Konferenco 99
Hejmen ] Supren ]

 

Konferenco 99
Rezolucio 99
Komitatkunsido
Biografio de Boo Mee
Kvazaulernejo
Seminarioj
El la landoj 99/3
Eseo lauxtlegita
Lingvaj ludoj
El niaj metiejoj 99/3
Nian karan...
Propedeutiko
Notlibro 99/3
Urso-kurso
Kvarteto

LA 33-a ILEI-KONFERENCO

De la 7-a gxis la 13-a de auxgusto 1999 okazis en KARLOVY VARY (Cxehxio) la 33-a ILEI-konferenco. Gxin partoprenis 52 esperantistoj el 22 diversaj landoj reprezentantaj cxiujn kvin kontinentojn. La tagoj konferencaj estis ne nur laboraj sed ankaux iom distraj, kio ebligis al cxiuj partoprenantoj gxui la etoson. La kvin enskribigxintoj (el kvin landoj) ne partoprenintaj la konferencon, ties gxuintoj kaj aliaj esperantistoj interesigxantaj pri la agado de ILEI povas, tra sekvaj linioj, vidi filmon de la arangxo.

    Post longa vojagxo perbusa, proksimume seshora, la konferencanoj, kiuj jam partoprenis en la UK, atingis la kongresejon, kiam devus jam komencigxi la interkona vespero. Tuj post la vespermangxo, cxiuj konferencanoj ricevis la dokumentojn pri la partoprenado en la konferenco. La tralego de la konferenc-libro montris du cxefajn partojn de la programo, kion pruvis la efektivigado de la programeroj en la sekvaj tagoj. Cxiu el la du partoj labora kaj distra allogis multajn konferencanojn.

    La prelegoj "Instruo de la lingvo kaj de gramatiko" de Geraldo MATTOS la prezidanto de la Akademio de Esperanto, "Projekto Interkulturo" de la ILEI-prezidanto Mauxro LA TORRE, "Uzo de vortaroj en la instruado" de Ilona KOUTNY, "Netradicia lernolibro de Esperanto" de Petro CHRDLE, "Antonimoj kaj falsaj sinonimoj en Esperanto" de Lawrence MEE kaj "Pasporto al la tuta mondo" de L. HARMON klerigis la konferencanojn, kiuj vere deziris ion lerni dum la arangxo de ILEI. La trejnaj sesioj "Eduko al paco" de Mireille GROSJEAN, "Komputilaj helpoj al la instruado" de Márta KOVÁCS kaj "La fremdeco en ni: ekkoni la antauxjugxojn kaj ilin perlabori" de Sabine TRENNER lernigis al la partoprenantoj la regadon de konfliktoj. Ne forgesindas la prezentajxoj de Ton VERWOERD: "Instruhelpiloj" kaj de Mihai TRIFOI: "Kiel naskigxis nova sperto?".

    La CSEH-metodo devigis kelkajn konferencanojn plulerni kaj ekzamenigxi: C-seminario, ekzamenoj B kaj C pri la CSEH-metodo okazis. Cxiuj tri kandidatoj sukcesis la B-ekzamenon, kaj cxiuj kvar kandidatoj la C-ekzamenon.

    La komitato kaj la estraro de ILEI ne estis senlaboraj. Okazis kunsidoj komitataj dum 12 horoj kaj estraraj dum ses horoj. Do preskaux cxiutage tiuj instancoj de ILEI kunsidis por pripensi la evoluigon de la asocio. Akcepto de ILEI-sekcioj en Togolando kaj Katalunio kaj elekto de nova kasisto de ILEI estas inter la decidoj faritaj. Post pli ol dek sep jaroj da financaj laboroj por ILEI, Bertil ANDREASSON retirigxis, cedante la lokon al samlogxlandanino KIM-LINDBLOM Boo Mee.

    La promeno tra la banloka centro de Karlovy Vary, du aliurbaj ekskursoj, banigxo en la baseno kun termala akvo, videofilmo pri tradiciaj ceremonioj en Togolando, loterio kaj kultura vespero ebligis al la konferencanoj iel distri sin post longaj horoj da laborado. En Loket la ekskursanoj povis vidi iaman kastel-palacon regxan, kaj en banurbo Mariánské Lázně, la muzikan fontanon. Ne pretervidita estu la loterio, kiu enspezigis 3500 cxehxajn kronojn al la kaso de ILEI kaj ricevigis diversajn valorajxojn al la partoprenantoj.

    Kvankam distingigxis du partoj en la programo, oni povas tamen noti, ke estas iom malfacile taksi iujn programerojn laboraj aux distraj. Tiel okazis pri la prezentadoj de Mattos, La Torre, Grosjean, Kovács, Trenner, Chrdle kaj Verwoerd, kiuj tiom interesis la homojn pri siaj aferoj, ke la etoso estis ege plezurdona. Flanke, la tre grava temo "Antonimoj kaj falsaj sinonimoj en Esperanto" estas prezentita en etoso iel dormiga. Simile, la C-seminario, almenaux en sia unua sesio dormigis preskaux cxiujn partoprenantojn. La rapideco en la ekzamenado kaj publikigado de la rezultoj de la ekzamenoj B kaj C kontrauxas la admonon de la prezidanto kaj sekretario de IEK, kiu postuladas, ke rezultoj estu publikigitaj multajn tagojn post la ekzamenado. Jen ili mem surtretas tiun regulon. Eble ILEI devus havi kvazaux-inspektorojn por kontroli kiel okazas tiuj seminarioj C nomataj METODIKAJ kaj la kurso B pri CSEH-metodo kaj ankaux la ekzamenoj. La prezento Harmon havis karakteron ankaux reklaman, kio ege interesis la partoprenantojn pri la nova instruilo "Pasporto al la tuta mondo".

