|
Stefan
MacGill: Someraj
sonoj cxe norda lago
(Infana Kongreseto 2003) La
sonoj de nagxado kaj akvoludoj sxvebis cxiutage super la lago. Krioj el arbaro:
“Mi trovis jam kvin!” Eĥo: “Ecx unu sucx-bombonon mi ne trovis… kie..
ha jen unu!”. Internacia Futbala Cxampionajxo kun komentario: “Tomoya lerte
preterpasas du atakantojn, plue al Florian, Gretel klopodas haltigi lin, sed
sxoto al golo… Kristine haltigas tion per forta piedbato - tute gxis la alia
golo!” Jen
sonbildoj de la 35a Internacia Infana Kongreseto okazinta fine de julio en Lerum,
20 km de Gotenburgo. Gxi arigis 27 infanojn el ok landoj (Belgio, Francio,
Hungario, Japanio, Kubo, Norvegio, Rumanio kaj Svedio), la plimulto knabinoj.
Alta proporcio venis el E-familioj kun bona lingvoscio; tamen kvarono havis
malpli da kapablo ol la kongreseto vere bezonas; tiuj partoprenis cxiutagan
paroligan kurson. Kelkaj
gepatroj kaj aliaj familioj kun infanoj aldonigxis al nia ekskurso al la bonega
bestogxardeno en Borås. En alia tago, gepatroj, jxurnalisto kaj
interesitoj vizitis la IIK-ejon kaj la infanoj pretigis koncerteton por ili.
Popularaj programeroj estis pentrado, desegnado, kolcxena farado, sportaj
olimpikoj kun premioj [vd. foton!],
apudlaga fajro, du trezor-sercxoj, muzikado kaj dancado, segxo-ludoj kaj la
cxiunokta endormiga rakonto, per kiu la infanoj auxskultis tutan libron: “Avinjo”.
La tuton ne eblas rakonti cxi tie. Vizitu la hejmpagxon de IIK por legi
raportojn verkitaj de la infanoj kaj vidi fotojn. Iru al la hejmpagxaro de UEA
kaj sercxu sub ‘Kongresoj’. Ni
kore dankas al Aino, nia surloka gvidanto, kiu glatigis por ni cxion, kaj al la
aliaj gvidantoj kaj helpantoj. Stefan MacGill |