|
Ni demandis al …
Cxu vi povus iom pli detale solvi por niaj legantoj la siglon: ESF?
La
solvo de la literoj estas Esperantic
Studies Foundation. La vorto "Esperantic" estis neologismo, kreita
analoge al la nomoj de lingvo-familioj kiel "Turkic" (tjurka), "Semitic"
(semida), ktp. "Esperantic studies" do ne signifu "studoj pri Esperanto"
sed "esploroj pri tiaj lingvaj fenomenoj, de kiuj Esperanto prezentas
konkretan kazon". Montrigxis malfacile difini tiun esplorkampon pli precize.
Antaux kelkaj jaroj Jonathan Pool kaj mi ellaboris la koncepton "interlingvismo,"
en artikolo legebla en Esperanto cxe www.esperantic.org/esf/ismo.htm.
Mi rekomendas gxin al tiuj, kiuj volas iom pli profunde
konatigxi kun la esplorinteresoj de ESF. Kiam kaj kiucele ekestis la
Fonduso? La fondon de ESF en 1968 iniciatis Humphrey Tonkin, Jim
Lieberman kaj Jonathan Pool. Iliaj motivoj estis kaj restas iom diversaj, sed
ili cxiuj konsentis, ke la manko de seriozaj esploroj pri interlingivistikaj
temoj, aparte en la anglalingva mondo, malhelpas la disvolvigxon de Esperanto
kaj la kreadon de raciaj solvoj al problemoj de interlingva komunikado. La cxefa
celo de ESF, do, estis stimuli kaj subteni tian esploradon. Cxu eblas scii kiuj agas nun „malantaux” ESF? La Fonduso estas registrita privata fonduso en Usono. Gxin
administras kelkpersona estraro, kiu de tempo al tempo invitas novulon aligxi al
la teamo. Nuntempe
ni havas ses estraranojn: Humphrey Tonkin, Jonathan Pool, David Jordan, Ian
Richmond, Grant Goodall, kaj min. De kelkaj jaroj, mi estas la cxefa kunordiganto de la agadprogramo de ESF.
Cxar mi nun estas dungita kiel universitata profesoro kaj ne havas multan tempon
por administrado, mi mem dungis part-tempan sekretarion, Jason Clark, por helpi
prizorgi kontadon, dokumentadon, nian bultenon kaj retpagxaron, ktp. Konante la agadterenon de ESF estas
neeble – cxu malgxentile? – ne demandi kiel oni povas kovri tiajn elspezojn? Dum siaj unuaj tri jardekoj
ESF disponis nur pri kelkaj centmiloj da dolaroj, kaj do gxiaj agadeblecoj estis
tre limigitaj. Tio sxangxigxis en la jaro 1999, kiam Cathy
Shulze, la karmemora iniciatinto de la somera Esperanto-kursaro en Sanfrancisko,
testamentis al ni preskaux tri milionojn da dolaroj. Parto de tiu sumo estas
rezervita por subteni la dauxran okazigon kaj disvolvadon de la kursaro, kiun
nun gastigas la Altlernejo por Internacia Trejnado en Vermonto. La resto estas
uzebla por antauxenigi la gxeneralajn celojn de ESF. Ŝajnas
al mi, ke la nun subtenataj projektoj pli rilatas al la praktika uzo kaj
pedagogia kampo de Esperanto ol al sciencaj esploroj. Kiel vi klarigas la
forlason de la originala celaro de la fondintoj? La esperoj de la fondintoj de ESF, stimuli seriozan
esploradon pri interlingvaj fenomenoj kaj speciale pri Esperanto, ankoraux ne
multe realigxis. Cxiujare ni ricevas diversajn proponojn de sciencaj esploroj
diversspecaj, sed ili malofte rilatas al la demandoj, kiujn ni konsideras
prioritataj. Parte pro tio, kaj parte reage al la emfazo
kiun Cathy Schulze metis sur la instruadon de Esperanto, ni turnis nian atenton
pli kaj pli al edukadaj projektoj, en kiuj Esperanto ludas kernan rolon. Ni
subtenis la projekton Indigxenaj Dialogoj per $30.000; ni financis la lastajn
stadiojn de la vidbenda serio "Pasporto al la Tuta Mondo"; ni
iniciatis kaj financis la retprojektojn www.edukado.net
kaj www.lernu.net
; lastatempe ni subvenciis la revivigon de la projekto "Interkulturo".
