Interkulturo en YU
Hejmen ] Supren ]

 

Proverbante
Barcsay Zsuzsa forpasis
Lerni kaj instrui
Interkulturo en YU
El la landoj 00/4
Notlibro 00/4

Interkultura julio en Jugoslavio

kun impresoj de eksterlandaj gastoj

La projekto Interkulturo, krom sia cxefflua programo, inspiris plurajn aliajn agadojn kiuj levas la prestigxon de la internacia lingvo ekster la Esperanto-komunumo. Tiaj estis ankaux du arangxoj sub la nomo de Interkulturo okazintaj lastjulie en Jugoslavio.

Internacia Esperanto-Lernejo "Interkulturo", Kopaonik 2000.07.01-09, organizita kun la cxefcelo subteni kaj plivastigi la projekton Interkulturo, realigxis kiel unu el 50 projektoj de 30 junularaj organizoj en la kadro de "Someraj programoj de sociaj junularaj organizoj 2000" de la Ministerio por Junularo kaj Sporto de Respubliko Serbio. En kursoj A (Tendaraj tagoj I) kaj B (Tendaraj tagoj II) partoprenis 3 instruantoj kaj 32 kursanoj el Serbio (Jugoslavio), Rumanio, Makedonio kaj Respubliko Srpska (Bosnio kaj Hercegovino). Kroma programo konsistis el sportaj kaj kvizaj konkuroj, retvizitoj al Kvazauxlernejo "Tibor Sekelj" kun provoj kontakti malcxeestajn interkulturanojn, redaktado de murgazeto kaj lerneja bulteno, ekskursoj, tendarfajro. En la lastaj du tagoj la lernejon vizitis Mauxro La Torre, prezidanto de ILEI, kaj Borisxa Miliæeviæ, direktoro de Esperanto-Instituto Beograd, kiuj interalie partoprenis en la ekzamenkomisionoj. Reprezentantoj de gejunulaj E-organizoj el kvar balkanaj landoj en la lernejo okazigis ankaux unutagan Balkanan Junularan Konferencon (BaJK) kiu cxiujare okazas en alia balkana lando.

 

Internacia Seminario Interkulturo kun Somera Esperanto-Lernejo, Cxacxak 2000.07.09-14, estis dedicxita unuavice al klasanoj kaj instruantoj en jam ekzistantaj klasoj en la projekto Interkulturo, sed ankaux al cxiuj aliaj kiuj interesigxas pri interkultura aplikado de Esperanto. Kun gastoj el Italio, Rumanio, Bulgario kaj Respubliko Srpska de BkH, gxi havis internacian kaj interkulturan etoson. Pro varia kaj abunda seminaria programo la cxeestantaj instruistoj ne povis tutan sian tempon dedicxi al la paralele okazanta somera esperanto-lernejo. Tiel novaj junaj instruistoj ekhavis sxancon, uzis gxin kaj renkontigis sep novajn esperantistojn el Rumanio kaj Bulgario kun la spirito de esperanto kaj esperantismo.

 

La seminaria programo ampleksis plurajn temojn:

§         Interkulturo - rezultoj kaj perspektivoj

§         Renkonto kun poeto Ranko Simoviæ - porinfana poezio en lingvo-instruado

§         La vojagxoj inter kulturoj: Tibor Sekelj

§         Proverbejo: eduka kaj interkultura graveco de proverboj

§         Esperantaj pupteatro, filmoj kaj muziko

§         Naciaj kulturoj de la partoprenantoj.

Mauxro La Torre prezentis KD-an version de la pagxaro de Kvazauxlernejo "Tibor Sekelj" kaj faris enkondukan prelegon pri la celoj, gxisnuna realigo kaj pluaj planoj de la projekto. La cxeestantaj instruantoj prezentis agadon de siaj klasoj. Surbaze de tiuj komunikoj, konsiderante la bildon kiun donas la pagxaro "Tibor Sekelj" kaj aliajn informojn kiuj koncernas la projekton, oni povas gxenerale konkludi, ke la projekto en iuj aspektoj disvastigxis super la unue projektitaj celoj kaj, aliflanke, ke gxi lamas en kelkaj konkretaj realigoj. Ïi meritas plenan subtenon kaj bezonas novajn plenumantojn, materian subtenon kaj novan planon por plua realigado kaj dauxrigo post la unue projektita dujara periodo.

