|
Radojica
Petroviæ: Instrukapabligo
kaj plilertigado de E-instruistoj Resumo:
Edukado kaj plilertigado de E-edukantoj estas grava kondicxo por disvastigo kaj
plisukcesigo de instruado de Esperanto kiel rimedo de evoluo kaj pluekzisto de
la Esperanto-komunumo, kaj gxi estas unu el la prioritataj agadkampoj de ILEI.
Cxi tiu artikolo analizas bezonojn, celojn, celmodelon, celatojn, programon kaj
efektivigeblon de instru-kapabligo kaj plilertigado de instruistoj kaj
instruantoj de Esperanto. ENKONDUKO ILEI
lauxdifine okupigxas pri E-instruado kaj zorgas pri fakaj kaj profesiaj bezonoj
de esperantistaj instruistoj kaj instruantoj. Instrukapabligo kaj plilertigado
estas unu el la plej gravaj bezonoj, pri kiu ILEI okupigxis cxefe en la teoria
sfero, sed praktikaj agoj estas tre bezonataj tiukampe. La komitato de UEA en
Telavivo 2000 kaj la Komitato de ILEI en Lovrano 2001 aprobis la Regularon pri
Ekzamenoj pri Instrukapablo, sed gxis nun okazis ecx ne unu ekzameno de UEA/ILEI
pri instrukapablo, nek la Internacia Ekzamen-Komisiono havas konkretajn planojn
pri gxi. La Strategia Plano de UEA emfazas, interalie, la instruadon de
Esperanto kaj plialtigon de profesieco en tiu kaj aliaj agadkampoj. Tiusence
ankaux ILEI kiel kontrakta partnero de UEA en la eduka kampo havas certajn
taskojn kaj apogon de UEA. La
celo de cxi tiu artikolo estas resumi la aktualan traktadon de cxi tiu temo en
la rondoj de UEA kaj ILEI, kaj analizi la eblecon de transiro el la teoriaj
sferoj al la tereno de praktika agado. BEZONOJ
KAJ CELOJ La
instruado de Esperanto dauxre estas pli amasa ekster la lernejoj ol ene. La
oferto de E-kursoj renkontas la konkurencan oferton de aliaj fremdlingvaj
kursoj, kun rigore kvalifikitaj instruistoj, rigore profesiaj instrumaterialoj
kaj instrumedio, kaj kun pli klaraj perspektivoj de praktika uzeblo de lernota
lingvo. Tiun malavantagxon de la instruoferto de Esperanto ne povas rekompenci
gxiaj facileco kaj idea beleco nek la malmultekostaj aux ecx senpagaj kursoj.
Necesas plenumi la kvalitpostulojn de moderna lingvoinstruado kaj adaptigxi al
deziroj kaj bezonoj de la moderna homo. Tio ne eblas sen kvalifikitaj kaj bone
trejnitaj instruistoj kaj altkvalitaj lerniloj. La problemo de manko de
kompetentaj E-instruistoj de Esperanto kun adekvata diplomo farigxas ecx pli
akra se aperas sxanco oficialigi la instruadon de Esperanto en lernejoj. Tiam
edukinstancoj kaj lernejestraro postulas kompetentan instruiston kun formala
pruvo de la kompetenteco. Jen profesiaj bezonoj de esperantistaj instruistoj
kiujn ILEI devas prizorgi. Gxenerale,
la celo de Esperanto-komunumo en la eduka kampo estas plivastigo kaj plisukcesigo de Esperanto-instruado por produkti aktivajn
esperantistojn - lingvouzantojn, organizantojn, gvidantojn, instruantojn kaj
