Kion ni bezonas?
Hejmen ] Supren ]

 

Paca lernejo
Lernu ludante 2.
Kion ni bezonas?
Germanaj universitatoj
ILEI en UK
IIK
Konferenco 2000
Interkulturo (Pampaloni)
Interkulturo (Petrovic)
El la landoj 00/3
Bona Amiko
Postparole 00/3

Mauxro La Torre:

Kion ni bezonas por kio?

Dum la venontaj monatoj en Esperantujo oni diskutos pri la nova Strategia Plano de UEA, fin-aprobota dum la venontjara Universala Kongreso en Zagrebo.

Tiu plano volas dauxrigi multajn celojn kaj realigojn de la gxisnuna Kampanjo 2000, tamen repripensante ilin en pli bone strukturita sistemo.

La mez-perspektiva plano analizas la agadon por esperanto laux 3 tavoloj: komprenigo, paroligo, utiligo de la Internacia Lingvo. La plano ankaux identigas 3 strategiajn prioritatojn: profesiigxo, plijunigxo, tutmondigxo.

(sekvas tabelo)

Evidente ni, kiel instruista asocio, estas grave koncernataj de tiaj tavoloj kaj prioritatoj!

Ekzemple, por bone “komprenigi” – en la instrueja medio – kio estas Esperanto kaj kia gxia eduka valoro, ni devas almenaux plani nian informan agadon, elektante plej tauxgajn informkanalojn kaj konvenajn enhavojn. Simile por “paroligi” Esperanton, ni devas disponigi allogajn kaj efikajn lernilojn, kaj arangxi oportunajn lern-okazojn. Se temas pri instruista “utiligo” de Esperanto, ni devas helpi la uzadon de la lingvo por interkultura edukado kaj por faka scienca kunlaborado, k.t.p.

Krome en tiuj samaj tavoloj ni devus prioritati la aspektojn de profesieco, tutmondeco kaj juneco.

Kompreneble ni ne povas nun elcxerpi la analizon de niaj celoj, prioritatoj, kaj bezonoj. Tio bezonas iom da tempo kaj gxi estos la unua tasko, kiu okupos nin dum la venontaj monatoj je cxiuj asociaj niveloj: en la estraro de ILEI, en gxiaj komisionoj, en la landaj sekcioj kaj en la komitato.

Sed simpla diskutado pri laborplano kaj gxeneralaj celoj povas resti abstrakta ekzerco de niaj mensaj kapabloj, se gxi ne tradukigxas en konkretaj kaj realismaj decidoj kaj plenumaj agoj.

Samtempe ni devas fortikigi niajn organojn, komencante cxe nia internacia estraro kaj dauxrigante cxe la lokaj estraroj kiuj regas la landajn aux regionajn sekciojn.

Tamen elekti estraranojn ne signifas nur trovi ajnajn bonvolemulojn, ial pretaj kunlabori en la tiradon de la cxaro. Se ni volas agi celkonscie kaj provizante nin per la necesaj rimedoj, ni devas klare esprimi niajn plej urgxajn bezonojn, ni devas publike difini niajn taskarojn kaj konsekvence sercxi homojn kiuj kapablas kaj povas surpreni almenaux parton de la plej urgxaj taskoj.

Kiel vi legas en la dua kovrilpagxo de IPR, nun ILEI disponas je nur 5 estraranojn: M. La Torre (prezidanto), S. MacGill (vicprezidanto), M. Evlogieva (sekretario), J. Bishop (vicsekretario), kaj B. Kim Lindblom (kasisto). La plenumindaj estraraj taskoj (kiuj post la difino kaj precizigo de nia Strategia Plano certe kreskos) jam abunde superas la fortojn de tiu kvinopo, kiu konsistas – ni ne forgesu tion – el volontuloj, jam sxargxitaj per siaj profesiaj okupoj.

Do ni nepre bezonas tuj ekpensi pri la kompletigo de la internacia estraro, kiu lauxstatute povas konsisti el 7 homoj. Alivorte ni povas tuj malfermi kampanjon por kolekti kandidatigojn por 2 estraraj lokoj. “Bone, sed por kiuj taskoj?” vi demandos. Pri tio la jamaj estroj kaj kunlaborantoj jam plurfoje plurforme diskutis, alvenante al la konkludo ke la taskaroj, por kiuj ni prioritate bezonas respondeculojn estas: lerneja kaj universitata agado, trejnado instruistoj, eksteraj rilatoj, kaj instruscienca esplorado.

Tial ni sercxas kandidatojn por kompletigi la estraron en tiuj sektoroj. Kompreneble por cxiu taskaro oni povos poste ankaux starigi apartan laborgrupon (aux komisionon), kiu kunlaboru kun la koncerna estrarano; sed por cxiu taskaro ni bezonas respondecan estraranon aux komisiiton.

 

ALVOKO POR KANDIDATIGO

1) ILEI sercxas kandidatojn por la elekto de novaj (aldonaj) estraranoj, kiuj estas pretaj okupigxi (kaj respondeci) pri unu (aux pluraj) el la jenaj laborkampoj:

 

– lerneja agado;

– universitata agado;

– trejnado de Esperanto-instruistoj;

– instruscienca esplorado;

– flegado de eksteraj rilatoj.

 

La sekcioj, la komitatanoj kaj ecx unuopaj membroj bonvolu sendi kandidatigojn antaux la 20-a de oktobro 2000 al la sekretario, Mariana Evlogieva.

Krom la nomo de la kandidato bonvolu kunsendi etan vivprotokolon (biografieton), kie evidentigxu la rilatoj de la proponata homo kun la supre menciitaj sektoroj.

 

2) La balotado por elekti la du novajn estraranojn okazos dum venontaj oktobro kaj novembro, post la diskonigo de kolektitaj kandidatecoj.

 

ATENTU!

Homoj, kiuj interesigxus eventuale kunlabori en la estraro (aux kun la estraro!) en la diritaj kampoj, kaj kiuj kompreneble deziras pli detalajn klarigojn pri la koncernaj farendajxoj, bonvolu korespondi pri tio kun la prezidanto aux vicprezidanto, ankaux per la diskutejo ILEI-kad, plej baldaux reaktivigota.

Koncerne nian rolon en la aprobota Strategia Laborplano de UEA, tre bonvenos leteraj kaj artikolaj kontribuoj por la venontaj numeroj de IPR, krom en niaj internaciaj retaj diskutejoj, en la landaj bultenoj, kaj en cxiaj renkontigxoj.