|
Mauxro
La Torre
JAR(CENT)KOMENCE
Se,
verkante jarkomencan enkondukan mesagxon, oni povas senti ian respondecan riskon
formuli malgxustajn prognozojn kaj esprimi nerealismajn dezirojn, tiaj riskoj
centobligxas kaj milobligxas komence de jarcento kaj jarmilo. Komencante
la 21-an jarcenton la instruantoj (kaj samtempe porpledantoj) de Esperanto
spontane ekpensas pri la estonteco de sia lingvo. Cxu en la nova periodo venkos
la nuntempa tendenco al maljusta solvo de interetna komunikado, per altrudo al
cxiuj popoloj de la lingvo de la ekonomia plejfortulo? Tio estus gxangala solvo,
tamen tute ebla el materia vidpunkto. Aux cxu – malgraux la nun malfavora
potenc-rilato – fine ekregos lingve pli justa komunika arangxo, tia kian ni
proponas? Mi
ne volas ludi je profetado, nek havas la konajn bazojn por scienceca antauxvido,
cxu fine venkos la lingva demokrateco aux la ununacikultura superrego. Tamen, se
ni estas suficxe konvinkitaj kaj organizitaj, ni povos, gxis kiam eblos, batali
por aserti, konstrui kaj diskonigi nian revatan solvon. Sed,
por redukti nian prognozan riskon, ni turnu nian rigardon al cxi tiu unua jaro
de la komencata jarcento. Interalie gravas por ni, ke
la 2001-a jaro estas proklamita Euxropa Jaro de la Lingvoj (EJL) fare
de la Euxropa Konsilantaro kaj de Euxropa Unio[1],
kio estas ideala kadro por diskonigi nian ekziston kaj iniciatojn. En
tiu kadro, kiuj estas la kampoj, kie ni volas agi prioritate, kaj kiuj la priaj
planoj? Kiel internacia E-instruista asocio (ILEI), ni cxi-jare
volas koncentri nian atenton al kvar cxefaj grundoj: –
interkultura edukado; –
universitata instruado; –
instruista trejnado; –
sistema kunlaborado kun UEA kaj TEJO. 1.
Interkultura edukado Dum
la venonta (nord)somera internacia Konferenco de ILEI (2001. jul.28/ auxg.04 en
Lovran, apud Rijeka, Kroatujo) ni konkludos la dujaran lernejan projekton Interkulturo,
kie nun aktivas kvindeko da klasoj el cxiuj kontinentoj, per publika prezento de
la rezultoj, kaj honesta analizo de la renkontitaj problemoj. Surbaze
de la respondoj al la enketo farita inter la kunlaborantaj instruistoj, ni jam
konstatas en tiuj lernejoj fortan emon al dauxrigo de similcela laboro ankaux
dum la venonta jaro; dume alvenas aligxpetoj de novaj kolegoj. Cxu do ripeti la
saman edukan “eksperimenton” aux cxu inventi ion novan? Ni estas cerbumantaj
pri tio, sed plej versxajne la nun eksperimentata sistemo evoluos al pli
konkreta kaj samtempe pli elasta propon(ar)o. Jam nun, kadre de la interreta
KvazauxlernejoTibor Sekelj, iom post iom konstruatas iuj “fakaj
metiejoj” (la Ludejo, la Proverbejo, la Popolmuzikejo, la
Etna Matematikejo, ktp.), kie iuj klasoj disvolvas apartajn subprojektojn
en tiuj scikampoj: komparado de regionaj ludoj, kompara analizado de lokaj
proverboj, kolektado kaj lernado de alilandaj popolkantoj, esplorado pri la
historiaj “pruntvojoj” de personaj
nomoj, simulado de praetnaj matematikoj, k.s.