kulturkreantojn. Gxi plenumeblas per: a)
Plialtigo de la nombro de edukitaj, kapablaj kaj plilertigataj
E-instruistoj kaj kursgvidantoj; b)
Plialtigo de la kvalito de E-instruado (programoj, instruantoj, lerniloj,
instruformoj, ekzamenoj); c)
Adekvata traktado de E-kulturo en instruprogramoj, lerniloj kaj kursoj
cxiunivelaj kaj cxiuspecaj. Por
atingi cxi tiujn celojn necesas: 1)
Difini programon de instrukapabligo kaj difini kriteriojn por agnoski la
instrukapablon; 2)
Organizi trejnseminariojn kaj aliajn cxeestajn kaj malcxeestajn formojn
de instrukapabligo kaj plilertigado kun necesa didaktika materialo; 3)
Difini programojn kaj kriteriojn por ekzamenoj pri instrukapablo kaj
organizi la ekzamenojn. CELATOJ Estas
diversaj terminoj uzataj kaj uzeblaj por la homoj kiuj instruas E-on. Instruisto
de Esperanto estas esperantisto kiu profesie instruas E-on, edukita, trejnita
kaj plenumanta aliajn kondicxojn por tiu okupigxo. Instruanto de Esperanto estas
esperantisto kiu aktuale instruas E-on, sed ne nepre profesie, kaj ne nepre
kvalifikite por la instruista profesio. Kursgvidantoj estas porokazaj kaj
lauxbezonaj instruantoj en E-kursoj, praktike kun diversaj gradoj de
kompetenteco, kiuj transprenas tiun rolon laux propra emo. Iuj asertas, ke
neprofesiaj instruantoj sen aparta metodika trejnigxo povas esti pli sukcesaj
produktante per siaj vervo kaj talento pli da novaj esperantistoj ol profesiaj
kaj didaktike kompetentaj instruistoj de Esperanto. Tio povas okazi, sed ne
estas regulo. Por konkurenci al ofertoj de instruado de aliaj fremdaj lingvoj,
Esperanto devas havi same kompetentajn instruistojn kiel la aliaj lingvoj.
Tamen, talentaj kaj lingve kompetentaj neprofesiaj instruantoj restas la plej
amasa plenumforto de E-instruado kaj do meritas atenton kaj subtenon. Celmodelo
de instruisto de Esperanto povas esti priskribita jene: La
instruisto de Esperanto estas lingve kompetenta homo kun pedagogiaj kapabloj kaj
lerto. Li aux sxi (en plua teksto li)
posedas diplomon pri edukigxo minimume de la nivelo postulata por la instruista
profesio en la lando kie li instruas. Li komprenas la problemojn kaj komunikajn
bezonojn de multlingva kaj plurkultura medio, konas la historion de planlingvaj
provoj, komprenas la historiajn kaj sociajn cirkonstancojn de ekesto de
Esperanto, konas la Esperantan kulturon kaj kapablas ekspliki la rolon kaj
eblojn de la internacia lingvo kaj E-komunumo. Li konas kaj komprenas la
sciencajn konsiderojn de la fenomeno de lingvo kaj lingva komunikado, la bazajn
konceptojn de inform- kaj komunikteorioj, kaj la psikologiajn kaj fiziologiajn
aspektojn de la lernado kaj precipe lingvolernado. Li aktive uzas Esperanton kaj
regas gxin minimume laux kriterioj de la meza internacia ekzameno de UEA/ILEI.
