|
ILEI
kunsidis en Hamburgo
Raporto La
kunsido de la ILEI-estraro cxi-jare okazis ne marte, sed maje. Tiu du-monata
prokrastigxo donis la eblecon trarigardi cxion preparitan por la UK kaj la konferenco,
kaj dividi taskojn. Al
la sukcesa kunsido grave kontribuis ne nur la tri cxeestaj estraranoj: Bertil
Andreasson, Marija Belosxevicx kaj Till
Dahlenburg, sed ankaux Duncan Charters,
Stefan MacGill, Zsuzsa Barcsay
kaj Edward Symoens. La
estraro pridiskutis raporton pri la jaro 1994 kaj trijaran laborplanon por
1995-97. Ambaux dokumentoj estos senditaj al la ILEI-komitato kiu vocxdonos pri
ili en Finnlando. Post tio, la trijara laborplano estos publikigita en IPR, sed
ankaux aparte ricevebla. Oni
tre profunde priparolis la preparojn por la cxi-someraj okazajxoj kaj konstatis,
ke la kongreson kaj ILEI-konferencon partoprenos nur du estraranoj. Tial oni
invitas cxiujn kiuj pretas helpi dum la UK-ekzamensesio, dejxorado cxe la budo
(tuttaga) kaj poste dum la konferenco. La
programo por la Tago de la Lernejo estas preta. (Legu aparte). Komitatkunsido:
ni petas la sekciojn antaux la 1-a de julio nomi siajn komitatanojn kaj informi
la sekretarion pri iliaj nomoj. Cxi-jare tri estraranoj retirigxos, el kiuj
almenaux du rekandidatigxos. La elekto- komisiono ja tre serioze agas tiukampe.
Preparoj por la konferenco en la jaro 1996 progresas, kaj ni ege esperas jam en
Finnlando havi provizoran aligxilon. La
estraro pridiskutis la rilatojn kun diversaj E-organizajxoj. En la unua loko
trovigxas UEA. La kunlaboro kontente dauxras. ILEI starigis kontaktojn kun aliaj
E-organizajxoj TEJO, LIBE. Ni spronos al plia kunlaboro. En la raporto pri la
komisiitoj, la estraro esprimis la kontenton pri la laboro de kelkaj komisiitoj
kaj reprezentantoj. Danke al la reprezentanto cxe UNESKO kontaktoj kun tiu grava
organizo plivigligxis dum la lastaj monatoj. Oni aparte substrekas la modelan
agadon de Géza Kurucz, gvidanto de la lernejaj konkursoj. Por plifortigi la
financan staton de la Ligo, kiu bedauxre same pasintjare suferis pro deficito,
oni decidis krei plurajn celkasojn kiuj espereble instigos samideanojn donaci
monon por iu projekto. Same
estis pridiskutitaj la ekzamenoj. Estis decidite ke cxi-jare cxiuj ekzamentestoj
estos novaj. Gxoje la estraro ricevis la informon ke UEA pretas reeldoni la
gvidlibron por la ekzamenoj. ILEI reredaktos la malnovan kaj aldonos iom pli
da klarigoj pri la postuloj de la ekzamenoj. Estis pridiskutita problemo pri la
nesuficxa kono de la literaturo kaj movado, kaj oni decidis ke minimumon kiu
estos priskribota en la libreto devus koni cxiu kandidato. ILEI
dauxre instigas siajn membrojn aboni Eventoj
kiu donas la eblecojn cirkuleri novajxojn cxiun duan semajnon. Same
oni invitas la kursgvidantojn abonigi al la lernantoj la revuon Juna Amiko. Sur la kampo de eksteraj rilatoj, ILEI provos starigi la
kontaktojn kun euxropaj instancoj kaj aliaj instruistaj neesperantistaj
organizoj. La estraro alvokas cxiujn kontribui al la koleghelpa kaso, kiu
ebligas membrigxi al plurdekoj da nepagipovaj pedagogoj. Al la eksredaktoro de IPR, Márta Kovács la estraro ankaux pere de IPR publike esprimas dankon pro la plurjara peza laboro. Al la nova redaktoro, Jozefo Németh sukceson! Marija
Belosxevicx |