|
Wil
van Ganswijk-Vlasblom: Instrui
Esperanton pere de interreto Tion
mi faras jam dum kelkaj jaroj kaj oni petis min rakonti ion pri miaj spertoj en
IPR. Eble iu el vi iom miras pri la fakto ke mi je mia agxo (pli ol 70-jara)
havas interretpagxon kun la ebleco instrui Esperanton per gxi. Mi klarigos kiel
mi jam longe okupas min pri komputiloj. Mia
edzo estis programisto dum la lastaj dek jaroj de lia laborperiodo kaj nia filo
tre interesigxis pri informatiko. Kiam la ebleco ekestis studi tiun fakon en la
teknika universitato, li tuj sxangxis sian studdirekton por igxi informatika
ingxeniero. Eble vi povas imagi pri kiu temo mia edzo kaj li diskutis kiam ili
estis kune. Kaj mi? Mi tute ne sciis ion pri tiu temo, do estis fakte nur unu
ebleco por kundiskuti, nome, mem sekvi kurson. Kaj tion mi faris. En tiu tempo
antaux multe pli ol 10 jaroj estis la nura ebleco mem fari programojn. Mi uzis
por tio tre simplan komputilon kun sonbendo kaj la lingvon Basic. Poste
venis la ebleco lerni la programojn Word Perfect, D-base, Lotus 1-2-3 k.t.p.
Neniam mi sekvis kursojn kun tiom da plezuro! Duope ni sidis antaux komputilo,
juna virino kaj mi kaj cxio kio povas iri nebone, okazis cxe ni. La teksto estis
for, la kalkulado ne funkciis. Ni mem kompreneble kulpis pri tio, sed tamen la
hxaoso, kiun ni kauxzis, estis motivo por ni ege ridi kaj tion ni faris
multfoje. Hejme venis intertempe alia komputilo por havi la eblecon ekzerci la
lernotajn taskojn.
Kiam mi
igxis 65-jara, mi ricevis de nia filo modemon, aparaton por ligi la komputilon
al telefonlinio. Mi diris: "Versxajne mi estas la sola patrino en
Nederlando, kiu ricevas tian donacon je tiu agxo" kaj mi demandis kion mi
faru per gxi? Ankoraux ne ekzistis interreto, almenaux ne por privataj personoj.
Ja estis "bulletinboards" kaj mi rememoras, ke mi kelkfoje
kontaktigxis per gxi kun esperantisto en Eindhoven, kiu estis pli sperta ol mi
je tiu tereno. Mi tiam ne estis tiom kuragxa kaj mi timis fari erarojn. Sed la
tekniko evoluis kaj venis interreto. Gxin mi povis uzi helpe de mia modemo. La
filo diris: "Panjo, vi nun mem havu hejmpagxon" kaj li faris gxin por
mi. Hejmpagxo kun privataj sciigoj sur interreto? La ideo fakte ne placxis al
mi. Kion fari? Mi decidis meti la unuan lecionon de skriba E-kurso sur gxin,
pensante ke certe neniu trovos gxin kaj se jes, versxajne neniu emus sendi al mi
la tradukojn. Sed, mi eraris. Jam post du semajnoj estis iu sinjoro, kiu volis
sekvi la kurson Do mi
estis devigata dauxre meti novan lecionon sur la pagxon, por ke li povu dauxrigi
la studadon, gxis la lasta, la 21-a leciono. Kiam li estis preta, mi sendis al
li same kiel poste al aliaj per interreto memfaritan atestilon... Intertempe
ankaux aliaj komencis sekvi la kurson, venis petoj sxangxi kelkajn erojn por ke
gxi estu pli tauxga por memstudado. Do mi iom renovigis la aspekton kaj enhavon. La
partoprenantoj logxas dise en Nederlando kaj en Belgio kaj logxis ecx kursanino
en Usono. Cxiuj havas principe nur kontakton kun mi kaj ne kun aliaj
esperantistoj. Ŝajnis al mi pli bone, ke ili havu la senton aparteni al
grupo kaj pro tio mi komencis listgrupon por miaj kursanoj, ekskursanoj kaj
kelkaj interesigxantoj. Tiuj kiuj estas sur la listo povas legi kion mi skribas
pri gramatiko, kunvenoj k.t.p. sed ankaux ili mem povas sendi mesagxon aux
reagon je sciigo de alia partoprenanto. Sur tiu listo nun estas 110 nomoj. La
plej multajn mi ne konas persone, kelkajn mi renkontis jam ie en Esperantio. Pri
kelkaj el ili mi volas ion rakonti al vi: Unu el la unuaj kursanoj estis J. Li
partoprenis, cxar li estas kantisto kaj intencis kanti krom en la nederlanda kaj
la angla lingvoj en tria lingvo kaj li elektis por tio Esperanton. Jam post 15
lecionoj li provis traduki unu el siaj kantoj en Esperanton. Estas tre cxarma
kanto por la bebo, kiun lia edzino kaj li atendis post kelkaj monatoj. Entute li
komponis 4 E-kantojn helpe de mi. Tiam li denove komencis studi kaj ne povis
dauxrigi la lernadon de Esperanto. M.
