| |
Ronald Gates
PRI LA INSTRUADO DE ESPERANTO AL INFANOJ
Dum la jaroj 1998 kaj 1999 mi instruis Esperanton en antauxlernejo. La
klasanoj agxis tri, kvar kaj kvin jarojn. Ilia nombro variis inter dek
kvin kaj pli ol tridek.
Estus trafa demando, kiel mi, antauxa instruisto, esploristo kaj
administranto je nur la universitata nivelo, trovigxis en tia situacio.
Kaj la respondo devus esti, ke ne pro konstato de bezono aux oportuno, sed nur
preskaux hazarde.
En tiu tempo logxis en mia plej proksima urbo, Armidale en la nordo de
Novsudkimrujo, Auxstralio, unu alia Esperantisto, laux profesio dentisto.
Lia fileto vizitadis la lokan Montessori-antauxlernejon. Frue en la jaro
1998 ties estraro akceptis la proponon de la patro, ke li instruu Esperanton al
la infanoj. Li petis min helpi, kaj kompreneble mi konsentis. Tamen
en aprilo, tuj antaux la unua leciono, li neatendite decidis, ke mankas al li
suficxe da tempo por plenumi sian proponon. Tion, do, devis mi sola fari.
Sekvis periodo de eksperimentado kaj iompostioma lernado, el kiu evoluis
plimalpli definitiva formo de la instruado. En tio multe helpis la
kunlaborado en la dua jaro de mia edzino Barbara.
La lecionoj okazis unu fojon semajne, kaj dauxris cxirkaux duonon de horo.
En la malfrua parto de 1998, pro la kresko de la lernantaro, mi devis dividi la
klason en du kaj ripeti la lecionojn.
La infanoj sidis sur la planko en pluraj vicoj. Cxe nia eniro ekauxdigxis
junaj vocxoj: "Saluton, Ron! Saluton, Barbara! Saluton!
Bonan matenon! Bonan tagon!". Ni eksidis sur segxoj jam lokitaj
antaux la klasanoj.
Sekvis kuna kalkulo de la alestantoj. La novalvenintoj rapide lernis
reciti kun la aliaj "Unu, du, tri, kvar ...", dum per unu mano mi
elmontris grandan kartonpecon portantan la ciferojn kaj ties vortigon, kaj per
fingro de la alia indikis lauxvice la infanajn kapojn.
Mi variigis la ordon de la aliaj lecioneroj. Cxefaj inter ili estis
kantado, ludoj kaj la prezentado de ilustritaj rakontetoj, kvankam de tempo al
tempo mi ankaux enkondukis arojn da simplaj esprimoj jam skribitaj grandlitere
sur blanka kartono.
Bedauxrinde io en la kredo de la montessorianoj malpermesis la uzon de
televizio, inkluzive de vidbendoj ecx de la kvalito kaj utileco de Mazi.
Mi rimarkis ankaux, ke komputoro de la marko Apple restas sur flanka tablo en la
cxefa klascxambro, lauxsxajne neniam uzita. Kaj ecx mankis al la
klascxambroj nigraj kaj blankaj tabuloj, pro kio mi devis kunporti jam
preparitajn elmontrilojn. Ia kompenso ante la mankon de vidbendkapablo
konsistis en tio, ke estis necese teni la atenton de la infanoj per dauxra
aktiveco iliaflanke, cxu fizika, cxu mensa - kio sendube stimulis la lernadon.
Ni uzis precipe du formojn de ludo.
Unu estis "Simon diras". La listo de agoj estis suficxe granda.
"Ekstaru!" "Tusxu la nazon!" "Manojn sur la
kapon!" "Levu la manojn!" "Mallevu la manojn!"
"Saltu!" kaj, tuj post tio pro la plankosxanceligxo,
"Cxesu!" "Eksidu!" "Fermu la okulojn!"
"Malfermu la okulojn!" "Skuu la kapon!"
"Montru kvin fingrojn!" "Diru 'Saluton'!"
Komence, kune kun cxiu parolata komando mi montris kartonpecon surhavantan kaj
la vortojn kaj
simplan ilustrajxon. Poste mi ofte nur diris la komandon, kun aux sen la
antauxa "Simon diras".
Por la alia cxefa ludoformo mi preparis tridek kvar grandajn kartojn.
Duono de ili portis majuskle la nomon de objekto: arbo, auxto, aviadilo,
birdo, domo, floro, horlogxo, hundo, kato, knabino, knabo, libro, ponto, pordo,
robo, segxo, tablo. Sur la ceteraj dek sep mi faris kolorajn desegnojn de
tiuj objektoj. Per la kartoj eblis diversaj ludoj. Ni povis disdoni
la bildkartojn kaj elmontri unu post alia la nomkartojn, por ke la posedanto de
la koncerna desegnajxo venu antauxen redoni gxin. Ni povis disdoni ambaux
arojn da kartoj, por ke cxiu infano tenanta vorton sin parigu kun tiu tenanta la
respondan bildon. Kaj ni povis simple montri vortkarton, demandante
"Kio estas cxi tio?", kaj vidi kun gxojo la pli klerajn el la klasanoj
sonigi la literojn, gxis ili prononcis kaj komprenis la nomon.
La infanoj sxatis rakontetojn. Komence mi skribis angle kaj tradukis en
Esperanton simplan version de Orharulino kaj la tri ursoj, kaj prezentis gxin en
la du lingvoj. Mi ankaux tradukis el libretoj el de la lerneja biblioteko
kelkajn ilustritajn rakontojn, kiujn la klasanoj jam bone konis en la angla.
