IPR 1998/2
Hejmen ] Supren ]

 

IPR 1998/1
IPR 1998/2
IPR 1998/3
IPR 1998/4

     ILEI-raporto 1997 (Marija Belosxevicx, Géza Kurucz, Stefan MacGill, Jozefo Németh, Atilio Orellana Rojas, Hans ten Hagen, Bertil Andreasson)............ 1

El la landoj kaj sekcioj (BR, BG, CZ, CL, FI, FR, ES, HU, YU, NL, RO, SE, CH)..... 17

Intervjuo de Perla Martinelli kun István Szerdahelyi (1982).............. 25

Wolfram Diestel: Estus tempo  ......... 27

Ni kondolencas (mortis Nora Moerbeek kaj Petro Rulofido)............... 31

Recenzo pri Leksikaj ekskursoj (Géza Kurucz).......... 32

    Por via notlibro (TTT-pagxaro pri lernejoj, ILEI-seminario en Grésillon, ILEI-Konferenco, ILEI-Gimnazio en Montpellier, Ekzamena kalendaro)............ 33

Postparole...... 36

 

Ipr 98/2 artikoloj:

ILEI-raporto 1997

//////////////////////////////

Cxi tiu jarraporto entenas la agadon de ILEI dum la jaro 1997. Al la kompilado de

la raporto kontribuis pluraj estraranoj kaj komisiitoj. Pri la raporto diskutis la

Estraro dum sia marta kunsido en Prago kaj gxi estos findiskutita kaj akceptita

dum la Komitatkunsido en Montpellier, komence de auxgusto.

Estraro kaj komisiitoj

Estraro

La Estraro kunsidis meze de januaro en Parizo kaj poste nekvorume dum la

Konferenco. Dum la jaro ne okazis elekto en la Estraro pro necerteco pri la

kvorumo en la auxstralia komitatkunsido. Cxiu estrarano laboris memstare kadre de

sia labortereno kaj kaze de la neceso petis la opiniojn de la ceteraj.

Komisiitoj

Komisiono pri lernejaj konkursoj

La komisiono tre modele laboris dum la tuta jaro kaj dauxrigis la renomon de la

konkursoj kiuj cxiam vekas pli da intereso, sed bedauxrinde mankas plia instigo al

lernantoj fare de iliaj instruistoj. [Vd. apartan raporton!]

Statuta komisiono

La Statuta komisiono prilaboris la elekto-regularon pridiskutitan dum la

estrarkunsido kaj akceptitan dum la komitatkunsido. Fine de la jaro, la komisiono

liveris la proponon pri nova ILEI-statuto kaj interna regularo.

Terminologio

La gvidanto de la komisiono dissendis alvokon kiu magre rezultis. Tamen, plu

dauxris intersxangxo de opinioj plejparte kun ILEI-anoj kiuj en la enketilo menciis

pretecon kunlabori cxi-kampe.

Didaktikaj ludoj

La planita katalogo pri la ekzistantaj didaktikaj ludoj ne aperis. Gxis la UK

pretigxos trarigardo de la ekzistantaj ludoj kaj la literaturo.

Elekto-komisiono

La komitato elektis novan konsiston de la tripersona komisiono. La anoj komencis

agi per unua kunsido jam dum la Konferenco kaj poste dauxrigis rete.

Eksteraj rilatoj

Membroj de la komisiono dedicxis la atenton al la kunlaboro kun UNESKO,

ekstermovadaj porinstruistaj organizoj, al informado al la ekstera mondo pri la

Ligo, kaj diskonigo de la konkurso "Euxropo en la lernejo".

Sekcioj kaj membraro

Dum la lasta jaro la membro-nombro ne sxangxigxis. ILEI havas 746 individuajn

membrojn, kvar membroj mortis. Landaj sekcioj: 24. ILEI havas reprezentantojn

en 27 landoj. Pro neaktivado aux malapero de la sekcioj kelkaj sekciestroj igxis

reprezentantoj.

Bedauxrinde, kelkaj sekciestroj kaj reprezentantoj ne reagas al la cirkuleroj de la

Ligo jam suficxe longe. Pro tio ILEI elpasxis por sxangxi la situacion kaj se necese

sensxargxigi la nerespondecajn.

En tiu cxi jaro ne okazis la konkurso "La plej aktiva landa sekcio".

Honoraj membroj

Laux la Komitatdecido honoraj membroj igxis s-ino Charlotte Kohrs el Usono

kaj s-ino Idyss Einihovici el Aastralio.

Enketado

Kolektado de informoj pri la membraro por la adresaro multe progresis. Pro

anoncoj en diversaj gazetoj pluraj membroj petis la enketilon rekte de ILEI.

Tamen kelkaj ne-respondemaj sekciestroj kaj reprezentantoj ne dissendis la

enketilon al la membraro (iuj ecx ne resendis la sian).

Regiona agado

Afriko

La kontaktoj de ILEI koncentrigxis al Togolando kaj Malagasio, kies

respondeculoj pri instruado regule kontaktas la Ligon. ILEI peris la kolektadon de

vortaroj por E-istoj en Malagasio.

Ameriko

Kelkajn landojn vizitis la estrarano AOR. Li organizis kunsidojn kun lokaj

membroj kaj konsilis pri plibonigo de la laboro kaj organizis ekzamenon.

Azio

La estrarano ZD dauxrigis agadon kontaktante la sekciojn kaj reprezentantojn en

la kontinento. Okazis seminarioj kaj pluraj E-kursoj.

Auxstralio kaj Oceanio

En Aastralio fondigxis sekcio kun deko da membroj kiu dauxrigas la kunordigadon

de E-instruado en la lando.

Euxropo

Kiel dum la antauxaj, ankaux cxi-jare dum EEU en Stuttgart kunsidis ILEI-anoj.

Cxefan atenton oni dedicxis al la kontribuo de ILEI al la Kampanjo 2000 kaj servoj

al instruistoj. Dum la Kongreso ILEI starigis informbudon. Pri la kunsido estis

informitaj kongresanoj pere de eta prezento dum la fermo de la kongreso.

Servoj al instruistoj

Surbaze de kolektitaj informoj pere de enketiloj, ILEI komencis peradon de

kontaktoj inter samfakaj membroj kiuj petis tion. Ni esperu, ke la publikigo de la

adresaro kun indekso helpos al plia intersxangxo de la spertoj inter samfakuloj.

La eldonajxo "Juna Amiko" fine de la jaro publikigis enketilon pri lernejaj kursoj.

Bedauxrinde, reagis malmultaj. Fine de la jaro oni komencis prepari novan

enketilon, per kiu oni deziras noti cxiujn kursojn okazantajn en diversaj

edukinstitucioj (infangxardenoj, lernejoj, universitatoj). La listo estos ankaux rete

atingebla.

La Ligo diskonigis petojn de la membraro pri diversaj edukprojektoj kaj helpis en

la kolektado de la informoj por la fakprelegoj.

Jarraporto pri la laboro de la ILEI-komisiono pri konkursoj

(koncizigo de pli plena raporto farita al la Estraro)

Ivan Bekavac-Basicx, sekciestro de ILEI en Kroatio akceptis la organizan laboron

de la Konkurso pri Modela Esperanta Parolo honore al Ivo Lapenna. Malmultaj

instruistoj mobilizas siajn lernantojn por gxi; ni devus pli bone diskonigi gxin kaj

reformi gxin se necese.

- Pri la poentokolekta Internacia Konkurso honore al István Szerdahelyi:

malkreskas la nombro de lernejanoj, aliflanke, gxojinde aktivigxas plenkreskuloj.

La konkurso konsistas el 7 turniroj. La redaktantoj- korektantoj apartenas al

diversaj nacioj: Tatjana Auderskaja (Ukrainio), Raita Pyhälä (Finnlando),

Monique Noël (Francio), Marija Belosxevicx (Kroatio), Ernő Csiszár kaj Géza

Kurucz (Hungario). La kontakto inter la konkursantoj kaj la Centro farigxis bona:

de 2-3 jaroj pluraj plenagxuloj aktive laboras, iuj ecx kontribuas per livero de

donacetoj. Estas plezure sperti, kiel rapide kaj entuziasme progresas kelkaj

konkursantoj.

En septembro la taskoj ekaperis sur propra hejmpagxo en interreto, sed manko de

suficxa faka mastrumado limigis gxian funkciadon. La konkurson apogas la

redakcioj de Eventoj kaj Radio Vieno. Ni kore dankas la redaktorojn, s-ro László

Szilvási kaj Katinjo Fetes-Tosegi.

Du aliaj konkursoj organizataj en Hungario, tiu pri Arta Traduko honore al K.

Kalocsay kaj la tradicia Deklamkonkurso en Pápa, gvidata de Jozefo Németh,

pauxzos en 1998.

Géza Kurucz, komisiito de ILEI pri lernejaj konkursoj

Instruista trejnado

De la komenco de la jaro ILEI komencis prepari la metodikan seminarion kiu

okazos antaux la UK 98 en Grésillon. Kelkaj sekcioj prizorgis nacian trejnadon

(Britio, Albanio, Cxinio, Svedio, Pollando, Kroatio, Kubo, Hungario, Nederlando,

Argentino). Pluraj ILEI-anoj kontribuis al konferenco okaze de 30-a jarigxo de E-

fako cxe ELTE. En la universitato de Poznan (Pollando) d-ino Koutny elpasxis por

fondi novan E-fakon.

Konferenco kaj Gimnazio

La Konferenco okazis apud Geelong, Aastralio tuj post la UK kun 28

partoprenantoj el 15 landoj de 4 kontinentoj. La temo de la Konferenco estis

"Multkultureco kaj lingvolernado". Ne okazis la Gimnazio. La konferenca

rezolucio estis tradukita al deko da lingvoj.

Raporto pri eldonado 1997

Dum 1997 aperis du novaj verkoj cxe ILEI kunlabore kun aliaj institucioj aux

unuopuloj:

Struktura kaj Socilingvistika Esploro de Esperanto, red. Ilona Koutny kaj

Márta Kovács, memore al prof. István Szerdahelyi, Steleto kaj ILEI, Budapesxto,

1997, 161 p. Resumoj de referajxoj de konferenco okazigita sub la sama titolo en

1988. Dudeko da fakaj artikoloj, inkl. de 'Etimologio de gramatikaj elementoj en

Esperanto' de la omagxato. 15 NLG. La libro aperis en 300 ekz., el kiuj cent por

ILEI, restas cx. 20.

Tendaraj tagoj, dua kajero, dua eldono, Stefan MacGill, ILEI/UEA/HJEA,

Budapesxto 1997. Ampleksigita de 52 al 72 pagxoj, kun nova materialo kaj

ilustrajxoj de Pavel Rak, kun kvar-kolora presado kaj pli firma bindado. Instruista

gvidilo aldonota. 15 NLG. Presita en mil ekz., el kiuj po 200 iris al UEA kaj

HJEA (la hungara junularo).

La vendo-ritmo de la ekzistantaj libroj estis modesta tra la jaro. Rimarkeblas, ke

la lancxo de nova libro vigligas la vendadon de diversaj titoloj, ne nur de la nova.

La Ligo havas plie modestajn stokojn de libroj intersxangxe ricevitaj. La libro-

stokoj kusxas du-loke en Hungario, ni konkretigas planojn starigi stokejeton en

nord-okcidenta Euxropo.

Fine de 1996 ni havis proks. 2200 librojn kun stok-valoro de 313.000 HUF (tiam

15.000 SEK). Fine de 1997 temas pri 2600 libroj kaj 373.000 HUF (cx. 20.000

SEK!). Tio inkluzivas la tutan liveron de TT2, kiu fakte okazis tra la jarsxangxa

periodo.

Stefan MacGill, komisiito pri eldonado

 

Pri la redaktado de IPR

Gxis nun mi redaktis 13 numerojn de IPR kaj cxiun fojon ni sukcesis fari la laboron

gxis la antauxe anoncita limdato. La redaktofinoj: la 15-a de januaro, 15-a de

aprilo, 31-a de auxgusto kaj la 31-a de oktobro. (Kompreneble, pro la semajnfinoj

tio povas modifigxi iomete. Laux la peto de la Estraro estonte ni aperigos en IPR

la limdatojn, gxis kiuj ni povas akcepti novajn materialojn.)