Li konas la gxeneralajn didaktikajn principojn kaj instruformojn, kaj kapablas
apliki ilin al sia lingvoinstrua laboro. Li konas la celojn de lingvoinstruado
gxenerale kaj Esperanto-instruado speciale, kaj scipovas plani, organizi kaj
prepari instrumaterialon kaj instrurimedojn. Li konas la historian evoluon kaj
modernajn tendencojn de lingvoinstrua metodologio, kaj kapablas elekti kaj
kombini adekvatajn instrumetodojn kaj instruteknikojn konforme al konkretaj
cirkonstancoj kaj propra karaktero. Li scipovas adekvate strukturigi lecionon
kaj gvidi instruhoron, krei malstrecxan kunlaboretoson kun la lernantoj,
motivigi ilin al lernado kaj uzado de la lingvo kaj varbi por Esperanto-agado
kaj aktiva aparteno al Esperanto-komunumo. Li estas objektiva taksanto de propra
laboro kaj de progreso kaj sukceso de la lernantoj. Li pretas por plilertigxado,
sekvas la evoluon de la lingvo Esperanto, gxia kulturo, edukscienco kaj
edukteknologio klopodante progresigi siajn labormanieron kaj instrukapablon. La
priskribita modelo ne signifu neglekton de instruantoj kiuj ne posedas la
pedagogian edukitecon kaj formalan instrukapablon en tiu grado kaj tamen sukcese
gvidas kursojn kaj produktas esperantistojn. La minimuma postularo kiun ili
devus plenumi povas resumigxi en lingva kompetenteco, kono de Esperanta kulturo,
kapablo organizi kurson, lerte gvidi instru-horon, krei malstrecxan
kunlaboretoson kun la lernantoj kaj motivigi ilin por la lernado kaj
Esperanto-agado. Unusemajnaj trejnseminarioj povas grave kontribui al plilertigo
de tiaj instruantoj, sed ne suficxas por fari ilin plene kompetentaj
instruistoj. El
kia materialo povas produktigxi instruistoj kaj instruantoj de Esperanto? Eblas
difini diversajn tipojn de celatoj de la instrukapabligo kaj pli-lertigado. A.
Instruistoj de aliaj lingvoj jam plenumas plimulton de la postuloj laux
la priskribita celmodelo de instruisto de Esperanto. Por sukcesi cxe la ekzameno
de UEA/ILEI pri instrukapablo, ili devos ankoraux regi la lingvon,
Esperanto-kulturon kaj specifajxojn de interkultura edukado kaj
Esperanto-instruado. B.
Kompetentaj esperantistoj kiuj profesie instruas aliajn fakojn jam havas
certajn pedagogiajn kaj priesperantajn scipovojn kaj relative facile farigxas
bonaj kursgvidantoj. Ili bezonas ekregi profesinivele specifajxojn de
lingvoinstruado por farigxi agnoskitaj instruistoj de Esperanto. C.
Kompetentaj esperantistoj kiuj ne estas profesiaj instruistoj posedas nur
la Esperanto-rilatajn trajtojn de la priskribita celmodelo. La ceterajn sciojn
kaj kapablojn ili povas akiri per profesinivela instru-kapabligxo. Sed kutime,
se ili posedas organizkapablojn kaj naturan instrutalenton kaj pasas intensan
metodikan trejnseminarion, ili jam povas esti bonaj kursgvidantoj. Cx.
Multas instruemuloj kiuj apenaux konas la lingvon kaj didaktikan arton,
sed tamen jam gvidas kursojn kaj volas verki lernolibrojn. Ili devas unue
kompreni, ke entuziasmo kaj sindonemo ne suficxas por fari utilon al
Esperanto-movado, kaj sekve ili aligxu al instru-kapabligaj aktivajxoj. En cxi
tiu kategorio aparte gravan atenton kaj subtenon meritas junaj novaj
esperantistoj kiuj entuziasme alproprigas la ideon de internacia lingvo, pretas
lerni kaj volas instrui. Investo en ilian instrukapabligon garantias gajnon en
pliamasigo kaj plisukcesigo de Esperanto-instruado. TEMARO
POR LA INSTRUKAPABLIGO Se
la celo de instrukapabligo estas diplomi instruistojn de Esperanto laux la
priskribita modelo, tiam la instruprogramo por instrukapabligo devas kovri la
sekvajn temojn:
1.
Lingvistikaj teorioj kaj lingvolernado
2.
La bazaj konceptoj de inform- kaj komunik-teorioj
3.
Psikologiaj aspektoj de lernado
4.
Sociaj kaj historiaj faktoroj de ekesto kaj pluekzisto de Esperanto.