Tamen mi trovis multe pli efike mem verki tauxgajn rakontetojn en Esperanto, kaj
prezenti ilin kun cxiu mallonga frazo skribita preslitere sur granda folio kaj
tie ilustrita kolore. (Kelkajn el la ilustrajxoj faris talenta nepino mia,
la ceterajn mi mem.) Estis necese la unuan fojon doni plenan tradukon en
la anglan, frazon post frazo. Sed, cxar la infanoj sxatis ripeton de
konataj rakontoj, eblis la duan aux trian fojon
grandparte preterlasi tradukadon kaj ecx fari, de tempo al tempo, demandojn pri
la signifo aux sekvo de iu bildo. La tekstojn, sed ne la ilustrajxojn, de
dek el tiuj rakontetoj mi prezentos en aldonajxo al tiu cxi eseo.
Ecx pli ol rakontojn la klasanoj gxuis kantadon. Plurajn el la kantoj mi
trovis en eldonita kolekto en Esperanto.
La infanoj aparte sxatis Mortis la koko, kaj fakte prezentis gxin antaux granda
auxdantaro de familianoj kaj amikoj okaze de la lerneja kristnaska festo fine de
1998. La kanto tekstas: "Mortis la koko, mortis gxi.
Mortis la koko, mortis gxi. Ne plu kantos gxi, koko-di, koko-da. Ne
plu
kantos gxi, koko-di, koko-da. Koko koko koko koko-di, koko-da. Koko
koko
koko koko-di, koko-da." La melodio estas jena:
[Cxi tie aperas liniaro]
La tekston mi skribis sur granda kartonpeco, por ke la infanoj konatigxu kun la
aspekto de la vortoj. Por instrui la melodiojn mi uzis malgrandan
elektronikan klavinstrumenton, kiun mi trovis en la cxefa klascxambro.
Alia sxatata kanto estis Rugxa pomo, kiu uzas la melodion de Frère
Jacques:
[Cxi tie aperas liniaro]
La unua strofo tekstas: "Rugxa pomo, rugxa pomo, estas gxi, estas
gxi.
Pomo estas frukto, pomo estas frukto. Frukto, jes! Frukto jes!"
Krom la originalaj tri objektoj (rugxa pomo, nigra kato, blua tablo), mi aldonis
ses aliajn (flava robo, bruna vazo, verda pino, blanka cigno, griza sxarko, ora
suno); kaj por cxiu el tiuj mi preparis grandan karton kun la nomo kaj
kolora ilustrajxo.
Mi eksperimentis ankaux per versio en Esperanto de Here we go round the mulberry
bush:
[Cxi tie aperas liniaro]
Gxi havis ok strofojn. La unua tekstis, "Cxirkaux la arbo dancas ni,
dancas ni, dancas ni. Cxirkaux la arbo dancas ni en malvarma, frosta
mateno." Por la postaj sep strofoj mi uzis matenajn agojn, kiajn la
infanoj povis mimi: "Tiel la manojn lavas ni"; "Tiel
la dentojn brosas ni"; "Tiel la harojn kombas ni";
"Tiel la sxuojn lacxas ni"; "Tiel la lakton trinkas
ni"; "Tiel la gantojn portas ni"; gxis "Al la
lernejo iras
ni". Montrigxis, tamen, ke kanto enhavanta tiom da variado estas
iomete tro komplika por la plimulto de la klasanoj: eble gxi pli tauxgas
por infanoj de ses gxis dek jaroj.
Nur unu kanteton mi mem tute verkis. Temis pri korpopartoj. La
melodio estis simplega:
[Cxi tie aperas liniaro]
La unua strofo tekstis: "Mi havas unu kapon, jes, kapon, jes, kapon.
Mi havas unu kapon. Jes, kapon havas mi." Je cxiu mencio de la
kapo, kies unuan silabon oni aparte emfazis, la infanoj devis tusxi sian kapon.
Simile, "Mi havas du orelojn . orelojn havas mi"; kaj "du
okulojn"; kaj "unu nazon"; kaj "unu
busxon"; kaj "nur du manojn"; kaj "nur dek
fingrojn"; kaj "du piedojn"; kaj "du
genuojn". Por cxi tiu kanto mi preparis elmontreblajn kartojn, cxiun
kun teksto kaj ilustrajxo, kiujn eblis uzi ankaux aliokaze por instruado pri la
nomoj de la korpopartoj.
La estrino de la antauxlernejo sin demandis, cxu eblas interesigi la
gepatrojn pri Esperanto pere de la infanoj. Laux sxia propono mi verkis
kelkpagxan resumon pri la gramatiko, la prononco kaj tiel plu, kun
ekzemploj de oftaj vortoj kaj esprimoj; kaj gxin sxi disdonis. Neniu
poste petis pluan informon, ecx malpli lecionon. Tamen mi ja rimarkis, en
la gazeto de Universitato de Novanglujo, reklamon pri la "parent-run,
non-profit" infanlernejo, sciigantan interalie, "French, recorder and
Esperanto taught".
Laux mia scio, neniu el la infanoj dauxrigis sian kontakton kun Esperanto,
post kiam li aux sxi progresis al elementa lernejo; kaj tian atingon mi ja
ne atendis. Tamen mi kuragxas esperi, ke la plimulto da ili restos
konantoj, ecx se ne sciantoj, de la lingvo, kaj ke tial ili estos des pli
impresigxema, kiam ili renkontos tiajn influojn, kiaj varbis nin nunajn
Esperantistojn. Krome mi devas konfesi, ke mi mem profitis de la sperto:
instrui ne malofte montrigxas la plej efika metodo lerni.
|