IPR 1997/2
Hejmen ] Supren ]

 

IPR 1997/1
IPR 1997/2
IPR 1997/3
IPR 1997/4

Duncan Charters: Multkultureco kaj lingvolernado

dr. Katalin Smidéliusz: Projektoj, eksperimentoj, propedeuxtika valoro

Gabriella Horváth: Analizado de IPR - Pri la enhavo (3-a, lasta parto)

Demandoj – re(t)spondoj (Cxehxio, Israelo, Honkongo, Japanio,        

   Jugoslavio, Kanado, Meksiko, Norvegio, Nov-Zelando)

Landoj kaj sekcioj (Albanio, Britio, Danio, Finnlando, Hungario, Italio,

   Kroatio, Litovio, Norvegio, Pollando, Svedio, Svislando,

N. Csisza’r – S. Trenner: Spertoj de internacia infana intersxangxo (2-a parto)

ILEI Jarraporto ’96 (M.B.)

ILEI estrarkunsido en Parizo  (M.B.)

Recenzoj : Mazi en Gondolando - Esperanto, Ekzercu kaj Ludu. Auxtorino - Barbara Chmielewska.(rec. de J. Bishop), La infanoj en la arboj / Gudrun Pausewang (recenzis Z. Banet-Formalowa), El svedaj plumoj (tri svedaj eldonajxoj, recenzis: F.G. Roessler)

Memorigo pri Katina Dacini (Stoppolini).

Faksilon al E-lernejoj (El Eventoj 120.)

Postparolo (J.N.).      

******************************

 

IPR 97/2 artikoloj:

Duncan Charters

MULTKULTURECO KAJ LINGVOLERNADO

Kial interesas nunmomente la temo de la cxi-jara konferenco de ILEI en Lara, Auxstralio?

De kelkaj jaroj furoras tra la mondo politika debatado pri "multkultureco". Tiu fenomeno aparte rimarkeblas en la anglalingvaj landoj kie la enlogxantara plimulto havanta politikan regpovon tradicie vidis sin fundamente kiel rase, kulture, religie kaj lingve homogenan grupon, kun similaj valoroj kaj moroj de socia interkonduto. Tiun tradician komfortnivelon atencis en la memordauxro de unu generacio minimume tri fenomenoj: konsciigxo kaj aktivigxo de internaj indigxenaj kaj minoritataj grupoj rilate siajn homajn kaj sociajn rajtojn; amasa enmigrado, inkluzive de politikaj rifugxintoj, el neeuxropaj landoj; kaj la simpla fakto, nun ne plu preteratentebla pro la penetro de amaskomunikila raportado de popolstatistikoj kaj politikaj liberigxoj, ke sur la monda scenejo anglalingvaj blankhauxtaj euxropanoj estas sxrumpanta malplimulto.

Kompreneble la fenomeno ne limigxas al anglalingvaj landoj. En Euxropo, gastlaboristoj en Germanio kaj aliaj landoj per sia alveno neeviteble naskis strecxitajn situaciojn rilate kulturan kaj lingvan integrigxon, klasan kaj rasan diskriminacion. La historiaj rilatoj inter la francaj kaj algxeriaj popoloj kreis dauxrajn sociajn konfliktojn kies definitivan solvon defias la nunaj cirkonstancoj. Demokratiigxo en Hispanio plividebligis la diversecon de la kulturaj kaj lingvaj tradicioj de la lando, kaj konfliktojn pro sentitaj diskriminacioj kaj mankon de subteno aux de suficxa auxtonomio kontraux influo de la reganta nacia kulturo kaj lingvo. Profunde enradikigxintaj etnaj konfliktoj kaj suspektigxoj plievidentigxis dum la politika transiro en eks-Sovetunio kaj postkomunisma Euxropo. Afriko, Azio, kaj Ameriko prezentas severajn kazojn de malakceptemo de minoritataj kulturgrupoj internaj kaj eksterdevenaj. Pasintseptembre en nia gastiga lando Auxstralio rimarkoj de nova parlamentanino Pauline Hanson spronis pli malfermitan nacian debaton pri du tipaj aspektoj de la problemo: la percepton de parto de la tradicia plimulto ke la registara politiko nun efektive diskriminacias kontraux ili kaj favore al aborigenoj, kaj ke la alfluo de enmigrantaj Azianoj minacas la tradiciajn valorojn kaj kulturon.

Kiajn sekvojn havas tiaj situacioj por naciaj registaroj kaj edukinstancoj?

Ambaux tipe prenas al si duoblan respondecon: respektigi kaj konservi la t.n. "tradiciajn valorojn" edukante lernejanojn por ke ili havu k.e.p. largxan perspektivon pri la diverseco de la historiaj kontribuintoj al ili, kaj eduki al socia toleremo kaj respekto en rilatoj kun alikulturanoj en kaj ekster la lando.

El tiucelaj diskutoj ofte naskigxas novaj legxoj aux lernprogramoj. Se tiaj oficialigxas kiel nacia eduka politiko, plejofte aperas ankaux protestoj kaj rezistmovadoj. Unu retloko bazita en la urbo plej apuda al mia logxloko en Usono provizas k.e.p. multajn informfontojn pri la dangxeroj de multkultureco. Sur la ekrano aperas turnigxanta mortokranio nomita "S-ro Morto-Tra-Diverseco", kiu montras la vojon al centoj da artikoloj reliefigantaj etnajn misfarojn kaj konfliktojn kiuj laux la vidpunkto de la auxtoroj pruvas ke la kuragxigo de kultura diverseco minacas mortigi la homan socion. Kiam okazas publikaj diskutoj kaj debatoj, akuzojn pri rasismo oni senprokraste lancxas kaj rebatas, kaj la necesan racian dialogon povas facile venki plej emociaj asertoj.

En multaj naciaj kulturoj, ekzistas tradicia akcepto de la premiso ke la popolo forgxigxis kaj unuecigxis el malsamaj etnaj elementoj, kaj pro tio jam estas fundamente "diversa". Sed ne malmultaj sociologoj insistas ke plejofte venkis unu superreganta kulturo kiu sukcesis sorbi la aliajn, forigante iliajn apartajxojn sen signifaj siaflankaj modifoj. Naskigxas kaj kreskas sociaj konfliktoj kiam anoj de minoritata kulturo rekonas kaj kontruxbatalas tian asimiligxon, kies cxefa imagbildo estas la fandujo. La problemo pri tiu koncepto tuj evidentigxas. Fandujo kreas unuecon malaperigante cxian diversecon de la alportitaj elementoj. Pro tio oni argumentas ke vera diverseco devas bildigxi ne per fandujo sed per salatujo, kuniganta en harmonion la diversajn sociajn elementojn kiuj tamen ne perdas sian individuan identecon kaj la rekonon de cxies kontribuo al la tuto.

La argumentoj kontraux multkultureco varias laux la apartaj cirkonstancoj, sed tiuj tamen ofte paralelas en sia celo bremsi la efikon de nedezirataj kulturaj sxangxoj en la socio. Ni prenu nur lingvajn ekzemplojn. Se oni pledas por la plivalorigo kaj subteno de la lingvo de minoritata indigxena aux enmigrinta grupo, rezultas diverskialaj protestoj. La rekono kaj egalrajta uzo de aliaj lingvoj dividos la nacion! Oni devos senutile elspezi monon kiun oni povus uzi por sociaj programoj por tradukaj kaj interpretistaj servoj! La uzantoj de minoritataj lingvoj restos apartigitaj de la socio kaj ne povos plene integrigxi! Ili ne havos la saman liberecon elekti sian profesion, okupon, aux logxlokon! Ekestos dangxeraj situacioj pro manko de komunikaj lingvokapabloj en krizaj situacioj! Tiajn protestojn oni tamen ne povas facilanime primoki. La demandoj estas kompleksaj kaj postulas inteligentan analizadon kaj solvoproponojn.

Antaux jardekoj, oni povis konstati strangan fenomenon en ne malmultaj usonaj lernejoj. La lernado de fremda lingvo emis esti privilegio de la elita klaso de pli socie favoritaj kaj inteligentaj lernantoj. En la sama lernejo, la lingvoscio de denaskaj parolantoj de tiuj samaj lingvoj kiujn oni instruis al la elito ricevis ne nur nenian rekonon sed ecx malestimon, aparte se oni konsideris la lernantojn esti de malpli atinginta socia tavolo. Nuntempe, la naciaj asocioj de instruistoj de fremdaj lingvoj pledas por demokratiigo de la lingvoinstruado kaj rekono kaj kuragxigo de la jam ekzistantaj lingvokapabloj en la familioj de enmigrintoj el neanglalingvaj landoj. Dulingvaj programoj sukcesas kiam ili refortigas la valoron de la gepatra lingvo de enmigrintaj lernantoj kaj samtempe kondukas ilin al efika posedo de la angla. Tamen ecx sukcesaj programoj estas suspektindaj se parto de la instruado okazas en la gepatra lingvo de la lernantoj.

Cxu ni kiel instruistoj kaj instruantoj de E-o havu specifan starpunkton pri multkultureco kaj lingvolernado?

Fekunda temo por diskutado! Komence de la pritraktado de la demando ne tiom gravas celi unuecon tiurilate, cxar inter esperantistoj mi suspektas ke povas kunekzisti diversaj perspektivoj kaj aliroj. Ni tamen klopodu kiel eble plej objektive kompreni la nunan situacion en la mondo, kaj la rolon kiun povas ludi E-o en la pli efika realigo de celoj pri kiuj ni gxenerale interkonsentas. La kritikantoj de multkultureco ofte trafe atentigis pri problemoj kiel tiuj pri kiuj e-istoj edukadas la mondon. Cxu la rekono kaj lernado de multaj etnaj lingvoj interne de nacia socio vere alportas pli da kompreno, pli da kontaktoj inter diversgentanoj, pli bonan komunikadon? Cxu vere ekzistas suficxe da tempo en lernejaj programoj por atingi teorie validajn celojn per pli vasta instruado de aliaj lingvoj? Cxu teoria predikado de komprenemo de reprezentantoj de aliaj lingvoj kaj kulturoj havas nur pozitivan efikon, aux cxu tio povas fremdigi la lernantojn de tiuj lingvoj kaj kulturoj cxar ili ne mem rekte spertas komunikadon kun saminteresuloj je nivelo de vera lingva kaj kultura egaleco?

La lernado de "fremdaj" lingvoj (ecx tiun terminon oni cxiam pli klopodas eviti pro evidentaj psikologiaj kialoj) ofte ne rezultigas la deziratan komprenemon. La lernantoj oferas multajn horojn, en multaj klasejoj tedajn, por konstati ke tiuj horoj ne donis al ili la eblecon pliampleksigi transkulturan komunikadon, komprenemon, senperajn kaj naturajn kontaktojn kun alilingvanoj kaj alikulturanoj. La lernado de etna lingvo en klasejo ne nur ne auxtomate forigas antauxjugxojn pri la popolo parolanta tiun lingvon. La malagrabla kaj tro ofte senrezulta sperto emas plifortigi ilin. La lernado de etna lingvo kaj kulturo preskaux neeviteble reliefigas diferencojn inter la gepatra lingvo kaj kulturo kaj la cel-lingvo kaj kulturo. Por tipaj lernejanoj, tiuj diferencoj fremdigas ilin de la kulturo, kaj ecx povas konduki al primokado.

Cxiuj lingvoinstruistoj devus pensi pri tio, cxu ili prezentas la elementojn kiuj estas similaj, kiuj montras la unuecon de la homaro, kiuj kondukas al kompreno de la reciproka homeco de la lernantoj kaj la reprezentantoj de la cel-kulturo. Kiom pli facila la tasko de la instruisto de E-o, kiu povas frue kontaktigi siajn lernantojn kun aliaj gejunuloj de similaj interesoj sen limigo de kulturo aux mondparto, kaj kies lernantoj komunikigxos je lingve sama psikologia nivelo? Kiom pli valora povas esti konscio pri la unuecigaj faktoroj de la tuthoma kulturo kiam lernantoj komunikigxas senpere, anstataux konstanta konscio pri diferencoj kaj lingve malfaciligita transpontigo de tiuj diferencoj. Sen la vivspertoj kaj homaranisma ideologio de la iniciatinto de E-o, cxu la lingvo mem estus povinta dauxre ekzisti kaj fari sian kontribuon al la plej altaj celoj de tio kion ni hodiaux nomas multkultureco? Certe la plej nobla multkultureco respektus, aplauxdus kaj forigus barilojn al kompreno pri la homa diverseco. Sendube la uzo de nediskriminacia komuna interkomprenilo estus logika instrumento por forigi antauxjugxojn pri aliaj homoj, aliaj kulturoj, aliaj lingvoj. Kaj nepre pli emus unuigi ol fremdigi la homaran komunikilon kies strukturo permesas pli liberan esprimon de ideoj kaj sentoj sen esenca favorigo de etne bazita lingvogrupo aux nacia kulturo.

Kian potencialon havas la internacia lingvo por montri alian, pli rektan vojon al la celo ol tiu kiun gxis nun vidis la pasiaj advokatoj kaj kritikantoj de multkultureco en siaj nunaj manifestacioj? Tiun demandon nur ni kapablas respondi. De la praktika konvinkigxo pri tiu respondo kaj la klareco per kiu ni prezentos gxin povas dependi la venontaj pasxoj en la plena utiligo de E-o por atingi la edukajn celojn al kiuj necese strebadas nia nuntempa mondo.

*******************************************

dr. Katalin Smidéliusz

Projektoj, eksperimentoj, propedeuxtika valoro

En la propaganda laboro por E-o ni ofte bezonas argumentojn, science pruvitajn faktojn, oficiale aprobitajn rezultojn pri tio, ke valoras, utilas, ecx profiton donas la lernado de la internacia lingvo. Krom la gxenerale konataj cxiutagaj (kvankam plejparte veraj ( konvinkajxoj, ke E-o estas facila, rapide ellernebla, ktp lingvo, pledante por atingi nian celon (ekz. enkondukon de la internacia lingvo en la studprogramon de lernejo) tre utilas scii fontojn, titolojn, adresojn pri la konsulteblaj protokoloj kaj organizantoj. Tiun cxi bezonon pruvas ankaux la cxiam pli oftaj informpetoj tiurilataj ekz. sur la pagxoj de Internet, en la leteroj, adresitaj al la redakcioj de E-periodajxoj. Sen klopodi listigi cxiujn tiajn dokumentojn nia redakcio decidis per la suba resumo helpi la orientigxon de niaj kolegoj. Se iu nuntempa eksperimento mankas, ni petas la organizantojn informi la redakcion kaj kompletigi niajn liston.

1. Nuntempaj projektoj kaj eksperimentoj

1.1. TALENTO-lernejo, Hungario

La celo de la fonduso, lancxita en 1989, estis pruvi, ke inter bone organizitaj kondicxoj, pere de specialaj instruprogramoj el averagxaj infanoj oni povas eduki talentajn infanojn, kies inteligenteco superas tiun de la samagxuloj. La lernejo komence funkciis kadre de ordinara sxtata lernejo - poste memstarigxinta -, specialigxis pri la instruado de matematiko kaj fremdaj lingvoj el kiuj la unua, enkonduka estis E-o, kies instruado disvolvigxis helpe de eksterlandaj, denaske esperantistaj instruistoj. La sukcesa alproprigo de tiu cxi lingvo donis eblon lerni matematikon pere de sorobano rekte de japana instruistino, alkutimigxi al la komunikado en ne-nacia lingvo, kadre de alia lingvosistemo. La propedeuxtika valoro de E-o montrigxis tre klare, ja la instruadon de la internacia lingvo sekvis tiu de la franca, kun bona sukceso.

