IIK 2003
Hejmen ] Supren ]

 

36a Konferenco
IIK 2003
Juna Amiko
Okuloj
Redaktora noto
El la landoj
Lernmaterialoj
Cseh-metodo
Kvinpetalo
Recenzo

35a Internacia Infana Kongreseto (IIK)
Lerum, Svedio, 26 julio - 2 auxgusto 2003

Esperantujo atendas infanojn en la nordo

La venontjara Infana Kongreseto okazos en apudlaga feria centro
Knappekulla, en la komunumo Lerum, 18 kilometrojn oriente de
Gotenburgo. Logxigo okazos en seso da lignaj dometoj, en cxambroj kun
inter 1 kaj 8 litoj. Aparta domo provizas mangxsalonon kaj
kunvenejon. Cxiuj domoj estas apudaj, kaj situas nur cent metrojn for
de la lago Lilla Stamsjöm (eta balbut-lago), kie eblas nagxi. La lago
havas sablan fundon kaj puregan akvon. Apude estas arbaro, kie eblas
trovi kaj pluki bongustajn mirtelojn kaj diversajn fungojn
(kantarelojn). Ne tro for estas farmbieno kun cxevaloj. Estas ekstere
tabloj, benkoj, kradrostejo kaj sporta tereno. Gxi estas trankvila
loko, sed ne tute izolita. La logxigo estos konvena sed modesta.
Infanoj devos kunporti proprajn lit-tukojn kaj ban-tukojn.
Ekskursplanoj estas en preparo.

Inter eblaj programeroj estas manlaboroj, muzikado, kukbakado,
paperfaldado, kvizoj kaj skecxumado, dum ekstere estos sportoj,
promenoj kaj akvo-ludoj. Estos konvenaj gvidantoj (ni celas unu por
cxiu kvino da infanoj, almenaux unu sveda lokulo). En la kuirado
eblos atenti la dietajn bezonojn/dezirojn de infanoj. Jen la kotizoj
en euxroj: A- kaj B-landoj laux la UK-difino:

Limoj A-landoj B-landoj
31-jan 2003 195 165
31 mar 2003 225 195
31 majo 2003 245 215
poste 275 245

La kotizo kovras kostojn de transporto, restado, tri mangxoj tage kaj
programo de la vespero de la 26a de julio gxis la mateno de la 2a de
auxgusto. Gxi inkluzivas neniun asekuron, kiun la gepatroj mem devas
prizorgi, liverante pruvilon pri tio.  Aligxo ekestas definitiva kaj
estos konfirmita post ricevo de minimuma antauxpago de 149 euxroj al
la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kies alven-
dato determinas la plenan sumon pagendan.  La cetero estos pagenda
plejlaste al la kasisto de UEA komence de la Universala Kongreso.

Ni akceptas nur infanojn kiuj jam komprenas kaj parolas Esperanton,
tiuj povas veni el E-familioj aux lernejaj klasoj. Infanoj, helpantoj
kaj gvidantoj ricevas auxtomatan kaj senpagan aligxon al la UK.
Infanoj post la unua en familio, kaj akceptitaj helpantoj, ricevos
rabaton de 15%. Estas je dispono nur kvardek lokoj. Informilo kaj
aligxilo estos dissenditaj kun Juna amiko 2002/4, kaj estas peteblaj
de la Centra oficejo aux la komisiito:

Stefan MacGill
Pannonia u. 30 / I / 6, HU-1136 Budapest
Tel. (+36 1) 349-5207
stefan.macgill@galamb.net