|
Mauxro
La Torre Kion
fari por (kaj per) ILEI? Karaj gekolegoj, jarkomence
kutime oni bondeziras ... felicxajxojn. Sed konkrete kion bonan deziri por nia
organizo? Cxu ni kundeziras la samon? Ekde
kiam last-auxguste kelkaj el ni konferencis en la franca Montpeliero jam pasis
preskaux jarduono. Dume
pluraj labor(eg)is diversmaniere redaktante gazetojn, verkante
lerno-materialojn, instruante esperanton aux prelegante pri gxi, korespondante
internacie, plenumante organizajn kaj administrajn laborojn. Kelkaj tamen ne
tiom kontentas pri la atingitaj rezultoj, almenaux kompare kun la imagitaj
celoj. Cxu
niaj celoj estas tro ambiciaj kompare kun niaj fortoj? Eble jes. Sed
je tiu konstato oni povas reagi plurvoje: -
redukti la celojn; -
klopodi kreskigi la fortojn; -
pli efike ekspluati la havatajn rimedojn. Kompreneble
la plej racia elekto dependas de la konkretaj situacioj. Sed - cxiukaze - cxu ne
konvenas iom diskuti pri tio, kiuj estu niaj celoj
kaj kiuj estas niaj eblaj rimedoj? Evidente
cxi tie en IPR, internacia gazeto, ni ne povos konsideri cxiujn lokajn
situaciojn; tamen ni povas skizi komunajn vojojn, ireblajn de multaj, kvankam
per malsamaj ... veturiloj kaj rapidoj. Kiam
oni demandas nin pri tio, kiuj estas la cxefaj temoj pri kiuj okupigxas ILEI, ni
povas respondi per pli-malpli jena listo: 1)
lernejoj, lernomaterialo, ekzamenado, trejnado; 2)
komunikiloj, renkontigxoj, varbado de membroj kaj apogoj. Cxu
ni komencu iel analizi almenaux iujn el la cxisupraj temoj? LERNEJOJ Kiel
asocio de “instruistoj” (ankaux se, kiel konate, inter ni cxeestas multaj
kaj kapablaj neprofesiaj “instruantoj”), ni ne povas ne alfronti unuarange
la temon “lernejoj”. Kiel
sciate, ekde la komenco gxis nun, la Internacia Lingvo estas instruata cxefe ekster lernejoj, en privataj, klubecaj situacioj. Tio kompreneble
estis ofte la sola realigebla instruado, sen kiu ni nun simple ne ekzistus kiel
e-parolantoj. Tamen,
se esperanto ne eniros la organizojn, kiuj pro sia institucia celo devas instrui
al la homoj (t.e. la lernejoj), gxi
plu estos konsiderata nur hobio, kaj
ne serioza alternativa lingvo. Memkompreneble,
en la 2000-aj jaroj, parolante pri instituciaj instrusistemoj, temas ne nur pri
la tradiciaj lernejaj domoj, vizitataj
de la infanoj kaj junuloj; temas ankaux pri la novteknologiaj
sistemoj, kiuj povas alinstrui hom-amasojn ecx de malproksime, ecx hejme, helpe
de komputilaj retoj kaj instru-auxtomatoj. Cxiukaze,
sendepende cxu temas pri tradiciaj lernejoj, pri teleinstruaj sistemoj, aux pri
kombinajxo de ambaux, ni instruistoj devas iel okupigxi pri la rolo de esperanto en tiaj precipaj instrumedioj. Ni
travivas fazon, kiam la opinifarantoj klopodas konvinki nin, ke la mondo rapide
fandigxas laux moroj kaj kulturoj, cxiam pli parolante kaj kantante la anglan
lingvon: tiuj, kiuj ne tuj adaptigxos je tia kodo, rapide perdos sxancojn ludi
signifan rolon en la socio. Cxu
vere? Cxu devige? Cxu tia komunika solvo kongruas kun la bazaj
principoj (ekzemple la “Homaj Rajtoj”), kiujn cetere ni instruas en la
lernejoj kaj universitatoj? En
mondo kie ankoraux vole/nevole la kulturoj kaj lingvoj ankoraux multas, cxu la
esperanto-instruistoj ne povas proponi edukmodelojn
(alternativajn je la supre menciita), kie la I.L. estu peranto inter egalrajtaj
popoloj kaj lingvaj komunumoj? Kion
ni povas fari konkrete?? 1. Cxu ni estas aktuale informitaj pri la eventuala (ecx se tre
modesta) cxeesto de esperanto en la lernejoj de nia regiono? Povas temi ecx nur
pri vespera libervola grupeto aux pri malregulaj informaj “prelegetoj”,
kiujn iuj instruistoj (aux simple esperantistoj) iam arangxas en lerneja medio.
Cxu pri tio ekzistas landa listo, cxiujare aktualigata? Cxu la tutmonda
interreta pagxaro pri e-lernejoj enhavas kompletajn kaj gxustajn datumojn pri
nia regiono? 2. Cxu en niaj propraj lernejoj (aux en la najbaraj lernejoj, se ni
ne estas dejxorantaj instruistoj) ni ne povas konsideri la eblecon, trovi konvenan
spacon por esperanto, eventuale en aparta eduk-projekto, kiel la legxaro de
multaj landoj permesas? 2a. Internacia ekzemplo en tiu direkto estas nia projekto Interkulturo
(v. IPR 98/3, pgxj. 3-11). Gxia plano komencis realigxi per la pretigado de
lernomaterialoj kaj per jama aligxo de pli ol deko da lernejoj el Argentino,
Brazilo, Uzbekujo, Usono, Ukraino, Rumanujo, Jugoslavio, Kroatujo, Albanujo,
Italujo. 2b. Krome en pluraj landoj ekzistas aliaj lernejaj projektoj aux
instru-eksperimentoj iel koncernantaj esperanton (Ekparoli en AUXstralio, Mondorondo
en Usono, Semejo en Brazilo, ktp.).
