Konferenco 2000
Hejmen ] Supren ]

 

Paca lernejo
Lernu ludante 2.
Kion ni bezonas?
Germanaj universitatoj
ILEI en UK
IIK
Konferenco 2000
Interkulturo (Pampaloni)
Interkulturo (Petrovic)
El la landoj 00/3
Bona Amiko
Postparole 00/3

34-a ILEI-Konferenco, 15-21-a de julio 2000

Esperanto-Centro Kvinpetalo, Francio

Prelegoj kaj rekomendoj

Cxeestis 23 partoprenantoj el 10 landoj. La etoso kaj bona prizorgado de la teamo cxe Kvinpetalo certigis amikan kaj fruktodonan kunlaboradon dum kontentiga programo. Bedauxrinde – pro manko de sinproponoj antaux la konferenco – ne eblis publikigi gxin por varbi pli da partoprenantoj. Tamen (jam dum la antauxa konferenco) la estraro ne antauxvidis grandan nombron pro tio, ke gxi ne okazis tuj post UK kaj ne en la sama lando, Israelo.

Programo

Post la afabla bonvenigo de Suzanne Bourlot kaj Georges Lagrange, la prizorgantoj de Kvinpetalo, la fina programo kunmetita realigxis nur post interdiskutado kun la alvenantoj. Kelkaj bonkore proponis programeron, inter aliaj Lagrange mem, kiu estas vaste konata verkisto. Aparte profitdona estis la neatendita prelego de Jean Berbaum pri ’psikologio en lingvolernado’ rekte tradukita el la franca de Gaston Riste, reprezentanto de GEE (la instruista fako de UFE), kaj de Maria Majerczak, nia pola sekciestrino. Robert Moerbeek kaj Georges Lagrange diversmaniere kaj tre trafe pritraktis gramatikajxojn per eraroj de lernantoj. Dum la konferenco alvenis ne nur tre bonvenaj amikaj salutoj de la prezidantoj (kiuj pro diversaj aliaj farendajxoj, bedauxrinde ne povis partopreni), sed ankaux informoj kaj sugestoj, kiuj fondis la bazon por fruktodona komitata kaj grupa interdiskutado.

Tra la tuta semajno trovigxis ankaux suficxe da tempo por ripozi kaj distri sin. Dufoje oni mangxis specialajxon de la regiono cxe loka restoracio kaj interalie gxuis prezentajxojn tre diversajn de pluraj kulturoj, inkluzive de paperfaldadon el Koreio, kantojn, poemojn kaj prelegeton de aliaj landoj. Je la komenco Georges gvidis ekskurseton cxirkaux Bouresse mem kaj en merkredo la plimulto vizitadis la antikvan urbon, Poitiers, dum grupeto pluen veturis al ’Futuroscope’.

Komitata Kunsido

Konsentis prezidi s-ino Agneta Emanuelsson, kune kun Boo Mee Kim-Lindblom (kasistino), kaj Jennifer Bishop (estraranino pri konferencoj).

La komitato konsistis el 14 elektitaj komitatanoj. Post kalkulo estis konfirmita, ke cxeestis kvorumo, kio ebligis al la komitato akcepti raportojn, fari proponojn kaj la jenajn decidojn:

  1. malsxargxi la estraron kaj Kasiston de la laboro de 1999
  2. IPR – por malaltigi la koston, esplori eblojn presi gxin en Bulgario, kondicxe, ke tio ne estu kontraux kontrakto
  3. konfirmis la planon kunlabori kun Orbis Pictus por okazigi la 35-an ILEI-Konferencon 2001 en Savudrija, Kroatio, tuj post UK en Zagrebo. (Informiloj pri Brazilo, kiel ebla loko por la 36-a ILEI-Konferenco estas trarigarditaj.)
  4. konfirmis elekton de s-ino Mariana Evlogieva (Bulgario), kiel Sekretario de ILEI.
  5. akceptis la demision de Carla de Lorenzi, apogas proponon akcepti kandidatigojn de Charles Donoghue kaj Peng Zheng Ming por la vakaj estraraj lokoj kaj – por stabiligi la estraron – akceptas, ke aliaj estraranoj ne estu devigataj demisii je la fino de sia dejxorperiodo dum 2000-2001.
  6. elektis elektokomisionon: kunvokanto – Gwenda Sutton plus Maritza Gutierrez (Kubo) kaj Joseph Catil (GEE, Francio)
  7. Lars Forsman (Svedio) estu anstatauxanto en la financa kontrola komisiono post la forpaso de Martha Andreasson.
  8. plibonigi la eksterajn rilatojn – inter aliaj – kun UNESKO, Freinet kaj dauxrigi la laboron al eventuala membrigxo en FIPLV.
  9. Mireille Grosjean farigxu reprezentanto de ILEI cxe Internacia Asocio de Instruistoj Pacen.
  10. Rezolucio: cxiuj helpu pri la cxefaj kulturajxoj de sia lando: ideala temo por nova lernolibro kaj peni havi ILEI-sekcion en cxiu lando.

Aldonajxo – pri la elformata Strategia Plano de UEA, la Komitato aprobas la vortumojn proponitaj de ILEI, precipe pri gxiaj edukaj partoj.

