|
Eroj
el la Jarraporto de ILEI 1999
Ekzamenoj
En 1999 aligxis 8 novaj ekzamenantoj al la
Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (IRE), kaj en 2000 jam 5. IRE nun nombras 61
ekzamenantoj en cxiuj kontinentoj. Ni dauxre strebas al pliaj ekzamenantoj,
precipe en landoj, kie ne trovigxas tiuj. Jen la rezultoj: la unua numero montras la nombron
de la kandidatoj en la antauxtesto, la dua la nombron de la ekzamenigxintoj kaj
tria la nombron de la sukcesintoj.
Nivelo:
elementa
meza
Hans ten Hagen Libro-eldonado
Sekve,
ni vendis de la Budapesxta libroservo 393 librojn, kompare kun 346 en la antauxa
jaro, fakturinte gxis ronde 570 EUR. La suma stokvaloro de niaj libroj jarfine
estis 1693.56 EUR. La plimulto de tiu stoko kusxas en Hungario (1574 el 1907
libroj). En 1999 la Ligo pagis al IEI 450 EUR por stoki librojn kaj malnovajn
numerojn de IPR. Tiun pagon ni plue ne povos permesi al ni.
IPR estos forigita, IEI farigxas komisia vendanto de niaj libroj, ricevanta
maklerajxon kontraux la stokado. Nova
libro: La 44-pagxa unua kajero de nova lernilo
por junuloj Okulo estis nia nova eldonajxo en 1999. Gxi
estis verkita serve al „Interkulturo”. La plimulto de
la stoko, 2206 ekz., estis liverita en januaro 2000. Aperis ankaux provizora
versio (nur 30 ekz.) de ekzercoj por lecionoj 5 kaj 6 de la vidbendo “Pasporto
al la tuta Mondo”, kiu ne eniris nian inventaron. Necesas emfazi, ke prizorgi la ligan libroservon ne estas tasko, kiu nepre aux ofice apartenas al la estrarano respondeca pri eldonado. Gxi bezonas pli da flegado kaj tempo ol la nuna plenumanto povas dedicxi. Sekve, bonvenas sinpropono de iu preta stoki, prizorgi, kaj inventari la stokojn (nun cx. 250 kg), reklami la librojn, akcepti, fakturi kaj postkontroli mendojn, pakante kaj sendante la librojn. La nuna prizorganto ripetas sian atentigon, ke kvankam li evidente zorgadas kiom eble pri la sekureco de la stokoj, li ne povas persone akcepti financan respondecon pri tio. Prizorganto:
Stefan MacGill Juna
amiko La
jaro 1999 estis rekorda por nia tutmonda lernejana gazeto. Feste al la 25-jara
jubileo de la revuo, la unua numero de la jaro havis duoblan amplekson kaj kiel
antologio prezentis aparte bonajn erojn el la antauxa kvaron-jarcento. Tiun
numeron vendas la libroservoj de UEA kaj ILEI kiel aparta eldonajxo. Spite signifan kotiz-altigon komence de 1999 okaze de transiro al plenkoloraj kovriloj, la nombro da abonoj kreskis gxis 1936, la plej alta sumo de post 1990, kiam forfalis la socialisma amas-merkato. Felicxe, nova amaso anstatauxis la antauxan: Brazila Esperanto-Ligo faris kuragxan decidon kaj abonigis ekde 1997 sian tutan membraron. Sekve, la plimulto de la legantoj trovigxas ekster Euxropo. Tion spegulas kreskanta vario en la enhavo de la revuo. Kiel cxiam, sub gvido de redaktoro Géza Kurucz, la eroj estas mallongaj, ilustritaj kaj en facile legebla lingvajxo. Dum la jaro la ICxLM-rubriko por etuloj ricevis novan nomon “La unua etagxo.” La revuo havas hejmpagxon, kiu interalie prezentas liston de la senglose uzataj vortoj, kun tradukoj en kelkaj naciaj lingvoj. Vizitu la TTT-ejon: www.banyai-kkt.sulinet.hu/esperanto
Plentarifaj
(T1) 405
363
463
403
401
365 Brazilo
36
111
118
808
723
1041 Rabat-tarife 552
666
569
615
647
