J. Bishop
Hejmen ] Supren ]

 

D. Charters
K. Smide'liusz
M. La Torre
J. Bishop

EKPAROLI

Esperanto Kiel Propedeuxtiko Al la Rapidigo de Orientlingvo-Lernado kaj Instruado

Esperanto en unuagradaj lernejoj de Viktoria, Auxstralio

En Auxstralio, cxe Monash Universitato estis lancxita la projekto EKPAROLI, kies celo estas esplori cxu la lernado de Esperanto en la unuagrada lernejo hel­pos poste la lernadon de aziaj lingvoj (japana, cxina, vjetnama) en la duagrada lernejo. Danke al la grandanima financa subteno de AEA kaj de Esperanto-Federacioj en Auxstralio, la projekto komencigxis je la fino de oktobro 1994.

Je la komenco estis kontaktitaj 98 unuagradaj lernejoj por ekscii cxu la lerne­joj jam havas LOTE (Language Other Than English - „lingvo krom la angla”) programon. Se ne, oni informis ilin pri Esperanto kaj sendis la materialon pri EKPAROLI, proponanta Mazi en Gondolando kiel lernokurson. Antaux la fino de la lernojaro, tri lernejoj konsentis partopreni la esplorprojektojn en 1995. Kvankam Alan Bishop, la patro de la programo, sukcesis interesigi la kole­garon kaj gepatrojn pri Esperanto, grandan problemon kauxzis, ke mankis instru­istoj parolantaj la internacian lingvon. Sekve por naux kolegoj de la tri lernejoj estis organizitaj plursemajnaj enkondukaj kaj preparaj lingvokursoj. En la nova studjaro (post februaro 1995) Esperanto jam estas instruata en la 3 lernejoj dum 2,5 horoj semajne. Krom la oficialaj lingvolecionoj la instruistoj klopodas uzi la lingvon ankaux dum aliaj lernookupoj de la lernantoj (muziko, sporto, matematiko, geografio, historio, ktp.). La lingvomaterialo dum la komenca fazo bazigxis sur la esperantigita Mazi-kurso. Ïis kiam ekzistis nur ties provbendo de IEI, kun la permeso de BBC oni verkis kompletigan kursmateria­lon, laborkajeron kun multaj bildoj kaj taskoj, kiu havis grandan sukceson inter la instruantoj kaj lernantoj. Cxiuj tri lernejoj jam mendis kaj kun intereso aten­das la dumkongresan aperigon de la kompleto Mazi en Gondolando.

La enkonduko de Esperanto en la lernejoj jam vekis la atenton de la jxurnaloj kaj de la loka komunumo. Lingvisto de Universitato de Melburno kritikis la projekton argumentante, ke Esperanto ne havas kulturan fonon. La lernejestro de Clayton North PS (unu el la tri eksperimentlernejo) bone kaj efike defendis sian elekton. Alan Bishop atentigis pri la propedeuxtika valoro de Esperanto. Titoloj en loka jxurnalo estis: „Language of Peace gains a new lease of life” (Lingvo de paco gajnas novan vivinstigon); „Sad to see negativity: professor” (Domagxe vidi negativecon, profesoro).

Dum tiu cxi periodo okazis Clayton Festo kie la Federacio de Esperanto jam antauxlonge decidis dejxori, starigi budon kaj kun helpo de infanoj - novaj lernantoj de Esperanto - propagandi la internacian lingvon. Tio estis sukcesa.

Nun komencigxas la dua parto de la esplorprojekto, kiun Monash Universi­tato nun finance kontribuas. Estas dungitaj tri helpantoj por la laboro, kiu kon­sistos el preparlaboro por sukcese dauxrigi la esploron en la duagradaj lernejoj, trovi novajn unuagradajn por pluaj esploroj. Oni intencas akiri informojn kaj spertojn de la kolegoj laborantaj kadre de diversaj LOTE-programoj.

La rezulto nuntempe estas nekalkulebla kaj ecx se gxi montros, ke Esperanto ne helpas pri la lernado de azia lingvo, aux ke gxi helpas same kiel alia LOTE, miloj da homoj en Auxstralio lernos pri Esperanto kaj gxiaj uzeblecoj en la inter­nacia komunikado.

(Koncizigita informo laux la raporto, ricevita de

Jennifer R. Bishop, 39 Hill Street, Hawthorn, Victoria 3122, Auxstralio)