|
Personaj
impresoj pri la 35a Konferenco en Lovran De
la 28-a de julio gxis la 4-a de auxgusto 57 partoprenantoj el 20 landoj (ankaux
pli da estraranoj ol en Bouresse) "dialogis al plifortigo de E-instruado
kaj interkultura edukado" aux ripozis sunume kaj marbanigxe, vizitis la
vilagxajn butikojn kaj konsumejojn, promenis lauxborde gxis Opatija. Duontaga
ekskurso kondukis al la malnova kaj (753 sxtupojn) alta Mosxenice kun bela
pregxejo kaj interesa olepremilo; tuttaga tra Istrio kaj al vitoj kaj vinoj. La
hotelan aux lernejan prizorgon oni aplauxdis. Same la organizinton Visxnja
Brankovicx kaj la gvidintajn estraranojn. Sola malhelpo estis la troa varmo kaj
manko de klimatizo. La kunvenejoj memorigis pri meritaj kroataj pedagogoj:
Karolo Muhxa (instruis i.a. al blinduloj), Bojxidar Vancxik (verkis lernolibron)
kaj Zorka Zukicx (enkondukis Esperanton en lernejon). Salutmesagxis
la nova eduka estrarano de UEA Gbeglo Koffi, substrekante la gravecon de
instruado, ja meza inter la trio informado, edukado kaj aplikado laux la nova
Laborplano 2001–2010. Fine UEA ankaux bugxetis sumon tiucele: 6000 euxrojn,
tamen ne nepre por ILEI, sed ja por tauxge difinitaj projektoj. (Por
instru-financado jam longe pledis Stefan MacGill, kiu nun
retrovis multajn siajn proponojn en tiu Laborplano.) Tre grandformata
saluto el Jules-Verstraeten-lernejo en Benino ellogis resaluton kun desegno de
Karina MacGill. Kaj felicxe la laborplanan junigon de la movado krom familio
MacGill montris ankaux partoprenantoj al Cseh-seminario C, ecx la nova
ILEI-estraro. Kaj cxu forgesi la skecxojn de la du lernantinoj de Marija
Belosxevicx?
La
komitato de UEA akceptis dauxrigi la projekton Interkulturo, tamen kun nova
enhavo, sciigis R. Petrovicx, mem verkonta raporton de la unua jarduo. El la
Laborplano por ni gravas la celo “profesiigo”, tial la konferenco krom
"Interkulturo" kaj aliaj projektoj, tre atentis instrutrejnadon kaj
universi-tatajn kursojn, esplorojn kaj studadon
interlingvistikan-esperantologian. Salajretojn perlaboros merkatisto kaj
ekspedisto de "Juna Amiko", sed dezirinda restas gxenerala
administranto kiu asistu la sekretarion, ekz. por akiri subvenciojn. Granda
malhelpo por ILEI estis gxuste la manko de sekretario: perdigxis la kontakto kun
Landaj Sekcioj koste de 200 kotizpagoj kaj pluraj malhavis informojn (en la dua
numero de IPR, ne cxie liverita). Tiom pli gxojigas ke la estraron eblis
kompletigi – ja la komitato havis kvorumon: 15 vocxojn – gxis sepopo kun
sekretario Agneta Emanuelsson, fakuloj Radojica Petrovicx pri universitatoj, kaj
pri trejnado kaj junularo Sabine Trenner. Por ne cxiujare okupigxi pri
estrarelektado la komitato jam en Bouresse decidis reiri al trijara elekto de la
tuta estraro: la komisiono pri regularo reviziu la Regularon antaux la
konferenco en 2002. (Re)varbado
por ILEI okazis en Francio, Italio kaj danke al Boo Mee Kim-Lindblom en Koreio.
£ancoj estas en Japanio kaj Brazilo. Tial la bugxeto antauxvidas 10 %-an
kotizokreskon. Admirinda
estas la eldona agado: En tempa manko Stefano MacGill tamen povas liveri
fotokopiojn de Gvidiloj cxe "Okulo" kaj "Tendaraj Tagoj",
dua kajero. Lin cxefe okupas la lastaj ekzercaroj cxe la videokurso
"Esperanto, Pasporto al la Tuta Mondo" kaj komputila kurso. Li montris
ankaux specimenojn de tre eldoninda brazila kurso surprize inspira kaj
multpagxa. Kaj
ni povis bonvenigi novan sekcion, la instruan fakon de Kroatia Esperanto-Ligo,
apud tiu de Marija Belosxevicx. Gajno
estas certe ankaux la kunlaboro kun FIPLV, internacia fremdlingva instruista
asocio, laux pledo de Nel Overwater: okupigxos Jennifer Bishop kaj Kep Enderby.