La organizantoj dedicxis multe da energio por la enlanda kaj eksterlanda ekkonigo de la projekto, aperis multaj eldonajxoj kaj artikoloj pri la lernejo kaj la infanoj vojagxis eksterlanden parte por partopreni sciencajn konferencojn pri la talento-esplorado, parte kadre de internaciaj kunlaboroj. La evoluo de la projekto estas bone dokumentita, protokoloj kaj surbendigitaj filmoj gardas la fazojn de la valora laboro. Bedauxrinde la fonduso havas financajn problemojn kaj ne plu eblas lancxi novajn TALENTO-klasojn.

Artikolo: (proponata el la multaj) Esperanto, 1994/aprilo, p. 65-66.

Kontaktadreso: András Lukács, HU-2040 Budaörs, Szivárvány u. 4/36. (+36 23)-420 770, retposxto: levego(levego.zpok.hu

1.2. EKPAROLI (Esperanto Kiel Propedeuxtiko Al Rapidigo de Orientazia-Lingvo-Instruado), Auxstralio

En la pli ol 100-lingva Auxstralio kauxzas verajn problemojn la plurlingveco. Krom la plej grandaj euxropaj lingvoj, kiujn oni grandskale instruas tiulande, havas grandan rolon ankaux la orient-aziaj lingvoj. La celo de la projekto estas pruvi la propedeuxtikan valoron de la internacia lingvo al la lernado de la aziaj lingvoj. Post la propaganda laboro en 1995 komencigxis la trejnado de E-instruistoj, kiuj post mallongadauxra (!) lernado komencis praktiki la lingvon, instruante gxin en la lernejoj. La materialo per kiu ili laboras estas la Mazi-kompleto, kiun la organizantoj ricxigis per memfarita ekzercomaterialo. La projekto disvolvigxas en 2-4 lernejoj, estas helpata de la prestigxa Monash universitato de Melburno, kie fondigxis aparta sekcieto por tiu cxi eksperimento.

Artikolo: IPR/95/2 p.15-16; Esperanto/1996/majo p.92.

Kontaktadreso: Alan kaj Jennifer Bishop, Fakultato Eduka, Universitato Monash, Melbourne, Victoria 3168, Auxstralio,

retposxto: esperanto(Education.monash.edu.au

1.3. ESP2 - instruika eksperimento, Italio

La celo de la eksperimento estas pruvi, ke la lernado de la internacia lingvo plibonigas cxe italoj la teorian priskribkapablon koncerne la gepatran lingvon, ebligas cxe la lernantoj la konsciigxon pri la lingvaj modeloj, helpas alproprigi metalingvajn kapablojn, pruvas la propedeuxtikan valoron de E-o.

La programo disvolvigxas en la Tria Universitato de Romo, en la Laborejo pri eksperimenta Instruiko. La praktikan pruvon de la teorion science pruvita hipotezo la gvidanta teamo modele organizas. En la lernojaro 1995-96 komencigxis la trejnado de la instruistoj, plejparte en malcxeesta formo de la instruado de E-o kaj ties kulturo al 50 kandidatoj. La preparita instrumaterialo estas tre valora kaj modela bazo por tiucela trejnado. Post dujara formado la 30 sukcesintoj komencos en auxtuno de 1997 la instruadon de E-o en siaj lernejoj.

Esperiga kaj science bone protokolata eksperimento.

Artikoloj: IPR/1995/2. p.13-15.; Esperanto 1995/majo p.85.

Kontaktadreso: Mauro La Torre, Terza Universitŕ di Roma, via del Castro Pretorio, 20, IT-00185 Roma, Italio. Retposxto: m.latorre(educ.uniroma3.it

1.4. Internacia eksperimento - INTER-KULTURO - Slovenio

La trilanda (Slovenio, Kroatio kaj Auxstrio) eksperimento laux la paderborna modelo celas pruvi la rolon de E-o kiel modellingvo por lerni fremdajn lingvojn. Laux la tezo la lernantoj kiuj unue lernas 70 lernohorojn E-on poste pli rapide kaj sukcese lernos la anglan aux germanan, do la investita tempo estos regajnita. La projekto estas subtenata de la Ministerio de Scienco de Slovenio kaj de la Pedagogia Fakultato de la Maribora Universitato. La eksperimenton partoprenis 6 klasoj el tri landoj inter 1993-95. Post la instruado (inter diversaj kondicxoj, parte de diversaj instruistoj) farigxis detala matematika analizo de la rezultoj, surbaze de science prilaboritaj lingvaj testoj en la angla kaj germana lingvoj. La hipotezo pruvigxis, sed por science konfirmi la rezulton necesas eksperimento kun pli granda nombro de partoprenantoj, kun pli favoraj kondicxoj. La gvidanto akiris bonajn spertojn, utiligeblajn dum aliaj ekzamenojn.

Artikolo: Eventoj/1995/junio1. p.5; IPR 1996/2. p.25.

Kontaktadreso: INTER-KULTURO, Zlatko Tisxljar, Besednjakova 1, SL-62000 Maribor, Slovenio, Tel/fakso: +386-62-100669

1.5.1. FUNDAPAX-Italio

En 1994 Esperanto-Radikala Asocio, ligita al la transnacia Radikala Partio akiris 26.000 dolaran subvencion de Unesko por sia dujara projekto, kies celo estis helpe de amaskomunikiloj kaj komputila reto informi pri la internacia lingvo, kontaktigi infanojn de 4-16 unuagradaj lernejoj el pluraj landoj, interkomunikantaj pere de E-o; starigi reton de "Fundapax-instruistoj". La projekto entreprenis nur la interkonigon de la interesatoj, ne ilian trejnadon. Sub gxia auxspico eldonigxis lernolibro de Elizabetta Formaggio: Ludu kun ni, tauxga kaj proponita por la internacia uzo de la kontaktigxintaj lernejoj; eldonigxis ankaux manlibro por helpi la laboron de la instruistoj. Dum la propaganda fazo estis dissenditaj informleteroj pri E-o, foje ekzemple 16.000 ekzempleroj al pli ol 100 landoj.

Anstataux la celitaj 16 lernejoj estis kontaktitaj 105 lernejoj el 29 landoj, kaj la lernolibro eniris la movadan merkaton. Nuntempe E.R.A. ne plu okupigxas pri la kontaktitaj lernejoj.

La dujara (1994-1995) projekto finigxis kun sukceso, gxi plenumis siajn celojn, mankas nur la publikigo de la promesita protokola "blanka libro".

Artikoloj: IPR/1994/1-2. p.43; Esperanto 1994/majo p.82-83, Eventoj 96/marto 2, p. 6..

Kontaktadreso: E:R:A: Via di Torre Argentina 76, IT-00186 Roma, Italio, Fakso: (+39-6) 68-80-53-96, retadreso: E:R:A(agora.stm.it

1.5.2. Lernejo Gaetano Salvemini en Torino (Italio) inter 1989 kaj 1994 propedeuxtik-cele gvidis eksperimenton aprobitan de la Ministerio por la Publika Instruado. La laboro en tiu cxi lernejo havas multajn rilatojn kun la projekto FUNDAPAX, estis ties antauxhistorio kaj grundo por gxia agado. Detalan priskribon pri la laboro kaj ties fazoj vi trovas en IPR/94/3. p. 21-32.

1.5.3. FUNDAPAX 2 okupigxas pri la kolektado kaj aktualigo de la adresoj de la kontaktigxemaj elementaj lernejoj. La aktivuloj ne volas, ke la komencita laboro de E.R.A. Cxesu kaj entreprenis la zorgadon de la adresaro.

Kontaktadresoj: 1) Kent JONES, 5048 N. Marine, D6, Chicago, IL 60640, Usono. Retadreso: 102252.3271(compuserve.com,

2) Bern Wheel, retadreso: bernwheel@aol.com

 

2. Malnovaj eksperimentoj, valoraj dokumentoj

2.1. Por pruvi la propedeuxtikan valoron de E-o okazis jam eksperimentoj komence de la dudeka jarcento, sed aludo al ties ekzisto kaj rezultoj nuntempe ne tre helpas.

La eksperimentoj de la sepdekaj jaroj estas pli imponaj kaj pro ilia bona protokolado povas doni bonan helpon dum pledo por la internacia lingvo.

Pri la tiutempaj strebadoj kaj Trijara Pedagogia-Didaktika Eksperimento (PDE), disvolvigxinta en 1971-1972 kun 800 lernantoj en 30 lernejoj de Auxstrio, Bulgario, Hungario, Italio, Jugoslavio; kaj pri la dua regiono de PDE, eksperimento kun la partopreno de lernejoj el Nederlando, Germanio Fed. Resp., Belgio kaj Francio en 1973-1974 troveblas informoj interalie en la sekvaj eldonajxoj:

Sonnabend, H.: Esperanto: lerneja eksperimento, raporto, analizo, konkludo. In kajeroj de IPR. - Edistudio, 1979.

Szerdahelyi, I.: Kvinlanda pedagogia eksperimento por oficiala enkonduko de Esperanto en lernejojn. - En: Internacia Pedagogia Revuo, 1971- 1. Nürnberg, 1971.

Szerdahelyi, I.: Metodologio de Esperanto, Tankönyvkiadó, Budapest, 1981. p. 309-342.

2.2. En Paderborno, Germanio estas la lulilo de multaj eksperimentoj ekde la sepdekaj jaroj gxis la nuna epoko. Laux la tiel nomata Paderborna modelo, la metodologio de kibernetika pedagogio de prof. Helmar Frank pri la Lingvo-orientiga instruado (LOI) disvolvigxis multaj eksperimentoj, kies rezultoj estas bone dokumentitaj, publikigitaj interalie en la eldonajxoj de Kybernetische Pädagogik kaj en la publikajxoj de Helmar Frank.

Kontaktadreso: D-ro Helmar Frank, Kleinenberg Weg 16A, DE 33 100 Paderborn, Germanio

3. gxeneralaj informoj pri la atingeblaj fakliteraturo kaj artikoloj

Cxi tiu artikolo ne povas profunde analizi la temon, do necesas ekipi nin ne nur per konkretaj faktoj kaj datumoj, sed ankaux per teorio.

3.1. Symoens, E.: Al nova internacia lingvopolitiko: La propedeuxtika valoro de Esperanto. Esperanto-Dokumento 28-29 E., Rotterdam: UEA, 1992.

La verko kaj ties plurlingva traduko donas la plej bonan trarigardon pri la menciita temo kaj en gxi troveblas tre bona bibliografio pri la koncerna literaturo, priskriboj kaj referencoj ankaux pri la supre menciitaj eksperimentoj.

3.2. Symoens, E.: Bibliografio de disertacioj pri Esperanto kaj interlingvistiko, UEA, Rotterdamo, 1989. La libro donas trarigardon pri la sciencaj verkoj pri E-o, akceptitaj en universitatoj kaj altlernejoj gxis la jaro 1988. En la listo troveblas multaj verkoj, koncernaj la propedeuxtikan valoron kaj instruadon de la internacia lingvo. Bedauxrinde pri la postaj disertajxoj ne aperis gxis nun suplemento, kvankam bonsxance ekzistas tiaj studoj.

3.3. ILEI en 1995 decidis sian konferencon al la temo: Propedeuxtika valoro de Esperanto. Por tiu cxi evento en la numero IPR/95/2 aperis pluraj artikoloj koncerne la temon.

 ****************************************************

Gabriella Horváth

Analizado de la periodajxo IPR... (1970-1995)  

Tria, lasta parto

Pri la enhavo

Nun mi volas resumi, kiel efektivigxis la celoj kaj konceptoj de la redaktoroj .

La revuo startis kiel pedagogia forumo, per kies helpo la instruistoj povos diskuti pri diversaj pedagogiaj kaj metodologiaj problemoj. Apud teoriaj artikoloj ricevis lokon ankaux opinioj de la legantoj, ILEI-aferoj kaj informoj el la pedagogia vivo. La revuo havis plie teorian karakteron, kaj gxi funkciis kiel pedagogia-metodika fakrevuo.

Post la komencaj malfacilajxoj la revuo reaperis en 1973, kaj la nova redaktoro, Reinhard HAUPENTHAL volis kompili koheran pedagogian gazeton, kies numeroj estu dedicxataj al po unu temo. (Jam Helmut SONNABEND planis tion en 71/l, sed la revuo ne aperis regule, li ne ricevis suficxan kontribuajxon por tiu cxi celo, do li ne povis efektivigi sian planon). Fakte gxis 74/3 cxiu numero de la revuo havis difinitan temon, aperantan en la gvida artikolo aux en pluraj diversaspektaj skribajxoj. R. HAUPENTHAL vortumis tiujn pensojn, kiuj estis fundamentaj pretendoj dum la tuta historio de la revuo. Unuflanke la konvena proporcio inter teorio kaj praktiko en la artikoloj, aliflanke la apero de la gxeneralaj pedagogiaj kaj E-instruaj problemoj. Lia tria vidpunkto estis, ke IPR servu kiel refera organo pri informoj de la pedagogia vivo (inkluzive libro-proponoj, recenzoj). HAUPENTHAL provis redakti revuon konvenan al tiuj cxi celoj: post la pedagogiaj artikoloj staris recenzoj kaj informoj. Sed post tri kajeroj li abdikis kaj ne plu okupigxis pri gxia redaktado.

Ekde 75/1 la artikoloj de la revuo ne grupigxis cxirkaux unu difinita temo. Kelkaj numeroj entenas unu longan, funde prilaboritan artikolon (kvazaux gvidan temon; ekz.: 77/2 p.25.; 77/3 p.49.; 78/1 p.49.; 79/2 p.45.; 80/1 p.3.), sed aliloke plurajn, diverstemajn skribajxojn (79/l; 79/3; 80/2). sxajnas al mi, ke multfoje la aspekton de la revuo determinis, el kiuj materialoj povis elekti la redaktoro (pledas por cxi tio, ke la redaktoroj ofte plendis pri la manko de kontribuajxoj; ekz.: 70/1 p.3.; 83/1 p.2.; 95/2 p.36.).

Kion oni povas diri pri la ekvilibro de la teorio kaj la praktiko de la E-instruaj kaj aliaj studobjektoj en la revuo? Cxi tiu imago de R. HAUPENTHAL ne efektivigxis gxis la 1986-aj numeroj (kaj ankaux tiam nur parte: la plimulto de la artikoloj temas ne pri praktikaj helpiloj kaj pri la instruado de aliaj studobjektoj). Ni apenaux povas trovi artikolojn pri aliaj studobjektoj (escepte en 76/3 p.64.; 77/3 p.68.; 80/2 p.30.), se jes, tiam pri lingvoinstruado gxenerale (75/1 p.5.; 79/2 p.44.; 82/1 p.3.; 83/1 p.11.; 85/2 p.29.). Pri praktikaj, instruhelpaj konsiloj ni povas legi nur en la jenaj numeroj:77/3p.49.;81/1p.13.; 81/3 p.81.; 82/2 p29.; 83/1 p.4.

