IIK
Hejmen ] Supren ]

 

Paca lernejo
Lernu ludante 2.
Kion ni bezonas?
Germanaj universitatoj
ILEI en UK
IIK
Konferenco 2000
Interkulturo (Pampaloni)
Interkulturo (Petrovic)
El la landoj 00/3
Bona Amiko
Postparole 00/3

Infana Kongreseto subtenita de ILEI

Ja ekzistis programo por la cxi-jara Infana Kongreseto, felicxe la gvidantoj pretis devii de gxi, kiam indis. Ekzemple, tuj post alveno en la varma Hadassim, anstataux kutimaj sxablonaj sinprezentoj, eblon tuj plongxi en nagxejon oni kun danko akceptis. Cxiuokaze, la infanoj jam en Tel Avivo interkonatigxis, ecx amikigxis. Nagxado oftis dum la semajno, kiel atestas la unua foto.

La 18 infanoj venis el tiom da landoj, ke krokodilebloj malmultis; pluraj el la nedenaskuloj faris herkulajn strebojn interparoli en Esperanto. La manlaboraj aktivajxoj sub gvido de Ankica (farbado de tolajxoj, kunmeto de kolcxenoj, plektado de pojno-rubandoj) pruvigxis tre popularaj, kaj kvankam en si mem ne-lingvaj, postulis alt-gradan auxskult- kaj kompren-kapablon kaj spronis multan babiladon.

Pli rekte lingva estis komuna ludo plani magazenon, aktiveco jam priskribita en la hejmpagxo de IIK (vidu cxe www.uea.org cxe Servoj/Kongresoj/IIK).

Tri el tiuj infanoj, kaj unu plia, povis partopreni en IIK pere de subteno el fondajxo de ILEI. Unuflanke, ili gxuis unikan inter-nacian kaj inter-amikajn spertojn; aliflanke ili kontribuis aktive kaj valore al la komuna etoso. Entute, neforgesebla semajno!

Informilo por la 34a IIK jam aperis, kun speciala inkluziva prezo de 109 EUR gxis 30 sept. 2000. Poste validas 129 EUR gxis la jarfino; plie laux sxtupoj gxis 179 EUR por lastmomenta aligxo. Aligxu tra la IIK-hejmpagxo, aux petu informilon/ aligxilon de la subskribinto (adreso, p. 2.)

Stefan MacGill