Samtempe en (aux ekster) la Kvazauxlernejo iuj klas-aroj arangxis (aux
dauxrigis) la partoprenon per Esperanto en apartaj internaciaj projektoj
Ludeuxrejo, Euxroskola, Infanoj Cxirkaux La Mondo, ..., dum en aliaj ne-lernejaj
medioj – ekzemple en la junularaj medioj de TEJO – oni planas kaj okazigas
interkulturajn kaj interlingvajn iniciatojn, ankaux kadre de la Euxropa Jaro de
la Lingvoj (EJL), kiel la Lingvaj Festivaloj. La
sperto en la gxisnuna lernejara “projekto” de ILEI, kunlabore kun UEA,
montris ke la lokaj kaj homaj cirkonstancoj estas tre variaj rilate al la ebloj
konkretigi difinitajn partoprenmanierojn per difinitaj rimedoj kaj ritmoj. Tial
imageble oni ekiros en la direkton de pluraj pli celitaj kaj konkretaj
projektoj (kun difinitaj partoprenontoj, rimedoj kaj kondicxoj), kiuj tamen
plenumos komunan gxeneralan celaron (lingva egalrajteco, kultura komparado, fora
kun-laborado, ...) kaj gxuos je lauxeble komunaj komunikaj medioj (paperaj
informiloj, retaj diskutejoj, perkomputilaj babilejoj, TTT-pagxaroj, regionaj
renkontigxoj).
2.
Universitata instruado Jam
temp esta’
ke ILEI okupigxu ankaux pri Esperanto en universitataj medioj.
Ekzistas centoj da universitatuloj, kiuj legas kaj parolas la Internacian
Lingvon. Multaj el ili iam okazigas prelegojn, kursojn aux esplorojn pri gxi.
Formigxas (kaj bedauxrinde ankaux malaperas) studentaj E-kluboj, kies iniciatoj
ofte ne estas tiom vaste konataj, kiom ili meritus. Tial unue ni sercxas
kunlaborontojn por aktualigi nian arkivon kaj TTT-pagxaron pri Esperanto en
universitatoj per oportuna enketado. Due ni intencas kunordigi kaj helpi la
agadon je universitata nivelo, ankaux por faciligi novajn plurlandajn
kunlaborojn kaj studentajn intersxangxojn per Esperanto. Tiukampe indas konstrui
pli stabilajn rilatojn kun la aliaj organizoj, kiuj agas sur najbaraj terenoj. Ni
pensas unuavice pri AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj de
Sanmarino), kiu aplikas la Internacian Lingvon por arangxi seminariojn, kursojn,
ekzamenojn, tiel liverante internaciajn diplomojn kaj sciencajn agnoskojn. AIS
ne precipe okupigxas pri la instruado de Esperanto, sed uzas tiun lingvon
por cxiutema instruado je universitata nivelo. Krome gxi kunligas per
dokumentaro kaj informiloj centojn da scienculoj en cxiuj mondopartoj, kiuj en
iuj landoj organizigxas en lokaj filioj. Speciale interesa por ni instruistoj
povas esti la sektoro de AIS, kiu studas la klerigsciencojn kun aparta atento al
la Kibernetika Pedagogio. Duavice
ni celas universitatojn, kie okazas ne nur enkondukaj elementaj kursoj pri la
Internacia Lingvo, sed kie oni povas enpronfundigxi kaj perfektigxi en la
esperantologiaj kaj interlingvikaj studoj. Ekzistas pluraj katedroj pri
Esperantologio en la mondo, kelkaj apenaux konataj ekstere, sed tiu kiu nuntempe
ofertas la plej ampleksan perfektigan kursaron estas la Universitato de
Poznan en Polujo, kie oni povas partopreni sen dauxra fizika cxeestado,
logxante en siaj propraj landoj. Triavice
konsiderindas la interlingvika kaj lingvopolitika esplorado, kiu iomete okazas
– ie kaj tie – en diversspecaj esplorinstitutoj, kaj pri kies kunordigo
okupigxas UEA per sia aparta organizo CED (Centro de Esploro kaj
Dokumentado), kiu kompilas utilajn bibliografiojn, informilojn, kaj
TTT-pagxarojn. Do
la ideo, kiun ni volas realigi – interkonsente ankaux kun UEA – estas, ke
ILEI pli sisteme kaj komplete okupigxu pri cxiunivela instruado de
Esperanto, dum institucioj kiaj AIS uzas Esperanton (krom aliaj lingvoj) en
universitata instruado, kaj CED kunordigas la sciencan esploradon pri la Esperanta
fenomeno. Tiel niaj respektivaj iniciatoj sur tiuj diversaj ebenoj povas
komplemente kunefiki. 3.
