|
Konferenco
pri lingvo kaj praktiko en
urbo Szombathely, Hungario (16-18. 05. 1998) [NdlR
– sen la piednotoj, pro manko de loko] La 8-a Hungaria Konferenco pri Aplikata Lingvistiko
estas priraportita aux menciita eble de pli da personoj ol mi supozas - mi ne
trarigardis la gazetaron. - Detlev Blanke en sia artikolo aperinta sub titolo
“Interlingvistiko: samrajta cxeesto”, krom doni inventaron de la
priesperanta programo (vd. ankaux sube), atentigis pri la sekvaj pozitivajxoj:
kompetenta organizado fare de Katalin Smidéliusz, prezento de E-aj temoj ankaux
ekstersekcie, por publiko lingvista-neesperantista, Ronda Tablo dedicxe al István
Szerdahelyi (Esperanto, n-ro 1105, 1998, n-ro 7-8., p. 141). La konferenco havis titolon kiu esprimas eble la
eniremon en la noblasencan Euxropon de la organizantoj, kaj ankaux la utiligemon
pri cxiaj konoj kaj kiu distingas la konferencon disde konferencoj gxenerale aux
etne lingvistikaj: La lingvo kiel intelekta kaj ekonomia kapitalo. La konferencaj lingvoj estis la lingvo Hungara
kaj lingvo laux elekto de la preleganto: jen libereco pri lingvo, en kiu
ankaux E-o trovis hejmon sen specialaj klarigoj (se mi ne eraras). Pli ol klarigoj montros la karakteron de la
konferenco simpla vicigo de la sekcionomoj (kiel Katalin Smidéliusz estis ilin,
plus la tutan programon kaj aldonajn informojn) dissendinta, en E-o: Interkultura
komunikado kaj EU-dokumentoj
Sociolingvistiko
kaj aplikata sociolingvistiko Lingvaj
rajtoj (de lingvaj komunumoj, instruistoj kaj lernantoj) Komputilo
kaj lingvistiko - Interreto Psikolingvistiko
kaj aplikata psikolingvistiko
Du-
kaj plurlingveco
Specialaj
komunikaj problemoj (afazio, disleksio, ktp) Surdeco
kaj aplikata lingvistiko Kontrastiga
lingvistiko Tradukado,
interpretado Interlingvistiko,
esperantologio
Esploro
kaj instruado de faklingvo, evoluigo de akademiaj kapabloj Lingvopedagogio Historio
de lingvoinstruado Aplikata
tekstolingvistiko, stilistiko Aplikata
lingvistiko en la gepatralingva edukado La
hungara kiel fremda lingvo Entreprena
komunikado
Oni organizis ankaux liberajn diskutojn
"je" ronda tablo. Pri nia priesperanta rondatablumo mi skribos iom pli
poste. Aliaj diskuttemoj estis la hungara lingva normo, kun la speciala demando,
kiom da normocentroj ekzistas. Praktike oni demandas, cxu Hungaroj ekster
Hungarujo rajtas sekvi normojn diferencajn de la Budapesxta. Interreto en
lingvoinstruado estis alia temo (ankaux ni povus tie raporti pri kelko, sed ni
ne uzis nian eblon). La Forumon de aplik-lingvistoj el Mez-orienta Euxropo - mi
ne cxeestis, sed eble iuj demandis aliajn, kio propre estas lingvolegxo. La programo de la sekcio pri interlingvistiko estis: Detlev
Blanke: Eugen Wüster kaj la naturalisma skolo Ilona
Koutny: Fonetikaj aspektoj de E-o Péter
Murány : La vorto E-o
en komputilaj datumbazoj Blazio
Vaha: Duagradaj funkcioj de gramatikaj rimedoj en E-o Otto
Prytz Lingva komunikado kiel problemsolvado Árpád
Rátkai: Komencoj de la hungara E-movado
Katalin
Smidéliusz: Internaciaj eksperimentoj pri la propedeuxtika valoro de Esperanto Giorgio
Silfer: La esperantistaro: cxu lingva minoritato? Zsuzsa
Varga-Haszonits: Lingvistikaj konceptoj de István Szerdahelyi. Tri el ni - Detlev Blanke, Ilona Koutny kaj Árpád
Rátkai - prelegis ankaux en aliaj sekcioj - en la sekcio pri “La Hungara
kiel fremda lingvo”, en la sekcio pri Lingvopolitiko kaj en tiu pri
Leksikologio-leksikografio. Ilona Koutny: La hungara kiel
fremda lingvo
Árpád
Rátkai: Pri lingva diskriminacio Detlev Blanke: Pri la rilatoj inter
terminologio-scienco kaj la Enciklopedia Vortaro de Eugen Wüster - en la
Germana. La kongreson partoprenis cx. 400 personoj, la
programo estis abunda - tial estas grave mencii, ke oni planis tre zorge la
dividon de la sekcioj – post antauxaj opini-esploretoj oni faris uzindan
programkajeron, kaj disvolvis bonan informadon - afisxan kaj busxan - dum la
kongreso mem. Plendoj kaj memkritiko de la organizantoj okazis pri
la prezento-tempo: 15 minutoj ne suficxas. Aliflanke, lingvistino ne
partoprenema pretekstis (?), ke en cxi tiu serio de konferencoj oni tradicie ne
observas tempolimojn. Nu, en nia sekcio estis konvena tempouzo - ni mem decidis
distrancxi la tempon de la forestantoj. Katalin Smidéliusz cetere - retkontakta kun la
mondo - kunorganizis la konferencon kaj cxeforganizis la laboron de nia sekcio.
