|
ILEI
cxe UNESKO
La
24-an kaj 25-an de novembro 2000 okazis cxe UNESKO kolokvo pri „KULTURO de
PACO, IRANTA IDEO”. ILEI estis repre-zentita de Renée Triolle el Francio. Krom
la oficialaj plensesioj okazis „ateljeroj”. Mi partoprenis vendrede tiun pri
„Plifortigo de kulturo de paco kaj neperforto en edukado” kaj sabate
„Progresigi interkomprenigxon, toleremon kaj solidarecon”. En ambaux mi
inter-venis kaj miaj intervenoj estis klare cititaj en la pleno. Mi distribuis
al la cxeestantoj NROj la faldfolion pri „Interkulturo” kun resuma traduko
en la franca kaj angla. Gxenerale la homoj estis malfermaj al la
lingvoproblemoj, cxar ne en cxiuj atelejeroj estis samtempa tradukado kaj
uzigxis nur la angla kaj la franca: bona okazo elstarigi la nedemokratiecon de
la sistemo. ILEI aperis ankaux cxe la ekspozicio de la NROj per granda afisxo
pri „Interkulturo”. Gxenerala
impreso estas, ke ni, E-instruistoj, faras ege pli ol la ceteraj por
interkomprenigxo, toler-emo, interkulturo ktp., sed por ni tio farigxis
banalajxoj kaj ni ne plu atentas pri tio! Ni ne kapablas elstarigi buntajn
ideojn (kiel ekz. tiu de tamburoj pri paco) kvankam ni laboras konstante laux
tiuj gvid-linioj. La
„internaciaj” asocioj no-mas sin tiaj, cxar ili havas sekciojn en pli ol unu
lando, sed tute ne funkciigas agado(j)n inter nacioj. Tre
impresas en tiu medio ankaux belaj raportoj kun belaj titoloj. Do, instruistoj,
bonvolu raporti regule pri tio, kion vi faras al ILEI; konsciu, ke vi laboras
konstante por kulturo de paco, ke via laboro estas ege valora. Kapablu fanfaroni
lauxte pri via unika kaj elstara sperto pri vera interkultura internacieco! Kulturi pacon per arto
Dum
finigxas la jaro pri „Kulturo de Paco”, komencigxas dekjaro pri la sama
moto. Evidentigxas, ke la diversaj formoj de arto (dancado, muziko, poezio k.s.)
estas jam pasxoj al interkomprenigxo kaj intersxangxo. Dum la kolokvo cxe UNESKO
estis akceptita, kvazaux gxi estus mondskua ideo, la iniciato de la asocio
„Poezio-Infaneco”: La
21-an de marto 2001 inter la 11.30 kaj la 12-a infanoj sub 13 jaroj tamburu cxie
en la mondo per iu ajn speco de tamburo (www.drumsforpeace.org). Alvoko de la Nobelpremiitoj pri Paco pro la infanoj
Kunveninte
la 10-an kaj 11-an de novembro 2000 en Romo la Nobel-premiitoj pri Paco
atentigis pri tutmondigxo, kiu unue konkretigxas per ekonomia milito. Ili ankaux
petis, ke cxiam kaj cxie la infanoj kaj la junuloj estu je la centro de la
atento dum la jardeko pri paco. La infanoj plej suferas pro perforto kaj ili
povas kun ni „lerni kiel praktiki aktive neperforton kaj krei novan kulturon:
kul-turon de neperforto kaj paco. Perforto ne funkcias.”
(http://www.nobelweb.org) Renée
Triolle |