|
Kelkaj
notoj pri ILEI en la Universala Kongreso de Esperanto 1) En la UKE (Telavivo, julio 2000-a) partoprenis milo da homoj,
suficxe "motivitaj": bedauxrinde la prave timataj varmego kaj
altkosteco forte selektis la partoprenemon. Relative granda ono de la
kongresanoj estis ILEI-anoj kaj/aux instruistoj. 2) Dum preskaux la tuta kongresa dauxro funkciadis nia ILEI-budo,
danke al la malavara sindonemo de niaj aktivuloj: unuavice Boo Mee Kim-Lindblom
(SE) (kiu kunordigis la dejxorplanon kaj mem longe dejxoradis), sed ankaux
pluraj aliaj (Mireille Grosjean (CH), Mihai Trifoi (RO), Luisa Oberrauch (IT),
Doroteo Holland (US), H. Green (AU), Agneta Emanuelsson (SE), k.t.p. Multaj kongresanoj haltis, informigxis, aligxis, interbabilis ... En la Libroservo estas prezentita nia nova lernolibro OKULO. 3) Tre utila estis la jxus bakita alloga varbilo pri
ILEI/Interkulturo, mirakle alveninta el Budapesxto zorge de Stefan MacGill,
spite de cxiaj malhelpoj. 4) Dum la inauxgura tago okazis la ILEI-kunsido en solena salono
kun bona partopreno, kie ni resume prezentis la ecojn kaj farojn de nia asocio,
kun intervenoj de divers-landanoj. Cxefe oni interesigxis pri la kunligado de lernejoj kaj
universitatoj kie oni instruas aux iel traktas esperanton, pri niaj konferencoj
pasinta kaj venonta. Aparte oni tusxis la problemon de "Euroskola". Mi opinias ke tia tradicia kunsido estas utila kaj necesa, sed gxi
bezonas pli da tempo ol la nuna 1,5 horoj. Cxu ni postulu almenaux unu horon
plian aux cxu ni distingu prezentan kunsidon por eksteruloj disde faka kunsido
por la membroj? 5) La "Tago de la Lernejo" cxi-jare havis je dispono nur
3,5 horojn. Gxia temo estis precipe nia (kaj de UEA) projekto INTERKULTURO: la
nuna stato de la laboro kaj la perspektivoj. Pri tio oni povas legi artikolon de
Radojica Petroviæ
en cxi-sama kajero de IPR. Ankaux la TAGO DE LA LERNEJO ricevis bonan atenton: –
la Kvazauxa Lernejo "Tibor Sekelj" estis prezentata grand-ekrane; –
intervenis kelkaj instruistoj partoprenantaj en IK el pluraj landoj (RO, TG, JP,
IT); –
iam envenis ankaux la etuloj de la Infana Kongreseto, kiuj prezentis siajn
kantajxojn; –
oni ricevis aliajn kontribuojn pri lernejaj temoj (ekz. la israela instrusistemo
kaj pri nova eblo por esperanto en Japanujo. Niaimprese
la "Tago" estis sukcesa, kaj espereble gxi vekis novan apogon al nia
agado. 6) Ankaux dum Komitatkunsido de UEA ni prezentis la laborstaton de
nia komuna projekto, kaj ricevis iometan subtenon. Tie ankaux definitive aprobigxis la nova konsisto de IEK
(Internacia Ekzamena Komisiono), la regularoj por instru-kapabliga ekzameno kaj
por la IIK. 7) Malgraux ke en la strategiaj planoj de UEA edukado kaj instruado
cxiam menciigxas kiel tre gravaj, dum la oficialaj inauxguro kaj fermo, oni tute
malmemoras alvoki la saluton de ILEI. Tio versxajne estas kroma signo de la
kontrauxdiro inter "diro kaj faro", kiu pro inercio ankoraux regas. 8) Tre grava brancxo de la kongresumado estas la maloficialaj
(koridoraj) kontaktoj. Ankaux cxi-jare tiu grundo estis plugata, semata kaj
liveris rikolton. Pri tio mi skribos iom post tiom dum la tagoj, sed jam mi povas
aludi pri iuj kazoj: –
kunlabor-interkonsento kun la budapesxta ELTE-universitato pri Interkulturo; –
ebla eksolvo de la germansekcia problemo; –
konkreta kaj solida pretigo al starigo de korea sekcio; –
reveko de la itala sekcio; –
ekiro al solvo de nia reprezentigxo cxe Unesko kaj partopreno en EJL (Euxropa
Jaro de Lingvoj); –
eble trovo de novaj kontaktoj kun rusoj kaj armenoj; –
diskuteto kun homoj de amerikaj UEA/LA pri ILEI en tiu kontinento kaj
interkunlaborado de niaj hispanlingvaj sekcioj (per komuna materialoj) kaj
eltrovo de reprezentantoj en "novaj" amerikaj landoj; –
parta ekdiskuto por la kompletigo de nia estraro. 9) Post la ILEI-kunsido okazis tuja telefona intervjueto cxe Radio
Varsovia. Alian tagon okazis longa magnetofona intervjuo por la sama Pola
Radio pri Projekto Interkulturo, pri ILEI, pri la estonta LIL, kaj pri kial la
Tria Roma Universitato interesigxas pri Esperanto.
Mauxro
La Torre |