Miaopinie en la periodo 75/1- 85/3 la revuo ne funkciis bone kiel refera organo pri gravaj pedagogiaj informoj. gxi ne havas ekzemple artikolojn pri libroj, recenzoj, libro-proponoj; nur sporade ni trovas kelkajn (71/2; 74/1 kaj 2; 76/2; 79/1 kaj 3; 82/2; 84/2). gxi gxenerale entenas nur kelkajn informojn pri arangxoj, kaj ili koncernas precipe ILEI-konferencojn, protokolojn pri estrar-kunsidoj de ILEI, aux rezoluciojn kaj statut-proponojn de ILEI. La redaktoro konsideris la ILEI-aferojn tiom gravaj, ke multfoje li renversis la tradician vicordon (pedagogiaj, metodologiaj kaj alitemaj artikoloj; poste informoj) de la rubrikoj: (ekz.: 84/1 kaj 3; 85/2; 75/2; 76/2). Sed okazis, ke en kelkaj kajeroj ne estis pedagogiaj verkoj (nur raportoj pri konferencaj prelegoj - 80/3; 81/2; 84/2; 85/1). Proksimigxinte al la fino de tiu cxi periodo, ni povas renkonti pli multe da informoj. Eble ankaux Hans FECHLER (85/1 p.2-4.) sentis la mankojn, kiam li skribis sian leteron al la redaktoro, proponinte multajn novajn temojn kaj rubrikojn. Inter aliaj:

- kompari instrumetodojn kaj instruobjektojn

- informi pri eksperimentaj lernejoj, pri problemoj

- informi pri instrusistemoj diverslandaj

- informi pri la edukado de instruistoj

- represi valorajn pedagogiajn artikolojn, elprenitajn el aliaj E-gazetoj

- prezento kaj recenzo de libroj

- informoj de landaj sekcioj

- proponoj por feriaj intersxangxoj inter E-parolantaj pedagogoj ktp.

La jxus menciitaj vidpunktoj estis utiligitaj en la sekvaj kajeroj, ja ekigxis novaj rubrikoj: "Aktualajxoj" en 86/2; "Leterkesto" en 88/l; "El la landoj kaj sekcioj" en 85/1. La periodo 86/1-95/4 montras novan redaktan koncepton. La revuo prezentas fakajn artikolojn kaj pli da praktikaj, metodologiaj helpiloj (ekde 86/3 ni povas trovi preskaux en cxiu numero). Mi jam menciis, ke estis inter la imagoj de KOVÁCS Márta, ke la revuo publikigu artikolojn pri diversaj studobjektoj; sed aperis nur du kontribuajxoj pri tio en la numeroj 92/3 kaj 93/3. En tiu cxi periodo IPR havis pli multe da informoj, kio estas unuflanke bona, cxar la legantoj povas informigxi pri cxiuj - en Esperantujo okazintaj - aferoj; sed nuntempe la revuo farigxas pli kaj pli informilo, kaj gxi malpli funkcias kiel pedagogia-metodika fakrevuo. Ekstrema okazo: la numeroj 94/4 kaj 95/3 konsistas nur el informoj, novajxoj, aktualajxoj. La revuo nun pretigxas laux kohera koncepto en tiu senco, ke la redaktoro preferas la artikolojn kun praktikaj konsiloj, instruhelpiloj, li aperigas konstantajn rubrikojn kaj multe da informoj. La konstantaj rubrikoj, la reagoj pri pli frue aperintaj artikoloj, la dauxrigoj de la skribajxoj kunigas la unuopajn kajerojn, sed la artikoloj ne grupigxas cxirkaux gvida temo (nur en 95/2). Interesa problemo estas la originaleco de la kontribuajxoj. En 1973 (Varbnumero) R. HAUPENTHAL vortumis tiel, ke la revuo publikigu lauxeble originalajn artikolojn. Sed H. SONNABEND estis devigita (83/1 p.l-3.) aperigi verkojn, transprenitajn el diversaj E-lingvaj gazetoj, cxar li ne ricevis originalajxojn por publikigo. Li ne volonte faris tion. Interese, ke nuntempe multaj homoj (ekz.: KURUCZ Géza 94/4 p.31.) apogis la transprenadon de diverslingvaj artikoloj, kiuj raportas pri la plej novaj pedagogiaj kaj metodologiaj novajxoj; tiel la revuo povas certigi, ke la legantoj ricevu multflankan trarigardon pri la pedagogia vivo. Ankaux NÉMETH József pensas tiel (95/2 p.36.), li transprenas mankantajn pedagogiajn informojn el aliaj gazetoj.

 ***********************************************

DEMANDOJ - RE(T)SPONDOJ

(NdlR - Estas kelkaj landoj, kiuj malofte rolas en la rubriko "El la landoj kaj sekcioj". Lastatempe mi dissendis plurajn mesagxojn rete kaj helikposxte petante informojn pri la instruado de E-o kaj pri retadreso de instruistoj en diversaj landoj. Jen la aktuala rezulto. La respondoj ne donas kompletan superrigardon, tamen ili enhavas valorajn informojn. Mi atendas viajn kompletigojn kaj eventualajn korektojn. - Escepte Cxehxion kaj Jugoslavion, cxiuj informoj venis rete.)

Cxehxio

En nia lando E-o ne estas instruata en lernejoj, nur tie, kie trovigxas entuziasmaj e-istoj. Mi ekzemple scias pri nur du infanaj kluboj: ili estas en Česká Třebová kaj en Trutnov. Cxi-jare oni planas malfermi infanan klubon en Svitavy. Infanoj el Česká Třebová jam sukcesis cxeesti E-programojn en Francio kaj Germanio. [...]

En nia klubo estas alia la situacio. Ni estas klubo de plenkreskuloj, kiuj kunvenadas cxiumerkrede je la 18-a horo en stacidoma klubejo en Přerov. Kursoj okazadas neregule, fakte por nur 5 personoj. Kialoj estas diversaj [...]

Dum la cxi-jara internacia kongreso de e-istoj handikapuloj okazos ankaux ekzamenoj de E-o.

En nia lando ne estas bone funkcianta sekcio por e-istaj instruistoj kaj mi scias, ke la prezidanto s-ro Malovec el Brno dissendis al cxiuj, pri kiuj li sciis, informon pri nova kreo de la sekcio de ILEI. Mi volis aligxi kaj dum la 81-a UK en Prago mi partoprenis kunvenon de ILEI, sed pro tio, kion mi auxdis tie, mi seniluziigxis. Terura prononco de instruistoj de E-o ne estas bona ekzemplo. Mia opinio estas, ke unue mi devas ion scii kaj poste instrui kaj ne angle aux ruse prononci belegan E-on. 

Libuse Filipová, Nádražní 146, CZ-768 11 Chropyně, Cxehxio

Honkongo

Al via demando mi respondas, ke fakte estas nur mi, kiu instruas en Honkongo. Mian retadreson vi konas, sed mi bedauxrinde translokigxos al Svislando post duona jaro. Espereble dauxrigos kursojn s-ro Bill Mak (sen retadreso), sed tio ankoraux ne certas. Mi estas pedagogo, li estas lingvisto.

Werner Breitung, Honkonga Esperanto-Asocio

Israelo

El la E-instruantoj kiujn mi konas en Israelo neniu havas retadreson. Estas junulo kiu eble venontjare instruos kurson, kiu supozeble havas retadreson.

Okazas E-kurso kiel oficiala fako en la Tehxnion - la politeknika universitato.

Foje okazas etaj kursoj en la tri cxefaj urboj. Koresponda kurso tutlanda - sed lastatempe preskaux sen studantoj. 

Amri Wandel

Japanio

Mi gvidas kurson cxe Nishinippori E-klubo 1-foje en monato, cxiam en la unua mardo ekde 10:30 gxis 12:00. Cxiuj ok gekursanoj estas plenagxuloj kun meznivela lingvoscio. Dum la kurso ni legas fabelojn el tuta mondo (komence japanajn, nun francajn), kiuj interesigas la kursanojn. Ekde aprilo mi instruos E-on 3-foje en monato kaj nun mi pripensas: kion mi faru dum la kurso, kiumaniere mi gvidu ilin por ke la kurso estu interesa. Krom la fabeloj mi intencas prezenti mallongajn rakontojn aux novelojn. Wienczyslawa Pacwa Sato, Tokio

Kiel kutime ankaux en 1996 mi instruis en multaj kluboj en kaj cxirkaux Tokio. La lecionoj okazis regule en 5 kluboj kaj de-tempo-al-tempe en 3 aliaj. Entute mi gvidis cxirkaux 130 lecionojn de elementaj gxis progresantaj. Averagxa agxo de miaj lernantoj en Lunda Klaso (cxiun lundon en JEI) estas pli ol 60 (la plej agxa 86 jara) kaj en Sengendai E-klubo gxi estas iom pli ol 20. Mi regule havis lecionojn en unu el la plej internaciaj E-kluboj en la mondo (en senco de nacieco de la instruistoj). Temas pri Nishinippori E-klubo (en la centro de Tokio kaj kun kursoj en 4 niveloj kaj 35 membroj), kies instruistoj estas el 5 diversaj naciecoj!

Komence de la jaro mi fondis E-klubon en mia nova logxurbo, kaj fine de la jaro fondigxis konversacia rondo en mia laborejo por e-istoj kun mezgrada lingvoscio.

Reza Kheirkhah, C.O.P. Tokyo, Box No. 405, 100-91 Japanio. tel+fakso: 03-38333490, yumeiho@majic.co.jp

Jugoslavio

En nia regiono, norda Bačka, parto de Vojevodino, ne estas organizita E-instruado en la lernejoj. Nia E-societo regule organizadas kursojn por komencantoj kaj dum niaj E-renkontigxoj "Verdaj amikaj tagoj" ni organizas "A" ekzamenojn. Nun en nia E-societo estas du kursoj - por komencantoj (4 personoj) kaj konversacia (12 personoj).

Por komencantaj kursoj baza literaturo estas la legolibro de Antonije Sekelj kaj por konversacia "Pasxoj al plena posedo" de William Auld kaj "Esperanto laux amuz-metodo", la legolibro kun paroligaj ekzercoj de Andrzej Pettyn.

Dum cxi-jara E-renkontigxo "Verdaj amikaj tagoj", kiun ni organizos de la 13-a gxis la 15-a de junio, ni planas organizi "A" kaj "B" ekzamenojn.

Siniša Veličković, prezidanto de Esperanto Societo en Senta, YU-24400 Senta, N. Martinovića 3.

Kanado

Mi scias certe nur pri du rete kontakteblaj homoj, kiuj instruis E-on en nia lando dum la pasinta duonjaro. Unu el ili estas mi, kiu instruadas ret-posxte per baza kaj meznivela kursoj - pli frue mi instruis ankaux en surlokaj kursoj. Alia E-instruanto en Kanado estas Sylvain Auclair <silvano@cam.org>, kiu regule gvidas E-kursojn en Montrealo.

Aliaj rete atingeblaj kanadaj e-istoj, kiuj iam instruis E-on (sed mi ne scias kiam laste) estas

- Maria Hopkins (loke) [mia edzino - cxe mia adreso]

- Wally du Temple (loke) <dutemple@mail.IslandNet.com>

- Jean Smythe (koresponde) <jesmythe@island.net>

- Eduardo Vivancos (koresponde) <vivancos@pathcom.com>

- Ken Price (rete) <ken.price@westonia.com>

- Guy Matte (rete) <71161.1532@Compuserve.com>

- Yves Bellefeuille <an448@freenet.carleton.ca>

- Ian McKenzie Richmond (loke) <richmond@marina.istar.ca>

(Mi instruas universitate, Auclair instruis mezlerneje, mia edzino diplomigxis kiel E-pedagogo en Pollando, Matte kaj du Temple estas mezlernejaj instruistoj, Richmond estas universitata profesoro, la aliaj estas amatoraj instruantoj)

Nuntempe estas malmulte da surloka instruado de E-o en Kanado: dum la pasinta vintro mi auxdis nur pri kurso por studentoj de universitato McGill (en Montrealo), kiun gvidis s-ano Auclair pasintan auxtunon, kaj mi scias ke f-ino Kim Keeble instruas E-on al infanoj de bazlernejo en la vilagxo Upper Rawdon en centra Novskotio.

La Kanada E-Asocio ofertas instruadon de E-o per dek-leciona kurseto simila al tiu uzata rete - estas nun nur tri instruantoj pri kiuj mi scias (Kim Keeble, Eduardo Vivancos kaj Myra Larsen) - kaj por la duaj du sxtupoj de la kursaro de ELNA - la cxefa instruanto estas Jean Smythe. Ankaux la E-Societo Kebekia instruis per franclingva versio de la dek-leciona kurseto, sed mi ne scias gxis kiu grado gxi plu estas uzata.

La retaj kursoj montrigxis efikaj instruiloj en nia lando: dum la pasintaj ses jaroj mi instruis E-on al almenaux 40 kanadanoj per la dek-leciona anglalingva ret-kurso kaj al 10 kanadanoj per la meznivela kurso (tiu kiu bazigxas je la novelo "Gerda Malaperis" de Claude Piron); ankaux Ken Price kaj Yves Bellefeuille instruis iom per la anglalingva retkurseto kaj Guy Matte instruis per la franclingva retkurseto (kies bazon mi provizis entajpante la dek-lecionan kurseton de la E-Societo Kebekia).

Paul Hopkins <phopkins@uvic.ca>, Linguistics Department, University of Victoria, P.O.Box 3045, Victoria, BC, Canada V8W 3P4, Phone (home): (250) 474-3137, Fax (office): (250) 721-7423

Meksiko

Laux mia scio, la E-kursoj en Meksiko estas spontaneaj, neniom aux malmulte ligitaj al lernejoj. Grava escepto estas (estis?) unu kurso en Oaxaca [wahxaka], en la sudo de la lando, kie gimnazio inkluzivis E-on kiel lauxvolan kurson en sia programo. Oni povus taksi escepto ankaux la kursojn cxe la Societo de Amikeco Meksiko-Cxinio (Meksikurbo), iom pli planataj, same kiel tiujn cxe la E-Informo-Centro (de E-Meksika Junularo, en Nawkalpan, norde de la cxefurbo). Foje oni auxdas pri kursoj en Chihuahua [cxiwawa, en la nordo], Durango kaj aliaj urboj. La eta E-lingva komunumo Krucio, meze de l' dezerto en Malsupra Kalifornio, iusence estas E-lernejo.

Meksika E-Federacio ne havas apartan adresaron de E-instruistoj, sed oni povus facile kompili gxin el la gxenerala membrolisto, kiu foje enhavas tiajn donitajxojn.

Cxiu instruanto uzas la lernilojn plej facile atingeblajn. Plej ofte mi vidis la kolegojn uzi la dudirektan posxvortaron de Paluzie-Borrell kaj la kurson żHabla Usted Esperanto? de Ergoto de Bonaero; iom malpli ofte, la kurson Esperanto para clases y autodidactas, de Fernando de Diego, kaj la anglalingvan lernilon de la serio Teach Yourself.

MEF havas la intencon (revon?) enkonduki E-on en la lingvo-instituto de la Nacia Universitato. Pluraj samideanoj, inter ili mi mem antaux kelkaj jaroj, gvidis kursojn tie, neoficiale. Tamen la oficiala enkonduko postulas multe pli ol amatorecon, kaj ni ne havas profesiajn instruistojn.

