|
KIO
ESTAS ILEI? Cxiun organizajxon faras
unuavice gxia membraro. La Statuto de ILEI preskribas, ke cxiu persono kiu
rekonas la Statuton, okupigxas aux interesigxas pri edukado kaj instruado,
rajtas membrigxi. Efektive ILEI havas malpli ol 500 membrojn, ecx malpli da
pagitaj kotizoj por 2003 - tro malmulte kompare kun la nombro de esperantistoj
kiuj plenumas la statutan kondicxon por membrigxi, kaj ne suficxe por adekvate
respondi al la bezonoj de la propra agadkampo: edukado kaj instruado. ILEI devas
plivastigi sian celgrupon kaj turni sin ne nur al siaj kotizpagantoj, sed al
cxiuj esperantistaj instruistoj kiuj kontribuas aux povas kontribui al gxiaj
celoj. Tio precipe validas por junaj esperantistoj aux tiuj el malricxaj landoj
kiuj ecx ne povas pagi la kotizon, sed havas ideojn, volon kaj kapablon por agi.
Necesas enkonduki novajn formojn de membreco kaj partopreno en la laboro, kaj
novajn servojn adaptitajn al la pli vasta celgrupo. La unuaj ideoj pri nova
ampleksa kaj plurdimensia projekto „Flugiloj de Malfacila Vento”, kiuj venis
el la rondoj de TEJO, montras direkton al tiu celo. Organiza strukturo Estas tri organizaj instancoj
laux kiuj ILEI rekoneblas: sekcio (organiza unuo kiu agas en difinita teritorio),
la Komitato (la supera decida instanco en kiu cxiuj sekcioj estas reprezentitaj)
kaj la Estraro kiu gvidas la Ligon. Sur la lasta kovrilpagxo de cxi tiu revuo
trovigxas nomoj de 31 sekciestroj kaj ankoraux 15 reprezentantoj de ILEI en
landoj kie ne ekzistas sekcio sed ekzistas individuaj membroj, kiuj ankaux povas
havi siajn reprezentantojn en la Komitato laux difinita kriterio. Do ILEI
organize cxeestas entute en 46 landoj – nombro notinde malpli granda ol la
nombro de landoj en kiuj Esperanto estas instruata, aux de landoj el kiuj
cxiujare venas partoprenantoj de la Universala Kongreso de Esperanto. Tiu nombro
farigxas ecx pli malgranda konsiderante malfortajn rilatojn de la Estraro kun
pluraj sekcioj kaj reprezentantoj: la Estraro ne konas iliajn staton kaj
problemojn, ili ne reagas al iniciatoj kaj demandoj de la Estraro, kaj malpli ol
15 landaj sekcioj regule aperigas siajn agadraportojn sur la pagxoj de IPR. Sen
efektive aganta sekretario en la lastaj tri jaroj, kun demisioj de kelkaj
estraranoj kaj preskaux du jarojn sen estrarkunsido, ILEI lastjare atingis
kulminon de sia organiza krizo. La 36-a Konferenco de ILEI kaj la ILEI-arangxoj
en la lasta UK kuragxigas, ke la Ligo havas kaj akiras novan forton por superi
la krizon. Agado La bildon de iu organizo
kompletigas gxia agado. Cxiu kiu scias pri la Tago de Lernejo, Internaciaj
Ekzamenoj de ILEI/UEA – elementa kaj meza, IPR, Juna Amiko, Tendaraj Tagoj,
Okulo, la projekto Interkulturo, retdiskutejoj e-ins kaj ILEI-kom, memoras ilin
ligite al la nomo de ILEI. Kaj kion ankoraux? Foliumante malnovajn volumojn de
IPR oni trovas sur la dua kovrilpagxo diversajn agadkampojn taskitaj al diversaj
estraranoj: trejnado de instruistoj, statistikado de instruado, Gimnazio de ILEI,
eldonado, instruado al infanoj, servoj al instruistoj, lerniloj, metodikaj
seminarioj, terminaro, universitata agado, lernejaj projektoj. En kelkaj el tiuj
agadkampoj agas aliaj institucioj kaj unuopuloj atingante notindajn rezultojn
sen adekvata subteno de ILEI. La nova Estraro elektita en la 36-a Konferenco