530 SUME
993
1140
1150
1826
1771
1936 La
dek elstaraj landoj de 1999 estis: Brazilo (1041), Togo (80 averagxe,
varias tra la jaro), Cxinio (66), Italio (65), Hungario (60), Kroatio (50),
Francio (49), Usono (42), Litovio (35), Svedio (33). Meze tricent
pliaj ekzempleroj estas distribuataj varbe, ofice, reciproke aux senpage. La
gazeto eniras 82 landojn, al multaj landoj ni liveras gxin je aux sub la
kost-prezoj. Pro
tiu rekordo, la administra laboro kreskis multe; certe nia estas la plej granda
E-gazeto prizorgata sen profesia stabo kaj oficejo. Dum 1999 la rilatado kun
perantoj grandparte transiris al komputila mesagxado, kaj ecx la elektrona
transigo de abonmendoj. La distribuon nun plenumas privata kompanio, kostante
meze 12% malpli ol la posxto, kaj prenante la gazetojn de la pakejo. Dum la jaro
okazis 27 forportoj kun sume cx. 450 kg. Pro limigitaj laborfortoj, unu ekspedo
dauxras inter 3 kaj 5 semajnoj. La
sekva tabelo resumas la administrajn laborojn, indikante, kiel tio estonte povus
esti plenumita per eta teamo. Se iu opinias sin kapabla kaj preta prizorgi
parton de la laboro, bonvolu anonci sin, cxar tiu laboro ne ofice devas aparteni
al la estrarano pri eldonado.
Pro
la neatendita kresko en la abonoj, kaj la kostoj kaj la enspezoj kreskis kompare
kun la bugxeto. Felicxe, la revuo liveris utilan netan enspezon por la Ligo. La
sekvaj tabeloj prezentas ronde la kostojn kaj enspezojn rilatantaj al la kotiz-
kaj eldonjaro 1999. Ili diferencas de la oficiala financa rezulto, kiu registras
spezojn okazintaj en 1999 (ekzemple tio inkluzivas numeron 98/4 sed ne
inkluzivas 99/4). Kelkaj el la enspezaj sumoj indikitaj sube restas sxuldataj.
Nebugxetitaj kaj agrablaj surprizoj rezultis el la 1041 abonantoj en Brazilo,
kaj el la donacoj, cxefa el kiu (mil dolaroj) alvenis kadre de testamento. Ni
kore dankas al la familio de Alice B. Harris pro tiu korvarmiga kaj kuragxiga
faro. Kostoj
(EUR)
Bugxeto (K.Vary)
Rezulto Presado
2741
3116 Afranko
2587
3758 Materialoj/transporto
150
66 Honorarioj
197
194 Varbilo/varbado
121
114 SUME
5795
7247
Enspezoj
Bugxeto
Rezulto Tarifo
1
2483
2730 Tarifo
2
2287
4470 Tarifo
3
898
736 Donacoj
965 SUME
5668
8901
Rezulto
-127
+ 1654 Ni
kore dankas al cxiuj perantoj, kontribuintoj, ilustristoj, pak-helpantoj kaj
aliaj, kiuj kontribuis al cxi tiu elstare sukcesa jaro. Stefan
MacGill, administranto Kursoj
En
Widnau (Svisio) dum la sepa kongreso de la Euxropa Vegetarana Unio de la 13a
gxis la 23a de julio 1999, okazis, por la unua fojo, kurso de Esperanto gvidata
de Carla De Lorenzi laux la rekta Cseh-metodo kaj la vidbenda kurso Mazi. La
oficiala lingvo estis la angla, kun traduko en la germana. Partoprenis 300
personoj el 30 landoj. En la fino, ankaux la organizantoj, ne nur la
partoprenantoj, montris entuziasman intereson kaj pere de la
"Jarlibro" oni povis informi pri la lokoj, kie ili povas dauxrigi la
studadon. En Cambrils (Tarragona) Katalunio, Hispanio, de la
2a gis la 9a de oktobro okazis la "Sepa Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj
Turismo" (sub la auxspicioj de la Hispana Esperanto-Muzeo). Carla De
Lorenzi gvidis paroligajn kursojn: por komencantoj laux rekta Cseh-metodo kaj
Mazi, kaj por progresantoj per la libro "Kunvojagxu" de Paul Gubbins.
