ICxLM
Hejmen ] Supren ]

 

Scienca kunteksto
ICxLM
Pli viva ILEI
Interkulturo 2
IK-Trejnseminario
Varbilo
El la landoj
Recenzo

D-ro Ronald J. Glossop:  

La historio de Infanoj Cxirkaux la Mondo

(Prelego en la 36-a ILEI-konferenco, Örestrand, Svedio, 5 auxgusto 2003)

  La historio de la organizajxo "Infanoj Cxirkaux la Mondo" plejparte estas la historio de la laboro de Charlotte Kohrs, kiu logxis en San-Diego, Kalifornio, Usono dum la lasta parto de sia vivo. Charlotte estis instruisto de infanoj, aparte de tiuj kiuj havis problemojn rilate al legado. Dum sia laboro sxi ofte uzis pup-teatrajxojn kaj ecx kreis specialan bild-vortan lingvon por helpi ilin lerni legi. Post la morto de sia edzo en 1982, Charlotte, tiam 72-jaragxa, interesigxis pri E-o. Pensu pri tio: sxi eklernis E-on kiam sxi jam havis 72 jarojn! Efektive, sxia revo instrui E-on al infanoj cxirkaux la mondo donis al sxi novan vivon dum dudek jaroj. Charlotte, Honora Membro de ILEI, mortis je la 31-a de julio 2002 en sia domo.

Charlotte Kohrs studis por lerni E-on dum kelkaj jaroj kun la E-klubo de San-Diego, Kalifornio. En 1985-1986 sxi kunlaboris kun Dorothy Kruger por eldoni lernolibreton por komencantoj kun la titolo "Dek Fabeloj: Lernolibro por Grupa Legado aux Hejma Studado." Kvankam tiuj fabeloj estas cxefe por infanoj, tiu libro efektive estas por cxiuj komencantoj. Oni reeldonis gxin en 1996, kaj angla-parolantaj komencantoj ankoraux uzas gxin.  

En Majo 1987 Charlotte kaj kelkaj amikinoj en Kalifornio fondis la organizajxon "Infanoj Cxirkaux la Mondo" por pligrandigi la grupon de tiuj kiuj antauxenigas la lingvon E-on. Ili decidis ke cxi tiu organizajxo havos tri pli specifan celojn: (1) enkonduki E-on al infanoj en Usono kaj aliaj landoj, (2) igxi ponto inter infanoj kiuj lernas E-on en diversaj landoj, kaj (3) krei kaj distribui senpage aux malmultekoste materialojn al instruistoj de E-o kaj samtempe instigi la intersxangxon de bildkartoj kaj similaj materialoj inter lernantoj en diversaj landoj. Dum la jaroj Charlotte ricevis helpon de James Faughnan, David Jordan, Janice kaj John Atkinson, Kent Jones, Kim Keeble, kaj aliuloj kiuj donacis monon.

En 1987 Charlotte ankaux eldonis sian unuan lernolibron por infanoj, "Let's Talk Around the World [Ni Parolu Cxirkaux la Mondo]." Gxi havas ok lecionojn kun dialogoj en E-o kaj tradukoj en la anglan por ne-esperantistaj instruistoj en elementaj lernejoj. Tiun saman jaron sxi ankaux komencis novan projekton, "La Revuo de Infanoj Cxirkaux la Mondo," kiu havas ne nur dialogojn (en E-o kaj la angla) sed ankaux bildojn, notojn, kaj enigmojn desegnitajn de infanoj mem en diversaj urboj kaj landoj tra la mondo. sxi distribuis tiun revuon al instruistoj de E-o en multaj lokoj, kaj sxi eldonis materialojn, cxefe desegnajxojn, kiujn ili sendis al sxi. La lasta numero de la revuo aperis en 1991 cxar sxi ne havis suficxe da tempo por eldoni kaj distribui gxin, kaj sxi opiniis ke aliaj taskoj estas pli gravaj.

La plej aktivaj jaroj por Charlotte estis 1987-1996. Dum tiu periodo sxi laboris kun instruistoj en elementaj lernejoj en San-Diego. Kutime tiuj klasoj studis E-on dum unu horo semajne. Charlotte produktis tri vidbendojn en kiuj la lernantoj mem instruis E-on al aliaj infanoj, la lastan en 1991. sxi komponis ankaux tre belajn kaj utilajn instru-kantojn, kaj poste sxi eldonis libreton kaj sonbendon de ili kun la titolo "Kantu Esperante kun Janico kaj Johano: 12 Konversaciaj Kantoj por Komencantoj." Stipendio de la Eduka Fondajxo "Carson" en Kalgari, Kanado tre helpis ne nur produkti la sonbendojn sed ankaux sendi ilin al pli ol 375 klasoj tra la mondo. Charlotte eldonis ankaux du "bildlibretojn" kiuj entenis kelkajn grandajn desegnajxojn de infanoj: (1) "Bonvenon, Amiko, Cxu Vi Parolas Esperanton?" kaj (2) "Bonvenon kaj Saluton! Parolu Esperanton Kun Ni." En 1991 sxi eldonis ankaux "Ni Esploru la Mondon!", novan specon de libreto por infanoj en kiu lernantoj kaj instruistoj en diversaj landoj desegnis bildojn kaj verkis pagxojn kun demandoj kaj respondoj pri siaj propraj landoj.