La sekretario de MEF, s-ro Jorge Luis Gutiérrez, versxajne scias pli ol mi pri la nuna situacio de la E-instruado en Meksiko. 

Juan Jacobo

Norvegio

Bedauxrinde okazas malmulta instruado en Norvegio nuntempe, kaj temas precipe pri gastinstruistoj, nome Atiljo kaj Katalin. Kursoj okazis last/cxi-jare en la kluboj de Oslo <esp.oslo@sn.no>, Trondheim (Knut Lyngstad <knutly@stud. ntnu.no>), Bergen (Jon Arne Holm <jaholm@online.no>) kaj Tromsř (la prezidinto estas Herolv Olsen <herolv@lagopus.nordlys.no>; la prezidanto Marianne Lund ankoraux ne havas retadreson).

Knut Lyngstad aktivas en la sekcio de NEL pri informado. Instruado okazas nur kadre de la kluboj nuntempe (krom foje en Bergen kadre de kleriga asocio).

Douglas Draper, sek. NEL kaj red. N.E-isto

Nov-Zelando

Malmultaj E-instruistoj trovigxas en Nov-Zelando kaj neniu el ili utiligas la reton. Nuntempe neniu instruas E-on en lernejoj, laux mia scio. Brian Fox antauxe instruis en Auckland, sed li emeritigxis antaux kelkaj jaroj. La klubo en Auckland havas klasojn por novuloj, gxenerale plenkreskuloj.

Donald Rogers

Landoj kaj sekcioj

Albanio

Vizito de nia sekretario en Albanio

Marija Belosxevicx (M.B.), sekretario de la Kroata Esperantista Unuigxo kaj ILEI vizitis Albanion inter la 2-a kaj 14-a de marto. sxin invitis Albana Esperanto-Ligo kaj Landa sekcio de ILEI. Dum la dusemajna restado estis planitaj pluraj okazajxoj kaj renkontigxoj kun sxtataj oficistoj. Bedauxrinde, parte ili ne realigxis pro la aktuala politika stato.

Tamen sxi vizitis la Ministerion pri Klerigado, kie sxin akceptis la cxef-inspektorino pri la instruado de la lingvoj en albanaj. sxi interesigxis pri la E-instruado en aliaj landoj, cxar sxi estas bone informita pri la enlanda E-instruado.

sxi aparte gxojis ekscii, ke la albanaj instruantoj jxus donace ricevis "Mazi" videokurson kun akompanaj materialoj. M.B. dankis al sxi en la nomo de ILEI pro la subteno al la landa ILEI sekcio.

La planita ekzamensesio (de UEA/ILEI) okazis en Tirana, inter tre malfacilaj kondicxoj, cxar lernejoj ne funkciis, kaj oni devis organizi cxion arigante kandidatojn en prograj logxejoj. Tamen, pluraj montris tre bonan lingvo- kaj movadkonojn je la elementa kaj meza niveloj.

Pluraj renkontigxoj estis organizitaj kun la kursgvidantoj, kiuj ricevis kolekton de diversaj didaktikaj materialoj.

En la privata galerio okazis la ekspozicio de la infandesegnajxoj al kiu kontribuis cx. 400 infanoj el 13 landoj, i.a. 6 el Tirano, kiuj ricevis donacojn kaj diplomojn. (Temas pri la ekspozicio kiun Kroata Esperantista Unuigxo organizis decembre kaj januare en Zagrebo, temo: "Mia novjara mesagxo"). [...]

Krom la renkontigxo kun e-istoj en la cxefurbo, M. B. vizitis prezidanton de la Albana E-Ligo, Agim Peraj en Shengjin kaj e-istojn en Shkoder, i.a. tre malsanan Zef Mjeda, honoran membron de UEA. (M.B.)

Britio

Kelkaj atingoj de ETA (Esperanto Teachers' Association) en 1996

Fragmentoj el (invit)letero de Angxela Tellier, sekretario de ETA

- ETA-anoj multe aktivis dum la pasint-jara brita kongreso en Saffron Walden: ili starigis varb-budon kaj ekspoziciis instru-librojn, pretigis kaj disdonis flugfolion, okazigis seminarion pri instruiloj, organizis du informsesiojn pri la ekzamenoj de UEA/ILEI, kunordigis kaj surbendigis partoprenantojn en la internacia konkurso pri modela E-parolo

- ETA kunlaboris kun "Libra Multimedia" por aperigi la kompakt-diskon "Ni vojagxu",

- verkis regulajn rubrikojn porkomencantajn en "La Brita Esperantisto",

- starigis por-instruistan/antan semajnfinan kurson en Barlaston,

- starigis ret-adreson: eta@esperanto.demon.co.uk,

- regule aperigis "Esperanto Teacher"

- per tradukoj kunlaboris en la internacia "Neighbour"-projekto,

- subtenis la projekton "Kviz-Kartaro". Profito de la eldonajxo iris al la revuo "Juna Amiko",

- sukcese starigis varb-kampanjon por kuragxigi abonojn al la revuo IPR kaj dauxrigis duoblan rabatitan aligxon al ET/IPR.

Informis: Arnold Pitt, brita sekciestro de ILEI, Yew Tree Cottage, Ivington Road, Leominster, Herefordshire, Britio HR6 8QD. Tel. +1568 613061

********

Barlaston '97

La 37-a internacia somerlernejo cxe Wedgwood Memorial College, Barlaston, Britujo, okazos inter la 9-a kaj 15-a de auxgusto, 1997. La Barlaston-somerlernejo estas la plej prestigxa, la plej renoma kaj la plej ampleksa en Britujo. En 1996 gastprelegis en Barlaston - kun granda sukceso - Renato Corsetti (Italujo).

En 1997 gastos en Barlaston Stefan Maul -- jxurnalisto kaj i.a. fondinto de la revuo Monato. Mi anticipas same "elektran" somerlernejon kiel en 1996! Same partoprenos, kiel kutime, kaj sen kiuj mi ne povus tiel sukcesigi la somerlernejon:

• Tim Carr (kies poemaro baldaux eldonigxos de FEL)

• Roselyne Edwards (francdevena, universitata lekciisto pri la franca kaj lauxokaza kontribuanto al Monato. Roselyne doktorigxis pri psikologio)

• Marjorie Boulton (kiel enkonduki Marjorie, krom diri, ke sxi verdigis min antaux 12 jaroj dum la sama somerlernejo, pri kiu mi nun respondecas: pro tio estas al mi tiom kara la Barlaston-somerlernejo)

• Kate Hall (emerita universitata lekciisto pri la franca; Kate famigxas en Esperantujo kiel verkinto de la plej mallonga kvinakta tragedio en E-o)

• Kaj mi!

ILEI-ekzamenoj: Proponigxas dum la somerlernejo la mezgrada ekzameno de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

Lastatempe mi decidis, pro la granda laboro kunligita kun la ILEI-ekzamenoj, oferti aux la elementan aux la mezgradan - sed ne ambaux samsesie. Do sekvos en 1998 denove la elementa. 

Paul Gubbins

Danio

Kunlabore kun Norvega Esperanto-Ligo ni invitis denove Katalin Smidéliusz por instrui cxe ni. En Norvegio sxi vizitis la urbojn Trondheim, Hamar kaj Oslo. Plej sukcese sxi estis en Hamar, kie la eksurbestro treege favoras nian lingvon. Li havas grandan famon kaj reputacion en tiu urbo kaj ne ellasis okazon por atentigi pri E-o. En Oslo kaj en Trondheim venis malpli da lernantoj ol oni antauxvidis. Sed ili plensxtopis la horaron por profiti kiel plej eble multe de sxia restado. En Danio Katalin vizitis Alborg, Arhus kaj Vejle. En Alborg jam funkcias bona klubo kun fervoraj lernantoj, kiuj espereble baldaux kuragxas la salton en la internacian medion. Cxe ni, en Arhus, estis kelkaj lernantoj de la pasinta jaro. Tiuj, kiuj jam sekvis kurson de Katalin volonte revenis. La kurso por la progresantoj stimulis la intereson de niaj komencintoj. Se temas pri komencontoj, ni estis speciale malbonsxancaj, cxar la aligxintoj iom post iom malaligxis pro diversaj kialoj. Tio ja povas okazi, sed estas tamen domagxa afero. En Vejle Katalin montris sian metodon al 20 vizitantoj de informvespero en la tiea asocio. La komencantoj ja konstatis, ke E-o tamen estas lernebla lingvo. Espereble tiu vespero donis inspiron ankaux al tiuj, kiuj uzas E-on jam de multaj jaroj. Kaj espereble tiu informvespero estas gxermo por nova kurso en Vejle. Unusemajna vizito - kaj tamen tiom da malsamaj spertoj, sukcesetoj kaj rebatoj - sed sxajne tio estas la plej tauxga vojo: alvoki alilandan instruiston, cxar la lernantoj cxiam miras, kiam ili parolas fremdan lingvon ekde la komenco kaj iel povas komuniki kun instruanto, kiu ne kapablas aux ne volas paroli ilian lingvon. [...]

Wolfgang Kirschstein, reprezentanto de ILEI en Danio, Hvedebjergvej 30, DK-8220 Brabrand

Finnlando

Resumo de la agadraporto de ELFI, 1997

ELFI (Esperanto-Ligo de Finnlandaj Instruistoj) havas 25 unujarajn kaj 6 dumvivajn membrojn. El ili nur kelkaj estas praktikantaj instruistoj. Dum la jaro 3 membroj eksigxis kaj 4 novaj aligxis.

Anstataux kunsidoj ni cxefe intertelefonas, leterumas kaj retumas. La retposxta konekto kun la sekretariino de ILEI kaj la redaktoro de IPR estas tre utila kaj precipe apogas la sekciestrinon. La sekretariino kaj la sekciestrino sendis plurajn cirkulerojn kaj leterojn al la membraro dum la jaro.

ELFI dauxre agadas kunlabore kun Esperanto-Asocio de Finnlando kaj la lokaj enlandaj kluboj.

Klubaj, asociaj kaj individuaj atingoj interplektigxas nedisigeble. La sekretariino de ELFI peras Juna Amiko kaj la sekciestrino lauxeble kontribuas al la redakcio. Tri-kvin membroj de ELFI lauxpete gvidas semajnfinajn aux aliajn kursetojn, sed ne cxiuj kursgvidantoj aligxis al ELFI. Ekzemple 14 senlaboruloj havis kurseton en la urbo Turku.

Nova, finnlingva, elektrona E-sxlosilo (Esperantoavain, komputildisketo kaj sucxeblaj pagxoj en la reto) estis pretigita de ne-ELFI-ano, sed ELFI helpis per konsiloj kaj kontrolado de la teksto. Prezidanto de la E-klubo de Jyväskylä inkluzivis ELFI/ILEI en la hejmpagxo de EAF, nome < http:www.sci.fi/~matlah

/eaf/>. Dum la kongreso NORDLINGUA [IPR 96/4] estigxis kontakto kun la redaktoroj de la senpaga lerneja reto <http.www.freenet.hut.fi>.

Oni povas uzi en la reto Esperanto-sxlosilon finnlingvan. gxi trovigxas en la pagxoj de E-asocio de Finnlando <http://www.sci.fi/~matlah/eaf>. Tiujn oni povas legi Esperante kaj finne, sed la sxlosilo kompreneble estas nur finnlingva kun Esperantlingvaj ekzemploj.

Ni faris ankaux unupagxan informilon en la lingvoj finna, sveda kaj angla pri ILEI/ELFI kaj distribuis gxin.

Unu membro sukcesis havi 36-horan kurson de E-o por volontuloj en sia gimnazio. De longa tempo tio estas la unua fojo, kiam E-o estas instruata en finnlanda lernejo. Al la kurso aligxis 14 lernemuloj. Ili uzas Mazi, Kunvojagxu kaj aliajn materialojn.

Menciindas ankaux la skolta tendarego LOISTO, kiun partoprenis dekmilo da skoltoj kaj kien ELFI-ano enkondukis E-on per lecionoj, agadpunkto, stando kaj kunlogxado de E-skoltoj.

ELFI kontribuis al Euxropa Kalendaro prizorgante ties finnlingvan parton.

Somere la vicprezidanto de ELFI invitis esperantistajn gastojn al sia ekspozicio pri reciklado. Li bonvenigas kontaktojn kaj gastojn al la bieno Agendejo, adreso s-ro Börje Eriksson, Keiturintie, 274, FI-16510 Luhtikylä, Finnlando.

Raita Pyhälä, sekciestro de ILEI en Finnlando, raita.pyhala@lesti.kpnet.fi

E-klubo de Jyväskylä arangxos someran studsemajnon Blua Aventuro 30.6-04.7.1997 en Jyväskylä, Finnlando. 

Pluajn informojn petu de s-ino Seija Kettunen, Keihäsmiehenkatu 3, FIN-40630 Jyväskylä, Tel. (0)14 254 609, matlah@sci.fi, http://www.sci.fi/~matlah/jek/blu-avent.htm, Matti LAHTINEN, Jyväskylä, Finnlando, matlah@sci.fi

Hungario

12-aj Landaj Esperantaj Pedagogiaj Tagoj kaj SOJLO '97

Budapest 01-02.03.1997

La tradician konferencon de la hungara sekcio de ILEI partoprenis pli ol 60 personoj. Jen la prelegoj:

s-ro Péter András Rados: Pedagogiaj utopioj

d-rino Katalin Smidéliusz: 1) Nuntempaj pedagogiaj projektoj

2) Propedeuxtika valoro de Esperanto

s-ro László Szilvási: Organizado kaj reklamado de Esperanto-kursoj

s-ro Géza Kurucz: Kiel konservi kursanojn aux kelkaj rimedoj ligi ilin al esperant(ism)o

s-ino Zsuzsa Barcsay: 1) Nacia Baza Lernoprogramo: fremdaj lingvoj - E-o

2) Mallonga prezento pri la kolektajxo de Károly Fajszy

s-ro Oszkár Princz: Ronda tablo: Kial kaj kiel varbi?

d-ro Balázs Wacha: Lingvo kaj persono

Dum la Pedagogiaj Tagoj la asocio de hungaraj E-instruistoj havis sian asembleon, kie la nova estraro raportis pri sia laboro. Oni decidis enkonduki la membrokategorion "apoganta membro" kaj planas reanigi parton de la iama anaro. Formigxis laborteamo por verki plurjaran laborplanon kaj instruhelpilojn pri E-instruado konforme al la nova, nacia, baza instruplano.

********

30-jara Esperanto fako

La E-Fako en la budapesxta universitato ELTE - kun unujara malfruo - cxi-jare en aprilo festis sian 30-jaran ekziston. La Fako estigxis en septembro 1966, lige al la 51-a UK en Budapesxto, kies sukceso signife kontribuis al la enkonduko de Esperantaj lingvo kaj literaturo, kiel filologia fako en la renoma scienca universitato ELTE.

Konciza historio:

1966-1971: La fako ekas kiel C-fako (apud A- kaj B-fakoj). Profesoro Szerdahelyi verkas la bazajn instruilojn. En 1971 li farigxas plentempa instruisto.

1971-1983: Szerdahelyi estas fakgvidanto, en 1974 komencas labori kun li Zsuzsa Varga-Haszonits. En 1978 estas organizata interlingvistika konferenco kun la partopreno de cx. 50 eksterlandanoj, iom malfrue festante la 10-jarigxon de la fako. En 1983 Szerdahelyi estas nomumita docento - tio pligrandigas lian prestigxon kaj ankaux tiun de la fako.

