Interkultura edukado
Hejmen ] Supren ]

 

Interkultura edukado
Psikologio
El landoj kaj sekcioj
Hans ten Hagen
Recenzo

Interkultura edukado per interreto kaj Esperanto

La projekto Interkulturo eniris novan fazon (IK2) gardante la esencajn ideon kaj celojn de origina Interkulturo (nun referencata kiel IK1) lancxita en 1999 kaj vaste akceptita en 2000 kaj 2001. Metodologie kaj teknike IK2 alportas ion novan. Pli grave, gxi kunlaborigas fortojn de kvar institucioj de E-komunumo, kaj tio estas garantio de gxia sukceso: ILEI kaj E@I provizas la laborfortojn, ESF finance helpas, kaj UEA fonas kun organiza subteno konforme al sia strategia laborplano. Gxia gxisnuna kaj aktuala evoluo resumeblas jene:

-          En septembro 2002, Mauro La Torre kaj Radojica Petrović prezentis al la Estraro de ILEI refunkciigan projekton de Interkulturo – IK2.

-          En novembro 2002, Hokan Lundberg kun sia E@I-teamo el TEJO proponis novan projekton de retpagxaro por Interkulturo.

-          En decembro ni akordigis la du projektojn kaj proponis laborteamon de plenumontoj. La Afrika Oficejo de UEA, gvidata de Gbeglo Koffi, transprenis la taskon de sekretariado pri aligxantaj klasoj.

-          En januaro 2003 ILEI prezentis subvencipeton al ESF por Interkulturo.

-          En februaro ESF aprobis subvencion por la unua pasxo de IK2 gxis fine de junio 2003. Depende de rezultoj de la unua pasxo, ESF decidos pri eventuala dauxrigo de la subvenciado.

-          En marto estis luita kaj funkciigita retregiono interkulturo.net, kun viziteblaj informpagxo pri IK2 kaj prezentajxo pri planata pagxar-strukturo. Testataj estas traduksistemo, forumo kaj viki-pagxoj. Ĉi-lasta estas populara enpagxigilo kiun facile uzos partoprenantaj klasoj.

-          Kerno de la laborteamo kunsidis en Beograd, 21-23 marto 2003, pritraktis metodikajn, prienhavajn, teknikajn kaj organizajn demandojn de la projekto, aprobis prioritatojn de la unua pasxo, kaj difinis taskodividon kaj dinamikon de la realigado.

-          Fine de marto estis senditaj monpetoj al Euxropa Junulara Fondajxo, neesperantistaj fondajxoj por IK-trejnseminario en Sarajevo, marto 2004, kaj por esperantigo de gvidlibro (T-kit) pri interkultura edukado eldonita de Konsilio de Euxropo. Monpeto por IK-trejnseminario en Brazilo, decembro 2003, estos sendita al alia Euxropa fondajxo gxis junio.

-          Evoluon de la projekto eblas sekvi cxe www.interkulturo.net, kaj diskuti pri gxi tra retlisto interkulturo@yahoogroups.com. La labor-teamo havas sian internan retliston teamo@interkulturo.net.

-          Presinformiloj de Interkulturo dauxre estos Juna Amiko por la plej juna celgrupo, Kontakto por la TEJO-agxa celgrupo, kaj IPR por la instruistaro.

La esenca celo de Interkulturo, dekomence kaj plu, estas interkultura edukado per Esperanto. Per gxi realigxas la interna E-movada celo: popularigado de lernado de Esperanto en lernejoj, cxar gxi plimotivigas la lernantojn kaj instruistojn donante sxancon por inspira, amuza kaj plursence utila praktika uzado de la lingvo. Nun la celgrupo de IK2 plilargxigxas al eksterlernejaj kaj pli agxaj grupoj de junuloj, ne forlasante la bazlernejanojn kaj mezlernejanojn. En posta evoluo IK2 ecx ofertos siajn servojn al studantoj de aliaj lingvoj kaj tiel kontaktigos ilin kun la valoroj de Esperanto kaj varbos por gxi.

