IPR 1997/3
Hejmen ] Supren ]

 

IPR 1997/1
IPR 1997/2
IPR 1997/3
IPR 1997/4

Alan J. Bishop: La eduksistemo en Australio.................

ILEI dum UK, ILEI-Konferenco, Konferencaj dokumentoj (M. Belosevic)

Bernard Golden: Instruado de bona stilo kun konsekvenca vortordo.......

Blazio Vaha: Simplaj komplikajxoj....................

Kelkaj eldonajxoj de ILEI (smg)

Ilona Koutny: Profesoro Szerdahelyi forpasis antau 10 jaroj

Renato Corsetti: Psikolingvistika esploro pri lernado de E-o

Por via notlibro

El la landoj kaj sekcioj (AR, AU, FI, FR, IR, JP, HR, PL, RU, CH, UA, US)

Renée Triolle: Inventemaj investoj

Postparolo (J.N.)

****************************************

Ipr 97/3 artikoloj:

Alan J. Bishop:

La eduksistemo en Auxstralio

Sektoroj kaj sxtatoj

En Auxstralio estas du sektoroj pri edukado: la registara kaj la neregistara. Respondeco por eduki infanojn restas cxe Sxtataj kaj Teritoriaj registaroj, kiuj devas provizi edukadon por cxiuj infanoj de 6-jaraj gxis 15-jaraj (mi uzos la vorton 'sxtatoj' por signifi Sxtatoj kaj Teritorioj). Tamen gepatroj povas elekti neregistarajn lernejojn por siaj infanoj, kaj multaj faras tion pro religiaj, kulturaj kaj aliaj kialoj.

La nacia registaro havas la respondecon por decidi naciajn politikojn, kaj por negoci la similecojn de la provizoj de la sxtataj sistemoj, ekzemple, pri ATSI studentoj (Aboriginal and Torres Straits Islanders = indigxenoj de la insuloj norde de Auxstralio) kaj pri malavantagxaj studentoj. La registaro decidas ne sola, sed kun multaj diversaj konsilgrupoj. Grave estas, ke la nacia registaro provizas nur financon, politikojn kaj konsilojn, sed ne respondecas pri la provizo de la konkreta edukado en la lernejoj.

En cxiu sxtato instancoj preskribas kelkajn edukadajn aferojn, cxefe studobjektojn, ekzamenojn, kursakreditajxon, financasignadon, kaj ankaux la dungadon, asignadon, kaj la profesian formadon de la instruistoj. Do la respondeco pri la efektiva eduko en la lernejoj restas en la sxtatoj.

Pro tio estas kelkaj malsimilajxoj pri edukado inter la sxtatoj, kaj ili estas fontoj de oftaj disputoj inter la sxtatoj, kaj inter ili kaj la nacia registaro. Ofte edukado en Auxstralio, laux mi, suferas pro tio. Cxar la eduksistemo multe kostas, la politikistoj kutime uzas gxin kiel 'politikan piedpilkon'. Cxiu grupo de politikistoj prenas monon el la eduksistemoj kaj samtempe akuzas publike la alian pri la ne-elspezo de suficxa financhelpo. La rezulto estas, ke hodiaux la sistemoj ne bone funkcias, cxar politikistoj ofte diras publike, ke gxi ne bone funkcias!

Kelkaj statistikoj (1994)

                Registara         Nerigistara     Totalo

Lernejoj         7 159         2 520             9 679

Studentoj     2 214 938     884 442     3 099 380

ATSI studentoj 73 379     10 032     83 411

Fremdaj studentoj 1 197     7 555     8 752

Instruistoj     143 192     56 965     200 158

Partoprenantoj:

16 jaraj - - 80%

17 jaraj - - 59.7%

Stud/inst proporcio:

unuagradaj 18.3 19.1 18.5

duagradaj 12.4 12.9 12.6

Cxar Auxstralio estas tre granda kampara lando, estas multaj malgrandaj lernejoj, speciale en la unuagradaj* jaroj. Pro tio oni uzas multe da teknologiaj iloj por helpi la instruistojn kaj la infanojn, ekzemple, radion, televidon kaj TTT kaj ret-posxton.

*[Ndlr - unuagradaj lernejoj en Auxstralio: de la antauxlerneja gxis la 6-7-a jaro; duagradaj: de la 7-8-a gxis la 12-a jaroj.]

Jen kelkaj specialaj statistikoj:

ˇ 1.8 milionoj da unuagradaj studentoj, 74.5% en registaraj lernejoj

ˇ 1.3 milionoj da duagradaj studentoj, 67% en registaraj lernejoj

ˇ 71% unuagradaj lernejoj, 16% duagradaj lernejoj, 9% ambaux, kaj 4% specialaj lernejoj

ˇ 74.7% instruistinoj en unuagradaj lernejoj, 51% inoj en duagradaj lernejoj.

Trejnado de instruistoj

Estas du specoj - la kundauxra kaj la sekvada. La kundauxra speco (plen-, kaj samtempaj kursoj cxe universitato) estas la kutima metodo por la instruistoj de la unuagradaj lernejoj, cxar oni povas studi pli grandan amplekson da studobjektoj kun edukado, tauxga por la "unuagradaj" instruistoj. Per la kundauxra speco oni povas gajni Dip.Teach. (Diplomo de Instruado) ene de 3 jaroj, la B.Ed. (Licencio de Edukado) en 4 jaroj; kaj pli ofta estas nun la 4-jara, duobla licencio BA/BEd kaj BSc/BEd.

La "duagradaj" instruistoj povas sekvi similajn kursojn, sed la kutima trejnado estas la sekvada speco (kiam la kursoj sekvas unu post la alia). Pli da "duagradaj" instruistoj instruas du studobjektojn en la lernejoj. Pro tiu kialo kutime ili studas por akiri licencion - ekz. B.A. aux B.c. en 3 jaroj, kaj poste ili studas dum unu jaro por ricevi la Diplomon de Edukado.

Nuntempaj tendencoj

De 1995 oni trovis kelkajn malbonajn tendencojn en la eduksistemo, laux mi la plej karakterizaj estas, ke la registaroj nun

ˇ fermas malgrandajn lernejojn por sxpari monon (devas esti pli ol 12 infanoj en unuagrada lernejo)

ˇ instigas, ke la lernejestroj gajnu pli da mono per diversaj rimedoj, ekzemple de la gepatroj, de firmaoj, ktp

ˇ sercxas studentojn en aliaj landoj, kiuj devas pagi monon por studi cxi tie, ne nur en neregistaraj, sed ankaux en registaraj lernejoj

ˇ emfazas, ke pli da gepatroj devus sendi siajn infanojn al neregistaraj lernejoj

ˇ emfazas, ke pli da gepatroj devus elekti lernejojn por siaj infanoj, por kuragxigi

konkuradon inter lernejestroj kaj inter lernejoj

La registaroj nun preferas subteni tre modernajn teknologiajn metodojn por instrui, kaj nuntempe Auxstralio estas la cxefa lando por la uzado de tre moderna teknologio en lernejoj kaj universitatoj. Ekzemple estas nun 3 aux 4 lernejoj en Melburno kie cxiu infano devas havi propran personan komputilon. Gepatroj aux acxetas gxin aux luas gxin de la lernejo. Gxenerale cxiu instruisto uzas komputilon por krei instrumaterialon kaj la lernejoj plejparte uzas ret-posxton kaj TTT eblecon.

Problemoj venontaj

La socio en Auxstralio sxangxigxas, ankaux la fizika kaj kultura medioj. La mondo por la studentoj estas tre moderna teknologia mondo, sed problemoj ekzistas inter homoj kaj inter rasoj kaj gentoj.

Pri la eduksistemo en Auxstralio, laux mi, la cxefaj problemoj estas

ˇ ni havas multkulturan socion, sed nesuficxe da homoj pensas multkulture

ˇ Auxstralio estas grandkampara lando, kaj oni devas kreskigi sistemon por eduki kamparajn infanojn trovi bonan vivon en la kamparo, ne en la urboj

ˇ multaj auxstralianoj ne scias pri la vivmaniero de siaj najbaroj en Papuo-Novgvineo, en Azio gxenerale, aux ecx de la Aborigenoj, kaj finfine

ˇ cxar la registaroj ne kuragxigas ilin, la instruistoj ofte ne sxatas siajn laboron kaj vivon, kaj tio ne kreas bonan situacion por la infanoj.

Laux mi, registaroj cxi tie devas alfronti cxi-tiujn problemojn tuj, cxar la eduksistemo estas la plej efika metodo krei felicxan socion. Se registaroj ne reagas rapide, la socio en Auxstralio malplibonigxos. Cxiu nacio ricevas la eduksistemon kiun gxi meritas, kaj kiun gxi subtenas! Mi esperas, ke la eduksistemo en multkultura Auxstralio plibonigxos kaj suksesos, cxar gxi povas esti grava ekzemplo por edukado en nia multkultura mondo.

Prof. Alan Bishop, Faculty of Education, Monash University, Clayton, 3168

 

***************************************************

ILEI DUM UK

(laux raporto de Marija Belosxevicx)

Kunsido de ILEI-anoj

Cxefa temo de la kunsido estis kontribuo de ILEI al la Kampanjo 2000. Surbaze de la Eduka rezolucio, akceptita de la Komitatkunsido dum la UK en Vieno, la cxeestantoj de la kunsido taksis grava la trejnadon de E-instruistoj kaj E-instruantoj, sen tio kvalita instruado/lernado de E-o ne povas okazi.

ILEI planas venontjare antaux UK okazigi tutsemajnan seminarion. Ankaux dumUK '98 ILEI organizos t.n. "Forumon" dum kiu la kongresanoj/E-instruantoj povos starigi diversajn demandojn, ligitajn al la problemoj, kiujn ili frontas dum la E-instruado. ILEI tre volonte kompilos la konsilbrosxuron kun la respondoj al la plej oftaj demandoj/problemoj de la E-instruantoj.

[La demandojn bv. sendi al la sekretario de ILEI.]

Tago de la lernejo

La nur duhoran programon regxisoris d-ino Katalin Smidéliusz. Enkonduke estis lauxtlegita la artikolo de Duncan Charters pri multkultureco kaj lingvolernado. La cxeestantoj auxdis prelegon de prof. Alan Bishop pri la eduksistemo en Auxstralio. S-ino Jennifer Bishop informis pri la rezultoj de la projekto "EKPAROLI" kaj la cxeestaj infanoj de la projekto prezentis fragmentojn kaj dialogojn el "Gondolando". Roman Dobrzynski parolis pri la nuna stato de la Mazi-projekto. Novan vidbend-kurs-projekton E-o, pasporto al la tuta mondo prezentis s-ino Lucille Harmon.

ILEI-budo

Kiel kutime, ankaux cxi-jare ILEI havis apartan budon. Krom la gxeneralaj informoj pri la agado de la Ligo kaj gxiaj eldonajxoj kaj konkursoj, ILEI prezentis plurajn utilajn informojn kaj iniciatojn de aliaj organizoj, ligitajn al E-instruado.

Tago de la Libro

Dum la Tago de la Libro estis prezentita la plej nova eldono de ILEI kaj "Steleto": "Struktura kaj Socilingvistika Esploro de Esperanto".

Kolokvo

Simile al la Nitobe-simpozio, cxi-jare UEA okazigis esperantologian kolokvon, titolitan Propedeuxtika valoro de Esperanto. Dum la Kolokvo estis prezentitaj kelkaj gxisnunaj E-projektoj kaj pridiskutita estonta agado tiu kampe. Pluraj ILEI-anoj cxeestis kaj kontribuis al la Kolokvo. [Detalaj informoj legeblos en IPR 4/97.]

 

ILEI-KONFERENCO

Konferenca temo

Al la cxeftemo de la konferenco, Multkultureco kaj lingvolernado, kontribuis per prelegoj s-ro Marcel Leerreveld el Auxstralio kaj s-ino Marija Belosxevicx el Kroatio. La prelegojn vi trovos en la postaj n-roj de IPR.

Prelegoj kaj prezentoj de diversaj projektoj

Pluraj konferencanoj kontribuis al la konferenca programo prezentante diversajn E-instruprojektojn aux spertojn de la E-instruado. S-ino Jennifer Bishop prezentis la projekton EKPAROLI. Novan vidbendan kurson preparatan en Usono, morale subtenatan ankaux de ILEI, prezentis s-ino Doroteo Holland, kiu ankaux atentigis pri laplej novaj eldonajxoj de la Infanoj cxirkaux la mondo. Pri la E-instruado en Kubo prelegis s-ro Julian Hernandez. Pri spertoj pri E-movado en Nepalo kaj loka E-instruado informis s-ro Mukunda Raj Pathik.

