Ideoj pri E-vortordo
Hejmen ] Supren ]

 

Pri la uzo de cxi
Kiel (pli)subtiligi E-on
Vortakcento
Akvon puran
Estas esprimoj
Vortorda hxaoso
Komentigo en E-o
Ideoj pri E-vortordo
Kiel solvi la problemojn

Ideoj pri la E-a vortordo

Fundamentaj nocioj

La vortordaj demandoj de E konsistigas la plej gravan objekton de mia
okupigxo je cxi ties lingvaj aspektoj, kaj tio estas cxi tiu temo, kiu
origine direktis mian atenton entute al la E-a gramatiko. Ne hazarde: la
plej multaj problemoj (kontrauxdiroj, superitaj nocioj, evoluigendajxoj)
trovigxas gxuste tie.

La demandojn de nia temo, eble ecx niatempe plej detale prezentas
PAG, mi do aludos la plej ofte al gxi. La verkinto de la koncernita
cxapitro en PAG estis la hungara K. Kalocsay, kio (almenaw hungarojn)
rajtigus al pli granda esperemo ol kian li fakte kontentigis per cxi tiu
verko. Mi cxi tion diras surbaze de la konsidero ke lia gepatra lingvo, la
madjara ("hungara") estas eble la sola lingvo en Europo (se ne en la
mondo), kies vortordo kasxas en si tiajn perlojn, kiuj transprenite,
povus plibonigi la E-an vortordon, sed li sxajnas neema malsxpari ecx
unu vorton tie por cxi tio (kvankam aliloke PAG ricxas je sugestoj pri
bonaj solvmanieroj). Mi ne scias, cxu cxi tion klarigas lia neemo au
simple lia nekonscio pri cxi tiu speciala trajto de lia gepatra lingvo,
cxiukaze kaj miaj okupigxo kaj la solvo de la vortordaj problemoj
originas el la komparo de mia gepatra lingvo kun E-o law cxi tiu
vidpunkto.

En sia difino de "norma vortordo" Kalocsay ne mencias, ke la gxenerala
vicordo de frazelementoj law cxi tiu regulo validas sole pri la t.n.
neutralaj prop-oj (frazoj), kaj ecx tie ne absolute. Jen kelkaj egzemploj
pri la menciita neutrala frazo: "La cxielo plenigxis je malhelaj nuboj
hieraw, kaj baldaw ekhajlis." aux: "Jozefo enpasxis la domon kaj salutis
sian patrinon antaux hieraux.". Ili estas frazoj neuxtralaj, cxar en ili
frazelemento kun frazakcento ne trovigxas. Eventuala sxangxo de la
vortordo cxi-kaze estus ebla, ecx konsilinda, sekve de kio la supraj
frazoj aspektus jene: "Hieraw la cxielo plenigxis je malhelaj nuboj, kaj
baldaux ekhajlis.", resp. "Antaux hieraux Jozefo enpasxis la domon
kaj ...". Kiel tio videblas, la frazoj restis ankaw post la sxangxigxo
neutralaj.

Tio estas ne mirinda ke la leganto apenaux povis auxdi pri tiaj terminoj,
kiel "neutrala frazo" k.s.: E-o esence originis el hindo-europaj lingvoj, en
kiuj la vortordo pleje (se ne absolute) estas rigida, kaj kiel en la
gvidantaro de UEA, samtiel ankaux en AdE plimultas e-istoj kun gepatraj
lingvoj apartenantaj al cxi tiu lingvofamilio. Mi ne miras (maksimume nur
indignigxas) ankaux pri tio, ke pro cxi tio preskaux cxiuj miaj gxis nun
lancxitaj modifproponoj renkontis cxe cxiu kompetenta e-ista instanco
(pleje orgojlan) rifuzon.

Cxar la parolo estas do pri aferoj ne tre familiaraj al miaj legantoj, mi
prezentas egzemplojn ankaux pri la alia tipo de prop-oj, frazoj.
Transformite en cxi tiun tipon de frazo, la supraj frazoj aspektus
jene: "Hieraux la cxielo plenigxis je malhelaj nuboj, sed el ili farigxis ne
pluvo, sed hajlo." resp. "Jozefo enpasxis la domon, kaj tie salutis ne
sian patron, sed patrinon." (kvankam imageblas solvoj ankaux aliaj).

En la menciita PAG-cxapitro Kalocsay, cetere, parolis pri tiaj nocioj,
kiel "ordinara vortordo" kaj "ligita vortordo". Mi limigas miajn rimarkojn
pri cxi tiuj je tio, ke la du aferoj eble estus kuntireblaj en unu, kaj ke la
nomo "ligita vortordo", laux mi, estas malgxusta, cxar ligitaj povas esti
au vortospecoj au frazelementoj, sed neniam vortordoj.

Por ebligi la komprenon de miaj sekvaj direndajxoj (suspektante la
gxeneralan nekonatecon de la afero), jen kelkaj pluaj bazaj sciendajxoj
pri la temo "reliefigo de fazelementoj". Unue oni devas scii ke la
demandoj de reliefado de frazelementoj apartenas al alia kategorio de
prilingva traktado ol ecx egz. tiuj de "ordinara/ligita" vortordo. Dum
kaze de cxi tiuj lastaj oni egzamenas la demandojn de ligiteco de
frazelementoj inter si resp. de gramatikaj vortoj kun vortoj
negramatikaj, kaze de la unua - tiujn de frazelementoj laux la vidpunkto
komunikada. La unua traktado estas ekskluzive gramatika, la alia
necesigas nur kiel bazojn la gramatikajxojn.

Tio estas legxo universala de la homa komunikado (per lingvoj), ke la
plej malgranda unuo de la komunikado estas la propozicioj ("prop"-oj)
kaj ke cxiu prop-o enhavas ne pli ol nur po unu novan informon. La
nomo de la frazelemento prezentanta cxi tiun informon
estas "frazkomento" (au simple "komento"). Niaj prop-oj tamen
enhavas tre malofte sole la komenton, cxar niaj mesagxoj, informoj cxi
tiel estus tre malprecizaj, facile miskompreneblaj. Necesas do ankaux
ceteraj frazelementoj tie por precizigi la informon, por ligi la novan prop-
on al la antauxaj. (La frazoj rigardeblas nur kiel kompleksaj prop-oj,
enhavantaj 2 - vd. la suprajn neutralajn frazojn - au ecx pli da prop-oj,
cxiuj kun propra komento, sed ofte kun komuna elemento de alia tipo.)
La nomo de cxi tiuj ligaj, precizigaj frazelementoj estas "fraztopiko" (au
simple "topiko"), kiu estas nomo kolektiva, signanta cxiujn ceterajn
frazelementojn en prop-oj krom la komento.

La rudimentecon de la stato de la E-a vortordo pruvas ankaux la fakto,
ke ne nur cxi tiuj fundamentaj nocioj estas nekonataj, sed ankaux oni
ne klopodas konatigi ilin.

En la sekvaj mi deziras trakti la unuopajn vortordajn problemojn
konkretajn de E, ankaux lancxante solvojn por ili.

Johano Petik