1983-1987: Ilona Koutny kaj Zsuzsa Varga-Haszonits kune gvidas la fakon. En tiu periodo finigxas la postgrada instruado de hungaroj - gxenerale en la tuta universitato.

1990-1995: La strukturo de la universitata instruado aliformigxas. Ni farigxas B-fako (C-fakoj jam ne ekzistas). Komencigxas la instruado de eksterlandanoj.

En 1995 Zs. Varga-Haszonits restas la sola dungito, kaj sxi farigxas la gvidanto de la fako. En 1996 estas realigitaj gravaj reformoj en la studplano.

gxis nun cx. 130-140 studentoj (hungaroj kaj eksterlandanoj) ricevis diplomon de la fako. Pretigxis cx. 50-60 diplom- kaj doktorigaj disertacioj. En 1996/97 studas E-on 30 gestudentoj.

laux Zsuzsa Varga-Haszonits (el Eventoj 120)

***************

Magistrigxo pri Esperanto

La 22-an de januaro 1997 sxtat-magistrigxis pri E-o en la Universitato ELTE en Budapesxto Taesok Choe (Koreio), Michele Gregory- Zielinski (Usono), Lidia Tucxenko (Litovio) kaj Stephane Dupin (Francio). Nun estas naux diplomitoj, kiuj sekvis la 3-jaran perkorespondan E-kurson por eksterlandanoj, starigitan en 1990. Nova 3-jara sesio startos en septembro 1997. Interesatoj bv. skribi al:

Esperanto-Fako, ELTE, pf. 107, HU-1364 Budapest, Hungario.

***********

"Lingvokurso 110" en urbo Pécs

Kvintaga, 25-hora, rektmetoda lingvokurso okazos en urbo Pécs (sud-okcidenta Hungario), inter la 13-a kaj 18-a de julio 1997, tuj antaux IJS, gvidata de junaj, profesiaj instruistinoj por komencantoj kaj progresantoj. Aligxkotizo por la lingvokurso: cx. 35 svisaj frankoj, restadkosto por 6 tagoj cx. 155 svisaj frankoj.

Informas: Kultura Centro Esperantista, CP 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, EPC, Pf. 117, HU-1582 Budapest kaj HEJ, Pf. 87, HU-1675 Budapest

************

Internacia deklamkonkurso honore al Julio Baghy

okazos inter la 13-a kaj 15-a de junio 1997 en urbo Pápa, Hungario. La konkurso estos integra parto de internacia junulara festivalo, kiu okazos samtempe en la urbo. Pliaj detalojn petu de la redaktoro de IPR. (J.N.)

 

Italio

Internaciaj kursoj por komencantoj - 24-31 julio 1997 en Assisi

La kursoj okazos dum la Internacia Junulara Kongreso en urbo kaj ebligos al la lernantoj tujan integrigxon en la esperantistan etoson. La kursojn gvidos spertaj instruistoj laux rekta metodoj. Atentu: nepras oficialaj kontaktoj inter la landa sekcio kaj la respondeculo de IEJ pri la kotizo, nombro de kursanoj kaj aliaj kondicxoj! (Alikaze oni pagos la normalan partoprenkotizon)

Cristina de' Giorgi, Via Luigi Pera 10, IT-56100 Pisa - Italio, chriss@sirius.pisa.it Telefono: (+39-50) 576638

Kroatio

KEU cxe infanfoiro

En zagreba foiro, estis organizita 1-a Internacia infana foiro de la 19-a gxis la 23-a de marto. Cxe la foiro aperis ankaux Kroata Esperantista Unuigxo per internacia ekspozicio de la infandesegnajxoj, ekspozicio de E-infanlibroj kaj ekspozicio pri la aktivado de plej junaj membroj de KEU.

Dum lastaj du tagoj oni povis sperti MAZI-videokurson. Lastan tagon de la foiro prezentigxis junaj E-istinoj per kantoj, deklamoj kaj dancoj. (laux M.B.)

Litovio

La E-klubo en Klaipeda, unu el la plej aktivaj en Litovio, invitis CHOE Taesok, diplomiton cxe la E-fako de la budapesxta universitato ELTE kaj organizis intensan paroligan kurson de la 2-a gxis la 6-a de decembro. La klubo en majo 1996 invitis la konatan bulgaran E-instruiston Marin Bacev por la elementa kurso. gxin partoprenis kaj finis kvindeko da klaipedanoj. El ili venis 20 al la paroliga kurso. La fakto, ke aziano gvidas euxropodevenan lingvon, altiris la atenton de lokaj jxurnaloj, kiuj aperigis kursanoncon.

Dimancxe unu tagon antaux la kurso, al lingvoj dedicxis sian diskutotemon furore auxskultata radioprogramo "La Lune", kiu dauxras tri horojn kun muzika intermeto kaj senpera konversacio kun auxskultantoj kaj fine premias interese-prezentintojn. Do cxiuj, kiuj scipovis pri iu lingvo, povis telefoni al la studio. La E-kluba prezidanto Arunas Kazalauskas kaj CHOE Taesok kaptis la bonan sxancon informi pri E-o kaj akcesore pri la korea lingvo. Dum la dekminuta interparolo ili prezentis E-on kaj montris vivan parolatan E-on inter la du nacioj. Prezentigxis 10 lingvoj kaj tamen la E-teamo ricevis la unuan premion.

La plejparto de la kursanoj partoprenis cxiujn lecionojn sen interrompo. Simpativeka, interesdemanda kaj alivizagxa kursgvidanto kontribuis al la sukceso. En Koreio ofte euxropaj aux eksteraziaj esperantistaj vojagxantoj tuj farigxas portempa E-instruisto cxe la asocio aux lokaj kluboj, cxar tiam plimultigxas la atento de lernantoj. Do la saman efikon povus fari azianoj en Euxropo. Kompreneble, pli gravas la lingvokono kaj metodiko de kursgvidanto.

Post la lasta leciono okazis la festeno en la nova klubejo 120-kvadratmetra, kiun sxipofabriko senpage disponigas al la klubo. Cxiuj kunportis glasojn, kukojn kaj sandvicxojn el sia hejmo. Ili kantadis lernitajn kantojn dum la kurso kaj popolkantojn, kaj amuzis sin per ludoj. Estis tre agrabla etoso. La kluba gvidanto diskrete instigis ilin ankaux movadanigxi kaj invitis ilin al la Zamenhofaj Tagoj kaj la jarfina renkontigxo de la klubo. La plejparto de la kursanaro estis junuloj. La litova Esperantujo havas promesplenan estontecon, cxar tiom da junuloj interesigxas kaj lernas dise en la lando.

Dum iu kurstago okazis aventuro pro la viza afero de la gvidanto. Li kun la kluba prezidanto samtage faris 700 kilometrojn da vojagxo al Vilniuso kaj reen, kaj ili, survoje prenante petveturantojn, efike informis ilin pri E-o. Iu ne konis E-on, kaj alia opiniis gxin jam morta. Tamen la reala konversacio en E-o donis al ili konvinkigxon kaj ecx lernemon. Do al neesperantistoj tiel valorus interparolado en E-o ankaux inter samlandaj esperantistoj. Choe-Taesok

Norvegio

La revuo Norvega Esperantisto en sia unua cxi-jara numero aperigis trionpagxan informilon pri ILEI kaj nia revuo IPR. Dankon! - NdlR

Pollando

Interlingvistikaj studoj komencigxos en Poznan

La Universitato de Adam Mickiewicz (UAM, la dua plej granda universitato en Pollando) anoncas 3-jaran eksteran studadon pri interlingvistiko. La unua studjaro startos en la vintra semestro de la studjaro 1997/98 kaj poste cxiun trian jaron. La internacia kurso okazos en la Lingvistika Instituto, sub la gvido de d-ino Ilona Koutny, kun la subteno de prof. Tadeusz Zgólka. Inter la prelegontoj estas konataj esperantologoj, kiel profesoroj D. Blanke, M. Duc Goninaz, H. Tonkin, T. Tyblewski kaj J. Wells, d-ino K. Smidéliusz, L. Ligeza kaj I. Ertl.

La interlingvistikaj studoj konsistas el enkonduko al gxenerala kaj aplikata lingvistiko, el internacia kaj interkultura komunikado, ili traktos planlingvojn kaj detale okupigxos pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de esperanto. En la tria jaro eblas specialigxi ankaux pri metodiko.

Surloka kurso okazos unufoje dum semestro (lasta semajno de auxgusto kaj de januaro). La gestudentoj pretigos diplomlaborajxon kaj post la fina ekzameno ricevos Atestilon pri Interlingvistikaj Studoj.

Partoprenontoj povas aligxi el la tuta mondo gxis la 30-a de julio 1997. Postulo: fino de mezgrada lernejo (kun abiturienta ekzameno aux egalvalora) kaj bona scio de e-o. Kotizo por unu semestro: 600 USD (por nepagipovaj landoj speciala tarifo). Antaux la universitata kurso okazos unusemajna supergrada kurso, kiun povos partopreni ankaux la novaj studentoj pri interlingvistiko.

Por pluaj informoj kaj aligxiloj kontaktu d-inon I. Koutny:

Lingvistika Instituto de Universitato de Adam Mickiewicz,

ul. Miedzychodzka 3-5. PL-60-371 Poznan. T/F: (+48-61)618-572(sekretariejo).

E: ikoutny@hum.amu.edu.pl

Svedio

Nova kursejo de la svedaj esperantistoj

En februaro 1997 ekfunkciis la nova kursejo de la svedaj esperantistoj kaj oni jam gastigis la unuajn gastojn. Nomata "Esperantogĺrden Lesjöfors", gxi funkcias kiel kursejo kaj konferencejo por E-organizoj, svedaj kaj alilandaj.

Pluraj kursoj kaj arangxoj estas planataj jam la unuan jaron. Meze de majo okazos en gxi kaj la proksima Popola domo la jarkongreso de Sveda E-Federacio. Somere la Popolaltlernejo de Karlskoga okazigos en gxi la jam tradiciajn somerajn kursojn, kiuj cxi-jare estos dusemajnaj. Pliaj arangxoj okazos somere kaj auxtune. Por neesperantistaj vizitantoj estas preparita luksaspekta ekspozicio pri E-o, konstante montrata. [...]

La kursejo havas propran informejon en Interreto je la adreso http://www.

esperanto.se/egarden/. Tie aperos la aktualaj programoj, priskribo pri atingeblo kaj aliaj interesaj informoj.

Svislando

Eroj el la 45-a sesio de la Internacia Buroo pri Edukado (BIE/UNESCO), Gxenevo, 30.9-4.10.1996.

"Ekzistas nur unu pedagogio... la pedagogio de la amo."

(Federico Mayor, UNESCO gxenerala direktoro)

"Por la lernantoj la instruisto estas kiel pluvo sur kampo."

(Zaira, 11-jara, Meksikio, el la libro de UNESCO "Kio estas bona instruisto?")

"Instruisto, kiu cxesas lerni, devas ankaux cxesi instrui."

(proverbo el Kamerunio)

"Neniu lerneja sistemo valoras pli ol valoras la instruistaro."

(citajxo de la delegito de Bangladesxo)

"Regas malagrabla sento pro la fakto, ke la socio atendas cxiam pli de la geinstruistoj, dum la influo de la geinstruistoj sur la socio malkreskas."

(citajxo de la delegito de Maldivoj)

Kompilis Mireille Grosjean, partopreninto de la sesio

**********************************************

Nora Csiszár (Hungario), Sabine Trenner (Germanio)

Spertoj de internacia infana intersxangxo

- dua parto [la unuan parton vd. en IPR 97/1]

La dua gelernanta renkontigxo de hungaraj kaj germanaj infanoj okazis de la 4a gxis 11a de oktobro 1996 en Brandenburgio (Germanio). La temo nomigxis, kiel cxe la unua arangxo, "kulturo kaj tradicio". gxin partroprenis dek infanoj el Gyál (Hungario) kaj ok el la landregiono Brandenburgio/Berlino.

La tempon inter la du renkontigxoj kelkaj el la infanoj uzis por aktiva translima korespondado.

Por la hungaraj infanoj (kaj siaj gepatroj) veturi eksterlanden estis pli granda, pli nekutima aventuro, ol por la germanaj.

Nia nova teamo neniam antauxe laboris kune. Tial la tuta renkontigxo por ni havis eksperimentan karakteron. La hungaraj infanoj venas el la grupo de Erika Tóth, kiu ne povis partopreni kaj peris la akompanadon de la grupo al Gabi kaj Nora, kiuj kutime ne laboras kun la gelernantoj. La germanaj infanoj apartenas al la "kolektajxo" de Esperanto-Junularo Brandenburgio/Berlino [EJB], do, ne estas en iu firma grupo, sed pli malpli ofte partoprenis arangxojn de tiu cxi organizo. Kun ili laboris/-as Steffen kaj Sabine. Ni, la organizantoj de HEJ kaj EJB, celis atingi la samajn infanojn, kiuj cxeestis la unuan arangxon. La hungaroj tion sukcesis, la germana grupo estis parte nova.

Celo kaj cxefa tasko estis la "interkultura lernado", la lernado de trajtoj en internacie miksita grupo, la konatigxo kun alia formo de sociala vivo en tiuspeca grupo. Al la tema programo, al la grupiga procedo, ni volis iomete pli multe aldoni E-on, ol cxe la unua fojo, sed tamen ni ne intencis fari regulan E-kurson.

Kiel metodo, peri la temerojn, ni uzis denove ludojn.

Ambaux grupoj antauxe havis preparajn kunvenojn. Dum tiu en Germanio ni klarigis al la cxeestantoj, kion eblas fari en la ejo kaj gxia cxirkauxo. La infanoj aldonis proprajn ideojn kaj dezirojn. Montrigxis, ke ili estas jam pli memstaraj kaj pli kapablaj por transpreni pli gravajn taskojn (i.a. unu knabo organizis la boatadon en la "Spreewald", aliaj preparis ludojn aux partojn de la "freneza olimpiado"). El tiuj proponoj formigxis la programa plano, kiun ni sendis al Hungario.

La infanoj zorge preparis donacojn por sia aprile elektita partnero. Tuj la unuan posttagmezon ili transdonis tion. sxajnis bona komenco kaj maniero re-alproksimigxi, malgraux iliaj unua hontemo kaj timemo.

Ni ne volas doni superrigardon pri la unuopaj ludoj, nek pri la programeroj, kiuj farigis la arangxon ricxega. Por ni pli interese estas prezenti la procedon de la grupigxo kaj montri la barilojn, kiuj povas faligi grupeton. Tial la sekva parto eble donas la impreson, ke ni havis multajn malfacilajxojn. Tute ne. Nur la koncentrigxo al kelkaj problemoj aperigas tiun bildon. La arangxo estis samvalora kaj bonetosa kiel la unua renkontigxo, la stacidomo same dronis en larmoj, post kiam la hungaroj hejmenveturis ... la unuaj postarangxaj leteroj skribigxis same jam en la trajno reveturanta al Hungario...

