edukado
Psikologio
El landoj kaj sekcioj
Hans ten Hagen
Recenzo

Memore pri Hans ten Hagen (1932-2003)

La 14-an de marto forpasis, 71-jara, nia fervora kolego, cxiam helpema per informoj, konsiloj kaj plenumado de esencaj taskoj. Lia pozitiva sinteno en studado, laborado kaj intersxangxo de ideoj, aldone al modesteco, vekis gxeneralan simpation.

Ekkoninte kelkajn frazojn en E-o de la gepatroj jam en 1938, post la milito (1948) li aligxis al JuKo, la junulara komunumo de laboristaj esperantistoj; farigxis gxia sekretario kaj partoprenis la SAT-kongreson en Amsterdamo. Samjare li akiris sian unuan diplomon (A).

Dum trijara civilservo – cxar li rifuzis soldatservi! – li plustudis (1952 -), gxis li fondis familion kaj devis sin limigi al korespondado. Kvazaux kompense lian revenon en 1982 markis serio da seriozaj funkcioj.

Kvindekjara li aligxis al Nederlanda Esperanto-Asocio kaj gxia sekcio en Alkmaro, kiu en 1985 lin elektis kiel sekretarion kaj dek jarojn poste ankaux kiel kasiston. "La Fromagxoklosxo", aludanta la faman fromagx-bazaron, sub lia redaktado servis pli ol la lokan klubon. Por la kluba ĥoro "Malvo", en kiu li kaj lia edzino Els kunkantis, li tradukis nederlandajn kantojn. Kun Els li aktivis ankaux en la organiza teamo por la kulturaj Faulhaber-semajnfinoj. Kiam NEA kaj la laborista, tiam progresema, FLE kunfandigxis en "Esperanto Nederland" (1984), jam la postan jaron Hans akceptis ankaux gxian kasistecon, krome administrante la membraron kaj agante en la "Komisiono pri instruado". Ĉe UEA, kies Jarlibroj lin mencias kiel Delegiton por Heerhugowaard ekde 1986, li reprezentis la landan asocion ekde 1996 (Komitatano A). Plue li membris en gxia Komisiono pri Financoj.

Ekde la Jubilea Jaro (1987) Hans mem instruis, konsekvence aligxis al NGGE (la landa sekcio de ILEI), kiu volonte uzis liajn kapablojn de kasisto (1991-2002), sekretario kaj redaktoro de NGGE SCIIGAS (de 1993). Por blinda kunestraranino li proprainiciate prizorgis la surkasedigon de la dokumentoj.

Dauxre li subtenis siajn kapablojn per praktikado: cxe la Haga IEI (Internacia Esperanto-Instituto) li akiris sinsekve cxiujn Cseh-diplomojn A, B kaj C (1994-1996). Regule li partoprenis UK-ojn (ekde 1985) kaj de 1995 ankaux la konferencojn de ILEI. En 1996 li transprenis la rolon de la forpasinta Oene Hoekstra en la Komisiono pri la Statuto; precipe en la konferenco de Montpellier li adaptis la Internan regularon laux la Statuto (1998), sed ankaux en 2002 li preparis modifon por ebligi pli facilan estrar-elektan ritmon. Samkiel cxe li kunligigxis la landa kaj la internacia agado, tiel en la loka nivelo li forte apogis la gxemelurbajn kontaktojn kun la germana Darmstadt, franca Troyes kaj precipe la hungara Tata. Plej fama igxis la Turisma Semajno en Alkmaro post la 73-a UK en 1988, kiam Hans insistis pri cxiutagfina taksado, kio evoluis bone kaj kio malbone, senindulge al si kaj siaj, same lacigxintaj kunagantoj. Necesis ja plejeble perfekta organizado. Ecx multajn jarojn post la evento partoprenintoj elmontris sian grandan aprezon.

En NGGE restas dankaj memoroj pri Hans ten Hagen, kiu ecx siajn lastajn hejmajn tagojn dedicxis al la financa raporto, kiun li promesis – se eble – pretigi.

Rob Moerbeek