estas juna virino, kiu pristudis rapide la tutan kurson kaj tuj post la fina
leciono sxi praktikis sian konon en Prago, kie sxi ekhavis kontakton pere de
Pasporta Servo. El Prago mi ricevis per retposxto, de al mi ne konataj
esperantistoj komplimenton pro sxia kono de Esperanto. E.
estis 14-jara knabino, kiu nekredeble sed tamen vere, nur unu liberan semajnon
uzis por trastudi cxiujn 21 lecionojn. Per la listo por miaj kursanoj M.
kontaktigxis kun sxi kaj tio rezultis en vizito de ili kune al la Malferma Tago
de UEA en Roterdamo. E. skribis al mi pri tio: Kun M. mi estis en Roterdamo.
Estis tre agrable tie. Iom strange auxdi tiom da Esperanto cxirkaux mi. Estis
bone auxdi la gxustan prononcadon. Ni renkontis aliajn gejunulojn, anojn de NEJ.
Mi nun havas ankoraux pli da emo dauxrigi la studadon de Esperanto.
Antauxnelonge sxi verkis kelkajn poemojn en Esperanto. Ankaux
la tiam 17-jara frato de E. entuziasmigxis pri la lingvo kaj li petis mian
permeson traduki la nederlandan kurson al la angla lingvo. Pro tio nun estas
lernejo en Usono, kie instruistino instruas Esperanton al grupo da lernantoj per
mia tradukita interretkurso. E.
kaj sxian fraton mi renkontis en Roterdamo dum alia Malferma Tago de UEA. Cxar
ili sciis kiam mia trajno alvenos, ili estis je la stacidomo por bonvenigi min,
kvankam ni neniam antauxe persone konatigxis. Estis tre kortusxe renkonti ilin
tie. Ili nun estas aktivaj membroj de la Junulara Esperanto Klubo en Nederlando. Kio
estas la agxo de la kursanoj? Gxi estas tre varia. La plej juna kiu sendis la
unuan lecionon kune kun la patro estis 12-jara. La plej agxan mi taksas cxirkaux
sepdek-jara. Estas viroj kaj virinoj, knaboj kaj knabinoj, studentoj kaj
personoj kiuj ne plu studas. Estas
rimarkinde, ke meznombre la kursanoj ne faras multajn erarojn kaj kelkaj tre
rapide progresas. K. ensendis la unuan tradukon al mi la 6-an de januaro 2002
kaj li finis la kurson jam la 4-an de februaro, dauxrigis la studadon per la
E-lernolibro de Zondervan kaj Manders, kiun li finstudis inkluzive la
ekzamentaskojn la 30-an de aprilo. Li igxis membro de nia E-klubo en Groningen
en kies cxirkauxajxo li logxas. Li jam prelegis kaj entuziasmigis sian fratinon
lerni Esperanton. Je
mia peto sur la listo skribi al mi ion pri la motivoj por sekvi E-kurson, venis
diversaj reagoj: M.
skribis: Scivolemo. Mi auxdis pri Esperanto kiam mi estis 10-jara. Tiam jam la
ideo allogis min. Nun mi estas 27-jara kaj legis intervjuon pri Esperanto en
loka gazeto kaj pro tio mi entuziasmigxis denove kaj mi trovis vian kurson en
interreto. La studo de Esperanto donis al mi: novajn geamikojn, mian veran
amikon, agrablajn vojagxojn al Italio, Francio, Cxehxio, Belgio kaj Germanio.