E-komunumo kaj E-kulturo.
5.
Celoj kaj celatoj, organizaj formoj kaj niveloj de E-instruado
6.
Instruprocezo kaj lernprocezo, didaktikaj principoj, instrustrategio,
instrumetodoj kaj instruformoj
7.
Instruanto (cxu instruisto cxu kursgvidanto) kiel faktoro de la
E-instruado
8.
Lernanto kiel faktoro de la E-instruado. Motivigo
9.
Evoluo kaj tipologio de lingvoinstruaj metodoj 10.
Lerniloj kaj instrumaterialoj. Perkomputila E-lernado. 11.
E-beletro, kaj E-kulturaj temoj, situacioj kaj helpiloj en la E-instruado 12.
Planado kaj programado de E-instruado 13.
Planado kaj organizo de instruprocezo kaj instruhoro. Strukturo de la
leciono 14.
La rolo de muziko, ludoj kaj aliaj maltedigajxoj dum la instruhoro 15.
Funkcioj kaj tipoj de lingvaj ekzercoj kaj lingvaj ludoj 16.
Taksado de la instruprocezo kaj de la lernantoj 17.
Specifajxoj de E-instruado en diversaj nacilingvaj medioj. 18.
Tipaj lingvaj eraroj. Prevento de la eraroj 19.
Fonetiko kaj fonologio. Lernigo de modelaj prononco, parolritmo kaj
vocxmodulado 20.
Ortografio. Uzo de majuskloj kaj interpunkcioj en Esperanto. Espe-rantigo
de personaj nomoj kaj toponimoj. 21.
Leksiko kaj semantiko. Lernigo de vortoj 22.
Instruo pri morfologio kaj sintakso 23.
Metodologio de interkultura edukado. Interkultura edukado per E-o 24.
Propedeuxtika valoro de Esperanto. Ne
cxiuj temoj estas traktendaj kun cxiuj tipoj de la celatoj A - Cx, sed nur tiuj
kiuj mankas laux la priskribo de koncerna tipo kompare kun la celmodelo. Simile,
por instrukapabligi neprofesiajn instruantojn kaj kurs-gvidantojn, precipe el la
celatoj C, oni povas porkomence redukti la temaron al la kernaj kaj plej necesaj
teoriaj scioj kaj praktikaj kapabloj (ekzemple la temoj 5, 9, 13, 15 kaj 18),
kaj poste plivastigadi lauxbezone kaj lauxsxtupe gxis la profesia nivelo de
plena instrukapabligxo. La samo povas validi por la celatoj Cx sub kondicxo, ke
ili ellernu la lingvon mem suficxe bone. FAREBLOJ Nur
kelkaj universitatoj diplomas instruistojn de Esperanto. La plej konata estas
ELTE en Budapesxto kun sia Esperanto-fako de la Katedro Gxenerala kaj Aplikata
Lingvistiko. La plej nova sukcesa klopodo tiusenca estas la Interlingvistikaj
studoj cxe la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznañ, kies programo kovras
pli ol la cxi tie listigitan temaron se studento en la tria studjaro elektas la
didaktikan fakon. Menciinda estas la financa subteno de la fondajxo ESF
(Esperantic Studies Foundation) el Usono per stipendioj al kelkaj studentoj de
la Interlingvistikaj studoj. ESF subven-cias ankaux aliajn edukkampajn
E-aktivajxojn kaj povas esti grava faktoro en la evoluo de la esperantista
edukscienco kaj praktiko se la esperantistoj scipovos prezenti subvenciendajn
projektojn en tiu kampo. La
signifo de la universitataj E-studoj ne limigxas al la nombro de diplomitoj, kiu
fakte postrestas la bezonojn kaj ambiciojn de Esperanto-movado, sed la
universitata E-agado estas grava ankaux por la evoluo de la E-metodiko kaj la