La personoj, kiuj kontaktis min, asertas, ke la revuo estas bona, sed lastatempe

publikaj reagoj preskaux ne venis. Amasaj reagoj venis nur post la artikoloj de

Golden, Petik, Macioszek. Oni devus serioze pripensi, cxu ne valorus de tempo al

tempo veki la dormantojn per aperigo de "dangxeraj" artikoloj. (Kompreneble mi

obeas la estraran decidon pri tiu temo.)

El inter la sekciestroj kaj reprezentantoj per sendo de materialoj helpas nian

laboron: Bardhyl Selimi, Jennifer Bishop, Raita Pyhala, Mauxro La Torre, Ivan

Bekavac-Basic, Hans ten Hagen, Bertil Andreasson, Radojica Petrovic, Maria

Majerczak. La aliaj preskaux ne kontaktas min.

El la Estraro regule kontaktas min: Marija Belosxevicx, Duncan Charters, Bertil

Andreasson, Atilio Rojas kaj Stefan MacGill. Krome mi ricevadas materialojn

ankaux de Renée Triolle kaj s-ino Barcsay Zsuzsa.

Ene de la redakcio plej multe helpis min Katalin Smidéliusz, Franz-Georg Rössler

kaj Stefan MacGill. (La tri korektantoj.) Krome mi regule ricevas helpon de

eksterulo, Blazio Vaha.

Regule venas plendoj el diversaj landoj, ke IPR alvenas tro malfrue. Mia peto al

la Estraro, ke gxi ekzamenu la distribuan sistemon de IPR, ja kiel ni aperigu

anoncojn, alvokojn, aligxilojn, se ni ne povas antauxvidi la daton, kiam la revuo

vere atingas la legantojn. Mi pensas, ke la mankoj de la distribuado estas unu el

niaj plej grandaj problemoj.

Jozefo Németh, redaktoro

 

Redaktora raporto pri Juna Amiko

(koncizigo de pli plena raporto farita al la Estraro)

La revuo havas 25 jarojn, gxi versxajne estas la plej longdauxra, seninterrompe

aperanta E-gazeto por infanoj. La aperritmo reprenis sian akuratecon, danke al

harmonia kunlaboro de la redakcianoj. Grava atingajxo estas tiu redakcio

konsistanta el 21 kunlaborantoj, el 13 landoj (kvar kontinentoj). Ni sercxas

redakcianon en Afriko.

Ni celas amuzi, eduki kaj aktivigi kursanojn kaj kursgvidantojn egale. Pro la

lingva nivelo de la legantoj ni preferas mallongajn artikolojn en facila (ne

primitiva!) lingvajxo. La enhava vario de cxiuj numeroj estis lauxdata de pluraj

esperantistoj. La publikigota materialo estas kontrolata de kompetenta

esperantisto, s-ro André Albault, prezidinto de nia Akademio; senriprocxa lingvajxo

gravas por gazeto, kiu intencas doni lingvan modelon.

En 1997 ni enkondukis novajn rubrikojn: Por kursgvidantoj, Medioprotektado kaj

Komputiko.

La distribuantoj, s-ro Stefan MacGill, kaj s-rino Gyöngyi Mézes meritas lauxdojn

pro la konsiderinda laboro. De 1998 ni havas novan presejon malpli kostan kaj pli

atenteman, la estro estas ja bona esperantisto, iama lernanto de la nuna redaktoro.

Pasintjare aperis du novaj periodajxoj: La krokodileto (eldono de JAFE) kaj la

Komencanto (gxin redaktas kaj eldonas Viktor Kudrjavcev, Rusio). La unua celas

infanojn gxis 12-jarajn, la dua volas servi al cxiuj agxogrupoj. La redaktoro havas

kontakton kun ambaux redaktoroj (Komencanto baldaux aperigos artikolon pri Juna

Amiko).

La ekstera aspekto de Juna Amiko estas grava, necesas do baldaux elpasxi kun

plenkolora titolpagxo - tio ne levos konsiderinde la preskostojn kaj placxa ekstera

vesto certe levus la prestigxon de Juna Amiko, tiel ke gxi farigxus bona reklamilo

por la Internacia Lingvo, montrante gxin ni ne bezonus honti apud imponaj, luksaj

eldonajxoj de mondaj lingvoj.

La redaktoro gxojas, ke la transpreno de la redaktado ne kauxzis sxokon inter la

legantoj, kaj renkontis gxenerale pozitivajn reagojn; li konscias ke la nivelo estas

altigebla kaj kun plezuro akceptas kritikojn kaj rimarkojn de la ILEI-membraro.

Géza Kurucz, redaktoro

 

Juna amiko: Administra raporto 1997

Aperis akurate kvar 24-pagxaj numeroj en prizorgo de la nova redaktoro. La

eldonkvanto altigxis de 2000 al 2500 kaj poste al 3000, rezulte de nova kolektiva

mendo por 800 ekz. de Brazila Esperanto-Ligo. Varbilo presita en 5000 ekz.

distribuigxis kun numeroj 97/3 kaj 97/4. La abonciferoj restas praktike tiel, kiel

prezentitaj al la Konferenco en Gxilongo; resume [sekvas tabelo]

 

 

Lauxlanda statistiko por 1997 kaj 1998 estos disdonata en Montpeliero. La revuo

havas ret-adreson: suli267@szeged.sulinet.hu kaj hejmpagxon: http.//w3/datanet.

hu/~bjg/esperanto. Novaj perantoj ekfunkciis en Estonio, Jugoslavio, Nov-

Zelando, Rumanio, Sud-Afriko kaj Svislando kaj atendeble en Irano. Restas

problemaj Bulgario, Pollando kaj Koreio. La revuo finis la jaron en financa

ekvilibro kun enspezoj de 36.368:98 SEK kaj gajneto de 3.009:61 SEK - sekve

gxi ampleksas trionon de la tuta financa agado de la Ligo. Venis mendoj nek por

reklamoj (spite la moderajn tarifojn), nek por aldoni propran informilon al

abonantoj ricevantaj la gazeton ne-aere.

Raporto 1998: La unua numero aperis pli frue ol antauxe, por ke la dua atingu

nord-hemisferajn legantojn antaux la fino de la lerneja jaro. La revuo estas nun

presata en esperantista presejo, prepare al transiro al plenkoloraj kovriloj sur

kvalita papero. Tiel aperos numero 98/3 sinprezente, kune kun la varbilo por 1999.

Tion pravigas la atendo de nuntempaj junuloj, ricevi grafike allogajn kolorplenajn

revuojn, kaj krome la eksterproporcia kosto sendi la revuojn (kelkkaze afranko

kostas trioble pli ol la revuo mem!). La abonoj gxis 5 apr 98 atingis cx. 60 % de

la esperata tuto: timeble la falo en plentarifaj abonoj rimarkita en 1997 dauxros.

BEL, pro manko de laborfortoj, sxangxis sian kolektivan abonon por 800 al unuopaj

abonoj (el kiuj 396 adresoj jam liveritaj). Tio grandigas nian laboron, tial nova

krampita presita banderolo estis enkondukita por rapidigi la ekspedadon. Ni provas

sendi iujn gazetojn ankaux al aliaj kontinentoj ne-aere.

Peto al ricevantoj!! Bv. informi nin, se via ekzemplero de JA alvenas

difektite: indiku kiumaniere gxi estis pakita (ekz. resendu la koverton/

banderolon) Bv. informi nin ankaux pri la alventempo, kaj cxu aere aux ne-aere

sendita. Ni scias pri iuj landoj, kie la tempo-diferenco estas kutime sensignifa,

sed ni volas pli kompletan bildon. Ambauxkaze, vi rajtas respondi al la

redakcia aux la administra adreso, kaj kompreneble, aldoni kontribuajxon ni ne

malpermesas!

Planoj por 1999: Konsentite, ke numero 99/1 estos speciale dika antologia

numero celebre al la 25-jara historio de la revuo. Cxiuj numeroj havos kolorajn

kovrilojn. La abonprezoj - stabilaj dum tri jaroj - altigxos inter 20 kaj 50%, tiel ke

cxiuj kategorioj kovru siajn realajn prepar- kaj liver-kostojn (kiu en 1998 jam ne

plu okazas). La nova tarifaro aperos antaux la UK.

Restas sub diskuto kion fari pri la fakto, ke ni pagas cent gramojn da afranko por

sendi 32-graman gazeton. Ideoj estas aldoni cxiam pli da pagxoj, eldoni tri 32-

pagxajn numerojn anstataux kvar 24-pagxajn, varbi kunsendajxojn, trovi aliajn

eksped-vojojn ol posxto... Reagoj bonvenaj.

Stefan MacGill, komisiito de ILEI pri eldonado

 

Eksteraj rilatoj

UNESKO

La eksteraj rilatoj de ILEI dum 1997 estis preskaux plene dedicxitaj

al UNESKO. Okaze de la estrarkunsido en Parizo, la prezidanto de la Ligo

akompanata de ILEI-reprezentanto vizitis la sidejon de UNESKO kaj pridiskutis

la pozicion de la Ligo en la sxangxoj de la strukturo de UNESKO. Tamen, meze de

la jaro alvenis sciigo ke post la reformoj de la kategoriaj membroj, ILEI perdis C-

kategorion kaj de tiam la reprezentanto de la Ligo kunlaboras kadre de la UEA-

teamo. Sed la fino de la jaro portis al ni gxojigan informon, cxar UNESKO donis

al la Ligo la statuson de "operaciaj rilatoj".

Nome de ILEI, d-ro Bormann parte partoprenis la 5-an UNESKO-konferencon pri

la edukado de plenkreskuloj julie en Hamburgo.

ILEI dauxrigis kolektadon de informoj pri naciaj lernolibroj kie oni trovas tekstojn

pri E-o, homaranismo, internaciismo, planlingvoj.

Porinstruistaj organizoj

La estrarano pri eksteraj rilatoj denove alskribis porinstruistajn Euxropajn

organizojn sed sen reago. Iniciate de la Ligo oni petis informojn pri la EAIE

konferenco en Barcelono, kie malgraux la preteco de la katalunaj kolegoj la Ligo

ne povis prezentigxi pro tro alta kotizo. EAIE fine de la jaro sendis informojn pri

la Konferenco okazonta en Svedio dum la jaro '98.

Euxropo en lernejoj

Danke al informoj pri tiu porlernejana konkurso, dum printempo en kelkaj landoj

instruistoj atentigis pri la okazajxo. Fine de la jaro estis dissendita informo pri la

konkurso '98.

Kelkaj sekcioj sukcese reprezentigxis cxe naciaj lingvaj kaj similaj konferencoj

kaj foiroj (Finnlando, Francio, Germanio, Kroatio).

 

Movada agado

UEA

La rilatoj inter UEA kaj ILEI dauxre plifirmigxis pere de reciproka informado kaj

partopreno en komitat- kaj estrar-kunsidoj (per observantoj lastkaze).

Kadre de la programo de Kampanjo 2000 oni taksis tre grava la rolon de la Ligo

kaj pluraj membroj aktive partoprenas en gxia preparo kaj realigado. ILEI adaptis

sian trijaran planon al la strategia plano, kaj gxi tusxas plurajn erojn rilate al la

Kampanjo. UEA dauxre ebligas al la Ligo dignan reprezentigxon dum la UK.

Fakorganizoj

Dauxris la intersxangxo de informoj kun kelkaj organizoj. Dum la jaro nur unu

organizo (handikapitoj) uzis la proponon de kunlaboro kaj dum sia kongreso

organizis ekzamensesion. Al la peto de ILEI pri la registrigxo de fakorganizoj

afable respondis dudeko da organizoj.

IEI

La estraroj de ambaux organizoj komence de la jaro pridiskutis kaj akceptis

kontrakton pri kunlaboro, kion konfirmis la Komitato de ILEI.

Akademio de Esperanto

La kontaktoj dauxris per la intersxangxo de la informoj, perado de la demandilo pri

E-institutoj, kaj laste per iniciato fari trarigardon pri la ekzamenoj tra la mondo.

Ankoraux ne estas formita komuna komisiono kun la celo pritaksi lernolibrojn. Ni

esperu, ke tio realigxos post la elektoj en la Akademio.

