|
IPFELKOFER
Jomo:
Komparo
de instrumetodoj En majo 1998 estis publikigita
internacia kompara studo pri matematiko kaj sciencoj: TIMSS (Third
International Mathematics and Science Study). La analizado de tiu kompara
studo ankoraux ne finigxis. Tamen indas kaj interesas pripensi kaj pridiskuti
rezultojn kaj konkludojn koncernajn. Mi mem povas serioze prijugxi nur germanajn
lernejojn. Volonte mi ekscios faktojn, opiniojn kaj memorajxojn pri lecionoj,
instruistoj, sukceso, ktp. en lernejoj alilandaj. Evidentigxis, ke gelernantoj en
Japanio pli sukcese lernas kaj pli kapablas ol usonaj kaj germanaj gelernantoj.
Kial do? Kompreneble la rezultoj de TIMSS iel maltrankviligis kaj nervozigis la
germanajn politikistojn respondecajn pri instruado, la gepatrojn ambiciajn kaj
certajn ke ili transdonis nur plej bonkvalitajn genojn, kaj la geinstruistojn
kiuj jam delonge plendas pri stulteco kaj maldiligento de la juna generacio,
precipe en Germanio, kaj samtempe admiras iujn ege lernemajn kaj laboremajn
japanojn, kvankam iom meditas kiel tiu malbona rezulto povis okazi malgraux
bonegaj lecionoj. Ne tro maltrankviligis la TIMSS-rezultoj la gejunulojn, cxar
ili ne interesigxas pri tiaj enuigaj lernejaj temoj. Nur nervozigis ilin eble,
ke kelkaj ministroj ordonis tuj arangxi plian ekzamenon matematikan por
kontroli, cxu TIMSS pravis ... Kelkaj seriozaj sciencistoj kaj
instruistoj nun sercxas verajn kialojn kaj intertempe jam trovis plurajn eblajn.
En
Japanio, kaj elementa lernejo (unua gxis sesa klaso) kaj meza lernejo (sepa gxis
nauxa) estas komunaj, unuecaj, samaj por cxiu lernanto. Ne okazas disdivido en
grupojn laux sukceso, notoj, scipovo, talento ktp. Ne ekzistas deviga ripeto de
klaso post malsukcesa jaro. En Germanio oni cxiam denove selektas infanojn. Tio
signifas ke lernantoj nesuficxe sukcesaj, inteligentaj, diligentaj (rapidaj,
obeemaj?) ktp. ne rajtas avanci en sekvantan klason. Kaj post nur kvar jaroj de
komuna lernado la plej sukcesaj infanoj rajtas transiri en gimnazion, en kelkaj
federaciaj landoj ankaux en mezlernejon. En aliaj landoj tio okazas post la sesa
klaso. Cxiuj aliaj restas. Tamen oni ne nomas ilian lernejon „rest-lernejo”,
sed „cxef-lernejo” ... Cxu multope pli bone? En Japanio sidas meznombre 37
gelernantoj en unu klaso, en Usono 27, en Germanio 24. Cxu oni lernas des pli
bone, ju pli da akompanantaj kunlernantoj apudas? Cxu tial en universitataj
auxditorioj sidas centoj da studantoj? La lecionoj en Japanio estas
evidente aliaj ol en Germanio. La instrumaniero estas ilustra kaj vigla. La
taskoj estas kvazaux enigmoj ekscitaj. La instruistoj ebligas al la lernantoj
mem sercxi solvojn, prezenti provojn kaj strategiojn, kaj oni kompare
pridiskutas diversajn rezultojn. Multan tempon oni uzas por prilabori malnetajn
matematikajn konceptajxojn kaj intensive kompari ilin. Kontrauxe, en Germanio
ofte okazas lecionoj, dum kiuj instruisto gvidas la disvolvigxon aux
ellaborigxon de formulo, kaj poste devigas la gelernantojn parkere lerni kaj
ekzerce apliki tiun formulon. Kiel en tempo de Sokrato oni
praktikas „majeuxtikon”, la arton de didakta akusxistino. Kredante ke la
kapabloj kaj scioj jam dormetas en la interno de infanoj kaj studantoj, oni
klopodas ruze helpante ellogi ilin ... Fakte okazas io alia: instruisto, tre
bone konanta la celon de la leciono kaj diligente preparinte la temon, demandas
aux demonstras ion. Unuopaj lernantoj aux false respondas aux malkomprenas, kaj
la instruisto mallauxdas ilin kaj sin turnas al aliaj, gxis iu lernanto gxuste
respondas. La instruisto lauxdas, gxojas pri la sukceso kaj dauxrigas. La
plimulto de la studantoj komprenas ne tro multe. Kaj ne malofte infanoj sentas
ofendon, cxar en unu leciono nur unu aux du fojojn estis ilia vico, cxar la
instruisto estis malkontenta pri la neatendita malgxusta respondo, aux cxar li
denove demandis tiun fian najbarinon. Kaj cxiutage ili devas timi tiujn subitajn
ekzamenetojn kaj pridemandadojn, per kiuj ili estas klasifikataj laux
taksociferoj. La sciencistoj eltrovis, ke en
Japanio instruistoj konfrontigas lernantojn al altnivelaj realecaj problemoj.