Carla de
Lorenzi Financa
raporto Rimedoj
Kostoj
EUR
EUR Membrokotizoj
5487:00
IPR
5628:00 Eldono
232:00
Afranko, tel, fakso
1080:00 Libroj
269:00
Kopiado, materialo
563:00 Konferenco
918:00
Ekzameno
26:00 Juna
Amiko
1419:00
Cxambroluo
454:00 Interezo
19:00
Fakaj kotizoj
143:00 Div.
630:00
Estrarkostoj
1002:00 Bankkostoj
78:00 8974:00
8974:00 Bilanco
1999-12-31 Aktivo
Pasivo Kaso
- 28:00
Koleghelpa konto
131:00 Banko:
2713:00
Fonduso Szerdahelyi
359:00 SEB,
Spar, PG UEA,
ilek-a
2249:00
Fonduso Dazzini
738:00 JA
- junal-l
438:00
Fonduso Erika Linz
514:00 Fondusoj
2362:00
Interkulturo
257:00 Nepagitaj
fakturoj
81:00
FEL
620:00 Kredito
5208:00 Stoko
eldonoj
580:00 Stoko
libroj
3998:00 Oficejaj
iloj
607:00 Propra
kapitalo
15589:00 18208:00
18208:00 Fonduso
Erika Linz
SEK Saldo
1998-12-31
140835:06 Donaco
21:36 Interezo
4400:00 Interezo
427:89 Stipendio
- 5162:81 Bankkosto
- 166.99 Saldo
1999-12-31
*140333:15
140333:00 *
Nominala valoro de obligacio 40000:- Fonduso
Szerdahelyi
SEK Saldo
1998-12-31
10853:74 Donaco
3076:99 Interezo
88:46 Sxuldo
de ILEI 1998
- 1640:65 Korekto
- 1278:00 Eldono
de lernolibro
- 3920:00 Bankkosto
- 10:96 Saldo
1999-12-31
7169:58 7170:00 Kaso
Dazzini
SEK Saldo
1998-12-31
2918:65 Donacoj
3376:97 Interezo
28:92 Saldo
1999-12-31
6324:54
6325:00 Koleghelpa
Konto
SEK Saldo
1998-12-31
37:09 Donacoj
271:86 Loterio,
Karlovy Vary
817:30 Saldo
1999-12-31
1126:25
1126:00 Juna
Amiko Rimedoj
Kostoj EUR
EUR Abonoj
9708:00
Presado
2760:00 Prunto
de ILEI
5208:00
Afranko
3235:00 Materialo
41:00 Honorario
170:00 Transporto
12:00 Bankkosto
30:00 Gajno
1419:00 Saldo
7249:00 14916:00
14916:00 Konferenco
1999
SEK Kotizoj
90796:84 Kostoj
- 83068:12 Gajno
7728:72
90796:84
90796:84 90797:00
90797:00 IPR
1999
EUR Presado
(1/3-99), 98/4
1314:31 (23/1-00),
99/1-3
2489:07 Ekspedo(23/1-00)
1257:39 Honorario(15/11-99)
504:00 Kompenso
(17/4-99)
25:05 (29/4-99)
38:20 Sumo
5628:02 5628:00 Rezulto
de Interkulturo 1999 Rimedoj
Kostoj EUR
EUR Bugxetita
sumo 1168:00
Okulo-presado
1257:00 Donacoj(piek-b)
594:00
Administrado
35:00 Cirkulero
213:00 Saldo
257:00 1762:00
1762:00 Listo
de donacintoj
Interkulturo
pike-b:
Raita Pyhälä, Jenny Bishop, Nederlanda sekcio de ILEI Kaso
Dazzini: Bertil
Andreasson, Jenny Bishop Koleghelpa
kaso:
Bertil Andreasson Fonduso
Szerdahelyi:
Bertil Andreasson Membreco:
Bertil
Andreasson, Boo Mee Kim-Lindblom Dankon,
al ili! Boo
Mee Kim-Lindblom Konferencoj
33a en Karlovy Vary 7-13/08 /99. Temo: Edukado al
la Paco. 57 partoprenantoj el 24 landoj gxuis amikan etoson kreita de Stanjo
kaj Petro Chrdle kaj ilia bonkora teamo cxe la domo de la junularo en Karlovy
Vary, Cxehxio. La programo konsistis el du partoj: unue la prestigxa Metodika