Nia cxefa emfazo en cxio cxi estas la subtenado de novaj instrumetodoj, novaj
formoj de kunlaboro, kaj novaj manieroj uzi Esperanton por pli vastaj edukaj
celoj. La
tuta movado, ties eduka sfero, kaj precipe ILEI devus esti tre dankema, ke ESF
ne lasis perdigxi bonajn ideojn kaj la cxirkaux tiuj varbigxantajn teamojn, sed
malavare, tamen kun pretendo de alta kvalito kaj bona laboro, ebligis la
financan – ofte la plej mankantan – bazon por la realigoj de tiuj projektoj.
Cxu tiel estos ankaux en la estonteco? Ne vere. Oni devas konsideri cxi tiun fokuson nur
provizora. La
ESF-estraro ne rezignis pri la originaj celoj de la Fonduso, kaj estas tute
imageble, ke post kelkaj jaroj la plej granda parto de nia agado rilatos al
esplorado kaj ne al praktikaj edukadaj projektoj. Nur la somera kursaro nepre
restos. Jam sur la tereno de interlingvistiko ni subtenis plurajn konferencojn,
eldonajxojn, kaj malgrandajn esplorprojektojn. Nuntempe ni subvencias la
pretigon de konserva kaj uzebliga plano por Biblioteko Hector Hodler cxe UEA,
kaj la kunmetadon de fidinda plurmilionvorta Esperanto-tekstaro por esploraj
celoj. Sed tiuj estas tre modestaj iniciatoj, kompare kun la bezonoj sur tiu
tereno. Al kiu
turnu sin tiuj kolegoj kiuj havas novan ideon, por kies realigo necesas subteno?
Kiel oni trovas ESF, ja krom legi pli kaj pli ofte pri gxi kiel pri subtenanto,
ne vere svarmas reklamoj pri la fonduso? Ni konscie evitis disreklami nian agadon en la E-komunumo, cxar tio riskas identigi la Fonduson kiel
movadan organizajxon kaj inviti aron da proponoj kaj petoj, senrilataj al niaj
celoj. Ni
tamen bonvenigas kontaktojn kun tiuj homoj, kiuj volas (kaj kapablas)
profesinivele okupigxi pri Esperanto en esplora aux eduka kadro, tiel ke ankaux
neesperantista faka publiko havu intereson pri la rezultoj. Anstataux la sendado
de kompletaj projekt-proponoj, ni instigas interesitojn sendi al ni koncizan
leteron en kiu ili prezentas sin mem kaj resumas siajn ideojn. Esperantlingvaj
gvidlinioj por tio baldaux aperos en niaj retpagxoj cxe www.esperantic.org
. Korespondajxojn oni sendu al mi cxe: Dr.
Mark Fettes, Faculty of Education, Simon Fraser University 8888 University Drive,
Burnaby, BC, Kanado V5A 1S6 :: mfettes@esperantic.org El
la nomo de cxiuj esperantistoj kiuj iel ajn ricxigis kaj ricxigxos pere de la
projektoj, subtenitaj de ESF mi tutkore dankas al la estraro ties zorgadon kaj
apogon. Fine
lasu al ni esperi, ke dum iom da tempo – gxis ekestos alia, solida faka fono
por la pedagogiaj agadoj - la praktika kampo de instruado kaj lernado povos
resti en la vidkampo de ESF.
(K.K.) |