Kunlaboro kun diversaj edukaj iniciatoj

Okaze de la UK, ILEI proponis al diversaj edukaj iniciatantoj kaj precipe pri

diversaj servoj por lernantoj kolekti inform-materialojn kaj prezenti ilin cxe la

ILEI budo. Pozitive respondis deko el ili kaj ni esperas plifirmigi la kunlaboron

dum la jaro 1998.

TEJO

ILEI elpasxis kaj proponis al TEJO diskonigi la konkursojn, precipe por la

bazlernejanoj.

Fondumo Zamenhof

ILEI dauxre membras en la Komitato de la Fondumo, kvankam dum la jaro la

reprezentanto de la Ligo ne partoprenis la kunsidojn. Tamen oni sendis komentojn

pri la sxangxo de la Statuto kaj protokolo. Dauxras la sercxado de tauxga persono, kiu

logxus en Pollando kaj povus pli aktive kontribui al la laboro de la Fondumo.

Informado

Kontaktoj kun E-gazetaro kaj E-elsendoj

Regulaj informoj pri la agado aperas en tri internaciaj gazetoj (Esperanto, Eventoj,

Heroldo) kaj pluraj naciaj. ILEI flegas bonajn kontaktojn kun la radio-elsendoj

(speciale ARI kaj PR). La informoj pri la aktivado estas regule sendataj al cxiuj

radio-stacioj rete atingeblaj, al "Interredaktore" kaj al aliaj novajxgrupoj.

Reto

Dum la jaro oni povis trovi plurajn informojn pri la Ligo en la reto. La reto ebligis

pli rapidan intersxangxon de informoj kaj cirkuleroj al la sekciestroj kaj

reprezentantoj. Kelkaj sekcioj starigis siajn TTT-pagxojn kun informoj pri

instruado nacilingve (Britio, Finnlando). Sian pagxon havas ankaux "Juna Amiko"

kaj la konkursa komisiono kiu regule diskonigas novajn taksojn. Dum la jaro

97/98 la eblecon sendi la respondojn rete utiligis kelkaj konkursantoj. Estis

preparita ILEI-retlisto de la Estraro, komisiitoj, sekciestroj kaj reprezentantoj.

Preparigxas ILEI-retadresaro kaj ILEI TTT-pagxo.

Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA en 1997

Dum 1997 okazis 9 sesioj en 8 landoj (Albanio, Argentino, Auxstralio, Britio,

Cxehxio, Cxinio, Ukrainio kaj Togolando) kun entute 47 kandidatoj el 12 landoj.

Urbo, lando, monato kandidatoj lando sukcesis

elemente meze elemente meze

Tirana, AL, marto 11 2 AL 7 2

Wuhan, CN, junio 2 2 CN 2 2

Kiev, UA, julio 1 2 RU,UA 1 2

Adelaide, AU, julio 3 3 AU,FR,NP,US 1 3

Lara, AU, julio - 1 AU - 1

Barlaston, UK, auxgusto - 1 GB - 1

Lomé, TG, auxgusto 10 - TG 2 -

Buenos Aires, AR, okt. 5 - AR 4 -

Skovovy, CZ, novembro - 4 CZ - 4

Sume: 32 15 17 15

Mag. Atilio Orellana Rojas, IEK-prezidanto

Internacia Ekzamena Komisiono

Okaze de la Universala Kongreso en Adelajdo (Auxstralio) estis aprobata la

konsisto de nova Internacia Ekzamena Komisiono (IEK): Bertil Andreasson,

kasisto (Svedio), d-ro Duncan Charters, por Ameriko (Usono), prof. Zang Danchen

(Cxinio), prof. Paul Gubbins, por Euxropo (Britio), Hans ten Hagen, sekretario

(Nederlando), Gbeglo Koffi, por Afriko (Togolando), Atilio Orellana Rojas,

prezidanto (Argentino).

Iom poste devis esti anstatauxigata prof. Zhang Danchen el Cxinio pro rezigno kaj

iliajn taskojn transprenis D-ro Paul Gubbins el Britio kiel vicprezidanto de IEK kaj

D-ro Venkata Ranganayakulu el Bharato kiel reprezentanto por Azio.

 

Listo de Internacie Rajtigita Ekzamenantaro" (IRE)

ALANÍZ, S-ino Teresita Inéz, Argentino

ANDRADE ALVES Filho, S-ro Aristóphio, Brazilo

FONTES, S-ino Elvira, Brazilo

BOULTON, S-ino Marjorie, Britio

BOJAIIEVA, S-ino Eva, Bulgario

MALOVEC, S-ro Miroslav, Cxehxa Respubliko

MRÁZ, S-ro Jaroslav, Cxehxa Respubliko

HAN, S-ro Zuwu, Cxinio

HU, S-ro Guozhu, Cxinio

LI, S-ro Weilun, Cxinio

SHANG, S-ro Jun I, Cxinio

ZHANG, S-ro Danchen Cxinio

BABIN, S-ro Pierre, Francio

LAGRANGE, S-ro George Francio

MALEZIEUX-HUNNINCK, S-ino Marie, Francio

VINCENT, S-ino Jeannine, Francio

FIEDLER, S-ino Sabine, Germanio

MAUL, S-ro Stefan, Germanio

MacGILL, S-ro Stefan, Hungario

BAROSSNÉ-KÓRÓDY, S-ino Zsófia, Hungario

NÉMETH, S-ro József, Hungario

SMIDÉLIUSZ, S-ino Katalin, Hungario

SZILVÁSI, S-ro László, Hungario

CORSETTI, S-ro Renato, Italio

LORENZI, S-ino Carla de, Italio

SO, S-ro Gilsu, Koreio

BELOLEVIA, F-ino Marija, Kroatio

FIDILALAO, S-ro Henriél, Madagaskaro

RAVELOSON, S-ro Eugéne, Madagaskaro

BERVELING, S-ro Gerrit, Nederlando

HAVEMAN, S-ro Roel, Nederlando

MOERBEEK, S-ro Rob, Nederlando

KOUTNY, S-ino Ilona, Pollando

MELNIKOV, S-ro Aleksandro, Ruslando

VILBORG, S-ro Ebbe, Svedio

GACOND, S-ro Claude, Svisio

GROSJEAN-ROBERT, S-ino Mireille, Svisio

AGBEMADON-ATTIOGBE, S-ro Mensah Biova, Togolando

SAGBADJELOU, S-ro Kokou, Togolando

COOL, S-ro James, Usono

GOODALL, S-ro Grant, Usono

SHLYAFER, S-ro Aleksandr Z., Usono

En la supra listo mankas multaj landoj. IEK, la Internacia Ekzamena Komisiono,

strebas al plimultigo de ekzamenantoj. Prefere en cxiu lando, kie regule okazas

renkontigxoj, kongresoj, konferencoj, estu kelkaj ekzamenantoj, kiuj povas kaj

pretas ekzameni dum organizotaj Internaciaj Ekzamenoj UEA/ILEI. Se vi opinias

vin kapabla por ekzameni, skribu al la sekretario de IEK, Middenweg 587, NL-

1704 BH Heerhugowauxrd, Nederlando. Aldonu biografieton pri via Esperanto-vivo

kaj foteton. Ni senpacience atendas plurajn aligxojn!

Hans ten Hagen, sekretario de IEK

Aliaj projektoj

Novaj lerniloj

ILEI subtenis la aperadon de novaj modernaj lerniloj precipe "Urso-kurso" de la

Brita sekcio de ILEI kaj video-projekton "Pasporto al la mondo" el Usono cxe kiu

kunlaboras pluraj ILEI-anoj. Al la iniciantoj kaj gvidantoj de la projektoj oni donis

eblecon prezentigxi dum la kongresaj ILEI-kunsidoj, Tago de la Lernejo kaj dum

la Konferenco.

Infanoj en la mondo

Bedauxrinde la projekto ne realigxis pro la malsano kaj posta morto de la

iniciatinto.

Interkultura edukado

La unua ideo estis kolekti dekon da lernejoj surbaze de "Tendaraj Tagoj" en la

kunlabor-rondeto kun la celo de internacia edukado aux pli simple intersxangxo de

informoj pri la landoj, vivmaniero, ks. Ankaux kelkaj aliaj grupoj kiuj ne uzas TT

montris interesigxon. La kunlaboro ekis komence de la jaro '98 en deko da landoj.

Dum la venonta UK okazos ekspozicio pri la kunlaboro, i.a. la didaktika materialo

produktita de la lernantoj mem. Cxi tiu kunlaboro estos la bazo por la planata

eksperimento kiu ekos dum la lernojaro 98/99.

Kompilis: Marija Belosxevicx, sekretario de ILEI

 

Financa raporto de ILEI por la jaro 1997

[sekvas tabeloj]

Informoj pri la supraj fondajxoj

 

Fondajxo Szerdahelyi

Fondita de la Estraro en 1989 honore al profesoro doktoro István Szerdahelyi.

Celo: Doni eblecon realigi diversajn projektojn kaj celojn kiel

- eldonado, sur ekonomia kaj profesia bazo, de diversspecaj pedagogiaj verkoj, i.a.

internaciaj lernolibroj, korespondaj kaj perfektigaj kursoj, legolibroj, didaktikaj

kaj metodologiaj verkoj

- produktado de son- kaj video-bendoj, de didaktika materialo

- edukado/trejnado de instruantoj kaj la perfektigo de profesiaj instruistoj

- fari sciencan esploradon

- partopreni en fakaj kolokvoj, kongresoj kaj konferencoj

- krei Centran Oficejon kun konstanta adreso

Koleghelpa kaso

Celo: - Pere de mon-donacoj de individuaj membroj kaj sekcioj ebligi membrecon

de gekolegoj el nepagipovaj landoj.

Fonduso Erika Linz

Fondita en 1979 pere de mon-donaco de la Auxstra sinjorino Erika Linz. Laux la

statutoj, kreitaj de la donacinto, 20 % de la rentumo cxiujare estu donata al la

kapitalo, 80 % iru al stipendioj. Se neniu petas stipendion, la tuta rentumo iru al

la kapitalo.

Celo: - Ebligi por gejunuloj de gxeneralaj lernejoj partopreni en internaciaj E-

arangxoj: kiel ekz. en tendumoj, infankongresoj, gimnazioj ktp. La instruisto estu

membro de ILEI kaj ankaux li/sxi petu la stipendion cxe la kasisto de ILEI, kiu havas

la taskon disdoni la stipendiojn.

Kongresa kaso Dazzini

Fondita en 1997 dum la ILEI-Konferenco en Lara, Auxstralio, laux propono de itala

ILEI-membro honore al doktoro Mario Dazzini kaj lia fratino doktorino Catina

Dazzini.

Celo: - ebligi la partoprenon en ILEI-konferencoj de gekolegoj el nepagopovaj

landoj.

Donacoj por la kvar kasoj estas cxiam bonvenaj!

Bertil Andreasson, kasisto de ILEI

ILEI-Estrarkunsido en Prago

La Estraro de ILEI nekvorume kunsidis en Prago (6-8 marto). La kunsidon

cxeestis Bertil Andreasson, Marija Belosxevicx, Stefan MacGill (invitita prezidi),

Atilio Orellana Rojas kaj kiel observanto de UEA, Renée Triolle. Pro tio, tie cxi

vi trovas nur koncizan prezenton de la kunsida diskuto. Oni pridiskutis la supre

legeblan jarraporton de ILEI.

La estraranoj diskutis ankaux pri la financa raporto. Finan raporton la kasisto

sendos al la sekciestroj kaj gxi estos sendata ankaux al la komitatanoj por fina

diskuto kaj akcepto dum la Komitatkunsido.

Estis decidite lancxi kampanjon por nova fondajxo por ilaro kaj elektronigado de

la Ligo, kun proponata nomo Fondajxo RetkonEKt.

La Estraro diskutis proponon pri nova statuto kaj interna regularo. La amendojn

gxi plusendos al la komisiono. Estas petataj la sekciestroj pridiskuti la proponitajn

dokumentojn kaj kiel eble plej baldaux direkti al la komisiono siajn amendojn.

Oni informigxis pri la stato de la ekzamensesioj dum la jaro '97 kaj la planoj por

1998 kaj ankaux pri la sxangxoj ene de la komisiono. Iojigas la informo, ke baldaux

aperos la reviziita gvidlibro por la elementa kaj meza niveloj. La eldonanto: UEA.