Seminario kun prelegoj de spertaj pedagogoj, Geraldo Mattos, Ilona Koutny kaj Márta
Kovács, sekvita de Cseh seminario C. En Cseh seminario C gvidita de Atilio
Orellana Rojas sukcese diplomigxis 4 instruistoj el 4 landoj . En la programo
paralele okazis enkonduko al ILEI-Projekto Interkulturo de Mauxro la Torre kaj
gxuitaj aktivigaj sesioj de Mireille Grosjean kaj Sabine Trenner. Marde la tuttaga ekskurso sperte prizorgita de lokaj
esperantistoj gvidis al la cxarma mezepoka Kastelo Loket kaj poste al la bela
banurbo Marianske Laznje. Vespere eblis aux banigxi aux rigardi videobendojn de
Togolando kaj Auxstralio. La Komitato konsistante el 12 reprezentantoj sukcese
pritraktis la plej gravajn tagorderojn sed por ebligi tion la estraro ofte devis
kunsidi malfrue nokte. En la lastaj tagoj partoprenantoj auxskultis la
spertojn de tre interesaj kaj diversaj kolegoj, Petro Chrdle pri E-lernolibro en
la cxehxa lingvo, Mihai Trifoi pri la defioj de instruisto en Rumanio kaj
Lawrence Mee pri antonimoj kaj sinonimoj. Je la fino, antaux tre amuza anekdoto de Stefan
MacGill kaj belega folklora festdancado cxiuj bone festmangxis kaj poste gxuis
oficialan prezentadon de diplomoj kaj donacoj kaj bonvenigon al nova Kasistino
de ILEI, Boomee Kim Lindblom. Sekvis aparta prezento de donaco al estimataj
Bertil kaj Lisbet Andreasson post la longa kaj sindedicxa dejxorado de Bertil
kiel Kasisto. Nun, jam preskaux unu jaro post tiu neforgesebla
evento, cxiuj partoprenintoj, legante cxi tiun raporton nepre rememoros la gajan
personecon de Stanjo Chrdlova kiu trapenetris la tutan periodon de la
Konferenco. Kun granda sento je perdo al Esperantio pro sxia forpaso frue
cxi-jare ni denove kondolencas al Petro kaj al iliaj familioj. 34a Konferenco cxe Kvinpetalo, Bouresse, Francio,
15-21/07/00 ankoraux akceptas pli da aligxontoj. Bonvolu sin anonci al la
kasisto antaux la fino de junio. La alloga temo, Lingvolernado serve al
Interkultura Edukado certe invitas partoprenadon. 35a Konferenco en Kroatio: kiel normale la
konferenco okazos tuj post 86a UK en Zagrebo kaj situos en bela regiono apud la
maro. Pliaj detaloj haveblos dum la Konferenco cxe Kvinpetalo sed menciindas ke
plejversxajne okazos samtempe gimnazio/stagxo por gejunuloj. Dum tiu periodo
estas ankaux planitaj en la sama regiono Konferenco de la Akademio kaj
Renkontigxo de Internacia Rondo Familia. Por la 36a Konferenco propono espereble prezentigxos dum la 34a
Konferenco cxe Kvinpetalo. Intertempe se landa sekcio, speciale brazila konas
tauxgan lokon kun konferencejo kaj deziras sin proponi kiel organizanto de nia
Konferenco, bonvolu skribi al Jennifer Bishop.
Jennifer Bishop
|