Kiam ni akceptis la hungarojn en la berlina stacidomo, tuj miksigxis la du grupoj. La hungaraj knabinoj plendis, kiam evidentigxis, ke en unu el iliaj cxambroj ne estus germana(j) knabino(j). Tiuj interkonsentis kaj du el ili translokigxis en la "hungaran knabinan cxambron". La ok knabojn (kvar po lando) ni devis meti jam de komenco en unu cxambron.

Laux la deziro de la partoprenantoj ni preparis planludon kiel unuan eventon. La internacie miksitaj grupoj devis kune plenumi taskojn. La solvendajxojn ni skribis hungare kaj esperante, por ke estu interkomprenigxo inter la "gruperoj", kiujn "kunmiksis" la hazardo laux kunmetendaj puzlo-eroj. Entuziasme ili tiun ludon akceptis, gxis kiam unu grupo tute perdis la esperon, cxar iuj anoj de alia grupo kasxis iliajn tasko-slipojn en neatingeblaj lokoj. Ni ne scias, de kiu venis tiu konkurencon-tima malico.

Denove ni ne sukcesis de komenco, "entiri" la hungarajn knabojn en la grupon. Tiu kvaropo dum longa tempo evitis kunagi. Cxu pro timo de konkurenco, cxu mankis al ili la persono, al kiu ili povis plene fidi, cxu kulpas la malcerteco sur nekonata tereno, cxu minusaj kompleksoj pro la lingva barilo, cxu malhelpis kulturaj kaj etnaj diferencoj - ni ne povis facile rompi la hungaran knaban unuecon.

Povas esti, ke ni havas maljustan rigardon al la afero, cxar la germanaj infanoj estas pli alkutimigxintaj al ludoj, ke ili eble estas pli fiksitaj al niaj proponoj kaj metodoj, ke ili lernis akcepti tiujn "lud-kutimojn". Sed kial tiam la hungaraj knabinoj plene akceptis kaj kunagis? *1

Ni konstatis, ke la hungaraj knaboj nur unu foje verve partoprenis ludon. Temis pri konkurenca ludo, dum kiu konkursis la du naciaj teamoj. Cxu tiu batalemo ekestis pro la "fiero pri la nacieco", pro la celo, venki kontraux la "fremduloj", montri jen finfine la hungaran fortecon? (Kompreneble ni konsciigxas pri la efikoj de "konkurencaj ludoj", tamen nin la arda luktemo surprizis.) Cetere: la konkursa situacio okazis nevole de ni. La hazardo diferencigis la grupojn al naciaj teamoj. Tial la rezultoj de tiu cxi ludo estas por ni interesaj.

La disfalo de la unueco en la knaba kvaropo komencis per malagrabla afero.

Malaperis mono de hungara knabino. Ni ne volis kulpigi iun, ne volis sercxi "nigran sxafon", ne volis semi la senton de malcerteco kaj malfideco en la grupo. Tial ni donis al cxiu la eblecon, remeti la monon, nerimarkeble de la aliaj.

Ni, gvidantoj trairis la fermitan cxambron lastaj, kaj vidante, ke ne reaperis la mono en la monujo, iu el ni enmetis la koncernan sumon. Poste ni donis la ujon al la knabino kaj instrukciis sxin, ne doni informon al la aliaj, cxu estas mono en gxi aux ne. Intertempe ni observis la reagojn de la infanoj. Scivolemon ili cxiuj montris. Venis la proponoj, kolekti monon en la grupo, por anstatauxi la sxtelitan sumon. Kelkaj proponis, kontroli cxies ajxojn. Tuj venis de la hungaraj knaboj la repliko, ke ja estus povinta iu tiom mallice, meti monon en ies ajxon, por fari al tiu problemojn...

Post la vespermangxo, kiu sekvis la diskutadon, la mono reaperis parte ie en la cxambro, sub la kapkusenoj, en iuj saketoj de aliaj knabinoj ktp.

Dume nia kvaropo sxajnis pli aktiva kaj entreprenema ol kutime. Iuj el ili kelkfoje forkuris el le mangxejo, revenis, montris scivolemon pri tio, kiel ni traktos la aferon. Maltrankvile ili diskutis inter si, do kondutis entute "strange".

La sekvan tagon la plej sentema knabo el ili havis iujn kverelojn kun la aliaj. Tiu knabo poste pli ofte partoprenis la programerojn de la tuta grupo, forlasis pasxon post pasxo la hungaran kvaropon. Li havis malfacilajxojn esti akceptata de la resta grupo. Envolvante lin en la grupajn aktivecojn ni sukcesis finfine, ke li transsaltu la barilojn (aux ni influis la aliajn depreni la barilojn).

La plej grandan surprizon ni travivis, kiam la hungaraj knaboj ion preparis kaj prezentis antaux la tuta grupo. Tion faris ankaux la aliaj infanoj, sed la iniciato venis de la hungara bubaro. Estis por ni nekutime, cxar estis la unua kontribuo de ili por la tuta grupo. Bedauxrinde tio nur okazis je la adiauxa vespero. Ni estus bezonintaj ankoraux du aux tri tagojn, por ke la grupo vere unuigxu.

Influon al la grupiga procedo en internacie miksita aro havas kompreneble la lingvo. Jen la germanoj havis grandan avantagxon, ili ne kauxras meze de Euxropo kun lingvo, kiun neniu komprenas. Sekve iam la hungaraj infanoj plendis, ke la germanoj ja povus lerni hungaran lingvon por sxangxi tiun ne-egalecan situacion. Ne surprizo, sed sxoko estis por niaj oreloj, kiam nia tuta infanaro verve pretis kaj bonege sukcesis lerni tekston de stulta hungara kanto. (Pri la teksto ni silentu. Ni rezignis proteste traduki gxin al germana lingvo.) Tamen: malgraux la per-sona orela karesado la infanoj inter si plej ofte uzis la germanan, parte jam balbutetis Esperante.

La gvidanta teamo cxiam uzis E-on kaj poste tradukis al hungara aux germana, ecx se rekta traduko al unu el la lingvoj eblis. Gravan influon al la lingva perado havis Vladimir el Ukrainio, praktikanto de GEJ, kiu regas nek la germanan nek la hungaran. Li vole-nevole devis paroli Esperante kun la infanoj. Nur unu foje dum la tuta semajno ni faris rektmetodan E-kurseton.

(Cetere: Erika, post kiam la infanoj denove estis en la lernejo, surprizigxegis pri la lingva progreso, kiujn ili en la germana faris.)

Momente por ni cxiuj ne klaras, kiel dauxrigi la projekton. Jam estas la tempo, ke niaj infanoj partoprenu "ordinarajn" E-junularajn-arangxojn, kie ambaux grupoj povos renkontigxi. Ni pripensas, dum la sekva IJS en Pécs kunvenigi ilin, preparante specialajn programerojn por ili kaj alilandaj samagxuloj.

Ni, la teamo, por tiuj sekvaj infanaj dibocxadoj pretas: Nora kaj Gabi (studentinoj pri lingvistiko el Hungario), Steffen (studento pri komerca matematiko el Germanio) kaj Sabine (studentino pri sociala pedagogio el Germanio).

 **********************************************

INTERNACIA LIGO DE ESPERANTISTAJ INSTRUISTOJ

RAPORTO '96

ESTRARO KAJ KOMISIITOJ

Estraro

Pro la statuta priskribo demisiis Bertil Andreasson kaj Till Dahlenburg. Elektigxis Bertil Andreasson kaj Raymond Wylleman. Kiel vicprezidanto elektigxis B. Casini.

La Estraro ne kunsidis printempe, sed nur dum la Konferenco en Tabor.

Komisiitoj

La postenon de la gvidanto de la komisiono "Euxropa Komunumo kaj informado en pedagogiaj medioj" transprenis R. Wylleman.

Komisiono pri lernejaj konkursoj: Aparte lauxdinda laboro de la Komisiono por lernejaj konkursoj, kiu dum la lernojaro 1995/96 sub la gvidado de Géza Kurucz (Hungario) allogis pli ol 150 junajn e-istojn el deko da landoj (Konkurso "István Szerdahelyi" kaj Konkurso pri modela parolado "Ivo Lapenna"). La Komisiono ricevis subvencion el la Fondajxo "Carson" kaj kleriga sekcio de Kecskemét (Hungario). Momente konkursas cento da lernantoj (baz- kaj mezlernejanoj) el kvar landoj kaj kvindeko da plenkreskuloj el 18 landoj. La konkurson pri modela parolado "Ivo Lapenna" dum la lernojaro 1995/96 partoprenis 14 bazlernejanoj el du landoj. Pri la konkursoj regule informis Auxstra Radio Internacia. La konkurso pri arta traduko honore al Kálmán Kalocsay organizata en Hungario, meritas imiton alilande.

Statuta komisiono: Anstataux Oene Hoekstra demisiinta membro de la statuta komisiono elektigxis Hans ten Hagen.

Terminologio: La gvidanto dauxre sercxas kunlaborantojn rilate al la aperinta granda artikolo en RE, 2/96.

Didaktikaj ludoj: Estas preparata katalogo de didaktikaj ludoj. Aperis tre interesa ludo de A. Tellier.

SEKCIO KAJ MEMBRARO

Dum la lasta jaro la nombro de la membraro ne sxangxigxis signife. ILEI havas

789 individuajn membrojn. Kvar membroj mortis.

Pro neaktivado aux malapero de la sekcioj kelkaj sekciestroj igxis reprezentantoj. Landaj sekcioj: 30. ILEI havas reprezentantojn en 21 landoj.

En tri landoj (Francio, Hungario kaj Italio) estis nomumataj novaj sekciestroj.

La sekciestroj kaj reprezentantoj pridiskutis kaj akceptis Gvidliniojn.

Dum la jaro 1996 ne okazis la konkurso "La plej aktiva landa sekcio". Kvankam, la Komitato rediskutis la regularon.

Krom regulaj kontaktoj kaj informado pere de cirkuleroj, la informado plibonigxis dank' al E-redakcioj (gazetaraj kaj radiaj) kaj en la dua parto de la jaro pere de interreto per kiu momente estas atingeblaj 11 sekciestroj kaj 6 reprezentantoj.

ILEI peris helpon (cxefe instruilojn) al nebonhavaj euxropaj kaj afrikaj E-instruantoj.

Honora membro: Laux la Komitatdecido honora membro igxis s-ino Mila v.d. Horst, gvidantino de la instrufako de IEI.

Enketado: Pluraj membroj resendis la enketilon, el kiu oni cxerpos diversajn informojn utilajn por la agado de diversaj komisionoj kaj servoj al instruantoj.

REGIONA AGADO

Euxropo: Starigitaj kontaktoj kun la organizantoj de la Euxropa E-Kongreso, okazonta en majo '97 en Stuttgart.

Ameriko: Kelkajn landojn vizitis la estrarano A. Orellana Rojas. Li organizis kunsidojn kun lokaj membroj kaj konsilis pri la plibonigo de la laboro kaj organizis ekzamensesiojn.

Azio: Estrarano Zhang Danchen kontaktas la sekciojn kaj reprezentantojn en la kontinento. Dum la 1-a Azia E-Kongreso okazis ekzamensesio de IE, kaj informbudo pri ILEI.

Afriko: La agado koncentrigxis al Togolando kaj Malagasio, kie okazis ekzamensesioj.

SERVOJ AL INSTRUISTOJ

Provizore, pri tiu tasko zorgas la sekretario, pro la demisio de la komisiito Zsuzsa Barcsay. Surbaze de la ricevitaj enketiloj, estas prilaborita provizora listo de membroj interesigxantaj utiligi diversajn servojn de la Ligo.

La alvoko aligxi al la servoj de ILEI estis diskonigita ankaux pere de radio, gazetoj kaj interreto. Katalogado de E-klasoj estis parte farita pere de "Juna Amiko".

INSTRUISTA TREJNADO

Ankaux cxi-jare, manko da mono malebligis plian subvenciadon dum la jaro 1996, kvankam pluraj interesigxas pri la eblecoj trejnigxi kaj aparte akiri la diplomon pri instru-kapablo. Tamen, kelkaj sekcioj prizorgis nacian trejnadon (Britio, Albanio, Kroatio, Kubo, Hungario). Parte tiun laborkampon de ILEI plenumis IEI organizante Cseh-seminariojn.

KONFERENCO KAJ GIMNAZIO

Cxefa jara renkontigxo okazis tuj post la UK, en Tabor, Cxehio kun partopreno de kvindeko da personoj. Temo: "Rimedoj por la bona lernado kaj memlernado de Esperanto". Paralele kun la Konferenco, okazis la 4-a ILEI-Gimnazio kun partopreno de 7 gelernantoj el 4 landoj.

La konferenca rezolucio estas tradukita al deko da lingvoj.

FINANCOJ

Dum la Komitatkunsido estas akceptitaj novaj membrokotizoj laux la principo A kaj B landoj.

ELDONADO

IPR: Sub la gvido de nova redaktoro la revuo plu marsxas kaj regule aperas1.

Juna amiko: Dum la jaro aperis 4 n-roj (unu duobla). Estas trovita nova redaktoro.2

EKSTERAJ RILATOJ

Fondo de la komisiono pri eksteraj rilatoj, kies kerno estas anoj, kiuj gxis nun aktivis en tiu kampo. La finna sekciestrino organizis informbudon en la internacia kunveno de instruistoj. Reprezentantoj de la norvega sekcio partoprenis "Internacian kongreson de edukistoj por la paco" en Lillehammer.

UNESKO: ILEI tre aktivis cxi-kampe. Tripersona delegacio de ILEI (François Lo Jacomo, Marcel Delforge kaj Bruno Masala) partoprenis junian kunsidon de NGO en Parizo. (vd. RE 7-8/96 p. 121). Komence de oktobro alia triopo (Claude Gacond, Alain Favre kaj Mireille Grosjean) partoprenis Tutmondan konferencon pri edukado en gxenevo.

Kunsido de ILEI-aktivuloj cxe UNESKO okazis dum la UK.

ILEI dauxre kolektas informojn pri la naciaj lernolibroj kie oni trovas tekstojn pri E-o, homaranismo, internaciismo, planlingvoj.

Agado en Usono: Per prelegoj en konferencoj kaj aperigo de trafaj artikoloj en la faka gazetaro aktivas la estrara komisiito Ronald Glossop.

Porinstruistaj organizoj: Nova estrarano pri eksteraj rilatoj skribis al porinstruistaj euxropaj organizoj. Celo de la skribado estis konigi ILEI al ili kaj proponi kunlaboron.

MOVADA AGADO

UEA: Nia reprezentanto, M. Belosxevicx dauxre aktive partoprenas la Estrar- kaj Komitatkunsidojn de UEA.

UEA ne nur morale, sed same mone subtenas la agadon de la Ligo. La prezidanto de UEA cxiam substrekas la gravecon de la instruado. Estas menciinde, ke UEA kaj gxia prezidanto dauxre tre subtenas la agadon de la Ligo.

Dum la UK, ILEI prizorgis tre vizitindan programon "Tago de la Lernejo". Okazis aparta kunsido de ILEI-anoj, ekzamensesio kaj tehxnike bone ekipita budo (kvankam mankis dejxorantoj).

LIBE: La evoluo de la kunlaboro dum la lastaj jaroj plifirmigxis.

IEI: La komuna agado sur la kampo de E-instruado firme dauxras. La kontribuoj de IEI igxis konstantaj programeroj de la ILEI-konferencoj kaj "Tago de la lernejo".3

Akademio de Esperanto: Post unujara revo realigxis la iniciato de la ILEI-estraro. La prezidanto de la Akademio d-ro Werner Bormann partoprenis la inauxguron de la Konferenco.

