Konferenco 2001
Hejmen ] Supren ]

 

El la landoj 00/3
ILEI dum UK
IIK 2001
Interkulturo
Potenco al la lernanto
edukado.net
Al lingva demokratio
Konferenco 2001
Rezolucio 2001
Financoj
Konferencaj impresoj
Novaj estraranoj

35a ILEI-Konferenco, Lovran, Kroatio, 28/07-04/08/01

Sxangxi la lokon de Konferenco post publikigi la aligxilon ne estis facila decido sed bonege respegulis la emon de la estraro ne starigi cxefe ripozigan eventon ecx post la rigoraj postuloj de UK sed krei agrablan laboreman etoson. Multaj ideoj kaj proponoj jam kolektitaj dum la jaro kaj dum UK pritraktendas dum la sola kunsidaro de la komitato dum la jaro. Pro tio ni trovigxis en la eleganta Hotelo Bristol, Lovran kun cxiuj kondicxoj inkluzive klimatizadon en la salonoj kaj la necesajn ekipajxojn por serioza konferenco. Tamen alveninte konstateblis ke trovigxas ankaux multaj allogajxoj de jam de longe establita marripozejo kiuj aparte kontentigis akompanantojn, ekz. bela promenadejo kaj cxiuvespera dancmuziko sur la teraso. Ankaux la kunlaborantoj povis trovi tempon dum duonhora pauxzo rapide kaj refresxige sin bani plongxante rekte de la rokforma promenejo en la kristalklaran akvon de la Adriatika maro. La nuraj malagrablajxoj estis por kelkaj la ekstrema malseka varmego kaj por ni cxiuj la fakto ke duono de la cxeestantoj devis ne nur dormi sed ankaux mangxi en aparta logxejo, kio iom prokrastigis programerojn. Tamen, almenaux por la lasta festomangxo tio solvigxis kaj cxiuj tre gxuis finan regalplenan kuneston.

Preninte konsilon de Visxnja Brankovicx de la dungita vojagxagentejo Orbis Pictus kiu elektis la konferencejon, la programo komencigxis frue je la 9-a horo, ecx pli frue por la estraro, kaj finigxis plejofte je la 23-a sed provizante 3-horan pauxzon dum la sunbruliga tagmezo. Pro kompreneblaj devoj de niaj sxargxitaj prezidantoj dedicxi kelkan someran tempon al sia familio, necesis enmeti multajn gravajn programerojn en la unuajn tri tagojn. Tamen tio tute ne malvalorigas la tempon post la ekskurso kiun la partoprenantoj avide pasigis cxe laborgrupoj kaj auxskultante ege interesajn prelegojn de spertuloj en tre diversaj kampoj.

Entute partoprenis 57 personoj el 20 landoj kaj okazis interalie 4 estrarkunsidoj kaj 5 komitataj kunsidoj. Prezidanto Mauxro la Torre komencis per oficiala bonvenigo en la granda salono, 'Karlo Muhar', (bonega Esperanto-instruisto en porblindula lernejo en Zagrebo). En cxi tiu salono okazis poste pliaj cxefaj elementoj. En la alia salono 'Bozidar Vancik' (sperta kursgvidanto, verkinto de fama lernolibro eldonita de "Skolska Knjiga") gvidis Atilio Orellana Rojas ekzamenon de Cseh-seminario 'B' kaj kurson kaj ekzamenon de Cseh-seminario 'C'. En 'B' ekzameno sukcesis Xose Conde kaj en 'C' ekzameno por diplomigxi kiel Cseh-instruisto sukcesis Ruben F. Asensio kaj Natalja Kasymova.