S-ro Steve Wagenseller (Usono) prezentis komputilan programon por plifaciligi la instruadon de E-o por bazlernejanoj. Krome, la cxeestantoj havis la eblecon komenti preparatan korespondkurson de la Brita ILEI-sekcio (verkata cxefe de s-ino Angela Tellier); ekkoni la informojn pri la infana retklubo, E-fako cxe la Universitato en Poznan kaj ILEI-konkursoj.

Vesperaj programoj plenigxis je diversaj eroj

Diversartaj spertoj de pluraj cxeestantoj prezentigxis dum la internacia vespero. Al la arta parto de la Konferenco kontribuis ankaux s-ino Jadwiga Gibczynska per la teatrajxo Cxu nepoj benos nin? La cxeestantoj spertis vidbendajn filmojn: pri Kroatio, Sud-Auxstralio kaj Brazila E-kongreso kaj lumbildojn pri Albanio.

Ekskursoj

La konferencanoj havis du plentagajn ekskursojn: unua al Melburno kun vizito al la urbaj vidindajxoj kaj renkontigxo kun lokaj E-istoj (kiuj kovris la kostojn de la busluado). Dua ekskurso direktigxis al Geelong kaj la Granda oceana sxoseo.

Komitatkunsido

La Komitatkunsidon cxeestis la reprezentantoj de la sekcioj el Argentino, Britio, Italio, Kroatio, Kubo, Nederlando, Svedio kaj Usono kaj la observanto de UEA, s-ino Renée Triolle. La sekciestroj el Albanio, Brazilo, Belgio, Cxinio, Finnlando, Hungario, Japanio kaj Rusio petis senkulpigon pro neebleco reprezenti la sekcion dum la Komitatkunsido fare de iu membro.

Komence de la kunsido, la Komitato akceptis du novajn honorajn membrojn de ILEI: s-ino Charlotte Kohrs el Usono (iniciinto kaj la gvidanto de la projekto "Infanoj cxirkaux la mondo") kaj s-inon Idyss Einihovici el Auxstralio (plurjara subtenanto de E-instruado). [La biografiojn bv. legi en IPR 4/97].

La jarraporto (aperinta en IPR 2/97) kun la raportoj pri konkursoj (verkita de s-ro Géza Kurucz), eldona agado kaj "Juna amiko" (ambaux verkitaj de s-ro Stefan MacGill) akceptitaj unuanime. La komitatanoj estis informitaj pri la reviziita eldono de Tendaraj Tagoj 2,. kiu elcxerpigxis. Estis akceptitaj ankaux la financa raporto por la jaro 1996 kaj la financa plano por 1998.

Oni substrekis la gravecon de ILEI-kasoj, kiuj diversmaniere helpas al la membroj de ne-bonhavaj landoj. La konferenca kaso sxangxis la nomon al "Kaso de Catina kaj Mario Dazzini" laux la propono de s-ino Carla De Lorenzi (Italio). La Komitato estis informita pri la sxangxoj de kelkaj sekciestroj kaj reprezentantoj [NdlR - cxiujn sxangxojn vd. sur la kovrilpagxoj]. La Komitato akceptis ankaux novan landan sekcion, nome Auxstralion kaj bonvenigis la proponon de Bosnio kaj Hercegovino ekstarigi kontaktojnkun ILEI pere de reprezentanto.

La Estraro informis la Komitaton pri kelkaj malbone funkciantaj estroj de sekcioj kun signifa nombro de membroj. La Estraro esperas solvi tiujn problemojn gxis la fino de la jaro, se ne, la koncernaj sekciestroj provizore igxos reprezentantoj, dum la Estraro informos la membrojn en la koncernaj landoj pri la situacio.

Apartan atenton la Komitato donis al la Trijara laborplano 1998-2000 kiun oni nomis la Strategia trijara laborplano. Surbaze de la strategia plano la Estraro prilaboros planon kun la prioritataj punktoj por la jaro 1998 kaj kompilos la dokumenton Kontribuo de ILEI al la Kampanjo 2000.

La Komitato akceptis la elekto-regularon kaj elektis trikapan elekto-komisionon. Samtempe oni taskis al la statuta komisiono gxis la 1-a de decembro liveri al la Estraro la unuan version de la nova ILEI-Statuto, kiun la Komitato findiskutos kaj espereble akceptos dum la venontjara kunsido.

Estis akceptita ankaux la temo de la venontjara ILEI-Konferenco: Lingvo-instruado: ponto al la mondo. La Konferenco okazos tuj post UK, de la 8-a gxis la 14-a de auxgusto, en Montpellier. Oni esperas, ke post unujara pauxzo denove okazos la gimnazio. [La aligxilo aperos en IPR 4/97].

Antaux UK ILEI planas okazigi unusemajnan Internacian Metodikan Seminarion por E-instruantoj, kiun gvidos d-ro D. Charters.

ILEI auxspicios ankaux la 10-an Alp-Adrian E-Konferencon, kiu okazos en Italio de la 9-a gxis la 12-a de aprilo 1998 kun la temo Instruado de Esperanto. La proponitan kontrakton inter IEI kaj ILEI la Komitato akceptis. Oni decidis ankaux pri tio, ke pere de anonco en IPR, ILEI dauxre instigu siajn membrojn aboni la revuon Eventoj. La Komitato estis informita, ke UNESKO decidis starigi kontaktojn kun nur unu E-organizo, t.e. UEA. ILEI pretas dauxre kunlabori kaj kontribui al la rilatoj pere de UEA.

REZOLUCIO

La cxeestantoj de la 31-a Konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, venintaj el 15 landoj kunveninte apud Geelong (Auxstralio) de la 27-a de julio gxis la 2-a de auxgusto 1997 kaj pritraktinte la temon "Multkultureco kaj lingvolernado",

¨ konstatas, ke en la tuta mondo estas kreskanta multkultureco kaj samtempe rezisto kontraux tiu evoluo;

¨ atentigas la registarajn kaj edukajn instancojn, ke ili havas la respondecon eduki al socia toleremo kaj respekto en rilatoj kun aliaj kulturanoj kaj alilingvanoj en kaj ekster la propra lando;

¨ konsideras, ke la uzo de nediskriminacia lingvo estas logika instrumento por forigi antauxjugxojn pri aliaj homoj, aliaj kulturoj, aliaj lingvoj;

¨ rekomendas ke ili prikonsideru la instruadon de Esperanto, kiu dum tuta jarcento montris sin tauxga internacia interkomprenilo kaj diversloke utila kiel propedeuxtika enkonduko al aliaj lingvoj kaj kulturoj.

 

STRATEGIA TRIJARA LABORPLANO

(1998-2000)

1. Sekcioj kaj membraro:

1.1. Teni intensajn kontaktojn kun la sekcioj per regulaj cirkuleroj kaj kiam eblas per vizitoj

1.2. Revigligi sekciojn neadekvate funkciantajn

1.3. Admoni sekciojn esti maksimume malfermaj al junaj praktikantaj instruistoj kaj novaj agemaj fortoj

1.4. Starigi novajn vojojn akcepti kotizojn kaj prilabori kelkajn kategoriojn de la membraro

1.5. Starigi novajn sekciojn kaj nomumi novajn reprezentantojn

1.6. Eldoni fresxan varbilon por membrigo kaj donacoj al la fondajxoj kaj kasoj

1.7. Okazigi la konkurson La plej aktiva landa sekcio

2. Komisionoj kaj komisiitoj:

2.1. Malcentrigi la laboron per kreo de kerno de aktivaj internaciaj kunlaborantoj, cxu kiel unuopuloj, cxu kiel komisionanoj

3. Financoj:

3.1. Kreskigi la kapitalon de la Ligo per identigo de samtempe valoraj kaj enspezigaj projektoj

3.2. Alvoki por donacoj por la fondajxoj kaj kasoj de la Ligo

3.3. Faciligi testamentadon al la Ligo

3.4. Ricevi monon de ekstermovadaj instancoj por plenumi edukajn projektojn

4. Ekzamenoj:

4.1. Reekzameni la postulojn de la elementa kaj meza ekzamenoj

4.2. Dauxre flegi la konsilarojn por la ekzamenantoj kaj kursocentroj

4.3. Dauxrigi la kiel eble plej vastan proponadon de la ekzamenoj

4.4. Praktike lancxi la superan ekzamenon

4.5. Esplori la historion de la porinstruistaj ekzamenoj

5. Instruado kaj instru-eksperimentoj:

5.1. Kolekto de informoj pri lokaj instru-kondicxoj

5.2. Listigo de kontrolendajxoj

5.3. Kolokvo en Montpellier '98

5.4. Eksperimento en kelkaj lernejoj 98-99

5.5. Ekspluato de rezultoj

6. Servoj al instruistoj kaj instruantoj:

6.1. Registri kursojn cxiunivele kaj aperigi la rezultojn en la sama lernojaro

6.2. Aperigi korespondpetojn (individuaj kaj klasaj)

6.3. Diskonigi internaciajn arangxojn por lernantoj kaj aparte zorgi pri la Gimnazio

6.4. Dauxrigi la organizadon de internaciaj konkursoj

6.5. Peradi la kontaktojn inter samfakulaj membroj

6.6. Kompili aktualan liston de lernejoj kiuj akceptas gast-instruistojn kaj vizitantojn, kaj liston de tauxgaj vizitantoj

6.7. Helpi al malbonhavaj kolegoj

7. Instruista trejnado kaj universitata agado:

7.1. Organizi metodikajn kaj trejnseminariojn por instruistoj kun aparta atento al la regionoj (landoj) de kie oni pro diversaj malfacilajxoj ne povas cxeesti jam tradiciajn pedagogiajn arangxojn

7.2. Diskonigi la eblecojn por internacia klerigo

7.3. Kunlabori kaj subteni E-fakojn cxe universitatoj

8. Konferencoj:

8.1. Logi partoprenantojn el kiel eble plej diversaj mondpartoj, unuavice praktikantajn instruistojn de E-o

8.2. Fortigi la fakan programon

8.3. Faciligi intersxangxon de spertoj pri instruado cxiuspeca

9. Eksteraj rilatoj:

9.1. Kontakti UNESKO, UN kaj aliajn organizojn pri internacia edukado

9.2. Aktive kunlabori kun landaj kaj kontinentaj eduk-instancoj

9.3. Konstrui kaj diskonigi superrigardon pri la cxefaj fondajxoj kaj organizoj agantaj internacie pri lingvo-instruado

9.4. Reprezentigxi en internaciaj konferencoj pri edukado kaj lingvo-instruado

9.5. Preparo por la Euxropa jaro de la lingvo (2001)

10. Informado:

10.1. Verki nacilingvajn flugfoliojn pri ILEI

10.2. Proponi nacilingve tradukitajn aux verkitajn artikolojn al la faka gazetaro pri: edukado por internaciismo, la propedeuxtika valoro de E-o, la praktikaj kaj etikaj valoroj de E-o, prezento de rezultoj de E-instruado

10.3. Prilabori kaj praktike lancxi TTT-ILEI pagxon kun plurlingvaj informoj

11. Eldonado:

11.1. Dauxrigi eldonadon de la gazetoj (IPR, Juna amiko)

11.2. Akiri tauxgajn manuskriptojn, samtempe bezonatajn kaj enspezigajn

11.3. Prioritataj kampoj estas: lernolibroj, gvidiloj, kasetoj, vidbendoj; laborlibroj; didaktikaj ludoj; pedagogiaj verkoj kaj instruistaj gvidiloj; ekzerclibroj ligitaj al la ekzamenoj; materialo pri lingvaj problemoj

11.4. Subteni alies pedagogiajn eldonajxojn, lauxeble kuneldoni

11.5. Kunlabori en la projekto Instruista terminaro

12. Movada agado:

12.1. Eluzi la diskonigajn eblojn de UEA kaj aliaj, por teni movadanojn bone informitaj pri la Ligo

12.2. Fortigi la renomon de Tago de la Lernejo dum UK

12.3. Starigi kontaktojn kun aliaj fakorganizoj

12.4. Kunlabori kun AdeE, AIS, ELTE, Universitato en Poznan, IEI kaj similaj organizoj pri edukaj projektoj

12.5. Aktiva partopreno en la Kampanjo 2000

13. Bibliografio

13.1. Kunlabore kun aliaj E-organizoj kaj E-centroj komenci kompiladon de gxenerala bibliografio de cxiuj E-eldonajxoj rilate al E-instruado, lernejaj eksperimentoj, k.s.