 

Dum la renkonto kun poeto Ranko Simoviæ estis prezentita lia eldonpreta porinfana poemkolekto "Fojan Tagon" (serbe "Jednoga dana") esperantigita de Radojica Petroviæ. Kun sperto de auxtoro de pluraj lerno- kaj legolibroj pri la serba lingvo, Ranko Simoviæ dum la renkonto kun seminarianoj prelegis pri utiligado de porinfana poezio por solvi fonetikajn problemojn cxe la infanoj kaj por pli facila alproprigado de gramatikaj nocioj kaj strukturoj. Aparte interesaj estis liaj spertoj pri utiligado de lia poezio cxe diasporaj serboj por lernigi la gepatran lingvon al infanoj en fremdlingva kaj fremdkultura medio. Liaj esperantigitaj versajxoj montrigxas aplikeblaj en instruado de esperanto - ekzemple "Demandaj frazoj antaux pluvo" amuze lernigas kolerativajn demandovortojn. Dume, la "Sunelira virkoko" estas siaspeca metaforo de interkultura tutglobismo.

La seminario kompreneble dedicxis apartan tempon al Tibor Sekelj, kies nomon la projekto alprenis por sia reta komunikejo omagxante tiel lian senlacan studadon kaj proksimigadon de civilize kaj geografie malproksimaj kulturoj. Enkonduke prelegis Ljubomir Trifoncxovski pri biografio de Sekelj kaj liaj ligoj kun "Literatura Foiro". Borisxa Miliæeviæ prezentis bibliografion de originala kaj tradukita verkaro de Tibor Sekelj.

Dum la vespero dedicxita al esperanta kulturo Ljubomir Trifoncxovski prelegis pri pupteatro gxenerale kaj aparte pri esperanta pupteatro. Dum liberaj horoj la seminarianoj povis spekti kvar esperantajn video-filmojn kaj auxskulti esperantistajn muzikgrupojn.

La tempon antauxviditan por prezentado de naciaj kulturoj plenigis du prelegoj, du ekskursoj kaj vesperoj en kafejo aux diskmuzika dancejo. Florica Popa prelegis pri la rumana poeto Eminescu kaj Jadranka Miriæ prezentis agadon de la klasoj de Interkulturo en Zajecxar (orienta Serbio) kaj kulturhistoriajn trajtojn de tiu regiono.

Posttagmeza promeno tra Cxacxak kaj vizito al gxiaj muzeoj kaj galerioj konigis al la gastoj la kulturon kaj historiajn trajtojn de cxi tiu urbo, ekde la sxtonepokaj elfosajxoj gxis la aktuala vivo kun videblaj spuroj kaj influoj de diversaj civilizoj kaj kulturoj, inkluzive la restajxojn de la pasintjara aerataka detruado de Jugoslavio. La promeno finigxis en kafejo kun tradicia muziko aux, por aliaj sxatoj, en diskmuzika dancejo.

Tuttaga ekskurso gvidis buse, piede kaj flose al la 985 metrojn alta montopinto de Ovcxar kaj al kvar el dek mezepokaj monakejoj en la tiel nomata Serba sankta montaro ambauxborde de la rivero Zapadna Morava (Okcidenta Moravo) en la Ovcxar-Kablara interkrutejo, kiuj estis gardejoj kaj mem fontoj de la serba kulturo dum certa periodo de la turka regado kaj auxstro-turka militado sur la teritorio de Serbio.

 

Proverboj estas aparta temo en la rubriko "Lingvo" de la planitaj interkulturaj esploroj en Kvazauxlernejo "Tibor Sekelj", el kiu jam kreskas aparta subprojekto nomata Proverbejo, dedicxita al interkultura kaj eduka valoro de la proverboj. Tiutema diskuto komencigxis en la retaj diskutejoj E-INS kaj SEKELJ-INS kaj altiris atenton de pluraj listanoj. En la seminario en Cxacxak cxi tiu temo havis tri enkondukajn prelegojn. Radovan Marinkoviæ, jxurnalisto kaj verkisto el Cxacxak, neesperantisto sed subtenanto de esperanto, ilustris interkulturecon de la popolaj sagxo kaj spirito per kelkaj ekzemploj de lokaj kutimoj kaj tradiciaj ritoj troveblaj ankaux cxe aliaj slavaj kaj neslavaj popoloj, iuj ecx en Sudano. Borisxa Miliæeviæ prezentis klasifikon de proverboj en kvar specojn kaj analizis uzadon de esperantigitaj proverboj en lernolibroj de Esperanto kaj aliaj esperantaj libroj eldonitaj en Jugoslavio.

Mauxro La Torre eksplikis planatan funkciadon de Proverbejo. Ïi estas aplikebla cxe la klasoj de Interkulturo kiuj elektis aux elektos cxi tiun esplortemon. Esperanto kaj la zamenhofa E-proverbaro havos pivotan rolon por proverbaj ekvivalentoj el diversaj lingvoj kaj kulturoj.