La Estraro okazigis apartan kunsidon dum kiu estis diskutitaj planoj de ambaux organizoj. Proponita komuna agado fondi komisionon por pritaksi la lernolibrojn kaj aliajn lernilojn.

Aliaj fakorganizoj: La sekretario partoprenis la Forumon de fakorganizoj organizita dum la UK kaj invitis aliajn al la kunlaboro.

Fondumo Zamenhof: ILEI aktive partoprenis la preparojn por la auxtuna kunsido kaj dank' al tio sukcesis konservi sian lokon la estraro de la Fondumo.

INFORMADO

Flugfolio "Propedeuxtika valoro de Esperanto": Iniciatita dum la Komitat-kunsido en Tabor, la flugfolio jam estas tradukita al deko da lingvoj. Pluraj tradukintoj anoncis pretecon estonte traduki pedagogiajn tekstojn nacilingve.

Komunikiloj de ILEI: De oktobro la sekretario regule preparas mallongajn informojn pri ILEI (i.a. diskonigaj taskoj por la konkurso I. Szerdahelyi).

Kontaktoj kun E-gazetaro kaj E-elsendoj: Regulaj informoj pri la agado aperas en tri internaciaj E-gazetoj: Esperanto, Eventoj, Heroldo de Esperanto.

ILEI flegas bonajn kontaktojn kun la radioelsendoj (speciale ARI kaj PR) Lastatempe la informoj pri la aktivado estas regule sendataj al cxiuj radiostacioj rete atingeblaj.

Reto: De septembro pluraj informoj pri la agado estas regule dissendataj rete. Iuj ricevintoj plusendas ilin al deko da adresoj. Ekpreparata ILEI-retadresaro kaj ILEI TTT-pagxo.

EKZAMENOJ

En 1996 okazis 13 sesioj en 9 landoj de 4 kontinentoj. Kandidatigxis 67, sukcesis 30 en la elementa kaj 15 en la meza ekzamenoj. Ankaux cxi-jare multaj kandidatoj petis de la sekretario informojn kaj malnovajn testojn, kio sendube plibonigis iliajn rezultojn.

Aparte menciinda sesio dum IKBE, dank' al la preparlaboro de ge-sroj Moerbeek. (Anoncita venontjara sesio dum la Kongreso de handikapitaj E-istoj).

UEA pretigis gvidlibron kiu elcxerpigxis.

Membroj de la IEK vocxdonis pri novaj ekzamenaj rajtigitoj.

Okazintaj sesioj en la jaro 1996:

Kostariko, San Jose, 12-17.02.

Argentino, Cordoba,04-06.04.

Kroatio, Zagreb, 02-08.07.

Brazilo, Riberia Preto,05-10.07.

IKBE, Cxehxio, Prago,16-20.07.

UK, Cxehxio, Prago, 20-27.07.

ILEI-Konferenco, 27.07-02.08.

Danio, Kopenhago, 06-11.08.

Britio, Barlaston, 14-18.08.

Togolando, Lome, 23.08.

Cxinio, Sanhajo, 22.-25.08.

Madagaskaro, Antalamarivo,23-30.08.

Kroatio, Zagreb, 13-14.12.

Togolando, Lome, 28-29.12.

Sukcesintoj laux landoj:

Albanio-1, Algxerio-1, Argentino-1, Belorusio-1, Britio-4, Brazilo-2, Cxehxio-3, Cxinio-4, Francio-2, Ganao-1, Germanio-1, Hungario-2, Kameruno-1, Kroatio-4, Kubo-1, Kostariko-1, Malagasio-1, Meksiko-1, Nederlando-1, Pollando-1, Rusio-2, Rumanio-2, Tagxikio-1, Togo-2, Ukrainio-2 , Usono-1

ALIAJ PROJEKTOJ

Infanoj en la mondo

ILEI subtenis la projekton gvidatan de Enrique Kohei el Argentino.

ICxLM

Kadre de JA realigxis la kunlaboro kun ICxLM. Dum la Semajno de Internacia Amikeco pluraj bazlernejaj E-grupoj organizis la infanan ago-tagon.

Marija Belosxevicx

Notoj de la Redakcio:

1. IPR. Dankon pro la "iom" magra, tamen lauxda opinio de la Estraro pri nia revuo.

2. Juna Amiko. Dum la jaro aperis 4 numeroj, unu duobla. Pagintaj abonantoj restas je la nivelo de 1995 (1150), sed ene de tio, la plentarifaj abonoj kreskis je 10 %. Elstaris Brazilo kaj Japanio. Fermigxis 10-jara redakcia periodo en kiu kreskis la ofteco (3- gxis 4-foje jare), la amplekso (24 gxis 32 pagxoj) kaj la nombro de plentarifaj abonoj (de 6 gxis pli ol 600), kaj kiu vidis unuafoje centrigon de cxiu fazo - enhava kaj grafika redaktado, administrado, varbado, ekspedo - cxe unu respondeculo. Nova sed konata redaktoro oficas ekde 1997, permesante bonvenan malcentrigon de la laboro. Jarfine konsentita kolektiva abono de Brazila Esperanto-Ligo por 600 ekzempleroj auxguras bone por la nova redakcia regno.

3. IEI. ILEI donacis al IEI en 1996 pere de sia eldona komisiito pli ol 50 pagxoj da apoga materialo por la vidbendo Mazi en Gondolando.

ILEI-estrarkunsido en Parizo

La Estraro de ILEI kunsidis en Parizo (17-19 de januaro). La kunsidon cxeestis: D. Charters, B. Andreasson, A. Orellana Rojas kaj M. Belosxevicx. La kunsidon cxeestis ankaux Renée Triolle, vicprezidanto de UEA kaj parte (laux aparta invito de la prezidanto) Bruno Masala kaj François Lo Jacomo. Pro malsano ne alvenis B. Casini kaj R. Wylleman.

La Estraro pridiskutis la Jarraporton de la Ligo [vd. la nunan numeron].

Post preparo de la finkalkulo, la financan raporton liveros la kasisto.

ILEI-fondajxoj kaj kasoj:

Estis proponita revizio de la listo de koleghelpa kaso. La prezidanto forsendos la alvokon al la membraro membrigxi en la kategorio dumviva membro kaj kontribui al diversaj ILEI-kasoj kaj fondajxoj. Surbaze de antauxaj diskutoj kaj decidoj (Estraro, Komitato) la Estraro dauxre esploras la eblecon acxeti kelkajn ilojn por plifaciligi la laboron de unuopaj estraranoj.

UNESKO: Antaux la kunsido, la sidejon de UNESKO vizitis D. Charters akompanata de F. La Jacomo. Kun la oficistoj ili pridiskutis gxisnunajn rilatojn kun UNESKO kaj estontan kunlaboron. Por pruvi ke la Ligo kaj unuopaj membroj agas tra la mondo, ILEI disponigis al UNESKO ankaux la Jarraporton kaj adresliston de la membraro. (Pri la vizito apartan cirkuleron preparas la prezidanto.)

Eldonado: Cxar ekzistas intereso pri gxisdata verko pri la metodologio de E-instruado, kaj ke ideale estus verki tri-voluman libron - teorio, praktiko kaj kompilajxo de la plej utilaj jam eldonitaj artikoloj pri pedagogiaj temoj - la prezidanto esploros tiun eblecon kun aliaj fakuloj pri metodologio dum la venontaj monatoj.

Ekzamenoj: Estis diskutitaj ekzamensesioj okazintaj dum la jaro 96. Pro la fino de trijara mandato, estis akceptita nova konsisto de la Internacia Ekzamen-komisiono. La konsiston devas ankoraux rekoni kaj la Estraro kaj la Komitato de UEA. gxis tiam funkcias la malnova Komisiono.

A. Orellana Rojas prilaboris novan "Gvidlibron por la elementa kaj meza ekzamenoj" kiun eldonos UEA.

Kampanjo 2000: La Estraro konstatis, ke la reviziita teksto de la Eduka rezolucio akceptita de la Komitato de UEA en Vieno donas suficxe solidan bazon por la agado de ILEI. Oni devas rekontroli kio fakte estis farita. Post la redaktado, la teksto estos forsendita al la sekcioj. Estas petataj la sekciestroj, diskuti kun la membraro la tekston de la Kampanjo sendita auxtune.

TTT-pagxo de ILEI: Bruno Masala prezentis la proponon pri ILEI TTT-pagxo: I-a parto: informoj multlingvaj, II-a parto: informoj pri la eldonajxoj, III-a parto: konkursoj de ILEI

La pagxo plej versxajne aperos antaux la UK. La Estraro esploras plej bonan solvon por gxia hejmigxo.

Lerneja eksperimento: La Estraro akceptis la kunlaboron kun UEA pri la nova Lerneja Eksperimento, lancxota plej versxajne cxi-auxtune. Flanke de ILEI pri gxi aparte okupigxos D. Charters kaj Mauro La Torre.

Trijara laborplano 1998-2000: La Estraro taskis la sekretarion revizii la nunan planon kaj prezenti gxin al la Komitato.

Regularoj: La statuta komisiono proponis sxangxon de la Interna regularo, cxar la Statuto donas tiun eblecon. Elekto-regularo: Surbaze de la proponita elekto-regularo (disdonita dum la Komitatkunsido en Tabor) la statuta komisiono prilaboris novan version.

Funkciuloj: La Estraro aprobis la taskodividon ene de la Estraro [vd. la duan kovrilpagxon].

Estraraj elektoj: Laux la plano, cxi-jare devus demisii du estraranoj (prezidanto kaj sekretario). Pro la timo ke la cxi jara Komitato en Auxstralio ne havos kvorumon, la Estraro proponos al la Komitato ne okazigi la elektojn kaj prokrasti ili por unu jaro. La prezidanto kaj la sekretario pretas servi unu plian jaron en tiu kazo.

Sekciestroj kaj reprezentantoj: Estis aprobitaj novaj sekciestroj: József Németh (Hungario), Mauro La Torre (Italio) kaj novaj reprezentantoj: Maria Majerczak (Pollando), Hamzai Safii (Irano). Oni akceptis ankaux la proponon en Danio nomi la reprezentanton Wolfgang Kirschstein.

La sekciestroj de la sekcioj kiuj dum la antauxa(j) jaro(j) havis malpli ol kvin membrojn provizore igxas reprezentantoj. Ili ricevos apartan leteron.

Pro la neaktivado, estis forstrekitaj kelkaj reprezentantoj en afrikaj landoj. (Pri cxi tiu problemo jam suficxe longe la estraranoj korespondis kun Hans Bakker kaj la decido estis farita surbaze de tio.)

La Estraro esperas je baldauxa aligxpeto de la auxstralia sekcio.

Laux la akceptita gvidilo por sekciestroj kaj reprezentantoj, la Estraro decidis konfirmi la trijaran mandaton de la sekciestroj kaj reprezentantoj kiuj bone plenumas siajn taskojn. Tamen, oni ne forgesu, ke la Estraro rajtas post unu jaro cxesigi ies mandaton.

Konferenco kaj aliaj pedagogiaj arangxoj: La Estraro estis informita pri la preparoj por la Konferenco en Auxstralio. Francio 1998: A. Orellan Rojas ekkomencis la esploradon pri la konferencejo.

IMS 97: anoncita dum la Komitatkunsido en Tabor bedauxrinde ne okazos.

Trejnseminario '98: La Estraro planas proponi la seminarion antaux la UK '98. D. Charters estis taskita esplori la lokon kaj liveri programon.

ILEI dum la UK: Kiel kutime, dum cxi jara UK ILEI zorgos pri "Tago de la lernejo", ekzamen-sesio, organizos la kunsidon de ILEI-anoj kaj budon. Por la ricevo de hor- kaj tagdivido flanke de UEA, la sekretario komunikos la ILEI-agendon dum la UK al la sekciestroj. Tamen, estas petataj sekciestroj esplori cxe la membroj kiuj partoprenos la UK-on, kiu pretas dum iom da tempo dejxori cxe la budo. Informo bonvenos antaux la 20-a de majo.

Rilatoj kun aliaj E-organizoj: La Estraro diskutis pri la rilatoj inter la Ligo kaj aliaj E-organizoj. Ili kun gxojo konstatis, ke la kunlaboro kun UEA estas bona. La Estraro dauxre strebas ekstarigi kontaktojn kun E-organizoj kiuj aktivas edukkampe.

IEI: diskutita kaj akceptita redaktita kontrakto pri la kunlaboro.

Ceterajxoj: La Estraro estis informita pri la evoluo de nova video-projekto en Usono. La Estraro subtenis tiun projekton, sed konstatis ke ILEI bedauxrinde ne povas mone kontribui al gxia realigo.

ILEI kunsido en Stuttgart

Kadre de la Euxrop-Unia Esperanto-Kongreso en Stuttgart (16-19 de majo 1997) kunsidos la ILEI-anoj. La kunsido okazos vendrede, la 16-an de majo inter la 19-a kaj 20-a horo. Pri la salono bv. konsulti la kongresan libron.

Dum la kunsido oni i.a. pridiskutos la kontribuon de ILEI al la Kampanjo 2000. Dum la Kongreso funkcios ankaux ILEI-budo. Bonvenas dejxorantoj-volontuloj.

Marija Belosxevicx

**************************************************

Recenzoj

Mazi en Gondolando - Esperanto, Ekzercu kaj Ludu. Auxtorino - Barbara Chmielewska. Kunlaboro: Roman Dobrzynski kaj Stefan MacGill. Ilustrajxoj - Ewa Michen - Ulicka. Kopirajto: BBC, Tommy kaj Internacia Esperanto-Instituto. Eldonisto: Tommy 1996

Por akompani nian tre sxatatan videokurson 'Mazi en Gondolando', felicxe reaperis la longe atendita aktiviga libro por infanoj. Tre alloga multkolora libro de desegnajxoj kun pagxoj 17x24 cm faritaj kaj el papero kaj el kartono, gxia enhavo konsistas el 93 pagxoj de diversaj, bone elpensitaj ekzercoj kiuj ampleksas plejparte la gramatikajxojn trovitajn en la unua vidbendo de la kurso. Infanoj kiuj sxatas ne nur legi, sed ankaux eltondi kaj glui, fervore trapasxos la libron lernante E-on kaj sendube elmordante gxiajn pagxojn. Tiel, gxi ne estas libro por meti sur breton de biblioteko por trafoliumado! Kvankam la libro celas infanojn, miaopinie gxi efikos se plenkreskulo gvidos la junan lernanton.

La auxtorino komencas la libron per la alfabeto-kanto, bona ekzerco por ekde la komenco bone elparoligi la infanojn. Por sxangxi aktivon, jam sur pagxo 8 trovigxas la unua bildo por eltondi. Metante la fingrojn tra la truoj por aktoradi, la infano imagas sin Karlo, aux Silvja aux alia personajxo por sin prezenti al siaj gepatroj/klaskamaradoj elmontrante la unuan scenon 'Kiu vi estas?'. Eble, je tiu cxi momento placxus eltondi ankaux la aliajn tiajn bildojn por tuj rekrei la tutan regxan familion. Se vi bezonas helpon kiel uzi la personajxojn, la auxtorino mem, sur pagxo 94 donas konsilojn.