 

La konsisto de la Internacia Ekzamena Komisiono (IEK):

Atilio ORELLANA ROJAS (prezidanto), Hans ten HAGEN (sekretario), Bertil ANDREASSON (kasisto), Paul GUBBINS (reprezentanto por Euxropo), Zhang DANCHEN (Azio), GBEGLO Koffi (Afriko) kaj Duncan CHARTERS (Ameriko).

Gxis la redaktofino alvenis nur kvar auxtobiografioj. La ceterajn ni aperigos en iuj sekvaj numeroj.

Atilio Orellana Rojas:

Mi naskigxis en 1963 en Argentino. En la Nacia Universitato de Córdoba (Argentino) mi diplomigxis kiel magistro pri klasika filologio kaj en tiu sama institucio mi poste instruis romanistikon. En la lernejo "Alexander Pushkin", en Córdoba, post 4-jara studperiodo, mi atingis la titolon de instruisto de la rusa lingvo kaj iom tuj post tio mi ekinstruis tiun lingvon en tiu sama instituto. Mi realigis studojn ankaux pri filozofio kaj teologio cxe la filio de la Gregoria Vatikana Universitato en Argentino. Pro mia forta intereso pri kompara gramatiko, mi studis diversajn aliajn lingvojn (portugalan, hebrean, germanan, f'rancan, kecxuan, svedan).

E-on mi lernis auxtodidakte en 1984 kaj iom poste, konatigxinte kun Cseh-metodo, sekvis la diverssxtupajn seminariojn kaj en 1990 dum la ILEI-Konferenco enHanabanillas (Kubo) diplomigxis kiel Cseh-instruisto kaj en 1992 kiel gvidanto de seminarioj pri Cseh-metodo.

De kelkaj jaroj mi vizitas diversajn landojn por instrui rektmetode E-on en malsimilaj niveloj. Mi jam gvidis kursojn en 5 kontinentoj en pli ol 50 landoj. Mi realigis prelegvojagxojn en pluraj landoj por diskonigi plurajn aspektojn de la indigxenaj kulturoj de Ameriko, iliaj lingvoj, muziko, ktp. Mi vaste verkis kaj hispane kaj Esperante pri cxi tiuj temoj kaj tio aperis en kelkaj E-revuoj kaj en specialigitaj revuoj en Argentino.

En la E-movado mi jam plenumis diversajn oficojn kaj dauxre estas diversgrade engagxita. En ILEI mi membras de 1989 kaj de 1993 mi estis Reprezentanto por Ameriko en la Internacia Ekzamena Komisiono de la Internaciaj Ekzamenoj de UEA/ILEI. De 1995 mi estas estrarano de cxi tiu organizo kaj mi respondecas pri Konferencoj kaj Ekzamenoj.

Ene de UEA mi plenumas la rolon de Komisiito pri Amerika Agado de 1994 kaj estas dauxra kontribuanto al la pagxojx de "Kontakto".

Hans ten Hagen:

Miaj unuaj spertoj pri E-o estis en mia agxo de cx. 6 jaroj. Miaj gepatroj estis e-istoj kaj instruis al mi kaj miaj fratoj simplajn cxiutagajn frazetojn.

En 1947 mi aligxis al cxeesta kurso kaj membrigxis al la tiama Asocio de Laboristaj Esperantistoj FLE. En 1948 mi faris la (tiaman) A-ekzamenon. En tiu jaro mi partoprenis mian unuan internacian E-kongreson, la SAT-kongreson en Amsterdam.

Mi aligxis al "Ju-Ko", la junular-komunumo de la Asocio kaj aktivis en gxi kelkajn jarojn kiel sekretario. En 1952 mi eksigxis el mia funkcio en "Ju-Ko" pro la civilservo, kiun mi devis plenumi pro rifuzo soldatservi. Dum tiu preskaux trijara dejxoro mi uzis mian liberan tempon studadi.

En 1955 mi forlasis la civilservon, trovis laboron kaj plue studadis. En 1956 mi edzigxis kaj pro familiaj kaj personaj cirkonstancoj ne plu aktivis en la E-movado. Mi dauxre korespondis, sed la nombro de korespondantoj iom post iom malgrandigxis.

En 1982 mi denove ekkontaktis la E-movadon kaj farigxis membro de la (tiama) Nederlanda Esperanto-Asocio kaj gxia sekcio en Alkmaar. En 1985 mi farigxis ties sekretario. De 1995 gxis 1997 mi estis sekretario/kasisto. Dum pluraj jaroj mi ankaux redaktas la sekcian bultenon "La Fromagxoklosxo".

En 1987 mi komencis instrui E-on kaj aligxis al la nederlanda sekcio de ILEI. En 1991 mi farigxis ties kasisto kaj ekde 1993 sekretario/kasisto. Kunlabore kun Internacia Esperanto-Instituto en Hago mi organizas la cxiujaran studotagon. Ekde 1993 mi redaktas la sekcian bultenon "NGGE Sciigas".

En 1994 fondigxis la landa asocio ESPERANTO NEDERLAND el kunfandigxo de la antauxaj du grandaj E-asocioj. En 1995 mi farigxis ties kasisto. En la estraro mi estas respondeca ankaux pri la membro-administrado kaj pri la laboro de la estrar-komisiono pri instruado. En 1996 mi elektigxis Komitatano-A de UEA kaj farigxis membro de la Komisiono pri Financoj.

En 1994 mi partoprenis A-gradan Cseh-seminarion en Hago kaj poste sekvis la B-seminarion. En 1996 mi diplomigxis kiel Cseh-instruisto.

Mi partoprenis UK-ojn en 1985, 1987, 1988, 1991, 1992, 1995, 1996 kaj 1997. En la lastaj tri jaroj mi partoprenis ankaux ILEI-konferencojn. Mi abonas plurajn E-revuojn kaj cxiam esperas trovi la tempon por plenlegi ilin. Mi same sxatas legi E-librojn, por kio ofte mankas la tempo.

Mi plej favoras la instruadon de E-o kaj bedauxras, ke en Nederlando ne eblas enkonduki tiun instruadon en la lernejojn. La instruado okazas per kursoj, organizitaj de lokaj aux regionaj E-grupoj kaj per skribaj kursoj, organizitaj de la landa asocio. En la kadro de landa sekcio de ILEI ni strebas al edukado de novaj instruontoj, pliklerigo de instruantoj kaj instigo al lernantoj partopreni ekzamenojn.

Bertil Andreasson:

Li naskigxis en 1934 kaj nuntempe estas emerita instruisto de baza lernejo. Andreasson lernis E-on en kurso dum 1957-1958 kaj dauxrigis la lernadon auxtodidakte. Li estas ILEI-estrarano de 1982 kaj plenumas ties kasistan postenon. Sekciestro de la sveda ILEI-sekcio kaj nuntempe membro de la Direkcio de la Sveda E-Instituto. Andreasson estas ankaux prezidanto de la suda distrikto de la Sveda E-Federacio. Membro de UEA kaj fakdelegito de tiu organizo pri instruado.

Paul Gubbins:

Paul Gubbins, kat-amanto kaj fervora fervojo-amanto, ekesperantistigxis en 1984. Eksa jxurnalisto, li nun instruas la germanan cxe universitato Salford (Britio). Lia Esperanto-vivo trikampe evoluis: jxurnaliste (kunredaktoro de Monato), edukiste (auxtoro de la OSIEK-premiita lernolibro Kunvojagxu! kaj respondeculo pri la Esperanta somerlernejo en Barlaston, Britio) kaj dramiste (kvar fojojn premiita en la belartaj konkursoj de UEA en la brancxo 'dramo' kaj auxtoro de la nun preparata Esperanto vidbend-filmo Pasporto al la tuta mondo). Inter pluraj vivo-bedauxroj cxefas tiu, ke li ne pli frue eklernis kaj ekgxuis Esperanton . . . kaj ke dauxre mankas al li tempo por ien trankvile eskapi kaj pliprofundigxi en Esperanta literaturo.

******************************************

Bernard Golden

Instruado de bona stilo kun konsekvenca vortordo

MANKANTA INSTRUADO PRI STILO

Tre malofte trovigxas en kursoj kaj lernolibroj instruoj pri la evoluigo de bona stilo en Esperanto. Ofte lernantoj ricevas nur la konsilon, ke ili imitu la lingvouzon de la t.n. bonaj auxtoroj. Tamen, ne estas eble objektive ekscii, kiuj estas tiuj bonaj auxtoroj, kaj surbaze de kiuj kriterioj ili estas "bonaj". Efektive, multaj konataj verkantoj pekas pri stilaj misajxoj simple pro influo de sia gepatra lingvo aux pro miskompreno pri la grado de libereco permesebla en la kunmetado de partoj de frazoj. Valoras cxi-kuntekste citi la opinion de Kolomano Kalocsay, publikigitan en 1931 en Lingvo Stilo Formo (pgx. 79-81).

En Esperanto la vortsekvo estas libera. Sed tio ne signifas, ke oni povas lauxplacxe disjxeti la frazerojn kaj tamen havi bonan, agrablan stilon. Kelkajn reguletojn bone estas memorteni.

1. Subjekto kaj predikato estu proksime unu al la alia. Ilin apartigu maksimume adverbo. Kompreneble, la subjekto-predikatan komplekson, kiel tuton, oni povas lauxplacxe sxovi tien-reen en la frazo. Sed la apudeco estas grava apartenajxo de la bona proza stilo, precipe, se la subjekto estas persona pronomo. ...

2. Se participa adjektivo havas objekton, kaj ankaux cxi tiu objekto havas epiteton, multaj verkantoj embarasigxas pri tio, kiel ordigi plej bone la vortojn. Ekzistas tri eblajxoj:

a. "la grandan penon postulanta laboro"

Gxi estas la malplej bona, cxar la artikolo staras antaux la adjektivo grandan, kvankam gxi rilatas al la substantivo laboro.

b. "la postulanta grandan penon laboro"

Cxi tiu varianto, kiun sxatas precipe rusoj, estas iom pli bona, sed tamen fremda por multaj pro la apartigo de la adjektivo kaj substantivo.

c. "la laboro postulanta grandan penon"

Jen la plej perfekta kaj sekvinda eblajxo; en gxi cxiu frazero staras senpere apud la frazero, al kiu gxi rilatas.

Se la particip-objekto ne havas epiteton, plej elegante estas kunfandi gxin kun la verb-radiko de la participo en kunmetitan vorton. Anstataux: "pacon donanta morto" ni diru: "paco-dona morto", anstataux "cxion vidanta suno": "cxiovida suno".

En tiu cxi artikolo mi deziras montri, kiel instruantoj de Esperanto povas atentigi siajn lernantojn pri malbonaj stilaj trajtoj en tekstoj, kiuj trafas en iliajn manojn.

LA ELEMENTA NIVELO DE LERNADO

Estas necese, ke komencantoj ricevu instrumaterialon verkitan en neriprocxebla stilo. Bedauxrinde, ne cxiuj auxtoroj de lernolibroj estas kompetentaj pri cxi tiu aspekto de lingvouzo. Respondeca instruanto havas la taskon trakibri la enhavon de lerniloj por elimini aux reverki frazojn, kiuj povas kauxzi konfuzon aux miskomprenon. Jen tri ekzemploj cxerpitaj el la rektmetoda kurso En novan mondon verkita de Vilma Sindona Eichholz.

1. "Vi sentis sxian embarason kaj invitis sxin ludi kun vi, por ke sxi sentu sin pli bona kaj almenaux de unu el ni akceptita" (pgx. 169).

2. "Esperanto estas ankaux pli preciza dank' al la akuzativo, ol lingvoj kiuj ne havas gxin" (pgx. 233).

3. "Tamen je militfino Moses Kaver eksciis, ke cxiuj liaj iamaj sklavoj malaperis, escepte de pro koklusxo severe malsana knabo" (pgx. 181).

Por ke la frazoj estu pli facile legeblaj kaj kompreneblaj, oni devas apliki la regulon de Kalocsay kaj skribi apude la frazerojn, kiuj interrilatas gramatike kaj semantike.

1. ... por ke sxi sentu sin pli bona kaj akceptita almenaux de unu el ni.

2. Dank' al la akuzativo, Esperanto estas ankaux pli preciza ol lingvoj kiuj ne havas gxin.

3. ... cxiuj liaj iamaj sklavoj malaperis, escepte de knabo severe malsana pro koklusxo.