Instruista trejnado Granda
parto de la instruado de Esperanto – ni konfesu al ni mem – okazas ankoraux
spontanece kaj improvizate. Tio estas historie tute komprenebla: ni estas en tia
stadio de nia kleriga sistemo, kiel tiuj evolulandoj, kie pro manko da profesiaj
instruistoj, la junuloj kiuj sukcesas fini la mezlernejajn studojn, ekinstruas
en la elementaj lernejoj, sen spefice profesia trejnado. En niaj klubaj kursoj
ofte instruas homoj kiuj iom kaj iel konas la lingvon, sendepende de siaj
instrukapabloj. Fakte la profesieco de niaj lingvaj instruantoj estas tre varia
laux landoj kaj ecx ene de la unuopaj landoj. Tamen
rimarkindas ke en pluraj landoj – mi pensas ekzemple pri Hungarujo, Finnlando
kaj, se mi bone memoras, Kubo – ekzistas landaj sekcioj, kiuj sisteme arangxas
pedagogiajn seminariojn, kie oni auxskultas instrufakajn prelegojn,
prezentas instrumaterialojn kaj modellecionojn, diskutas pri instru-teknologioj,
planas kursojn kaj ekzamenojn. En aliaj lokoj okazas periodaj kunvenoj de
Esperanto-instruuloj (kiel en la internacia ILEI-konferenco, kie ofte
prezentigxas bonkvalitaj prelegoj) kaj cirkulas regione interesaj fakaj bultenoj
(kiel, ekzemple, la germana, kiun mi vidis antaux kelkaj tagoj, aux la pli
konata nordamerika). En
tiom bunta situacio, kie pro konataj kauxzoj miksigxas profesiaj proponoj kun
improvizecaj iniciatoj, endas ekpensi pri pli sistemeca kaj gxenerala trejna
organizo, kiu komencu sian agadon, kunordigante la nunajn lokajn trejnajn
arangxojn, metante al si la meztempan celon diskonigi kaj disvastigi la plej
bonajn modelojn de trejnaj seminarioj kaj materialoj. En tia klopodado konstrui
iom post iom gxeneralan instru-trejnan sistemon, eblos ankaux konsideri, cxu
malcxeestaj instru-teknologioj povas – ecx se nur helpe – kontribui al nia
situacio, kie grandas la problemoj kaj malabundas la rimedaroj. 4.
Kunlaborado kun UEA kaj TEJO Dum
la lastaj monatoj en UEA-medioj, ecx se ne formale, oni ekdiskutas pri la
efektivigo de la antikva revo, en kiu UEA estas granda kaj forta korpo (aux
arbo), kies juna brancxo estas TEJO kaj kies instrua brako estas ILEI. Temus ne
nur pri retorikaj analogiaj figuroj (arbo/brancxo, korpo/brako), sed pri la volo
kongruigi la respektivajn planojn kaj agojn, ne nur internacinivele sed ankaux
landskale. Enlanda
kunlaborado inter la Landa Asocio (LA) de UEA kaj la tieaj Landaj Sekcioj
(LS) de TEJO kaj de ILEI povus aspekti kiel nura bagatela
mem-evidentajxo, dum ankoraux ie tio estas solvenda (aux ecx ne konsciata)
problemo. Sed pri kio konkrete ni kunlaboru? La kunlaborebloj deILEI/UEA kaj
TEJO/UEA estas pli facile imageblaj. Tial mi volas lauxte cerbumi cxefe pri la
rilato inter ILEI kaj TEJO. Evidente
la “esperantista junularo” povas esti koncernata de lernaj kaj instruaj
aferoj gxuste el tiuj du flankoj: A)
la gejunuloj kiel Esperanto-lernantoj; B)
la gejunuloj kiel Esperanto-instruantoj. En
cxiaj situacioj, kie oni arangxas instruadon specife al junaj agxo-zonoj,
trovigxas naturaj grundoj, kie TEJO helpu al ILEI, por pli celkonscie kaj efike