produktado de interlingvistikaj kaj metodikaj stud-materialoj precipe por la
temoj kiujn ne aux ne bone kovras la E-metodikaj cxefverkoj de Rakusxa,
Szerdahelyi, Szanser kaj Melnikov. Aliflanke, la universitataj E-diplomitoj
estas la homforto kiu kapablas plu eduki novajn E-instruantojn en
eksteruniversitataj edukformoj. La aktualaj streboj kolekti kaj sistemigi
informojn pri instruado de Esperanto en universitatoj (G. Pirlot, edukado.net)
devus ebligi pli bonan kunordigadon kaj utiligadon de la rezultoj de la
universitataj Esperanto-studoj. Malpli
kompletaj ol la universitataj studoj, sed pli amasaj, estas metodikaj kursoj kaj
aliaj formoj de edukado kaj trejnado de E-instruantoj kiuj okazas cxefe cxe
pluraj E-kursejoj (E-centroj kaj institutoj) kaj okaze de diversaj esperantistaj
renkontigxoj. Ilia graveco por popularigado kaj lernigado de Esperanto estas
nekontestebla, kaj povus farigxi ecx pli granda per iom pli da kunordigado
surbaze de komunaj instruprogramoj aprobotaj de la komitatoj de ILEI kaj UEA.
Ekzemple, pasxon al pli kompleta instrukapabligado faras IEI per la nove
anoncita plano de IEI pri dusxtupaj porinstruistaj seminarioj ne nur
Cseh-metodaj. Alian
pasxon al la celmodelo de Esperanto-instruisto faras la Somera Esperanto-Lernejo
Cxacxak kun sia Metodika seminario. En la sesio kiu okazos fine de junio 2003
estos pritraktitaj ses temoj el la listigitaj 24 kaj estos fiksita plano de
pluaj pasxoj: novaj seminarioj, ekzamenoj pri la instrukapablo kaj
interseminaria malcxeesta laboro kun la kandidatoj. Simile povas fari ankaux
aliaj Esperanto-kursejoj. En
cxiuj tiuj kaj aliaj samcelaj aktivajxoj ILEI devus plenumi sian rolon de
kunordiganto kaj kunrealiganto, kaj aktivi kiel proponanto de kunlaboro kaj
subtenanto de bonaj iniciatoj. KONKLUDO La
aktivajxoj iniciatitaj ene de UEA, ILEI kaj IEI por pli vasta kaj pli bone
organizita edukado de instruistoj kaj instruantoj de Esperanto devas konvergxi
al klare difinitaj celoj kaj koheraj instruprogramoj. La praktika celo estas
efektivigi sistemon de seminarioj kaj aliaj formoj de cxeesta kaj malcxeesta
lernado kaj trejnado kun funkciantaj ekzamenoj pri instru-kapablo, inkluzive la
universitatajn Esperanto-studojn kaj ties produktojn kaj servojn. Estas grave,
ke la komitatoj de ILEI kaj UEA aprobu cxi-koncernajn decidojn kiuj instigu
malferman kaj sistemecan kunlaboron inter la agantoj sur la eduka kampo de
E-komunumo. LITERATURO [1]
Rakusxa R., Metodiko de la E-instruado, Mladinska Knjiga, Ljubljana 1970 [2]
Szerdahelyi I., Metodologio de Esperanto: Lingvoinstruado kaj
parol-aproprigo, ELTE, Budapest, 1975 [3]
Szanser I., Teorio kaj praktiko de lingvo-instruado, ILEI, Budapesxto,
1992 [4]
Melnikov A., La cxefaj principoj de fremdlingvo-instruado
("Instruado - sen turmentado!"), 1999 [5]
http://www.training-youth.net/tkit2/tkit2.pdf: Methodology in Language
Learning T-kit, Council of Europe, Directorate of Youth and Sport. Radojica
Petroviæ, Universitato
de Kragujevac, Teknika Fakultato en Cxacxak |