MEZA NIVELO DE LINGVO-ALPROPRIGO

Post kiam lernantoj akiras kapablon facile legi literaturajn tekstojn, ili povas ricevi kiel ekzercon reverkadon de mise kunmetitaj frazoj. Repensado de la esprimmanieroj en tiu ekzerc-materialo donos al ili eblon diferencigi diversajn stilajn rimedojn kaj elekti la plej trafajn.

La sekva mise konstruita frazo trovigxas en la rusa porinfana romaneto Timur kaj lia tacxmento de A. Gajdar, esperantigita de E. S. Perevertajlo (1982).

"Potencaj, jungitaj per rimenoj kaj ferajxoj cxevaloj rapide tiris post si verdajn obusajn kestojn kaj per griza sxtofo kovritajn kanonojn" (pgx. 22).

Por analizi tiun frazon, estas necese sercxi la sintagmojn (grupojn da vortoj havantajn gramatikan kaj semantikan kunligon) kaj rearangxi ilin en konsekvenca ordo en la frazo, por ke ili staru apude. Interrompas la sintagmon "Potencaj ... cxevaloj" kvin-vorta enkadrita sintagmo: "jungitaj per rimenoj kaj ferajxoj". Inter la du objektojn de la verbo "tiris" ("kestojn" kaj "kanonojn") estas ensxovita la sintagmo "per griza sxtofo kovritajn". La plej efika maniero scii, pri kio temas, estas fari demandojn kaj doni respondojn.

a. Pri kio temas? "potencaj cxevaloj"

b. Kiel estis la cxevaloj? "jungitaj per rimenoj kaj ferajxoj"

c. Kion faris la cxevaloj? "rapide tiris post si" cx. Kion ili tiris? "obusajn kestojn kaj kanonojn"

d. Kiaj estis la kestoj kaj kanonoj? "verdaj kestoj" kaj "kanonoj kovritaj per griza sxtofo"

Post reverkado la gxustigita frazo tekstas jene: Potencaj cxevaloj, jungitaj per rimenoj kaj ferajxoj, rapide tiris post si verdajn obusajn kestojn, kaj kanonojn kovritajn per griza sxtofo. En la parola lingvo mallonga pauxzo post "kestojn" funkcias same kiel la komo por indiki, ke la sintagmo "kovritajn per griza sxtofo" rilatas nur al la kanonoj. Estas necese emfazi, ke la originala frazo apartenas al la kabineta, skriba stilo kaj neniel spegulas la vivantan, parolatan lingvon.

MALBONA STILO ESTIGAS GRAMATIKAJN ERAROJN

Lernantoj, analizante tiajn frazojn, povas malkovri, ke unu el iliaj insidaj trajtoj estas la tendenco okazigi gramatikajn erarojn.

Ilustras tion la sekva frazo.

"... kaj oni povas sxangxi de unu litertiparo aux lingvo al alia per en la tekston metitan komandon" (Rüdiger Eichholz, Terminologia Vortaro, 1986, 4-a aldona pagxo).

Kion volas diri la auxtoro? Oni povas printi literojn per malmultekostaj printatoroj kaj sxangxi de unu litertiparo aux lingvo al alia per komando metita en la tekston. En la sintagmo "per komando metita en la tekston" estas evidente, ke "komando" kaj "metita" sekvantaj la prepozicion "per" devas esti en la nominativa kazo. Sed, cxar la verkinto apartigis tiujn vortojn disde "per", li akuzativigis ilin pro influo de la vorto "tekston".

Ne estas eble preteksti, ke la superflua akuzativigo en la citita frazo estas la rezulto de komposteraro. La samspeca eraro estas trovebla en alia frazo de tiu denaska parolanto de la germana lingvo, kiu havas la malbonan kutimon pensi germane kaj skribi Esperante.

Testu vian kapablon trovi la eraron en jena frazo.

"Komence de cxiu nova jaro mi intencas auxtomate prepari indeksojn pri cxiuj en la antauxaj jaroj enigitaj kaj korektitaj terminojn..." (Rüdiger Eichholz, Terminologia Vortaro, 1986, pgx. 41).

Ankorauxfoje du sintagmoj, "en la antauxaj jaroj" kaj "enigitaj kaj korektitaj" interrompas la pensfadenon de la verkinto, do li misakordigis "pri cxiuj" kaj "terminojn", erare pensante, ke "terminojn" estas la objekto de "enigita kaj korektitaj". Li simple preteratentis la sintagmon "pri cxiuj terminoj", en kiu la substantivo devas esti en la nominativa kazo.

KURSOJ POR PERFEKTIGXANTOJ, INSTRUONTOJ KAJ METODIKISTOJ

Ekzerc-materialo utila por tiu cxi stadio de lingvolernado konsistas el frazoj kun multe pli komplikaj konstruoj. Ili estas veraj vort-labirintoj kaj postulas du- trifojanegadon por akiri plenan komprenon de la enhavo. Mi proponas, ke instruantoj prezentu la sekvajn tri tekstojn kiel ekzercon por siaj lernantoj. La plej trafaj reverkitaj versioj estu sendataj al la redakcio de IPR por publikigo en sekva numero de la revuo.

1. "... mi kun danko akceptas proponon de la organo esperantista doni sur gxiaj pagxoj mallongan karakterizon de l'afero, al kiu mi tutplene fordonis miajn fortojn. Povas esti, inter la simpatiaj por mi utopiistoj de l'unika dissxiranta naciajn kadrojn tutmonda lingvo revokigos la pli preparita de la historia evoluado ideo de l'unika dissxiranta kadrojn de la specialaj scioj tutmonda scienco" (Aleksandro Bogdanov, Sennacieca Revuo, februaro 1924, pgx. 83-84, tradukita de N. Nekrasov el la ruslingva manuskripto).

2. "La vizion de Zamenhof pri estonta homa socio deklarita en 1907 en la Guildhall de Londono Murgin pritraktas kiel de aliaj Zamenhof-historiografoj ne suficxe atentita socia platformo de Zamenhof post Hilelismo (1901) kaj Homaranismo (1906)" (Fritz Wollenberg, Bulgara Esperantisto, februaro 1990, pgx. 11).

Rimarko: En tiu frazo mankas akuzativaj akordoj!

3. "Plej bone rimarkis Lia Eminenca Mosxto, la kardinala protektoro, ke sencxesa serio de 25 kongresoj antauxiris la hodiauxan, kiu nun, post longa interrompo, kauxzita per la malgxojiga milito kun gxiaj grandegaj revolucioj, cxi tiu terurega al la tuta homaro sendita skurgxo de sango kaj fajro, kiel la 26-a kongreso malfermas novan serion" (Katolika Mondo, numero 2, 1922/23, pgx. 1).

Bernard Golden, Damjanich u. 1/C. I. 8. HU-8200 Veszprém, Hungario

ę NdlR - En la lastaj du jaroj en IPR aperis pluraj reformemaj, lingvistikaj artikoloj. Laux la granda procento de tiaj materialoj inter la alvenintaj artikoloj, novaj kontribuoj, reagoj ni vidas, ke ili interesas la publikon. Samtempe ni konscias pri tio, ke IPR estas ne lingvistika, sed pedagogia revuo.

Nia redakcio tamen gxoje ricevis la suban artikolon de Blazio Vaha, filologa kandidato kaj konata lingvisto, kie li profunde kaj science analizas kelkajn pli fruajn artikolojn, diskutojn. Per tiu cxi resuma artikolo ni fermas la temon por doni pli da spaco al temoj pli strikte pedagogiaj.

**************************************************

Blazio Vaha

Simplaj komplikajxoj

1. Igis niajn cerbojn funkcii kaj emigis nin pli aux malpli diskuti antaux du jaroj rekomendoj de Bernard Golden1 kaj Johano Petik2, ambaux dankindaj pro aktiva intelekta laboro. Iliaj artikoloj kaj la reagoj je tiuj artikoloj estas aperintaj tra pluraj numeroj de Internacia Pedagogia Revuo - en la revuo, kies titolon - laux pli gxenerala rekomendo de Akiko Nagata - mi mallongigados je substantiveca3/a, akcentebla, deklinaciebla kaj plurvokala formo: IPedRo.

Influita de Johano Petik, de Mike Sadler kaj de mia propra provemo kelkloke mi indikos novan informon en la propozicio per superstrekéto (=akcentosigno), kiu do indikos né vokal-kvalíton, nék nuran akcénton de vórto, sed parton de la frazokoménto. Cetere - kiel tion tusxas ankaux Johano Petik - eblas havi únu aux plúrajn akcentojn.

Grafika indikado de la frazofokuso eblas ankaux per krajóno aux specialaj litertípoj, sen laciga substrekádo, se oni skribas aux tajpas; kaj sen trouzádo de la plurfunkciaj presrimedoj, se oni printas aux presas3/b.

2. Komplika transitiveco en Esperanto kaj simpligita transitiveco en IDO - estis la titolo de artikolo de Bernard Golden1 en la unuaj du numeroj de IPedRo en 1995.

Laux la zorge verkita, bone strukturita artikolo de Bernard Golden oni povas konsciigi al si, ke la esperantista komunumo kiel tuto gxis nun né sukcésis stabile alproprigi distingadon de transitivaj kaj netransitivaj verboj.

En siaj konkludaj alineoj Golden1 interalie skribas: "... se oni adoptos liberalan sintenon pri gramatikaj demandoj, tiam estos eble simpligi la traktadon de transitiveco en Esperanto kaj akcepti la demotikan lingvajxon, kiu jam nuntempe estas la interkomunikilo de granda parto de la Esperanta lingvokomunumo."

Bernard Golden, kiu pli frue kutime célis lauxnorme kaj lauxdokumente plibonígi la lingvouzon de simpluloj kaj renomuloj, nun ekpreféris modífi la direkton de la lingvo-evoluo kaj de lingvo-influado institucia: anstataux senespere korektadi, oni prefere akcéptu la modifojn desúbajn, spontanéajn.

La malstabileco en la rilato de la esperantistaro al transitiveco, krom al la diversaj fonaj lingvoj, rilatas al pli-kaj-plia aplikigxo de (iel ajn komprenata) sufícxo kaj necéso, al la malstabileco (ecx: pli-kaj-plia malstabiligxo) de la radikkaraktéroj aux kategoriaj radikpreféroj. Kiam urgxanta jam aperas nur kiel urgxa, kiam - je senco vundanta kaj vundita - multaj el ni uzas nur formojn kiel vunda (loko, punkto, trancxilo, hundo), kiam fiksa4 estas ekvivalenta (resume) je fiksita, fiksanta, fiksad(o)a ktp., kiam oni pli kaj pli gxeneralígas verbígon5 (novi, nigri, leoni, fundamenti (?), destini (?) (laste: 'esti la fundamento, esti ies destino'; gxenerale: esti -o): tiam malklarigxo de deriv-historio de vortoj estas népra; kaj igxas nepra ankaux "diskompréno" kaj lauxsenca "disstabilígxo", diversmaniera leksikigxo de vortoj derivitaj.

Mi ne estis, ne igxis kaj ne estas konvinkita pri oportuneco de principa kaj kompleta allaso de paralelaj formoj kiel ligno brulas kaj li brulas lignon, akvo bolas kaj mi bolas akvon kun t.n. ambauxtransitivaj verboj. Kompreneble oni bezónus detále arguménti pri ia ajn starpunkto, konsiderante cxiujn eblajn senperajn kaj peratajn sekvojn tra la lingvosistemo: tion faris parte alíaj, kaj mi faros ion tian sur pagxoj de Literatura Foiro. - Ambauxtransitiveco de tiu aux alia difinita aux eventuale ecx: nur da kreota verbo efektive estas ébla; sed, ne estas inde kaj senprobleme igi en Esperanto ambauxtransitivecon princípa, sistéma, gxenerála. Tia procedo estas, laux mi, malrekomendínda, minimume pro la protektenda kontinueco de la lingvo - laux ideoj ekzemple de Ludoviko Lazaro Zamenhof6 kaj Francisko Simonnet7. Mi asertas cxi tion malgraux tío, ke Bernard Golden rájte kaj práve referencas al cedemo de L. L. Zamenhof, kiu ne konsideris ekskludinda ecx sxangxigxon de la lingvo gxis nerekonebleco. Sxajne L. L. Zamenhof iel sukcesis en si kunígi konservémon kaj sxangxémon aux minimume tolerémon je sxangxemo.

En la diskuto cxe IPedRo estas laux mi prava prefere Mike Sadler8, kiu - helpe de kelkaj ekzemploj - montras aux konjektigas, ke se oni konsideras ankaux la eblajn derivajxojn de la verboj, ambauxtransitiveco nova (kunekzistunta, sendepende de ies ajn intenco, kun la malnovaj opozicioj laux transitiveco) póvus káuxzi parte miskomprénojn, parte strecxoséntojn.

