|
La projekto Interkulturo cxe internaciaj konferencoj Unesko: Prezento de Interkulturo
verkita de Radojica Petrovicx kaj Mauxro La Torre aperas en la kompaktdiska
prelegaro, ISBN 951-39-1531-X, de la Konferenco de Unesko pri interkultura
edukado okazinta la 15-18-an de junio 2003 en Jyväskylä, Finnlando, kun
proksimume 600 partoprenantoj kaj 20 paralelaj sesioj cxiutage. Cxirkaux 20
personoj partoprenis la konferencan sesion dum kiu Radojica prezentis
Interkulturon. Tio estis kutima kvanto, kaj la intereso estis granda. Aliaj
interrete agantaj interkulturistoj esprimis similajn problemojn kiajn
Interkulturo renkontas, malfacilajxojn pri la dauxra pluteno de la diversaj
kontaktoj, miskomprenoj inter agantoj en diversaj landoj, mezurado de rezultoj
k.s. Interkulturo ofertis interesajn metodajn solvojn kaj certe povos utiligi
metodojn jam ellaboritajn de aliaj. Formigxis utilaj kontaktoj. La fakto, ke
Esperanto estas uzata en Interkulturo, ne alvokis apartan miron. Tio
prezentigxis kiel grava parto de la koncepto, tute nature. La problemo de
lingvoelekto kaj domino de la angla estis menciita ankaux de aliaj prelegantoj. laux
raporto de la partopreninto Anna Margareta Ritamäki, retlisto BJA
Socrates/Comenius: E-istoj Laura Brazzabeni
kaj Radojica Petrovicx patroprenis internacian konferencon pri edukado al
diverseco kaj civitaneco kaj Comenius-kontakt-seminarion (http://www.acodden.org/info/index17m.html)
okazintaj la 3-5-an de julio 2003 en Montecatini, Italio, organizite de ACODDEN
(A Classroom of Difference – Diversity Education Network, Klascxambro de
Diferenco – Reto por Edukado al Diverseco) kun subteno de Euxrop-Unia programo
Socrates. La projekto Interkulturo de
ILEI kaj E@I estis
prezentita kiel ekzemplo de Interreta projekto por interkultura edukado. Gxi
vekis apartan intereson per sia interaktiveco, aktivigo de la lernantoj kaj
atento pri trejnado de interkulturedukantoj. En posta diskuto en la
kontaktseminario montrigxis, ke la problemo de interkultura kompetento kaj
trejnigxo de la edukantoj estas kerna en la interkultura edukado. Kiel rezulto
sekvis partnera propono pri tiutema projekto de partoprenantoj el kelkaj
institucioj de diversaj Euxropaj landoj, inkluzive ILEI. Indas instigi
plutrakton de la propono en la kadro de Euxropa programo Comenius 2.1. Ankaux aliaj projektoj inspiritaj de Interkulturo
estas proponeblaj kaj partneroj por ili troveblas en la kadro de programoj Socrates/Comenius.
(R.
Petrovicx) |