Okazis 5 sesioj pri projekto Interkulturo plus 3 sesioj de laborgrupoj (Mauxro la Torre/Radojica Petrovicx ), 2 sesioj pri porinstruista trejnado kaj ekzamenado (Stefan MacGill) inkluzive prezenton de la propono por nova regularo – Ekzameno de Instru-kapablo de Esperanto de UEA/ILEI, 1 sesio pri ekzamenado gxenerala (Bill Maxey, sekretario de IEK), du sesioj pri universitata agado (Johano Negrete, Ilona Koutny, Radojica Petrovicx). Krome afable prelegis lauxvice Ron Glossop 'Pri nova Epoko' – tutmondismo, Hector Jimenez pri 'instruado de kulturo', Juan Ramon Rodrigues Gomez pri 'Instruado/Informado por naskigi e-istojn: personaj spertoj', Irina Goncxarova – 'Faru la Rondon' – propraj spertoj pri instruado al universitataj studentoj. Espereble cxiu prelego de la serio aperos en sekvaj numeroj de IPR.

Kompreneble dum la semajno restis ankaux suficxe da tempo por amuzigxi kaj por distrajxoj sen eskapi la proponatan programon! La vojagxo mem auxtobuse de Zagrebo al Lovran bonege montris la belan pejzagxon de norda Kroatio, kampara kaj montara kiun ni poste pli intime vizitadis dum ekskursoj al la mezepokaj vilagxoj, Mosxcenicka kaj sur la unika duoninsulo Istria, Robinji. Antaux ol ekskursi Vjekoslav Morankicx, la prezidanto de la loka esperantista klubo de Rijeka, komitatano de UEA bonege klarigis la tumulteman historion kaj sekvan interesan lingvodiversecon de la regiono Kvarner. La pinto de niaj ekskursoj eble estis sperti la uzadon de Esperanto en ege tauxga profesia medio, nome kiel lingvo de oficiala cxicxeronado: Marcxelo Trampuh ne nur regalis per entuziasma rakontado pri la historio de la regiono sed ecx invitis nin cxiujn al sia propra farmbieno por gustumi sian vinon kaj la frandajxojn de sia edzino; panon, fromagxon kaj olivojn. Gxi estis vera interkultura travivajxo kaj intersxangxo, cxar kontraux grandanima donaco de botelo da vino cxiu inter ni estas aparte petita sendi el sia hejmlando subskribitan bildkarton. Espereble Marcxelo ricevos amason por krei buntan internacian varbilon.

Por helpi al niaj kolegoj partopreni estontajn konferencojn, cxiam gravas replenigi la monkofron. Tiucele, nia kasisto, Boo Mee Kim-Lindblom afable kaj tre lerte planis kaj gvidis vortludon 'Bingo' kaj finfine dum la lasta vespero ni sukcesis starigi la kutiman 'tombola loterion' al kiu multaj partoprenantoj kontribuis ne nur acxetante biletojn po 2 kunaoj sed ankaux grandanime per donacetoj tre diversaj. La rezulto estas bona rikolto por la koleghelpa kaso de 70 EUR.

La komitato kun kvorumo efike kunlaboris por elekti novan estraron, Prezidanto Mauxro la Torre – rilatoj kun UEA, AIS, IEI, vic-prezidanto Stefan MacGill – eldonado, sekretariino Ageta Emanuelsson – membraro kaj komitato, kasisto Boo Mee Kim-Lindblom, kaj estraranoj Jennifer Bishop – konferencoj kaj rilatoj kun FIPLV (Federation Internationale des Professeurs de Langues Vivantes), Radojica Petrovicx kaj Sabine Trenner – lerneja agado. La komitato ankaux unuanime akceptis novan sekcion, Esperanto-Ligon de Kroatio, vortumis rezolucion por traduki kaj publikigi gxin tutmonde en gazetoj kaj akceptis unuanime la decidon de la estraro okazigi la 36-an ILEI-Konferencon 29/07-02/08/02 en Cumbuco, apud Fortaleza, loko de 87-a UK, Brazilo.

Aliajn rezultojn de nia laboro rakontos aparte kaj pli detale miaj kolegoj sed plej grave al mi estis krei amikan kaj kunlaboreman etoson kiun ni povos dauxrigi dum la sekvanta trijara dejxorperiodo.

Jennifer Bishop, estrarano pri konferencoj