    Tute aliajn menciojn havas la malfermo kaj fermo de la konferenco. Dum la unua, kiun prezidis la prezidanto de ILEI, la konferencanoj ekhavis superrigardon pri la tuta arangxo, kaj auxdis salutvortojn de la estraro de UEA. Sub la gvidado de la vicprezidanto Stefan MacGILL fermigxis la konferenco. Raporto pri la konferenco, publikigo de la rezultato de la ekzamenoj B kaj C pri la CSEH-metodo, dankvortoj al la organiza komisiono, kaj sciigo pri la konferenca rezolucio estas kelkaj el la eroj de tiu ferma ceremonio. La precipa punkto de la rezolucio estas "regado de konfliktoj": ILEI proponas, ke estu enkondukita en lernejojn la lernado pri "regado de konfliktoj". Por agrabligi la etoson, folklora grupo de la urbo Karlovy Vary prezentis muzikon kaj dancon cxehxecajn, dancigis la konferencanojn, kaj finfine amuzis cxiujn Stefan per siaj spritajxoj kaj Steve WAGENSELLER per siaj kantoj.

    ILEI estas vere tutmonda organizajxo. La partopreno de esperantistoj el cxiuj kvin kontinentoj en la konferenco atestas pri tiu tutmondeco, kaj samtempe devigas la gvidantojn de la ligo vere kunlabori kun cxiuj tra la mondo, kaj provi demokratiigi la instruadon de Esperanto. La 33-a ILEI-konferenco jam farigxas historiajxo. Kvankam plensukcesa, tamen ne mankas malglatajxoj: ekzemple: samtempeco de pluraj programeroj, cxiuj partoprenindaj; metodika seminario en cxambro sen tabulo por skribi kaj sen lecionoj antauxe preparitaj de la seminarigvidanto, ktp. Nenio dubigas, ke la 34-a ILEI-konferenco estos ecx pli sukcesa ol tiu cxi. La organizantoj certe uzos la spertojn de la pasintaj por plibonigi la venontajn.

GBEGLO Koffi

Noto: La Cseh seminario estas organizata de Internacia Esperanto-Instituto, al kiu ILEI laux interkonsento disponigas lokon en la konferenco. Sed IEI estas sendependa de ILEI kaj gxiaj ekzamenoj, do ne estas devigata respekti iliajn postulojn aux rekomendojn.

 

La konferenco per okuloj de observanto

(elcxerpajxoj el pli kompleta raporto)


Min persone pleje impresis la prelego de Geraldo MATTOS el Brazilo "Instruo de lingvo kaj instruo de gramatiko" kaj prezento de aktiviga programero de Sabine TRENNER el Germanio. Kompreneble, tio ne signifas, ke la ceteraj prelegoj aux programeroj estis maltauxgaj por tiom impona Konferenco.


    Ankoraux en 1967 mi estis partoprenanta Internacian Pedagogian E-Seminarion, en la hungara urbo Szeged. Tie inter la instruistoj, kiuj spertigis la kursanojn pri la historio de la E-movado, E-literaturo kaj metodiko estis István Szerdahelyi. Mi plezure vizitadis liajn lecionojn kaj gxis nun bone ilin memoras. Komparante, mi povas konstati, ke la tiama Seminario estis pli ricxa kaj rezultodona ol la nuna. Sed tiu cxi Konferenco donis jenan pozitivan rezulton: cxiuj 4 pretendantoj pasi C-ekzamenon, sukcesis tion fari. Tio estis reprezentantoj el Hispanio, Francio, Usono kaj Litovio. Ni nur povas aplauxdi al kresko de la vicoj de Cseh-instruistoj.
    Plie pri la aktiviga programero de Sabine, kiun mi komence opiniis ordinara prelego. Mi estis cxarmigita pri la enhavo de tiuj "lecionoj", pri aktivigo de cxiuj ilin partoprenintoj, pri neordinara etoso dum la arangxoj.... Kaj jen estas opinioj pri tio de esperantistoj, aktive cxeestintaj:

-          Se la Konferenco ne havus similajn programerojn, gxi multon perdus;

-          Similaj arangxoj (programeroj) amikigas la cxeestantojn;

-          Esti en simila medio signifas trovi novan Patrion!

-          Mi opiniis, ke du sinsekvaj prelegoj povos esti tedaj, felicxe mi eraris!

-          Anstataux ne okazinta interkona vespero, ni efektivigis interkonan arangxon dum tiu programero...


Sxatus mi substreki ankaux tre altan lingvan nivelon de la partoprenintoj. Unue, preskaux tute ne estis auxdeblaj "krokodilaj" paroloj. Kaj cxe parolantoj preskaux ne estis sentebla iu nacia akcento - oni apenaux povis diveni, el kiu lando venis tiu aux alia esperantisto. Kaj jen estas ankaux esprimo de domagxo, ke la Konferencojn ne partoprenas esperantistoj el tiel nomataj nepagipovaj landoj. Sed ni esperu, ke tiu situacio dauxros ne longe...

Dmitrij CIBULEVSKIJ, Hxarkiv, Ukrainio