Charlotte dauxre verkis ankaux siajn proprajn lernolibretojn. La unua versio de "La Bela Planedo" aperis en 1992 kaj la dua reviziita versio poste en la sama jaro. Cxi tiu bonega libro kun desegnajxoj de infanoj ne nur instruas la lernantojn pri geografio kaj naturo sed ankaux instigas bonan sintenon al la mondo kaj la prizorgado de gxi. En 1993 sxi eldonis pli tipan lernolibron "Dek Demandoj: Lernolibro por infanoj 7 gxis 14-jaraj." Cxiu leciono estas kombino de demandoj kaj respondoj, kaj en la tuta libro oni lernas la diversajn demandvortojn de E-o. Cxi tiu lernolibro estas por angle-parolantaj instruistoj kaj lernantoj.

En 1994 Charlotte decidis, ke la infanoj bezonas ecx pli simplajn legajxojn. Tial sxi verkis libreton "ABC en Esperanto" en kiu estas unu aux du vortoj por cxiu litero de la alfabeto. Gxi enhavis kolorigendajn desegnajxojn faritajn de James Faughnan, kiu multe helpis Charlotte dum sxiaj lastaj jaroj. Tre lerte sxi uzas tiun libreton por instrui ne nur pri la alfabeto sed samtempe pri diversaj gramatikaj punktoj. La lasta libreto kiun Charlotte verkis por infanoj estas 'Flugu kun Petro," kiu aperis en 1995. La temo estas ke Petro povas flugi tra la tuta mondo en sia magia vagono, Esperanto. Kiel kutime en gxi estas multaj desegnajxoj faritaj de James Faughnan. Charlotte produktis ankaux sonbendon por cxi tiu libro. Gxi estas por angla-parolantaj instruistoj kaj instruantoj de junaj infanoj.

Charlotte kreis tri diversajn projektojn por infanoj, kiuj lernas E-on. La unua estis "Mondo Rondo," kiu komencigxis en 1991. Grupoj, kutime klasoj, kiuj volis intersxangxi bildkartojn, kontaktis Charlotte, kaj sxi poste sendis al ili liston de la nomoj kaj adresoj de la gvidantoj de la aliaj grupoj, kiuj indikis intereson en la projekto. La dua projekto, kiu komencigxis en 1994, estis "La Monda Stelaro," projekto por individuaj infanoj. Por farigxi "Stelo" lernanto devas lerni 200 vortojn kaj lerni demandi dek bazajn demandojn. Krome tiu lernanto promesis korespondi Esperante kaj ankaux instrui E-on al alia persono dum almenaux 15 minutoj semajne. Cxiu stelo ricevis atestilon de Charlotte. La tria projekto, kiu komencigxis en 1996, estis "Ago-Tago por Infanoj." Dum la dua aux tria semajno de la monato februaro por festi la "Semajnon de Internacia Amikeco" cxiu lernanto devus kanti (kun aliuloj se eblas) la kanton "Sur la Tero," kiu uzas la francan melodion "Frato Jako." Charlotte mem auxtoris tiun kanton aparte por "Infanoj Cxirkaux la Mondo".

En la jaro 1999 Charlotte opiniis, ke sxi ne plu povis estri "Infanoj Cxirkaux la Mondo." sxi tre volis fari tiun taskon, sed sxia sano ne plu permisis tiom da laboro. Sekve sxi petis Darlene Evans estri la organizajxon. Darlene, kiu logxas en Indianola, Iowa en la mezparto de Usono, akceptis la taskon, sed bedauxrinde sxi tre baldaux devis rezigni pro neanticipitaj gravaj sanproblemoj. En la jaro 2001 mi akceptis la taskon esti la nova Direktoro de "Infanoj Cxirkaux la Mondo." Mi ne povos krei libretojn kaj kantojn kaj revuetojn por infanoj kiel faris Charlotte. Mi opinias, ke mia cxefa tasko estas informi cxiujn pri la bonaj materialoj kiujn Charlotte kreis kaj dauxrigi la projektojn, kiujn sxi komencis. Nun oni devas uzi la reton por fari tion, sed oni ankoraux devos uzi ordinaran posxton por kelkaj instruistoj, kiuj ne havas sxancon uzi komputilon. Mi ricevis bonan helpon de Bill Mania en Cxikago, kiu kreis retejon por ICxLM. Per la bona laboro de Katalin Kováts en Nederlando oni povas informigxi pri la diversaj materialoj kreitaj de Charlotte cxe la KATALOGO de la retejo <edukado.net>. Kompreneble mi devos produkti novajn ekzemplerojn de la libroj kaj sonbendoj kiam ni eluzas tiujn, kiujn mi nun havas. Samtempe Charlotte rajtigis la organizajxon "Infanoj Cxirkaux la Mondo" kaj min meti cxiujn siajn verkojn en retejojn, por ke ili estu haveblaj senpage al instruistoj kaj lernantoj cxie en la mondo. Fari tion kaj krome provizi materialon al la revuo Juna amiko rilate al "Infanoj Cxirkaux la Mondo" estos miaj cxefaj taskoj dum la venontaj jaroj.

Mi finu per mallonga poemo, kiun mi iam verkis pri Charlotte kaj sxia revo.

        Iun tagon, aux eble iun nokton

        (Kiu scias precize kiam?)

        La lauxtaj, militantaj vocxoj de la gravaj grandaj homoj

        De la gravaj grandaj landoj

        Pauxzos dum momento de sia konfuzanta bruo.

        La Tero silentigxos,

        Kaj tra la tuta mondo oni povos ekauxdi

        La malgrandajn, mildajn vocxojn de la infanoj cxie

        Kiel ili kantas kune per unu lingvo:

        "Sur la Tero, bela Tero, Logxas ni, kantas ni,

        Kune sur la Tero, Monda familio, Famili', famili'."