Por rilatigi la rakonton kaj la vorttrezoron al la cxiutaga vivo de la infanoj, la auxtorino prudente enkondukas la foton de vera knabino kaj ankaux kelkajn nomojn de objektoj de domo aux klascxambro. Tamen allogajxo por infanoj estas ankaux la fantazio! Sur pagxo 65 trovigxas mirindaj, buntaj bestoj diversformaj por pritrakti la kolorojn.

La lastaj pagxoj liveras diversajn ludojn por kontroli la E-lingvoscion sed ankaux por instigi al la unua pasxo en la vastan eksteran mondon per aligxo al la Kastora Klubo - Internacia Koresponda Esperanto-Klubo de Amikeco, kiu inkluzivas la Rondon de Mazi-Amikoj.

Malgraux ankoraux kelkaj etaj preseraroj kaj malfacilajxoj pri la pagxordigo, la libro estas bona, porinfana akompananto al la videokurso 'Mazi en Gondolando', aldonanta eblecojn al infanoj ekzerci kaj ludi dum ili lernas. Mi rekomendas al cxiuj Mazi-amantaj gepatroj, geavoj kaj geinstruistoj de elementa lernejo acxeti la libron siaj infanoj.

Jennifer Bishop, instruistino, 39 Hill Street, Hawthorn, Victoria 3122,Auxstralio

* * *

La infanoj en la arboj / Gudrun Pausewang. Kun ilustrajxoj de Inge Steineke. Interkulturo, Maribor. Esperantigis Nora Caragea.

La libron de Gudrung Pausewang mi konsideras tre valora el pedagogia vidpunkto, cxar gxi donas eblon:

- konatigxi kun nova geografia regiono

- ekkoni la vivon de tieaj malricxaj kamparanoj; ilia laboro, konstruo de domoj-kabanoj

- konatigxi kun novaj vortoj ligitaj kun la naturo: kampa laboro, klimato, nomoj de birdoj kaj bestoj, kreskajxoj, mangxajxoj, ekzotikaj arboj.

Instrua estas la priskribo de malricxa familio Santana; naux infanoj kaj la gepatroj. Ili cxiuj laboras, vivas modeste, sed la infanoj ne sxajnas esti malfelicxaj - ili ofte ludas, estas solidaraj.

Kontrauxe al pluraj aliaj fabeloj kaj alispecaj infanlibroj, la priskribo de malricxeco estas simpla, ne tro emfaza, sen drastaj esprimoj, per kiuj ofte auxtoroj de infanlibroj celas elvoki kunsenton de la leganto. Tie, gxuste per simpla, ekvilibra priskribo la auxtorino akiras la samon, sen elvoko de troa malgxojigo.

Alia grava afero en tiu rakonto estas la solidareco inter la infanoj, de apartaj medioj, ekde la unua ekvido.

Umberto - filo de granda ter-posedanto kaj de la Arbaro-Mastro Ripoll, kiam la patro lasis lin por momento cxe familio Santana, tuj komencas kun ili labori, amuzigxi, mangxi apetite; tian mangxajxon kiun en lia hejmo mangxas nur la servistaro... Farigxas gaja. Por la unua fojo en sia vivo li grimpas sur arbojn. Pere de siaj novaj amikoj proksimigxas al la naturo...

Pedagogiaj konkludoj: La libro de Gudrun Pausewang en tre klara traduko, spegulante bonege la etoson de la rakonto de Nora Caragea, kun bonegaj modern-formaj, sed ne modernismaj... ilustrajxoj de Inge Steineke povas esti tre utila por la infanoj de cxiu agxo, cxar gxi tusxas gravajn problemojn de niaj tempoj: maljuston socian, minacon al la naturo fare de monavidaj, konsumismaj nuntempaj homoj. gxi montras, kia devas esti nepra direkto de nia civilizacio - protekto de la natura medio. gxi indikas pri nepro de homa solidareco por realigi tiun celon. Kaj kio aparte gravas, gxi instruas, ke la infanoj estas plenvaloraj homoj, nur malpli altkreskaj, kaj ke grado de ilia sentemo plej ofte superas tiun de la plenkreskuloj.

La edukanto, E-instruisto, povas profiti de tiu libro por paroli pri geografio, naturo, kutimoj en foraj landoj, gxenerale sociaj kaj infanaj problemoj.

Surbaze de tiu libro eblas fari konkurson de pentrajxoj, arangxi kvizon, prepari ludon kaj kun la infanoj la rakonton ankaux surscenigi. [...]

Tute prave, tiu cxi libro estas Infanlibro de la Jaro 1995, laux la decido de la Komisiono pri Belartaj Konkursoj de UEA. gxi plene tion meritas.

Zofia Banet-Fornalowa,

str. Bliska 12, PL-05-090 Raszyn, Pollando Tel. (22) 7560342

El svedaj plumoj

Atingis nian redakcion triopo da libretoj el la sveda eldonejo Al-fab-et-o. Cxiu estas kajero en la formato A/5 kun firma unukolora kovrilo, surhavanta bildtitolon. Ilia amplekso estas 32, 40 kaj 56 pagxoj. La presado kontentigas cxiuflanke, egale, cxu temas pri litergrandeco, papero, litertipoj, klareco, pagxoarangxo ktp., kvankam foje sentigxas la eblecoj kaj la limoj de komputila kompostado, kiu ne nepre estas identa kun tiu de iama profesia kompostado. Preseraroj trovigxas malofte; la lingvajxo sekvas la gxeneralajn normojn, iel dependante de la nacilingva originalo aux la celgrupoj. La brosxura eldonmaniero konvenas al la enhavoj kaj la celatoj; eble la libro "Mariamne" meritus iam pli dignan eldonadon rilate la eksteran aspekton.

Jen kelkaj informoj pri la unuopaj libroj:

1. "Mariamne" estas verko de la svedo Pär Lagerkvist kaj - laux la kovrila informo - "kvazaux kvintesenco de la verkado de L.". Temas pri psikologia studajxo forme de, nu, oni nomis gxin "romano" (56-pagxa). La auxtoro elokvente vortigas la komplikan rilaton inter la regxo Herodo, misfama pro la betlehxema murdigo de infanoj, kaj lia edzino Mariamne. Prezentigxas la konata konstelacio de oferigxema virino kaj monstra viro, enplektita en historian eventon. Fantazie la auxtoro evoluigas la intrigon, interese prilumante la du kontrastajn karakterojn. Ja la romano ne estas science ellaborita, nek historie nek psikologie; gxi estas literaturo. Sed tiel cxio povus esti estinta. Tiu cxi verko, originale aperinta en 1967, nun estas alirebla ankaux flanke de e-istoj, danke al la traduko de Bertil Nilsson. Certe gxi estos "simpla, samtempe alte beletra" legajxo ne nur por "studantoj de E-o", kiel esperas la eldoninto.

2. "La orpantalono" ne aludas oran pantalonon, sed estas metafora titolo por libro, en kiu simpla malnova pantalono mirakle provizas junulon per ne-elcxerpeblaj monsumoj. La figuro de tiu cxi knabo destinas la libron al la junularo. La historio evoluas en bela sveda pejzagxo, forte sentigxas la sveda medio. Tamen la enhava esenco ne limigxas al la norda lando. La interhomaj rilatoj cxie samamaniere funkcias, kaj tial la juna svedo Mats povas esti modelo ankaux por junuloj aliaterenaj. Forme de strecxa krimrakonto la auxtoro sentrude edukas al interhoma solidareco, do la rakonto ne estas simple fantazia distrajxo, sed edukilo, kiaj hodiaux mankas en la kontinua krimumado televida.

gxi estas ankaux lingva edukilo: gxi uzas nur proksimume 450 morfemojn "elektitaj ne el apriora listo sed pro efektiva bezono". Tamen la lingvajxo ne aspektas primitiva. Certe la libreto estas konvena, bonvena legajxo por instruaj celoj.

Pri la auxtoro oni ecx ne la nomon ekscias, sed tio ne malvalorigas la tuton. La eldonista celo "teni en preteco tauxgajn faciligilojn (por pli malpli auxtodidakte lerni la lingvon)" plene plenumigxas per tiu cxi kajero.

3. La tria libro "Introduktion till Esperanto" jam titole montras la celataron: svedoj informigxemaj pri E-o. Sekve la baza lingvo de la kajero estas la sveda. Unue la auxtoro Bertil Nilsson mallonge gxenerale enkondukas en la ideon de E-o. Post la informoj pri la prononcado kaj la elementaj gramatikaj reguloj, li jam instigas al parolado. Participoj, antaux- kaj postfiksoj, la prepozicioj kaj mallonga vortlisto kompletigas la strukturajn klarigojn. Sekvas mallongaj, jam komence kompreneblaj tekstoj en E-o, cxiam akompanataj - kiel cxie en la libro - de nacilingvaj tradukoj. Sendube estas avantagxe, ke la auxtoro encentrigis la internaciajn vortojn, kiuj pro la jama scio tre faciligas la aliron al la nova lingva sistemo. Lastpagxe ne mankas adresoj, kiuj helpas ektrovi la vojon al la utiligado de E-o.

Tiaj estu informiloj en naciaj lingvoj pri la Lingvo Internacia. Ja ne pompe bunta, trude fanfarona, gxi tamen certe altiros seriozajn homojn, kiaj trovigxas ankaux inter la junuloj. Vasta sukceso estas dezirinda al tiu cxi lerta informilo, kiu cetere povus esti modelo por aliaj naciaj lingvoj.

Postvorte: La recenzanto sxatas aldoni, ke por li cxiam ankoraux estas mirinde, ke - nur - pere de E-o estas eblaj tiaj transkulturaj kontaktoj, kia tiu cxi recenzo: Pere de E-o li lernis ankaux la naciajn lingvojn sveda kaj hungara. La recenzokomisio pri svedajxoj do iris de hungara redaktisto de Esperanta gazeto al germano - kvarangulo certe ne tre ofta.

Franz-Georg RÖSSLER, Germanio

******************************

Memorigo pri Katina Dacini

Dum la tagoj 18-a kaj 19-a de februaro grupoj de samideanoj kunvenintaj en Maso kaj en Pizo, sin rigardantaj per senauxdeblaj vocxoj, per intensa penso kaj spirita kunestado, salutis la finon de la tera vivo de Katina Dacini (Catina Dazzini). Ili alportis intime salutojn de samideanoj el diversaj regionoj de la nordo kaj de la sudo de Italio.

Ankorauxfoje regis impreso de la sentoj pri "esti aux ne esti", sed la agado de Katina restas en la memoro, kiel subtenilo de decidoj kaj kondutoj en la esperantista kampo, precipe en la instruada.

Katina Dacini komencis interesigxi pri E-o tre juna, kiam sxi sekvis asertojn kaj ekzemplojn de la frato Marjo. sxi farigxis lia aktiva kunlaborantino, precipe en organizado de E-instruistoj, cxu naciaj cxu internaciaj, ankaux se tro ofte sxi fidis pri kunagado de bonvolemuloj.

Plurfoje sxi estis elektita kiel cxefdelegitino de UEA en Italio. Konata kiel instruistino pri beletro en mezgradaj kaj superaj lernejoj, ankaux en konversacioj sxi instruis la lingvon internacian kaj ne forlasis okazojn por klarigoj kaj, lauxnecese, korektoj. Ofte sxia cxeesto per kantoj revekis dum ekskursoj la gxojon de la kunestado.

Malsano en la kruroj dum la lastaj jaroj bremsis sxiajn agadojn; tamen per helpo de porinvalidaj cxaretoj sxi dauxre cxeestis preskaux cxiujn manifestaciojn en Italio kaj eksterlande, alportante gratulojn kaj sugestojn. Dum la lastaj vintraj monatoj sxi sxajne fartis pli bone kaj kontente movigxis preskaux libere, sed atako de vejna embolo subite interrompis funkciadon de la koro kaj de la pulmoj.

sxi cxiam sugestis agadojn kaj iniciatojn por atingi atenton de la lernejaj auxtoritatuloj, kaj per la persona sindonemo sxi atingis rezultojn.

[foto: Catina prelegas]

Espereblas ke sxia ekzemplo estos dauxra stimulado por plifortigi iniciatojn kaj metodojn. Pri sxia agado menciindaj estas la rilatoj kun la organizajxoj en Sanmarina Respubliko por la Akademio de Sciencoj, sxia konstanta, preciza kaj tre grava laboro pri la Biblioteko de Esperanto en Kastelo Malaspina, je kiu sekvis starigo de la E-sekcio cxe la sxtata Arkivo en Maso, la granda laboro por traduki la verkon de germana filozofo prof. Vogelman.

Krome sxi cxiam partoprenis la komisionon por studi kaj subteni la enkondukon de E-o en la lernejojn, ekde kiam, en la jaro 1964, la koncerna legxpropono komencigxis esti konsiderata de pluraj italaj parlamentanoj.

Ni cxiuj sxuldas al Katina Dacini - kiel al la frato Marjo kaj al aktivaj kunlaborantoj - la pasxojn per kiuj E-o progresis. Nia devo estas dauxrigi tiun progreson, ankaux inter malfacilajxoj devenantaj de novaj administraj reguloj kaj de novaj personoj kun sxangxigxantaj pensmanieroj, cxar la celo de E-o estas cxiam aktuala, kiel kultura helpo al kunigado de la homoj.

Umberto Stoppoloni, prezidinto de Itala Esperanto-Federacio

Faksilon al E-lernejoj? - alvoko el Eventoj N-ro 121.

La multobligila firmao "Gestetner", produktanta i.a. ankaux faks-aparatojn faras tre malavaran proponon: se pro io ajn motivo (vi acxetas novan, gxi difektigxis ktp) vi senigxas de via faksilo kaj donacos gxin al la firmao, ili riparas, refunkciigas gxin, kaj senpage donacas la faksilon al iu lernejo ie ajn en la mondo, precipe en Euxropo.

Nur ni pensu: se ni povus pere de Gestetner provizi al cxiu lernejo kie oni instruas E-on senpagan faksilon kun la faksnumeroj de cxiuj aliaj lernejoj, kie E-o estas instruata, uzata, kia instigo gxi estus al la instruado? - Sed ni bezonus la adresojn de la lernejoj...

Oni ofte diras, ke iuj lernejoj en Hungario, en Cxinio, en Brazilio uzas Esperanton, sed ni neniam vidas adresojn. Cxu ni povus kompili la adresaron? Kion vi opinias?

Will Green, 202 Dunkery Rd, Mottingham, London SE9 4HP, Britio

Rim. Ni havas specialigxintan fakan asocion ILEI, kiu okupigxas pri lernejoj. Sed cxu ILEI kapablas? - La red. de Eventoj

[Noto - Marija Belosxevicx mesagxis al nia redakcio, ke ILEI liveros la menciitan adresaron. Ni petas la funkciulojn kaj anaron de ILEI, ke ili helpu la sekretarion en tiu laboro - La red. de IPR]

Postparolo

Pro teknikaj malfacilajxoj de nia urba centro, mia retadreso, anoncita en la postparolo de la lasta numero, tamen ne ekfunkciis. Pro tio mi sercxis novan aliron al la reto. La novan adreson vi trovas sur la eksteraj kovrilpagxoj. Redaktofino de tiu cxi numero estas la 15-a de aprilo, por la sekva numero la 15-a de auxgusto 1997. 

Jozefo Németh, redaktoro