Oni estus maltrankvíla pro la nepra hezitado kaj cxe parólo, kaj cxe auxskulta penado kompréni. Rememoru, sen gxen(igx)i, kelkajn el la ekzemploj de Mike Sadler: Maria gxenas min, kaj: Mi gxenas, kaj: Cxu vi opinias, ke mi gxenas?3/b

Bernard Golden kompreneble estas práva pri ekzisto de demotika (neprestigxa, subnorma, pleba) lingvovarianto aux tiaj lingvovariantoj. Liajn tiutemajn asertojn subtenas né nur spértoj de cxiu gxisbakita esperantisto, sed ekzemple ankaux analízoj de Francois Lo Jacomo9. Tamen estas inde (plu kaj insiste) distingadi lingvovarianton demotíkan, subnórman unuflanke, kiu prefere restu tía (donante eblojn ekzemple por stilbezonoj de literaturo), kaj la lingvovarianton nórman aux norminténcan, aliflanke: disde kiu eblu deviadi, kiam oni stile deviemas aux kiam oni ne kapablas ne devii.

Bernard Golden estas práva (laux mi) ankaux pri la punkto, ke alproprigon de transitivaj kaj netransitivaj verboj plifaciligas sistemo, en kiu la koncernaj verboj né éstas samradíkaj: li citas ekzemplojn de tio el la lingvoj Ido kaj Occidental. En tiurilate "Okcidentaleca" Esperanto, laux mia kompreno, oni 1) ion (kvazaux) termínus aux fínus; kaj kion oni terminus, 2) tio siaparte cessus: do ne kunekzistus aux ne kun-uzatus vortoj kiel fini kaj finigxi. Tiuj ideo kaj modelo estus bónaj (kun alia radiko anstataux cess, en E-o paronimia), sed nur se oni ne aplikus ilin al elementoj (vortoj) jam tradicíaj: vortojn laux la rekomendata valenta strukturo oni havu (se oni volas, se oni bezonas) aldóne, sén sxángxi tion, kio jam ekzistas laux difinita uzmaniero. Ekuzo de vortoj novaj kun malpli strikta valentaro estas (estus) maniero "sxángxi sen sxángxi": maniero modifi la sistemon maldráste.

Tian delikatan (kaj cetere eksterplanan) manieron prezentas (per si) ankaux nún, spontanea kaj nerezistata apéro de vortoj kiel eki, starti. Paralele kun la malnovaj frazoj Ni (=homoj, agantoj) tuj komencos (la prezentadon)" kaj Gxi (=la prezentado, ago) tuj komencigxos; oni jam nún uzas "samvérbajn" frazojn kiel Ni tuj ekos kaj La prezentado tuj ekos.

Plácxis al mi alparolo de Bertil Nilsson10; li ja né rekoméndas sxangxi la lingvon, tamen atentigas pri la ebloj de sentrúda modifádo iom-post-ioma laux Zamenhofa modelo; li atentigas ankaux pri la nediskutébla rájto de iu ajn kréi alían lingvoprojekton, se iu émas tion fari. Li esprimas ankaux, ke reformideoj devas esti (kiel cxio ne vivodangxera aux vivonoca) tolerátaj kaj rajtas esti konsiderátaj, analizátaj, ecx se ili sxajnas aux estas (ja rajtas esti) rifuzótaj.

3. Ankaux la ideoj de Johano Petik2 (pri bezonata atento al emfazo en frazo) né éstas mokíndaj: ili indikas seriozan analizémon kaj ankaux analizon jam farítan, kiujn ja oni devas aprézi ecx se oni malakcéptas aux né túte akceptas cxiujn liajn konkludojn kaj lian reformemeton. Johano Petik, aliflanke, devas tróvi maniéron, témpon, rítmon de prezentado, kiuj ebligas al la komunumo konsciigi kaj digesti la eséncon, la elementojn pli aux malpli gravajn, sendubajn aux diskutindajn; krome la motivojn bázajn en liaj rekomendoj. Mi scias, ke li havis rekomendojn pli divergxajn disde la Esperanta parolkutimo, kaj kompromíse li venis al la nuna, laux mi pli pripensita varianto: tiela irado sxajnas dauxrigínda. Rekomendojn (la pli fruajn kaj ankaux cxi tiujn) né éblas iel ajn al iu ajn trúdi, sed ili kutime estas, kaj ankaux cxifoje estis, prezentindaj.

Johano Petik, prave, atentígas, ke en la - parole aux skribe praktikata - cxiutaga E-o regas emfazo-manieroj gxéne divérsaj; ke cxe traduko ofte multe da informoj kaj ecx la ideo pri la esenca celo de la eldiro pro tio perdígxas.

Li asertas práve, ke en multaj modelaj tekstoj (ankaux, cetere, en Zamenhofaj), la fokusa loko de la frazo tendence estas cxe la frazofíno aux en frazofína blóko. Rememoru la frazojn de la Iniciatinto dum la Bulonja Kongreso: "... Ili renkontas sin reciproke ne mute kaj surde... Tie la reciproka komprenigxado estas atingebla per vojo nenatura..., hodiaux inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj. Estas vero, ke multaj el ni posedas nian lingvon ankoraux tre malbone,... mi estas nur homo. (L. L. Zamenhof: Parolado dum la I-a Universala Kongreso de Esperanto).

Johano Petik samtempe eráras opiniante, ke per kunvenigo de ia pli-malpli loka decidemularo aux per konvinkado de elektataj de li personoj oni povas unupasxe véni al pli gránda konkórdo en nia lingva praktiko; sxajnas al mi, ke li táksas tró ankaux la eblon de subita sxangxo en lingvouzo de tuta komunumo. Laux mi li ja hávas iom da eblo influi la lingvopraktikon (kiel ankaux Ido influis E-on postlonge), sed né en la rékta, túja maniero de li preferuta. Li devus konsideri ankaux, ke koncerne aktualan dividon11/a de la frazo (kaj do: koncerne emfazadon, reliefumon) havas rolon - krom vortordo - ankaux tonfortéco kaj tonaltéco: frazakcénto. Tial nek estas la Hungara11/b lingvo la lingvo sóla, kiu distíngas, laux informo-valoro, frazelementojn12, nek estas en E-o cxio perdita pro la efektiva hxaoseteco de la vortordo praktikata nuntempe. Cxiuokaze, estas véro, ke frazakcento perceptebla orele, en skribo restas senindíka. - Oni ja póvus gxin indiki, oni gxin indiki póvus: en la jxusaj propozicioj mi ilin indikis per superstrekéto. Tian indikon mi trovas uzinda fakultatíve; ankaux por influi, pere, malrekte, la rimarkémon je vortórdo13

4. Eksterkadre. - Estas edífe pripénsi la situacíon de la auxtoroj en la Esperantista socio. Johano Petik akravide analízas frázojn de la lingvo Hungara kaj de Esperanto; li estas esperantisto relative izolíta, kiun eble ankaux pro tio málpli ol aliajn gxenas la sento, ke praktike uzata lingvo né povas sxangxigxi subíte, káj pro natura socia inertéco, káj pro multfaktoréco de cxia lingvoevoluo.

Kíel efíkos al Johano Petik, al la "nelge"14 entuziasma esperantisto, la pli aux malpli fortaj kritikoj kiujn li renkontis, se lia fono estas pli lingva ol homa, societa? Mi né scías.

Mi pensas, ke lia decidemo influos nin aliajn pozitíve; estus bone, se ankaux lí ne perdus la emon labori plu analize, tolerante niajn malkonsentojn aux nian konsentadon nur moderan; kaj klarigante siajn ideojn paciénce, kun kompromisémo.

Estas simile interésa la elpasxo de Bernard Golden pri kaj por ambauxtransitivéco. Jes, ankaux el la vidpunkto de éblaj róloj de multescia persono tra jardekoj en la esperantista vivo. Konante, ecx se nur suprajxe, la historion de E-o, kun modera troigo oni póvas díri:

Jén, kíel preskaux cxiu el ni ripétas kaj reripétas fazojn de la ideo-evoluo pli frúa. (Estas bone).

Jén, kíel devas, kun modifoj, cxio reapéri en la vivo de cxíu generacío. (Tiel estas).

Kíel reformíntoj konservémas, kaj kiel ekreformas konservíntoj. (Kiel éstas, restos tíel).

Krome: eble ni vidos, kiel reformemuloj konservémos.

Kaj krom tio: venos la tempo de reformado fare de konservemúloj. Oux-kej.15

Jen, kíel ni provas cxiamaniere kaj sencxese proksimigxádi al nia célo, sekvante niajn idealojn. - Ja devas esti tíel.

Amen.

Notoj, literaturo

1) Bernard Golden: Komplika transitiveco en Esperanto kaj simpligita transitiveco en Ido. IPR, parto I-II: 1/95, p. 1-12; parto III-a: 2/95, p. 16-21.

2) Johano Petik: Serve de altaj pretendoj. IPR, 4/95, p. 29-34.

3/a) Akiko Nagata: Fremdaj elementoj de Esperanto laux la vidpunkto de Japanlingvano. En: Acta Interlinguistica, Varsovio, 1989, p. 103-10, precipe 109.

3/b) Estas Mike Sadler, kiu en IPedRo menciis, ke kursiva presmaniero aux substrekado konvénas kiel rimedo de emfazado: Mike Sadler: János Petik: Serve de altaj pretendoj. IPR 2/96 p. 28.

4) Petro Rulofido: La Malfacila Esperanto. IPR, 4/1995, p. 20-22.

5) Hans Fechler: Petro Rulofido: La Malfacila Esperanto - IPR 4/95.

6) "Cxiu, kiu legis la antauxparolon de la Fundamento de Esperanto, scias tre bone, ke gxi ne sole ne prezentas ian baron kontraux la evolucio de la lingvo, sed kontrauxe, gxi donas al la evolucio tian grandegan liberecon, kiun neniu alia lingvo iam posedis ecx parte. Gxi donas la eblon, se tio estus necesa, iom post iom ecx sxangxi la tutan lingvon gxis nerekonebleco! La sola celo, kiun la Fundamento havas, estas nur: gardi la lingvon kontraux anarhxio, kontraux reformoj arbitraj kaj personaj, kontraux dangxera rompado, kontraux forjxetado de malnovaj formoj, antaux ol la novaj estos suficxe elprovitaj kaj tute definitive kaj sendispute akceptitaj."

El Cirkulera Letero al cxiuj esperantistoj (18. I. 1908). En: L. L. Zamenhof: Originala Verkaro (kolekt., red. D-ro John Dietterle), Ferdinand Hirt & Sohn en Leipzig, Esperanto-Fako, 1929, p. 445-8, p. 446.

7) Francisko Simonnet: Cxu lingvoj devas evolui. Acta linguistica, Varsovio, 1984, p. 55-70.

8) Mike Sadler: Bernard Golden: Komplika transitiveco - IPR 1,2/95. IPR, 2/96, p. 26.

9) Francois Lo Jacomo: Liberté ou autorité dans l' évolution de l' espéranto. Thése pour le doctorat de troisiéme cykle sous la direction de M. le Professeur André Martinet. Université paris 5. René Descartes sciences humaines. Sorbonne. 1981.

10) Bertil Nilsson: Organizita sxangxo de Esperanto ne havas sxancon. IPR 3/96, p. 32-3

11/a) Aktuala divido de la frazo: 'divido de entekstigita frazo je parto elirpunkta, kvazaux antauxkonata kaj (alia) parto kun nova/esenca informo.

11/b) Fenyvesi, Ervin: János Petik: Serve de altaj pretendoj - en IPR 4/95. IPR 3/96, p. 31-2.

12) Nek en la artikolo de Johano Petik, nek en la alparoloj estas menciíte, ke ekzistas ankaux sintáksa maniero emfazi - per apárta propozicío. Ekzemple: Estas li kiu foriris unua; Estas la knabino kiun cxiu volas gxojigi.

Oni ankaux ne menciis, ke Karolo Picx16 provis enkonduki la partikulon ste similfunkcie (ekzemple en Litomisxla tombejo kaj Klacxejo): lia glosa ekzemplo el Klacxejo: ste lin mi atendas. Mi trovas malbóna la ideon, ke paralele ekzistu la vortoj gxuste, gxus, (jxus) kaj ste, (tiel estas cxe Picx); mi tion trovas malbonasxanca sendepénde de la demando pri tradicio, normo, akcepto fare de auxtoritatoj ktp. - Ankaux mí faris iam provon: mi provuzis la partikúlon sa en mia romano Adolesko finverkita en 1978. La glosa ekzemplo: Sxi invítas sa lin 'estas li, kiun sxi invitis'.