Kadre de la eldonplanoj, oni bonvenigis la proponon de D. Charters pri la

verkado/kompilado de trivoluma eldonajxo kiu servos kiel metodika helpilo al la

instruantoj.

Kvaro da proponoj pri "Juna amiko" estis akceptataj. Novan "vestajxon" ricevos tiu

porlernejana gazeto. Gxin baldaux akompanos nova kotizlisto.

Pri IPR: La estraranoj esprimis la deziron (kiu samtempe estas alvoko) aperigi pli

da fakaj pedagogiaj artikoloj en la gazeto.

[Tiun alvokon ni pludonas al cxiuj legantoj, kunlaborantoj, samtempe petante

ankaux la estraranojn, ke ili helpu nin akiri aux verki tiujn fakajn artikolojn. -

NdlR]

Dum la cxi-jara UK en la ILEI-budo estos videbla simbolo de ILEI. Gxi baldaux

aperos sur ILEI-eldonajxoj. [Ankaux sur la nova kovrilpagxo de IPR - NdlR]

La rezulto de nereago aux malbona funkciado de kelkaj sekciestroj aux

reprezentantoj videblas sur la kovrilpagxo 3. La forvisxo de kelkaj landoj el la listo,

ne signifas ke en tiuj landoj ILEI ne havas plu kontaktojn. ILEI dauxrigas

kontaktojn kun aktivaj E-instruantoj en tiuj landoj kun la espero baldaux ne nur

nomi la reprezentantojn, sed ankaux fondi modele funkciantajn sekciojn. Bona

flanko de la listo estas, ke aldonigxis novaj retadresoj, kio certe plibonigos kaj

rapidigos la fluon de informoj.

La Estraro pretas al la Komitato proponi unu nomon por honora membro. Se

intertempe aperos pliaj proponoj (limdato estis la 31-a de marto) la komitatanoj

ricevos ilin. Laux la peto de kelkaj membroj, estu kompilata kompleta listo de

ILEI-honoraj membroj disponebla ankaux rete.

La Estraro estis informata pri la preparoj por la cxi-jara Konferenco. Pro troaj

kostoj, oni rezignis pri la anticipa organizado de tuttaga ekskurso. Ekskurso tamen

okazos en la regiono per loka transporto. La aligxintoj al la Konferenco ricevos

pli da informoj.

La Estraro diskutis pri la konferenclokoj por la venontaj jaroj. Laux la promesoj,

jam dum la cxi-jara Konferenco oni havos ne nur informon pri la loko, sed same

la aligxilon por la venontjara konferenco okazonta de la 07-13.08.99. Surbaze de

detalaj informoj ricevitaj pri du eblecoj, la kunvenintoj decidigxis favore al

Karlovy Vary en la plej okcidenta parto de Cxehxio.

Al la seminario por instruistoj kiu okazos paske en Italio aligxis deko da personoj.

La seminarion kaj samtempan kurson por komencantoj gvidos S. MacGill. ILEI

proponos sesion de la internaciaj ekzamenoj je la elementa kaj meza niveloj.

Dum la cxi-jara UK ILEI starigos kutiman budon cxe kiu la kongresanoj povos

ricevi informojn pri la agado de ILEI, informigxi pri diversaj servoj por instruantoj

kaj konatigxi kun ILEI-eldonajxoj. La UK estos la ebleco prezenti novan koloran

flugfolion de la Ligo. La kunsido de ILEI-anoj okazos dimancxon posttagmeze kaj

"Tago de la lernejo" merkredon. Pri tiuj, kaj aliaj edukaj arangxoj dum la UK bv.

konsulti la KL.

En la movada agado de ILEI sur la unua loko ekstarigxas la kontaktoj kun UEA.

ILEI interesigxas pri la dauxrigo de kunlaboro ankaux kun la Akademio de

Esperanto kaj esperas baldaux realigi la proponon: fondi la komunan komisionon

pritaksi E-lernolibrojn kaj aliajn helpilojn.

ILEI volonte starigos pli proksimajn rilatojn kun aliaj fakorganizoj, precipe kun

tiuj kiuj okupigxas pri edukado. La estraranoj taksis grava la kunlaboron kun

TEJO intersxangxante la informojn pri diversaj arangxoj, konkursoj, ks. por junuloj.

Sur la kampo de la ekstermovada agado, sur la unua loko dauxre restas UNESKO

kaj denova alpasxo al porinstruistaj regionaj organizoj, precipe kolekto de informoj

pri diversaj internaciaj porinstruistaj arangxoj pri kiuj interesigxus ILEI-anoj.

Al la Strategia plano de ILEI (vd. IPR 3/97), kiu samtempe estas agadplano de

ILEI kadre de la Kampanjo 2000, estis aldonataj la kunordigantoj kaj

plenumperiodoj. Estos diskonigitaj detaligoj de unuopaj punktoj post ilia prilaboro

faritaj de la kunordigantoj.

Laste kaj tre grave por la funkciado de la Ligo kaj gxia "ekstera" prezento, oni

esperas je baldauxa apero de ILEI-TTT-pagxo.

Marija Belosxevicx

INVITO

Se vi planas partopreni la cxi-jaran UK kaj vi jam nun antauxvidas iom da libera

tempo dum la kongresa semajno, ne hezitu kontakti la sekretarion de ILEI, kiu

volonte akceptos vian memproponon por decorado cxe la ILEI-budo. Ju pli da

volontuloj, des pli bona prezento de la Ligo! Ne forgesu, ke ankaux la estraranoj kaj

komisiitoj de ILEI pagis la kongreskotizon, kiel vi, por partopreni la UK. Por

decorado cxe la budo ili ne ricevas krompagon.

Estas dezirinde decori minimume unu horon dum la semajno.

Marija Belosxevicx

 

El la landoj kaj sekcioj:

/////////////////////////

Brazilo

Aperis la unuaj du numeroj de Milde, la oficiala organo de la Brazila ILEI-Sekcio.

Gxi estas kolore presita, A/5-formata, 8-pagxa bulteno. Pere de gxi la redakcio

celas diskonigi la proponojn kaj aktivecojn de ILEI, informi pri la brazila kaj

tutmonda E-movado, kreskigi la gxeneralan kulturon de la brazilaj instruistoj kaj

agrable distri siajn legantojn.

La titolo devenas el la devizo de la redaktoro, Elvira Fontes:

Milde kaj lante Interligos gxi La esperantojn De Brazilo Ek al laboro!

[Nia redakcio deziras multe da forto kaj sukceso al la kolegoj! - J. N.]

 

Bulgario

Esperanto en teleteksto

Decembre de 1997 la teleteksto de Sofia televido "Sedem dni" publikigis

porkomencantan E-kurson el 12 lecionoj, preparitan de Mariana Evlogieva.

La kurso okupis preskaux 150 teletekstajn pagxojn kaj vekis konsiderindan

intereson. Venis petoj, ke la kurso aperu denove, en pli konvena tempo - ja dum

la antauxjulfestaj tagoj oni ne estas tro lernemaj.

La teleteksto, kiu atingas pli ol 500 000 spektantojn, ankaux estonte pretas

disponigi pagxojn por Esperanto. Cxiaj ideoj kaj proponoj pri pliricxigo de la E-

pagxaro estas bonvenaj!

Adreso por korespondado: M. Evlogieva, Druzba-2, PK-18, BG-1582 Sofio,

Bulgario. Rete: interpres@bis.bg

Cxehxio

Junulkurso en Prago

Cxehxa Esperanto-Junularo organizas jam la 7-an Internacian Esperanto-Kursojn

por Gejunuloj, inter la 15-25 de julio 1998 en Prago, Cxehxio.

Estos kursoj por-komencanta, paroliga, perfektiga kaj didaktika, ili finigxas per

internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI. Antauxtagmeze okazos kursoj, posttagmeze

kaj vespere distraj programeroj. Eblos ankaux tuttage ekskursi.

Interesigxantoj kontaktu sian landan junularan organizon. Pliaj detaloj kaj aligxoj:

Renata Beranova, Svatoplukova 43, CZ-78401 Cxervenka, Cxehxio. Rete:

cea@tnet.cz

Cxilio

250 gelernantoj inter 15 kaj 18 jaroj komencos lerni E-on en la Lernejo Claret, en

la sudo de Cxilio, urbo Temuco. La instruisto estos la hispano Javier García. Pri

pliaj novajxoj kaj sendado de lern-materialo, bv. kontaktu min. Oni dankegos vin,

se vi sendos salutleterojn.

Hector Campos, P.O.Box 231, Curico, Cxilio. Rete: strigo@ctcreuna.cl

 

Finnlando

El la agadraporto de Esperanto-Ligo de Finnlandaj Instruistoj

La sekcio havis 34 membrojn, du mortis dum la jaro 1997. Nur tri membroj

laboras kiel instruistoj en lernejoj. El ili du instruas E-on al gejunuloj. La kursoj

estas nedevigaj. Unu havas 2 studentojn (agxo cx. 17), en alia kurso 10 gelernantoj

studas per la libro Tendaraj tagoj (36-hora kurso) kaj en la tria grupo studas ok

knabinoj per diversaj tekstoj (12-hora kurso). Almenaux 7 ELFI-anoj gvidas

vesperajn, someran aux semajnfinajn kursojn por plenagxuloj kaj pensiuloj. La

lokaj E-kluboj organizas la instruadon, kaj estas pli malpli hazarde, cxu la

instruisto estas ELFI-ano aux ne.

Instituto por malcxeesta edukado dauxre proponas perleteran E-kurson, kiun gvidas

la sekciestro. Partoprenis gxin 4 studentoj en 1997. En la reto troveblas aliro al

finnlingva E-kurso kaj prezentado de la lingvo kaj movado, de ELFI kaj de landaj

E-Asocio kaj kluboj (danke al laborema ELFI-ano). [...]

Informis: Raita Pyhälä

Somera Aventuro 29.06-03.07.1998

La plej tradicia E-arangxo en Finnlando somere farigxos 30-jaragxa. La jubilea

kursosemajno SOMERA AVENTURO estos ekzotika kombinajxo de la norda

naturo kaj E-studado. [...] Cxi-jare la komencantojn instruos Márta Kovács el

Hungario kaj la progresintojn gvidos Joel Brozovsky - usonano logxanta en

Japanio La programo enhavas ekskursojn kaj komunajn vesperojn kun programo.

La eksterlandaj instruistoj kaj la diverslandaj kursanoj garantias, ke la cxefa lingvo

estos E-o.

Bonvenon sperti Someran Aventuron en Esperantio en Finnlando!

Petu detalajn informojn de: S-ino Seija Kettunen, Keihäsmiehenkatu 3, FI-40630

Jyväskylä, Finnlando, tel. +358 14 254 609

Informis: Matti Lahtinen, Jyväskylä, Finnlando <matlah@sci.fi>

NdlR: Antaux Somera Aventuro, inter la 26-a kaj 28-a de junio okazos Eduka

Semajnfino en Jyväskylä. Instruos Márta Kovács el Hungario. Informojn donas:

Sylvia Hämäläinen, Teivauxlantie 85, FI-33400 Tampere. Tel: +3-346 3493.

 

Francio

Internacia Esperanta Stagxo en PLOUEZEC (marbordo Bretonio).

Kursoj por komencantoj kaj praktikantoj (po 4 horoj tage). Diversaj bretonaj

kaj maraj aktivajxoj per Esperanto.

Datoj: de la merkredo 12a de auxgusto gxis la 19a de auxgusto 1998.

Instruistino: D-rino Katalin Smidéliusz, konata Cseh-metoda instruistino,

profesorino en la universitato de Szombathely (Hungario).

Informoj cxe Roger Eon, Esperanto 22, 5, Kervilin Izelan FR-22470 Plouezec,

Francio. Tel. kaj fakso: 33 02 96 22 77 17. Rete: rogeon@club-internet.fr

 

Hispanio (Katalunio)

Nova eduksistemo faciligas la instruadon de Esperanto

Jam de antaux kelkaj jaroj pograde aplikigxas cxe ni nova eduka legxaro. Krom la

paca "invado" de mezlernejoj fare de etaj 12-jaruloj (antauxe infanoj restis en

elementa lernejo gxis 14-jaragxaj), unu el la plej signifaj sxangxoj de la nova

sistemo estas la fakto, ke mezlernejanoj povas mem decidi pri la konsisto de

signifa parto, proksimume kvarono, de siaj studhoroj per la elekto de t.n. "Variaj

kreditoj".