Kaj estis sxia katedrestro kiu cxefis la tutan kongres-organizadon. En intervjuo
de la departementa gazeto li menciis E-on kaj interlingvistikan sekcion kun
kvazauxa pardonpeto: “tio... ne signifas, ke E-o havas sxancon kiel Euxropa
lingvo aux mondlingvo, nur ke la sekcio allogis valorajn sciencistojn...” Nu,
kion diri? Eble ni danku la gekolegojn venintajn aux sendintajn kontribuon. Kaj
ni danku, ecx pli emfaze, Katalinan Smidéliusz. Parto de la kongresanaro estas fidelaj
partoprenantoj de jaro al jaro, kun komunaj rememoroj kaj komuna respekto al la
kvazaux-fondinto, al la matematike-kompute-multflanka lingvisto, rusisto,
leksikologo, eminenta pedagogo, Ferenc Papp. Pri Detlev Blanke, doktoro de la sciencoj, oni devas
nepre diri, ke tra la somero en pluraj medioj li sukcesis diskonigi , interalie,
la sciencan agadon de Wüster kaj la problemaron de terminologia laboro por E-o
- En la Sombatheja konferenco li demonstris klare, ke
– malgraux la fakto, ke Wüster (akceptante la planlingvon E-o kaj evoluigante
gxin deriveme) estis evidente skemismano se temas pri starpunkto pri planlingvoj
- en sia gxenerala, internacia terminologia laboro, kie ja temas pri vortoj,
terminoj, uzotaj en aux ankaux en etnaj lingvoj, li uzis elementojn de la
naturalisma maniero de vortadaptado (Eugen Wüster kaj la naturalisma skolo). Zsuzsa Varga-Haszonits prelegis pri lingvistikaj
konceptoj de István Szerdahelyi. £i prave emfazis, ke li frue digestis
kaj aplikis atingojn de pluraj modernaj lingvistikaj skoloj. £i opiniis,
ke Ferdinand Saussure kaj János Zsilka efikis je Szerdahelyi speciale. - La
efiko de Saussure montrigxas plej evidente en lia prezento de la historio de
lingvistiko. La efiko de Zsilka je Szerdahelyi – laux mia opinio
– apenaux estas rimarkebla, se oni ne konsideras speciale la instrulaboron kaj
influon je la agado de la kursanaro - do la efiko karakterizas certe ne la cxefan
lingvistikan laboron de Szerdahelyi. Lian laboron Varga-Haszonits
prezentis, cetere, konkreteme. Prave sxi atentigis ankaux pri la lernilaro
produktita de Szerdahelyi. Fine sxi informis la auxskultantaron pri faklaborajxo
de studentino pri la agado de István Szerdahelyi. Ilona Koutny klare resumis la diskuto-punktojn en la
E-a fonemsistemo kaj alofonaro, apogante sin ankaux sur sia sperto pri la
parolsintezo. £i iom tusxis ankaux eblan manieron karakterizi
vortradikojn. - Certe, diskutoj reokazados... Mi mem devas zorge legi sxian
tekston, postapere. Péter Murányi evidentigis, ke la vorto Esperanto
en la Hungara gazetaro estas multe pli ofta, ol ni – aux almenaux mi -
supozis, sed ja – la plimulto de la uzoj estas uzoj metaforaj. Otto Prytz klarigis kaj dokumentis, kiamaniere oni,
apogante sin je vortosignifo kaj sintaksaj reguloj, konkludas, kvazaux deduktas,
surbaze ankaux de la vivopraktiko kaj kultura fono, pri konkreta enteksta
referenco de vorto, pri difinebla realajxo. Lia temo estis tre interesa kaj
sxajnis tre proksima ankaux al la cxefaj problemoj de la konferenco, tial ni
venis al la interkonsento aperigi gxin en la lingvo Hungara. Estas tre valora kaj ricxa la materialo, alportita,
kaj parte prezentita, de Árpád Rátkai pri la komencoj de la Hungaria
planlingva movado. Temas pri laborajxo plena je konkretaj indikoj. Li komencas
prezenti la historion de la Hungaria lingvo-apliko de la 16-a jarcento, kiam
