|
Leonardo
Pampaloni:
Mallonga
filmo en Interkulturo
Prato
estas urbo en centra Italio, kaj, laux dia placxo, instruisto de elementa
lernejo de tiu urbo povis iniciati antaux kelkaj jaroj Esperanto-lernejan
grupon. La nomo de la grupo estas LA HERBEROJ, cxar Prato, itallingve, signifas
herbaro-n. La
„herberoj” lernas Esperanton per kantoj, rol-ludoj kaj internacia
korespondado. Dum la lernojaro 1998/99 la grupo korespondis kun elementa lernejo
de Limeyrat, malgranda vilagxo de Dordogne en Francio, kaj la du lernejoj faris
kune cxen-rakonton. La „herberoj” verkis kaj desegnis la unuan parton,
francaj geamikoj la duan, la „herberoj” la trian, k.t.p… La rakonto
finigxis en junio 1999 kaj entenas ses partojn. Dum
la lernojaro 1999/2000 la korespondado plivastigxas per partopreno al Projekto
Interkulturo kaj per financado de Euxropa Unio. Fakte, kadre de ago 1 de
Programo Comenius, tri euxropaj bazaj lernejoj (de Prato, de Limeyrat, de Bixad
en Rumanio) preparis projekton LUDEºREJO, t.e. dauxra korespondado pri
komuna temo INFANLUDOJ kaj LUDILOJ. Plie,
la „herberoj” faris, dum la jxus pasinta lernojaro, mallongan filmon. Cxiu
instruisto bone scias kion signifas dauxra internacia korespondado: gxi estas
stimula rimedo de la lernado, sed kiom da tempo kaj laboro estas bezonata por
vere profiti de gxi! Cxiu instruisto bone imagas kion signifas preparado de
filmo, ecx mallonga filmo, en lernejo: kiom da kapabloj gxi metas en ludon kaj
antauxenigas, kiom da problemoj kaj malfacilajxoj gxi naskas. La
titolo de la filmo estas LA PERDITA HARMONIO, gxi dauxras 14 minutojn kaj gxia
temo venas el la cxen-rakonto. En la historio estas vilagxo, kiu nomigxas
Smeraldo, estas verda kvinpinta stelo, kiu felicxigas, estas regxo, regxino kaj
princo, kiu volas retrovi la stelon mistere malaperintan, estas roboto kaj du
geturistoj, kiuj helpas la princon, kompreneble estas monstroj; en la filmo ecx
estas teruraj scenoj, sed la historio felicxe finigxas. Laux
mi estis 5 fazoj gravaj, laux didaktika vidpunkto, dum la filmpreparado: 1)
laborado pri la rakonto al dialoga teksto, tauxga kiel rolarangxo; 2)
preparado de la kostumoj kaj de la scen-arangxoj; 3)
rol-ludado kaj atribuo de la roloj; 4)
elekto de muzikajxoj kaj kunmeto de kanto pri reveninta harmonio; 5)
filmado kaj vidado de la bildoj. Laux
la celoj de cxi tiu revuo, mi opinias, ke valoras iomete paroli pri la unua kaj
la tria fazoj. La
verkado de rol-arangxo estas malfacila lingva laboro, ecx en nacia lingvo.
Kelkaj partoj de la rakonto teatrumigxis, okaze de lernejaj festajxoj en la jaro
1999. Sed prepari rol-arangxon por filmo estas pli malfacila, cxar oni devas
sxangxi multajn detalojn por simpligo de filmado kaj por limigo de la scenoj.
Tial la rol-arangxo estis malfermita gxis la film-muntado kaj cxiuj lernantoj
ludis cxiujn rolojn gxis la filmado. La atribuo de roloj okazis malmultajn
tagojn antaux la unuaj filmadoj kaj, gxenerale, laux la jena lerneja regulo:
tiu, kiu plej multe bezonas, plej multe laboras. Cxu la „herberoj” lernis Esperanton per la preparado de la
filmo? Sendube ili lernas multajn objektojn, mi opinias ankaux Esperanton; cxefe
ili, ludante, lernis engagxigxi kaj elturnigxi. Leonardo
Pampaloni, |