Plifortigxos do la kunlaboro kun UEA. Sed krome ties kontinentaj (landaraj)
komisionoj helpu cxe pluraj projektoj, ekz. kunlabore kun TEJO sendi
instruistojn al landoj kie ili mankas, t.e. la projekto "flugiloj de facila
vento", kaj en organizo de trejnaj seminarioj. Simile
nia rezolucio, vortigita de Maritza Gutierrez, volas kunlaborigi ILEI, UEA kaj
TEJO apoge al la diversaj edukaj projektoj ligitaj kun Unesko k.s. organizajxoj. La
komitato de UEA akceptis – kun sxangxoj – la
regularon por instru-ekzameno. Ja gravas trovi kunlaboron kun sxtata
universitato por ke la diplomo havu statuson: eble en Szombathely kaj Rio de
Janeiro. Pri adapto
de
la Internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI ni auxdis planojn de la sekretario Bill
Maxey, ekz. apartigi la kulturajn sciojn disde la lingva ekzameno. Pri la
ins-trua ekzameno ni ricevis planon kiu antauxvidas centran gvidanton asistatan
de grupo da "tutoroj" akompanantaj la kandidatojn. Kuragxa
decido en Brazilo estis invito por nia Konferenco 2002, eble al Cumbuco cxe
Fortaleza (28 jul. – 3 auxg.): sondo inter niaj konferencanoj montris
kontentigan interesigxon. Stefan MacGill trovis en Brazilo ardan entuziasmon kaj
emon fondi novan sekcion de ILEI. Gxuste ili bezonas kontaktojn. La temo rilatu
lingvan ekologion, laux propono de Mauxro la Torre. Sed multan atenton havu
ankaux instru-trejnado kun diversaj metodoj. Por 2003 ni havos elekton inter
svedaj Karlskoga kaj Lesjöfors. Atilio
Orellana Rojas, ofte okupita de la Cseh-seminario C, paralela kun aliaj
okazajxoj – sukcesis duone Xosé Conde, bone Ruben Fernández, tre bone
Natasxa Kasymova –, pledis por alia sezono de niaj konferencoj, ekz. aprilo.
La ideon adapti la tempon al la ebloj de junuloj, la komitato ja transprenis:
antaux la IJK 2004? NGGE
(la nederlanda LS) alvokis aliajn LS gxemeligxi kun tiuj LS al kiuj mankas
rimedoj, kiel NGGE jxus interkonsentis kun la kuba LS. Simile Svedio kunlaboras
kun Tanzanio, kaj multaj gxemelaj rilatoj apogas "Interkulturon". GEE
(Francio) pledis plu okupigxi pri la Manifesto 2000, kunlabore kun
Unesko-komisionoj. Krom la dulingva teksto GEE faris afisxaron por informado cxe
mezgradaj lernejoj. Grandan
sukceson havis Aurora Bute en "Euroscola", lerte kunforgxante
lernantojn el ses lernejoj en unu klason, kiu fine de la kurso partoprenis en la
junulara Euxropa Parlamento en Strasburgo. £i mem devis zorgi pri suficxaj
financoj. Malsukcesis kuna provo de UEA kaj ILEI akiri financojn de EU, manke de
homfortoj. Memsperton
de grupodinamiko havigis Sabine Trenner per interkona ludo. Por solvi la eternan
problemon kunteni grupon (kursanojn) estas esence ilin aktivigi komune. Apartan
atenton ni dedicxu al adoleskantoj post la IIK-agxo, tro junaj por TEJO. Pluraj
pledis reokazigi la gimnazion, kiel "lernejon Zsuzsa Barcsay" laux
propono de SMG, honore al la tre merita iniciatinto/gvidinto. (Cxi-jare ni ne
nomumis novajn Honorajn Membrojn.) Plej efikas instrui al studentoj pri
pedagogio, rimarkigis Jennifer Bishop (En auxstralia Viktorio fiaskis la
bazlerneja fremdlingva instruado: sxanco por Esperanto.). Multan