Fine mi mencias, ke ankaux la interna lingvo de DLT (Esperanto modifita plejparte laux la ideoj de Klaus Schubert kaj grupeto) havis partikulon prifokusan (= jxe).17

13) Pri t. n. aktuala divido de la frazo vidu ankaux la artikolon de Attila Salga: Pri la Esperanto-vortordo en la spegulo de la hungara lingvo. Budapesxta Informilo, 1982, 12, p. 20-21.

14) Nelge: antaux-nelonge.

15) Ou-kej: vorto uzata16 de Karolo Picx, kun skribo Esperanta kaj akcento, prononco fiksitaj, por esprimi viglan konsenton kaj kunagemon.

16) Vidu ekz. en: Karolo Picx: Klacxejo. Romano. Kun antauxparolo de Henri Baupierre. Artur E. Iltis. Saarbrücken, 1987.

17) En la interlingvo de DLT oni, por emfazo, uzas la partikúlon jxe, metatan ne antaux, sed póst la vorton emfazatan. Vd. ekz.: R. Eichholz: Esperanto kiel interlingvo en masxina tradukado. En: Akademiaj studoj, 1985, 219-42, precipe 225/gx. Vd. ankaux: K. Schubert: A dependency syntax of Esperanto. En: D. Maxwell - K. Schubert: Metataxis in practice. Foris Publications. Dordrecht - Holland/Providence RI - U.S.A, 1989, p. 207-45, precipe 212.

***************************************************

Ilona Koutny

Profesoro Szerdahelyi forpasis antaux 10 jaroj

(rememoro kaj gxustigo)

Kun serena vizagxo rakontas anekdotojn aux fervore prelegas - tiel li aperas en mia memoro. Li provis trovi la gxustan vojon al cxiuj, transdoni valorajn viverojn. Ni - liaj gestudentoj - cxiuj sxatis lin, ecx tiuj, kiuj poste ne okupigxis pri E-o.

Ekde la fondo de la E-fako en 1966, li prizorgis gxin gxis sia morto en auxgusto de 1987. Li devis persiste batali kontraux ne-esperantistoj kaj esperantistoj (!) por defendi la prestigxon de E-o. Li pensis, ke la tempo maturigxis por science okupigxi pri gxi en universitata nivelo - kelkaj dubis, neglektis, malrespektis tion, ja por ili movado suficxis (kelkfoje ecx nun mi renkontas similan sintenon!).

Li ne blinde defendis E-on kaj edukis homojn ne rekte por la bezonoj de la movado (la tempo lin konfirmis, cxar pluraj el liaj eksgestudentoj poste aktive partoprenas en gxi!). Li per sciencaj metodoj provis trovi la lokon de E-o inter la lingvoj naturaj kaj planitaj, lingvistike analizi gxin, kaj formi instruistojn, lingvistojn bone informitajn pri E-o. Istva'n Szerdahelyi estis bona pedagogo, elstara lingvisto-esperantologo kaj preciza filologo. Vico da studoj kaj libroj montras lian vastan interesigxon kaj grandan laborkapablon: li prezentis novan aliron al morfologio, semantiko, etimologio; li profunde esploris interlingvistikon, kies rezulto estis la universitata lernolibro pri interlingvistiko kaj la populara libro "Ba'belto"l a vila'gnyelvig" (prononcu: babelto"l a vilagnjelvig); (la esperanta versio "De Babelo gxis la mondolingvo" sximas cxe iu Esperanta eldonejo (!), kvankam el pluraj vidpunktoj gxi estas pli kompleksa ol la verko de Eco).

Li verkis la bazan studmaterialon por la E-fako (lernolibro, literatura krestomatio, metodologio) kaj trovis tempon ankaux por aplikata lingvistiko kaj por prezenti E-on en ne-esperantista medio. Li okupigxis ankaux pri la propedeuxtika valoro de E-o por la lernado de hindo-euxropaj lingvoj, sed tiu racia propono kaj tiam kaj nun trovas sxtopitajn orelojn. Li alfrontis la defion de la "meza" Hungara-Esperanta vortaro, kiun li cxefredaktoris gxis sia morto (gxi aperis komence de 1996, finita de I. Koutny) kaj kunlaborigis multajn hungarajn esperantistojn.

Do, li gvidis la fakon dum 21 jaroj, havante regule eksterajn lekciistojn (ekde 1985 ankaux mi estis inter ili). Post lia frua, neatendita morto antaux 10 jaroj ekestis la ebleco por du postenoj ekde la studjaro 1987/88, kiujn ricevis Varga-Haszonits Zsuzsa kaj mi. Lian skribotablon mi okupis dum 8 jaroj (gxis la fino de 1995), provis dauxrigi lian laboron kaj konservi la etoson kreitan far li. (Ankaux nun mi klopodas sekvi la vojon montritan far li en alia lando, cxe alia universitato.)

Mi sentas la devon gxustigi la informojn laux la nuna prizorganto de E-fako aperintajn en la 120-a n-ro de Eventoj kaj ankaux en IPR 97/2, kies redaktoro li estis iam. Ni ne forgesu, ke li prezidis ILEI (1985-87) kaj donis novan direkton por la instruado de E-o. Nun estas tempo gxuste kaj estime rememori la agadon de prof. Szerdahelyi.

[Tiu cxi artikolo aperis ankaux en Eventoj N-ro 130 - NdlR] d-ino Ilona Koutny,

Instituto de Lingvistiko, Universitato Adam Mickiewicz, Poznań (Pollando)

 

********************************************************

Renato Corsetti

Psikolingvistika esploro pri lernado de E-o

E-o estas lernata en la tuta mondo fare de homoj kun plej malsamaj gepatraj lingvoj, kaj ankaux pro tio la fenomeno "lernado de E-o" prezentas tre interesan studo-kampon por interesigxantoj pri lernado de dua lingvo. Krome pluraj facetoj de la E-gramatiko estas tiom elastaj ke oni malfacile komprenas la procedojn laux kiuj la tuta Esperanto-komunumo tamen alvenas al pli malpli unueca norm-lingvo.

Gxuste por pli bone kompreni tiujn procedojn du e-istaj psikolingvistoj: Hiroshi Nagata, de la japana universitato de Okajamo, kaj Renato Corsetti, de la universitato de Romo, entreprenis komunan esplorprojekton, kiu ricevis financan subtenon de la germana FAME-fondajxo.

La lernantoj, progresantoj kaj spertuloj, kiujn oni priesploros, devas esti homoj, kies gepatra lingvo estas la angla, la euxska, la persa aux la rusa. En cxiu lingvoregiono oni esploros po 30 homojn (10 komencantojn, 10 progresantojn kaj 10 spertulojn). Entute do, oni devas esplori 40 komencantojn, 40 progresantojn kaj 40 spertulojn.

Por cxi tiu esploro ni difinis jene la tri nivelojn:

- komencantoj estas lernantoj de E-o, kiuj lernis la lingvon nur dum 20 instruhoroj, alivorte ili estas partoprenantoj en unuagrada kurso;

- progresantoj estas lernantoj de E-o, kiuj eklernis la lingvon en unuagrada kurso antaux du jaroj kaj poste dauxrigis la (mem)lernadon cxu en formala kurso, cxu per vizito de E-klubo kaj legado de revuoj aux libroj en E-o.

- spertuloj estas esperantistoj, kiuj flue parolas la internacian lingvon kaj eklernis gxin antaux minimume 5 jaroj.

Pro la varieco de la lern-situacioj estas relative malfacile precize difini "progresantojn" surbaze de fiksita nombro da lernohoroj. Post la unua kurso kelkaj vizitas formalan duan kurson aux konversacian kurson, kelkaj simple ekpartoprenas la E-movadon kaj lernas per praktiko, ktp. Cxiukaze en cxi tiu esploro "progresantoj" estas homoj, kiuj plulernas E-on sed ankoraux havas problemojn se ili devas skribi aux paroli en gxi. La esplor-tasko konsistos el legado de frazoj en E-o, kies gramatikecon la partoprenantoj devas prijugxi, kaj el verkado de mallonga teksto, kiu priskribu ricevotan bildon.

Ni turnas nin al la ILEI-sekcioj kaj al konataj instruantoj de E-o en la landoj en kiuj la koncernaj lingvoj estas parolataj.

Ni esperas ke vi, ricevanto de cxi tiu komuniko, anoncos vian pretecon kunlabori pri cxi tiu eksperimento, kies rezultoj estos metataj je dispono de la esperantlingva komunumo, sed eble povus ankaux interesi neesperantistajn studantojn de lingvoakirado.

Anoncu vian pretecon partopreni cxe: Renato Corsetti, Colle Rasto, IT-00036 Palestrina, Italio. Tel. +39-6-9575713. Ret-adreso: corsetti@itelcad.it

*********************

Por via notlibro

Didaktika panelo baldaux akirebla?

Tiu panelo, tauxga ilo por E-Kluboj, farita por la pasintaj Skoltaj Jxamboreoj en Nederlando, estis jam multfoje uzita dum Informborsoj en diversaj lokoj en Belgio kaj Francio. Junuloj kaj plenkreskuloj scivoleme ludas per tiu panelo; ili entuziasme eklernas, laux agrabla maniero, tre rapide kelkajn bazajn E-regulojn.

Oni vidas klare la konstruajxon de la lingvo. Se oni trovas la bonan respondon, iu bruo "piiip" estas bone auxdebla. Tio facile venigas aliajn interesulojn. Jam kelkaj E-klubestroj demandis, cxu tiu panelo estas acxetebla en facile transportebla formato. Tio eblas nur, se suficxe da kluboj estas interesitaj.

Informoj: A. Bouman, Driesdreef, 8, BE-9030 Belgio. Tel/fakso: +32-(0)9227 4841

 

Konigu Esperanton al neesperantistaj infanoj

Postsekvante la vojon de Grajnoj en Vento aperas entrepreno sub la nomo Infanoj en la mondo.

Celo - Informi kaj motivigi geinstruistojn kaj gelernantojn de elementaj lernejoj pri E-o.

Partopreno - Povas partopreni cxiu lernejo, lernantklasoj, kaj grupo de geknaboj sin organizitaj por la celo. Cxiujn el ili ni nomos: sekcio.

Procedo - Cxiu sekcio sendas al la Centra redaktejo sian kunlaborajxon, kiu estas: 6 folioj kun desegnoj kaj/aux teksto, unu aux duflanke, diversaj aux egalaj, cxi-lastaj eblas esti multobligitaj.

Kunlaborajxoj - Nepre la mezuroj estu 21 x 28 centimetroj. Ordinara papero, ne diketa. La koloro estas libera. Nepre la tuta teksto estu en E-o. La sekcio petos helpon de esperantisto por la traduko. Tamen se estas manskriba, gxi estu farata de la verkintoj mem, kopiante la tradukon.

Temoj - Evitu abstraktajn, ne desegnu aux ne verku pri nacia historio, politiko kaj elstaruloj, cxar internacie ili ne komprenigxos. Verku pri via familio, via urbo, via lernejo, viaj geamikoj, viaj cxiutagajxoj. Pri cxio, kion vi travivas kaj vidas.

Organizado - La Centra Redaktejo, ricevinte la 6 foliojn, kunigas ilin kun samnombraj ricevintaj el 5 diversaj landoj. Gxi bindas ilin en 6 staplojn, tiel ke cxiu el ili havu 5 foliojn el 5 diversaj landoj. Tuj poste la Centra Redaktejo sendas po 1 ekzemplero al cxiu ano de la sekcio. La sesa estas konservata por la arkivo.

Financado - Cxiu sekcio kun la kunlaborajxo sendas sian kontribuon 3 respond-kuponojn aux 3 usonajn dolarojn por la posxta sendo de la ekzemplero. Se estas oportune oni povas fari la transpagon per gxirilo de UEA, nome de Enrique Kohei, kodo enko-k. Al eventualaj apogantoj oni petas monhelpon por nepagopovaj sekcioj kaj ceteraj elspezoj.

Centra Redaktejo - Sekve la adreso por sendi la materialon: S-ro Enrique Kohei, Infanoj en la Mondo, Casilla Correo 407, 2600 Venado Tuerto, Argentino. La partopreno estas auxtomata, ne atendu, jam sendu la materialon.

Enrique Kohei, kohe.solis@waycom.com.ar

*********************************************************

El la landoj kaj sekcioj

Argentino

Inter la 9-a kaj 11-a de oktobro 1997 okazos la 4-a Interlanda Konferenco pri Instruado kaj la 51-a Argentina E-Kongreso. Okazos ankaux ekzamenoj por la elementa kaj meza niveloj.