fari tion. Ni pensu ekzemple pri la jenaj tri junularaj tavoloj: la
universitata, la mezlerneja, la “infana”. A1) Supre (par. 2) ni menciis la
planatan engagxon de ILEI je universitata nivelo. Cxu ni kune kun TEJO ne povas
kontakti la Esperanto-studentojn, registri la universitatajn E-klubojn, kolekti
informojn pri Esperanto-koncernaj, sciencaj esploroj, magistrigaj kaj doktorigaj
disertajxoj, studentaj konkursoj kaj inter-universitataj intersxangxoj? A2) Plurfoje dum la pasinteco ILEI
arangxis apud la internaciaj konferencoj la tiel nomatajn “gimnaziojn”, kie
mezlernejanoj unusemajne lernis pri iuj temoj en alloge plurkultura etoso, kaj
kie instruistoj gxuis instruadon al plurnacia klaso kaj povis ecx metode
eksperimenti. Estonte ni volus novigi tiun iniciaton, igante gxin ambauxflanke
pli alloga (bedauxrinde tio ne okazos en Kroatujo pro la jxusa forpaso de la
grandmerita iniciatintino Zsuzsa Barcsay). Cxu el TEJO ne povas veni kompetentaj
sugestoj por la enhavoj, la manieroj kaj la varbvojoj de tiaj mezlernejanaj
stagxoj? Simile ni povas pensi pri la porjunulaj programoj dum la Universalaj
Kongresoj. A3) Almenaux ekde la pasinta jaro
en Israelo ni – pere de nia senlaca vicprezidanto Stefan MacGill –
kunlaboras kun UEA en la pretigo kaj okazigo de la famaj Internaciaj Infanaj
Kongresetoj (IIK). Kiel la plej longvidaj TEJO-estroj jam bone konscias,
la IIK-oj estas ne nur bela libertempo por la “infanoj” kaj “liberigo”
por la koncernaj gepatroj, sed ili finfine estas ankaux “bredejoj” de ontaj
TEJO-anoj. La infanoj, kiuj eklernis la lingvon hejme, en la kongreseta medio
malkovras la guston apliki gxin kun alikulturaj samagxuloj. Ofte tie ili
ekspertas ke tiu lingvo ne estas nur komplezo al la plenkreskuloj sed placxa
utilajxo por si mem. B1) Se estas relative spontane
pensi pri la gejunuloj, kiel lernuloj, malpli auxtomate ni vidas ilin
kiel eblaj instruuloj! (Kompreneble memorindas de TEJO-anoj plejparte ne
estas infanoj, sed gejunuloj inter 20jara kaj 30jara agxo.) Lastatempe TEJO
tre interesigxas pri arangxoj lingvo-diskonigaj kaj lingvo-lernigaj, kiel
ekzemple la Lingvaj Festivaloj, kiuj, komencitaj antaux kelkaj jaroj en
okcidentaj landoj, nun entuziasme okazadas ankaux oriente. Kiel sciate, Lingvaj
Festivaloj estas kelktagaj renkontigxoj, kie oni sinteze kaj specimene
prezentas multajn lingvojn - grandajn kaj malgrandajn - al gxenerala (precipe
studenta) publiko. Esperanto tie rolas kiel subkomprenata pontolingvo, kaj tiel
gxi kreskigas sian prestigxon. La Lingvaj Festivaloj evidente estas
interkulturaj arangxoj, kies celoj kaj rezultoj iel parencas (eksterlerneje)
nian Interkulturan projekton (par. 1). Kial ne plani ian spert-intersxangxon kaj
sinergion inter la du sistemoj? Pri tio gejunuloj (kaj ne-) ekdiskutos fine de
marto en Budapesxto, dum la seminario Lingva Cxielarko, auxspicie de la
Euxropa Konsilantaro. B2) Krome en studentaj rondoj, kie
oni lernas la Internacian Lingvon inter aliaj fremdaj lingvoj, cele al klerigo