Cxi tiuj ne estas "normalaj" devigaj studobjektoj kiel matematiko, gimnastiko,

fremda lingvo (kutime la angla), k.s., kiujn cxiuj geknaboj devas lerni dum pluraj

sinsekvaj lernojaroj, sed nur tri-monataj, tre diversaj kursoj teoriaj aux praktikaj,

kiujn lernejanoj elektas inter tiuj ofertitaj de sia lernejo. Post elekto, partopreno

en la kurso estas deviga, kaj la lernantoj ekzamenigxas kaj ricevas noton.

La celo de tiuj mallongaj kursoj (entute 34-35 horoj) estas oferti al geknaboj la

eblon iomete "gustumi" kiom eble plej multajn temojn por ke poste, jam 16-

jaragxaj kaj fininte sian devigan lernej-periodon, ili povu plej bone decidi kion fari

plu.

Kvindek procentoj de la kursoj devige apartenas al tiuj proponitaj de edukaj

instancoj, sed pri la aliaj decidas cxiu lernejo mem. Kaj jen la okazo por

entreprenemaj instruistoj e-istaj proponi al siaj kolegoj la oferton de E-kurseto en

sia lernejo. Nenio malebligas gxian starigon se la koncerna instruisto havas

suficxan lernejan tempon (3 horojn semajne dum tri monatoj) por dedicxi al gxi.

Sed gxis nun, laux mia scio, neniu faris tion. Cxu eble ne estas tiom da mezlernejaj

e-istaj instruistoj, kiom ni kutime kredas? Cxu ili timas primokadon de siaj kolegoj?

Pri la kialo ni povas nur konjekti. Eble ili ne fidas je sia propra kapablo gvidi

"seriozan" E-kurson en lernejo, des pli se ilia fako ne estas lingvoj.

Sed la okazo ja restas tie... bedauxrinde preterlasata.

Pedro M. Martín Burutxaga

Ctra. Estació 2 A-5-2, ES-17300 Blanes (Katalunio)

 

Fine de januaro 1998 okazis porinstruanta trejnseminario en Barcelono

KEA decidis okazigi A-gradan Cseh-seminarion por helpi al la instruemuloj kaj

jam praktikantaj kursgvidantoj spertigxi pri metodikaj kaj instruaj teknikoj. Llibert

Puig la iniciinto de la seminario opiniis mallongan, intensivan trejnadon la plej

tauxga (kaj solvebla) por tiu celo. En la impona, urbocentra Unesko-klubo de

Barcelono, kie plenrajte gastas la loka grupo, kolektigxis dekduo da entuziasmaj

samideanoj kaj dum du longegaj semajnfinoj konatigxis kun la elementoj de la

fama Cseh-metodo; provis alproprigi la teknikerojn de la rektmetoda instruado,

alfrontis gramatikajn provojn, ktp. kaj la lastan tagon instruante prezentis atestojn

pri la novakiritaj kapabloj.

La arangxo estis sukcesa ne nur pro la bonegaj provlecionoj, sed ankaux pro la bona

etoso kaj lernemo de la partoprenintoj. Al la seminari-gvidanto donas cxiam

grandan energion bona, kunlaborema grupo, kiel okazis ankaux cxi-foje en la

kataluna cxefurbo.

Krom la seminario estis organizitaj ankaux aliaj renkontigxoj kaj mi gastinstruis

dum du semajnoj en E-kursoj de la cxefurbo kaj Sabadelo. La pozitivaj spertoj

permesas al mi kredi, ke por solvi la problemojn, supre menciitajn de Pedro M.

Martín (partopreninto en la seminario) iom helpis nia aktiva kunlaboro.

Katalin Smidéliusz, gvidinto de la seminario

 

Hungario

13-aj Pedagogiaj Tagoj + 6-a SOJLO

La arangxoj okazis inter la 28-a de februaro kaj 1-a de marto 1998 en Budapesxto

kaj ilin vizitis cx. 70 personoj. Jen la listo de la programeroj:

- Kurucz Géza: Bazaj postuloj al moderna lernolibro

- Gados László: Konoj pri EU en la E-studmaterialo

- Stefan MacGill: Efektivigo de lernolibro: nova eldono de Tendaraj Tagoj 2.

- Diskuto pri novaj lernolibroj por hungaraj lernejanoj

- Smidéliusz Katalin: Tipaj lingvaj eraroj de hungaroj en E-o

- Kurucz Géza: Esperantaj ekvivalentoj de la hungara "az"

- Kunveno de la hungara ILEI-Sekcio

- Barcsay Zsuzsa: Kvalifikado de instruistoj, la E-instruado en Hungario

- Kurucz Géza: Konkursoj, Juna Amiko

- Rego"czi Erzsébet: Ludo kun la publiko; Lászay Anna: Prezentado de kantoj

- Lannert - Kóródy: Dramludoj en la instruado de E-o

- Kereszthegyi Tivadar: Gimnastiki la menson, kiel fortigi la memorkapablon

- Juhász Magdolna: Lerco per cifero-vortoj

- Sárközi János: Lingvaj, gramatikaj artikoloj, diskutoj en Debrecena Bulteno

- Wacha Balázs: Demandoj por Verda Kastoro (luda minimum-ekzameno)

- Stefan MacGill: Kvizo pri fervojoj

La SOJLO-n gvidis Barossné Kóródy Zsófia kun helpo de pluraj konferencanoj.

József Németh

Jugoslavio

Intensaj kursoj en Jugoslavio

En februaro 1998 komencigxis du intensaj kursoj por komencantoj en Beograd kaj

Cxacxak, kaj dauxriga kurso en Zajecxar.

En Beograda domo por lernantoj kurson gvidas Teresa Kapista laux Cseh-metodo,

kombine kun vidbendaj lecionoj de "Mazi en Gondolando" kaj kun ja cus aperinta

lernolibro de Borisxa Milicxevicx. Partoprenas ok gelernantoj 15-18 jaraj kaj unu

el la domaj geinstruistoj - instruistino pri la angla lingvo. La kurso dauxros ses

semajnojn, kvarfoje semajne po du horoj.

En Cxacxak Radojica Petrovicx komencis kurson por dekdu gelernantoj laux rekta

kaj situaci-komunika metodoj, kun la lernolibro de Borisxa Milicxevicx por

ekspresaj kursoj. La kurso okazas en Domo de Kulturo, tri fojojn semajne po du

instruhoroj.

Esperanto-Societo Zajecxar organizis dauxrigan B-kurson por siaj vojagxontoj al

la SAT-kongreso en Odeso, julio 1998, kaj aliaj A-diplomitoj, entute dek. La

kurso bazigxas sur la lernolibro de Yivko Ivanovicx "Intensa Kurso de Esperanto".

La realigon subtenas E-Instituto Beograd per alternaj semajnofinaj vizitoj de

Borisxa Milicxevicx kaj Radojica Petrovicx. Yivko Ivanovicx ankaux cxi-jare gvidas

kurson en Gimnazio en Jagodina laux la propra lernolibro. La grupo planas vojagxi

al UK en Montpeliero.

 

Respubliko Serba: Nova sesio de Somera E-Lernejo en Teslicx

La dua sesio de Somera Esperanto-Lernejo Teslicx, kiun organizas Esperanto-

Ligo de Serba Respubliko kunlabore kun Esperanto-Instituto Beograd, estas

anoncita por 1998.07.10-19. Krom la komenca A kaj progresiga B kursoj, estas

planataj apartaj seminarioj por instruistoj kaj tradukantoj, ankaux konsult-preparoj

por la supera C kaj UEA/ILEI ekzamenoj. Ne mankos amuza programo: muzikaj

kaj poeziaj vesperoj, kvizo, sportaj ludoj kaj uzado de kovrita baseno en la sama

hotelo, kie la sesio okazos. Estas antauxviditaj diversprezaj logxeblecoj, pli variaj

ol pasintjare.

Radojica Petrovicx,

Bul. oslobodjenja 36, YU-32000 Cxacxak. Tel +381 32 31338, <radp@emi.yu>

Nederlando

Personaj sxangxoj cxe IEI

Gerard kaj Mila van der Horst-Kolinska ekde februaro cxesis labori cxe IEI

(Internacia Esperanto-Instituto). Tio signifas, ke iliaj privataj retadresoj

"espero@saluton.iaf.nl" kaj "106557.345@compuserve.com" ne plu estas uzeblaj

por sendi mesagxojn al IEI. Ili restas uzeblaj por kontakti ilin persone!

Adreso por estontaj kontaktoj: Mila kaj Gerard van der Horst-Kolinska

Hengelolauxn 1158, NL-2544 GT Den Hauxg, Nederlando. Telefono +31-70-

3666547

NdlR: Ekde februaro por IEI en Hago laboras estrarano de ILEI, Atilio

Orellana Rojas el Argentino.

 

Rumanio

En novembro 1997 ne-esperanta eldonejo (Editura Dokia, str. Padin 28/19, RO-

3400 Cluj-Napoca, Rumanio) aperigis mian libreton Alti pasi in esperanto (Aliaj

pasxoj en Esperanto), kiel dauxrigon de Primii pasi in esperanto (La unuaj pasxoj en Esperanto), aperinta en 1993 cxe Eldonejo Bero en Berkeley, Usono (pri gxi aperis recenzeto en IPR). Gxi enhavas, interalie, Rumanan-Esperantan vortareton (la unua havis Esperantan-Rumanan vortareton).

Samtempe, la sama eldonejo aperigis ankaux kolekton de Esperanto-dokumentoj

(Documente esperanto), kiun mi tradukis kaj redaktis kune kun alia rumani-devena

esperantisto en Kalifornio. Ambaux verketoj haveblas cxe la eldonejo kaj baldaux

haveblos ankaux cxe UEA.

Ionel Onet, P.O. Box 13492, Berkeley CA 94712 Usono,

tel: +510-849 2001, <ionel@esperanto-usa.org>

Svedio

Informoj pri la E-kursoj en Karlskoga Popola Altlernejo

Ekde 1988 ni jam instruis studantojn el 138 nacioj en niaj E-kursoj. Dum auxtuno

1997 partoprenis ses nacianoj - el Svedio, Danio, Norvegio, Zimbabvo, Japanio

kaj Cxinio. Cxiusemajne oni studas E-on 20 lecionojn en-klase kaj 4 lecionojn en la

lingvolaboratorio. La instruado estas tute en E-o. [...]

En decembro la Sveda Televido 2 vizitis nian fakon kaj faris programon pri la

studado kaj la kursanoj. Poste oni montris la programon en "Cxirkaux la lando" kaj

homoj el la plej norda parto de Svedio gxis Kopenhago en Danio sude skribis al

ni. La intereso por E-o kaj niaj kursoj grandigxas pli kaj pli, certe multe danke al

la 5 programoj pri E-o en la Sveda Edukradio, senditaj plurfoje en diversaj

televidaj kanaloj. [...]

Studantoj el Norvegio, Danio, Finnlando kaj Islando rajtas ricevi monapogon por

la E-studoj cxe ni, kio kovras grandan parton de la kostoj. Bonvolu kontaktigxi

kun: Nordens Folkliga Akademi Boxl20 24, SE-402 41 Göteborg, Svedio.

Telefono: 031- 69 56 00, fakso: 031- 69 09 50.

E-istoj en Svedio acxetis kursejon en Lesjöfors, 85 km norde de Karlskoga. Gxi

samtempe estas migrula hejmo por la Sveda Turista Asocio. Jam en majo 1997 la

Sveda E-Federacio sagxe lokis sian kongreson en Lesjöfors, kio bone helpis

internacie konatigi la kursejon kaj en junio ni tie okazigis la unuan someran

kurson kunlabore kun Karlskoga Popola Altlernejo, kiu inter la jaroj 1987-1996

arangxis la somerajn kursojn. En propra kursejo oni povas konsiderinde redukti la

kostojn kaj gejunuloj povas ecx tendumi aux amaslogxi. 44 studantoj partoprenis

en la internacia trinivela kurso. [...]

En septembro la Sveda E-Instituto lokis sian tradician seminarion en Lesjöfors.

Venis 87 personoj el 12 landoj [...] Kaj por 1998 atendas krom novaj kongresoj,

someraj kursoj, renkontigxoj ankaux KEF - Kultura E-Festivalo 10-16 auxgusto. [...]