Aligxadreso: Díaz Colodrero 2546 P6 B, AR-1431 Buenos Aires, Argentino

Auxstralio

Cseh-kurso kaj seminario dum UK

La tradiciajn arangxojn de IEI ankaux cxi-foje partoprenis multaj kongresanoj. Dum la seminaria laboro 8 personoj (el 8 diversaj landoj kaj 4 kontinentoj) studis la faman metodon kaj observis la paralele okazigitan lingvokurson por komencantoj. Tiun lastan regule frekventis cx. 15 lernantoj, sed pliaj 25 venis por nur unu-du tagoj. La arangxoj havis sukceson, la lernantoj lernis multe en amuza maniero kaj espereble ricevis grandan pusxon por la plua lernado de la lingvo. Okazis ankaux prov-instruadoj de la seminariaj kandidatoj, kiuj en 5-minutaj prezentadoj pruvis al la gvidantino, Katalin Smidéliusz, ke ili komprenis la esencon de la metodo, ecx kapablas apliki kelkajn el inter ties bazaj teknikeroj. La organizantoj esperas, ke cxiu kandidato dauxrigos sian studon kaj aligxos al la sekva sxtupo (grado B) de la formado de Cseh-metodaj instruistoj.

Laux La Lumilo (Kongresa Kuriero 5, dum UK '97)

Finnlando

4-a Esperanto-semajno en Tampere (21-27.6.97)

E-kurso por dauxrigantoj, kun 7 finnaj lernantoj, studis entuziasme. Ilin instruis magistro Atilio Orellana Rojas.

Temo de diskutrondo estis E-kulturo. Gxin partoprenis 12 e-istoj, krom finnoj cxeestis germanino kaj zairiano, logxanta en Finnlando. Cxiuj tagoj havis proprajn temon kaj gvidanton.

Lundo: Literaturo (kun gvido de Markku Saastamoinen). Oni konstatis, ke la fundamento de literaturo estas Biblio. Gxi influis kaj influas multe ankaux literaturondum multaj jarcentoj. Alia efikilo por literaturo estas la popola vivo.

Mardo: Elektra medio kaj Gazetaro (Jukka Laaksonen kaj Markku Saastamoinen). Estas jam pluraj E-radioj kaj preskaux cxiuj estas auxdeblaj de tempo al tempo. La du, plej ofte auxskultataj radioj estas Pola Radio kaj Radio Auxstrio. Radion Pekino eblas auxskulti, sed malbone, kaj la sendotempo estas tro malfrua por finnoj. Plej moderna ilo, interreto donas nuntempe multe da informoj pri E-o kaj estonte eble ecx pli multe ol aliaj elektraj medioj.

Pri gazetoj. Finnaj E-aktivuloj abonas cx. 10 gazetojn, aliaj eble nur unu. Sperto estas, ke kelkfoje komencas aperi novaj gazetoj, kiuj kolektas abonojn, ricevas monon, sed aperas nur kelkaj aux nur unu numero. Oni diris, ke e-istoj prefere devus havi 20 bonajn gazetojn ol 200 malbonajn. Malgrandaj lokaj gazetoj estas bezonataj por ke ankaux novaj e-istoj, kun nesuficxa lingvoscio, kuragxu skribi al ili.

Merkredo: Personaj kontaktoj (Sylvia Hämäläinen). Korespondado estas komenco de multaj personaj kontaktoj. Korespond-aktiveco estis varia, kelkaj havis multajn amikojn, kelkaj nur unu aux neniun. La retposxto donas novajn eblecojn por la korespondado. Grava kontaktmaniero estas ankaux gxemelurbaj kontaktoj. Tampere havas 16 gxemelurbojn kaj en preskaux cxiuj trovigxas e-istoj, kun kiuj ni havas kontaktojn. Mankas nur unu gxemelurbo, Syracuse en Usono.

Jxauxdo: Internaciaj kongresoj (Pentti Järvinen). Internacia kongreso estas la plej bona loko konatigxi kun novaj homoj kaj komenci amikajn rilatojn, kiuj dauxras tra la vivo.

Vendredo: UEA (Jukka Laaksonen). S-ro Laaksonen rakontis pri la organizo de UEA kaj poste la grupo diskutis pri la Manifesto de Prago kaj Kampanjo 2000: cxu UEA devas doni ankaux detalajn instrukciojn pri gxi aux cxu suficxas nur la celo kaj cxiuj povas elpensi propran manieron realigi kaj atingi la celon.

Mardo: Atilio Orellana Rojas rakontis pri Argentino kaj Sud-Ameriko. Merkrede li montris lumbildojn pri indiana karnavalo kaj rakontis pri ilia kulturo.

Inter vesperaj programoj estis i.a. vizito al la internacia renkontejo de Tampereo kaj la nova klubejo NESTO de E-societo Antauxen.

La loko de la arangxo, lernejo de Ahlman, situas cx. 8 km-ojn de la urbocentro de Tampereo, kaj gxi estas ege bona por E-semajno.

Sylvia Hämäläinen, sekretariino de ELFI

Blua aventuro

Kunlabore kun la Somera Universitato de la urbo Jyväskylä kaj la E-klubo de la sama urbo estis arangxita studsemajno Blua aventuro 30.6 - 4.7.97. Partoprenis 18 studantoj, el kiuj 2 eksterlandanoj. Cxiuj temoj de la progresantoj kaj konversaciantoj rilatis akvon: akvomanko, dezertigxo, akvopurigado, lagoj kiel ekz. Bajkalo kaj Patagonia lagaro, diluvo. Krome okazis ekskursetoj remante, krozadante, piedirante laux rivervalo. Aldone ni povis konatigxi kun akvorilataj proverboj, viziti muzeojn, kantadi kaj aktori. La progresantojn kaj la konversacio-rondon gvidis Atilio OrellanaRojas, la komencantojn la landa sekciestrino, plejparte laux la rekta metodo. Ekzamenoj ne okazis, sed cxiuj ricevis atestilon pri la partopreno.

Ni havis bonegajn modernajn klasejojn, bongustajn mangxojn kaj komfortajn unu- aux plurlitajn cxambrojn, komunan kuirejon kaj fridujon por vespera kaj nokta uzo, sauxnon kaj nagxbasenon. En 1996 la temo de la simila Verda aventuro estis "arbaro". Ni vidu, kiu temo estos elektita por la jubilea, 30-a studsemajno en 1998!

Raita Pyhälä, sekciestrino de ILEI en Finnlando

Francio

Esperanto-Vaucluse okazigis Cseh-seminarion la 10-11-12-ajn de januaro 1997 sub gvidado de la argentina lingvisto Atilio Orellana-Rojas. La unua parto de la seminario okazis dum marto 1995. La tria okazos en 1998 dum la Universala Kongreso de Montpellier. El la Ekspresa Rubriko de Franca Esperantisto, 97 marto

En la Scienca Universitato de Marseille malfermigxis nova kurso Interlingvistiko kaj Esperanto. Temas pri trihora kurso, kiu dauxras 13 semajnojn. Gxi estas unu el la 20 devigaj fakoj de la unua universitata ciklo. Gxin gvidas Michel Challulau.

Renée Triolle

Irano

Ekde la 6-a de januaro 1997 estas lancxita Mazi-kurso en Golha kulturdomo kiun gvidas M. Reza Torabi. La kurso konsistas el Mazi kaj rekta metodo de Cseh. Post la akiro de la rezulto oni decidos pri la okazigo de similaj E-kursoj en aliaj kulturcentroj.

Reklamante en la nacia gazetaro, IREJO lancxis korespondan E-kurson tra la lando. La instrua komisiono en IREJO respondecas pri la programo. En la komenco aron da leteroj ni ricevis, en kiuj oni, postulante detalajn informojn pri la kurso, entuziasmigxis eklerni la lingvon kaj al cxiuj estis sendita detalaj informoj pri la kurso. Jam estas ricevita el 70 urboj pli ol 200 leteroj.

En Teherano de antaux tri jaroj IREJO okazigas E-kursojn en kulturcentroj kaj tiel aperadas novuloj, plej ofte gejunuloj. La novaj membroj de IREJO dum la nova jaro konsiderinde kreskas pro la okazigo de tiuj kursoj kiuj sukcese estas arangxitaj.

laux IREJO-Bulteno 17/18, februaro-marto '97 kaj Interredaktore

 

Pentroinstruado pere de Esperanto

Pentra instruisto deziras instrui pentradon Esperante, en diversaj partoj de la mondo. Lia celo estas disvastigi E-on helpe de pentra arto. Evidente tiu cxi afero bezonas helpon kaj kunlaboron de E-asocioj, institutoj, organizoj kaj kluboj.

Se oni deziras profiti tiun cxi eblecon kaj ricevi pliajn informojn bonvolu kontakti kun: Prof. M. P. Habibpur, P. O. Kesto 14645-133, Tehrano, Irano. Telefono: +98 21 2067136 aux lia organiza adreso: Sabz Andishan Instituto, P.O. Kesto 17765-184 Tehrano, Irano, Tel.Fakso: +98 21 6626913, Retposxto: IREJO@neda.net

Japanio

En aprilo 1998 komencigxos E-klaso en supera mezlernejo en Yokohama, Japanio. Estos la unua fojo, ke oni instruas E-on kiel oficialan lerno-objekton en tia lernejo en Japanio. Estas esperate, ke junaj esperantistoj sendos leterojn aux bildkartojn venontjare al Nippa Kôkô, 1348 Nippa-chô, Kôhoku-ku, Yokohama, 223 Japanio.

Kroatio

Familiare kunaj - Renkontigxo de Esperantistaj Familioj

Strange tie, apud lazura maro, kiel plora infana vocxo 'Panjo' aux 'Pacxjo', tuj vokis la atenton de deko da gepatroj. Cxar ... esperantistaj familioj estas eksterordinaraj fenomenoj, kaj kutime izolitaj - se hejm-loke auxdigxas gxemo 'Pacxjo', tio povas celi nur onin, cxiu alia E-pacxjo foras je multaj kilometroj. Sed tie en Savudrija, julio-fine, sxvebanta cxe la sojlo de Kroatio, trideko da Pacxjoj, Panjoj partoprenis, por ne paroli pri plia trideko da junuloj, de beboj enbrakaj gxis burgxonintaj adoleskoj. Jen la 19-a REF, Renkontigxo de Esperantistaj Familioj. Tiuj unikaj arangxoj restas iom nekonataj ekster la tradicia rondo de la partoprenantaj E-familioj, nur tri el la familioj ne estis veteranoj de REF. Kiu spertis, revenas, kaj multaj el la infanoj reprenas cxiujare bonajn kaj profundigxantajn amikecojn.

Kun tia maro apude, nur ne-densa kaj mem-krea programo konvenis, kaj tiel okazis. Cxiutage komunis kantado, ludado, desegnado, kastel-konstruado por la infanoj, kun spert-intersxangxoj kaj terminologiaj diskutoj por la gepatroj.

Decidite, ke la jubilea 20-a REF okazu julie en okcidenta Hungario; detaloj aperos siatempe en IPR. Cxiu familio kun infanoj kapablaj paroli Esperanton estas bonvenaj. Ne timu, jam ene de tri/kvar tagoj, oni trejnas sin ignori la senfinan serion da korsxiraj 'Pan/cxjo'-alvokoj kaj kompreni, ke tio estas ja parto de la unike esperanta familiara etoso. smg

Pollando

Esperanto en Jagiellona* Universitato

En unu el la plej malnovaj euxropaj universitatoj, la Jagiellona Universitato en Krakovo, gestudentoj studas E-on, en I- kaj II-gradaj kursoj. Cxiu grado estas unujara, ampleksas 6 studhorojn semajne. La I-grada kurso havas la titolon Esperanto-lingvo kaj kulturo, la II-gradan konsistigas jenaj studobjektoj: historio de la ideo de internacia lingvo, elementoj de interlingvistiko, historio de E-o, esperantaj literaturo kaj lingvistiko, praktika studado de literatura lingvo. Cxiu grado finigxas per speciala ekzameno, skriba kaj parola, kun oficiala takso, enskribata en la studlibreton de la studento.

E-o povas esti elektata kiel unu el la devigaj studobjektoj gxenerale, aux unu el devigaj lingvoj (gxi povas anstatauxi kiun ajn lingvon, inkluzive la anglan, se tiu estas la elekto de la studento). En la fakoj kun poentsistemo studentoj ricevas por la studadode E-o oficialajn poentojn.