redifinis taskokampojn de la estraranoj konforme al la prioritatoj kiujn aprobis
la Komitato kaj planas plifortigi kaj plivastigi kunlaboron kun la jamaj kaj
novaj partneroj en tiuj taskokampoj. Konferenco La cxefa cxiujara evento de la
ILEI-vivo, la Konferenco, estas kontrolpunkto de la organizo kaj gxia spegulo
kiu bildigas gxiajn staton kaj evolutendencojn. Kelkdeko da partoprenantoj
cxiujare ankaux donas siaspecan bildon de la organizo. Varia programo, kutime ne
tre densa – kelkaj prelegoj, komitatkunsidoj, somera turismado, vesperaj
distrajxoj kaj kelkfoje paralelaj seminarioj – diversgrade kontentigas iliajn
sxatojn kaj gustojn. La Konferenco tamen estas unika okazo por kunvenigi la
agantojn pli amase kaj kontentigi la bezonojn pli vaste. Mankas, ekzemple,
pripedagogiaj kaj organizaj kolokvoj, metodikaj seminarioj kaj ekzamenoj,
laborgrupa planado de komunaj projektoj ks. Revuoj Internacia Pedagogia Revuo (IPR)
kaj Juna Amiko estas identigiloj sen kiuj ILEI ne imageblas, kaj kiuj ne
imageblas sen ILEI. Tamen ilia pluekzisto ne estas certa cxar la Ligo havas
grandajn financajn problemojn. Juna Amiko havas klaran
fizionomion de altkvalita revuo por baz-lernejanoj, kun ambicio kontentigi
ankaux bezonojn de aliagxaj komencantoj. IPR estas organo de ILEI kun
miksita taskaro de interna bulteno kaj de faka revuo, liveranta gravajn
organizajn informojn kaj variajn fakajn artikolojn. Tiu miksigxo kaj la
limigitaj financoj unuflanke malebligas pli dinamikan bultenon kaj aliflanke ne
lasas suficxan spacon por pli ampleksa scienca traktado de E-pedagogia
problemaro. La Interreto proponas iujn
solvojn, sed necesas pensi ankaux pri aparta edukscienca revuo kian bezonas la
E-komunumo. Aparta problemo estas manko de revuo, reta aux papera, kiu renkontus
la bezonojn de junaj instruistoj kaj instruemuloj. Solvon por gxi promesigas la
komencita kunlaboro kun TEJO kaj gxia laborgrupo E@I. Internaciaj Ekzamenoj La Internacia Ekzamena Komisiono
(IEK), kiun nomumas la Komitatoj de UEA kaj ILEI laux propono de la Estraro de
ILEI, praktike memstare zorgas pri la elementa kaj meza internaciaj ekzamenoj
havante apenaux pli ol 10 ekzamenitojn cxiujare. La bezonoj estas multe pli
vastaj. Aparte mankas ekzamenoj pri instrukapablo – ekzistas regularo pri gxi,
sed ne ekzamenmaterialoj kaj praktiko. ILEI estas unu el raraj fakaj organizoj
kiuj ne ebligas al siaj membroj diplomojn en sia fako. Jen grava tasko por ILEI
kaj IEK. Interkulturo ILEI, kun morala subteno de UEA,
lancxis la projekton Interkulturo en 1999 kiel lernejan projekton por aplikado
de Esperanto al interkultura edukado kun retpagxaro titolita Kvazauxa Lernejo
„Tibor Sekelj”, kiu havis sian furoran periodon kaj rapidan estingigxon pro
kelkaj neantauxviditaj kaj ne adekvate solvitaj problemoj. IPR jam informis kaj
plu informos en apartaj artikoloj pri relancxo de Interkulturo en nova eldono
– IK2, kun novaj homfortoj, novaj metodaj kaj teknikaj solvoj, financa subteno
de Esperantic Studies Foundation (ESF)[1]
kaj komencita konfirmigxo ankaux en neesperantistaj medioj. Retmedio La retpagxaro de ILEI gastas cxe
unu el la serviloj de la Tria Roma Universitato, ne sen problemoj, same kiel la
Kvazauxa Lernejo „Tibor Sekelj”. La revuoj IPR kaj Juna Amiko
havas proprajn pagxarojn cxe aliaj serviloj[2].