En Svedio 1a unua gimnazio kun E-instruado farigxis Huskvarna kaj en

Helsingborg jam studas dudeko da gelernantoj, kiuj venontjare rajtos havi E-on

kiel oficialan studfakon. Multe da gejunuloj aligxas al la kursoj en Karlskoga,

danke al la Edukradiaj programoj. [...] La venontaj kursoj:

Trinivela somera kurso en Lesjöfors, ankaux kurso por infanoj: 8-20/6.1998

16-semajna kurso en Karlskoga Popola Altlernejo: 31/8 -18/12.1998

Laux informoj de Lars Forsman

Karlskoga Popola Altlernejo, SE-691 24 Karlskoga. Tel. +586-646 14, 646 00

E-domo, Lesjöfors, SE-680 96 Lesjöfors. Tel. +590-309 09

Svislando

Programoj de KCE en La Chaux-de-Fonds

14-19.07: Enkonduko al jogo (Fernando Vurpillot)

21-26.07: Interkultura komunikado (Sabira Stahlberg)

28-30.07: Survoje al UK: turisma kaj lingvo(re)lerna programo

09-10.08: 1-a Forumo por la Esperanta Civito

12-18.08: PIK - Plurnivela Internacia Kursaro (Instruas: Claude Gacond, Giorgio

Silfer, Sabira Stahlberg, Ágnes Verrasztó)

Adreso: Postiers 27 - CP 311 - CH-2301 La Chaux-de-Fonds (Svislando) -

Tel/fakso: (41) 32-9267407

 

Intervjuo de Perla Martinelli kun István Szerdahelyi (1982)

///////////////////////////////////////////////////////////

En la jaro 1993a, en la 11a n-o de Songazeto* aperis intervjuo de Perla Martinelli

kun István Szerdahelyi (pr. istva:n serdahe-ji , kun (j)i en aparta silabo). Mi,

Blazio Vaha, gxin auxskultante, notis la kompletan tekston. La ripetojn kaj

manketojn, kiuj karakterizas spontanean parolon, mi reproduktis ankaux skribe, por

eviti hazardan sencomodifadon. Krome, mi notos kelkloke proksimuman

prononcon de nomo.

Jen la demandoj de Perla Martinelli kaj la respondoj de István Szerdahelyi.

Perla Martinelli (post fragmento el muziko de Beethoven):

La violonkoncxerto de Beethoven estis la komponajxo preferata de István

Szerdahelyi, kiu forpasis en Budapesxto, la 21an de auxgusto 1987a. Memori pri

István Szerdahelyi signifas, unuavice, mencii epizodon, kiu plej famigis lin: la

konflikto kun la Akademio de Esperanto, pri la kategorieco de la radikoj.

István Szerdahelyi:

Kiam mi komencis instrui Esperanton en la universitato, memkompreneble mi

devis uzi tiujn fontojn, pri kiuj mi disponis en tiu tempo, do la ekzistantajn jam,

farigxantajn jam klasikaj, fontojn de la priskribo de Esperanto. Kaj mi devis

rimarki ke miaj studentoj, kvankam estis lingvistoj, almenaux preparigxantaj

lingvistoj, ege malfacile komprenis la tre komplikan klarigon, prezenton de la

Esperanta morfemiko, precipe de la vortfarado kaj derivado: kaj tiam mi devis

cerbumi kaj pripensi, cxu oni nepre devas uzi tiun priskribon, cxu ne eblas

simpligi la prezenton de la Esperantaj morfemoj kaj gxenerale per tio plisimpligi

la priskribon de Esperanto.

Mi neniam asertis kaj mi ecx nun ne asertas ke estas la fina solvo kaj la plej bona

solvo, mi nur diras, kion mi ofte diris, ke oni devas klopodi pensi, ni rajtas dubi,

ni rajtas demandosigni, kaj ni devas cxiam sercxi pli bonajn vojojn ol kiujn ni

havis gxis hodiaux. Do tio estas mia deira punkto, kaj jam de dek jaroj (mi) uzas

tiun priskribon, kaj gxis nun tute kontentige funkcias.

Perla Martinelli:

Kiam mi intervjuis lin, en 1982a, la E-fako en la Budapesxta universitato atingis la

l6an jaron. Kiel Szerdahelyi jugxis tiun longan aktivecon?

 

István Szerdahelyi:

Mi estis unu el tiuj, kiuj faris ion, por ke Esperanto estu universitata fako. Mi

nepre devas rememori cxi tie pri du elstaraj homoj, al kiuj mi multe sxuldas, nome

al mia karmemora, jam mortinta Koós Antal (pr. ko:.sx), kiu estis siatempe la

cxefsekretario de la Hungara Esperanto-Asocio, kaj al akademiano Bárczi (pr.

ba:rci), kiu finfine donis sian fortan fakan apogon al la ministerio, kiu akceptis

min, Bárczi estante tiutempe la plej alta auxtoritatulo en tiuj fakoj.

Nun - cxu estas diferencoj? Tutcerte, dek-ses jaroj forpasis ne sen evoluo. Ja mi

povas diri, ke hodiaux la E-instruado en la universitato aspektas tute alie ol gxi estis

antaux dekses jaroj. La tendenco estas, ke ni cxiam pli kaj pli enkadrigxas en la

kadrojn de la gxenerala kaj aplikata lingvistiko. Do tio signifas, ke ne suficxas

okupigxi nur pri Esperanto, nur pri la praktiko de Esperanto, ni devas doni al tiu

iom surfaca instruado pli profundajn, teoriajn bazojn, kaj gxuste tial ni devas

okupigxi pli largxe pri diversaj interlingvistikaj problemoj.

Sed cxion cxi en proporcio kun tiu konmaterialo, kiun ni devas doni pri la diversaj

aspektoj de Esperantologio, estu gxi literaturo, metodiko, historio, lingvistiko kaj

tiel plu. Do, responde al via demando, mi povas diri ke ni tre multe evoluis dum

dekses jaroj, sed la sola manko, se mi dirus, sed mi ecx ne diros, nia sola deziro

estas, ke ni ne restu longtempe solaj en universitato, ke aperu ankaux en alia

universitato, ie, samtipa fakigita instruado, cxar gxis kiam ni estas solaj, mi

konfesas, ni devas cxiam iomete timi.

Perla Martinelli:

Malpli konata, sed ne malpli grava estis la kontribuo de István Szerdahelyi sur la

literaturscienca kampo.

István Szerdahelyi:

Mi instruas literaturon, cxar mi devas gxin instrui, cxar estas unu el la studobjektoj

de la studentoj, kiuj gxin devas studi. Kaj, cxar ni ne havas literaturiston, malgraux

tio ke mi ne konsideras min literaturisto, mi devas instrui gxin. Mi jam faris

malgrandan reformeton, de la programo de la literaturo, nome mi inversis la

horkvanton de seminarioj kaj prelegaj horoj de la literaturo. Laux la programo du

horoj estis prelego kaj nur unu seminario, nun mi faras inverse - nur unu horon

prelegas, kaj du horojn ni okupigxas - ne mi, sed la studentoj okupigxas - pri la

literaturo, dum la seminarioj, - estas tiuj horoj, kiam la studentoj faras siajn

seminariajn laborajxojn pri iu verkisto aux iu verko. Do ili laboras kaj mi nur

recenzas ilian laboron.

 

Mi devas diri ke, kiel mi jam menciis en lingvistiko, des malpli en literaturo mi

havis universitatnivelajn fontojn. Do ni estis devigataj mem studi la literaturajn

verkojn, kaj mem formi opinion pri tiuj verkoj - uzante ankaux la jam aperintajn

ege-ege malmultnombrajn, ne cxiam suficxe altnivelajn eseojn, kritikajn analizojn

kiuj trovigxas disipite en diversaj fontoj.

Mi cxiam konsideris - gxuste cxar mi ne estas literaturisto - la literaturajn verkojn

el lingvistika vidpunkto, kaj mi aprecas cxiam tiun verkiston, kies lingvajxo por ni

donas analizan materialon por ekkoni la Esperant-lingvan situacion de diversaj

epokoj. Iuste tial - kaj vi demandis laste la Krestomatiojn - la tri volumoj enhavas

nur la unuan periodon, do el tio vi povas rimarki, ke ni okupigxas pri homoj

absolute jam forgesitaj, kaj versxajne el literatura vidpunkto ne tro signifaj - sed

despli signifaj por ni el lingvistika vidpunkto cxar ili gxuste montras la staton de

Esperanto antaux la unua mondmilito, cxe la komencoj. Ne konante la komencan

staton de Esperanto, de la lingvo mem, ni ne povas konstati la evoluon inter la

komenco kaj la nuna sinkrona stato.

* Flanke de LF-koop Perla Martinelli helpeme permesis publikigon de la intervjuo

kiu - gxuste pro sxiaj tre trafaj demandoj kaj celkonscie klaraj respondoj de la

intervjuato - farigxis valora dokumento de la historio de Esperanto en Hungario.

Mi kore dankas sxin pro la komplezo.

Blazio Vaha

 

Wolfram Diestel: Estus tempo ...

/////////////////////////////////

ekuzi novan lernmetodon por Esperanto. Mi tie cxi ne volas pledi kontraux rekta

metodo, kiu havas sian lokon en internaciaj arangxoj, ebliganta paroli la lernatan

lingvon ekde la komenco.

Tamen, tre multaj homoj lernas Esperanton izolite hejme meminstrue, cxu per

KEK aux iuj acxetitaj lernolibroj laux konvenciaj lernmetodoj. La malavantagxoj de

tiuj metodoj estas:

1. La lernantoj uzas suficxe multan tempon por lernado, fakte oni bezonas suficxe

grandan scivolemon aux entuziasmon por cxiam denove utiligi sian libertempon por

lernado. Multaj lernantoj rezignacias post tri, kvar lecionoj.

2. La lernantoj ja ricevas bonan scion de legado kaj skribado, sed neniun scion de

parolado kaj auxskultado.

3. La plej multaj kursoj bazigxas sur lernado de unuopaj vortoj kaj teoriumas pri

gramatiko. Sed tio ne garantias, ke la lernanto poste sukcesos kunmeti tiujn

sciajxojn al gxustaj frazoj.

4. Oni uzas dum la lernado nur la konscion, ne la subkonscion. Tamen por paroli

kvazaux auxtomate laux gxustaj frazoj oni bezonas ankaux subkonscian lernadon, kiun

la lernantoj povus ricevi nur poste en internaciaj arangxoj.

Unu sekvo de la punktoj 3 kaj 4 ekzemple estas la malfacilajxoj pri akuzativo kaj

pri nacilingvismoj, kiujn speciale memlernantoj ofte frontas.

Por mildigi la suprajn malavantagxojn mi volas proponi al futuraj kreantoj de

kursoj la aplikadon de la Birkenbihl-metodo. Gxi estas ellaborita de Vera F.

Birkenbihl kaj priskribita en la libreto: V. F. Birkenbihl: Sprachenlernen leicht

gemacht!, mvg 1996, 7a eldono.

Versxajne ekzistas ankaux anglalingva eldono, kies titolon mi ne scias, sed sercxu

laux la nomo de la auxtorino.

Mi volas resumi tie cxi la plej gravajn ideojn pri la metodo.

La lernado de la materialo bazigxas sur kvar pasxoj. Oni bezonas iujn mono- aux

dialogojn, kiuj ja plej ofte jam estas en la konvenciaj lernolibroj. Tamen tiuj

dialogoj estu registritaj sur sonkasedoj a.s. parolite de bonaj parolantoj.

1. En la unua pasxo oni devas prepari lauxvortan tradukon de la teksto en la gepatra

lingvo de la lernanto. Se la lernanto jam havas iom da kono pri la lernota lingvo,

li mem povus fari tiun tradukon, sed plej bone gxi jam estu farita de la

kurskreinto.

La problemo de konvenciaj tradukoj estas, ke ili estas laux "bona lingvo". Sed la

lernanto ja ne volas lerni sian gepatran lingvon, sed la lernotan. Kaj ties

esprimmanieron kaj strukturon li pli bone komprenas, se li havas lauxvortan, ecx

se iom absurdan, tradukon. Ke tiu penso estas gxusta, vi povas kontroli per homoj

lernintaj laux konvencia metodo. Ili komence cxiam parolas en la fremda lingvo per

la esprimiloj de sia gepatra - do tre strange! La lauxvortan tradukon oni bezonas en

la dua pasxo.

