|
IK-Trejnseminario impresoj de partoprenantoj "Interkultura lernado estas
procezo de esploro de si mem kaj sia propra kulturo paralele kun konatigxo kun
aliaj kulturoj kaj individuoj. Gxi gvidas al interkultura komprenigxo, toleremo
kaj do, longperspektive, paco," diras Sonja Petrović pri la cxefa temo de
Projekto Interkulturo kaj la trejnseminario, kiu okazis cxi-somere en suda
Svedio. La seminario, kiu okazis samtempe kaj samloke kun la ILEI-konferenco,
estis por pluraj la tria semajno de E-eventoj, post la UK kaj IJK. Bonsxance gxi
okazis en bela marborda ripozejo, kie oni povis ludi kun junaj denaskuloj sub
klara cxielo. Projekto Interkulturo subtenas
la procezon de interkultura esplorado kaj lernado inter grupoj de E-lernantoj
dise de la mondo. Gxi realigxas en kunlaboro de ILEI, E@I, kaj Esperantic
Studies Foundation (ESF). Dum printempo kreigxis novaj
interret-pagxaro kaj metodiko por la projekto, kaj provfazo de la nova projekto
komencigxas cxi-auxtune per partopreno de nur kelkaj grupoj. Tiucele, okazis la
seminario dum la somero por homoj kiuj pretas partopreni en la projekto, kiel
grup-gvidanto kiu gvidos lernantojn aux kiel helpanto kiu respondos al la
problemoj alfrontataj de la grupoj. La seminario celis konigi la funkciadon de
la projekto kaj la ideoj malantaux gxi, kaj kapabligi la partoprenontojn uzi la
novajn metodikon kaj la retpagxaron, kiu estos la cxefa kunlaborilo. Laux Sonja, unu el la
organizantoj de la projekto kaj la seminario, la seminario plene atingis tiujn
atendojn kaj ecx pli. "La partoprenantoj mem havis tre interesajn ideojn
kaj proponojn per kiuj ili plibonigis kaj ricxigis la projektostrukturon."
La partoprenantoj eĥis la senton ke la seminario estis tre fruktodona. "Antaux la partopreno en la
seminario, mi havis tute alian imagon kio estas interkultura lernado, kaj kiel
gxi funkcias," diris Neringa Prekeviciute, el Litovio. "Klarigon post
klarigo, mi estis starigita al la gxusta vojo kaj konatigita kun scienca bazo de
la IK-projekto. Fine mi komprenis kiajn rezultojn donos IK-intersxangxo." Cxeestis la seminarion 15 homoj
el Britio, Francio, Israelo, Italio, Litovio, Meksiko, Pollando, Rumanio, Rusio,
Ukrainio, Usono, kaj Venezuelo, kaj gvidis gxin trikapa teamo el Rusio, Svedio,
kaj Serbio kaj Montenegro. La projekto realigxis el
cerbumado pri du punktoj: (1) ke multaj homoj lernas E-on en kurso kaj ne scias
kion fari per gxi, kaj (2) ke interkulturaj lernado kaj komprenigxo estas
gxeneralaj bezonoj de ankaux ekster-Esperantia socio, kaj ke projekto kiu
subtenus ilin havus pli largxan valoron. Projekto Interkulturo esperas respondi
al tiuj du. E-lernantoj en la projekto pli frue renkontos la utilecon de E-o per
komunikado kun aliaj grupoj farante gxuigajn taskojn mem elektitajn. Kaj la
projekto estas strukturita por speguli la bezonojn de gxenerala socio kaj la
dezirojn de subvenciantaj instancoj. La partoprenantoj de la
seminario mem tra-spertis grup-ekzercojn kreitajn por elmontri konceptojn pri
kulturo kaj interkultura rilato. Unu baza koncepto kiun renkontis la
seminarianoj estas la ideo, ke kulturo estas kiel glacimonto. Glacimonto en la
maro havas pinton kiu videblas super la akvo kaj parton – pli grandan – kiu
situas sub la akvonivelo, kaj do ne videblas. Simile, la kulturo de individuo
aux grupo havas videblajn aspektojn – la vestajxoj, la lingvo, la kantoj, la
agoj, ktp. Tiuj videblaj aspektoj, tamen, estas nur suprajxoj. Kulturo havas
ankaux pli profundajn aspektojn kiuj ne videblas – ekzemple, la valoroj kaj
supozoj de la kulturo kiuj ofte estas la kauxzoj de kiuj la suprajxaj aspektoj
estas nur la rezultoj. Kiam oni parolas pri
interkultura intersxangxo, tro ofte temas nur pri intersxangxo de la suprajxaj
aspektoj – jen niaj mangxajxoj, jen niaj vestajxoj, jen niaj muzikoj. Projekto
Interkulturo celas helpi lernantojn rekoni ke ekzistas pli profundaj aspektoj de
kulturo kaj doni al lernantoj metodikon por pli profunde esplori kulturojn. La ekzercoj dum la seminario
frape montris diversajn vidpunktojn kaj kulturajn supozojn de la partoprenantoj,
kiuj ne montrigxis per la kutimaj interkonatigxaj ludoj cxe E-kongresoj. Tiun
sperton la grup-gvidantoj esperas havigi al siaj lernantoj. Laux Vicente Valdes
Bejarano, seminariano el Meksiko, gravas diskonigi la Projekton pro tio ke
"la nuntempa situacio tutmonde direktas al interkonsento de politikaj
planoj, kaj pro tio la gejunuloj devas esti suficxe preparitaj por tiu proksima
estonteco jam antauxvidita. Per tiu cxi projekto ni povos kontakti homojn el
diversaj pensmanieroj kaj lerni de ili aliajn gravajn konceptojn pri la mondo
mem, la komprenojn pri niaj komunaj situacioj por ke ni difinu pli bone kaj
proksime de la realo la okazojn de nia cxirkauxajxo." Organizantoj kaj prizorgantoj de
la Projekto Interkulturo esperas ke la auxtuna provfazo helpos la finpoluradon
de rimedoj kiujn la projekto ofertas al siaj uzantoj/partoprenantoj, kaj ekde
printempo 2004 la projekto reekvivos kun plena forto. La revoj estas ankaux
starigi konstantan rubrikon en la revuo de TEJO "Kontakto" per kiu
cxiuj interesitoj pri la projekto povos sekvi gxian evoluon, kaj ankaux aliaj
povus legi interesajn rezultojn de kunlaboroj kiuj okazos kadre de gxi. Jam
marte 2004 okazos ankaux dua, pli granda, trejnseminario por nova aro da
partoprenantoj. Aktualajn kaj pli detalajn
informojn eblas trovi cxe www.interkulturo.net
aux ricevi per membrigxo al interkulturo@yahoogroups.com.
La organiza teamo kontakteblas rekte per teamo@interkulturo.net.
Jacob B Schwartz, <quark@MIT.EDU> |