Pli rapidan komprenon de aliaj lingvoj, semajnfinojn kun multe da muziko,
dancoj, interesaj prelegoj kaj diskutoj pri diversaj temoj kaj pozitivan senton,
cxar mi scias novan lingvon kaj povas uzi gxin. S.
skribis: Esperanto estis por mi fakte eraro, cxar mi supozis, ke estis la
hispana. Avantagxo de Esperanto estas ke oni povas mondskale inter-komunikigxi,
ekzemple ankaux kun rusoj kaj cxinoj. M.
skribis: Jam de mia juneco la lingvo-diverseco tiklas mian atenton. Esperanto
montrigxas esti la plej vastigxinta artefarita lingvo. Kiam mi trovis vian
kurson, mi decidis sekvi gxin. Eblas trastudi gxin en tri monatoj, cxu ne? Li
bezonis malpli ol 2 monatojn! A.
skribis: Miaj motivoj estis: hazardo/ mia karaktero/ idealismo/ fantazio/
plezuro kaj praktika avantagxo, mi nome estas jxurnalisto. M.
skribis: Iomete hazarde mi komencis, mi havis iom da libera tempo, sed lernante
mi igxis preskaux sklavo de cxi tiu ludado kun lingvo! Esperanto igxis por mi
vere viva, kiam mi partoprenis en studsemajnfino en Bergen cxe la maro. Tre
speciala sperto, kiun mi povas rekomendi al cxiuj komencantoj! K.
skribis: Onklo mia iam studis Esperanton. Tion mi rememoris, kiam mi vidis
Esperanton sur interreto. Dum mi estas lernanta gxin mi opinias, ke gxi similas
strecxan libron; cxiu pagxo provokas turni gxin. Aliaj
skribis pli mallonge: enuo/ intereso en lingvoj/ mia edzino estas
esperantistino/ la ricevo de malnova E-studlibro/ artikolo pri la iama malgranda
sxtato Moresnet, kie Esperanto fakte estis la oficiala lingvo. Laste
ankoraux du opiniojn rilate al la E-retkurso: F. skribis: Mi hodiaux finis la
kurson kaj cxar mi timas ke sen kontaktoj en Esperantio rapide forflugos mia
kono mi tuj aligxos al la Unuigxo Esperanto Nederland. Fine
ankorauxfoje K.: Ju pli longe mi okupas min pri Esperanto, des pli multe kreskas
la admiro pri cxiaj aspektoj de la lingvo: mi admiras la elegantan simplecon kaj
belecon, same kiel la geniecon de la farinto. Apenaux kredebla estas la fakto,
ke Esperanto estas artefarita lingvo! Kiel
funkcias la kurso? Vi
jam komprenis, ke oni povas trovi gxin sur interreto. Sub cxiu leciono estas
traduktaskoj: Esperanto al la nederlanda kaj inverse. La tradukitajn frazojn la
kursanoj sendas al mi per retposxto. Kiel eble plej rapide, kelkfoje jam post
dek minutoj, certe ne dauxros pli longe ol tagnokto, mi resendas la korektitajn
frazojn. La frazojn sen eraroj mi ne resendas kaj erarojn mi korektas sub la
frazo kun aux sen komentario. Regule montrigxas ke ekestas ligo inter la kursano
kaj mi, kvankam ni neniam vere renkontis unu la alian. Post nelonge mi elprovos
alian sistemon, nome per memkorektado. Mi ege esperas ke mia laboro montrigxos
fruktodona por la kursanoj kaj por la Esperanto-movado. Wil van
Ganswijk-Vlasblom Superrigardo
ekde novembro 1998: 168
personoj sendis la tradukojn de la unua leciono, lastjare pli ol en la komenco!
35 el ili atingis la finon de la kurso 79 sendis nur la unuan aux la unuan plus
la duan lecionojn 54 pli aux malpli aktivas ankoraux. Inter aprilo 2000 kaj
julio 2002 vizitis 7190 personoj mian E-pagxon. Adresoj
de la Esperanto-pagxoj: http://www.xs4all.nl/~wvganswk/
- hejmpagxo http://esperantocursus.TK
– informoj http://esperanto-cursus.TK
- la kurso Retadreso de
la auxtoro: <wvganswk@xs4all.nl>
|