2. La dua pasxo estas la unua aktiva lernopasxo. Nun la lernanto auxskultas la tekston

dum li samtempe legas la lauxvortan tradukon. Komence li post cxiu frazo povas

pauxzi kaj provi vere kompreni la auxskultitan kaj provi bilde imagi la okazajxojn aux

informojn. Li ripetas la auxskultadon tiom longe gxis li komprenas cxiun vorton kaj

frazon sen pauxzi inter la frazoj kaj havas klaran imagon pri la auxskultita teksto.

La problemo de auxskultado normale estas, ke oni komence ne komprenas multe

kaj la ne-komprenitan simple ignoras - aux pensas tiom longe pri gxi, ke oni ne

auxdas la sekvajn dirajxojn. La lauxvorta traduko helpas, ke la kompreno estas

sinkrona kun la auxskultado kaj ke la lernanto de la komenco cxion tuj bone

komprenas kaj bone povas imagi. La bilda imago pri cxio estas grava, por ke la

cerbo poste povus rememori la aferojn. Cxar en situacio, kiam vi bezonas iujn

esprimojn vi per la bildoj povas retrovi adekvatan situacion el la kurso. Nia cerbo

multe pli bone memoras pri bildoj ol pri abstraktaj aferoj - kiel ekz. legitaj vortoj.

3. La tria pasxo estas pasiva lernopasxo. T. e. gxi ne konsumas vian tempon, sed

tamen faras konsiderindan parton de la lernlaboro. Por tio vi bezonas la tekston sur

sonbendo - prefere plurfoje sinsekve sur mallonga bendo. Vi metas la bendon en

la aparaton kaj ne auxskultas gxin dum vi faras aliajn aferojn, ekz. legi libron,

labori cxe via komputilo, veturi en trajno ktp. Jes vi legis gxuste, vi *ne*

auxskultas. Tio estas, vi ne atentas la auxskultajxon sed koncentrigxas pri via laboro aux farajxo.

Tiel vi a) ne malsxparas tempon dum la lernado, sed b) - pli grave - nun vi lernas

ne konscie, sed subkonscie. Via subkonscio estas pli tauxga por registri la

prononcon, esprimojn ktp. Se vi suficxe longe faras tion, sume eble 2 aux 3 horojn

por unu teksto, vi iam, foje baldaux, foje post kelkaj tagoj, konstatos, ke vi preskaux parkerigis la tekston. Kondicxo estas, ke en la dua pasxo vi vere komprenis cxiujn

detalojn, alikaze via subkonscio ignoras tiujn partojn, por kiuj vi ne havas imagon.

4. La kvara pasxo estas denove aktiva. Oni parolas la lernitan tekston, lernas

partojn, kiujn oni ankoraux ne scias parkere aux ne tute komprenis, lernas kiel skribi la vortojn (en Esperanto versxajne ne tre malfacila, sed en la angla jes). Kaj faras la kutimajn skribajn aux busxajn ekzercojn; kompletigas la tekston, en kiu oni antauxe forlasis kelkaj vortojn; variigas la verbojn, subjektojn kaj objektojn, adjektivojn en la frazoj ktp.

Por cxion resumi:

 

i. Laux tiu metodo oni lernas ne izolitajn vortojn kaj gramatikajxojn, sed la

kompletan materialon el la kurso - oni parkerigas gxin, sen tro granda lernostrecxo

- vere. Poste oni povas esprimi cxion, kion la personoj en la kurso povas esprimi,

kaj kompreneble ecx pli da per variado de la materialo. Multajn esprimojn oni

lernis ankaux tiel, ke oni kvazaux auxtomate memoras aux ecx elparolas ilin en

adekvataj situacioj.

ii. Oni ne lernas gramatikajn regulojn, kiel: "la akuzativon oni signas per -n". Kion

oni ja povas noti, sed ne scias kiel apliki. Sed la lernanto simple uzas la

akuzativon, kiel en la kursmaterialo, sen devi scii, kio estas akuzativo, kiel trovi

la rektan objekton en frazo kaj ne faros la kutimajn erarojn, kiel "Mi placxis la

zoologia gxardenon. Tie estis multajn bestojn. Unu mordis mi." Tiuj estas la sekvo

de lernado de abstrakta gramatika regulo.

Oni tamen ne povos malhelpi, ke lernanto spertu subitajn iluminigxojn pri kelkaj

gramatikaj aferoj, sed mem trovitaj reguloj pli forte memorigxas ol instruitaj. Vi

ja konas tion pri admonoj de viaj gepatroj - kion oni ne mem spertis...

iii. Oni sxparas tempon, cxar granda parto de la lernlaboro estas farata dum la

kutimaj tagokupoj. Vi ankaux ne lernas lekcion post lekcio, sed dum vi lernas

lekcion 2 kaj 3 pasive vi jam povas aktive eklerni 4 kaj 5, eble lauxvorte traduki la

6an kaj 7an, se ne jam estas farite. Kaj la materialon de la unua vi postlaboras per

diversaj ekzercoj.

Versxajne la koncizaj supraj dirajxoj ne konvinkos vin, mi ne havas tie cxi lokon por klarigi cxiun argumenton kaj detalon. Prefere vi mem legu la libron de Birkenbihl.

Tamen la metodo funkcias kaj suficxe bone. Vi povus kontroli tion per mem-

eksperimentoj. Bone, tiu metodo ne kauxzos miraklojn, sed estas tamen multe pli

efika ol la iom modifitaj metodoj el la antauxa jarcento, kiam ne ekzistis sonbendoj

ktp.

Nu, mi volas instigi futurajn kreantojn de kursoj, utiligi tiun metodon.

La necesaj farajxoj estas: Kolekti tauxgajn tekstojn: dialogojn kaj informojn. Prefere ne laux evoluigxanta rakonto, sed laux temoj variantaj de lekcio al lekcio. Ekzemple pri temoj kiel: Internacia lingvo, Internaciaj arangxoj, Zamenhof, Bona Espero, Plurlingva edukado, Lingvoproblemo k.a. oni unue prezentus informan tekston, poste iun disputon pri la temo inter kelkaj personoj kaj iun trian tekston rilatantan al la temo.

Tiuj tekstoj enhavu plej multajn el la ofte bezonataj frazo-skemoj. Eble por tio oni

devas registri kelkajn dialogojn kaj parolajxojn dum internaciaj renkontigxoj kaj

eltiri la precipajn esprimojn. La temoj kaj disputoj estu suficxe variaj kaj interesaj.

Post preparo de la teksta materialo oni devos registri cxion sur sonbendoj aux eble

ankaux en komputilaj sondosieroj - sed mi ne scias, cxu eblas facile (t.e. sen

memfarita kablo) meti sondosieron sur sonbendon - poste la lernanto ja havu la

eblecon prepari por si mem sencxese ripetigxantajn sonregistrojn.

Fine oni devas prepari lauxvortajn tradukojn al la naciaj lingvoj de la lernontoj.

Certe oni povas iel utiligi tekstojn jam ekzistantajn ie en kursoj, gazetoj ktp.

Iojus mi pri komentoj kaj diskuto pri la temo - kaj kompreneble pri estigxo de

tauxga lernmaterialo laux la supraj ideoj.

Wolfram Diestel <diestel@rzaix340.rz.uni-leipzig.de>

aux al <diestel@aix520.informatik.uni-leipzig.de>

pri EJS legu http://www.uni-leipzig.de/esperanto/

 

Recenzo

////////////////////

Havinda manlibro

Leksikaj ekskursoj (unua volumo) - Chisttiane De Vleminck kaj Emile Van Damme, Flandra Esperanto-Ligo, 1997

Jen lauxdinda kaj auxdaca entrepreno. La libro sxtopas grandan brecxon en nia

lingvistika literaturo kaj faras tiun pioniran laboron kun tiom da faksperto kaj

pedagogia rutino ke legante oni apenaux povas gxin flanken meti.

Ni havas relative multajn bonajn verkojn pri la gramatika strukturo de Esperanto,

sed la leksika flanko, kiu cetere estas tre grava, organika parto de la lingvoscio,

havas gxis nun preteran atenton. Finfine, aperas verko (gxi konsistos el tri

volumoj) kiu metas en la centron de la studoj la leksikon, lauxsxajne sekan

materialon, tamen, sekvante la instrukciojn de la auxtoroj oni rimarkas ne nur la

guston kaj aromon de la vortoj, esprimoj, parolturnoj kaj proverboj, sed oni povas

ilin samtempe memorfiksi. La ekzemploj kaj ekzercoj aktivigas plurajn centojn

da vortoj, kiujn ni pasive duonposedas, tamen, parolante ni zorge evitas ilin

timante miskomprenon, cxar ni konscias ie, en la fundo de la koro, ke ni pli

konjektas ol scias la signifo(j)n de certaj vortoj, malofte bezonataj en ordinaraj

konversacioj.

Ne opiniu ke la libro volas plensxtopi vian kapon per fakvortoj necesaj nur por

specialistoj. Tute ne, gxi liveras sukajn esprimojn, kiujn cxiu el ni bezonas por sin

esprimi ekzakte, bonstile kaj trafe.

Por ilustri miajn vortojn prenu en konsideron, cxu cxiu el ni povas klare distingi

inter la sinonimoj fablo, fabelo, alegorio, mito, legendo, parabolo? Ne multaj el

ni disponas pri tiom da nuancoj, kiom estas kolektitaj por tempo. Oni povas

akapari, bezoni, disipi, disponi, domagxi, fordistri, forrabi, formeti, konsumi,

okupi, perdi, postuli, prokrasti, sxpari, uzi (utile/ malutile) tempon. Aparte kaptis

mian atenton la familioj de grekaj vortoj, afiksoj kiujn enhavas multaj internacie

uzataj formoj, sekve ili apartenas ankaux al nia vorttrezoro. Pensu pri kunmetajxoj

kun krono, kosmo, skopo, tele.

La libro havas nur du-tri preserarojn, cxe la unua atenta tralego mi povis

malakcepti nur unu epiteton en la lasta cxapitro. Tie mi trovis la esprimon "forta

sano". Sano povas esti nur "fortika", t.e. rezistema, ne facile detruebla. Iu, io, kio

estas "forta", kapablas superi aux venki aliajn, cxu ne? "Forta" substrekas aktivan

kapablon, dum "fortika" emfazas la pasivan rezistokapablon de iu aux io.

Mi rekomendas al cxiu akiri tiun cxi valoran helpilon kaj esperas baldaux havi la

duan kaj trian volumojn. Mi anticipe dankas pro ili al la auxtoroj.

Géza Kurucz (Hungario)

 

Ni kondolencas

//////////////////

Nora Moerbeek, 21.8.1930 - 17.3.1998.

****************

Forpasis en Beverwijk, Nederlando, Nora Moerbeek-Bartels, 67-jara, post

grava, suferiga malsano. Sxi dum multaj jaroj estis aktiva esperantistino, nacie

kaj internacie, kiu, malgraux sia blindeco, faris multege da laboro por pluraj E-

organizoj.

Sxi multfoje instruis Esperanton en sia hejmo. Sxi estis elstara membro de ILEI kaj

de la nederlanda sekcio, en kiu sxi dum multaj jaroj plenigis estraran funkcion. Sxi

estis fidela partoprenanto de konferencoj de ILEI kaj de kongresoj de LIBE, Ligo

Internacia de Blindaj Esperantistoj, kies sekretario sxi estis gxis sia morto.

Sxia laboro por la E-movado, tiel nacia kiel internacia, tiel famigxis, ke sxi ricevis

la regxan distingon "Kavaliro en la Ordeno de Oranje-Nassau".

Nora ne havis facilan vivon. Pro sia handikapo sxi devis venki multajn problemojn.

Por kunvenoj kaj kongresoj sxi cxiam bezonis brajligitajn dokumentojn aux

sonkasedojn. Plurfoje sxi konstatis, ke vidantaj homoj ne konscias kion signifas esti

blinda. Des pli lauxdinde estas, ke sxi tradukis la verkon "Sur kampo granita" de

István Nemere en la Nederlandan. La libro kusxas en multaj librovendejoj en

Nederlando. Sxi verkis ankaux kompletan eldonon de "La Taglibro de Anne Frank",

surbaze de cxiuj ekzistantaj dokumentoj.