de lingvo-instruistoj, oni prave ekinteresigxas ne nur pri la lingvoj mem, sed
pri ties instrumanieroj kaj instruiloj. Tiukadre ankaux en TEJO naskigxas atento
al la problemoj de instruula trejnado (v. supre paragrafon 3). Cxu kombineblas
la sendube pli profunda sperto de “maljunaj” Esperanto-instruantoj/intoj kun
la imagebla entuziasma vigleco kaj novigemo de Esperanto-studentoj? Jes,
kondicxe ke oni plane organizu tion. Unuflanke oni povas arangxi
Esperanto-kursojn por studentoj, kie samtempe kun la lingva ekzercado, oni
ekprovu la guston de lernigado kaj instruplanado. Aliflanke ILEI kaj TEJO povas
konstrui internaciajn situaciojn (ekzemple dum aux apud kongresoj kaj seminarioj
kiel la Lingva Cxielarko), kie oni pridiskutu kaj elprovu diversajn
instrumodelojn, celante la heredigon de la malpli junaj spertoj kaj la
elformadon de multaj bezonataj junaj instruontoj. B3) Tiu ideo kunligigxas ankaux kun
alia ekdiskutita plej pinte de UEA/ TEJO/ ILEI, ke ni respondu al la malsato de
Esperanto-instruontoj en novaj landoj (ekzemple afrikaj), per zorga profesia
trejnado de novaj junaj (vojagxemaj) instruuloj, kiuj per financa helpo de UEA
vojagxu al tiuj movade malfortaj landoj kaj restadu tie dum iuj periodoj kiel gast-instruantoj. 5.
Konklude Nuntempe
UEA klopodas reorganizi la kontinentajn aux landarajn komisionojn (Afrika, Azia,
Amerika, Balkana, Mezeuxropa, Euxropunia, ...) tiel ke ili efike funkciu kiel
renkontejoj de la landaj movadoj (pli aux malpli organizitaj) kun komunaj aux
parte similaj problemoj kaj rimedoj. Cxu ni kaptu cxi tiun okazon por regione
ekrealigi kaj elprovi la supre menciitajn rilatadojn kaj kunagadojn inter la instruula
brako (ILEI), la junulara brancxo (TEJO) kaj forta trunko
(UEA)? Cxu
ni diskutigu la diritajn temojn ankaux en la landaraj renkontigxoj, kiel la
venontjunia Danuba Esperantlingva Scienca kaj Kultura Forumo (DESKF), kie
niaj hipotezoj povas esti kontrolataj kaj priplanataj?[2] Memkompreneble
la juli-auxgusta internacia konferenco de ILEI en Lovran (Istrio) nepre donos
konvenan spacon al tia laborplanado, kaj simile – ni esperas – la medioj kie
oni jam nun prilaboras la novan trijaran laborplanon de UEA. Konklude
mi volas deziri por la nun komencata jardeko (la “dumilaj” jaroj 2001-2010)
ke ni, proponantoj de nova lingva ordo kapablu rigardi – preter
niaj etaj demandoj pri supersignoj, novaj vortoj, kaj statutoj – al la
manieroj kiel pli firme arangxi nian ekziston kaj videblon en la familioj, en la
bazaj kaj mezaj lernejoj, en la universitatoj, klerigejoj kaj esplor-institutoj. Sukceson
en la nova jaro! [1]
Informoj
pri EJL troveblas en Interreto: –
komuna cxefpagxo EK/Eº: [http://www.eurolang2001.org]. –
Euxropa Konsilantaro: [http://culture.coe.fr/AEL2001EYL/ael0001.htm]; –
Euxr. Unio: [http://europa.eu.int/comm/education/languages/es/actions/year2001.html]; –
Pri la laboro de esperantistoj koncerne EJL vidu la diskutgrupon Jaro-de-lingvoj-2001,
ekzemple cxe [http://it.egroups.com]. [2]
Pri
DESKF/5 vidu apartan artikolon en la nuna numero.
|