atenton ni dedicxis al la dauxrigo de "Interkulturo", al kiu aligxu
ankaux nelernejaj grupoj kaj ecx individuoj; por aligxokondicxoj, internaciaj
renkontigxoj k.s. "ideumis" 6 laborgrupoj. Gxi listigu ankaux cxiujn
instruantojn, ecx -ontojn. Cxar la ekstera mondo scias preskaux neniom pri
Esperanto – la cxi-fojan maleblon kontakti eksterulojn kauxzis la elcxerpigxo
de kroataj kolegoj post la energiraba UK-servado, escepte de Visxnja Brankovicx
– estu i.a. informdosiero pri instruado en interreto, rekomendis Juan
Bachrich. Klare la usona diskutlisto meritas pli da konateco: IPR havu rubrikon
pri trejnado lauxlande. (Enketon pri diversspecaj trejnadoj anoncis por
septembro Sabine Trenner.) Kunlabore
kun ESF kaj TEJO kompiligxas katalogo de lerniloj: respondecas Katalin Kováts
(n.s. Smidéliusz); poste en turisma lernejo ni povis interrete viziti la
virtualan lernejon Tibor Sekelj, en kies biblioteko ni admiris la jamajn
registrojn pri pluraj gravaj lernolibroj (amplekso, celo ... Ni petis aldoni
kiomon da disponeblaj ekzempleroj por nepagipovaj klasoj aux grupoj.) Ceteraj
projektoj kaj agadoj: "Infanoj cxirkaux la mondo" de Charlotte Kohrs
transprenis Ron Glossop; "Indigxenaj dialogoj" engagxis interalie
Atilion; "Lingvaj festivaloj" bone enirus cxe
"Interkulturo", laux propono el TEJO. En "Euroscola" aktivu
novaj klasoj. En tre interesa prelego Petrovicx montris ke cxe instruplanoj
kaj programoj ni atentu ne nur la instruanton sed ankaux la interagadon kun la
lernanto; instruprogramoj enhavu la tri dimensiojn amplekso, profundeco kaj
sinsekvo. Kvankam iu opiniis la sinsekvon de la materialoj ne esenca, la instrua
sperto ja montris ke serblingvanoj dekomence uzu prepozitivojn, cxar la
akuzativo ja estas konata fenomeno. Li atentigas ankaux pri la uzado de poezio,
kaj pri kulturaj diferencoj: La Cseh-metodo ne sukcesis inter japanaj kursanoj.
Cxu unuecigi laborplanojn tutmonde? La partoprenantojn li surprizis taskante
liveri la cent PLEJ gravajn morfemojn por komenca kurso; amuze ke mi forgesis
gxuste "pli" kaj "plej". Ronald
Glossop varme pledis por Mondfederismo (jxus aperis lia tiutema libro en
Esperanto!), skizante la evoluon al internacia kunlaboro. Tamen UN atingas nur
konfederacion de sinservantaj nacioj, dum nia mondo por postvivo bezonas
demokratan federacion. Nia tasko: instrui al la junuloj ke ili unualoke estas
membroj de la tuttera komunumo. Esperanto do estu "tutgloba" anstataux
"internacia" lingvo. Tre
interesis prelegoj pri instruado kaj informado (Juan Rodriguez), instruado kaj
kulturo (Hector Jiménez) en Kubo, universitataj spertoj en Venezuelo de Johano
Negrete, en Hungario kaj Pollando de Ilona Koutny, kies interlingvistika kurso
evidente meritas plian partoprenon, cxiuj plentekste publikigindaj. Eble la plej
spritan metodon "FARO" (faru la rondon) por junuloj (kiuj mem varbas
kaj apogas novajn kursanojn) prezentis Irina Goncxarova, kiu cetere por siaj
universitataj kursoj mem verkis lernolibron. Gxenerale ni sentis bezonon pri pli
da interaj kontaktoj ankaux dum la jaro. Kaj eble mi ofertu antologieton de niaj
(ankaux miaj) lingvaj eraroj. Rob Moerbeek
|