Sxi estis sincera adepto de Zamenhof, kiel eble plej praktikis la "interna ideo"-n kaj

vivis tute por Esperanto. Ni memoros sxin kun estimo.

Laux sia deziro sxi disponigis sian korpon al la scienco. La 22-an de marto kunigxis

multaj dekoj da Esperantistoj en sxia hejmo por rememori sxin.

Sxia animo ripozu en paco."

 

Petro Rulofido [d-ro W.P.Roelofs], 1.6.1910 - 11.3.1998.

**********************************

Forpasis en Soest, Nederlando, post fatala falego en sia domo kaj kuragxaj

klopodoj resanigxi, Petro Rulofido, en la agxo de 87 jaroj. Li apartenis al la plej

elstaraj nederlandaj esperantistoj. Li funde studis la lingvon kaj li funkciis kiel

lingva korektanto de Fen-X, la membrogazeto de Esperanto Nederland. Li

kunlaboris ankaux kun aliaj revuoj, i.a. IPR.

Li estis speciala homo, cxiam sercxante la perfektecon. Kiel junulo li studis

kemion, esperante trovi rimedon por nutri la homaron sen damagxaj intervenoj en

la naturo. Li havis grandan intereson pri soci-ekonomiaj problemoj. Li opiniis, ke

mono estas intersxangxilo kaj ne kolektilo. Karakteriza estis lia ideo pri negativa

rento, kiel puno por tiuj, kiuj volas ricxigxi per mono. Li heredis la intereson por

Esperanto de sia patro, sed la intereso farigxis vera amo. Li vidis Esperanton kiel

solvon por la disiga influo de lingvoj, kiel valoran kontribuon al mondpaco.

Petro Rulofido forlasis nin. Dekoj da esperantistoj cxeestis lian funebran

ceremonion. Sed li pluvivos en nia memoro.

Hans ten Hagen

 

Por via notlibro

///////////////////

TTT-pagxaro pri lernejoj

*************************

Konsiderante la cxiam pli oftan peton fare de instruistoj - aux de esperantistoj, kiuj

iel kunlaboras kun lernejoj, - pri adresoj de aliaj lernejoj, kie oni instruas E-on,

aux kiuj pretus partopreni en plurlandaj komunaj edukprojektoj, kie E-o havus ian

rolon, mi pretigas TTT-pagxaron pri lernejoj kaj universitatoj, kiuj havas ian ajn

rilaton al la internacia lingvo.

La pagxoj nomigxas simple "Esperanto en lernejoj" kaj "Esperanto en

universitatoj" Ili aperos kiel publikigo de la arkivoj de ILEI, kaj gastos en la TTT-

ejo de nia Pedagogia Eksperimentejo (Tria Roma Universitato).

Mi jam faris teknikajn provojn por reversxi la datumarojn sur la Interreton.

Tial mi alvokas cxiujn, kiuj havas informojn pri cxiaj edukejoj, kie veras almenaux

unu el la jenaj kondicxoj:

- oni instruas E-on regule, aux eksperimente, aux libervole, ktp.

- oni iam prelegas pri E-o kaj interlingva problemaro

- tie decoras E-parolantoj

- ial la instruistaro konigis sian intereson partopreni je internaciaj edukprojektoj

surbaze aux helpe de E-o, ke ili havigu al mi tiujn informojn, por ke mi povu nutri

la tabelojn.

Konkrete - pri cxiu koncernata lernejo - suficxas plenigi slipon jene:

- lando, regiono, urbo

- nomo kaj adreso de la lernejo

- lerneja tipo (baza, meza, supera, ktp.)

- agadoj pri esperanto (kursoj, prelegoj, edukprojektoj, ktp.)

- kontaktulo

Memkompreneble, en TTT ne aperos plata adres-listo, sed tabeloj kun indikoj pri

la rilato-speco de tiu lernejo al E-o.

Do ne necesas plu-insisti pri la utileco de tia datumaro, kiu estos dauxre aktualigata:

kontribuu per viaj lokaj scioj!

Mauro La Torre

Dipartimento di Scienze dell'Educazione, Terza Universita' di Roma

Via del Castro Pretorio, 20, IT-00185 ROMA

tel. 0039-6-4957805, faks. 0039-6-4452642

 

ILEI-seminario en Grésillon, 20-31.07.1998

*******************************************

La unua semajno de la seminario, kiun gvidos Prof. Duncan Charters kunlabore

kun la cetera programo de la Kulturdomo, celos doni unuavice teorian bazon por

diversaj efikaj aliroj al aktiva komunika instruado de la lingvo. La partoprenantoj

ricevos novajn instrumaterialojn pri la teorio kaj praktiko de la metodoj uzataj.

Tiujn oni praktike demonstros per videaj materialoj kaj cxiutagaj modelaj lecionoj

por cxeestantaj bazlernantoj de la lingvo, en kies trejnado povos partopreni la

seminarianoj.

La dua semajno (al kiu jam spertaj instruantoj de la lingvo povos aligxi aparte sen

la antauxa) konstruos sur tiu bazo per la diskuto de praktikaj detaloj rilate la

enkondukon de E-o en lernejoprogramon, efika elekto kaj uzo de lernomaterialoj,

lecionplanado, kreo de praktikaj ekzercoj kaj auxskultokompreno, parolado, legado

kaj skribado, akiro de gramatiko kaj interkultura kompreno.

Ni gxojas, ke aligxis al tiu dua semajno kiel kungvidanto d-rino Katalin

Smidéliusz.

La aligxilon oni povas peti rekte de:

Kultura Esperanto-Domo Grésillon

FR-49150 Baugé, Francio, telefono: +33 2 41 89 10 34

Atentu! La Seminario okazos en julio kaj ne en auxgusto, kiel ni misskribis en

IPR 98/1 sur pagxo unu. Pardonu pro la eraro! - NdlR

 

32-a ILEI-Konferenco en Montpellier (08-14/08/98)

*************************************************

Konferencejo: Ni konferencos en katolika gastejo: Centro Saint Guilhem (4 Abbe

Montels). Gxi situas en la urbocentro mem de Montpellier kaj la konferencanoj

estos bonvenaj tie la 8-an de auxgusto jam en la posttagmezo.

Programo: La programo estos suficxe bunta kaj cxi-jare ni kalkulos je kvalita

prelegantaro el 3 diversaj kontinentoj: Duncan CHARTERS kaj Mireille

GROSJEAN pritraktos la konferencan temon "Lingvoinstruado, ponto al la

mondo"; prelegos ankaux Jennifer BISHOP (Problemoj kaj proponoj por la

instruado de Esperanto), François Xavier GILBERT (Koresponda Servo

Mondskala), Ronald GLOSSOP (Preter naciismo al tergloba komunumo), Hans

ten HAGEN (La ekzamena sistemo de ILEI/UEA), Ilona KOUTNY (Uzo de

vortaroj dum instruado), Carla de LORENZI (la Freinet-metodo) Gilena

TILLEUX-CRAENHALS (Socia kaj psikologia evoluo de la rilatoj inter

gelernantoj kaj geinstruistoj en la fino de la 20-a jarcento; Gilena gvidos ankaux

sesiojn de kunagadaj ludoj cxiutage antaux la vespermangxo), kaj promesis

kontribuojn ankaux Marija BELOLEVICx, Atilio ORELLANA ROJAS kaj Kjell

ULLESTAD.

Kadre de la Konferenco okazos C-Seminario pri Cseh-metodo. La interesitoj pri

gxi povas sin turni por pliaj informoj rekte al Internacia Esperanto-Instituto

(Riouwstrauxt 172, NL-2585 HW Den Hauxg, Nederlando).

Certe ni havos niajn kutimajn komitatajn kunsidojn kaj ili cxi-jare estos speciale

gravaj, cxar ni devos elekti novan estraron por la sekva decorperiodo.

Ekskursoj: Estas planata komuna promenado piede en la urbocentro por konatigxi

kun la konferenca urbo kaj nin gvidos loka esperantisto.

Ni ne organizos cxi-jare tuttagan ekskurson, pro la altaj kostoj de cxiuj ekskursaj

celoj proponataj al ni. Tamen ni lasos en la programo liberan tagon (mardo) kaj

vi povos ekskursi ien ajn laux via deziro. Ni certe provizos informojn pri la diversaj

vizitindaj lokoj en la cxirkauxajxo.

Aligxintoj: Gxis nun estas aligxintaj 40 personoj el 17 landoj, el 4 kontinentoj. Bv.

memori, ke la lokoj en la konferencejo estas limigitaj, kaj se vi deziras logxi tie

dum la konferenca periodo, necesas baldaux mendi lokon, cxar restas disponeblaj

nur kelkaj cxambroj. Memoru, ke la konferenca periodo koincidas kun feria tempo

en Francio kaj estas malfacile trovi tranoktejon tiam. La mangxoj en la

konferencejo devas esti menditaj plej malfrue gxis la 31-a de majo (tagmangxo

NLG 19,00, vespermangxo NLG 17,00).

Mag. Atilio Orellana Rojas, estrarano

 

Instruistoj, geknaboj 13-17 jaraj, atentu!

*******************************************

Tuj post la 83-a UK, de la 8-a gxis la 14-a de auxgusto 1998, paralele kun la 32-a

ILEI-Konferenco, en la cxi-jara kongresurbo, Montpeliero de la franca riviero

okazos

la 5-a Internacia ILEI-Gimnazio.

ILEI atendas geknabojn en la agxo de 13-17 jaroj el la tuta mondo por kune pasigi

unu agrablan semajnon en harmonia, vere internacia etoso.

Partoprenantoj havos krom la tradiciajn (literaturo, geografio, muziko) nekutimajn

lecionojn (ekologio, folkloro, komputiko kaj moderna vivmaniero). La

instruistaron konsistigos spertohava internacia kolektivo.

Partoprenkotizo: 29 aux 24 NLG (iamaj socialismaj landoj de orienta Euxropo, cxiu

lando de Azio [krom Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko], Afriko kaj

Latinameriko). Gimnazianoj ricevas 20 %-an rabaton el logx- kaj mangxokostoj.

Posttagmeze okazos ekskursoj, kulturprogramoj kaj sportludoj.

Aligxu kiom eble baldaux cxe la kasisto de ILEI:

Bertil Andreasson, Södra Rörum pl 455, SE-242 94, Hörby, Svedio.

(Aligxante informu ankaux la gvidanton. Sxia adreso: Sabine Trenner, Ebertystr. 46.

DE-10249 Berlin, Germanio. Rete: trine@berlin.snafv.de).

Ne preterlasu unikan okazon por lerni, ripozi kaj amuzigxi en amika rondo.

Akiru neforgeseblajn travivajxojn!

 

Kalendaro pri ekzamenoj en la dua duonjaro

*******************************************

19-24 julio: kadre de la 34-a Brazila E-Kongreso en la urbo Salvador okazos sesio

por la elementa kaj meza niveloj. Pliaj informoj cxe: Caixa Postal 945, BR-

Salvador BA, 40001-970 Brazilo.

01-08 auxgusto: kadre de la 83-a UK en Montpellier (FR). Sesio por la elementa kaj

meza ekzamenoj. Pliaj informoj cxe la IEK-sekretario, S-ro Hans ten Hagen.

08-14 auxgusto: kadre de la 33-a ILEI-Konferenco en Montpellier. Sesio por la

elementa kaj meza ekzamenoj. Pliaj informoj cxe la IEK-sekretario.

29 auxgusto/05 septembro: kadre de la 21-a Internacia Semajno en Séte (FR). Sesio por la elementa kaj meza ekzamenoj. Pliaj informoj cxe: D-ro Yvette Vierne,

5 rue Docteur Roux, FR-34090 Montpellier, Francio.

 

Postparole

///////////////

Kiel vi vidis, IPR havas novan titolpagxon. Gxin faris por ni Ellen Dalen el

Norvegio - senpage. Koran dankon al sxi! Bedauxrinde ni devis iom sxangxi la

pagxon, aperigante kelkajn plusajn informojn. Ni atendas viajn opinion kaj

eventualajn modifo-proponojn. Kolektinte la proponojn mi petos sxin fari la finan

varianton de la pagxo.

Jozefo Németh, redaktoro