 

Raporto de Studgrupoj

Rekomendoj:

  1. Konferenca programo estu antauxe publikigita.
  2. En Francio eblas instrui Esperanton per ’loka kontrakto pri edukado – (france: CEL) en mezlernejoj. GEE preparis modelan leteron por sendi al la estro, ni instigu francajn instruistojn fari tion.
  3. Okazu kunlaboro inter sekcioj en diversaj regionoj de la mondo por okazigi profesinivelajn trejnseminariojn por instruistoj, kun interkonsento de ILEI.
  1. Kuragxigu delegadon kiam sekciestro multe aktivas ankaux por aliaj E-organizoj.
  2. Sekcioj kreu bonajn rilatojn kun landaj asocioj pri lingvolernado.
  3. Gimnazio dum ILEI-Konferenco estu nomata ’kolegio’, por 13-17 jaruloj, se konsentos la iniciatinto. Gxia programo komencigxu malfrue matene kaj inkluzivu sporton kaj muzikon.
  4. Dimancx-matene ne estu programo dum Konferenco.
  5. Invitu ne-esperantistajn instruistojn al malferma procedo dum Konferenco en Brazilo.
  6. Penu konvinki instruistojn nek pri ’facileco’ nek pri ’simpleco’ de Esperanto, sed pri ’reguleco’ kaj ’precizeco’.
  7. Dum trejnado de instruistoj akcentu ankaux lertecon pri la informado pri Esperanto.
  8. Starigu fonduson por helpi al seminarioj por instruista trejnado – por pagi vojagxkostojn, materialojn, honorariojn k.t.p. – eventuale altigi la kvaliton.
  9. Anoncu trejnseminarion pli ol unu jaron antauxe.
  10. Okazu dauxrigo de programeroj por gejunuloj 13-18-jaraj dum UK.
  11. En IPR invitu al la membraro prezenti ion dum la Konferenco.
  12. Disvastigu informojn pri projekto Euroscola en Esperanto.
  13. Malgraux grandaj ekonomiaj problemoj, strebu al disvastigo de instruado de Esperanto, cxar la sperto montras, ke lernado de Esperanto povas helpi al pli granda bonfarto de la lernantoj!

Jennifer Bishop, estrarano pri konferencoj

 

Taglibro de kasisto – ne nur pri financo

Dimancxe, la prelego de Georges Lagrange "Pri gramatikajxoj" estis bona. Li preferas modifi la vicon de la kutima fraz-sintakso: subjekto + verbo + objekto. Li dauxre klarigis pri cel-akuzativo kaj mov-akuzativo tute klare. Vespera programo, diapozitiva prezento de Marij Daenen pri "Renkontigxo en Nepalo" estis interesa. Ni konatigxis kun ne-kutima kaj fora kulturo.

Lunde, Rob Moerbeek prezentis pri "La eraroj de la eraroj". Multaj gxuis lian prezenton. Antauxtagmeze, ne atendite ni trovis tradukitan prelegon pri "Psikologio de lernado" de Jean Berbaum. Tre interesan sperton kaj eksperimenton li prezentis. Tra mem-organizado kaj mem-ordigado, lernantoj lernas plej efike. Vespere Nijl el Usono gvidis distran programon en kultur-diverseco.

Marde: du grupoj diskutis intense. La temoj de la unua grupo estis "La nuna stato de E-instruado en la lernejoj: „normoj kaj faktoj” kaj “La rolo kaj disvastigo de E-instruado en universitatoj.” Abunde prezentigxis faktoj pri instruado en baza lernejo en Francio, en gimnazio en Svedio, en universitatoj en Pollando kaj Koreio, ecx infanvartejo/antaux-lerneja klaso en Francio, por plenagxuloj en lernejoj en Kubo. Diskuto "Kiel veki interesojn de lernantoj pri E-o" naskis konvinkigajn taktikojn kaj rekomendojn. Interalie oni parolis pri utiligo de la reto strategie. Kiam la informo pri la projekto "Euroskola" prezentigxis, la diskuto pli entuziasme profundigxis. La partoprenantoj sentis la gravecon de E-instruado kaj realigon de la praktiko tra la projekto.

Mi diskutigis niajn financojn, cxar la kosto de IPR superas la ILEI-rimedojn el kotizoj. Miaj proponoj estis:

a) Altigi la membrokotizon diversmaniere,

b) Uzi novan presejon en malmultkosta lando: ekz. en Bulgario,

c) Eldoni nur 3 numerojn anstataux 4 jare.

Levigxis kontrauxstaroj al a) kaj c); necesus esplori praktikajn eblojn antaux ol decidi pri b).

Merkrede okazis la tuttagaj ekskursoj. Multaj gxuis tion kaj lacigxis suficxe. Vespere ni mangxis en restoracio, kaj poste ludis Esperanto-bingon, kiu estis miksajxo de kvizo kaj bingo.

Jxauxde la programo inkluzivis E-kartludon kaj aliaj promenis. Tombolo antaux vespermangxo estis amuza. La rezultoj de tombolo kaj E-bingo enspezigis kune 113 EUR al la Koleghelpa Kaso, kiu altiris ankaux donacojn de 37 EUR. Fine, preskaux cxiuj (kelkaj pli frue foriris) gxuis bongustan adiauxan vespermangxon.

Dum la konferenco ILEI akiris kvar novajn membrojn. La gajno de la konferenco estos proksimume mil euroj, kiu tre pozitive kontribuos al la financa stato de la Ligo.                                                           Boo Mee Kim-Lindblom, kasisto