Latino komencas malfortigxi kaj en la bazgrada instruado aperas etnaj lingvoj. Sámuel
Decsy en 1790 lancxas la ideon hungarigi hungarianojn. Károly Sasku en 1938-39
opinias, ke la Hungara lingvo devus farigxi internacia. La historion de la ideo pri neuxtrala internacia
lingvo Rátkai komencas de 1668, de la laboro de Comenius. Li prezentas indikojn
pri György Bánfy, la unua Hungara volapukisto (1879). Rátkai versxajnigas, ke
li en 1911 estis (jam) kasisto de E-grupo en urbo Sopron. Rátkai kritikas,
pridubigas plurajn indikojn de la Enciklopedio de Esperanto, ekzemple tiun pri
fondo de la unua E-grupo en Hungario, onidire en 1901. Laux Rátkai la gxusta
dato estas la 1-a aux la 8-a de marto 1902-a - sabato. Mi ne dauxrigas, sed nur
certigas pri la legindo de la eseo posttempete iel certe alirebla. S-ro Rátkai
en urbo Szombathely donis al ni kelkajn multobligitajn ekzemplerojn de versio
Hungarlingva. La metodologia laboro de Katalin Smidéliusz estas
sekvebla por la legantoj de Internacia Pedagogia Revuo. £i en la kongreso
resumis la historion de la instru-eksperimentoj pri aux lige kun E-o, atentigis
pri la bezono kompari la diversajn instru-eksperimentojn, kvalifiki ilin, kaj,
cxefe, koni la bazajn postulojn de fidinda eksperimento. £i ilin prezentis
al ni. Mi (Blazio Vaha) en mia prelego provis demonstri, ke
la sintaksa funkciado de la E-a difina artikolo estas simile grava, kiel gxia
difina rolo. Ïi ofte indikas limon inter sintagmoj, jen faciligante, jen
per si mem ebligante analizon kaj
komprenon per nekonscia analizo. Mi prezentis ankaux modalan kromefikon de la
uzo de la prefikso ek-. Pri Otto Prytz mi mem skribis por Hungaraj Pagxoj,
ke li *tre sukcese komprenigis la mekanismon, kiel, laux malmultaj elementoj de
lingva kodo, auxskultanto rekreas por si adekvate la mesagxon.* Tio, kion Otto
Prytz klarigis, aliemfaze stampis ankaux la cxefan temaron de la konferenco:
rolo de la kultura fono cxe lingvouzo, interkulturaj faktoroj de komunikado. Giorgio Silfer ne estis veninta. Lian prelegon
vocxlegis, dankinde, Monika Molnár. Silfer rekonfirmis, ke E-o estas – ankaux
- identigilo, kaj aldonis informojn kaj interpreton pri la nova jura situacio de
malgrandaj lingvoj. Mi konsilas al mi mem kaj al la legantoj de mia raporto,
provi sekvi, kiel Silfer, de tempo al tempo, reagas al la prilingvaj difinoj
meze de la Euxropa kaj monda (sin)difin-febro. La temo, kiu cetere cxeestas aux
aperas en plej diversaj anguloj de Esperantujo, povas iun interesi aux ne
interesi laux du aksoj: 1) Komparo al propraj difinemoj, 2) Konsidero de la
kategori-reto, laux kiu oni kvalifikas cxirkaux ni lingvojn kaj komunumojn por
kompreni, kian trakton ni povas atendi deekstere. En iu el la vesperoj, kiel dirite, ni rememoris kune
pri la instruinto de pluraj kaj pristudito de cxiu el ni - István Szerdahelyi.
Ni eksciis, interalie, kiel li kuragxigis Katalinan dauxrigi la laboron kun la
gestudentoj Problemo de preskaux cxiu el ni, cxeestintoj, estas,
ke nian laboron ne aux apenaux konas la specialista rondo, nia strikta medio;
samtempe ni, en la esperantista rondo, ne cxiufoje estas, lauxsubfake,
specialistoj de la temoj de niaj kolegoj – reciproka pritakso ne cxiufoje
eblas kontentige. Pri tiu temo havis ideojn Detlev Blanke. Kiuj ne cxeestis, versxajne ne scios pli multe gxis
aperos la konferenca volumo. - Jen la fino, venu vino.
Blazio
Vaha
|