|
Ideoj
kaj proponoj pri la evoluigo de Esperanto En la Pedagogiaj Tagoj de la Hungara sekcio prelegis s-ro János
Petik. Sekve de tio, li sendis tri-pagxan artikolon por IPR kun la supra
titolo: La Komitato de ILEI en Tabor decidis, ke IPR ne aperigas artikolojn kun
kontrauxfundamentaj reform-proponoj. Tial, por ne silentigi membron de la Ligo,
ni aperigas resumon kaj inviton: La unua alineo motivigas la decidon lancxi la temon per IPR;
unuflanke "pro manko de ceteraj kaj pli kompetentaj forumoj ofertantaj la
povon pridiskuti ankaux lingvistikajn demandojn de E" kaj pro manko de
reehxo el la Akademio. Aliflanke, cxar "de la instruistaro oni povas la
kleritecon kaj konscion […] pri lingvistikaj aferoj atendi." Cxu
la evoluigo de E-o estas necesa? Demandas la dua alineo. S-ro Petik respondsas
jese, asertante, ke erare estas atendi, ke E-o evoluu kiel etnaj lingvoj, kaj ke
gxi bezonas konscian evoluigon. Kiel evoluigi E-on? Demandas la tria alineo: "Akademio devas
ne malhelpi sed fermenti la evoluon de E." Gxi decidu "Cxu E estos
lingvo nur Euxropa, nur hindo-euxropa aux universala?" La akademio kolektu
kaj diskutu cxiujn proponojn kaj publikigu siajn opiniojn kaj konsilojn pri
cxiuj problemoj, tiel kontrolante sed ne malhelpante la lingvo-evoluon. La auxtoro fine listigas 5 leksikajn kaj 16 gramatikajn proponojn.
Inter la leksikaj: aboli finajxon "-aux", vortojn du-etimajn (sxangxi,
sxargxi, forgesi) kaj malsuficxe internaciajn (dungi → emploji; sxajni
→ sembli; kaj → et) kaj forigi la supersignojn. Inter la gramatikaj:
kreo de ne-difinita artikolo, afiksoj -ag, kon-, novaj vort-ordaj principoj,
limigo de la uzoj de ig/igx, abolo de "ne plu", kreo de nova emfaza
formo de genetivo, ekz. "Mi vidis Karloz amikon", aparta pronomo por
la dua persono plurala kaj "kelkgrada apliko de la sistemo de verba
transi-tiveco en kelkaj (precipe la angla) lingvoj." Kiu volas ricevi la plenan tekston de la artikolo, sendu leteron
kun 2 irkp al la auxtoro. Eblas diskuti kun li la temojn kaj proponi tiajn
lingvistikajn kaj reformemajn forumojn kie tiaj artikoloj kaj diskutoj bonvenos. János
Petik, Szontágh P u 9/7, HU-2660 Balassagyarmat, Tel (+36-35) 301-479
|