Cxu la esperantistoj konas kaj subtenas tiujn e-lernejojn? 3. La interlerneja projekto Interkulturo bezonas ankaux kontribuon de
instruistoj sen lernejaj klasoj, kiuj
emas kunlabori en kompilado de informaj slipoj pri sia lando aux regiono. Ankaux
por tio jam alvenis deko da sinproponoj, sed ja bonvenos aliaj, por havi en la
sliparo cxiujn landojn, kie vivas esperanto-parolantoj. 4. Alia agado, kiun en kelkaj landoj niaj membroj faras en lernejoj,
estas arangxado de unuopaj prelegoj (aux prelegaroj) pri la lingvopolitikaj
problemoj kaj/aux pri la signifo kaj ecoj de la esperanta propono. Tiaj
iniciatoj estas facile arangxeblaj, kaj ili meritas disvastigxon kaj sisteman
ripetadon. LERNOMATERIALOJ Se
oni komparas (kvalite kaj kvante) la instru-rimedojn je dispono de niaj
e-instruistoj kun tiuj troveblaj por la angla lingvo, la kontrasto memorigas nin
pri la biblia lukto inter la eta Davido kaj la giganta Goljato. Tamen eble
konsolas nin la fakto, ke la regulaj strukturoj de nia lingvo konsistigas
fortikan bazon por konstrui efikajn lecionarojn, per kiuj la lernantoj - se
lerte gvidataj - povas relative rapide atingi mirindajn komunikajn kapablojn. Fakte,
kiaj estas la lerniloj (manlibroj, auxdvidaj materialoj, vortlibroj, ekzercaroj,
ktp.) troveblaj por esperanto en la nuna merkato? Kvankam versxajne ankoraux ne
ekzistas sistemaj komparaj studoj por respondi al tiaj demandoj, tamen, se oni
simple vizitas la libroservon de Universala Kongreso aux foliumas kompletan
librokatalogon, oni facile konstatas rimarkindan malhomogenecon. En iuj landoj
uzigxas materialoj iom profesiecaj kaj relative similaj je tiuj por instruado de
la aliaj grandaj lingvoj, dum en aliaj mondopartoj troveblas nur imitajxoj de
malnovaj gramatikoj pri klasikaj lingvoj. En kiom da kazoj, ekzemple, la
lerniloj bazigxas sur scienca komputado de la bezonata vortprovizo por ia celata
lernonto-tipo? Kiom da auxtoroj planas sian verkadon, konsiderante la
komunikkapablojn, kiujn ili volas akirigi al la kursanoj? Kia estas la kvalito
de niaj naciaj kaj internaciaj vortaroj? Tamen
per cxi tiuj miaj komentoj mi neniom celas plendi pri la nuna situacio, kiu
rezultas el granda laborado (pasinta kaj nuna) de multaj niaj lingvaj fakuloj
kaj instru-praktikantoj. Male, mi volas esprimi la bezonon, ne nur pri nova
produktado, sed antaux cxio de scienca analizado, katalogado kaj oportuna
diskonigado de la diverstipaj ekzistantaj lernomaterialoj. Kial
ne fondi, eventuale ecx kunlabore kun prilingva instanco kiel la Akademio, ian
internacian komisionon kies tasko estos instruike kaj lingvike analizi
la ekzistantajn lernilojn (presajn kaj auxdvidajn), kun la celoj: a)
liveri al la instruontoj de la
Internacia Lingvo objektivan bazon por elekti instruilojn, bonajn por sia celo; b)
sugesti al la verkontoj de novaj
instruiloj, la ecojn posedindajn fare de la novaj materialoj. Mi
kredas ke la unua tasko de asocio kiel ILEI, kiu okupigxas pri instruado de
lingvo, estas science informi pri la
ekzistantaj rimedoj, ties kvalito kaj fakta uzado. Krome,
ecx se ne estas nia tasko arangxi lingvosciencajn esplorojn pri esperanto, tamen
cxu ni, kiaj uzontoj de la lingvosciencaj produktajxoj, ne devas pripensi kaj
proponi al la esplorinstitucioj problemojn kaj postulojn de la instrua agado,
kiuj bezonas sciencan laboron? Ekzemple cxu esperanto-instruistoj bezonas (kaj
eventuale pridisponas) fidindajn oftecajn
vortarojn pri nia leksiko, por plani kaj kontroli la vortprovizan evoluon de
niaj klasoj? Por
hodiaux ni haltu cxi tie, kvankam mi apenaux tusxis iujn el niaj eblaj
laborceloj, kaj preskaux neniom ni parolis pri niaj modestaj rimedoj. Dum
la venontaj monatoj ni diskutu pri tiuj kaj aliaj demandoj, klopodante konstrui
niajn vojojn ... Bonan
1999an jaron, kiu - malgraux la onidiroj - ne
estas la lasta de nia 20a jarcento! Romo,
1999.01.17 |