|
Inter vi, mi kaj niaj kulturoj Interkulturo 2 lancxita La projekto Interkulturo en la
dua eldono (IK2) estis lancxita en eksperimentan uzon meze de oktobro 2003. IPR
03/2 raportis sur la pagxoj 1-4 pri la planoj kaj evoluo de la refunkciiga
projekto kun tri prioritataj celoj por la unua jarduono cititaj sur la pagxo 3.
Cxiuj tri prioritatoj realigxis. La metodika teamo de IK2 ellaboris por la
projekto tauxgajn metodojn kaj proponis esplortemojn, ekzercojn, taskojn kaj
ludojn por interkultura lernado kaj edukado per Esperanto kaj Interreto. Okazis
metodika trejnseminario auxguste en Svedio, pri kiu iom raportis IPR 03/3. Nova
IK-trejnseminario organizata de E@I, partnero de ILEI kaj kunrealiganto de IK2,
okazos printempe en Sarajevo. La retpagxara teamo de E@I
konstruis la novan pagxaron www.interkulturo .net kiu subtenas la metodikon kaj
kiu nun estas libere alirebla. Gxis la fermo de cxi tiu numero de IPR
registrigxis al IK2 ok grupoj kaj entute 49 individuaj partoprenantoj, cxu
grupanoj (kelkaj aligxintaj grupoj ankoraux ne registris cxiujn grupanojn), cxu
grupgvidantoj, cxu IK-helpantoj, kiuj testos la metodikon kaj la pagxaron gxis
la fino de la jaro. La grupoj partnerigxos laux similaj esplor-interesoj,
elektos metodon kaj esplortemon, faros intersxangxon, plenumos taskojn kaj
elprovos kelkajn ekzercojn, kaj fine raportos pri la esplorrezultoj. La teamo de
IK2 kaj IK-helpantoj sekvos laboron de la partoprenantoj, konsilos, solvados
problemojn kaj plibonigados la pagxaron por ke gxi estu plene preta por pli
vasta aplikado en 2004. Gxia sukceso ekde nun dependas de gxiaj uzantoj –
E-instruantoj kiuj aligxas al la projekto kun siaj grupoj de lernantoj. Vizitu la pagxaron nun kaj
preparu vin kaj viajn lernantojn por aligxi al IK2 ekde 2004. Se vi havas ideon
kaj eblecon por organizi trejnseminarion aux alispecan renkontigxon de IK-anoj
en via mondoparto, skribu al teamo@interkulturo.net, aux aligxu al retlisto
interkulturo@yahoogroups .com kaj diskutu tie. Viaj kritikoj, proponoj kaj
konsiloj estas cxiam bonvenaj.
|