La Universitato intencas enkonduki diplomon por instru-ado de E-o, analogan al tiuj de gxi por aliaj lingvoj. Por prepari sin al diplomigxo, ge-studentoj regantaj la lingvon povos sekvi metodikan studadon, samnivelan kaj orga-nizitan laux la sama programo, per kiu oni preparas en la universitato instruistojn de aliaj lingvoj. La instruprogramo komencigxis en 1995. Jam en la unua jaro ekinteresigxis pri gxi pli ol 30 gestudentoj. La tutan programon auxtoras kaj gvidas Maria Majerczak, specialistino pri trejnado de instruistoj de fremdaj lingvoj kaj lingvistiko en cxi tiu universitato, gvidantino de la pola sekcio de ILEI.

Gestudentoj estas kuragxigataj ankaux science esplori E-on kaj iuj aktive partoprenas i.a. naciajn ILEI-Konferencojn aux prelegas pri esperantaj temoj dum aliaj, neesperantaj, universitataj kursoj. La kurso estas destinita por cxiuj studentoj de la universitato, estas akceptata studentoj ankaux de aliaj krakovaj superaj lernejoj. Kompreneble, ili venas el diversaj urboj de la tuta lando.

Ekzistas ankaux, gvidata de Maria Majerczak, studenta esperanta teatro kaj kabareto, kiu donis jam sukcesajn prezentadojn. Por estontaj instruistoj tio estas maniero ekzerci ankaux belan, klaran elparolon - kiun oni tre insistas en la programo - kaj aktoradon en klaso. La lernado okazas en malnova universitata domego, najbara al la famega Collegium Maius, la plej malnova domo de la universitato, kun unika muzeo pri ties historio, vizitata de multaj turistoj kaj cxiuj oficialaj reprezentantoj de aliaj landoj. En la muzeo trovigxas i.a. memorajxoj de Nikolao Kopernik, kiu studis en cxi tiu universitato (simile, la nuna papo, Johano Pauxlo la II-a).

La gestudentoj volonte montros la urbon al eksterlandaj esperantistoj, kiuj antauxanoncos sin (krom dum ekzamenperiodoj), korespondos (la agxo ne gravas), iuj intersxangxos vizitojn. Ili danke akceptos ankaux informojn pri internaciaj laborbrigadoj por esperantistoj, ktp. 

Bv skribi al: Maria Majerczak, ul. Armii Krajowej 7/122, PL-30150 Kraków, Pollando. 

*En la esperanta tradicio en Pollando estas longe uzata la vorto "Jagiellona" anstataux la PIV-a "Jagelona". Gxi pli konformas al la originala "Uniwersytet Jagielloński".

Svislando

[NdlR - En nia antauxa numero ni citis kelkajn notojn de nia svisa sekciestro, kiu partoprenis la 45-an sesion de la Internacia Buroo pri Edukado (BIE/ UNESCO), organizitan en Gxenevo, 30.9-4.10.1996. Pro manko de spaco ni ne povas aperigi sxian kompletan raporton kaj la dokumentojn de la konferenco, sed staru cxi tie kelkaj sxiaj konkludoj pri la evento:]

"Estas tre grave, ke homoj el E-medio partoprenu tiajn kunsidojn. Ili ne povas alparoli la kunsidantojn, tamen oni legas iliajn nomojn en la partoprenlisto. Ili ricevas enirpermeson, ili ricevas cxiujn dokumentojn, ili povas ekrilati kun aliaj homoj dum la pauxzoj, ili povas disdoni varbilojn pri E-o. Do, la partoprenantoj ekscias pri E-o.

UNESCO havas "kapon" (centran sidejon) en Parizo kaj tri "membrojn", unu en Gxenevo (BIE), unu en Parizo (Internacia Instituto por Pedagogia Planado), kaj unu en Hamburgo (UNESCO-Instituto por Edukado). ILEI devus tre regule informi tiujn centrojn per nacilingvaj varbiloj/informiloj (sendi IPR-on, "Service de Presse" de SAT por Gxenevo kaj Parizo, Inform-servon de GEA por Hamburgo) kaj ecx peti pri regula reprezentado. Mi petas la komitaton de ILEI esplori tiun aferon.

Adresoj: Bureau international de l'Education BIE, case postale 199, CH-1211 Genčve 20 Tel. +41 22 798 14 55. Stratadr: 15, route des Morillons, CH-1218 Grand-Saconnex

UNESCO-Institut für Pädagogik, Feldbrunnenstr. 58, DE-20148 Hamburg, Tel. +49 404 48 0410

Institut international pour la Planification pédagogique (IIPP)

UNESCO, place Fontenoy, FR-75352 Paris 07 SP

Mireille Grosjean, sekciestro de ILEI en Svislando

Ukrainio

En cxi tiu lernojaro en Nikolaevo E-o estis instruata eksterprograme en tri mezlernejoj, kun partopreno de 52 gelernantoj kaj du geinstruistoj (s-ro Mark Naumovicx Heller kaj s-ino Olga Vdovicxenko). Estis kursoj pri E-o ankaux en la Pedagogia Instituto (s-ro Vladimir Hordienko). Ne estas ankoraux klare - pro ekonomiaj kondicxoj - kio okazos en la sekva lernojaro.

Grand-Hipanis, baza, nesxtata klerigejo en Nikolaevo sercxas kontaktojn. Gxi edukas divers-naciajn infanojn. La lernejo celas atingi, ke la infanoj samtempe alkutimigxu al ukraina etoso kaj konservu animon de sia nacieco (armena, bulgara, greka, hebrea, rusa ktp.). En la klerigejo lernas senpage 10 orfoj. Ili volas kontaktigxi kun lernejoj edukantaj divers-naciajn infanojn, por kunlabori kaj intersxangxi spertojn. Ili pretigas enprogramigon de Esperanto. Direktoro: Ludmila Matvienko, ul. Dekabristov 26, kv. 2; UA-327001 Nikolaev, Ukrainio, e-posxto: formail@comcent.nikolaev.ua (por abon. 062)

Informis: Olga Vdovicxenko, formail@comcent.nikolaev.ua(por abon. 058)

Usono

Internacia agado en San Francisko

Esperantistoj el kvar kontinentoj kaj naux landoj kunvenis cxi tiun printempon dum kvar apartaj tagoj por aktore provludi kaj poluri la unuajn kvar lecionojn de la farata videobenda kurso "Pasporto al la Tuta Mondo" celata al televida dissendado. Profesoro Paul Gubbins reverkis la manuskripton de cxi tiu interesa rakonto pri la aventuroj de la Familio Bonvolo kaj ties gastoj. La video malsimilas al "Mazi" en tio, ke gxi uzas vivantajn aktorojn anstataux desegnajxoj, kaj celas pli agxajn lernantojn. Gxi enkondukas kaj Esperantan kulturon kaj nian lingvon.

La kompleta instru-vidbendo, kune kun akompanaj laborkajeroj kaj ekzercoj haveblos lauxplane post tri jaroj. Ankoraux estas bezonataj subvencioj kaj antauxmendoj.

La unuaj kvar lecionoj de la serio pretos antaux la fino de la jaro 1997. Antauxmendoj de la unuaj 4 lecionoj kostas 85 USD, kaj antauxmendoj de la tuta serio de 15 lecionoj ankoraux kostas nur 300 USD.

Detaloj haveblas de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA), P.O. Box 1129, El Cerrito CA 94530 Usono, fakso +510-531-0152.

Por plia informo: Lucille C. Harmon, ELNA Videobenda Projekto, 2389 Thackeray Drive, Oakland CA 94611 Usono, e-posxte LusiHarmon@AOL.com.

Rusio

La E-Klubo de Murmansk festis sian 9-jarigxon la 25-an de februaro 1997. Okaze de tio oni arangxis ekspozicion en la regiona scienca biblioteko kaj aperigis artikolon en la jxurnalo Murmanskij Vestnik. Krome kvar lokaj esperantistoj 20 minutojn parolis pri la internacia lingvo kaj pri la loka E-Klubo en la por-marista radioelsendo Atlantiko. Finante la programon oni anoncis senpagan E-kurson, al kiu komence aligxis 50 homoj. La kurson vere frekventas iom pli ol 30 personoj. La kursanoj uzas la lernolibron de M. Abolskaja. La kursanoj estas diversagxaj, de 10,14, 15 gxis 65-jaraj. Ili jam sxatus havi siajn unuajn E-amikojn. Gratulu ilin kaj skribu laux la adreso de ilia kursgvidanto: Aleksas Masiukas, prosp. Lenina 101-26, RU-183012 Murmansk, Rusio

*******************************************************

Renée Triolle

Inventemaj investoj

(fragmento de la Estrara Raporto de UEA: aperis en "Esperanto" junio 1997)

Por ankaux tiel pravigi konstantan kunlaboradon kun Unesko, UEA devus pli inventeme investi en edukado gxenerale. Temas ja pri kampo pli vasta ol nur Esperanto-instruado, pri kiu respondecas cxefe ILEI. Bona ekzemplo ja estis en 1996 la venigo de juna zairia Unesko-stipendiulo, Nkunku Niansi, al stud- kaj prelegvojagxon Francio, Belgio, Nederlando kaj Germanio. Li prelegis i.a. pri proverboj de sia lando, respegulantaj la popolan sagxon. Tio estis bona okazo por konsciigi la auxskultantojn ke ne suficxas kompreni la lingvon por kompreni la signifon.

Gxenerale 1996 estis bona jaro por instruado. Korespondaj kursoj estis senpage proponataj en Kimrio; ili startis en Italio kaj estis preparataj en Islando. Sukcesaj ili estis en Pakistano, kun 150 lernantoj. Sur la bazo de 10-leciona kurso el Usono, pretigxis retposxta kurso de Esperanto en la hispana lingvo. Aperis la lingvo-instrua KD-ROM Travel Talk, por parolantoj kaj lernantoj de la angla, nederlanda kaj Esperanto. En oktobro la Pola Televido ekelsendis adaptajxon de la kurso Mazi en Gondolando. La universitato de Sieno (Italio) starigis korespondan E-kurson por lingvoinstruistoj. Malfermigxis kursoj ankaux en la universitatoj de Havano (Kubo), Valencio (Hispanio), Barilocxo (Argentino), Namuro (Belgio) kaj Perto (Auxstralio), dum malaperis tiu en Aix (Francio), gvidita de Michel Duc Goninaz.

Seminarioj por plialtigi la lingvan aux instruan nivelon de E-instruistoj estis organizitaj ekz. en Italio, Danio kaj Norvegio. Fondigxis E-Esplora Centro en Shijiazhuang (Cxinio). E-kursoj en Universitato de Tria Agxo aux simila institucio funkciis almenaux en Britio (8), Auxstralio (6), Brazilo (1), Cxinio (2), Francio (3) kaj Italio (2). Ankaux en 1996 bone sukcesis la tradiciaj kursoj en la usonaj San-Francisko kaj Hartford, same kiel en la Popola Altlernejo de Karlskoga (Svedio).

Cxe la krucigxo de edukado kaj instruado estis la intersxangxo de infanoj inter Katalunio kaj Bosnio, kaj Kievo (Ukrainio) kaj Tuluzo (Francio). Orfoj el Sankt-Peterburgo (Rusio) feriis en Danio, kie Esperanto farigxis ne nur la komuniklingvo sed ankaux portanto de solidareco. La Internaciaj Ekzamenoj de UEA/ILEI havis nombre malpli bonan sukceson ol kutime. Okazis 12 sesioj en 8 landoj, kun 30 sukcesintoj en la elementa kaj 15 en la meza niveloj. Por Koresponda Servo Mondskala la jaro signifis grandan kreskon de la agado, dank' al efika diskonigo de tiu malnova servo de UEA en la E-gazetaro: 579 petleteroj kompare kun 362 en 1995.

Bedauxrinde estis ke la alvoko al euxropa kunlaboro ne ricevis reagon. Tio pruvas la malfacilecon kunordigi plurlandan agadon, ecx se la koncernaj respondeculoj en ILEI kaj UEA opinias tion ebla. (Fino)

Postparolo de la redaktoro - Laux la pariza decido de nia estraro, ni modifis la fermon de tiu cxi numero de la 15-a al la 31-a de auxgusto. Planata redaktofino por la sekva numero: la 31-a de oktobro 1997. Danke al Johano Pachter (Berlino), nia IPR-arkivo preskaux kompletigxis. Mankas nur la ekzemplero 1/80. Se vi povas, bv. helpi. Titolpagxe nia "nova" ISSN-numero. Ni ricevis gxin en la jaro 1988! J.N.