|
Radojica
Petrović: Interkulturo
– post unu jaro Onte al la projekto Interkulturo depost la UK en Adelaido 1997 kaj
ekde gxia oficiala lancxo en la simpozio/kolokvo "Esperanto en
lernejoj" dum la UK en Montpeliero 1998, iuj povis supozi gxin ankoraux unu
ne tre promesa provo disvastigi esperanton tra enlerneja instruado. La gxisnuna
evoluo de la projekto kun vico da renkontigxoj sine de Interkulturo (Pale en
decembro 1999, Cxacxak en januaro kaj julio 2000, Bjalsko-Bjala en januaro,
Krakovo en aprilo/majo, Kopaonik en julio), aliaj agadoj kiujn interkulturanoj
entreprenas kaj ree§o en eksteresperantujaj medioj atestas ke gxi eliris la
kadron de lerneja edukprojekto kaj farigxis pli vasta agadkampo inspiranta al
novaj programoj kaj projektoj. Tio pliigas gxiajn sxancojn kaj riskojn. Esence, Interkulturo estas bone gvidata kampanjo pli ol projekto en
rigora senco. Krom bone difinitaj celoj kun gxeneralaj gvidlinioj kaj
agadtrajtoj, en la projekta dokumentaro mankas detalaj agadplanoj kun
precizigitaj plenumontoj kaj necesaj rimedoj, procedaroj, priskriboj de esplor-
kaj agadmetodoj k.s. Sed, pli grave, rezultoj ne mankas, rezultoj de investitaj
energio, scio, volo kaj motivigxo de la teamo kiu formigxis en ILEI kaj cxe la
Laboratorio por Eksperimenta Pedagogio de la Tria Roma Universitato kun
kunlaborantoj dise en la tuta mondo. Gxia cxefcelo – kontribui konkrete al
interkultura edukado en lernejoj – altiris al la projekto entute 97 klasojn el
28 landoj, de la plej ricxaj gxis la plej malricxaj, el cxiuj partoj de la
mondo, el diversaj kulturoj kaj kun diversaj civilizaj radikoj. En la unua
projektojaro ili lernis esperanton kiel rimedon por realigi la cxefcelon,
prezentis sin en la Kvazauxlernejo "Tibor Sekelj" – la cxefa
komunikejo en la projekto kaj elektis interkulturajn esplortemojn en la
esplorkampoj de nutrado, vestado, lernado, lingvo, muziko, komunikado, klimato,
sano, bestaro, tradicioj, medio aux eble io alia, pri kiuj ili intersxangxos
esplormaterialojn kun aliaj klasoj en formotaj temringoj. Dume en iuj landoj la projekto gajnis konkretan materian subtenon
de koncernaj ministerioj. Gxi estis prezentita dum EEU-Kongreso en Ostendo kaj
altiris indan atenton de aro da eminentuloj el provincaj kaj urbaj instancoj en
EU, kiuj promesis subtenon. Gxi produktigis novan lernolibron kaj inspiris aux
ensorbis aliajn interkulturajn agadojn. Entute, la projekto farigxis iom pli ampleksa ol origine planita
kaj tial malpli rapide evoluanta ol estis esperate kun problemoj kiuj iom
ombrigas la komencan vervon. Malfruas kompletigo de la elektotabeloj pri
interkulturaj esplortemoj kaj funkciigo de la temringoj kiel kerna agado en la
projekto. Prokrastigxis eko de la iam anoncita kultur-geografia sliparo kun
revata spektakla rezulto en formo de siaspeca kulturgeografia enciklopedio. Pluraj klasgvidantoj deklaris, ke iliaj klasoj disfalis, aliaj ne
anoncis sian elekton pri esplortemoj kaj tre malmultaj respondis al invito de la
prezidanto de ILEI raporti pri stato de sia agado fine de la unua projektojaro. Cxiuj cititaj problemoj kaj relativaj malsukcesoj ne malpliigas la
gravecon de la projekto kaj gxiajn palpeblajn efikojn, sed pruvas kiom grave
estas aktivigi novajn agantojn kaj certigi seriozan materian subtenon al la
projekto por gxia dua lauxplana jaro kaj por gxia dauxrigo post la planita
dujara periodo. Unue planita kiel dujara projekto, Interkulturo en tiuj du jaroj
fakte travivas sian provperiodon. Pluraspekte gxi ekfluis alie ol unue
konceptite. Iuj celoj montrigxis pli seriozaj kaj praktike nerealigeblaj sen
adekvataj materiaj rimedoj kaj homaj fortoj. Samtempe aliaj, neprojektitaj celoj
kaj sxancoj aperis. Pro sia amplekso kaj ne egala preteco de cxiuj
partoprenantoj, Interkulturo bezonos du jarojn ne por plene efektivigxi, sed por
almenaux atingi plenan funkciivon. Multe da energio kaj pacienco necesis,
ekzemple, por arangxi la pagxaron de Kvazauxlernejo "Tibor Sekelj"
aux, aliflanke, por konvinki iujn esperantistojn kaj neesperantistojn pri la
graveco de la projekto, pri la sxancoj kiujn gxi naskas, pri la neceso akcepti
gxin. Estus domagxe forlasi cxion tion jam post du jaroj. Prefere gxi farigxu
longdauxra agadformo, kun nove aligxantaj klasoj, kun cxiam novaj ideoj, vervo
kaj enhavoj, des pli cxar gxia naturo kaj gxiaj celoj plene korespondas al la
celoj de Kampanjo 2000 kaj al la cxefintencoj de nove preparata strategia plano
de UEA. Nekompleta projektoteamo sen taskigitoj por cxiuj projektaj
agaderoj kaj sen suficxa financa subteno povas esti la cxefa obstaklo al plena
realigo de la projektitaj celoj de Interkulturo, des pli al efektivigo de novaj
instigaj sxancoj kiujn la projekto kreis. Cxiukaze nun gravas, ke en la sekva
studjaro realigxu la cxeffluaj elementoj de la projekto: plena funkciado de la
pagxaro de Kvazauxlernejo "Tibor Sekelj" kaj interkultura esplorado
laux elektitaj temoj kiun la partoprenantaj klasoj faros en difinotaj temringoj
per intersxangxo de interkultura esplormaterialo kolektota kaj kreota. Tiucele
la estraroj de UEA kaj ILEI devas kunlabore kaj senprokraste mobilizi
kompetentan teamon de kunordigantoj laux difinitaj taskoj kaj esplortemoj.
Okazigo de regionaj IK-seminarioj povas, per reala renkontigo de IK-klasoj,
pliefektivigi ilian kunlaboron en la virtuala lerneja medio de "Tibor
Sekelj". Esence grava povas esti efektiva funkciigo de la nun formale
ekzistanta Scienca Komitato por aldifini sciencajn esplorcelojn de la projekto,
esplormetodojn, kriteriojn kaj mezurilojn. Komunikado de la tiel atingotaj
rezultoj al neesperantistaj simpozioj kaj revuoj pri, ekzemple, moderna
instruado kaj edukado, estas mallasenda sxanco por levi la prestigxon de
esperanto en la sciencaj rondoj. Fine de la planita dua jaro de la projekto
estas necese organizi gxeneralan simpozion aux interkonsiligxon (cxu: kongreson
de inter-kulturanoj kun festivalo de ties atingoj) kiel memstaran arangxon,
ekster UK kaj ILEI-konferenco, por resumi rezultojn, analizi mankojn kaj
problemojn kaj plani pluan disvolvigxon de la projekto. Radojica
Petrović,
<radp@ptt.yu> |