La seminarioj en Kopaonik kaj Cxacxak havis atentindan median reehxon. Krom la financa subteno por ambaux flanke de Ministerio pri Junularo kaj Sporto de Respubliko Serbio, la E-renkontigxo en Cxacxak aparte altiris organizan kaj materian helpon de la Urba Biblioteko, Domo de Kulturo kaj Turisma Organizo de Cxacxak. La tutan arangxon, cxiun gxian programeron, sekvis tri lokaj televidoj, semajna gazeto kaj du radiostacioj, per cxiutagaj informoj, intervjuoj kun la partoprenantoj, gxis duonhora televida kaj kvaronpagxa gazeta raportoj. Kelkajn tagojn poste ankaux la centra televido de Serbio faris triminutan intervjuon kun junaj partoprenintoj de la renkontigxoj en Kopaonik kaj Cxacxak.

 

Impresoj de eksterlandaj gastoj en Kopaonik

Cristian, 23-jara studento el Timisxoaro, Rumanio:

En Jugoslavio mi estas la unuan fojon kaj gxis nun mi havas nur belajn impresojn. Al mi pleje placxas la naturo kaj la homoj. Esperanton mi lernas ekde unu jaro kaj ses monatoj. Mi opinias ke cxi tie la kurso B estas tre bona. Post Kopaonik mi iros al Cxacxak, kaj mi tre gxojas, cxar mi ekkonos ankaux tiun urbon.

Sebastian, 24-jara studento el Timisxoaro, Rumanio:

Esperanton mi lernas jam ekde kvar jaroj. Mi eklernis gxin cxar mi estis vojagxonta en Hungarujon kaj mi ne sciis la hungaran kaj dum la mallonga tempo, kiun mi havis, mi povis plej facile kaj plej rapide lerni gxin kiel internacian lingvon. Mi estas vegeterano, mi tre sxatas la naturon kaj bestojn. "Interkulturo" placxas al mi cxar ebligas bele ellerni Esperanton, interkonatigxi kun diversaj homoj kaj ekkoni ilian kulturon. Nun mi estas unuafoje en Jugoslavio, gxi estas tre interesa lando.

Ovidiu, 21-jara studento pri ekologio:

La unuan fojon mi estas en Jugoslavio. Mi ne timis veni en Jugoslavion, kontrauxe – mi senpacience atendis la alvenon. En Kopaonik al mi pleje placxas la interamikigxo. Cxi tiu estas mia unua renkontigxo kun Esperanto kaj mi eklernis gxin cxar mi sxatas lingvojn. En la Esperanto-lernejo al mi pleje placxas la maniero, kiel la instruantoj instruas. Ankaux la kursanoj estas tre kamarademaj. Ankaux la amuza programo post la lecionoj estas interesa. La hierauxaj tradiciaj sportludoj tre placxis al mi cxar estis juste ludataj.

Branka, 17-jara gimnazianino el Respubliko Serba (Bosnio kaj Hercegovino):

Cxi tio ne estas mia unua vizito al Serbio (Jugoslavio). Esperanton mi lernas ekde unu jaro. La instruado cxi tie placxas al mi cxar la programo bone realigxas. Placxas al mi la instrumetodo kaj la amikigxo. Pasintjare mi estis en simila lernejo en Teslicx, poste en esperantista renkontigxo en Pale, kie mi vivas, poste ankaux en Cxacxak komence de la jaro. Mi ne povas decidi kiu el la renkontigxoj estas la plej bona.

Nevena, 17-jara gimnazianino el Respubliko Serba (Bosnio kaj Hercegovino):

Esperanton mi eklernis antaux unu jaro. Mi opinias ke la studprogramo cxi tie estas bona, cxio estas bona krom la nutrado. En cxi-speca Esperanto-lernejo mi partoprenis pasintjare en Teslicx kaj mi partoprenis en esperantistaj renkontigxoj en Pale kaj Cxacxak antaux kelkaj monatoj.

Snejxana, 28-jara diplomito pri la makedona beletro kaj studentino de la itala lingvo:

Mi venas el Skopje, Makedonio. Mi oficas en la Infana Ambasadejo "Medjasxi". Esperanton mi lernas jam ekde du jaroj. La unuan fojon mi partoprenas en simila arangxo. Ekde la jaro 1991 gxis nun mi ne estis en Jugoslavio kaj tial mi senpacience atendis cxi tiun renkontigxon, kiu tre placxas al mi. La amikaro estas agrabla. Ankaux la lecionoj estas placxaj, mi estas kontenta pri la programo.

Kun la eksterlandaj gastoj plurlingve interparolis redakcianoj de la somerlerneja bulteno: Marija Kisx, Valentina Djordjevicx, Zlatko Djordjevicx, Verica Vuksa-novicx.

Radojica Petroviæ, <radp@ptt.yu>