IIK 2001
Hejmen ] Supren ]

 

El la landoj 00/3
ILEI dum UK
IIK 2001
Interkulturo
Potenco al la lernanto
edukado.net
Al lingva demokratio
Konferenco 2001
Rezolucio 2001
Financoj
Konferencaj impresoj
Novaj estraranoj

Stefan kaj Hajnal MacGill

Internacia Infana Kongreseto 2001

Krioj sur deklivoj

Kvindek ses infanaj vocoj suficxis lauxte proklami la grandecon de la Infana Kongreseto okazinta samtempe kun la Universala Kongreso en Zagrebo. La infanoj pasigis semajnon en Grad Mladih (Infana Urbo) sur la herbejaj kaj arbaraj deklivoj de la Ursa Monto. La fortoj de la kvin gvidantoj kune kun simila nombro de helpantoj estis strecxitaj provizi buntan programon por okupi kaj kontentigi cxiun, precipe pro la tre (tro?) granda agxgamo. Tamen, bunto kaj abundo estis: grupo lernis nodojn kaj konstruis arbo-kabanon, alia flugigis kajtojn, alia modelumis el argilo, aliaj konstruis pupojn post spekto de pupteatro, iuj kantis, pliaj kunmetis bidajn kolcxenojn. Vesti sin per kimono estis ebleco, kiel ankaux pluki florojn kaj pretigi bildojn el la petaloj. Varmaj posttagmezoj plenigxis per lauxstadia freneza olimpiado, trezor-sercado, drako-cxasado, mini-golfo kaj aliaj sportajxoj. Vesperojn okupis magia spektaklo de Trixini, rostado de cilindro-panoj cxe komuna fajro kaj adiauxa koncerto por kiu multaj pretigis erojn.

Ekskursoj gvidis la gregon al UK, al etnografia kaj teknika muzeoj kaj al cikonia vilagxo.

La infanoj venis el dekkvino da landoj, do la lingva diverseco multis. La duono regis nian lingvon denaske aux simile, pli ol kvarono povis adekvate paroli, nur cxe malmultaj mankis suficxa parolkapablo.

Suficxe da oficiala raportado, ni auxdu unu vocxon (9-jaran) el la monto-flanko, per starigo de la kutima [por ne diri sxablona] demando "Kion vi sxatis pri la IIK?". Respondo: "Mi povis ludi kun la katoj, kaj estis multa libera tempo. Tamen estis multaj programoj kaj bonaj konkursoj, estis bone fari bildojn el florpetaloj kiujn ni mem kolektis, manlaboroj estis bonaj – la argilaj figuroj, ni sxatis prepari skecxojn, estis bona la parasxuta ludo… mi ne sxatis la ekskursojn cxar devis iri longe en busoj kaj multe promeni [fakte, mallonge kaj malmulte, tamen…] Neniam per buso… per trajno, aux aviadilo aux pramo, io ajn sed ne buse. Estis bone esti en grupo [kun samagxaj knabinoj]. La grandaj knaboj ne tro gxenis nin." La ceteraj kvindek kvin sendube havas proprajn prijugxojn, sed kiel tiom da de-deklivaj krioj prezenti?