ILEI posedas la retregionon interkulturo.org kun la celo servi kiel pordego al
diversaj interkulturaj projektoj kaj agadoj de ILEI aux interesaj por ILEI. Por
la bezonoj de IK2 estas uzata retregiono interkulturo.net. Apartaj pagxoj aux
prezentoj de ILEI kaj Interkulturo gastas cxe uea.org, edukado.net kaj vikipedio.
ILEI havas kvar diverse aktivajn diskutlistojn cxe Yahoogroups. Evidente necesas
resistemigi kaj plu evoluigi cxiujn tiujn kaj novajn uzojn de Interreto. Tial la
Estraro difinis apartan taskokampon por tiu bezono – retprojektoj, ligitan al
junulara agado kaj informado. Partneroj La partneroj estas tiu grava
faktoro kiu grandparte difinas la agadkapablon de iu organizo, kiel nepra
kondicxo, kaj kiel pruvo. ILEI membras en UEA kiel faka asocio kaj, pli ol tio,
per aparta interkonsento el la jaro 1990, gxi transprenis zorgon pri la
interesoj de UEA rilate al altigo de la lingva kaj kultura nivelo de la
E-parolantoj, disvastigado de instruado de Esperanto kaj tiucela rilatado kun
edukaj instancoj. La vortoj de la interkonsento ne realigxas cxiam glate kaj
ILEI sentas bezonon je pli konvinka financa kaj oficeja subteno de UEA por la
transprenitaj taskoj, precipe konsiderante ke la instruado de Esperanto estas
unu el la tri prioritataj agadkampoj de la Strategia Plano de UEA. Tiu temo
estos plu traktata inter la du organizoj. En tiu kunteksto estos sercxata vojo
al pli konkreta kunlaboro kun IEI, AIS, ISAE, universitataj katedroj kie
Esperanto kaj interlingvistiko estas instruataj, E-centroj kaj kursejoj,
instruistaj sekcioj de Landaj Asocioj de UEA kaj aliaj institucioj en la sama
agadkampo. Aparteno de ILEI al Unesko[3] kaj FIPLV (Internacia
Federacio de Instruistoj de Modernaj Lingvoj) kaj prelegoj pri niaj
kulturprojektoj en iliaj konferencoj[4] malfermas al esperantistaj
instruistoj novajn agadspacojn cxe tiuj organizoj. Nia partopreno en la konferenco
de ACODDEN3 (A Classroom of Difference – Diversity Education Network) kreis
novan sxancon por penetro en kultur-edukajn mediojn de Euxropo kaj partnerigxo
kun diversaj edukaj institucioj kaj subvenciantoj montrintaj intereson pri la
projekto Interkulturo. Notinde novan forton portis al ILEI la partnerigxo kun la
faka sekcio de TEJO „Esperanto cxe Interreto” (E@I)[5],
kun kiu ni jam realigas la novan eldonon de Interkulturo (IK2) kaj faras novajn
planojn por plijunigxo kaj organiza plifortigxo de ILEI. La pozitiva sinteno de
ESF al IK2 kuragxigas nin por proponi novajn projektojn kaj strebi al longdauxre
kunlaboraj rilatoj kun tiu fondajxo. Konkludo Se necesas proponi unufrazan
sintezan respondon al la titola demando, ILEI montrigxas sistemo de homoj,
organizformoj, agadoj, informkanaloj, kunlaborrilatoj kaj solvendaj problemoj,
kies cxefa celo estas progresigo de la instruado de Esperanto kaj gxia kulturo,
kaj disvastigo de interkultura edukado per Esperanto. La forton de ILEI faras ne
nur gxiaj instancoj kaj kotizpagantoj, sed unuavice bone organizita kunlaboro
kun diversaj institucioj, agantoj kaj subtenantoj en la kampo de edukado kaj
instruado. Radojica
Petrovicx, prezidanto [1]
Vidu la intervjuon kun Mark Fettes en ĉi tiu numero de IPR (p. 13.) [2]
Atentu, IPR havas novan TTT-adreson: www.tarczy.rlan.hu/ipr/ [3]
Raporto de la Ĝenerala Direktoro de Unesko en junio 2003 konfirmis la
operaciajn rilatojn de UEA kaj ILEI kun Unesko. [4]
Vidu apartajn informojn pri tio en tiu ĉi numero de IPR (p. 23.). |