Tiujn ili prezentas plastike kaj vive. Unue oni intense pridiskutas la problemon
kaj poste la lernantoj komencas praktike prilabori gxin. Preskaux cxiu problemo
havas plurajn solvojn diversformajn aux diversvojajn. Oni komparas, esploras,
analizas, pritaksas la solvojn, ecx la maltauxgajn oni akceptas. Ankaux eraraj
solvoj povas esti interesaj kaj instruaj. Solvovojoj estas pli gravaj ol
rezultoj. Mi donas ekzemplon: Iu homo
heredis kastelon kun granda parko kaj monsumon imponan. Li intencas okazigi
grandan inauxguran gxardenfeston. Cxar li mem havas nek tempon nek emon falcxi
la park-gazonon, li sercxas per gazetanonco gxardeniston. Li ricevas tri
ofertojn: la unua gxardenisto promesas falcxi la gazonon en ses horoj, la dua
volas fari tion en kvar horoj, kaj la tria certas fini la laboron en tri horoj.
Cxar mono inundas, la nova kastelpatrono dungas cxiujn tri. Kiom da tempo ili
bezonos por falcxi la gazonon? Vere simpla kalkulo, kiam oni estas kondukata de
instruisto kiu jam konas la solvon. Sed propravoje trovi solvon? Cxu simpla?
Provu mem! Fermat
Interesan eldiron mi trovis en
traktajxo pri la konata Lasta teoremo de Fermat. Andrew Wiles diris ke
„Taniyama ne estis tro skrupule ekzakta matematikisto. Li faris multajn
erarojn, sed li eraris en bona direkto kaj fakte atingis gxustajn rezultojn. Kaj
mi provis imiti lin, sed mi eltrovis ke ege malfacilas fari tauxgajn erarojn.”
Kontrauxe,
en Usono kaj en Germanio oni foruzas multan tempon pro ekzercado de rutinaj
procedoj/kapabloj. En Japanio laux-raporte la lecionoj okazas en atmosfero de
studado, ne de ekzamenado, klasifikado kaj selektado. Krome, hejmtaskoj, libervolaj
ekzercoj kaj privataj kromlecionoj en Japanio estas normalaj kaj pezas multe
pli. Japanaj infanoj por tio meznombre elspezas en la unua klaso proksimume po 4
horojn semajne (en Usono 1:10), en la kvina 4:20 gxis 6 horojn (en Usono 2:20
gxis 4:15). Por matematiko japanoj entute elspezas 7:30 horojn en unu semajno,
same usonanoj, kaj germanoj 5:45 horojn. Japanaj gelernantoj, gepatroj kaj
geinstruistoj opinias cxiutagan ekzercadon kaj ripetadon nepre necesa. Gepatroj
kaj pli agxaj gefratoj intense subtenas, helpas kaj partoprenas la lernadon. Jen eblaj kauxzoj, kial japanaj
gelernantoj en TIMSS-studo pli bone sukcesis ol usonaj kaj germanaj. Sed eblas
ankaux aliaj kialoj. Eble la tuta sinteno, la disciplino, la aprezo de lerneja
lernado, la pensmaniero, la instruista sinteno rilate al infanoj kaj reciproke,
aliaj detaloj aux io ajn influas la lernadon kaj ties efikon. La sciencistoj
diras, ke tro homogenaj lernanto-grupoj ne bonas. En Germanio per ripeta
selektado oni homogenigas lernanto-grupojn, klasojn, pecojn de lernejoj. Mi
volonte ekscius pli pri subjektivaj aux sciencaj spertoj de tiu fenomeno. (Aperis
en Monato, junio 2001) |