Laux la antauxaj spertoj, dauxran realigadon de la difinitaj celoj de IK1 malhelpis manko de plene ellaborita interkultura metodiko, ne suficxa nombro de trejnitaj interkultur-edukantoj, kaj manko de homfortoj por aktualigado de gxia retpagxaro kaj konstanta kunordigado de interkultur-esploraj aktivajxoj de la partoprenantoj. La teamo de IK2 serioze prikonsideris tiujn problemojn kaj decidis prioritate, gxis la fino de junio 2003:

bulletEllabori metodikon;
bulletKrei pagxaron kiu enhavos necesajn metodikajn materialojn (gvidlinioj, ekzercoj, taskoj, lernmaterialoj ks.) kaj estos kongrua kun la ellaborita metodiko;
bulletStarigi kontaktojn kun provklasoj kiuj auxtune 2003 testos la metodikon kaj la novan pagxaron.

Komence de auxgusto, dum la 36-a Konferenco de ILEI en Örestrand, Svedio, okazos la unua trejnseminario por klasgvidantoj (IK-gvidantoj) kaj helpantoj de Interkulturo (IK-helpantoj). La trejnitoj auxtune gvidos eksperimentajn klasojn kiuj mem kreos siajn TTT-prezentajxojn en la nova retpagxaro, kaj organizos interklasan esplorintersxangxon testante la pagxaron kaj metodojn kiuj gxis tiam estos kreitaj. Gravan rolon havos IK-helpantoj, kiuj kunordigos esploraktivajxojn en certa temkampo, kaj metodikaj konsilantoj kompetentaj pri interkultureduka metodologio.

 

La ceteraj klasoj kiuj jam aktivas en Interkulturo aux dume aligxas, dauxrigos siajn aktivajxojn kiel gxis nun, uzante la pagxaron de la Kvazauxa Lernejo „Tibor Sekelj” kaj retposxtan komunikadon, se ili ne havas retaliron. Pri tiuj klasoj zorgos la Afrika Oficejo de UEA kunlabore kun ILEI kaj kun la teamo de IK2. La novaj pagxaro, metodologio kaj reto de IK-helpantoj kaj konsilantoj devus esti testitaj gxis la fino de 2003 kaj pretaj por plena aplikado kaj plua evoluo en 2004.

Interkulturo vekas intereson ankaux ekster la esperantistaj rondoj. Prelego pri gxi estas akceptita por Unesko-Konferenco pri Interkultura Edukado kiu okazos en Finnlando meze de junio. Aliaj prelegoj pri esperantistaj projektoj de interkultura edukado kaj perkomputila lingvolernado estas anoncitaj por la Dua Internacia Konferenco de Acodden-Reto „Diverseco kaj Civitaneco – Defio por Lernejoj” en Florenco, Italio, komence de julio, kaj por Kongreso de FIPLV (Internacia Federacio de Instruistoj de Modernaj Lingvoj) en Johanesburgo, Suda Afriko, meze de julio.

La komenca kaj espereble plilargxigota teamo de IK2 konsistas el: Mauro La Torre (edukscienca esplorado, metodologia konsilado), Radojica Petrović (ekstera kunordigado, informado, esplorado), Stefan McGill (metodiko por infanoj, lernmaterialoj, pagxaraj helptekstoj), Boo Mee Kim-Lindblom (kasisto), Sonja Petrović (interna kunordigado, monpetoj, IK-helpanto), Ralf Frölich (konsilado pri metodiko, monpetoj kaj publikaj rilatoj), Hokan Lundberg (planado kaj programado de la pagxaro), Nastja Kojxevnikova (aspektigado de la pagxaro kaj inform-materialo), Clayton Smith (konsilado pri programado kaj ekde majo programado), Brion Vibber (programado, speciale pri la vikio-partoj), Helen Claesson (desegnado), Torun Jansson (IK-helpanto), Jevgenij Gaus (IK-helpanto, provklaso), Haris Subasxić (programado, provklaso), Rafael Despradel (provklaso), Katja Ignatjeva (IK-helpanto).

Novaj gvidantoj de provklasoj, IK-helpantoj kaj interkultur-metodikaj konsilantoj estas bezonataj. Sinanoncoj bonvenos.

Radojica Petrović, <radojica.petrovic.interkulturo.net>